La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
AMA STELAROAŭtoro: La Forgesito |
©2024 Geo |
La Enhavo |
El "Rakontoj pri Amo", de João Baena
Sunradio falis sur la sep glavojn, kiuj disŝiras la bruston de la Sankta Virgulino Dolorata, kaj du gekolomboj flirtetis super la kornicoj de l’ templo, inter la densaj nuboj de bonodor-fumo, kiuj suprenleviĝis el la bonodor-fumiloj, maldikiĝante tra la altaroj kaj ogivoj. Genufleksinta, tre ĉasta kaj malĝoja, tenante blankegajn manojn kunmetitajn en sintenado de petego, kaj la beletajn okulojn turnitajn al la ĉielo, tiu, kiun mi amas kaj pri kiu mi sopiras, preĝis kun tiom da fervoro kaj piemeco, ke estus malfacile scii, ĉu ŝi petegis kompaton pri siaj grandaj kulpoj, ĉu ŝi preĝis ardege por la feliĉeco de sia amo.
– Sankta Virgulino Dolorata, protektu tiun, kiun mi amas, kaj pri kiu mi vane sopiras.
Mi amis ŝin en tiu mallonga intertempo per ĉiuj fortoj de mia animo, per tuta sincereco kaj ekmovo de unua kor-inklino.
Kaj kiam la Diservo finiĝis, mi ekvidis, ke mia feliĉego ankaŭ finiĝis, restante al mi nur la dolĉa-maldolĉa rememoro de tiuj forflugantaj momentoj dum kiuj mi ekvidis la paradizon, ne povante atingi ĝin.
– Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon.
Tiu, kiun mi amas, kaj pri kiu mi sopiras, de longe forlasis min; sed kiam ŝi forlasis min, ŝiaj belegaj okuloj renkontis la miajn, kaj neniam plu mi povas forgesi ilin, neniam plu.
Ili estis, tiuj okuloj, tiel klaraj tiel puraj, tiel kvietaj, ke oni dirus ilin faritaj el porcelano, kiel tiuj de la pupoj riĉaj. Okuloj, tiaj, kiaj, ne havante la reveman esprimon de la suferantoj, penetras en la profundon de l’ koroj por ĵeti en ilin la ĝermon de la pasio, kiu malsaĝigas kaj mortigas. Okuloj tiaj, kiaj delogas nin kaj suprenlevas nin al la ĉielo; kiuj forpuŝas nin kaj instigas nin al krimo.
– Sankta Virgulino Dolorata, protektu la marverdajn okulojn de la virino, kiun mi adoras kaj amas.
Ŝi forlasis min, sed ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas ĝermigante la teron, la brulantaj radioj de l’ suno, mi vidas ilin ĉiam fiksataj sur min, persistaj kaj kruelaj, revivigantaj al mi la doloron perdi ilin, kaj la sopiron, kiu kortuŝas min kaj doloras min, kiel malfeliĉulon. Sed mi deziregas vidi ilin, efektive, denove, surverŝantajn sur mian animon turmentitan la brilegon, kiu iluminas ilin kaj poste ... poste morti.
Kaj kiam, ĉe la lasta momento, la animo forkuros el la tera elvolvaĵo, ili venu kompatemaj kaj malavaraj, doni al mi la lastan oleumon de sia kiso farita el lumo.
– Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon. Donacu al mi la favoron havi en la lasta momento, kiel du vakskandelegojn, tiujn adoratajn okulojn, kiuj forkuris de mi kaj sin impresas ĉiam sur mian retinon, persistaj kaj kruelaj, ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas, ĝermigante la teron, la varmegaj radioj de l’ suno.
– Sankta Virgulino Dolorata, estu malsevera, estu kompatema.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.