La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

La Kortega Balo

Ĵaŭdon la 15an de majo, je la sesa vespere, John Harris, en granda uniformo, rekondukis min al Kristodulo. La kukisto kaj lia edzino akceptis min feste, ne sen kelkaj sopiroj direktataj al la Reĝo de l’ montoj. Miaflanke, mi kisis ilin volonte. Mi estis feliĉa vivi, kaj ĉie mi vidis nur amikojn. Miaj piedoj estis resaniĝintaj, miaj haroj tonditaj, mia stomako kontentigita. Dimitri certigis al mi, ke Sino Simons, ŝia filino kaj ŝia frato estas invititaj al la kortega balo, kaj ke la lavistino ĵus portis robon al la Hotelo de la Fremduloj. Mi antaŭĝuis la surprizon kaj la ĝojon de Mary-Ann. Kristodulo prezentis al mi glason da Santorina vino. Mi imagis, ke, kun tiu adorinda trinkaĵo, mi glutas la liberecon, la riĉecon kaj la feliĉecon. Mi supreniris la ŝtuparon al mia ĉambro, sed antaŭ ol eniri, mi kredis, ke mi devas alfrapi la pordon de Sro Mérinay. Li akceptis min meze de amasego de libroj kaj paperoj. «Kara sinjoro, diris li, vi vidas homon pereigitan de laboro. Pli supre ol vilaĝo Kastia, mi trovis antikvan surskribon, kiu senigis min de la plezuro, batali por vi, kaj kiu, de du tagoj, min turmentegas. Ĝi estas absolute neeldonita, mi ĵus kontrolis tion. Neniu vidis ĝin antaŭ mi; mi havos la honoron de la eltrovo; mi intencas kunligi mian nomon kun ĝi. La ŝtono estas malgranda monumento el konkoza kalkŝtono, alta 35 centimetrojn kaj larĝa 22, kaj staranta hazarde apud la vojo. La literoj estas el la bona epoko kaj tute perfekte skulptitaj. Jen la surskribo, kopiita sur mia notlibreto:

S.T.X.X.I.I.
M.D.C.C.C.L.I.

«Se mi sukcesos ĝin klarigi, mi atingos la gloron. Mi estos membro de la Akademio de Surskriboj kaj Beletrisko en Pont-Audemer! Sed la tasko estas longa kaj malfacila. La antikva epoko konservas siajn sekretojn kun ĵaluza zorgo. Mi timas tre, ke mi renkontis monumenton rilatan al la misteroj en Eleŭzis. Tiuokaze, ekzistas eble du klarigoj, unu «demotika», t. e. vulgara, la alia «hieratika», t. e. sankta. Mi bezonos koni vian opinion.

– Mia opinio, respondis mi, estas tiu de malklerulo. Mi opinias, ke vi trovis limŝtonon, kiel oni vidas multajn laŭlonge de la vojoj, kaj ke la surskribo, kiu okazigis al vi tiom da penoj, povas sen ia malkonveno esti tradukata jene: «Stadio 22a, 1851.» Bonvesperon, kara sinjoro Mérinay; mi ĵus skribos al mia patro kaj surmetos mian belan ruĝan veston.»

Mia letero al miaj gepatroj estis odo, himno, kanto de feliĉeco. La ravo de mia koro fluis sur la paperon inter ambaŭ pintoj de mia plumo. Mi invitis la familion al mia edziĝofesto, ne forgesante la bonan onklinon Rosenthaler. Mi petis mian patron, ke li vendu sian gastejon, eĉ, se necese, por malalta prezo. Mi postulis, ke Frantz kaj Johano-Nikolao forlasu la militservon; mi petegis, ke miaj aliaj fratoj elektu aliajn profesiojn. Mi prenis ĉion sur min; mi garantiis la estonton de ĉiuj niaj. Ne perdante unu momenton, mi sigelis la leteron kaj portigis ĝin tuj eksprese al Pireo, sur vaporŝipo de la «Aŭstria Lloyd», kiu foriros vendredon matene je la sesa. «Tiamaniere, pensis mi, ili ĝuos mian feliĉecon preskaŭ samtempe kun mi.»

Je tri kvaronoj post la oka, precizege, mi eniris la palacon kun John Harris. Nek Lobster, nek Sro Mérinay, nek Giacomo estis invititaj. Mia trikorna ĉapelo havis nesenteble ruĝetan rebrilon, sed, sub la lumo de la kandeloj, tiu negrava difekto ne estis videbla. Mia spado estis sep aŭ ok centimetrojn tro mallonga; sed tute egale: oni ne mezuras la kuraĝon laŭ la longeco de la spado, kaj, sen fanfaronado, mi havis la rajton esti konsiderata kiel heroo. La ruĝa frako estis iom mallarĝa; ĝi ĝenis min sub la brakoj, kaj la refaldaĵo de la manikoj restis iom malproksime de miaj manradikoj; sed la brodaĵo faris belan efekton, kiel patreto estis antaŭdirinta.

La balsalono, ornamita ne senguste, kaj belege lumigita, dividiĝis en du partoj. Unuflanke estis la apogseĝoj rezervitaj por la sinjorinoj, post la tronoj de la gereĝoj; ĉe l’ alia flanko estis la seĝoj destinitaj al la malbela sekso. Mi ĉirkaŭrigardis avide la spacon okupitan de la sinjorinoj. Mary-Ann ne ĉeestis ankoraŭ.

Je la naŭa, mi vidis la eniron de la gereĝoj, kiujn antaŭiris la ĉefestrino, la palacmarŝalo, la adjutantoj, la honorsinjorinoj, kaj la helpoficiroj, inter kiuj oni montris al mi Sron Georgo Mikrommatis. La Reĝo estis en belega kostumo de Palikaro, kaj la reĝino surhavis riĉegan robon, kies perfektaj elegantaĵoj povis veni nur el Parizo. La lukso de la roboj kaj la brilo de la naciaj kostumoj ne blindigis min tiel, ke mi forgesu Mary-Ann. Miaj rigardoj estis fiksitaj ĉe la pordo, kaj mi atendis.

La membroj de la diplomataro kaj la plej eminentaj invititoj ordigis sin laŭrende ĉirkaŭ la gereĝoj, kiuj disdonis al ili afablajn parolojn dum proksimume horduono. Mi estis en la lasta vico, kun John Harris. Oficiro, kiu staris antaŭ mi, retroiĝis tiel mallerte, ke li marŝis sur mian piedon kaj mi eklaŭtigis krion. Li deturnis la kapon, kaj mi rekonis kapitanon Perikles, tute freŝe kavalirigita per la ordeno de l’ Savinto. Li petis mian pardonon, kaj demandis min pri mia farto. Mi ne povis deteni min de la respondo, ke ĝi ne koncernas lin. Harris, kiu sciis mian historion de l’ komenco ĝis la fino, diris ĝentile al la kapitano:

«Ĉu ĝi ne estas Sro Perikles, kiun mi havas la honoron alparoli?

– Li mem.

– La renkonto min ĉarmas. Ĉu vi havus la komplezon akompani min dum momento en la ludsalonon? Ĝi estas ankoraŭ dezerta, kaj ni estos solaj.

– Je viaj ordonoj, sinjoro.»

Sro Perikles, pli pala ol soldato, kiu eliras el la hospitalo, sekvis nin ridetante. Alveninte, li haltis kontraŭ John Harris, kaj diris al li: «Sinjoro, mi atendas vian bontrovon.»

Kiel sola respondo, Harris forŝiris lian ordenon kun la nova rubando, kaj metis ĝin en sian poŝon dirante: «Jen, sinjoro, ĉio, kion mi havis por diri al vi.

– Sinjoro! diris la kapitano retroirante unu paŝon.

– Ne faru bruon, sinjoro, mi petas. Se vi ŝategas tiun ludilon, bonvolu sendi por ĝi du el viaj amikoj al Sro John Harris, komandanto de la Fancy.

– Sinjoro, diris Perikles, mi ne scias laŭ kiu rajto vi forprenas de mi ordenon, kies valoro estas dek kvin frankoj, kaj kiun mi devos anstataŭigi per mia elspezo.

– Ne grave, sinjoro: jen sterlinga funto kun figuraĵo de la Brita reĝino: dek kvin frankoj pro la ordeno, dek pro la rubando. Se restos io, mi petas, ke vi trinku ĝin je mia sano.

– Sinjoro, diris la oficiro enpoŝigante la moneron, al mi restas la devo, vin danki.» Li salutis nin ne aldonante unu vorton, sed liaj okuloj promesis nenion bonan.

«Mia kara Hermann, diris Harris al mi, vi estos singarda forlasante tiun landon kiel eble plej baldaŭ kun via fianĉino. Tiu ĝendarmo havas, laŭ mi, la ŝajnon de perfekta rabisto. Miaflanke, mi restos ok tagojn, por lasi al li la tempon, respondi al mi; poste, mi plenumos la ordonon, kiu min sendas al la Japanaj maroj.

– Mi bedaŭras tre, respondis mi, ke via viveco kondukis vin tiel antaŭen. Mi ne volis forlasi Grekujon sen unu aŭ du ekzempleroj de la Boryana variabilis. Mi havis unu nekompletan, sen la radikoj, kaj mi forgesis ĝin tie supre kun mia ferlada herbujo.

– Lasu desegnaĵon de via vegetaĵo al Lobster aŭ al Giacomo. Ili faros pilgrimon pro vi sur la monton. Sed, pro Dio! rapidu sendanĝerigi vian feliĉecon!»

Atendante, mia feliĉeco ne alvenis en la balon, kaj mi mortigis miajn okulojn rigardadante ĉiujn dancantinojn. Ĉirkaŭ la dek-dua, mi perdis la esperon. Mi eliris el la granda salono, kaj stariĝis melankolie antaŭ vistotablo, kie kvar spertaj ludantoj kurigis la kartojn kun admirinda lerteco. Mi komencis interesiĝi pri tiu ĵongla ludo, kiam arĝentsona ekrido saltigis mian koron. Mary-Ann estis tie, malantaŭ mi. Mi ne kuraĝis turni min al ŝi, sed mi sentis, ke ŝi ĉeestas, kaj la ĝojo premis mian gorĝon sufoke. Kio kaŭzis ŝian ridon, tion mi sciis neniam. Eble iu ridinda kostumo: tiajn oni renkontas ĉiulande en la oficialaj baloj. La ideo venis al mi, ke spegulo estas antaŭ mi. Mi levis la okulojn, kaj nevidate vidis ŝin inter ŝia patrino kaj ŝia onklo, pli bela kaj pli radia ol en la tago, kiam ŝi aperis al mi unuafoje. Tri vicoj de karesemaj perloj ondiĝis mole ĉirkaŭ ŝia kolo kaj sekvis la dolĉan konturon de ŝiaj diecaj ŝultroj. Ŝiaj belaj okuloj brilis sub la flamo de la kandeloj, ŝiaj dentoj ridis kun neesprimebla gracio, la lumo ludis pasie en la arbaro de ŝiaj haroj. Ŝia robo estis la sama, kiel tiu de ĉiuj fraŭlinoj; ŝi ne surhavis, kiel Sino Simons, paradizbirdon sur la kapo, sed tio igis ŝin ankoraŭ pli bela; ŝia jupo estis ornamita per kelkaj bukedoj de naturaj floroj; ŝi havis florojn ĉe la korsaĵo kaj en la haroj, kaj kiajn florojn, sinjoro? Divenu, mi petas. Mi kredis, ke mi mortos pro ĝojo, rekonante sur ŝi la Boryana variabilis. Ĉio samtempe falis al mi de la ĉielo. Ĉu ekzistas io pli dolĉa, ol herbokolekti inter la haroj de la amatino? Mi estis la plej feliĉa el la homoj kaj el la naturesplorantoj! La troa feliĉeco forkondukis min trans la limoj de la decreguloj. Mi turnis min subite al ŝi, prezentis al ŝi la manojn, kaj kriis: «Mary-Ann! ĝi estas mi!»

Ĉu vi kredos, sinjoro? ŝi retrosaltis kvazaŭ terurigita, anstataŭ fali en miajn brakojn. Sino Simons levis la kapon tiel alten, ke ŝajnis al mi, ke ŝia paradizbirdo suprenflugas al la plafono. La maljuna sinjoro prenis min ĉe la mano, kondukis min aparten, ekzamenis min kvazaŭ kuriozan beston, kaj diris al mi: «Sinjoro, ĉu vi estas prezentita al la sinjorinoj?

– La temo estas ja vere pri tio, mia respektinda sinjoro Sharper! mia kara onklo! Mi estas Hermann! Hermann Schultz! ilia kunkaptito! ilia savinto! Ha! mi trapasis belajn momentojn, vere! post ilia foriro. Mi rakontos tion al vi dome.

Yes, yes, respondis li. Sed la Angla kutimo, sinjoro, postulas absolute, ke oni estu prezentita al la sinjorinoj, antaŭ ol diri rakontojn al ili.

– Sed ili konas min ja, mia bona kaj bonega Sro Sharper! ni vespermanĝis kune pli ol dekfoje! Mi faris al ili servon da cent mil frankoj! vi scias ĝin ja? ĉe la Reĝo de l’ montoj?

Yes, yes; sed vi ne estas prezentita.

– Sed ĉu vi ne scias do, ke mi elmetis min al mil mortoj por mia kara Mary-Ann?

– Tre bone; sed vi ne estas prezentita.

– Sed fine, sinjoro, mi devas edziĝi kun ŝi; ŝia patrino ĝin permesis. Ĉu oni ne diris al vi, ke mi edziĝos kun ŝi?

– Ne antaŭ ol esti prezentita.

– Prezentu min do mem!

Yes, yes; sed antaŭe, estas necese, ke vi prezentigu vin al mi.

– Atendu!»

Mi kuris kiel frenezulo tra la balo; mi ektuŝegis pli ol ses grupojn de gedancantoj; mia spado implikiĝis kun miaj kruroj, mi glitis sur la pargeto kaj mi falis skandale laŭlonge. John Harris estas, kiu min relevis.

«Kiun vi serĉas? diris li.

– Ili estas ĉi tie, mi vidis ilin; mi edziĝos kun Mary-Ann; sed antaŭe, estas necese, ke mi estu prezentita al ili. Ĝi estas la Angla modo. Helpu min! Kie ili estas? Ĉu vi ne vidis altan sinjorinon kun paradizbirdo?

– Jes, ŝi ĵus forlasis la balon kun vere bela fraŭlino.

– Ŝi forlasis la balon! sed, mia amiko, ŝi estas la patrino de Mary-Ann!

– Kvietiĝu, ni retrovos ŝin. Mi vin prezentigos de la Usona sendito.

– Bonege. Mi tuj montros al vi mian onklon Edward Sharper. Mi lasis lin ĉi tie. Kien, diable, li forkuris? Li ne povas esti malproksime!»

Onklo Edward estis malaperinta. Mi fortrenis Harris ĝis sur placo de l’ Palaco, antaŭ la Hotelo de la Fremduloj. La loĝejo de Sino Simons estis lumigita. Post kelkaj minutoj, la lumoj estingiĝis. Ĉiuj estis en la lito.

«Ni faru same, diris Harris. La dormo kvietigos vin. Morgaŭ, inter la unua kaj la dua, mi aranĝos viajn aferojn.»

Mi pasigis nokton pli malbonan ol tiuj de mia kaptiteco. Harris dormis apud mi, t. e. ne dormis. Ni aŭdadis la veturilojn el la balo, kiuj malsupreniris la straton Hermes ŝarĝite de uniformoj kaj balroboj. Ĉirkaŭ la kvina, la laceco fermis miajn okulojn. Tri horojn poste, Dimitri eniris mian ĉambron, dirante: «Grandaj novaĵoj!

– Kio?

– Viaj Anglinoj ĵus forvojaĝis.

– Kien?

– Al Triesto.

– Fatalulo! ĉu ci estas vere certa pri tio?

– Mi estas, kiu kondukis ilin al la ŝipo.

– Mia malfeliĉa amiko, diris Harris premante miajn manojn, la dankeco estas trudebla, sed ne la amo.

– Ho, ve!» diris Dimitri. Lia koro estis kapabla aŭdigi eĥon.

De tiu tago, sinjoro, mi vivis kiel la bestoj, trinkante, manĝante kaj spirante la aeron. Mi ekspedis miajn kolektojn al Hamburgo, sen unu sola floro de Boryana variabilis. Miaj amikoj kondukis min al la Franca ŝipo, la tagon post la balo. Ili opiniis, ke estas prudente vojaĝi nokte, pro timo, renkonti la soldatojn de Sro Perikles. Ni atingis Pireon ne malhelpite; sed, kiam nia boato estis je dudek kvin klaftoj de la bordo, seso da nevideblaj pafiloj kantis tute proksime de niaj oreloj. Ĝi estis la adiaŭo de la gracia kapitano kaj de lia bela lando.

Mi travojaĝis la montojn de Malto, de Sicilio kaj de Italujo, kaj mia kolekto riĉiĝis pli ol mi mem. Mia patro, kiu havis la prudenton konservi sian gastejon, sciigis al mi, en Messina, ke miaj sendaĵoj estas tre ŝatataj en Hamburgo. Eble mi trovos oficon alvenante; sed mi trudis al mi la leĝon, ne plu konfidi al io ajn.

Harris estas sur la vojo al Japanujo. Mi esperas ke, post unu aŭ du jaroj, mi ricevos sciigojn pri li. Juna Lobster skribis al mi en Romon; li ne ĉesis ekzerciĝi en la pistolpafado. Giacomo daŭras sigeli leterojn dum la tago kaj rompi avelojn vespere. Sro Mérinay trovis por sia ŝtono novan klarigon, multe pli sagacan ol la mia. Lia granda studo pri Demosteno estos certe presata. La Reĝo de l’ montoj paciĝis kun la aŭtoritato. Li konstruigas grandan domon sur la vojo al monto Penteliko, kun gardejo por loĝigi dudek kvin sindonajn Palikarojn. Atendante, li luprenis dometon en la moderna urbo, apud la rivero. Li akceptas multajn personojn kaj klopodas ageme por fariĝi ministro de la justeco; sed tio postulos tempon. Fotini mastrumas lian domon. De tempo al tempo Dimitri iras por vespermanĝi kaj sopiri en la kuirejo.

Mi ne aŭdis plu ion pri Sino Simons, Sro Sharper kaj Mary-Ann. Se tiu silento daŭros, mi baldaŭ forgesos ilin. Kelkafoje ankoraŭ, meze de la nokto, mi sonĝas, ke mi estas antaŭ ŝi, kaj ke mia longa maldika vizaĝo rebrilas en ŝiaj okuloj. Tiam, mi vekiĝas, mi ploregas, kaj mi mordas furioze mian kapkusenon. Mia bedaŭro, kredu min, ne rilatas al la virino, sed al la riĉeco kaj al la situacio, kiujn mi maltrafis. Feliĉe estas, ke mi ne liveris mian koron, kaj ĉiutage mi dankas mian naturan malvarmecon. Kiel plendinda mi estus, mia kara sinjoro, se malbonsorte mi estus enamiĝinta!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.