La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA REĜO DE LA MONTOJAŭtoro: Edmond About |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La studoj dum mia juneco vastigis en mi pasion, kiu fine superis ĉiujn ceterajn: ĝi estas la deziro al la scienco, aŭ, se vi preferas ĝin nomi alie, la sciemo. Ĝis la tago, kiam mi foriris al Ateno, lerni estis mia sola plezuro; nescii, mia sola ĉagreno. La sciencon mi amis same, kiel karulinon, kaj neniu, ĝis tiam, estis konkurinta kun ĝi pri mia koro. Kompense, mi devas konfesi, ke mi ne estis karesema, kaj ke poezio kaj Hermann Schultz malofte trapasis kune la saman pordon. Mi promenis en la mondo, kiel en vasta naturscienca kolekto, kun grandigvitro en la mano. Mi observis la plezurojn kaj la suferojn de l’ aliaj homoj, kiel faktojn, kiuj meritas studon, sed ne envion aŭ kompaton. Mi ne enviis feliĉajn geedzojn, pli ol paron da palmarboj kunigitaj de l’ vento; mi havis precize tiom da kompato al koro disŝirita de l’ amo, kiom al geranio glaciigita de l’ frosto. Tiu, kiu dissekcis vivantajn bestojn, sentas malforte la kriojn de la tremetanta karno. Mi estus ĉeestinta kun diletanteco batalon de gladiatoroj.
La amo de Fotini al Harris estus kompatiginta ian ajn alian homon, ol naturaliston. La plendinda kreitaĵo amis blinde-senpripense, laŭ la esprimo de Henriko la Kvara; kaj estis evidente, ke ŝi amas vane. Ŝi estis tro timema por malkovri sian amon, kaj John estis tro malatenta por ĝin diveni. Eĉ se li estus rimarkinta ion, kiel estus espereble, ke li interesiĝos pri naiva malbelulino el la bordoj de l’ Ilisso? Fotini pasigis kvar aliajn tagojn kun li, la kvar dimanĉojn de aprilo. Ŝi rigardis lin, de l’ mateno ĝis la vespero, per konsumiĝaj, malesperaj okuloj; sed ŝi trovis neniam la kuraĝon malfermi la buŝon en lia ĉeesto. Harris fajfis kviete. Dimitri grumblis kiel juna dogo, kaj mi observis ridetante tiun strangan malsanecon, kontraŭ kiu mia konstitucio min ĉiam antaŭgardis.
Intertempe, mia patro skribis al mi, ke la negoco iradas tre malbone, ke la vojaĝantoj estas maloftaj, ke la vivo kostas multe, ke niaj kontraŭaj najbaroj ĵus elmigris, kaj ke, se mi trovis Rusan princinon, la plej bone estus, ke mi edziĝu kun ŝi senprokraste. Mi respondis, ke mi trovis neniun por forlogi, escepte la filinon de malriĉa Greka kolonelo; ke ŝi enamiĝis serioze, sed al alia ol mi; ke, kun iom da lerteco, mi povos eble fariĝi ŝia konfidenciulo, sed neniam ŝia edzo; cetere, mia sano estas bona, mia herbokolekto belega; miaj esploroj, ĝis nun enlimigitaj en la ĉirkaŭaĵo de Ateno, baldaŭ povos etendiĝi pli malproksimen; la sendanĝereco renaskiĝas, la rabistoj estas venkitaj de la ĝendarmaro, kaj ĉiuj ĵurnaloj sciigas la disĵeton de la bando de Haĝi-Stavros; post unu monato, maksimume, mi povos revojaĝi al Germanujo, kaj peti oficon, kiu havigos panon al mia familio.
Ni estis legintaj, dimanĉon la 28an de aprilo, en la Atena Jarcento, la grandan malvenkon de la Reĝo de l’ montoj. La oficialaj raportoj diris, ke dudek el liaj viroj estas trafitaj, lia tendaro bruligita, lia trupo disigita, kaj ke la ĝendarmaro lin persekutis ĝis Maratono.
Tiuj novaĵoj, tre agrablaj al ĉiuj fremduloj, ŝajnis doni malpli da plezuro al la Grekoj, kaj speciale al niaj domgemastroj. Kristodulo ne montris entuziasmon de falanksa leŭtenanto, kaj la filino de kolonelo Johano ploris preskaŭ, aŭskultante la malvenkon de l’ rabisto. Harris, kiu estis alportinta la ĵurnalon, ne kaŝis sian ĝojon. Kaj, ĉar la kamparo refariĝis trairebla por mi, mi estis kontentega. Jam la 30an matene, mi ekforiris kun mia herbujo kaj mia bastono. Dimitri vekis min ĉirkaŭ la kvara. Li estis tuj ironta demandi pri la ordonoj de Angla familio, loĝanta de kelkaj tagoj en la Hotelo de la Alilanduloj.
Mi sekvis straton Hermes ĝis la kruciĝo Bela Grekujo, kaj eniris straton Eolo. Pasante antaŭ la placo de Kanonoj, mi salutis la negravan artilerion de l’ reĝolando, kiu dormetas sub ŝirmejo sonĝante pri la preno de Konstantinoplo, kaj mi alvenis per kvar paŝoj al la promenejo Patisja. La melioj, kiuj ĝin borderas ambaŭflanke, ekmalfermetis siajn odorozajn florojn. La malpalblua ĉielo blankiĝis nesenteble inter montoj Himeto kaj Penteliko. Antaŭ mi, ĉe la horizonto, la supraĵoj de monto Parnis staris kiel breĉigita muro: ili estis la celpunkto de mia vojaĝo. Mi malsupreniris per mallongigejo ĝis la domo de grafino Janto Teotoki, kie loĝas la Franca senditaro; mi laŭiris la ĝardenojn de princo Mikaelo Sutzo kaj la Akademion de Platono, kiun iu prezidanto de l’ Areopago donis loterie, antaŭ kelkaj jaroj, kaj mi eniris la olivarbaron. La matenamaj turdoj kaj iliaj kuzoj la merloj saltetis en la arĝentaj foliaĵoj kaj babiladis ĝoje super mia kapo. Elirante el la arbareto, mi trairis altajn verdajn hordeojn, kie la Atenlandaj ĉevaloj, mallongaj kaj diktrunkaj, kiel tiuj de la malaltreliefoj de l’ Partenono, konsoliĝis pri la seka furaĝo kaj la mallaksiga nutraĵo de l’ vintro. Bandoj de turtoj forflugis ĉe mia alproksimiĝo, kaj la plumtufaj alaŭdoj supreniĝis vertikale al la ĉielo, kiel raketoj de artfajraĵo. De tempo al tempo, apatia testudo trairis la vojon kuntrenante sian domon. Mi kuŝigis ĝin zorge sur la dorson, kaj mi daŭrigis mian iron, lasante al ĝi la honoron eliri el embaraso. Post duhora marŝado, mi penetris en la dezerton. Ĉiuj postsignoj de kulturo malaperis; sur la senakva tero, oni vidis nur faskojn de malgrasa herbo, bulbojn de ornitogalo, aŭ longajn stipojn de sekiĝintaj asfodeloj. La suno leviĝis kaj mi vidis nete la abiojn, kiuj multope staras sur la flanko de monto Parnis. La vojeto, kiun mi estis elektinta, ne estis tre bona gvidisto, sed mi direktis min al aro da domoj dissemitaj sur la posta flanko de l’ monto, kaj kiuj ŝajnis esti la vilaĝo Kastia.
Per unu paŝego mi transpasis riveron Eleŭsina Kefizo, tre emociante la platajn testudetojn, kiuj saltis en la akvon, kiel simplaj ranoj. Post cent paŝoj, la vojo perdiĝis en larĝa kaj profunda kruta valeto, kiun fosis la pluvo de du aŭ tri mil vintroj. Mi konjektis, ne malprave, ke tiu valeto estas la vojo. Mi estis rimarkinta, dum miaj antaŭaj ekskursoj, ke la Grekoj rezignas fari vojon, ĉiufoje kiam la akvo bonvolis preni la taskon sur sin. En tiu lando, kie la homo ĝenas malmulte la laboradon de la naturo, la torentoj estas regnaj ŝoseoj; la riveretoj, departementaj vojoj; la defluiloj, intervilaĝaj vojetoj. La fulmotondroj plenumas la inĝenieran oficon, kaj la pluvo estas vojoficisto, kiu zorgas sen kontrolo pri la ĉefaj kaj flankaj komunikejoj. Mi enŝoviĝis do en la valeton, kaj daŭrigis mian promenadon inter du krutaj bordoj, kiuj kaŝis por mi la ebenaĵon, la monton kaj mian celon. Sed la kaprica vojo deturniĝis tiel ofte, ke baldaŭ estis malfacile al mi scii, kien mi marŝas, kaj ĉu mi ne montras la dorson al monto Parnis. La plej prudenta decido estus grimpi sur unu aŭ alian bordon kaj orienti min en la ebenaĵo; sed la deklivoj estis vertikalaj, mi estis laca kaj malsata, kaj mi sentis min komforte en la ombro. Mi sidiĝis sur platan marmorŝtonon, prenis el mia herbujo pecon da pano, rostitan ŝafidŝultron, kaj boteleton da tiu vino, pri kiu vi scias. Mi pensis: «Se mi estas sur vojo, iu pasos eble, kaj mi informiĝos.»
Efektive, dum mi refermis mian tranĉilon por min kuŝigi en la ombraĵo kun tiu dolĉa kvieteco, kiu sekvas la tagmanĝon de la vojaĝantoj kaj de la serpentoj, mi ekaŭdis paŝon de ĉevalo. Mi metis orelon teren, kaj mi ekkonis, ke du aŭ tri rajdantoj alvenas post mi. Mi ligis mian herbujon sur mian dorson, kaj min preparis por ilin sekvi, se okaze ili sin direktos al monto Parnis. Kvin minutojn poste, aperis du sinjorinoj, rajdantaj sur luitaj ĉevaloj kaj vestitaj kiel vojaĝantaj Anglinoj. Post ili marŝis piediranto, kiun mi facile rekonis: ĝi estis Dimitri.
Vi, kiu iom trakuris la mondon, certe rimarkis, ke la vojaĝanto ĉiam ekforiras sen ia zorgo pri la tualetaj vanaĵoj; sed ke, se li okaze renkontas sinjorinojn, eĉ pli maljunajn ol la kolombo de Noaho, li subite forlasas tiun indiferentecon, kaj ĵetas maltrankvilan rigardon al sia polvoza vestaĵo. Eĉ antaŭ ol percepti la vizaĝon de la du rajdantinoj malantaŭ iliaj vualoj el blua krepo, mi estis inspektinta mian tutan personon, kiu min sufiĉe kontentigis. Mi surhavis la vestojn, kiun vi vidas, kaj kiuj estas ankoraŭ akcepteblaj, kvankam ili utilas al mi depost preskaŭ du jaroj. Mi ŝanĝis nur mian kapkovrilon: ĉapo, eĉ tiel bela kaj bona, kiel ĉi tiu, ne protektas vojaĝanton kontraŭ la sunfrapoj. Mi havis larĝrandan ĉapelon el griza felto, sur kiu la polvo ne fariĝis rimarkebla.
Mi forprenis ĝin ĝentile ĉe la preterpaso de la du sinjorinoj, kiuj ŝajnis zorgi malmulte pri mia saluto. Mi prezentis la manon al Dimitri, kaj li donis al mi, per malmultaj vortoj, ĉiujn informojn, kiujn mi deziris.
«Ĉu mi estas sur la vojo al Parnis?
– Jes, ni iras tien.
– Ĉu mi povas iri kun vi?
– Kial ne?
– Kiuj estas tiuj sinjorinoj?
– Anglinoj. La milordo restis en la hotelo.
– Kiaspecaj personoj?
– Hum! bankierfamilio el Londono. La maljunulino estas Sino Simons, el la firmo Barley kaj Ko; la milordo estas ŝia frato; la fraŭlino, ŝia filino.
– Beleta?
– Laŭ la gustoj. Mi preferas Fotini.
– Ĉu ni iros ĝis la fortikaĵo File?
– Jes. Ili dungis min por unu semajno, po dek frankoj kaj manĝo ĉiutage. Mi estas, kiu organizos la promenadojn. Mi komencis per ĉi tiu, ĉar mi sciis, ke mi renkontos vin. Sed kion do ili havas?»
La maljuna sinjorino, ofendita pro tio, ke mi prunteprenis ŝian serviston, estis trotiginta sian rajdbeston sur irejo kie, de tempo memorebla al ĉevalo, neniu iam trotis. La alia besto, eksentante superemon, provis iri samrapide, kaj se ni estus interparolintaj kelkajn minutojn plue, ni estus postlasitaj. Dimitri kuris por reatingi la sinjorinojn, kaj mi aŭdis Sinon Simons, dirantan al li en Angla:
«Ne malproksimiĝu. Mi estas Anglino, kaj volas esti bone servata. Mi ne pagas vin, por ke vi konversaciu kun viaj amikoj. Kiu estas tiu Greko, kun kiu vi parolas?
– Li estas Germano, sinjorino.
– Ha!... Kion li faras?
– Li serĉas herbojn.
– Li estas do apotekisto?
– Ne, sinjorino: li estas scienculo.
– Ha!... Ĉu li scias Anglolingvon?
– Jes, sinjorino, tre bone.
– Ha!...»
La tri «ha!» de la maljuna sinjorino estis dirataj laŭ tri malsamaj tonoj, kiujn mi estus notinta kun plezuro, se mi scius la muzikon. Ili montris per bone senteblaj nuancoj la progresojn, kiujn mi estis farinta en la spirito de Sino Simons. Tamen, ŝi ne alparolis min, kaj mi sekvis la malgrandan karavanon, je distanco da kelkaj paŝoj. Dimitri ne kuraĝis plu paroli kun mi: li marŝis antaŭe, kiel militkaptito. Li povis fari nenion alian, ol ĵeti al mi du aŭ tri rigardojn, kiuj signifis Franclingve: «Kiel arogantaj estas tiuj Anglinoj!» Fraŭlino Simons ne deturnis la kapon, kaj mi ne estis kapabla juĝi, per kio ŝia malbeleco diferencas de tiu de Fotini. Kion mi povis vidi sen maldiskreteco, estas, ke ŝi estas alta kaj mirinde belkorpa. Ŝiaj ŝultroj estis larĝaj, ŝia talio, ronda kiel junko kaj fleksebla kiel kano. La malmulto videbla pri ŝia kolo estus pensiginta min pri la cignoj de la Zoologia Ĝardeno, eĉ se mi ne estus naturalisto.
Ŝia patrino sin deturnis por paroli al ŝi, kaj mi rapidis, pro la espero aŭdi ŝian voĉon. Ĉu mi ne informis vin, ke mi estas pasie sciema? Mi alvenis ĝustatempe por percepti la jenan konversacion:
«Mary-Ann!
– Patrineto?
– Mi estas malsata.
– Ĉu vi estas?
– Mi estas.
– Al mi, patrineto, estas varme.
– Ĉu estas?
– Estas.»
Vi kredas, eble, ke tiu esence Brita dialogo min igis rideti? Tute ne, sinjoro: mi estis ensorĉita. La voĉo de Mary-Ann estis sekvinta mi ne scias kian vojon, por penetri, mi ne scias kien; fakto estas, ke, aŭskultante ĝin, mi sentis kvazaŭ feliĉigan premdoloron, kaj mi estis tre agrable sufokita. En mia tuta vivo, mi ne estis aŭdinta ion pli freŝan, pli arĝentan ol tiun voĉeton. La sono de pluvo el oro, falinta sur la tegmenton de mia patro, estus ŝajninta malpli dolĉa al mi, vere. «Kia malfeliĉo, pensis mi, ke la plej melodiaj birdoj estas nepre la plej malbelaj!» Kaj mi timis vidi ŝian vizaĝon, kaj tamen mi mortis pro deziro ĝin rigardi, tiel potence la sciemo min regas.
Dimitri intencis havigi al la vojaĝantinoj tagmanĝon en la khan de Kalivia. Ĝi estas gastejo konstruita per malbone kunfiksitaj tabuloj; sed oni trovas tie, en ĉiuj sezonoj, felsakon da rezina vino, botelon da rhaki, t. e. da anizlikvoro, brunan panon, ovojn, kaj plenan regimenton da respektegindaj kovkokinoj, kiujn la morto aliformigas en kokidojn, per metempsikozo. Bedaŭrinde, la khan estis dezerta, kaj la pordo fermita. Eksciante tion, Sino Simons riproĉis tre akre Dimitri, kaj dum ŝi deturnis sin malantaŭen, ŝi vidigis al mi vizaĝon tiel angulozan, kiel estas la klingo de tranĉilo el Sheffield, kaj du vicojn da dentoj similajn al palisaroj. «Mi estas Anglino, diris ŝi, kaj mi pretendas manĝi, kiam mi malsatas.
– Sinjorino, respondis kompatinde Dimitri, vi tagmanĝos post horduono en la vilaĝo Kastia.»
Mi, kiu estis tagmanĝinta, faris melankoliajn pripensojn pri la malbeleco de Sino Simons, kaj murmuris inter miaj dentoj aforismon el la latina gramatiko de Fraugman: «Kia patrino, tia filino: Qualis mater, talis filia».
De la gastejo ĝis la vilaĝo, la vojo estas speciale malbonega. Ĝi estas mallarĝa deklivo, inter krutega roko kaj abismo, kiu kaŭzus kapturniĝon eĉ al la ĉamoj. Sino Simons, antaŭ ol eksekvi tiun diablan vojeton, kie la ĉevaloj trovis apenaŭ spacon por siaj kvar hufoj, demandis, ĉu ne ekzistas alia. «Mi estas Anglino, diris ŝi, kaj mi ne estas kreita por ruliĝi en la profundegaĵojn.» Dimitri laŭdis la vojon; li certigis, ke ekzistas aliaj, en la reĝolando, centfoje pli malbonaj. «Almenaŭ, rediris la bona sinjorino, tenu la bridon de mia ĉevalo. Sed kio fariĝos mia filino? Konduku la ĉevalon de mia filino. Tamen, ne konvenas, ke mi rompos mian kolon. Ĉu vi ne povas teni ambaŭ ĉevalojn samtempe? Tiu vojeto estas malbonega, laŭvere. Mi akceptas kredi, ke ĝi taŭgas sufiĉe por Grekoj, sed ĝi ne estas farita por Anglinoj. Ĉu ne vere, sinjoro?» aldonis ŝi turnante sin afable al mi.
Mi estis enkondukita. Regula aŭ ne, la prezento estis farita. Mi alvenis kun la patronado de persono bone konita en la romanoj de la mezepoko, kaj kiun la poetoj de la dek-kvara jarcento nomis Danĝero. Mi kliniĝis kun la tuta eleganteco, kiun la naturo allasis al mi, kaj mi respondis Angle:
«Sinjorino, la vojo ne estas tiel malbona, kiel ĝi ŝajnas al vi unuavide. Viaj ĉevaloj havas firman piedon; mi konas ilin, rajdinte sur ili. Fine, vi havas du gvidistojn, se vi bonvolas ĝin permesi: Dimitri por vi, min por la fraŭlino.»
Ĵus dirite, tuj farite: ne atendante respondon, mi iris rapide antaŭen, mi prenis la bridon de l’ ĉevalo de Mary-Ann turnante min al ŝi, kaj, ĉar ŝia blua vualo ĵus deflugis malantaŭen, mi vidis la plej adorindan vizaĝon, kiu iam konfuzegis la spiriton de Germana naturalisto.
Ĉarma Ĥina poeto, la fama A-Ŝol[4], pretendas, ke ĉiu homo havas en la koro aron de ovoj, el kiuj ĉiu enhavas unu amon. Por ilin ŝelrompi, sufiĉas virina rigardo. Mi estas tro klera por nescii, ke tiu hipotezo sin apogas sur neniu firma bazo, kaj ke ĝi formale kontraŭdiras ĉiujn faktojn konigitajn de l’ anatomio. Tamen, mi devas konstati, ke la unua rigardo de fraŭlino Simons kaŭzis al mi senteblan ŝancelon en la regiono de l’ koro. Mi sentis skuon tute nekutiman, kaj kiu tamen estis neniel doloriga, kaj ŝajnis al mi, ke io rompiĝis en la osta kaĝo de mia brusto, malsupre de l’ osto nomata sternumo. En la sama momento, mia sango kuris per fortaj ondoj, kaj miaj tempiaj arterioj batis tiel forte, ke mi povis komputi iliajn pulsobatojn.
Kiajn okulojn ŝi havis, mia kara sinjoro! Mi deziras, por via trankvileco, ke vi neniam renkontu similajn. Ili ne estis mirige grandaj, kaj ne uzurpis ion el la resto de l’ vizaĝo. Ili estis nek bluaj nek nigraj, sed el speciala kaj personeca koloro. Ĝi estis arda kaj velurŝajna bruno, kiu troviĝas nur ĉe la Siberia granatŝtono kaj ĉe kelkaj ĝardenaj floroj. Mi montros al vi skabiozon kaj alceon, kiuj memorigas, ne tamen redonante ĝin, la mirindan nuancon de tiuj okuloj. Se vi iam vizitis forĝejojn je noktomezo, vi rimarkis versimile la strangan lumaĵon, kiun elĵetas ŝtala plato, varmigita ĝis brunruĝo: jen tute ĝuste la koloro de ŝiaj rigardoj. Sed pri ilia ĉarmo, nenia komparo povas ĝin esprimi. La ĉarmo estas kapableco rezervita al malmultaj individuoj el la besta regno. La okuloj de Mary-Ann havis mi ne scias kion naivan kaj spritan, simplaniman vivecon, ĉampanŝaŭmadon de juneco kaj saneco, kaj iafoje kortuŝan sopiremon. La tuta virina scienco kaj la tuta infana senkulpeco estis legeblaj en ili, kvazaŭ en libro; sed tiun libron legante longatempe, oni fariĝus blinda. Ŝia rigardo bruligis, tiel vere, kiel mia nomo estas Hermann. Ĝi estus kapabla maturigi la persikojn de via ĝardeno.
Kiam mi pensas, ke tiu stulta Dimitri trovis ŝin malpli bela, ol Fotini’n! Vere, amo estas malsaneco, kiu mirinde idiotigas siajn suferantojn! Mi, kiu neniam senprudentiĝis, kaj kiu prijuĝas ĉion kun la saĝa indiferenteco de naturalisto, certigas al vi, ke la mondo neniam vidis virinon komparindan al Mary-Ann. Mi dezirus, ke mi povu montri al vi ŝian portreton, tian, kia ĝi restis en mia memoro. Vi vidus, kiel longaj estis ŝiaj okulharoj, kian gracian kurbon desegnis ŝiaj brovoj super ŝiaj okuloj, kiel eta estis ŝia buŝo, kiel la emajlo de ŝiaj dentoj ridis sub la sunlumo, kiel rozkolora kaj diafana estis ŝia oreleto. Mi studis ŝian belecon ĝis en la plej malgrandaj detaloj, pro tio, ke mi havas analizeman spiriton kaj mi kutimas observadi. Unu el la punktoj, kiuj plej frapis min, rilate al ŝi, estas la maldikeco kaj diafaneco de ŝia haŭto; ŝia epidermo estis pli delikata ol la velura membraneto, kiu kovras la belajn fruktojn. La koloroj de ŝiaj vangoj ŝajnis faritaj el tiu nepalpebla pulvoro, kiu pentras la flugilojn de la papilioj. Se mi ne estus doktoro de natursciencoj, mi estus timinta, ke la tuŝeto de ŝia vualo forprenos la kadukan brilon de ŝia beleco. Mi ne scias, ĉu vi ŝatas la palajn virinojn, kaj mi ne volus ofendi viajn ideojn, se okaze vi preferas tiun specon de eleganteco de mortanto, kiu estis laŭmoda dum kelka tempo; sed, pro mia scienculeco, mi admiras nenion tiel, kiel la sanecon, tiun ĝojon de la vivo. Se iam mi fariĝos kuracisto, mi estos homo ŝateginda por la familioj, ĉar mi certe neniam enamiĝos al unu el miaj suferulinoj. Vidi beletan, sanan, vivantan vizaĝon, estas preskaŭ tiel agrable al mi, kiel renkonti belan fortikan arbeton, kies floroj malfermiĝas gaje sub la sunradioj, kaj kies foliojn neniam ekmordis la raŭpoj kaj la majskaraboj. Tial do, kiam mi vidis unuafoje la vizaĝon de Mary-Ann, mi sentis fortan tenton premi ŝian manon kaj diri al ŝi: «Fraŭlino, kiel danka mi estas, ke vi fartas tiel bone!»
Mi forgesis diri al vi, ke al ŝiaj trajtoj mankis reguleco, kaj ke ŝi ne havis profilon de statuo. Eble Fidias estus rifuzinta fari ŝian buston; sed via Pradier estus petinta sur ambaŭ genuoj, ke ŝi pozu kelkafoje por li. Mi konfesos, ne timante detrui viajn iluziojn, ke sur ŝia maldekstra vango troviĝis kaveto, kiu tute mankis sur la dekstra, kio estas kontraŭ ĉiuj leĝoj de la simetrio. Sciu, plie, ke ŝia nazo estis nek rekta, nek agleca, sed decide suprenrigardanta, laŭ Franca tipo. Sed, ke tiu formo igis ŝin malpli bela, tion mi neus eĉ sur la eŝafodo. Ŝi estis tiel bela, kiel la Grekaj statuoj, sed alimaniere. La beleco ne estas mezurebla laŭ neŝanĝebla tipo, kvankam Platono tion asertis en siaj altegaj sensencaĵoj. Ĝi varias laŭ la epokoj, laŭ la popoloj, kaj laŭ la instruiteco de la spiritoj. Afrodito el Milo estis, antaŭ du mil jaroj, la plej bela unulino en la Insularo; mi ne kredas, ke en 1856 ŝi estus la plej beleta virino en Parizo. Konduku ŝin al kudristino, sur placo Vendôme, aŭ al modistino, sur strato de la Paco. En ĉiuj salonoj, kie vi ŝin prezentos, ŝi trafos malpli da sukceso ol sinjorino Tiu aŭ Alia, kiu havas malpli korektajn trajtojn kaj malpli rektan nazon. Oni povis admiri virinon geometrie belan, en la tempo, kiam la virino estis nur artobjekto destinita por plaĉi al la okuloj, ne turnante sin al la spirito, paradiz-birdo, kies plumaron oni rigardadis ne petante, ke ĝi kantu iam. Bela Atenanino estis tiel bone proporciigita, tiel blanka, tiel malvarma, kiel kolono de templo. Sro Mérinay montris al mi en iu libro, ke la Iona kolono estas nur aliformigita virino. La portiko de templo Erektejon, en Atena Akropolo, staras ankoraŭ sur kvar Atenaninoj el la jarcento de Perikles. La nuntempaj virinoj estas flugilhavaj estaĵetoj, malpezaj, moviĝemaj kaj precipe pensantaj, kreitaj, ne por porti templojn sur siaj kapoj, sed por veki la genion, gajigi la laboron, vigligi la kuraĝon, kaj lumigi la mondon per la fajreroj de sia spirito. Kion ni amas en ili, kaj kio faras ilian belecon, ĝi ne estas la cirkele desegnita reguleco de iliaj trajtoj, sed la viva kaj ŝanĝema esprimo de sentoj pli delikataj ol la niaj; ĝi estas la radiado de la penso ĉirkaŭ tiu malforta ŝelo, kiu ne sufiĉas por ĝin enteni; ĝi estas la vivega movado de vigla fizionomio. Mi ne estas skulptisto, sed, se mi scius uzi la modelilon, kaj oni komisius min fari la alegorian statuon de nia epoko, mi ĵuras al vi, ke ĝi havus kaveton sur la maldekstra vango, kaj suprenrigardantan nazon.
Mi kondukis Mary-Ann ĝis la vilaĝo Kastia. Tio, kion ŝi diris al mi dum la iro, kaj kion mi povis respondi al ŝi, ne lasis pli da postsignoj en mia spirito, ol la flugado de hirundo lasas en la aero. Ŝia voĉo estis tiel dolĉa aŭdaĵo, ke eble mi ne aŭskultis, kion ŝi diris al mi. Mi estis kiel en la operejo, kie la muziko ofte malhelpas, ke oni komprenu la parolojn. Kaj tamen ĉiuj cirkonstancoj de tiu unua intervidiĝo fariĝis neforigeblaj el mia spirito. Se nur mi fermas la okulojn, mi kredas, ke mi ĉeestas ankoraŭ. La aprila suno frapetis mian kapon. Malsuper kaj super la vojo, la montaj rezinarboj dissemis siajn aromatojn en la aeron. La pinoj, la tujoj kaj la terebentoj ŝajnis bruligi akran kaj kamparan aromon sub la paŝoj de Mary-Ann. Ŝi enspiris kun videbla feliĉeco tiun bonodoran donacon de la naturo. Ŝia sprita nazeto tremetis movante la flugilojn; ŝiaj okuloj, ŝiaj belaj okuloj kuris de unu objekto al alia kun radia ĝojo. Vidante ŝin tiel beleta, tiel viva kaj tiel feliĉa, vi estus nominta ŝin Driado elirinta el la arboŝelo. El ĉi tie, mi vidas ankoraŭ ŝian rajdobeston: ĝi estis Psari, blanka ĉevalo el la rajdejo Zimmerman. Ŝia rajda robo estis nigra; tiu de Sino Simons, kiu fermis al mi la horizonton, estis sufiĉe neordinare botelverda por atesti pri la nedependenco de ŝia gusto. Sino Simons havis nigran ĉapelon, laŭ tiu absurda kaj malgracia formo, kiun la viroj alprenis ĉiulande; ŝia filino surhavis la grizan feltĉapelon de la heroinoj de l’ Frondo. Ambaŭ havis gantojn el ŝamo. La mano de Mary-Ann estis iom granda, sed admirinde belforma. Mi, mi neniam povis uzi gantojn. Ĉu vi?
La vilaĝo Kastia troviĝis dezerta, same kiel la khan en Kalivia. Dimitri neniel povis kompreni tion. Ni desaltis teren apud la fontano, antaŭ la preĝejo. Ĉiu el ni iris por frapi de pordo al pordo: ne unu loĝanto. Neniu ĉe la papas, neniu ĉe la vilaĝestro. La aŭtoritatuloj estis foririntaj, sekvinte la loĝantaron. Ĉiuj domoj de la komunumo konsistas el kvar muroj kaj tegmento, kun du malfermaĵoj, el kiuj unu utilas kiel pordo kaj la alia kiel fenestro. La plendinda Dimitri penis por trapuŝi du aŭ tri pordojn kaj kvin aŭ ses fenestroklapojn, por konstati, ĉu la loĝantoj ne dormas dome. Tiuj multaj disrompoj utilis nur por liberigi malfeliĉan katon, forgesitan de sia mastro, kaj kiu forkuris al la arbaroj kiel sago.
Tiufoje, Sino Simons perdis paciencon. «Mi estas Anglino, diris ŝi al Dimitri, kaj oni ne mokas min senpune. Mi plendos ĉe la senditaro. Kion! mi dungas vin por promeno sur la monton, kaj vi igas min vojaĝi sur abismoj! Mi ordonas, ke vi alportu provizojn, kaj vi elmetas min al morto pro malsato! Ni devis matenmanĝi en la khan, kaj la khan estas forlasita! Mi havas la paciencon vin sekvi nemanĝinte, ĝis tiu abomena vilaĝo; kaj ĉiuj vilaĝanoj foriris! Ĉio tio ne estas natura. Mi vojaĝis en Svisujo; Svisujo estas montara lando, kaj tamen nenio mankis al mi en ĝi: mi ĉiam matenmanĝis tie je mia kutima horo, kaj mi manĝis trutojn, ĉu vi aŭdas?»
Mary-Ann provis kvietigi sian patrinon, sed la bona sinjorino ne havis plu orelojn. Dimitri klarigis al ŝi, kiel li povis, ke preskaŭ ĉiuj loĝantoj de l’ vilaĝo estas karbofaristoj, kaj ke ilia profesio disigas ilin ofte sur la montaro. Ĉiuokaze, oni perdis ankoraŭ neniom da tempo: ne estas pli ol la oka, kaj oni estas certa trovi, post dek minutoj da marŝado, loĝatan domon kaj tutpretan matenmanĝon.
«Kiun domon? demandis Sino Simons.
– La farmdomon de l’ monaĥejo. La monaĥoj de monto Penteliko posedas vastajn bienojn super Kastia. Tie, ili prizorgas abelojn. La bona maljunulo, kiu ekspluatas la farmejon, havas ĉiam vinon, panon, mielon kaj kokinojn: li donos al ni matenmanĝon.
– Li estos elirinta kiel la ceteraj.
– Se li eliris, li ne estas malproksime. La tempo de la abelmigroj estas baldaŭa, kaj li ne povas malproksimiĝi de siaj abelkorboj.
– Iru kaj vidu; mi vojaĝis sufiĉe tiun matenon. Mi ĵuras, ke mi ne surĉevaliĝos denove, antaŭ ol esti manĝinta.
– Sinjorino, vi ne bezonos rajdi, respondis Dimitri, kun gvidista pacienco. Ni povas ligi niajn ĉevalojn ĉe la trinkejo, kaj ni alvenos pli rapide piede.»
Mary-Ann decidigis sian patrinon. Ŝi mortis pro deziro, vidi la bonan maljunulon kaj liajn flugajn bestarojn. Dimitri fiksis la ĉevalojn apud la fontano, metante grandan pezan ŝtonon sur ĉiun bridon. Sino Simons kaj sia filino relevis siajn rajdrobojn, kaj nia malmulta anaro eniris krutan vojeton, certe tre agrablan al la kaprinoj de Kastia. La verdaj lacertoj, kiuj sin varmigis sub la suno, retiriĝis diskrete ĉe nia alproksimiĝo, sed ĉiu estis kaŭzo de vera aglobleko de Sino Simons, kiu ne povis toleri la rampajn bestojn. Post horkvarono da vokalkantoj, ŝi havis fine la ĝojon vidi malfermitan domon kaj homan vizaĝon. Ĝi estis la farmdomo kaj la bona maljunulo.
La farmdomo estis malgranda konstruaĵo el ruĝaj brikoj, kovrita per kvin kupoloj tutsame kiel vilaĝa moskeo. Vidite el malproksime, ĝi ne estis sen ia eleganteco. Pura ekstere, malpura interne, tia estas la devizo de l’ orientlandoj. Ĉirkaŭ ĝi, ŝirmata de timiankovrita monteto, aperis cento da abelkorboj el pajlo, simple metitaj teren kaj vicigitaj rektalinie, kvazaŭ tendoj en tendaro. La estro de tiu imperio, la bona maljunulo, estis dudekkvinjara junuleto, ronda kaj gajeta. Ĉiuj Grekaj monaĥoj estas ornamitaj per la honoriga titolo «bona maljunulo», tute egale, kia estas ilia aĝo. Li estis vestita kiel kamparano, sed lia ĉapo estis nigra, anstataŭ ruĝa: per tiu signo Dimitri lin ekkonis.
La hometo, vidante nin alkurantajn, levis la brakojn ĉielen, kaj montris profundan miregon. «Jen vera strangulo, diris Sino Simons; pro kio do li miras tiom? Ŝajnus, ke li neniam vidis Anglinojn!»
Dimitri, kiu kuris antaŭe, kisis la manon de la monaĥo, kaj diris al li, kun kurioza mikso de respekto kaj senĝeneco:
«Benu min, mia patro. Tordu la kolon al du kokinoj, oni cin pagos bone.
– Malfeliĉuloj! diris la monaĥo, por kion fari vi venas ĉi tien?
– Por matenmanĝi.
– Ĉu do ci ne vidis, ke la khan malsupre, estas forlasita?
– Mi vidis ĝin tiel bone, ke mi trovis ĝian pordon ŝlosita.
– Kaj ke la vilaĝo estas dezerta?
– Se mi estus renkontinta homojn en ĝi, mi ne estus grimpinta ĉi tien.
– Ci interkonsentis do kun ili?
– Ili? Kiuj?
– La rabistoj.
– Estas rabistoj sur monto Parnis?
– Depost antaŭhieraŭ.
– Kie ili estas?
– Ĉie!»
Dimitri sin turnis rapide al ni, dirante: «Ni ne havas unu minuton por perdi. La rabistoj estas sur la monto. Ni kuru al niaj ĉevaloj. Iom da kuraĝo, sinjorinoj; kaj rapidege, mi petas.
– Nu, tio estas troa, ekkriis Sino Simons: ne matenmanĝinte!
– Sinjorino, via matenmanĝo povus kosti tro kare al vi. Ni rapidu, pro amo al Dio!
– Sed ĝi estas do konspiro! Vi ĵuris, ke vi igos min morti pro malsano! Jen la rabistoj, nun! Kvazaŭ ekzistus rabistoj! Mi ne kredas la ekziston de rabistoj. Ĉiuj ĵurnaloj informas, ke ne ekzistas plu iuj! Cetere, mi estas Anglino, kaj se iu tuŝus haron sur mia kapo!....»
Mary-Ann estis multe malpli trankvila. Ŝi apogis sin sur mian brakon kaj demandis min, ĉu mi kredas, ke ni estas en danĝero de morto.
«De morto? Ne. De ŝtelo? Jes.
– Negrave! daŭrigis Sino Simons. Oni ĉion ŝtelu, kion mi havas sur mi, kaj oni prezentu al mi matenmanĝon!»
Mi eksciis poste, ke la plendindulino suferis pro iom malofta malsano, kiun la popolo nomas lupa malsato, kaj kiun ni, scienculoj, nomas latine inexplebilis fames, t. e. malsatego. Kiam ŝi ekmalsatis, ŝi estus doninta sian riĉaĵon por plado da lentoj.
Dimitri kaj Mary-Ann ekkaptis ŝin, ĉiu ĉe unu mano, kaj ŝin fortiris ĝis la vojeto, per kiu ni estis venintaj. La monaĥeto sekvis ŝin gestadante, kaj mi sentis fortan tenton, ŝin peli el malantaŭe; sed mallonga siblo, klara kaj truda, nin haltigis ĉiujn stare.
«St! St!»
Mi levis la okulojn. Du arbetaĵoj el lentiskoj kaj arbutarboj sin premis dekstre kaj maldekstre de l’ vojeto. El ĉiu arbettufo eliris tri aŭ kvar pafiltuboj. Voĉo kriis Greke: «Sidiĝu teren.» Tiu ago estis des pli facila al mi, ke miaj subgenuoj fleksiĝis sub mi. Sed mi konsoliĝis pensante, ke Ajakso, Agamemnono kaj Aĥilo la arda, en sama situacio, ne estus malakceptintaj la seĝon, kiun oni proponis al mi.
La pafiltuboj malleviĝis al ni. Mi kredis, ke mi vidas ilin plilongiĝantaj senlime, kaj ke iliaj ekstremaĵoj kunvenas ĉirkaŭ niaj kapoj. Ne imagu, ke la timo konfuzis mian vidon; sed mi estis neniam rimarkinta tiel senteble la malesperigan longecon de la Grekaj pafiloj. La tuta batalilaro alvenis baldaŭ en la vojon, kaj ĉiu pafilo vidigis sian ŝtipon kaj sian posedanton.
La sola malsimileco inter la diabloj kaj la rabistoj estas, ke la diabloj ne estas tiel nigraj, kiel oni diras, dum la rabistoj estas pli kotkovritaj, ol oni konjektas. La ok sentaŭguloj, kiuj formis rondon ĉirkaŭ ni, estis tiel malpuraj, ke mi estus dezirinta doni al ili mian monon per fajroprenilo. Oni divenis, per iom da penso, ke iliaj ĉapoj estis iam ruĝaj; sed eĉ lesivo ne estus kapabla retrovi la originalan koloron de iliaj vestoj. Ĉiuj ŝtonegoj de l’ reĝolando estis lasintaj ion de sia koloro sur iliaj fustenjupoj, kaj iliaj jakoj konservis specimenojn de la diversaj teroj, sur kiuj ili ripozis. Iliaj manoj, vizaĝoj, kaj eĉ iliaj lipharoj estis ruĝebrunaj, same kiel la teraĵo, kiu ilin portas. Ĉiu besto koloriĝas laŭ sia loĝejo kaj siaj kutimoj: la Groenlandaj vulpoj estas neĝkoloraj; la leonoj, dezertkoloraj; la perdrikoj, sulkkoloraj; la Grekaj rabistoj, reĝlandvojkoloraj.
La estro de la bandeto, kiu nin kaptis, diferencis per nenia videbla signo. Tamen, eble, liaj vizaĝo, manoj kaj vesto estis pli polvozaj ol tiuj de liaj kamaradoj. Li kliniĝis al ni, el la supro de sia alta korpo, kaj esploris nin tiel proksime, ke mi sentis la ektuŝon de liaj lipharoj. Vi estus komparinta lin kun tigro flaranta sian kaptaĵon, antaŭ ol ĝin provgustumi. Kontentiginte sian sciemon, li diris al Dimitri: «Malplenigu ciajn poŝojn!»
Dimitri ne igis lin ripeti. Li ĵetis antaŭ si tranĉilon, tabaksakon kaj tri Meksikajn piastrojn, kiuj faris monsumon da 16 frankoj ĉirkaŭe.
«Ĉu ĝi estas ĉio? demandis la rabisto.
– Jes, frato.
– Ci estas la servisto?
– Jes, frato.
– Reprenu unu piastron. Ci ne devas reiri en la urbon sen mono.»
Dimitri marĉandis: «Ci povus ja lasi du al mi, diris li. Mi havas du ĉevalojn malsupre; ili estas luitaj el la rajdejo; mi devos pagi la tagdaŭron.
– Ci klarigos al Zimmerman, ke ni prenis cian monon.
– Kaj se li volos tamen esti pagata?
– Respondu al li, ke li estas tro feliĉa, revidante siajn ĉevalojn.
– Li scias ja, ke vi ne prenas la ĉevalojn. Kion vi farus el ili sur la monto?
– Sufiĉe! Diru al mi, kiu estas tiu alta maldikulo, kiu sidas apud ci?»
Mi respondis mem: «Honesta Germano, kies kapteblaĵo ne riĉigos vin.
– Ci parolas bone la Grekan. Malplenigu ciajn poŝojn!»
Mi demetis sur la vojon dudekon da frankoj, mian tabakon, mian pipon kaj mian naztukon.
«Kio estas tio? demandis la inkviziciestro.
– Naztuko.
– Por kion fari?
– Por purigi mian nazon.
– Kial ci diris al mi, ke ci estas malriĉa? Nur la milordoj nazpurigas per tukoj. Prenu la ujon, kiu pendas malantaŭ cia dorso. Bone! Malfermu ĝin.»
Mia herbujo enhavis kelkajn vegetaĵojn, unu libron, unu tranĉilon, paketon de arseniko, kaj la restojn de mia matenmanĝo, kiu flamigis deziregan rigardon en la okuloj de Sino Simons. Mi kuraĝis prezenti ilin al ŝi, antaŭ ol mia pakaĵo transpropriĝos. Ŝi akceptis manĝeme, kaj komencis englutegi la panon kaj la viandon. Je mia granda miro, tio skandalis niajn rabistojn, kiuj murmuris inter si la vorton skismula! La monaĥo faris dekduoduonon da krucosignoj laŭ la rito de la Greka Eklezio.
«Ci havas sendube poŝhorloĝon, diris al mi la rabisto; metu ĝin kun la cetero.»
Mi liveris mian arĝentan horloĝon, heredan juvelon, kiu pezis kvar uncojn. La krimuloj pasigis ĝin de mano al mano, kaj trovis ĝin tre bela. Mi esperis, ke la admiro, kiu plibonigas la homon, inklinos ilin redoni ion al mi, kaj mi petis la estron, ke li lasu al mi mian herbujon el ferlado. Li silentigis min maldolĉe. «Almenaŭ, diris mi al li, redonu al mi du piastrojn por reiri al la urbo!» Li respondis kun sarkasma rido: «Ci ne bezonos ilin.»
La vico de Sino Simons estis alveninta. Antaŭ ol meti la manon en sian poŝon, ŝi alparolis niajn venkintojn en sia patra lingvo.
La Angla estas unu el la malmultaj idiomoj, kiujn oni povas paroli per manĝoplena buŝo. «Pripensu bone, kion vi tuj faros, diris ŝi kun minaca tono. Mi estas Anglino, kaj la Britaj regnanoj estas netuŝeblaj en ĉiuj landoj de l’ mondo. Kion vi prenos de mi, tio al vi utilos malmulte kaj kostos kare. Anglujo min venĝos, kaj vi estos ĉiuj pendigitaj, almenaŭ! Se nun vi volas mian monon, vi bezonas nur ĝin diri; sed ĝi bruligos al vi la fingrojn: ĝi estas Brita mono!
– Kion ŝi diras?» demandis la oratoro de la bando.
Dimitri respondis: «Ŝi diras, ke ŝi estas Anglino.
– Des pli bone! Ĉiuj Angloj estas riĉaj. Diru al ŝi, ke ŝi faru same, kiel vi.»
La kompatinda sinjorino malplenigis sur la sablon sian monujon, kiu enhavis dek du sterlingajn funtojn. Ĉar ŝia horloĝo ne estis videbla, kaj oni ne ŝajnis esti esploronta niajn vestojn, ŝi konservis ĝin. La indulgo de la venkintoj lasis al ŝi la naztukon.
Mary-Ann ĵetis sian horloĝon, kun tuta kolekto da amuletoj kontraŭ malbonŝancaj rigardoj. Ŝi ĵetis antaŭ si, per movo gracie ribela, sakon el grajnoledo, kiun ŝi portis ŝultrozone. La rabisto malfermis ĝin tiel rapideme, kiel doganisto. Li elprenis el ĝi malgrandan Anglan necesujon, boteleton da Angla salo, skatolon da Anglaj mentpasteloj kaj iom pli ol cent frankoj el Angla mono.
«Nun, diris la bela senpacienculino, vi povas lasi nin foriri: ni havas plu nenion vian.»
Oni komprenigis al ŝi, per minaca gesto, ke la kunsido ne estas ankoraŭ finita. La bandestro kaŭriĝis antaŭ niaj rabaĵoj, vokis la bonan maljunulon, komputis la monon dum lia ĉeesto, kaj donis al li kvardek kvin frankojn. Sino Simons ektuŝis mian kubuton: «Vi vidas, diris ŝi al mi, la monaĥo kaj Dimitri liveris nin: oni dividas kun ili.
– Ne, sinjorino, respondis mi tuj. Dimitri ricevis nur almozon el tio, kion oni ŝtelis de li. Ĉie oni agas same. Apud la bordoj de l’ Rhejno, kiam vojaĝanto ruiniĝis ĉe la ruleto, la ludmastro donas al li monon por reiri hejmen.
– Sed la monaĥo?
– Li kolektis la dekonimposton el la akiraĵoj, laŭ malnovega kutimo. Ne riproĉu lin pri tio, sed kontraŭe estu danka al li, ke li intencis savi nin, dum lia monaĥejo havas profiton el nia kaptiteco.»
Tiun diskuton interrompis la adiaŭoj de Dimitri. Oni ĵus redonis al li la liberecon. «Atendu min, diris ni al li, ni foriros kune.» Li skuis malgaje la kapon, kaj respondis al mi Angle, por ke la sinjorinoj komprenu:
«Vi estas malliberaj por kelkaj tagoj, kaj vi ne revidos Atenon antaŭ ol esti pagintaj reaĉeton. Mi tuj informos la milordon. Ĉu la sinjorinoj havas komisiojn por doni al mi por li?
– Diru al li, kriis Sino Simons, ke li kuru al la ambasadoro, ke li iru poste al Pireo viziti la admiralon, ke li plendu ĉe la «Foreign-Office», ke li skribu al lordo Palmerston! Oni fortiru nin el ĉi tie per la forto de la bataliloj aŭ per la aŭtoritato de la politiko; sed mi ne permesas, ke oni elspezu unu pencon por mia liberigo.
– Mi, diris mi sen tiom da kolero, petas cin, ke ci diru al miaj amikoj, en kiaj manoj ci lasis min. Se kelkaj centoj da frankoj estas necesaj por reaĉeti naturalistan malmoŝton, ili trovos ilin facile. Tiuj ĉefvojaj sinjoroj ne povas taksi min tre kare. Al mi venas deziro demandi ilin, dum ci estas ankoraŭ ĉi tie, kiom mi valoras, laŭ la plej rabata prezo.
– Ne utile, kara sinjoro Hermann; ne ili estas, kiuj determinos la prezon de via reaĉeto.
– Nu, kiu do?
– Ilia estro, Haĝi-Stavros.»
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.