La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2026 Geo

La Enhavo

Vortara Noto

I. – Proponataj novaj radikoj

Ĉi tiu traduko postulis diversajn novajn radikojn, netroveblajn en Universala Vortaro. La plimulto el ili troviĝas en la dua eldono de la Esperanta-Germana Vortaro, redaktita sub la kontrolo de Dro Zamenhof, kaj ne bezonas do pluan klarigon. La ceteraj estas montritaj ĉi malsupre, kun iliaj Angla, Franca kaj Germana tradukoj. Kelkaj el ili, apartenantaj al specialaj fakoj, troviĝas en la Teknika Vortaro de Sro Verax kaj estas montritaj per la litero (V); al tiuj, kiuj estas nomoj de vegetaĵoj, mi aldonis la latinan tradukon.

El la tute novaj radikoj, nur malmultaj postulas apartan klarigon.

Antaŭ ĉiuj, la vorto fugi, kiu signifas forkuri. Ŝajnis al mi, ke tiu lasta vorto ne estas sufiĉe ĝenerala, ĉar la esenco de la Esperanta vortfarado estas, ke la elementoj de komponita vorto konservas siajn apartajn sencojn; kaj la vorto forkuri enhavas do la ideon de kuro, dum oni ofte fugas tute ne kurante, kaj tia estas speciale la okazo en ĉi tiu romano, kiel oni vidos en ĉapitro 6a. La Franca teksto uzas la vorton «évasion», kiu signifas speciale «fugo el fermita loko»; kaj unu el la plej eminentaj esperantistaj aŭtoroj konsilis, ke mi uzu la radikon evado, simila al invado, kiu estas jam uzita por traduki la Francan «invasion». Sed mi ne juĝis utile montri la tute ne internacian nuancon inter simpla fugo kaj fugo el fermita loko.

Oni kontraŭparolos eble, ke fugo estas jam uzata (ne en Universala Vortaro), en muzika senco. Sed, unue, nenio malkelpas ke teknika radiko havu ankaŭ ĝeneralan sencon; kaj aliparte, la muzika internacia vorto fugo montras precize muzikaĵon, en kiu du motivoj «fugas», t. e. forkuras, alterne unu antaŭ la alia. La vorto fugo, por la ĝenerala ideo de forkuro, ŝajnas do al mi tute rekomendinda.

Anstataŭ elparoli (kiu devus signifi paroli el, tutsame kiel alparoli signifas paroli al), oni proponis jam de longe apartan radikon prononci aŭ pronunci. Kvankam kelkaj personoj jam uzas la duan formon, mi preferis prononci, pro simileco kun anonci, ĉar la originalaj naciaj vortoj, al kiuj respondas tiuj du formoj, estas identaj. Ŝajnas al mi, ke oni devas eviti ĉiun kapricon en la reguloj de Esperanta transskribo.

La vorto svarmisto devenas de svarmi (Esperanta-Germana Vortaro), kiu signifas: a. «to swarm», fr. «grouiller, essaimer» kaj g. «schwärmen, wimmeln».

Fine, anstataŭ terebinto (vortaro de Verax), mi uzis terebento, kiu respondas pli bone, laŭ la Esperanta metodo de transskribo, al la prononco de tiu internacia vorto.

Jen la listo de tiuj proponataj radikoj.

akuzi, a., to accuse fr., accuser g., anklagen –
alceo (V), – alcée Stockrose lat., althæa rosea
alerto alert alerte Waffenruf –
angoro (V) anguish angoisse Herzensangst –
arbuto (V) arbute-tree arbousier Edbeerbaum arbutus
asfodelo (V) asphodel asphodèle Asphodill asphodelus
damaskeni (V) to damasken damasquiner damascieren –
demotica demotical démotique demotisch –
dogano customs douane Zoll (itale, dogana)
emetiko (V) emetic émétique Brechpulver –
epigastro (V) epigastrium épigastre Magengegend –
filamento filament filament Faser –
flaĝoleto flageolet flageolet Flageolet –
fugo flight fuite Flucht (itale, fuga)
gamosepala – gamosépale – –
grimpi to climb grimper klettern –
grundo ground terrain Grund, Boden –
halucino (V) hallucination hallucination Hallucination –
heziti to hesitate hésiter zögern –
hieratika hieratical hiératique hieratisch –
indiĝeno (V) native (indigenous) indigène Eingeborne –
intersekco (V) intersection intersection Durchschnittspunkt –
inventi to invent inventer erfinden –
kaliko (V) calyx calice Blumenkelch –
kaverno cavern caverne Höhle –
komisuro commissure commissure Vereinigungspunkt –
komputi (V) to count compter zählen –
korolo (V) corol corolle Blumenkrone –
krinolino crinoline crinoline Krinoline –
latiro (V) sweet pea pois de senteur – latirus
lentisko (V) lentisk lentisque Mastixbaum pistacia lentiscus
ligustro (V) – troène Rainweide ligustrum
lobhava (V) divided into lobes lobé gelappt –
melio – mélia – melia
menaĝerio menagery ménagerie Menagerie –
metakarpeo (V) metacarpus métacarpe Mittelhand –
minoraj ordenoj minor orders ordres mineurs niedere Weihen –
ornitogalo (V) – ornithogale Vogelmilch ornitogalum
ovario (V) ovary ovaire Fruchtknoten –
paĉolo (V) patch-leaf patchouli Patschuli –
perkalo cambric muslin percale Perkal –
perkutpafilo percussion rifle fusil à percussion Percussionsgewehr –
petalo (V) petal pétale Blumenblatt –
petunio – petunia Petunie –
prajmo (V) priming amorce Zündung –
prononci to pronounce prononcer aussprechen –
Providenco Providence Providence Vorsehung –
retroiri to recoil reculer zurücktreten –
senioro senior plus ancien Aeltere –
sibarito sybarite sybarite Sybarit –
skabiozo (V) scabious scabieuse Skabiose scabiosa
soldo halfpenny sou Kreutzer (itale: soldo)
stameno (V) stamen étamine Staubfaden –
svarmisto skirmisher tirailleur Plänkler –
ŝorbeto sherbet sorbet Sorbett (Arabe, ŝorbat; Turke, ŝorbet)
terebento turpentine-tree térébinthe Terpentinbaum pistacia terebenthus
toksikologio toxicology toxicologie Giftlehre, Toxicologie –
tujo (V) – thuya Lebensbaum thuya
viktimo victim victime Opfer –
volbo (V) vault voûte Gevölbe –

II. – Sufiksoj

Krom la ĝustediraj radikoj, ĉi tiu verko enhavas la proponatajn sufiksojn aĉ, atr, iz, kaj oz, kiuj utilis por anstataŭi neoportunajn perifrazojn.

La sufikso aĉ estas jam tiel ĝenerale uzata, ke ĝi ne bezonas komentarion.

Atr montras objekton, kiu havas ŝajne, aŭ parte, la econ difinitan de la radiko. Mi uzis ĝin en la ekzemploj flavatra, grizatra. Tiuj vortoj montras objektojn, kiuj estas kvazaŭ flavaj, aŭ grizaj; sed tute ne «dubeflavaj», aŭ «dubegrizaj», laŭ la esprimo nuntempe uzata: la koloro ne estas duba, ĝi estas difinita, kaj similas al la flava aŭ al la griza.

Iz, kiu signifas «kovri, plenigi, smiri, aŭ ĝenerale provizi per...», utilis por formi la vorton elektrizi.

Fine oz, signifikanta «kiu enhavas, aŭ portas multon da...», liveris la vortojn anguloza, doloroza, famoza, fumoza, furioza, haroza, konkoza, kotoza, odoroza, polvoza, ŝlimoza.

III. – Propraj nomoj.

La Grekaj, Rusaj kaj Turkaj nomoj, kiuj troviĝas en ĉi tiu verko, estas fonetike transskribitaj. La ceteraj, t. e. la nomoj apartenantaj al lingvoj skribataj per latinaj literoj, estas presitaj laŭ ilia nacia ortografio. Ĉar multaj el la legontoj ilin konas, oni ne enpresis ilian prononcon en la teksto mem, por ne difekti la aspekton de tiu lasta. Por la ceteraj personoj, tiu prononco estas montrita ĉi sube.

Oni eĉ lasis al la antaŭnomoj la formon, kiun ili havas en la originala teksto: oni opiniis efektive, ke skribi «Johano Haris» kaj «Jakobo Fondi», anstataŭ «John Harris» kaj «Giacomo Fondi», estus vera difektigo de tiu teksto.

Same, oni konservis en tiu traduko la fremdajn vortojn enhavatajn en la originala teksto, donante nur, pli sube, ilian prononcon kaj tradukon, por la personoj, kiuj ilin ne konas. Kompreneble, ne montrita prononco estas la sama, kiel en Esperanto.

En tiuj transskriboj, la literoj â, ê, ô, û montras la Francajn «nazajn vokalojn». La personoj, kiuj ilin ne konas, povas prononci ilin an, en, on, en, anstataŭigante n per m antaŭ b, p, f kaj v.

About (france) prononcu: Abu.
Aurélien (fr.) Oreljê.
Bareaud (fr.) Baro.
Barley (angle) Balej.
Bertrand (fr.) Bertrâ.
Boryana (latine) Borjana.
Bory de Saint-Vincent (fr.) Bori dsêvêsâ.
Brainne (fr.) Bren.
Byron (a.) Bajr’n.
Calcraft (a.) Kalkraft.
Calcutta (a.) Kalkuta.
Caliban (a.) Kalib’n.
Cavendish (a.) Kav’ndiŝ.
Charles (fr.) Ŝarl.
Daraud (fr.) Daro.
Edmond (fr.) Edmô.
Edward (a.) Edŭard.
Fancy (a.) Fansi.
Fauriel (fr.) Forjel.
Frantz (germane) Franc.
Gaston (fr.) Gastô.
Giacomo (itale) Ĝjakomo.
Gil Blas de Sintillane (fr.) Ĵilblas d’ sâtiljan.
Gustave (fr.) Gistav.
Hippolyte (fr.) Ipolit.
Illinois (a.) Ilinojz.
John (a.) Ĝon.
Leipzig (g.) Lajpcig.
Lesage (fr.) L’saĵ.
Liverpool (a.) Liv’rpul.
Lloyd (g.) Lojd.
Macaire (fr.). Maker.
Marseille (fr.) Marsej.
Mary (a.) Meri.
Mérinay (fr.) Merine.
Moch (fr.) Mok.
Niebuhr (g.) Nibur.
Osnabruck (g.) Osnabruk.
Pascal (fr.) Paskal.
Pellisson (fr.) Pelisô.
Pleyel (fr.) Plejel.
Philip (a.) Filip.
Piccadilly (a.) Pikadili.
Piacenza (it.) Pjaĉenza.
Pont-Audemer (fr.) Pôtodmer.
Pradier (fr.) Pradje.
Rebecca (a.) Rebeka.
Reynault (fr.) Reno.
Robert (fr.) Rober.
Scholl (fr.) Ŝol.
Schultz (a.) Ŝulc.
Scott (a.) Skot.
Sharper (a.) Ŝarper.
Sheffield (a.) Ŝefild.
Simons (a.) Sajmons.
Suniono, malnova internaciigita nomo de promontoro (lat., Sunium; novgreke, Kolonnais).
Ternes (fr.) Tern.
Vendôme (fr.) Vâdom.
Vincennes (fr.) Vêsen.
Walter (a.) Ŭot’r.
Washington (a.) Ŭasingt’n.
William (a.) Ŭiljam.
Wolfgang (g.) Volfgang.
Wyse (a.) Ŭajz.
Yorkshire (a.) Jorkŝajr.
Zimmerman (g.) Cim’rman.

IV. – Fremdaj vortoj.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.