La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

INTER NUBOJ

Kia memorinda tago, tiu de la ekskurso al Pão de Assucar (Sukerpano), la genuo de la Ŝtona Giganto, dum la neforgesebla 5a Brazila Kongreso de Esperanto! Ĉiuj, kiuj ĝin ĉeestis, sentas ankoraŭ hodiaŭ, – jam pasis tri monatoj! – la plezuron tiam ĝuitan, aldonitan de la plezuro rememori agrablan temon. Meze de la vivo ĉiutaga, proza, batalanta estis sendube vera ripozo spirita tia ekskurso, kie regis la konfido, la amikeco, la senpriokupeco, ĉiu sin vidante inter preskaŭ nekonatuloj, sed sin prezentante, sin konatigante per la verda stelo, forgesante malamon, malĝojon, kontraŭaĵojn. Ĉiuj sentis, ke ja ekzistas tio, kion oni nomas Esperantujo, por esprimi lokon por paco kaj amo frata.

Tiel profundan impreson mi ricevis, ke ankoraŭ hodiaŭ spirite mi revidas klarege la scenojn kaj la scenejon de unu el niaj plej belaj numeroj de la programoj de niaj modestaj kongresoj. Kaj sub tia plezuriga impreso plaĉas al mi rememorigi tian ekskurson, rakontante al miaj legantoj (eble la multenombro estas vanta trograndigo) kelkajn faktojn ne publikigitajn. Kiam la kongresanaro alvenis al la stacidomo de Praia Vermelha (Ruĝa Marbordo), la vetero estis belega: la ĉielo blua, sennuba, la aero freŝa, la tuta naturo ridetis ĝoje: certe pro la kunhelpo de la graciaj samideaninoj. Ni restis en ĝoja atendo dum preskaŭ unu horo ĝis la ek-supreniro. Kiam ekveturis la unua grupo, mi rimarkis, ke unu el niaj plej belaj samideaninoj trovas ĉiam motivon por daŭre esti en sama loko. Mi observis la fakton, sed mi ne povis ĝin al mi klarigi. Post iom da tempo mi ne povis min deteni, kaj mi demandis:

– Fraŭlino, kial vi ne supreniras?

– Mi tre timas, mi ne iros ĝis la supro. Mi restos tie ĉi. Mi timas. Kion? Mi mem ne scias, sed mi timas.

S-ro Fridolino Cardoso, la afabla administranto de la aera fervojo, kiu staris proksime, sin intermetis:

– Ĉu vi timas ian danĝeron pro la konstruado de la fervojo? Mi certigas al vi, ke tute ne estas ia danĝero. Ne timu! Aŭskultu min pacience!

Kaj la ĉarma fraŭlino aŭskultis pacience. Sed mi rimarkis ankaŭ, ke por pli bone tion fari, ŝi turnis sin al la punkto fina de la tramvojo, tiamaniere, ke ŝi povu vidi la venantajn personojn. Sendube simpla koincido.

– Mi tuj montros al vi la pravon de miaj vortoj, daŭrigis S-ro Fridolino. Vere, inter la deira stacidomo kaj la monteto Urca estas longo je 600 metroj, kaj inter Urca kaj Pão de Assucar, 800 metroj. Sed... vidu mem! La reloj estas faritaj el du metalfadenoj paralelaj, fiksitaj ĉe la supra parto, kaj libera ĉe la malsupra.

– Do, la veturilo falos!...

– Tute ne! Pacienciĝu! Pezaĵoj el metalo, je 30 tonoj metraj por la unua segmento, kaj je 33 por la dua, faras la streĉon neŝanĝebla. Ĉiu veturilo estas sufiĉe ampleksa por 20 vojaĝantoj, sed por ilia komforto vojaĝas nur 16. La veturilo pendas de reloj je 44 milimetroj de diametro, faritaj el ŝtalfadenoj, kaj posedas rezisto-kapablon de 150 tunoj kontraŭ rompiĝo. La veturiloj estas tiritaj de ŝtala ŝnurego kies rezisto-kapablo estas 26 000 kilogramoj. Sed maksimume oni bezonas nur 3000. Do, la nedanĝereco estas klarega. La tuta vojaĝo daŭras 8 minutojn kaj duonon...

– Do, tute ne estas danĝera la vojo? interrompis la floro mirinda.

– Tute ne! Fidu tutanime!

– Bone! Ni iru!

Sed kiam la fraŭlino diris tiajn vortojn, ŝi sin jam estis turninta al persono, ĵus alveninta, kiu tiel longe atendigis la gracian samideaninon.

Tiam mi komprenis kiel la klarigo de S-ro Fridolino tiel bone efikis.

Mi decidis akompani la printempan paron, kaj ĝui la vojaĝon, ĉirkaŭita de atmosfero juna kaj ama. Sed kiam mi volis eniri en la vagoneton, S-ro Fridolino tre ĝentile malhelpis min, dirante:

– Jam enestas 16 personoj...

– Bone! rezignacie mi murmuretis. Ni lasu la 16 personojn, kaj ni atendu nian vicon. Dume ni interparolu pri la 16 reguloj de la fundamenta gramatiko, kaj ni ludu la rolon de la kvar personoj ankoraŭ akcepteblaj.

Kaj mi ekmontris la gramatikon al S-ro Fridolino, kiu de tempo al tempo diradis al mi: "Pardonu!" por doni ordonojn por la bona funkciado de la vojaĝoj. Tiamaniere, li povis lerni nur unu vorton en Esperanto, kaj nur unu formon gramatikan: "Pardonu!"

Fine mi lokigis min en la veturilo. Ni estis 20 personoj; sed la administranto klarigis al mi, ke infanoj ne estas personoj, kaj pro tio la kvar infaninoj kvinjaraj ne estas kalkuleblaj.

Kia belega panoramo! Kviete rulante sur la reloj, la pendanta veturilo transportis nin al la supro de Urca. Super la ekstremo suda de la urbo, ni estis kvazaŭ en aeroplano. Dekstre, maldekstre, la panoramo estas impresiga. Ĉie maro, ĉie tero! Insuloj, marbordoj, lumturoj, fortikaĵoj; la silueto malproksima de la montaroj, kiuj plibeligas la belegan golfon Guanabara.

De Urca ĝis Pão de Assucar la veturilo rulas super la abismo. La panoramo fariĝas pli kaj pli impresiga.

Kiam mi alvenis al la belvidejo, vasta kaj poezia, mi aŭdis s-inon F.;

– Helpu nin! Helpu nin!

– Kio okazas? mi demandis terurigita.

– Ni estas arestitaj!

Mi staris maltrankviligita. Mi vidis nek katenojn, nek policanojn, nek modistinojn, nek florojn. Nur la muzikistaro ludis valson. Sendube la sinjorinoj estis fiksitaj sur la benko per la akordoj de la orkestro. Sed por tio oni petas helpon de kundancanto. Tiel mi invitis s-inon F. por danci.

– Ne, ne! Ni estas arestitaj de la vento.

Efektive, la vento blovadis forte, kaj ne permesis, ke la sinjorinoj stariĝas. Ok sinjorinoj, junaj kaj maljunaj, restis sidantaj silente sur benko, batalante kontraŭ sinjoro vento! Kia forto... tiu de la vento! Batali kontraŭ virino! Kion fari? Jen staris la demando, kiun, pro mia konatiĝo kun tia sinjoro, mi solvis. Mi proponis danci, denove. Fraŭlinoj kaj sinjorinoj rifuzis unuvoĉe. Se nur promenante, la vento... Mi pravigis ilin, kaj mi dancis tute sola. Mi ne scias, ĉu pro tio aŭ pro alia kaŭzo, la vero estas, ke la vento kvietiĝis iomete. Eĉ tiam la sinjorinoj ne kuraĝis forlasi sian rifuĝejon. Kun kia bedaŭro! Neniam oni dancis antaŭe sur la supro de Pão de Assucar! Ĉu la geesperantistoj ne faros tion, malgraŭ la vento? Por tia speco de batalantoj ne estas bariloj.

La aliaj gekongresanoj ĵus alvenas, kaj mi demandas:

– Kiu dancas? Kiu ne dancas?

Kaj mi formis du grupojn. El la nedancanta grupo mi faris muron vivantan, kaj mi uzis ĝin, kiel ventoŝirmilon. Jen solvita la problemo!

Ĉiuj ekdancis. Ankaŭ mi dancis kun tre gracia fraŭlino, unu el la plej distingindaj esperantistinoj, al kiu mi klarigis la diferencon inter venteto, vento kaj ventego. – La fraŭlino ekenuis. Tiam, mi komparis la ventegon de la naturo kun tiu de l’ koro, esperante, ke la fraŭlino tuj komprenos min. Eraro! La fraŭlino tute ne konas la ventegojn de l’ koro! Feliĉa knabino!

Kiam ni finis la duan valson, ĉe la horizonto aperis malgranda nubo.

– Baldaŭ ni estos ĉirkaŭitaj de nuboj, fraŭlino.

– Do, ni dancos inter nuboj?

– Jes. Sed mi opinias, ke ne estos tre agrable.

– Kial ne?

Mi klarigis al mia kunulino tion, kio estas nuboj, kaj tiufoje mia klarigo estis interesiga. Ne dubu pri la klereco de nia samideanino.

Kaj ni restis inter nuboj, mi ne scias kiom da tempo. Mi lasas al via sagaco, mia dubema leganto, diveni, de kia koloro estis la nuboj: ĉu blankaj, ĉu nigraj, ĉu rozkoloraj.

Kiam mi malsupreniris, mi estis malĝoja. Mi estis pensanta pri la revoj, nuboj kiujn ni starigas sur la ĉielo de nia vivo, kiujn la suno de l’ amo koloras, kiujn la vento de la malespero forpelas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.