La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LINA EL MOSKVO

(El Dro Nuno de Andrade)

"Kiun aĝon, kiun religion, kiun nomon?" demandis la juĝisto, sulkigante per la mano haraĵa la denuncon, solan dokumenton postulitan por permesi la kondamnon al mortpuno.

"Tridekjara, hebreino, Lina Petrowski", respondis la juĝotino per voĉo unutona, preskaŭ ne movante la lipojn, en fordonita sintenado, kun la rigardo fiksita sur la katenoj.

Ŝi estis virino ankoraŭ bela, sur kies vizaĝon paligitan la malfeliĉo gravuregis fortike siajn signojn. Oni divenis pro la rando ruĝa de la palpebroj, la postsignon de la sendormeco kaj pro la kuntiriĝo de la buŝo senkolorigita, la historion de malnova doloro.

Ŝi mortigis dum unu sola nokto kvar soldatojn dormantajn; kaj kiam ŝi estis arestata, oni surprizis ŝin kisanta kun frenezulina fervoro la ponardon, uzitan por la buĉado.

– Ĉu vi konfesas la krimon, pri kiu oni akuzas vin?

– Certe, mi konfesas. Mi mortigis ilin: kvar soldatojn. Ili dormis. Mi iris malrapidege, piedon post piedo, sen la plej malgranda bruo, retenante la spiron, kaj mi ponardis ilin, ne donante tempon, por ke ili ĝemu, per tiu ponardo, kiu kuŝas tie sur la tablo. Dum ses jaroj mia kara kunulo restis senokupa, sed kiam de ĝi mi petis helpon, – ho! – ĝi vundis kvazaŭ tondro bonvena.

Kaj unusalte ŝi kurbiĝis sur la armilon, kisis ĝin, kaj revenis al sia loko kaj al la sama fordonita sintenado.

La juĝisto fikse ŝin rigardis.

La lipoj de la malfeliĉulino tremadis, kvazaŭ la malvarmo de la ŝtalo estis kaŭzinta en ŝi strangajn kuntiriĝojn voluptajn.

– Parolu, ordonis la juĝisto. Diru la kaŭzon, kiu vin instigis al la krimo.

– Ĉu paroli? Ne estas necese. Sufiĉas, ke vi elpremu mian koron, en kiu mi kunpremis, dum ses jaroj troe longaj, la nedireblan stimulon de la venĝo. Eltirigu mian koron el la brusto, premegu ĝin, kaj vi scios.

– La juĝisto ne volas frazojn. Parolu, mi ripetas.

– Nu! mi parolos. Ĝi okazis en Moskvo, en la jaro 1899. La grandduko Sergio komencis sian malnoblan regadon de turmentego, dissemante larmojn kaj malpuraĵojn... Ĉu vi scias tion? Eble ne. La moralo de la sklavoj ne ĉiam estas la moralo de la liberuloj. Via moŝto juĝista estas unu el ili: vi servas la tiranecon, kio volas diri, ke vi servas la inferon. Vi demetis la homan indecon profite je plenigo de la stomako! Fine: mi kredas je la fatalaj dekreto; de l’ sorto... Via moŝto juĝista estas difinita de la sorto, kaj eble mi vin timegigas.

– Mi malpermesas diri tiajn flankaĵojn. Se vi ne respondas, mi vin vipigos.

– Estis en Moskvo, en la jaro 1899. La grandduko, zorganto de la orfejoj, sin okupis precipe pri la senhonorigo de la edukatinoj. Unu el ili, suferantino de la malĉastulo imperia, rakontis al sia frato, leŭtenanto de la gvardioj, sian nemezureblan malfeliĉon. La junulo rapidegis al la palaco, ekcitis la granddukon al mortiga duelo; sed la malkuraĝulo rifuzis batali, kaj sendis al Siberio la venĝanton de la senhonoritino.

La rusaj princoj ne batalas: ili malgloriĝas.

En tiu sama epoko Sergio dekretis la elpelon de la hebreoj. Mia patro forkuris; kaj mi restadis, kune kun mia patrino paralizita. Ni estis enskribitaj en la malnobla registrolibro....

– En kia registrolibro?

– En tiu de la prostituinoj. Sed mi petas pardonon de vi. Mia patrino estis sanktulino, kaj mi estis virgulino...

La juĝisto stariĝis subite, kvazaŭ li vidis aperi, kuraĝega, antaŭ siaj okuloj, la fantomon de la malĝojego, kaj kun la haroj starigitaj kaj la buŝo malfermegita balbutis:

– Mi ne komprenas. Mi ĵuras je Dio, ke mi ne komprenas.


– Ho! Via moŝto juĝista havas koron... Kia surprizo! Mi klarigos. La dekreto ordonis, ke la hebreoj estu elpelitaj, sed ke la hebreinoj estu tolerataj, kondiĉe ke ili sin enskribigos en la prostituina registrolibro... Ĉu vi nun komprenas? Por ne forlasi mian patrinon!... mi enskribiĝis.

Preskaŭ neniam mi eliris el mia hejmo: La virinoj estis kaptataj sur la stratoj kaj alkondukataj al la plej proksima polica posteno... por kuracista ekzameno. Iun tagon mi iris al la apoteko pro kuracilo por mia patrino... Oni min arestis... Ho! Kia kruela afero! Oni alkondukis min al la posteno, kaj mi estis brute ekzamenita. Mia virgeco ŝajnis ribelo. Oni alkondukis min al la apudesto de la grandduko!... Li mem, la ponardisto, ankaŭ min ekzamenis. Mi estis sveninta. Kiam mi rekonsciis, mi aŭdis la voĉon kapro-similan de la grandduko: "Oni alkonduku ŝin al la polica posteno, kaj oni ordonu al ĉiuj soldatoj, ke ili plenumu la ordonojn de la dekreto."

La juĝisto alproksimiĝis al la malfeliĉulino, kaj sensente li provis ŝiri la katenojn per siaj ungoj.

"Tremetante pro teruro, mi alvenis al la polica posteno. La ordono de Sergio, akceptita per aplaŭdadoj, estis plenumota... Ree mi svenis. Mi ne scias kiom da tempo daŭris mia turmento. Mi ne scias. Dio volis, ke mi ne mortu. Por kio? Por min venĝi! Kaj mi venĝis!

Rekonsciante, mi havis la korpon traboritan per doloroj kaj malpuraĵoj... Interne de mi malplenaĵo... mi estis sen animo. Starantaj, kraĉospruĉitaj per la ebrieco de volupto kaj de malĉasteco, kvar soldatoj...

– Mi estas nomata Ivan Koroff, mia bela...

– Mi estas Miĥaelo Turgueff, amatino mia...

– Stanislavo Kryé, mia koro...

– Petro Sturm, birdeto mia...

Frenezigita, kun la kruroj ŝanceliĝantaj kaj lacigitaj, trempegita je kolero kaj antipatiego, mi alflugis domen: mia patrino estis mortinta."

"Ĉu vi volas forkuri, filino mia?" demandis la juĝisto, grincigante la dentojn, kaj kun la pupiloj tre plilarĝigitaj, kiel tiuj de mortanto.

"Ne!" ekkriis Lina Petrowski: "mi volas morti. Mi vestigis mian patrinon per ŝiaj plej bonaj vestoj; mi faris ŝian enterigiron. Mi ŝin akompanis al la tombejo, kaj post kiam la tombisto finis sian laboron de eterna estingado, mi falis kun la brusto kaj la vizaĝo sur la teron malkompaktan de la tombo, mi gluis la buŝon sur la tero amika kaj mi paroladis persiste en la ĉerkon. Mi diris la ĵuron de la venĝo..."

"Ĉu vi volas forkuri, martirino?" ree demandis la juĝisto, algluante la lipojn febrajn sur la manojn glacie malvarmajn de la mortigintino.

– Ne, mi volas morti, nur. Mi kolektis la lastajn monerojn, mi aĉetis ponardon, kaj mi komencis mian dolorplenan vivon de ombro vaganta, ĉe la ĉirkaŭaĵoj de la grandduka palaco. Neniu atentadis pri mi. Mi makuladis la vizaĝon per koto, mi dormadis sub la ĉielo, somere kiel vintre, timante malsaniĝi, timante morti, petante almozon de la malriĉuloj, evitante la soldatojn, forkurante de la lumo, por atendi Sergion.

Kvin jarojn, pli ol kvin jarojn, tiele, kun vulkano en la brusto kaj la ponardo apud la koro...

Unu tagon mi aŭdis ekbruegon, neniam antaŭe sentitan. Terurigite, mi eliris el mia kaŝejo, antaŭvidante, ke mia venĝo min forlasas... La bombo de Kalaieff punis la turmentanton de mia vivo...

Ĝi estis la venĝo de Kalaieff, kiu tiam efektiviĝis, sed ne la mia, ho! ne... De sia malproksima tombo mia patrino kriegadis. De sia nekonata ekzilejo mia patro sendadis manosignojn nekompreneblajn... Sur la litaĉo de la polica arestejo mia virgeco sangomakulita singultadis... Mi havis la vidon fantoman de la fino de l’ mondo. La pecetoj de la korpo de Sergio kotmakulas la asfalton de la placo, kaj mia imagkapablo konvulsie skuetita ekvidadis, ĉe nigra fendo de la tero, la demonon subteriĝi kunportante en siaj brakoj kun karesoj ekstremaj, la animon de la grandduko... Subite, kiel sonoriloj por mortintoj, sonis en mia kranio kvar nomoj malbenitaj... Mi ne povus diri tion, kio okazis... Mi memoras malprecize, ke mi faradis demandojn... Oni arestis min. Mi pasigis ok monatojn suferante en karcero malluma kaj mucida; sed mi ne malsaniĝis, malgraŭ la remaĉado laciga de la fortegaj puŝoj al venĝo, transdonita, per la volo de la sorto, de la ordonanto al liaj banditoj... Fine oni senmuŝigis la arestejon, elpelante la mizerulojn.

La pafado de la kozakoj, tondranta en la stratoj, senpezigis la imperiestran kason je la ŝarĝo nutri la arestitojn. Mi eliris kun mia ponardo. Neniam ili esploris miajn poŝojn, mirakle!

Ĉe la pordo de la arestejo, soldato elparolis mian nomon... Mi returnen rigardis rapide, kaj mi rekonis unu el la kvar!

– Kiel vi estas nomata?

– Stanislavo Kryé. Venu kun mi. Mi dolĉe ĉagreniĝas pro via foresto. Miaj kamaradoj ankaŭ sopiras...

"Kaj... Ĉu vi iris?" demandis angore la juĝisto.

– Mi iris, al la sama polica arestejo. Ĉeestis la kvar.

Facile mi cedis al ĉio, kondiĉe ke ili min kaŝus dum la nokto, ĉar mi timas la pafadon... Ili promesis. Mi fermis la okulojn kaj mi sentis la ponardon tremeti, apud mia karno, kun intensa ĝojego paradiza... Mia sento-kapablo vaporiĝinta ne plu lasis al mi la konscion de mia korpo... Mi ne scias, mi ne scias... Mi submetiĝis al ĉio, kaj kiam eknoktiĝis, mi ŝajnigis dormi. La kvar, tiuj dormegis. Tuj, ĉe la komenco de ilia dormo, mi provis stariĝi. Petro Sturm ronkis pli laŭte. Mi timis ilin veki, kaj mi refalis en mian ŝajnan dormon. Fine, ho! mi stariĝis, kaj mia kara ponardo sendis al la Sergia kunesto la kvar senditojn de la infero. Jen mia historio. Ĝi estas malĝoja, ĉu ne? Nun mi bezonas morti. Ĉu vi scias ia kialon? pro tio, ke, por plenigi mian mizeron, mi timas... ke mi estas patrino.

La juĝisto rigidigis sian korpon, etendis la muskolojn per larĝa movo kata, prenis la ponardon de Lina, ekkriis malespere kaj kuris delirante, tra la koridoro, eksteren...

– Mi volas mortigi la granddukon... mi volas rehonorigi la homan indecon... mi volas venĝi la malfeliĉegon de Rusujo...

Kaj li svingadis la ponardon, kun la frunto ŝvitanta, la haroj stariĝintaj, la buŝo plena de ŝaŭmo.

Li estis freneziĝinta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.