La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

Haĝi-Stavros

Dimitri remalsupreniris al Ateno; la monaĥo resupreniris al siaj abeloj; niaj novaj estroj puŝis nin en vojeton, kiu kondukis al la tendaro de ilia reĝo. Sino Simons montris sian nedependemon, rifuzante meti unu piedon antaŭ la alian. La rabistoj minacis, ke ili portos ŝin en siaj brakoj; ŝi deklaris, ke ŝi ne toleros esti portata. Sed ŝia filino kvietigis ŝin per la espero, ke ŝi trovos pretan tablon kaj matenmanĝos kun Haĝi-Stavros. Mary-Ann estis pli mirigita ol timigita. La subaj rabistoj, kiuj nin arestis, estis montrintaj ian ĝentilecon; ili enesploris la poŝojn de neniu, kaj ne ektuŝis la kaptitinojn. Anstataŭ nin senigi, ili estis petintaj, ke ni senigu nin mem; ili ne estis rimarkintaj, ke la sinjorinoj surhavis orelringojn kaj eĉ ne invitis ilin, ke ili demetu siajn gantojn. Ni ne rilatis do kun vojkaperistoj, kiel la Hispanaj aŭ Italaj, kiuj detranĉas fingron por akiri ringon, kaj fortiras la orellobon por preni perlon aŭ diamanton. Ĉiuj malfeliĉoj, kiuj nin minacis, konsistis do el pagota kompenso: kaj eĉ estis versimile, ke ni estos liberigitaj senpage. Kiel ni supozus, ke Haĝi-Stavros konservos nin senpune, je kvin mejloj de la ĉefurbo, de la kortego, de la Greka armeo, de unu bataliono de Ŝia Brita Reĝa Moŝto kaj de Angla stara ŝipo? Tiel rezonis Mary-Ann. Sed mi pensis nevole pri la historio de la knabinoj el Mistra, kaj mi sentis min enpenetrita de malgajeco. Mi timis, ke Sino Simons, per sia Brita obstineco, elmetos sian filinon al iu granda danĝero, kaj mi firme intencis, klarigi al ŝi la situacion. Ni marŝis unu post alia en mallarĝa vojeto, apartigitaj per niaj sovaĝaj kunvojaĝantoj. La iro ŝajnis al mi senfina, kaj mi demandis pli ol dekfoje, ĉu ni ne alvenos baldaŭ. La pejzaĝo estis malbelega: la nuda ŝtonego ellasis el siaj fendoj apenaŭ tufeton da verda kverko aŭ da dorna timiano, kiu alkroĉiĝis ĉe niaj kruroj. La venkintaj rabistoj montris neniun ĝojon, kaj ilia triumfa marŝo similis funebran promenon. Ili fumis silente cigaredojn tiel dikajn, kiel fingro. Neniu interparolis kun sia najbaro: nur unu, de tempo al tempo, psalmokantis specon de nazosona ario. Tiu popolo estas malgajega, kiel ruino.

Ĉirkaŭ la dek-unua, terura bojado konigis al ni la proksimecon de la tendaro. Dek aŭ dek du grandegaj hundoj, samaltaj kiel bovidoj, sin ĵetis al ni, montrante ĉiujn siajn dentojn. Niaj protektantoj akceptis ilin per ŝtonĵetado, kaj post horkvarono da malamikaĵoj, la paco fariĝis. Tiuj malgastamaj monstroj estas la antaŭ-gardostarantoj de la Reĝo de l’ montoj. Ili antaŭflaras la ĝendarmaron, kiel la hundoj de kontrabandistoj antaŭflaras la doganistojn. Sed tio ne sufiĉas al ili: tiel granda estas ilia fervoro, ke de tempo al tempo ili dispecigas neofendeman paŝtiston, elvojirintan vojaĝanton, aŭ eĉ kunulon de Haĝi-Stavros. La Reĝo ilin nutras, kiel iam la sultanoj konservis siajn Janiĉarojn, kun la konstanta timo, esti englutata.

La tendaro de l’ Reĝo estis plataĵo da sep- aŭ ok-cent kvadrataj metroj. Mi vane serĉis sur ĝi la tendojn de niaj venkintoj. La rabistoj ne estas sibaritoj, kaj ili dormas sub la ĉielo je la 30a de aprilo. Mi vidis nek amasigitajn kaptaĵojn nek kuŝantajn trezorojn, nek ion ajn el tio, kion oni esperas trovi en la ĉefsidejo de bando de ŝtelistoj. Haĝi-Stavros prenas sur sin, vendigi la akiraĵon; ĉiu viro ricevas sian pagon per mono, kaj uzas ĝin laŭ sia kaprico. Unuj partoprenas en negoco, aliaj prenas hipotekon el domoj en Ateno, aliaj aĉetas bienojn en siaj vilaĝoj, neniu malŝparegas la produktojn de la ŝtelado. Nia alveno interrompis la matenmanĝon de dudek kvin aŭ tridek viroj, kiuj alkuris al ni kun sia pano kaj fromaĝo. La estro nutras siajn soldatojn: oni disdonas al ili ĉiutage porcion da pano, oleo, vino, fromaĝo, kaviaro, pimento, maldolĉaj olivoj, kaj viando kiam la religio permesas. La delikatuloj, kiuj volas manĝi malvojn aŭ aliajn herbaĵojn, estas liberaj rikolti frandaĵojn sur la montaro. La rabistoj, same kiel la ceteraj popolaj klasoj, faras malofte fajron okaze de la manĝoj; ili manĝas la viandojn malvarmaj kaj la legomojn nekuiritaj. Mi rimarkis, ke ĉiuj, kiuj sin interpremis ĉirkaŭ ni, obeis religie la leĝon de abstinenco. Estis la tago antaŭ la Ĉieliro, kaj tiuj honestuloj, el kiuj la plej senkulpa havis almenaŭ unu hommortigon sur la konscienco, ne estus konsentintaj pezigi femuron de kokido sur sian stomakon. Aresti du Anglinojn per aldirektitaj pafiloj, ŝajnis al ili sensignifa kulpeto; Sino Simons estis pekinta multe pli grave, manĝante ŝafidon je la merkredo antaŭ Ĉieliro.

Niaj eskortintoj kontentigis sufiĉege la sciemon de iliaj kamaradoj. Oni premegis ilin per demandoj, kaj ili respondis pri ĉio. Ili elmetis sian kaptaĵon, kaj mia arĝenta horloĝo trafis denove sukceson, kiu flatis mian memestimon. La oran horloĝeton de Mary-Ann oni rimarkis malpli. En tiu unua intervidiĝo, la publika konsidero falis sur mian tempmezurilon, kaj parto de ĝi resaltis al mi. Laŭ tiuj simplanimuloj, la posedanto de tiel grava objekto ne povis esti malpli ol milordo.

La sciemo de la rabistoj estis teda, sed ne malĝentila. Neniu el ili ŝajnis esti agonta kontraŭ ni kiel soldato en kaptita urbo. Ili sciis, ke ni estas en iliaj manoj, kaj ke ili interŝanĝos nin pli-malpli baldaŭ por certa nombro da ormoneroj; sed al ili ne venis la ideo, sin apogi sur tian cirkonstancon por brute agi kontraŭ ni aŭ nin ofendi. La saĝo, tiu nedetruebla genio de la Greka popolo, vidigis nin al ili kiel la reprezentantojn de raso malsama kaj, ĝis ia grado, supera. La venkinta barbareco esprimis sekrete respekton al la venkita civilizeco. Kelkaj el ili vidis unuafoje Eŭropajn vestojn. Ĉi tiuj rondiris ĉirkaŭ ni, kiel la loĝantoj de la nova mondo ĉirkaŭ la kunuloj de Kristoforo Kolombo. Ili palpetis kaŝite la ŝtofon de mia palto, por ekscii el kia teksaĵo ĝi estas. Ili estus dezirintaj forpreni ĉiujn miajn vestaĵojn, por ilin ekzameni detale. Eble, eĉ, ili estus konsentintaj min disrompi en du aŭ tri pecojn, por studi la internan strukturon de milordo; sed mi estas certa, ke ili ne estus farintaj ĝin, forgesante esprimi bedaŭron kaj peti mian pardonon al ilia granda senĝeneco.

Sino Simons perdis baldaŭ paciencon; al ŝi malplaĉis esti ekzamenata, el tiel proksime, de tiuj fromaĝmanĝuloj, kiuj ne proponis al ŝi matenmanĝon. Ne ĉiu homo ŝatas prezenti sin spektakle. La rolo de vivanta kuriozaĵo tedegis la bonan sinjorinon, kvankam ŝi estus kapabla ĝin ludi en ĉiuj landoj de l’ terglobo. Mary-Ann, siaflanke, falis pro laceco. Seshora marŝo, malsato, emocio, surprizo, estis facile senfortigintaj tiun delikatan naturon. Imagu junan fraŭlinon edukitan en vato, kutimantan marŝi sur la tapiŝoj de la salonoj aŭ sur la herbobedoj de la plej belaj parkoj. Ŝiaj botetoj estis jam ŝiritaj de la malglataĵoj de l’ vojo, kaj la arbetaroj estis franĝigintaj la malsupron de sia robo. La antaŭan tagon, ŝi estis trinkinta teon en la salonoj de la Brita senditaro, trarigardante la admirindajn albumojn de Sro Wyse: ŝi vidis sin subite transportita mezen de terura pejzaĝo kaj de bandaĉo de sovaĝuloj, kaj ŝi ne havis la konsolon pensi: «Ĝi estas sonĝo»; ĉar ŝi nek kuŝis nek sidis, sed staris, kun granda sufero ĉe ŝiaj piedetoj.

Nova trupo alvenis, kiu igis nian situacion netolerebla. Ĝi ne estis trupo de rabistoj, sed io multe pli malbona. La Grekoj portas sur si plenan menaĝerion de rapidmovaj, kapricemaj, nekapteblaj bestetoj, kiuj faras societon al ili dum tago kaj nokto, okupas ilin eĉ en la dormo, kaj, per siaj saltoj kaj pikvundoj, plirapidigas la movadon de la humoroj kaj la iradon de l’ sango. La rabistaj puloj, el kiuj mi povas montri al vi kelkajn specimenojn en mia entomologia kolekto, estas pli fortikaj, fortaj, kaj viglaj, ol la urbanaj: la libera aero havas ja tiel potencan efikon! Sed mi rimarkis baldaŭ, ke ili ne estas kontentaj pri sia sorto, kaj ke ili trovas pli da regalo sur la maldika haŭto de juna Germano, ol sur la tanita ledo de siaj mastroj. Armita migrantaro sin direktis al miaj kruroj. Mi sentis, komence, vivan jukadon ĉirkaŭ la maleoloj: ĝi estis la militproklamo. Du minutojn poste, antaŭgvardia divizio sin ĵetis sur mian dekstran tibikarnon. Mi almetis rapide la manon tien. Sed, per helpo de tiu falsatako, la malamiko antaŭeniris per duoblaj etapoj al mia maldekstra flankaĵo, kaj okupis pozicion sur la altaĵoj de l’ genuo. Mi estis superita, kaj iu ajn kontraŭstaro fariĝis neutila. Se mi estus sola, en izolita angulo, mi estus provinta kun iom da sukceso la ĉikanmiliton. Sed la bela Mary-Ann staris antaŭ mi, tiel ruĝa, kiel ĉerizo, kaj kredeble ankaŭ turmentata de iu sekreta malamiko. Mi kuraĝis nek plendi nek min defendi; mi toleris heroe miajn dolorojn, ne levante la okulojn al fraŭlino Simons; kaj mi suferis por ŝi martirecon, pri kiu ŝi estos neniam danka al mi. Fine, perdinte paciencon kaj decidite eviti per fugo la suprenfluantan ondegon de la invado, mi petis, ke oni konduku min al la Reĝo. Tiu parolo memorigis al niaj gvidantoj ilian devon. Ili demandis, kie estas Haĝi-Stavros. Oni respondis, ke li laboras en siaj oficejoj.

«Fine, diris Sino Simons, mi povos do sidiĝi en apogseĝon.».

Ŝi prenis mian brakon, prezentis la sian al sia filino, kaj marŝis per neŝanceliĝa paŝo al la direkto, kien la amaso nin kondukis. La oficejoj ne estis malproksime de la tendaro, kaj ni atingis ilin en malpli ol kvin minutoj.

La oficejoj de l’ Reĝo similis al oficejoj same, kiel la tendaro de la ŝtelistoj similis al tendaro. Tie oni vidis nek tablojn, nek seĝojn, nek iaspecan meblaron. Haĝi-Stavros sidis laŭ tajlora modo sur kvadrata tapiŝo, en la ombro de abio. Kvar sekretarioj kaj du servistoj grupiĝis ĉirkaŭ li. Dekses- aŭ dekok-jara junulo sin okupis, senĉese plenigante, ekbruligante kaj purigante la ĉibukon de l’ estro. Li portis ĉe la zonumo tabaksakon, broditan per oro kaj perloj, kaj arĝentan prenilon utilantan por preni la karberojn. Alia servisto pasigis la tagon preparante la tasojn da kafo, la glasojn da akvo, kaj la sukeraĵojn, destinitajn por refreŝigi la reĝan buŝon. La sekretarioj, sidante sur la nuda roko, skribis sur siaj genuoj per altranĉitaj kanoj. Ĉiu el ili havis apud la mano longan kupran skatolon, kiu enhavis kanojn, tranĉileton kaj inkujon. Kelkaj cilindraj ujoj el ferlado utilis kiel arkivtenejo. La papero ne estis landodevena, pro bona motivo. Ĉiu folio portis la nomon Bath en grandaj literoj.

La Reĝo estis bela maljunulo, en mirinde vigla stato, rekta, maldika, elasta kiel risorto, pura kaj brila kiel nova sabro. Liaj longaj blankaj lipharoj pendis sub la mentono kiel du marmoraj stalaktitoj. La cetero de l’ vizaĝo estis zorge razita, la kranio estis nuda ĝis la okcipito, kie longa ligaĵo el blankaj haroj volviĝis sub la ĉapo. La esprimo de liaj trajtoj ŝajnis al mi kvieta kaj pripensema. Paro da helbluaj okuletoj kaj kvadrata mentono konigis neŝanceleblan volecon. La vizaĝo estis longa, kaj la aranĝo de la sulkoj plilongigis ĝin ankoraŭ. Ĉiuj faldoj de la frunto rompiĝis ĉe la mezo kaj ŝajnis sin direkti al la intersekco de la brovoj; du larĝaj kaj profundaj sulkoj malsupreniĝis perpendikulare al la lipaj komisuroj, kvazaŭ la pezo de la lipbarbo estus kuntirinta la vizaĝajn muskolojn. Mi vidis multajn deksepjarulojn; eĉ mi dissekcis unu, kiu estus atinginta la centjarecon, se la poŝtveturilo el Osnabruck ne estus pasinta sur li; sed mi ne memoras, ke mi iam vidis maljunecon pli viglan kaj fortikan, ol tiun de Haĝi-Stavros.

Li surhavis veston laŭ modo de Tino kaj de ĉiuj insuloj de l’ Insularo. Lia ruĝa ĉapo formis malsupre larĝan faldon ĉirkaŭ la frunto. Li havis la jakon el nigra drapo, pasamentitan per nigra silko, la grandegan bluan pantalonon, kiu postulas pli ol dudek metrojn da katuno, kaj la grandajn botojn el Rusa ledo, fleksebla kaj fortika. La sola riĉaĵo de lia kostumo estis zonumo brodita per oro kaj gemoj, kiu valoris eble du aŭ tri mil frankojn. Ĝi enpremis en siaj faldoj monsakon el brodita kaŝmiro, ponardon el Damasko en arĝenta ingo, longan pistolon ornamitan per oro kaj rubenoj, kaj la kunkonvenan ŝargvergeton.

Senmova meze de siaj oficistoj, Haĝi-Stavros movis nur la ekstremaĵon de la fingroj kaj de la lipoj: la lipojn, por dikti sian korespondadon, kaj la fingrojn, por komputi la erojn de sia rozario. Ĉi tiu estis unu el tiuj belaj rozarioj el laktokolora sukceno, kiuj ne utilas por preĝi, sed por amuzi la majestan senokupecon de la Turkoj.

Li levis la kapon, kiam ni alproksimiĝis, divenis per unu ekrigardo la akcidenton, kiu nin alkondukis, kaj diris al ni kun seriozeco neniel ironia: «Vi estas bonvenaj. Sidiĝu.

– Sinjoro, ekkriis Sino Simons, mi estas Anglino, kaj...»

Li interrompis la parolon klakigante sian langon ĉe la makzelaj dentoj, belegaj dentoj, laŭvere. «Post momento, diris li, nun mi estas okupata.» Li sciis nur la Grekan, kaj Sino Simons nur la Anglan; sed la fizionomo de l’ Reĝo parolis tiel, ke la bona sinjorino komprenis facile sen helpo de interpretisto.

Ni sidiĝis en la polvon. Dek kvin aŭ dudek rabistoj kaŭris ĉirkaŭ ni, kaj la Reĝo, kiu ne havis kaŝotajn sekretojn, diktis trankvile siajn familiajn kaj aferajn leterojn. La estro de tiu trupo, kiu estis arestinta nin, venis por doni al li sciigon en la orelon. Li respondis kun aroganta tono: «Kia graveco? eĉ se la milordo komprenus? Mi faras nenion malbonan, kaj ĉiu povas min aŭdi. Ci iru sidiĝi.–Ci, Spiro, skribu: ĝi estas por mia filino.»

Li purigis tre lerte sian nazon per la fingroj, kaj diktis per basa kaj dolĉa voĉo:

«Miaj karaj okuloj (mia kara infanino), la edukejestrino skribis al mi, ke cia farto refirmiĝis, kaj ke tiu malbona kataro foriris kune kun la vintraj tagoj. Sed oni ne estas same kontenta pri cia diligenteco, kaj oni plendas, ke ci ne studas plu tre, depost la komenco de aprilo. Sino Mavros diras, ke ci fariĝas neatenta, kaj oni vidas cin kubutapoginta sur cia libro, rigardanta supren, kvazaŭ ci pensus pri io alia. Mi ne scias tro diri al ci, ke ci devas labori diligente. Sekvu la ekzemplojn de mia tuta vivo. Se mi estus ripozinta, kiel tiom da aliaj homoj, mi ne estus atinginta la rangon, kiun mi okupas en la societo. Mi volas, ke ci estu inda de mi, kaj tial mi faras ja tiel grandajn oferojn por cia edukado. Ci scias, ĉu mi iam rifuzis al ci la instruistojn aŭ la librojn, kiujn ci petis de mi; sed necese estas, ke mia mono produktu. La verkaro de Walter Scott alvenis Pireon, same kiel la Robinson kaj ĉiuj Anglaj libroj, kiujn ci esprimis la deziron legi: sendu por ili al la dogano niajn amikojn el la strato Hermes. Samokaze ci ricevos la brakringon, kiun ci petis, kaj tiun maŝinon el ŝtalo por ŝveligi la jupojn de ciaj roboj. Se cia fortepiano el Vieno ne estas bona, kiel ci diras, kaj ci absolute bezonas instrumenton de Pleyel, ci ricevos ĝin. Mi vizitos unu aŭ du vilaĝojn post la vendo de la rikoltaĵoj, kaj la diablo estos vere ruza, se mi ne trovos tie la monon por bela fortepiano. Mi opinias, konsente kun ci, ke ci bezonas scii la muzikon; sed, kion ci devas lerni antaŭ ĉio, estas la fremdaj lingvoj. Uzu ciajn dimanĉojn laŭ la maniero, kiun mi diris al ci, kaj profitu la komplezon de niaj amikoj. Ci devas fariĝi kapabla paroli France, Angle, kaj precipe Germane. Ĉar ci ne estas ja destinita por vivi en tiu ridinda landeto, kaj mi preferus vidi cin mortinta, ol edzino de Greko. Filino de reĝo, ci povas edziniĝi nur kun princo. Mi ne parolas pri kontrabanda princo kiel ĉiuj niaj Fanaranoj, kiuj fanfaronas, ke ili devenas de la imperiestroj de Oriento, kaj kiujn mi ne akceptus kiel servistojn, sed pri reganta kaj kronita princo. Oni trovas tre taŭgajn en Germanujo, kaj mia riĉeco kapabligas min, elekti unu por ci. Se la Germanoj povis veni por reĝi en Grekujo, mi ne vidas kial ci ne irus por reĝi ciavice en Germanujo. Rapidu do ellerni ilian lingvon, kaj diru al mi en cia proksima letero, ke ci faris progresojn. Kaj nun, infanino mia, mi kisas cin tre ameme, kaj mi sendas al ci, kun cia kvaronjara rento, miajn patrajn benojn.»

Sino Simons kliniĝis al mi kaj diris en mian orelon:

«Ĉu nian verdikton li diktis al siaj rabistoj?»

Mi respondis: «Ne, sinjorino. Li skribas al sia filino.

– Pri nia kapto?

– Pri fortepiano, krinolino kaj Walter Scott.

– Tio povas daŭri longe. Ĉu li invitos nin por matenmanĝi?

– Jen lia servisto jam alportas al ni refreŝigilojn.»

La kafeĝi de l’ Reĝo staris antaŭ ni kun tri tasoj da kafo, skatolo da rahat-lokum kaj poto da konfitaĵo. Sino Simons kaj ŝia filino forĵetis la kafon naŭze, ĉar ĝi estis farita laŭ Turka maniero, kaj tiel densa, kiel kaĉo. Mi malplenigis mian tason kiel vera Orienta frandemulo. La konfitaĵo, kiu estis ŝorbeto el rozoj, estis nur mezebone ŝatata, ĉar ni devis manĝi ĝin triope per unu nura kulero. La delikatuloj estas malfeliĉaj en tiu lando de simplanimeco. Sed la rahat-lokum, tranĉita en pecoj, estis bongusta al la palato de la sinjorinoj sen troa ofendo al iliaj kutimoj. Ili prenis manplene tiun gelaton de parfuma amelo, kaj malplenigis al skatolon ĝisfunde, dum la Reĝo diktis la jenan leteron:

Sroj Barley kaj Ko, 31 Cavendish-square, en Londono.

«Mi vidis per via estimata de la 5a de aprilo kaj per la kuranta konto, kiu ĝin akompanas, ke mi havas nuntempe 22.750 sterlingajn funtojn en mia kredito. Vi bonvolos procentedoni tiun kapitalon, duone por Angla tri pro cento, kaj duone por akcioj de la Banko do Moveblaĵoj, antaŭ la detranĉo de la kupono. Vendu miajn akciojn de la reĝa Banko de Britujo: mi ne konfidas plu tiom al tiu bilo. Prenu por mi, interŝanĝe, Londonajn Omnibusojn. Se vi povos ricevi 15.000 funtojn kontraŭ mia domo sur la strato Strand (ĝi valoris tiom en 1852), vi aĉetos por mi egalan sumon da Malnova-Monto. Sendu al fratoj Rhalli 100 gineojn (2645 frankojn): ĝi estas mia monofero por la Greka lernejo en Liverpool. Mi meditis serioze pri la propono, per kies prezento vi honoris min, kaj post maturaj pripensoj, mi decidis persisti en mia kondutregulo, kaj negoci ekskluzive kontante. La aĝiotaj kontraktoj havas hazardan karakteron, kiu devas inspiri malfidon al ĉiu bona familipatro. Mi scias ja, ke vi elmetus miajn kapitalojn nur kun la singardemo, kiu karakterizis ĉiam vian firmon; sed, eĉ se la profitoj, pri kiuj vi parolas al mi, estus certaj, mi devas konfesi, ke kun ia antipatio mi lasus al miaj heredontoj riĉaĵon pligrandigitan per la ludo.

«Akceptu, k.t.p.

«Haĝi-Stavros, bienposedanto.»

«Ĉu la temo estas pri ni? diris Mary-Ann al mi.

– Ne ankoraŭ, fraŭlino. Lia Reĝa Moŝto laŭliniigas ciferojn.

– Ciferojn ĉi tie? Mi kredis, ke oni ciferas nur en nia domo.

– Ĉu via sinjoro patro ne estas asociano de banka firmo?

– Jes; de la firmo Barley kaj Ko.

– Ĉu ekzistas du samnomaj bankieroj en Londono?

– Ne, laŭ mia scio.

– Ĉu vi aŭdis, ke la firmo Barley negocas kun Oriento?

– Ja kun la tuta mondo!

– Kaj vi loĝas sur placo Cavendish?

– Ne, tie estas nur la oficejoj. Nia domo estas sur Piccadilly.

– Dankon, fraŭlino. Permesu, ke mi aŭskultu la daŭrigon. Tiu maljunulo havas plej interesan korespondadon.»

La Reĝo diktis seninterrompe longan raporton al la akciuloj de sia bando. Tiu kurioza dokumento estis adresata al Sro Georgo Micrommati, adjutantoficiro, en la Reĝa Palaco, por ke li legu ĝin ĉe ilia ĝenerala kunveno.

Raporto pri la agado de la Nacia Kompanio de la Reĝo de l’ montoj.

Bilancjaro 1855-56.

«Reĝa Tendaro, 30 aprilo 1856.

«Sinjoroj,

«La administranto, kiun vi honoris per via konfido, prezentas hodiaŭ al via aprobo, por la dek-kvara fojo, la resumon de siaj laboroj de l’ jaro. De la tago, kiam la fonda akto de nia societo estis subsignita en la oficejo de magistro Cappas, reĝa notario en Ateno, neniam nia entrepreno renkontis pli da bariloj, neniam la irado de niaj laboroj estis ĝenata de pli da gravaj malfacilaĵoj. Dum ĉeesto de fremda garnizono, sub la okuloj de du armeoj, se ne malamikaj, almenaŭ malbonvolaj, ni devis konservi la regulan funkciadon de esence nacia institucio. En Pireo, militista okupado, ĉe la Turka landlimo, observado, kies severeco estas senantaŭa en la historio, enfermis nian agadon en mallarĝa rondo, kaj trudis netransireblajn limojn al nia fervoro. Plie, en tiu malvastigita zono, niaj rimedoj estis malpligrandigitaj de la ĝenerala seneco, la mona malmulteco, la nesufiĉeco de la rikoltoj. La olivarboj ne plenumis siajn promesojn, la produkto de la grenoj estis nealta, kaj la vinberarbo ne estas ankoraŭ liberigita de la ojdio. En tiuj cirkonstancoj, estis ja malfacile profiti la toleremon de la aŭtoritatoj kaj la dolĉecon de patreca registaro. Nia entrepreno estas tiel intime ligita kun la interesoj de la lando, ke ĝi povas flori nur dum la ĝenerala prospereco, kaj ĝi suferas la rebaton de ĉiuj publikaj malfeliĉegoj; ĉar al tiu, kiu posedas nenion, oni povas preni nenion, aŭ malmulton.

«La fremdaj vojaĝantoj, kies videmo estas tiel utila al la reĝolando kaj al ni, estis tre malmultaj. La Anglaj turistoj, kiuj konsistigis iam gravan branĉon de niaj profitoj, mankis tute. Du junaj Amerikanoj, arestite sur la Pentelika vojo, friponis al ni sian reaĉetpagon. Spirito de malkonfido, subtenata de kelkaj Francaj kaj Anglaj gazetoj, malproksimigas de ni la personojn, kies kapto estus al ni la plej utila.

«Kaj tamen, sinjoroj, tia estas la vivpovo de nia institucio, ke ĝi kontraŭstaris al tiu pereiga krizo, pli bone ol terkulturado, industrio kaj komerco. Viaj kapitaloj, alkonfiditaj al mi, profitis ne tiom, kiom mi deziris, sed multe pli, ol iu ajn povis esperi. Mi ne diros ion plu; mi lasas la parolon al la ciferoj. La aritmetiko estas pli elokventa ol Demosteno!

«La societa kapitalo, unue enlimigita en la modesta valoro da 50.000 frankoj, plialtiĝis ĝis 120.000 per tri intersekvaj elvendadoj de akcioj po 500 fr.

«Niaj malnetaj enspezoj, de la 1a de majo 1855 ĝis la 30a de aprilo 1856, atingas 261.482 frankojn.

«Niaj elspezoj dividiĝas kiel sekvas:

Dekonimposto pagita al la preĝejoj kaj monaĥejoj 26.148
Procento al la kapitalo, laŭ leĝa proporcio da 10 p. 100 12.000
Transportote 38.148
Transportite 38.148
Pago kaj nutrado al 80 viroj, po 650 fr. 52.000
Materialo, bataliloj, k. t. p. 7.056
Riparo de la vojo al Tebo, kiu fariĝis netrairebla, kaj sur kiu oni ne renkontis plu vojaĝantojn por aresti 2.540
Kosto de observado sur la ĉefvojoj 5.835
Skribilaraj elspezoj 3
Subvencioj al kelkaj ĵurnalistoj 11.900
Kuraĝigo al diversaj administraciaj kaj juĝistaraj oficistoj 18.000
Sume 135.482
Se oni forprenas tiun monsumon el la bruta sumo de niaj enspezoj, oni trovas netan profiton da 126.000
Konforme al la fonda regularo, tiu restaĵo estas dividita jene:
Rezerva kapitalo, deponita en la Banko de Ateno 6.000
Triono alskribita al la administranto 40.000
Partigote inter la akciuloj 80.000
T. e., por ĉiu akcio, po fr. 333,33.

«Aldonu al tiuj 333 fr. 33 c., procenton da 50 frankoj kaj la 25 frankojn de la rezerva kapitalo, kaj vi ricevas sumon da fr. 408,33 por ĉiu akcio. Via mono produktas do preskaŭ 82 p. 100.

«Tiaj estas, sinjoroj, la rezultoj de la lasta bilancjaro. Prijuĝu nun la estontecon, kiu nin atendas, en la tago, kiam la fremda okupo ĉesos pezi sur nia lando kaj sur nia agado!»

La Reĝo diktis tiun raporton ne konsultante notojn, ne hezitante pri unu cifero, kaj ne serĉante unu esprimon. Mi estus neniam kredinta, ke maljunulo en lia aĝo povas havi tiel precizan memoron. Li surmetis sian sigelon: tia estas lia maniero subsigni. Li legas flue; sed li trovis neniam la tempon por lerni la skribarton. Same estis, oni raportas, pri Karolo la Granda kaj Alfredo la Granda.

Dum la regnaj subsekretarioj kopiis lian hodiaŭan korespondadon, por ĝin deponi en la arkivojn, li donis aŭdiencon al tiuj el la subulaj oficiroj, kiuj revenis dum tiu tago kun siaj taĉmentoj. Ĉiu el ili sidiĝis antaŭ lin, salutis lin apogante la manon ĉe la koron, kaj prezentis sian raporton per malmultaj vortoj, kun respekta lakoneco. Mi ĵuras al vi, ke Sankta Ludoviko, sub sia kverko, ne inspiris pli profundan respektegon al la loĝantoj de Vincennes.

La unua, kiu sin prezentis, estis malalta, malbonmiena homo; vera vizaĝo por krimtribunalo. Li estis insulano el Korfu, persekutita pro kelkaj dombruligoj; oni estis bone akceptinta lin, kaj pro siaj talentoj li estis rangaltiĝinta. Sed lia estro kaj liaj soldatoj ŝatis lin malmulte. Oni suspektis, ke li konservas por si parton de l’ akiraĵo. Kaj la Reĝo estis ja nefleksebla pri honesteco. Kiam li surprizis kulpinton, li elpelis lin hontige, dirante kun premeganta ironio: «Iru, kaj fariĝu juĝisto!»

Haĝi-Stavros demandis la Korfuanon: «Kion ci faris?

– Mi iris, kun miaj dek kvin viroj, al la valeto de la Hirundoj, sur la vojo al Tebo. Mi renkontis taĉmenton de linio: dudek kvin virojn.

– Kie estas iliaj pafiloj?

– Mi lasis ilin al la soldatoj. Nur perkutpafiloj, kiuj ne povas utili al ni, pro manko de kapsuloj.

– Prave. Poste?

– Ĝi estis foira tago: mi arestis la revenantojn.

– Kiom?

– Cent kvardek du personojn.

– Kaj ci alportas?...

– Mil ses frankojn, kvardek tri centimojn.

– Po sep frankoj por kapo! Ĝi estas malmulte.

– Ĝi estas multe. Kamparanoj!

– Ili ne estis do vendintaj siajn produktojn?

– Unuj estis vendintaj, aliaj aĉetintaj.»

La Korfuano malfermis pezan sakon, kiun li portis sub la brako; li ŝutis ĝian enhavon antaŭ la sekretariojn, kiuj komencis komputi la sumon. La enspezo konsistis el tridek aŭ kvardek Meksiklandaj piastroj, kelkaj plenmanoj da Aŭstriaj dudek-krejceroj, kaj grandega kvanto da kupraj moneroj. Kelkaj ĉifitaj paperoj vagadis meze de la mono. Ili estis dekfrankaj bankbiletoj.

«Ci ne havas juvelojn? demandis la reĝo.

– Ne.

– Ne ĉeestis do virinoj?

– Mi trovis nenion alportindan.

– Kion mi vidas ĉe cia fingro?

– Ringon.

– Oran?

– Aŭ kupran; mi ne scias.

– De kie ĝi venas?

– Mi aĉetis ĝin antaŭ du monatoj.

– Se ci estus aĉetinta ĝin, ci scius, ĉu ĝi estas el kupro aŭ oro. Donu ĝin!»

La Korfuano senigis sin malvolonte. La ringo estis tuj enkasigata en kesteton plenan de juveloj.

«Mi pardonas al ci, diris la Reĝo, pro cia malbona edukiteco. La homoj el cia lando senhonorigas la ŝteladon, miksante al ĝi la friponecon. Se mi havus nur Ionianojn en mia trupo, mi estus devigita metigi turnkrucojn sur la vojoj, kiel ĉe la pordoj de la Londona Ekspozicio, por komputi la vojaĝantojn kaj enspezi la monon. Nun alia!»

La sekvanta estis dika bonfarta junulo, kun plej aminda fizionomio. Liaj rondaj okuloj, samsurfacaj kun la frunto, signifis senartifikecon kaj animosimplecon. Liaj duone malfermitaj lipoj montris, tra sia rideto, du vicojn da belegaj dentoj; li ĉarmis min unuavide, kaj mi pensis, ke, erare aliĝinta al malbona societo, li certe reiros, pli-malpli baldaŭ, sur la bonan vojon. Mia vizaĝo plaĉis ankaŭ al li, ĉar li salutis min tre ĝentile antaŭ ol sidiĝi antaŭ la Reĝon.

Haĝi-Stavros diris al li: «Kion ci faris, mia Vasili?

– Mi alvenis hieraŭ kun miaj ses viroj en Pigadia, la vilaĝon de senatano Zimbelis.

– Bone.

– Zimbelis forestis, kiel ĉiam; sed liaj parencoj, farmistoj kaj luintoj estis ĉiuj dome, kaj enlite.

– Bone.

– Mi eniris en la khan; mi vekis la khanĝi; mi aĉetis de li dudek kvin faskojn da pajlo, kaj, pro pago, mi mortigis lin.

– Bone.

– Ni portis la pajlon ĉe la piedon de la domoj, kiuj estas ĉiuj el tabuloj aŭ el salikaĵo, kaj ni fajrigis, en sep lokoj samtempe. La alumetoj estis bonaj: la vento venis de l’ nordo, ĉio ekflamiĝis.

– Bone.

– Ni retiriĝis senbrue al la putoj. La tuta vilaĝo vekiĝis samtempe, kriante. La viroj venis kun siaj siteloj el ledo por ĉerpi akvon. Ni dronigis kvar el ili, kiujn ni ne konis; la ceteraj forkuris.

– Bone.

– Ni reiris al la vilaĝo. En ĝi restis nur infano, forgesita de siaj gepatroj, kaj krianta kiel juna korvo, kiu falis el la nesto. Mi ĵetis ĝin en brulantan domon, kaj ĝi diris plu nenion.

– Bone.

– Tiam ni prenis brulaĵojn, kaj ni ekflamigis la olivarbojn. La afero sukcesis bone. Ni ekforiris al la tendaro; ni vespermanĝis kaj dormis je vojmezo, kaj ni revenis je la naŭa, ĉiuj sanaj, sen unu brulvundo.

– Bone. Senatano Zambelis ne diros plu paroladon kontraŭ ni. Nun alia!»

Vasili foriris salutante min tiel ĝentile, kiel antaŭe; sed tiufoje mi ne respondis al lia saluto.

Lin anstataŭigis tuj la granda diablo, kiu nin kaptis. Pro stranga kaprico de la hazardo, la ĉefa aŭtoro de la dramo, en kiu mi estis ludonta rolon, havis nomon Sofoklis. En la momento, kiam li komencis sian raporton, mi sentis ion malvarman, kiu fluas en miaj vejnoj. Mi petegis Sinon Simons, ke ŝi ne risku unu senpripensan parolon. Ŝi respondis, ke ŝi estas Anglino, kaj ke ŝi scias, kiamaniere konduti. La Reĝo petis, ke ni silentu kaj lasu la parolon al la oratoro.

Ĉi tiu, por komenci, elmetis teren la propraĵojn, kiujn li forprenis de ni; poste, li prenis el sia zonumo kvardek Aŭstriajn dukatojn, kiuj konsistigis sumon da kvarcent sepdek frankoj, laŭ la kurso de fr. 11,75.

«La dukatoj, diris li, venas el la vilaĝo Kastia; la ceteron donis al mi la gemilordoj. Ci estis ordoninta, ke mi esploru la ĉirkaŭaĵon; mi vizitis unue la vilaĝon.

– Malprave, respondis la Reĝo. La loĝantoj de Kastia estas niaj najbaroj, ci devis ilin lasi. Kiel ni vivos en sendanĝereco, se ni kreos al ni malamikojn tute apud ni? Cetere, ili estas bonuloj, kiuj povas helpi nin okaze.

– Ho! mi prenis nenion de la karbofaristoj! Ili malaperis en la arbarojn, ne lasante al mi la tempon, ilin alparoli. Sed la vilaĝestro suferis pro podagro; mi trovis lin dome.

– Kion ci diris al li?

– Mi petis monon de li; li pretendis, ke li ne havas. Mi enfermis lin en sakon kun lia kato; kaj mi ne scias, kion la kato faris al li, sed li ekkriis, ke lia trezoro kuŝas post la domo, sub granda ŝtono. Tie mi trovis la dukatojn.

– Ci estis malprava. La vilaĝestro ekscitos la tutan loĝantaron kontraŭ ni.

– Ho! ne. Forlasante lin, mi forgesis malfermi la sakon, kaj la kato versimile manĝis al li la okulojn.

– Nu do, bonege!... Sed aŭdu min ĉiuj bone: mi ne volas, ke oni maltrankviligu niajn najbarojn. Ci foriru.»

Nia demandado estis komenciĝonta. Haĝi-Stavros, anstataŭ voki nin al si, leviĝis malrapide kaj venis sidiĝi teren apud nin. Tiu montro de respekto ŝajnis al ni bonaŭgura. Sino Simons sin preparis por lin alparoli belmaniere. Mi, antaŭvidante nur tro bone, kion ŝi povos diri, kaj konante la malmoderecon de ŝia lango, proponis al la Reĝo miajn interpretistajn servojn. Li dankis min malvarme, kaj vokis la Korfuanon, kiu sciis la Anglan.

«Sinjorino, diris la Reĝo al Sino Simons, vi ŝajnas kolera. Ĉu vi havas motivon por plendi pri la viroj, kiuj kondukis vin ĉi tien?

– Ĝi estas abomenaĵo! diris ŝi. Viaj sentaŭguloj min arestis, ĵetis en la polvon, senigis, lacegigis kaj malsategigis.

– Volu akcepti miajn pardonpetojn. Mi estas devigita laborigi virojn needukitajn. Kredu, sinjorino, ke ili ne agis tiel pro miaj ordonoj. Vi estas Anglino?

– Anglino el Londono!

– Mi vojaĝis Londonon; mi konas kaj ŝatas la Anglojn. Mi scias, ke ili havas bonan apetiton, kaj vi povis rimarki, ke mi rapidis prezentigi al vi refreŝigilojn. Mi scias, ke la sinjorinoj el via lando ne kuras volonte sur la ŝtonegoj, kaj mi bedaŭras, ke oni ne lasis vin marŝi laŭ via paŝo. Mi scias, ke la personoj el via nacio kunportas, vojaĝante, nur la objektojn, kiujn ili bezonas, kaj mi ne pardonos al Sofoklis, ke li senigis vin, precipe se vi estas altranga persono.

– Mi apartenas al la plej bona societo en Londono.

– Bonvolu repreni la monon, kiu estas via. Vi estas riĉa?

– Certe.

– Ĉu tiu necesujo ne estas el viaj pakaĵoj?

– Ĝi apartenas al mia filino.

– Reprenu ankaŭ tion, kio estas posedaĵo de via filina Moŝto. Vi estas tre riĉa?

– Tre riĉa.

– Ĉu tiuj objektoj ne apartenas al via fila Moŝto?

– La sinjoro ne estas mia filo; li estas Germano. Ĉar mi estas ja Anglino, kiel mi povus havi Germanan filon?

– Pravege. Ĉu eble vi havas dudek mil frankojn da rento?

– Plimulte.

– Unu tapiŝon al la sinjorinoj! Ĉu vi estas do riĉa po tridek mil frankoj da rento?

– Ni havas pli.

– Sofoklis estas maldelikatulo, kiun mi punos. Logoteto, diru, ke oni preparu la tagmanĝon de la sinjorinoj. Ĉu estas eble, sinjorino, ke vi estas milionulino?

– Mi estas.

– Ho! mi hontas pri la maniero, kiel oni agis kontraŭ vi. Sendube vi havas altrangajn konatojn en Ateno?

– Mi konas la Britan senditon, kaj se vi estus kuraĝinta...

– Ho! sinjorino!... Ĉu vi konas ankaŭ komercistojn, bankierojn?

– Mia frato, kiu estas en Ateno, konas kelkajn bankierojn en la urbo.

– Tio ravas min. Sofoklis, venu ĉi tien! Petu pardonon de la sinjorinaj Moŝtoj.»

Sofoklis murmuris inter siaj dentoj kelkajn pardonpetajn parolojn. La Reĝo daŭrigis:

«La sinjorinoj estas distingaj Anglinoj; ili posedas pli ol unu milionon; ili estas akceptataj en la Brita senditejo; ilia frato, kiu estas en Ateno, konas ĉiujn bankierojn en la urbo.

– Bone do!» ekkriis Sino Simons. La Reĝo daŭrigis:

«Ci devis agi kontraŭ la sinjorinoj kun la tuta respekto ŝuldata al ilia riĉeco...

– Bone! diris Sino Simons.

– Ilin konduki ĉi tien dolĉe....

– Por kion fari? murmuris Mary-Ann.

– Kaj cin deteni de tuŝo al ilia pakaĵo. Kiam oni havas la honoron, renkonti sur la montoj du sinjorinojn tiel altrangajn, kiel estas iliaj Moŝtoj, oni salutas ilin respekte, alkondukas ilin ĝentile al la tendaro, oni gardas ilin kun zorgo, kaj oni prezentas al ili ĉiujn aferojn necesajn por la vivo, ĝis kiam ilia frato aŭ ilia ambasadoro sendos al ni reaĉetmonon da cent mil frankoj.»

Plendinda Sino Simons! kara Mary-Ann! Nek unu, nek la alia atendis tiun konkludon. Sed min ĝi ne mirigis. Mi sciis, kun kia ruza sentaŭgulo ni traktas. Mi prenis maltime la parolon! kaj mi diris rekte al li: «Ci povas konservi ĉion, kion ciaj viroj forŝtelis de mi, ĉar ĝi estas ĉio, kion ci ricevos de mi. Mi estas malriĉa, miaj gepatroj posedas nenion, miaj fratoj havas ofte nur panon por manĝi, mi konas nek bankierojn nek ambasadorojn, kaj se ci nutros min pro la espero de reaĉeto, ci perdos ciajn elspezojn, mi ĵuras ĝin!»

Murmuro de nekredemo leviĝis en la aŭdantaro, sed la Reĝo ŝajnis kredi min laŭparole.

«Se estas tiel, diris li al mi, mi ne faros la mallertaĵon, konservi vin ĉi tie malgraŭ vi. Mi preferas resendi vin al la urbo. La sinjorino alkonfidos al vi leteron por sia frata Moŝto, kaj vi foriros jam hodiaŭ. Se tamen vi bezonus resti unu tagon aŭ du sur la montaro, mi volonte gastigus vin; ĉar mi supozas, ke vi ne venis ĉi tien, kun tiu granda skatolo, nur por rigardi la pejzaĝon.»

Tiu mallonga parolo kvietigis min notinde. Mi promenigis, ĉirkaŭ mi, rigardon de kontenteco. La Reĝo, liaj sekretarioj kaj liaj soldatoj ekŝajnis al mi multe malpli timigaj; la najbaraj ŝtonegoj ekvidiĝis al mi pli pentrindaj, konsiderate per la okuloj de gasto, ne de malliberulo. Mia deziro, revidi Atenon, malpligrandiĝis subite, kaj mi kutimiĝis al la ideo, pasigi du aŭ tri tagojn sur la monto. Mi sentis, ke miaj konsiloj ne estos neutilaj al la patrino de Mary-Ann. La bona sinjorino estis en stato de eksciteco, kiu povos ŝin pereigi. Se okaze ŝi obstinus rifuzi la reaĉeton! Antaŭ ol Anglujo sendos helpon, ŝi havos tempon por altiri malfeliĉon al certa ĉarma kapo. Mi ne povis foriri, ne rakontinte al ŝi, por ŝia instruo, la historion de la knabinoj el Mistra. Kion mi diros plue? Vi konas mian pasion al la botaniko. La floraro de monto Parnis estas ja tre alloga, je la fino de aprilo. Oni trovas tie kvin aŭ ses vegetaĵojn tiel maloftajn kiel famajn. Unu precipe: la boryana variabilis, kiun ektrovis kaj baptis Sro Bory de Saint-Vincent. Ĉu mi devis lasi tian mankon en mia herbokolekto, kaj prezenti min en la Hamburgan Muzeumon, sen la boryana variabilis?

Mi respondis al la Reĝo: «Mi akceptas cian gastigon, sed sub unu kondiĉo.

– Kiu?

– Ci redonos al mi mian skatolon.

– Nu, estu; sed ankaŭ sub unu kondiĉo.

– Ni vidu?

– Vi diros al mi, por kio ĝi utilas al vi.

– Tre volonte! Ĝi utilas por loki en ĝin la vegetaĵojn, kiujn mi kolektas.

– Kaj kial vi kolektas vegetaĵojn? Por ilin vendi?

– Fi do! Mi ne estas komercisto; mi estas scienculo.»

Li prezentis al mi la manon, dirante kun videbla ĝojo: «Mi estas ravita de tio. La scienco estas bela afero. Niaj praavoj estis kleraj; niaj idoj eble estos tiaj. Sed al ni, la tempo mankis. Ĉu la scienculoj estas tre ŝatataj en via lando?

– Treege.

– Oni donas al ili bonajn situaciojn?

– Kelkafoje.

– Oni pagas ilin bone?

– Iom.

– Oni surmetas rubandetojn sur iliajn brustojn?

– De tempo al tempo.

– Ĉu estas vere, ke la urboj interdisputas, kiu ilin posedos?

– Ĝi estas vera en Germanujo.

– Kaj ke oni konsideras ilian morton kiel publikan malfeliĉegon.

– Certe.

– Mi ĝojas pro via diro. Do, vi ne havas motivon por plendi pri viaj samlandanoj?

– Tute kontraŭe! Ilia donacemo estas, kiu ebligis al mi, veni en Grekujon.

– Vi vojaĝas per ilia elspezo?

– Jam ses monatojn.

– Vi estas do tre instruita?

– Mi estas doktoro.

– Ĉu ekzistas supera rango en la scienco?

– Ne.

– Kiom da doktoroj troviĝas en via urbo?

– Mi ne scias precize, sed ne ekzistas tiom da doktoroj en Hamburgo, kiom da generaloj en Ateno.

– Hoho! mi ne senigos vian urbon je homo tiel neordinara. Vi reiros Hamburgon, sinjoro doktoro. Kion oni dirus tie, se oni ekscius, ke vi estas mallibera sur niaj montoj?

– Oni dirus, ke ĝi estas malfeliĉo.

– Nu! Plivole ol perdi tian homon, kia vi estas, la urbo Hamburgo faros ja oferon da dek kvin mil frankoj. Reprenu vian ujon, kuru, serĉu, herbokolektu, kaj daŭrigu viajn studojn. Kial vi ne remetas ĉi tiun monon en vian poŝon? Ĝi estas via, kaj mi ŝatas tro la scienculojn por ilin senigi. Sed via lando estas sufiĉe riĉa por pagi sian gloron. Feliĉa junulo! Vi ekkonas hodiaŭ, kiom la doktora titolo aldonas al via persona valoro! Mi ne estus petinta unu centimon por reaĉeto, se vi estus ignoranto kiel mi.»

La Reĝo aŭskultis nek miajn kontraŭparolojn, nek la interjekciojn de Sino Simons. Li fermis la kunsidon, kaj montris al ni per la fingro nian manĝoĉambron. Sino Simons malsupreniris tien, proklamante, ke ŝi englutos la manĝon, sed pagos neniam la kalkulon. Mary-Ann ŝajnis tre senkuraĝigita; sed tia estas la ŝanĝemo de la juneco, ke ŝi eklaŭtigis ĝojan krion, vidante la plaĉan lokon, kie nia manĝo estis aranĝita. Ĝi estis nesteto el verdaĵo, enkadrigita en la griza ŝtonego. Maldika kaj densa herbo konsistigis la tapiŝon; kelkaj densejoj el ligustroj kaj laŭrarboj utilis kiel tapetoj, kaŝante la krutegajn murojn. Bela blua volbo etendiĝis super niaj kapoj: du longkolaj vulturoj, kiuj ŝvebis en la aero, ŝajnis esti alpendigitaj por plezurigi la vidon. En angulo de la ĉambro, fonto tiel diafana, kiel diamanto, ŝveliĝis silente en sia kampa kaliko, verŝiĝis super la randoj kaj ruliĝis, kvazaŭ arĝenta bedo, sur la glita deklivo de l’ monto. Tiuflanke, la vido etendiĝis senfine ĝis la fruntaĵo de monto Penteliko, la vasta blanka palaco, kiu superas Atenon, la mallumaj olivarbaroj, la polvoza ebenaĵo, la grizatra dorso de monto Himeto, rondigita kiel spino de maljunulo, kaj tiu admirinda Saronika golfo, tiel blua, ke ĝi ŝajnas kvazaŭ disŝiraĵo falinta el la ĉielo.

Certe, la spirito de Sino Simons ne estis admirema, kaj tamen ŝi konfesis, ke la luprezo de tia vidaĵo estus alta en Londono aŭ Parizo.

La tablo estis aranĝita kun heroa simpleco. Bruna pano, kuirita en kampara forno, fumis sur la herbotapiŝo, kaj impresis la flaron per sia pikanta odoro. Kazeigita lakto tremetis en granda ligna tasego. Dikaj olivoj kaj verdaj pimentoj amasiĝis sur malbone ebenigitaj tabuletoj. Lanuga vinsako rondigis sian larĝan ventron apud naive ĉizita pokalo el ruĝa kupro. Fromaĝo el ŝafina lakto kuŝis sur la tuko, kiu estis preminta ĝin, kaj kies stampon ĝi konservis. Kvin aŭ ses allogaj laktukoj prezentis al ni belan salaton, sed sen ia ajn spico. La Reĝo estis metinta je nia dispono sian militiran manĝilaron, konsistantan el kuleroj skulptitaj per tranĉilo, kaj ni havis, kiel aldonan luksaĵon, la forkon de niaj kvin fingroj. La toleremo de niaj gastigantoj ne iris ĝis prezenti viandon al ni, sed, kompense, la orkolora tabako el Almiros promesis al mi admirindan digestadon.

Reĝa oficiro estis komisiita nin servi kaj aŭskulti. Ĝi estis tiu abomena Korfuano, la viro kun la ora ringo, kiu sciis la Anglan. Li distranĉis la panon per sia ponardo, kaj disdonis al ni ĉiujn nutraĵojn per plenaj manoj, petante, ke ni ŝparu nenion. Sino Simons, ne interrompante sian manĝadon, faris al li kelkajn arogantajn demandojn. «Sinjoro, diris ŝi, ĉu via estro kredis serioze, ke ni pagos al li cent mil frankojn por reaĉeto?

– Li estas certa pri tio, sinjorino.

– Li ne konas do la Anglan nacion.

– Li konas ĝin bone, sinjorino, kaj mi ankaŭ. En Korfu, mi interrilatis kun kelkaj distingaj Angloj: juĝistoj![5]

– Mi gratulas vin pri tio; sed diru al tiu Stavros, ke li proviziĝu per pacienco, ĉar li atendos longe la cent mil frankojn, kiujn li promesis mem al si.

– Li komisiis min, diri al vi, ke li atendos ilin ĝis la 15a de majo, je tagmezo precize.

– Kaj se ni ne estos pagintaj, la 15an de majo, je tagmezo?

– Li havos la malplezuron senkapigi vin, kaj ankaŭ la fraŭlinon.»

Mary-Ann lasis fali la panon, kiun ŝi estis levanta al sia buŝo. «Donu al mi iom da vino por trinki,» diris ŝi. La rabisto prezentis al ŝi la plenan pokalon; sed ĵus trempinte la lipojn en ĝin, ŝi ellasis krion de naŭzo kaj de timo. La kompatinda knabino imagis, ke la vino estas venena. Mi trankviligis ŝin, malplenigante la pokalon per unu sola engluto. «Timu nenion, diris mi al ŝi: la rezinon vi gustumis.

– Kiun rezinon?

– La vino ne konserviĝus en la felsakoj, se oni ne aldonus al ĝi certan dozon da rezino, kiu malhelpas, ke ĝi difektiĝu. Tiu miksaĵo ne igas ĝin tre agrabla, sed vi vidas, ke ĝi estas sendanĝere trinkebla.»

Malgraŭ mia ekzemplo, Mary-Ann kaj ŝia patrino petis akvon. La rabisto kuris al la fonto kaj revenis per tri paŝoj. «Vi komprenas, sinjorinoj, diris li ridetante, ke la Reĝo ne farus la mallertaĵon, veneni personojn tiel karajn, kiel vi estas.» Li aldonis, turnante sin al mi: «Pri vi, sinjoro doktoro, mi ricevis ordonon sciigi al vi, ke vi havas tridek tagojn por plenumi viajn studojn kaj pagi la monsumon. Mi donos al vi, kaj al la sinjorinoj, kompletan skribilaron.

– Dankon, diris Sino Simons. Ni pensos pri tio post ok tagoj, se ni ne estos liberigitaj.

– Kiu do vin liberigos, sinjorino?

– Anglujo!

– Ĝi kuŝas malproksime.

– Aŭ la ĝendarmaro.

– Tiun feliĉon mi deziras al vi. Atendante, ĉu vi bezonas ion, kion mi povas doni al vi?

– Mi volas unue dormoĉambron.

– Ni havas, proksime de ĉi tie, grotojn, kiujn oni nomas la Staloj. Ili estus malkomfortaj por vi; oni metis ŝafojn en ili dum la vintro, kaj la odoro restis. Mi sendos por du tendoj ĉe la paŝtistoj, kiuj loĝas malsupre, kaj vi kampados ĉi tie... ĝis la alveno de la ĝendarmoj.

– Mi volas ĉambristinon.

– Nenio estas pli facila. Niaj viroj malsupreniros en la ebenaĵon, kaj kaptos la unuan vilaĝaninon, kiu pasos..., se nur la ĝendarmaro permesos.

– Mi bezonas vestojn, tolaĵon, tualet-tukojn, sapon, spegulon, kombilojn, parfumojn, kanvas-stablon, kaj...

– Vi postulas multon, sinjorino, kaj por ĉion havigi al vi, ni devos kapti Atenon. Sed oni faros kiel eble plej bone. Konfidu al mi, kaj ne tro konfidu al la ĝendarmoj.

– Dio kompatu nin!» diris Mary-Ann.

Forta eĥo respondis: Kirie Eleison! Ĝi estis la bona maljunulo, kiu venis por viziti nin, kaj kantis marŝante por konservi regulan spiradon. Li salutis nin, demetis vazon plenan de mielo sur la herbon, kaj sidiĝis apud nin. «Prenu kaj manĝu, diris li: miaj abeloj prezentas al vi la deserton.»

Mi premis lian manon; Sino Simons kaj ŝia filino sin deturnis kun abomeno. Ili persistis konsideri lin kiel kunkulpulon de la rabistoj. La simplanima hometo ne estis tiel malica. Li sciis nur kanti siajn preĝojn, varti siajn bestetojn, vendi sian rikoltaĵon, enkasigi la enspezojn de la monaĥejo kaj vivi en paco kun ĉiuj. Lia inteligento estis malvasta, lia scio nenia, lia konduto senkulpa kiel tiu de bone muntita maŝino. Mi ne kredas, ke li sciis malkonfuzi klare la bonon de la malbono, kaj ke li vidis grandan diferencon inter ŝtelisto kaj honestulo. Lia saĝo konsistis manĝi kvar manĝojn ĉiutage, kaj trinki vinon tiel singardeme, kiel fiŝo trinkas akvon. Li estis, cetere, unu el la plej bonaj monaĥoj el sia kunfrataro.

Mi honoris la donacon alportitan de li. Tiu kvazaŭ sovaĝa mielo similis al tiu, kiun vi manĝas en Francujo, kiel viando de kapreolo similas al tiu de ŝafido. Ŝajnis, kvazaŭ la abeloj estus distilintaj en nevidebla aparato ĉiujn parfumojn de la monto. Mi forgesis, manĝante mian mielpanon, ke mi havas nur unu monaton por trovi dek kvin mil frankojn aŭ morti.

La monaĥo, siavice, petis de ni la permeson, sin refreŝigi iomete, kaj ne atendinte respondon, li prenis la pokalon, kaj ĝin plenigis. Li trinkis intersekve por la sano de ĉiu el ni. Kvin aŭ ses rabistoj, altiritaj de la videmo, enŝoviĝis en la ĉambron. Li alparolis ilin per iliaj nomoj, kaj trinkis por ĉiu el ili, pro justecemo. Mi malbenis baldaŭ lian viziton. Unu horo post lia alveno, duono de la bando sidis laŭronde ĉirkaŭ nia tablo. Pro la foresto de l’ Reĝo, kiu ripozis en sia skribejo, la rabistoj venis, unu post alia, konatiĝi pli bone kun ni. Unu proponis al ni siajn servojn, la alia alportis ion al ni, alia eniĝis sen preteksto kaj sen ĝeno, kiel homo, kiu sentas sin dome. La plej senceremoniaj petis min amike, ke mi rakontu al ili nian historion; la plej timemaj staris post siaj kamaradoj kaj puŝis ilin laŭgrade ĝis ni. Kelkaj, satiĝinte de nia aspekto, kuŝiĝis sur la herbon kaj ronkis nekokete apud Mary-Ann. Kaj la puloj grimpis senĉese, kaj la ĉeesto de iliaj antaŭaj mastroj igis ilin tiel maltimemaj, ke mi surprizis du aŭ tri sur la dorso de mia mano. Neeble disputi al ili la paŝtorajton: mi ne estis plu homo, sed komunuma paŝtejo. Tiumomente, mi estus volonte doninta la tri plej belajn vegetaĵojn de mia herbaro kontraŭ horkvarono da soleco. Sino Simons kaj ŝia filino estis tro diskretaj por sciigi al mi siajn impresojn, sed ili pruvis, per kelkaj nevolaj eksaltoj, ke ni pensas tute idente. Eĉ mi ekvidis inter ili malesperan rigardon, kiu signifas klare: la ĝendarmoj liberigos nin de la rabistoj, sed kiu forprenos de ni la pulojn? Tiu muta plendo vekis kavaliran senton en mia koro. Mi suferis kun submetiĝo, sed vidi la turmenton de Mary-Ann, tio superis miajn fortojn. Mi stariĝis decideme kaj diris al niaj ĝenantoj:

«Foriru vi ĉiuj! La Reĝo loĝigis nin ĉi tien, por ke ni vivu trankvile ĝis la alveno de nia reaĉetpago. La luprezo estas sufiĉe alta, por ke ni rajtu resti solaj. Ĉu vi ne hontas amasiĝi ĉirkaŭ tablo, kiel parazitaj hundoj? Vi havas nenion por fari ĉi tie. Ni ne bezonas vin; ni bezonas, ke vi ne ĉeestu. Ĉu vi kredas, ke ni povas forkuri? Tra kie? Tra la akvofalo? Aŭ tra la skribejo de l’ Reĝo? Lasu nin do trankvilaj. Korfuano, forpelu ilin eksteren, kaj mi helpos cin, se ci volos!»

Mi aldonis la agon al la parolo. Mi puŝis la malrapidantojn, mi vekis la dormantojn, mi skuis la monaĥon, mi altrudis al la Korfuano, ke li helpu min, kaj baldaŭ la rabista brutaro, armita per ponardoj kaj pistoloj, cedis al ni la lokon kun ŝafeca obeemo, kvankam baraktante, marŝante per malgrandaj paŝoj, kontraŭstarante per la ŝultroj kaj returnante la kapon, laŭ la maniero de la lernantoj, kiujn oni pelas al la studoĉambro, kiam sonoris la fino de la ludotempo.

Fine ni restis solaj, kun la Korfuano. Mi diris al Sino Simons: «Sinjorino, nun ni estas dome. Ĉu plaĉas al vi, ke ni dupartigu la loĝejon? Mi bezonas nur anguleton por starigi mian tendon. Malantaŭ tiuj arboj, mi estos ne tro malbone, kaj al vi apartenos la tuta cetero. Vi havos la fonton apud vi, kaj tiu proksimeco ne ĝenos vin, ĉar la akvo defalas ja kaskade sur la deklivon de l’ monto».

Mia propono estis akceptata iom malbonvole. La sinjorinoj estus dezirintaj konservi ĉion por si kaj sendi min dormi inter la rabistoj. Vere estas, ke la Brita cant ricevus kontentigon per tiu disiĝo, sed mi estus perdinta la vidon al Mary-Ann. Kaj cetere, mi estis tute decidinta, dormi malproksime de la puloj. La Korfuano apogis mian proponon, kiu faciligis al li la observadon. Li havis ordonon, gardi nin nokte kaj tage. Oni interkonsentis, ke li dormos apud mia tendo. Mi postulis, ke distanco da ses Anglaj futoj nin apartigu.

Post konkludo de l’ traktato, mi instalis min en angulo por ekĉasi mian intiman ĉasaĵon. Sed mi estis ĵus blovinta la unuan halali, kiam la videmuloj reaperis ĉe la horizonto, sub la preteksto, alporti al ni la tendojn. Sino Simons aŭdigis laŭtajn kriegojn, vidante, ke ŝia domo konsistas el simpla tendo el maldelikata felta ŝtofo, faldita laŭmeze, fiksita tere ĉe la ekstremaĵoj, kaj malfermita al la vento ambaŭflanke. La Korfuano ĵuris, ke ni estos loĝigitaj kiel princoj, escepte en okazo de pluvo aŭ de forta vento. La tuta trupo komencis planti la palisetojn, starigi niajn litojn kaj alporti la kovrilojn. Ĉiu lito konsistis el tapiŝo, kovrita per dika mantelo el kaprinfelto. Je la sesa, la Reĝo venis kontroli persone, ĉu io mankas al ni. Sino Simons, pli furioza ol iam, respondis, ke ĉio mankas al ŝi. Mi postulis formale la elpelon de ĉiuj neutilaj vizitantoj. La Reĝo starigis severan regularon, kiun oni obeis neniam. Disciplino estas Franca vorto tre malfacile tradukebla en la Grekan.

La Reĝo kaj liaj regatoj foriris je la sepa, kaj oni alportis al ni vespermanĝon. Kvar torĉoj el rezina ligno lumigis la tablon. Ilia ruĝa kaj fumoza lumo kolorigis strange la iom paliĝintan vizaĝon de Fino Simons. Ŝiaj okuloj ŝajnis estingiĝi kaj refajriĝi en la fundo de la orbitoj, kiel la eklipsaj lumturoj. Ŝia voĉo, rompita pro laceco, reprenis intermite strangan forton. Dum mi aŭskultis ŝin, mia spirito vagadis en la supernatura mondo, kaj al mi sin prezentis rememoroj, mi ne scias kiaj, de ĥimeraj rakontoj. Najtingalo ekkantis, kaj al mi ŝajnis, kvazaŭ ĝia arĝentsona kanto flirtadas ĉe la lipoj de Mary-Ann. Sed la tago estis rompinta niajn fortojn, kaj mi mem, kiu donis al vi brilajn pruvojn pri mia apetito, ekkonis baldaŭ, ke mi malsatas nur pri dormo. Mi deziris bonvesperon al la sinjorinoj, kaj foriĝis sub mian tendon. Tie, mi forgesis tuj najtingalon, danĝeron, reaĉeton, pikvundojn; mi fermis la okulojn por duobla ŝloso, kaj ekdormis.

Terura pafado vekis min subite. Mi leviĝis tiel rapide, ke mia kapo ektuŝegis unu el la palisoj de mia tendo. En la sama momento, mi aŭdis du virinajn voĉojn, kiuj krias: «Ni estas savitaj! La ĝendarmoj!» Mi vidis du aŭ tri fantomojn, kiuj kuris konfuze tra la nokto. Pro ĝojo, pro emocio, mi kisis la unuan ombron, kiu pasis apud mi: ĝi estis la Korfuano.

«Haltu! kriis li; kien vi kuras, volu diri?

– Hundo ŝtelisto, respondis mi viŝante mian buŝon, mi iras por vidi, ĉu la ĝendarmoj estos baldaŭ pafmortigintaj la lastan el ciaj kamaradoj».

Sino Simons kaj ŝia filino, gvidite de mia voĉo, alvenis apud nin. La Korfuano diris:

«La ĝendarmoj ne vojaĝas hodiaŭ. Estas la Ĉieliro kaj la 1a de majo: duobla festo. La bruo, kiun vi aŭdis, estas la signalo por la ĝojadoj. Estas pli ol noktomezo; ĝis morgaŭ je la sama horo, niaj kunuloj trinkos vinon, manĝos viandon, dancos la romaikon kaj bruligos pulvon. Se vi volus rigardi tiun belan spektaklon, vi farus plezuron al mi. Mi gardus vin pli agrable apud la rostaĵo, ol ĉe la fonto.

– Vi mensogas! diris Sino Simons. Ĝi estas la ĝendarmoj!

– Ni iru por vidi», aldonis Mary-Ann.

Mi sekvis ilin. La bruego estis tia, ke ĉiu provo por dormi estus perdita peno. Nia gvidanto kondukis nin tra la skribejo de l’ Reĝo, kaj ni vidis la tendaron de la ŝtelistoj, lumigitan kvazaŭ pro dombrulo. Tutaj pinoj flamis, de loko al loko. Kvin aŭ ses grupoj, sidantaj ĉirkaŭ la fajro, rostis ŝafidojn trapikitajn de bastonoj. Meze de l’ amaso, vico de dancantoj serpentiris malrapide kun akompano de terura muziko. Pafoj estis delasataj al ĉiuj direktoj. Unu venis al ni, kaj mi aŭdis kuglon siblantan je kelkaj coloj de mia orelo. Mi petis la sinjorinojn, ke ili rapidu, esperante, ke apud la Reĝo ni estos pli malproksime de la danĝero. La Reĝo, sidante sur sia eterna tapiŝo, prezidis solene la amuziĝon de sia popolo. Ĉirkaŭ li, la vinsakoj malpleniĝis kiel simplaj boteloj; la ŝafidojn oni distranĉis kiel perdrikojn; ĉiu kunmanĝanto prenis femuron aŭ ŝultron, kaj forportis ĝin per plena mano. La orkestro konsistis el surda tambureto kaj kriema flaĝoleto: la tambureto estis surdiĝinta pro ofta aŭdado al la flaĝoleto. La dancantoj estis formetintaj siajn ŝuojn por esti pli facilmovaj. Ili agitiĝis surloke kaj krakigis siajn ostojn laŭtakte, aŭ proksimume. De tempo al tempo, unu forlasis la balon, englutis pokalon da vino, demordis ion el peco da viando, ellasis pafon, kaj reiris al la danco. Ĉiuj, escepte la Reĝo, trinkis, manĝis, kriegis, saltis: mi ne vidis eĉ unu ridanta.

Haĝi-Stavros pardonpetis ĝentile, ke oni vekis nin.

«Ne mi estas kulpa, diris li, sed la kutimo. Se la 1a de majo pasus sen pafoj, tiuj bonuloj ne kredus, ke la printempo revenis. Mi havas ĉi tie nur simplanimajn homojn, edukitajn en la kamparo kaj kore ligitaj al la malnovaj moroj de la lando. Mi edukas ilin, kiel eble plej bone mi povas, sed mi mortos antaŭ ol esti civilizinta ilin. La homojn oni ne povas refandi en unu tago, kiel manĝilojn el arĝento. Mi mem, tia, kian vi min vidas, mi trovis iam plezuron en tiuj maldelikataj amuzoj; mi trinkis kaj dancis tutsame, kiel iu alia. Mi ne konis la Eŭropan civilizecon: kial do mi tiel malfrue komencis vojaĝi? Mi donus multon por esti juna kaj havi nur kvindek jarojn. Mi havas reformemajn ideojn, kiuj estos neniam plenumataj, ĉar kiel Aleksandro, mi vidas min sen heredonto inda je mi. Mi revas pri nova organizo de rabado, sen malordo, sen agitado, sen bruo. Sed mi ne estas helpata. Mi devus havi precizan liston de ĉiuj loĝantoj de la reĝolando, kun la proksimuma etato de iliaj moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj. Pri la fremduloj, kiuj elŝipiĝas en Grekujon, agento instalita en ĉiu havenurbo konigus al mi iliajn nomojn kaj vojaĝplanon, kaj, laŭeble, ilian riĉecon. Tiamaniere, mi scius, kiom ĉiu povas doni al mi; mi ne havus plu la riskon, peti tro malmulte. Mi starigus, sur ĉiun vojon, gvardion da puraj, bone edukitaj kaj bele vestitaj oficistoj; por kio utilas do, timigi per malagrabla eksteraĵo kaj malafabla mieno? En Francujo kaj en Anglujo mi vidis ŝtelistojn elegantajn, eĉ supermezure elegantajn: ĉu pro tio ili malpli prosperigis sian negocon?

«De ĉiuj miaj subuloj mi postulus ĉarmajn manierojn, precipe de la oficistoj en la fako de arestadoj. Por distingaj kaptitoj, kiel vi, mi havus komfortajn loĝejojn en saniga aero, kun ĝardenoj. Kaj ne kredu, ke tio kostus pli kare al ili: tute kontraŭe! Se ĉiuj, kiuj vojaĝas en la reĝlando, alvenus senmanke en miajn manojn, mi povus taksi ĉiun pasanton po sensignifa monsumo. Ĉiu indiĝeno kaj ĉiu alilandulo donu al mi nur unu kvaronon pro cento el sia posedaĵo; mi profitos pro ilia multeco. Tiam, la rabado estos nur simpla imposto de cirkulado; imposto justa, ĉar ĝi estos proporcia; imposto normala, ĉar ĝi estis ĉiam kolektata, depost la heroaj tempoj. Ni plisimpligos ĝin, se bezone, per jarabonoj. Kontraŭ sumo, pagita unufoje en la jaro, la indiĝenoj ricevos paspermeson, kaj la alilanduloj, stampon sur sian pasporton. Vi kontraŭparolos, ke, laŭ la konstitucio, neniu imposto povas esti starigata sen voĉdono de ambaŭ ĉambroj. Ha! sinjoro, se mi havus la tempon! Mi aĉetus la tutan senaton; mi balotus deputitan ĉambron tute mian! La leĝo estus tuj akceptita: se bezone, oni kreus ministrejon de la ĉefvojoj. Tio kostus al mi du aŭ tri milionojn pro fondaj elspezoj: sed en kvar jaroj mi retrovus mian antaŭpagon..., kaj plie mi zorgus senpage pri la konservo de la vojoj!»

Li sopiris solene, kaj daŭrigis: «Vi vidas, kun kia konfido mi rakontas al vi miajn aferojn. Ĝi estas malnova kutimo, kiun mi forlasos neniam. Mi vivis ĉiam ne nur en la libera aero, sed en la hela taglumo. Nia profesio estus malhonoriga, se oni praktikus ĝin kaŝite. Mi ne kaŝas min, ĉar mi timas neniun. Kiam vi legos en la ĵurnaloj, ke oni min serĉas, diru decideme, ke tio estas parlamenta fikcio: oni scias ĉiam, kie mi estas. Mi timas nek la ministrojn, nek la armeon, nek la tribunalojn. Ĉiuj ministroj scias, ke per unu gesto mi povas ŝanĝi la kabineton. La armeo staras por mi: ĝi liveras al mi la rekrutojn, kiujn mi bezonas. Soldatojn mi prunteprenas de ĝi, oficirojn mi redonas. Pri la sinjoroj juĝistoj, ili konas miajn sentojn al ili. Ilin mi ne estimas, sed plendas. Malriĉaj kaj malbone pagataj,–oni ne povas postuli, ke ili estu honestaj. Mi nutradas kelkajn el ili, mi vestadas kelkajn aliajn; mi pendigis tre malmultajn en mia vivo: mi estas do bonfarinto al la juĝistaro.»

Per majesta gesto li montris al mi la ĉielon, la maron kaj la landon: «Ĉio tio, diris li, estas mia. Kiu ajn spiras en la reĝlando, obeas min pro timo, amikeco aŭ admiro. Mi plorigis multajn okulojn, kaj tamen ne ekzistas unu patrino, kiu ne volus havi filon similan al Haĝi-Stavros. Tago venos, kiam la doktoroj de via speco skribos mian historion, kaj la insuloj de l’ Insularo interdisputos pri la honoro esti vidinta mian naskiĝon. Mia portreto estos en la dometoj, kune kun la sanktaj bildoj, kiujn oni aĉetas sur monto Atos. En tiu tempo, la idoj de mia filino, eĉ se ili estos regantaj princoj, parolos fierege pri sia praavo, la Reĝo de la montoj!»

Eble vi ridos pri mia Germana simpleco; sed parolo tiel stranga kortuŝis min profunde. Mi admiris kontraŭvole tiun grandecon en la krimo. Mi ne estis, ĝis tiam, renkontinta majestan kanajlon. Tiu diabla homo, kiu estis senkapigonta min je la fino de l’ monato, inspiris al mi kvazaŭ respekton. Lia granda marmora vizaĝo, serena meze de l’ orgio, ŝajnis al mi kiel la nefleksebla eksteraĵo de la fatalo. Mi ne povis deteni min de la respondo: «Jes, vi estas vere Reĝo.»

Li respondis ridetante:

«Efektive, ĉar mi havas ja flatantojn, eĉ inter miaj malamikoj. Ne protestu! Mi scias legi sur la vizaĝoj, kaj vi rigardis min tiumatene kiel homon, kiun oni deziras vidi pendigita.

– Ĉar vi petas sincerecon de mi, mi konfesas, ke mi sentis ekmovon al kolero. Vi petis de mi supermezuran reaĉetmonon. Preni cent mil frankojn de tiuj sinjorinoj, kiuj ilin posedas, estas afero natura kaj apartenanta al via metio; sed ke vi postulas dek kvin mil frankojn de mi, kiu havas nenion, pri tio mi neniam konsentos.

– Tamen, nenio estas pli simpla. Ĉiuj alilanduloj, kiuj venas en nian landon, estas riĉaj, ĉar la vojaĝo estas multekosta. Vi pretendas, ke vi ne vojaĝas per propra elspezo; mi volas vin kredi. Sed tiuj, kiuj sendis vin ĉi tien, donas al vi almenaŭ tri aŭ kvar mil frankojn ĉiujare. Se ili faras tiun elspezon, ili havas siajn motivojn, ĉar oni faras nenion pro nenio. Vi figuras do, laŭ ili, kapitalon da sesdek ĝis okdek mil frankoj. Do, se ili reaĉetos vin por dek kvin mil, ili havos profiton.

– Sed la institucio, kiu min pagas, ne havas kapitalon; ĝi havas nur jarenspezojn. La budĝeto de la Botanika Ĝardeno estas fiksita ĉiujare de la Senato; ĝiaj rimedoj estas malgrandaj; neniam oni antaŭvidis tian okazon; mi ne scias, kiel klarigi al vi... vi ne povas kompreni....

– Kaj eĉ se mi komprenus, interrompis li kun fierega tono, ĉu vi kredas, ke mi tion reprenus, kion mi diris? Miaj paroloj estas leĝoj; se mi volas, ke oni respektu ilin, mi ne devas ilin malobei mem.

– Mi havas la rajton esti maljusta; mi ne havas la rajton esti cedema. Miaj maljustaĵoj malutilas nur al la ceteraj; unu cedo min perdus. Se oni scius min fleksebla, miaj kaptitoj serĉus preĝojn por min venki anstataŭ serĉi monon por min pagi. Mi ne estas unu el viaj Eŭropaj rabistoj, kiuj miksas rigorecon kun grandanimeco, teorion kun nesingardemo, senkaŭzan kruelecon kun nepardonebla kortuŝiĝo, por finiĝi malprudente sur la eŝafodo. Mi diris publike, ke mi havos dek kvin mil frankojn aŭ vian kapon. Faru, kion vi povos; sed, laŭ unu aŭ alia maniero, mi estos pagata. Aŭskultu: en 1854, mi kondamnis du knabinojn, samaĝajn kiel mia kara Fotini. Ili direktis plorante la brakojn al mi, kaj iliaj krioj sangadigis mian patran koron. Vasili, kiu mortigis ilin, malsukcesis pli ol unu fojon: lia mano tremis. Kaj tamen mi restis nefleksebla, ĉar la reaĉeto ne estis pagita. Ĉu vi kredas, ke post tio mi pardonos al vi? Por kio utilis al mi, ke mi mortigis ilin, la kompatindajn kreitaĵojn, se oni ekscius, ke mi forsendis vin senpage?»

Mi klinis la kapon, ne trovante unu vorton por respondi. Mi estis milfoje prava; sed mi sciis kontraŭmeti nenion al la senkompata logiko de la maljuna turmentisto. Li fortiris min el mia pripensoj per amika manfrapo sur la ŝultron: «Kuraĝon, diris li al mi. Mi vidis la morton el pli proksime ol vi, kaj mi fartas kiel kverko. Dum la milito de Liberigo, Ibrahim mortpafigis min de sep Egiptoj. Ses kugloj perdiĝis; la sepa tuŝis mian frunton ne penetrante. Kiam la Turkoj venis por relevi mian kadavron, mi estis malaperinta en la fumo. Vi vivos eble pli longe, ol vi kredas. Skribu al ĉiuj viaj Hamburgaj amikoj. Vi ricevis edukon: doktoro devas havi amikojn por pli ol dek kvin mil frankoj. Miaflanke, mi dezirus ĝin. Mi ne malamas vin; neniam vi malutilis al mi; via morto kaŭzus al mi neniun plezuron, kaj estas agrable al mi, konfidi, ke vi trovos la rimedojn por pagi per mono. Atendante, iru ripozi kun la sinjorinoj. Miaj viroj trinkis iomete tro, kaj ili rigardas la Anglinojn per okuloj, kiuj promesas nenion bonan. Tiuj plendinduloj estas kondamnitaj je severmora vivo, kaj ili ne estas sepdekjaraj, kiel mi. En ordinara tempo, mi kvietigas ilin per lacigo; sed post unu horo, se la fraŭlino restus ĉi tie, mi respondus pri nenio.»

Efektive, minaca rondo formiĝis ĉirkaŭ Mary-Ann, kiu konsideris tiujn strangajn vizaĝojn kun naiva videmo. La rabistoj, kaŭrante antaŭ ŝi, interparolis laŭte unu en la orelon de alia, kaj laŭdis ŝin per terminoj, kiujn ŝi feliĉe ne komprenis. La Korfuano, kiu estis rekaptinta la perditan tempon, prezentis al ŝi pokalon da vino, kiun ŝi forpuŝis fiere, kaj kiu respruĉis sur la ĉeestantaron. Kvin aŭ ses drinkuloj, pli ekscititaj ol la ceteraj, puŝis unu alian, baraktis, interŝanĝis fortajn pugnofrapojn, kvazaŭ por sin flamigi kaj kuraĝigi al aliaj heroaĵoj. Mi faris signon al Sino Simons: ŝi leviĝis kun sia filino. Sed en la momento, kiam mi prezentis la brakon al Mary-Ann, Vasili, ruĝa pro vino, antaŭeniris ŝanceliĝante, kaj faris la geston, ŝin preni ĉe la talio. Ĉe tiu vido, mi ne scias kia kolervaporo eniĝis mian cerbon. Mi saltis sur la kanajlon, kaj faris al li kravaton el miaj dek fingroj. Li metis la manon ĉe sian zonumon, kaj serĉis palpetante la tenilon de ponardo; sed antaŭ ol li trovos ion, mi vidis lin fortirita el miaj manoj kaj ĵetita dek paŝojn malantaŭen, de la granda potenca mano de l’ maljuna Reĝo. Murmuro bruis en la profundaĵo de la ĉeestantaro. Haĝi-Stavros plilaŭtigis sian voĉon super la bruo kaj kriis: «Silentu! Montru, ke vi estas Grekoj, ne Albanianoj!» Li daŭrigis mallaŭte: «Ni, marŝu rapide; Korfuano, ne forlasu min; sinjoro Germano, diru al la sinjorinoj, ke mi dormos antaŭ la pordo de ilia ĉambro.»

Li foriris kun ni, antaŭirata de sia ĉibuĝi, kiu lin forlasis nek tage nek nokte. Du aŭ tri ebriuloj komencis, lin sekvi: li forpuŝis ilin maldolĉe. Ni ne estis je cent paŝoj de l’ amaso, kiam kuglo pasis siblante meze de ni. La maljuna Palikaro eĉ ne bontrovis deturni la kapon. Li rigardis min ridetante kaj diris mezvoĉe: «Ni devas indulgi; estas la tago do Ĉieliro.» Survoje, mi profitis la senatentecon de la Korfuano, kiu faletis ĉiupaŝe, por peti de Sino Simons apartan interparolon. «Mi havas, diris mi, gravan sekreton por sciigi al vi. Permesu, ke mi ŝovu min ĝis via tendo, dum nia observanto dormos kiel Noaho.»

Mi ne scias, ĉu tiu Biblia komparo ŝajnis al ŝi malrespektema; sed ŝi seke respondis, ke, laŭ sia scio, ŝi ne havas sekretojn por dividi kun mi. Mi insistis; ŝi persistis. Mi diris, ke mi trovis la rimedon por savi nin ĉiujn senpage. Ŝi direktis al mi malkonfidan rigardon, konsultis sian filinon, kaj fine konsentis. Haĝi-Stavros faciligis nian rendevuon, gardante la Korfuanon apud si. Li portigis sian tapiŝon sur la supraĵon de la kampa ŝtuparo, kiu kondukis al nia kampadejo, demetis siajn batalilojn apud sia mano, kuŝigis la ĉibuĝi je sia dekstra flanko kaj la Korfuanon je la maldekstra, kaj deziris al ni orajn sonĝojn.

Mi restis singardeme sub mia tendo ĝis la momento, kiam tri malkonfuzaj ronkadoj certigis al mi, ke niaj gardantoj dormas. La bruo de la festo estingiĝis notinde. Nur du aŭ tri malfruantaj pafiloj interrompis de tempo al tempo la noktan silenton. Nia najbaro la najtingalo daŭrigis trankvile sian komencitan kanton. Mi rampis laŭlonge de la arboj ĝis la tendo de Sino Simons. La patrino kaj la filino atendis min sur la malseka herbo: la Anglaj moroj malpermesis al mi la eniron en ilian dormoĉambron.

«Parolu, sinjoro, diris al mi Sino Simons; sed rapidu. Vi scias, kiom ni bezonas ripozon.»

Mi respondis sentime: «Sinjorino, tio, kion mi havas por diri al vi, valoras ja unu horon da dormo. Ĉu vi volas esti liberaj post tri tagoj?

– Sed, sinjoro, tiaj ni estos morgaŭ: se ne, Anglujo ne estus plu Anglujo! Mi konjektas, ke Dimitri informis mian fraton ĉirkaŭ la kvina; mia frato vidis nian senditon je la horo de l’ vespermanĝo; oni donis la ordonojn antaŭ la nokto; la ĝendarmoj ekiris, kion ajn diris la Korfuano, kaj ni estos liberigitaj morgaŭ antaŭ nia matenmanĝo.

– Ni ne trompu nin per iluzioj; urĝas. Mi ne konfidas al la ĝendarmaro; niaj venkintoj parolas pri ĝi tro malserioze, por ĝin timi. Mi ĉiam aŭdis, ke, en ĉi tiu lando, ĉasanto kaj ĉasaĵo, ĝendarmo kaj rabisto interkonsentas tre bone. Mi supozas, allaseble, ke oni sendos kelkajn virojn al nia helpo: Haĝi-Stavros vidos ilin venantajn, kaj kondukos nin, per kaŝitaj vojoj, en alian rifuĝejon. Li konas la landon detale; ĉiuj ŝtonegoj estas liaj kunkulpuloj, ĉiuj arbetaĵoj liaj kunliganoj, ĉiuj valetoj liaj ŝtelkaŝistoj. Monto Parnis staras por li kontraŭ ni; li estas la Reĝo de la montoj!

– Brave, sinjoro! Haĝi-Stavros estas Dio, kaj vi estas lia profeto. Li estus kortuŝita, se li aŭdus, kun kia admiro vi parolas pri li. Mi estis jam diveninta, ke vi estas el liaj amikoj, vidante kiel li manfrapis vian ŝultron kaj parolis al vi konfidencie. Ĉu ĝi ne estas li, kiu sugestis al vi la planon de fugo, kiun vi nun proponas al ni?

– Jes, sinjorino, li estas; aŭ pli ĝuste, ĝi estas lia korespondado. Tiumatene, dum li diktis siajn leterojn, mi trovis la senmankan rimedon por liberigi nin senpage. Volu skribi al sinjoro via frato, ke li kolektu sumon da cent dek kvin mil frankoj, cent por via reaĉeto, dek kvin por la mia, kaj li sendu ilin ĉi tien, kiel eble plej baldaŭ, per konfidinda homo, per Dimitri.

– Per via amiko Dimitri, al via amiko la Reĝo de la montoj? Belan dankon, mia kara sinjoro! Tia estas la pago, kontraŭ kiu ni estos liberigataj senpage!

– Jes, sinjorino. Dimitri ne estas mia amiko, kaj Haĝi-Stavros senkapigus min sen ia skrupulo. Sed mi daŭrigas: interŝanĝe kun la mono, vi postulos, ke la Reĝo subskribu al vi ricevateston.

– Tio estos por ni utila bileto!

– Kun tiu bileto, vi reprenos viajn cent dek kvin mil frankojn, ne perdante unu centimon, kaj vi tuj vidos, kiamaniere.

– Bonan nokton, sinjoro. Ne faru la penon, paroli plue. De la momento, kiam ni elŝipiĝis en tiun feliĉigan landon, ĉiuj nin friponis. La doganistoj de Pireo nin friponis; la veturigisto, kiu nin kondukis Atenon, nin friponis; nia gastigisto nin friponis; nia publika servisto, kiu ne estas via amiko, ĵetis nin en la manojn de la ŝtelistoj; ni renkontis respektindan monaĥon, kiu dividis niajn propraĵojn kun la ŝtelistoj; ĉiuj tiuj sinjoroj, kiuj trinkas ĉi supre, estas ŝtelistoj; tiuj, kiuj dormas apud nia pordo por nin protekti, estas ŝtelistoj; vi estas la sola honestulo, kiun ni renkontis en Grekujo, kaj viaj konsiloj estas la plej bonaj en la mondo; sed bonan nokton, sinjoro; bonan nokton!

– Je l’ nomo de la ĉielo, sinjorino!... Mi ne pledos por mi; pensu pri mi, kion vi volos. Sed lasu min nur diri al vi, kiamaniere vi reprenos vian monon.

– Kiel do vi volas, ke mi ĝin reprenu, se la tuta ĝendarmaro de la reĝlando ne estas kapabla repreni nin mem? Ĉu Haĝi-Stavros ne estas ja la Reĝo de la montoj? Ĉu li ne konas plu kaŝitajn vojojn? Ĉu la valetoj, la arbetaroj, la ŝtonegoj ne estas plu liaj ŝtelkaŝistoj kaj liaj kunkulpuloj? Bonan nokton, sinjoro; mi donos ateston pri via fervoro; mi diros al la rabistoj, ke vi plenumis ilian komision; sed, unu fojon por ĉiuj, bonan nokton!»

La bona sinjorino puŝis min ĉe la ŝultroj, kriante bonan nokton tiel akratone, ke mi tremis, ke ŝi vekos niajn gardantojn, kaj mi rifuĝis malgaje sub mian tendon. Kia tago, sinjoro! Mi entreprenis resumi ĉiujn okazaĵojn, kiuj hajlis sur mian kapon depost la horo, kiam mi foriris el Ateno por serĉadi la boryana variabilis. La renkonton kun la Anglinoj, la belajn okulojn de Mary-Ann, la pafilojn de la rabistoj, la hundojn, la pulojn, Haĝi-Stavros, dek kvin mil frankojn pagotajn, mian vivon kontraŭ tiu prezo, la orgion de la Ĉielira tago, la kuglojn siblantajn apud miaj oreloj, la ebrian vizaĝon de Vasili, kaj, por plenfini la feston, la maljustaĵojn de Sino Simons! Post tiom da malfeliĉoj, mi bezonis ankoraŭ esti konsiderata mem kiel ŝtelisto! La dormo, kiu konsolas pri ĉio, ne alportis helpon al mi. Mi estis lacegigita de la fariĝoj, kaj la forto mankis al mi por dormo. La tago leviĝis dum miaj doloraj meditoj. Mi sekvis per malvigla okulo la sunon, kiu supreniris super la horizonto. Konfuzaj bruoj postvenis iom post iom la silenton de la nokto. Mi ne havis la kuraĝon rigardi mian horloĝon pri la horo, aŭ deturni la kapon por vidi, kio okazas ĉirkaŭ mi. Ĉiuj miaj sentoj estis malakrigitaj pro laceco kaj senkuraĝiĝo. Mi kredas, ke se oni estus rulinta min malsupren de la monto, mi ne estus disetendinta la brakojn por min haltigi. En tiu neniiĝo de miaj kapablecoj, mi havis vizion, kiu devenis samtempe de revo kaj de halucino, ĉar mi estis nek maldormanta nek dormanta kaj miaj okuloj estis nek fermitaj nek malfermitaj. Ŝajnis al mi, ke oni estas enteriginta min vivantan; ke mia tendo el nigra felta ŝtofo estas florornamita katafalko, kaj ke oni kantas super mia kapo la preĝojn por la mortintoj. La timo min kaptis; mi volis krii; la parolo haltis en mia gorĝo aŭ estis superata de la voĉo de la kantistoj. Mi aŭdis sufiĉe klare la versetojn kaj la respondojn por ekkoni, ke mia funebra ceremonio estas farata en Greka lingvo. Mi faris fortan penon por movi mian dekstran brakon: ĝi estis el plombo. Mi etendis la maldekstran: ĝi cedis facile, ektuŝis la tendon, kaj faligis ion, kio similas al bukedo. Mi frotas miajn okulojn, mi sidiĝas, mi ekzamenas tiujn florojn, kiuj falis el la ĉielo, kaj mi ekkonas en la amaso belegan ekzempleron de la boryana variabilis. Ĝi mem! Mi tuŝis ĝiajn lobhavajn foliojn, ĝian gamosepalan kalikon, ĝian korolon konsistantan el kvin oblikvaj petaloj kunigitaj ĉe la bazo de stamena filamento, ĝiajn dek stamenojn, ĝian kvinloĝian ovarion: mi tenis en la mano la reĝinon de la malvacoj! Sed pro kiu hazardo ĝi troviĝis en la fundo de mia tombo? Kaj kiel mi sendos ĝin, el tiel malproksime, al la Hamburga Botanika Ĝardeno? En tiu momento, viva doloro atentigis min pri mia dekstra brako. Ŝajnis, kvazaŭ ĝi estus kaptaĵo de multego da nevideblaj bestetoj. Mi skuis ĝin per la maldekstra mano, kaj iom post iom ĝi reatingis sian normalan staton. Ĝi estis portinta mian kapon dum kelkaj horoj, kaj rigidiĝinta pro la premado. Mi vivis do, ĉar la doloro estas ja unu el la privilegioj de la vivo! Sed, tiuokaze, kion signifis tiu funebra kanto, kiu zumis obstine en miaj oreloj? Mi leviĝis. Nia loĝejo estis en la sama stato, kiel je la antaŭvespero. Sino Simons kaj Mary-Ann dormis profunde. Granda bukedo, sama kiel la mia, pendis ĉe la supraĵo de ilia tendo. Mi memoris fine, ke la Grekoj kutimas ornami ĉiujn domojn per floroj dum la nokto al la 1a de majo. Tiuj bukedoj kaj la boryana variabilis devenis do de la donacemo de la Reĝo.

La funebra kanto daŭris min persekuti. Mi supreniris la ŝtuparon, kiu kondukas al la skribejo de Haĝi-Stavros, kaj mi ekvidis spektaklon pli kuriozan ol ĉion, kio min mirigis la antaŭtagon. Altaro estis starigita sub la reĝa abio. La monaĥo, vestita per belegaj ornamoj, prikantis la Diservon kun impona indeco. Niaj drinkuloj de la pasinta nokto, unuj starante, aliaj surgenue en la polvo, ĉiuj religie senĉapiĝinte, estis metamorfozitaj en sanktuletojn: unu kisis pie bildon pentritan sur lignotabuleto, alia signadis sin kruce, seninterrompe kaj kvazaŭ pro pagita tasko; la plej fervoraj ĵetis la frunton teren kaj balais la polvon per siaj haroj. La juna ĉibuĝi de l’ Reĝo cirkaŭiris tra la vicoj portante pleton kaj dirante: «Donu almozon! kiu donacas al la Eklezio, tiu pruntas al Dio.» Kaj la centimoj pluvis antaŭ li, kaj la hajlobruo de kupro falanta sur kupron akompanis la voĉon de l’ pastro kaj la kantojn de la ĉeestantoj. Kiam mi alvenis ĉe la kunsidantajn preĝantojn, ĉiu el ili salutis min kun diskreta afableco, kiu memorigis la unuajn epokojn de la Eklezio, Haĝi-Stavros, kiu staris apud la altaro, faris lokon al mi ĉe sia flanko. Li tenis grandan libron en la mano, kaj imagu, kiel mi miris vidante, ke li psalmokantas altavoĉe la legotaĵojn. La rabisto diris la meson! Li estis ricevinta dum sia juneco la duan el la minoraj ordenoj, li estis anagnosto, t. e. lektoro. Kun unu plia grado, li estus desorĉisto kaj havus la povon forpeli la demonojn! Certe, sinjoro, mi ne estas unu el tiuj vojaĝantoj, kiuj miras pri ĉio, kaj mi praktikas sufiĉe energie la devizon nil admirari, sed mi restis tute mirigita kaj sufokiĝinta, ĉe tiu stranga ceremonio. Vidante la genufleksojn, aŭdante la preĝojn, oni povis supozi, ke la agantoj estas kulpaj nur pro iom da idoladorado. Ilia fido ŝajnis viva, kaj ilia konvinko, profunda; sed mi, vidinte ilin laborantajn, kaj sciante kiel malmulte kristanaj ili estas tiaokaze, ne povis malhelpi min, memdemandi: «Kiun oni trompas ĉi tie?»

La Diservo daŭris ĝis kelkaj minutoj post tagmezo. Unu horon poste, la altaro estis malaperinta, la rabistoj drinkis denove, kaj la «bona maljunulo» konkuris kun ili.

Haĝi-Stavros vokis min aparten, kaj demandis min, ĉu mi skribis. Mi promesis, ke mi faros ĝin tuj, kaj li donigis al mi kanojn, inkon kaj paperon. Mi skribis al John Harris, al Kristodulo, kaj al mia patro. Mi petegis Kristodulon, ke li sin intermetu ĉe sia maljuna kamarado, kaj diru al li, kiel nekapabla mi estas, trovi dek kvin mil frankojn. Mi rekomendis min al la kuraĝo kaj inventemo de Harris, kiu ne estis homo, kiu lasas amikon en embaraso. «Se iu povas min savi, skribis mi al li, ĝi estas vi. Mi ne scias, kiel vi faros, sed mi esperas en vi per mia tuta animo: vi estas tiel granda frenezulo! Mi ne esperas, ke vi trovos dek kvin mil frankojn por min reaĉeti: estus necese, ilin pruntepreni de Sro Mérinay, kiu ne kutimas prunti. Cetere, vi estas tro Amerikana por akcepti tian negocon. Agu, kiel plaĉos al vi; ekbruligu la reĝlandon; mi aprobas ĉion antaŭe; sed ne perdu tempon. Mi sentas, ke mia kapo estas senforta, kaj ke la prudento povus min forlasi antaŭ la fino de l’ monato.»

Al mia malfeliĉa patro, mi gardis min diri, kia estas mia situacio. Por kio utilus, mortigi lian koron, montrante al li danĝerojn, de kiuj li ne povas liberigi min? Mi skribis al li, kiel mi kutimis fari je la unua de ĉiu monato, ke mi fartas bone, kaj ke mi deziras, ke mia letero trovu la familion sana. Mi aldonis, ke mi vojaĝas surmonte, ke mi trovis la boryana variabilis kaj junan Anglinon pli belan kaj pli riĉan ol tiu princino Ipsof, kiu memorigis al ni tian romanon. Mi ne sukcesis ankoraŭ inspiri amon al ŝi, pro manko de favoraj cirkonstancoj, sed eble mi trovos baldaŭ okazon por fari al ŝi iun grandan servon, aŭ montri min al ŝi en la nekontraŭstarebla kostumo de mia onklo Rosenthaler. «Tamen, aldonis mi kun sento de nevenkebla malgajeco, kiu scias, ĉu mi ne mortos fraŭlo? En tia okazo, la rolo de Frantz aŭ de Johano-Nikolao estus, riĉigi la familion. Mia sano estas pli bona ol iam, kaj miaj fortoj ne estas ankoraŭ difektitaj; sed Grekujo estas perfida lando, kiu facile faligas eĉ la plej fortikan homon. Se mi estus destinita por neniam revidi Germanujon kaj perei ĉi tie, pro ia neantaŭvidita bato, je la fino de mia vojaĝo kaj de miaj laboroj, kredu bone, kara kaj bonega patro, ke mia lasta bedaŭro estus morti malproksime de mia familio, kaj ke mia lasta penso alflugus vin.»

Haĝi-Stavros ekvenis en la momento, kiam mi forviŝis larmon, kaj mi kredas, ke tiu signo de malforteco malutilis al mi en lia spirito.

«Nu, junulo, diris li al mi, kuraĝon! Ne estas ankoraŭ la momento, plori pri vi mem. Kion, diable! ŝajnas, kvazaŭ vi estus sekvanta vian enterigiron! La Angla sinjorino ĵus skribis leteron da ok paĝoj, kaj ŝi ne lasis unu larmon fali en la inkujon. Iru kaj faru al ŝi societon; ŝi bezonas distraĵon. Ha! se vi estus homo de mia hardeco! Mi ĵuras al vi, ke en via aĝo kaj en via loko, mi ne estus restinta longe mallibera. Mia reaĉeto estus pagita antaŭ du tagoj, kaj mi scias bone, kiu estus doninta la monon. Vi ne havas edzinon?

– Ne.

– Nu? Ĉu vi ne komprenas? Reiru al via loĝejo, kaj estu aminda! Mi liveris al vi belan okazon por riĉiĝi. Se vi ne profitos ĝin, vi estos mallertulo, kaj se vi ne kalkulos min inter viaj bonfarintoj, vi estos maldankulo!»

Mi trafis Mary-Ann kaj ŝian patrinon sidantaj apud la fonto. Atendante la promesitan ĉambristinon, ili laboris mem por mallongigi siajn rajdrobojn. La rabistoj estis liverintaj al ili fadenon, aŭ pli ĝustadire ŝnureton, kaj kudrilojn taŭgajn por kudri veltolon. De tempo al tempo, ili interrompis sian laboron por direkti rigardon al la domoj de Ateno. Estis ĉagrenige, vidi la urbon tiel proksima, kaj povi aliri ĝin nur kontraŭ elspezo da cent mil frankoj! Mi demandis ilin, kiel ili dormis. La sekeco de ilia respondo pruvis al mi, ke ili tre volonte rezignus mian konversacion. En tiu momento mi rimarkis por la unua fojo la harojn de Mary-Ann; ŝi estis sen ĉapelo, kaj, plene lavinte sin ĉe la rivereto, ŝi lasis sian hararon sekiĝi sub la suno. Mi estus neniam kredinta, ke unu sola virino povas havi tian kvantegon da silkaj bukloj. Ŝiaj longaj kastankoloraj haroj falis laŭlonge de la vangoj kaj malantaŭ la ŝultroj. Sed ili ne pendis malsprite kiel tiuj de ĉiu ajn virino, kiu ĵus eliris el la bano. Ili kurbiĝis en densaj ondoj, kiel la surfaco de lageto, kiun frizas la vento. La lumo, glitante, tra tiu vivanta arbaro, koloris ĝin per dolĉa kaj velura brilo; ŝia vizaĝo, tiel enkadrigita, similis per ĉiuj trajtoj al muska rozo. Mi diris al vi, sinjoro, ke mi estis neniam aminta virinon, kaj certe, mi ne estus elektinta, kiel unuan amatinon, fraŭlinon, kiu min konsideras kiel ŝteliston. Sed mi povas konfesi, ne kontraŭdirante min, ke mi estus volinta oferi mian vivon por savi tiujn belajn harojn el la manoj de Haĝi-Stavros. Mi elpensis subite planon de riska, sed ne neebla fugo.

Nia loĝejo havis du elirejojn: ĝi komunikis kun la skribejo de l’ Reĝo kaj kun la abismo. Foriri tra la skribejo de Haĝi-Stavros, estis absurde: ni devus poste trairi la tendaron de la rabistoj kaj la duan defendan linion, kiun gardas la hundoj. Restis la abismo. Kliniĝante super ĝi, mi rimarkis, ke la ŝtonego, preskaŭ vertikala, prezentas sufiĉe da kavaĵoj, da herbotufoj, da arbetoj kaj da ĉiuspecaj malebenaĵoj, por ke oni povu malgrimpi, ne frakasiĝante. Kio igis la foriron danĝera tiuflanke, estis la kaskado. La rivereto, kiu eliris el nia ĉambro, kovris la deklivon de l’ monto per terure glitiga akvaro. Cetere, estis malfacile konservi sian kvietecon kaj malsupreniri ekvilibre kun tia duŝo sur la kapo.

Sed ĉu ne ekzistis rimedo por deturni la torenton? Eble. Esplorante pli zorge nian loĝejon, mi rimarkis, ke, sen ia dubo, la akvo restadis en ĝi, antaŭ ol ni loĝis tie. Nia ĉambro estis nur senakvigita lageto. Mi sublevis parton de la tapiŝo, kiu kreskas sub niaj piedoj, kaj trovis dikan sedimenton, kiun lasis la akvo de la fonto. Iam, ĉu pro tio, ke la tertremoj, tiel oftaj sur la montoj, rompis ie la digon, aŭ tial ke ŝtonvejno, pli mola ol la ceteraj, tralasis la fluon, la tuta fluida amaso ĵetis sin eksteren. Por fermi tiun kluzon, malfermitan de multaj jaroj, kaj malliberigi la akvon en ĝian antaŭan kuŝejon, ni ne bezonos du horojn da laboro. Unu horo, maksimume, sufiĉos por ke la malseka ŝtonego elgutigu: la nokta venteto baldaŭ sekigos la vojon. Nia foriĝo, tiel preparite, ne postulos pli ol dudek kvin minutoj. Alveninte ĉe la piedon de la monto, ni havos Atenon antaŭ ni, la steloj nin gvidos; la vojoj estas malbonegaj, sed ni ne riskos renkonti unu rabiston sur ili. Kiam la Reĝo venos, matene, viziti nin por ekscii, kiel ni pasigis la nokton, li vidos, ke ni pasigis ĝin kurante; kaj ĉar oni instruiĝas en ĉiu aĝo, li ekscios per propra elspezo, ke oni devas konfidi nur al si mem, kaj ke kaskado ne taŭgas kiel gardisto de kaptitoj.

Tiu projekto ŝajnis al mi tiel admirinda, ke mi tuj konigis ĝin al tiu, kiu ĝin inspiris. Mary-Ann kaj Sino Simons aŭskultis min, komence, kiel singardemaj konspirantoj aŭskultas instigan policagenton. Tamen, la juna Anglino mezuris sentreme la profundecon de la valo: «Oni povus malsupreniri, diris ŝi. Ne sola, sed kun helpo de fortika brako. Ĉu vi estas forta, sinjoro?»

Mi respondis, nesciante kial: «Mi estus tia, se vi konfidus al mi». Tiuj paroloj, al kiuj mi ligis neniun specialan sencon, enhavis verŝajne ian malspritaĵon, ĉar ŝi ruĝiĝis deturnante la kapon. «Sinjoro, daŭrigis ŝi, povas esti, ke ni juĝis vin nejuste: la malfeliĉo maldolĉigas. Mi kredus volonte, ke vi estas honesta junulo.»

Ŝi estus povinta trovi ion pli afablan por diri; sed ŝi ŝovis al mi tiun kvazaŭ-komplimenton per tiel dolĉa voĉo kaj kun tiel penetra rigardo, ke mi estis tuŝata ĝis en la fundo de l’ animo. Tiel vere estas, sinjoro, ke la ario akceptigas la kanton!

Ŝi prezentis al mi sian ĉarman manon, kaj mi etendis jam miajn kvin fingrojn por ĝin preni, kiam ŝi alipensis subite kaj diris, frapante sian frunton: «Kie vi trovos materialojn por digo?

– Sub niaj piedoj: la herbaĵon!

– La akvo ĝin forportos.

– Ne antaŭ du horoj. Post ni, la superakvego!

– Bone, diris ŝi.» Tiun fojon, ŝi liveris al mi ŝian manon, kaj mi alproksimigis ĝin al miaj lipoj. Sed tiu kapricema mano foriĝis subite. «Ni estas gardataj nokte kaj tage: ĉu vi pripensis tion?» Mi ne pripensis ĝin eĉ unu momenton, sed mi estis jam tro antaŭenirinta por retroiri pro la kontraŭaĵoj. Mi respondis kun decidemo, kiu mirigis min mem: «La Korfuano? Mi scias, kion fari. Mi ligos lin ĉe arbotrunkon.

– Li krios.

– Mi lin mortigos.

– Per kiaj bataliloj?

– Mi ŝtelos kelkajn.» Ŝteli, mortigi, ĉio tio ŝajnis natura al mi, de l’ momento, kiam mi kvazaŭ kisis ŝian manon. Prijuĝu, sinjoro, je kio mi estus kapabla, se iam mi enamiĝus!

Sino Simons aŭskultis min kun iom da bonvolo; kaj ŝajnis al mi, ke ŝi aprobas min per rigardo kaj gesto. «Kara sinjoro, diris ŝi al mi, via dua ideo estas pli bona ol la unua; jes, treege pli bona. Mi estus neniam konsentinta pagi reaĉeton, eĉ kun la certeco, ke mi reenspezos ĝin. Mi petas, rediru do al mi, kion vi intencas fari por nin savi.»

– Mi respondas pri ĉio, sinjorino. Mi havigos al mi ponardon jam hodiaŭ. Tiun nokton, niaj rabistoj kuŝiĝos frue, kaj ili dormos profunde. Mi leviĝos je la deka, mi premligos nian gardiston, mi buŝoŝtopos lin, kaj, se necese, lin mortigos. Tio ne estos krimmortigo, sed ekzekuto: li meritis dudek mortojn, ne unu. Je la duono post la deka, mi forlevos kvindek kvadratajn futojn da herbaĵo, vi portos ĝin al la rivereto, mi konstruos la digon: sume, unu horo kaj duono. Estos noktomezo. Ni laboros por plifortigi nian konstruaĵon, dum la vento sekigos al ni la vojon. La unua sonoras; mi prenas la fraŭlinon sub mian maldekstran brakon; ni glitas kune ĝis tiu fendo, ni subtenas nin per tiuj du herbotufoj, ni atingas tiun sovaĝan figarbon, ni ripozas ĉe tiu verda kverko, ni rampas laŭlonge de tiu elstaraĵo ĝis la grupo de ruĝaj rokoj, ni saltas en la valon, kaj ni estas liberaj!

– Bone! Kaj mi?»

Tiu mi falis sur mian entuziasmon kiel sitelo da glacia akvo. Oni ne ekpensas pri ĉio, kaj mi estis forgesinta la savon de Sino Simons. Reiri por ŝin serĉi, tio ne estis imagebla. La supreniro estis neebla sen ŝtupetaroj. La bona sinjorino rimarkis mian konfuzecon. Ŝi diris al mi, kun pli da kompato ol da ofenditeco: «Mia malfeliĉa sinjoro, vi vidas, ke al la romanemaj projektoj mankas ĉiam io. Permesu al mi, resti ĉe mia unua ideo, kaj atendi la ĝendarmaron. Mi estas Anglino, kaj kutimiĝis de longe konfidi al la leĝo. Cetere, mi konas la Atenanajn ĝendarmojn; mi vidis ilin paradantajn sur la placo de l’ Palaco. Ili estas belaj homoj, kaj sufiĉe puraj rilate al ilia Grekeco. Ili havas longajn lipharojn kaj perkutpafilojn. Kion ajn vi pensas, ili estas, kiuj nin fortiros de ĉi tie.»

La Korfuano alvenis ĝustatempe, por ke mi ne bezonu respondi. Li alkondukis la ĉambristinon de la sinjorinoj. Ĝi estis Albanianino sufiĉe bela, malgraŭ ŝia stumpa nazo. Du rabistoj, kiuj vagis sur la monto, estis kaptintaj sin tute dimanĉevestitan, inter ŝia patrino kaj ŝia fianĉo. Ŝi aŭdigis kriojn kapablajn trafendi marmoron, sed oni konsolis ŝin per la promeso, ke oni liberigos ŝin kun pago antaŭ du semajnoj. Ŝi submetiĝis bravuline, kaj ĝojis preskaŭ pri malfeliĉo, kiu pligrandigos ŝian doton. Feliĉa lando, kie la vundoj de la koro estas kuraceblaj per kvin-frankaj moneroj! Tiu servistino filozofo ne utilis tre al Sino Simons: el ĉiuj laboroj de sia sekso, ŝi sciis nur la plugarton. Kaj al mi, ŝi igis la vivon netolerebla, pro ŝia kutimo, maĉeti ajlan bulbon pro frandemo kaj koketeco, kiel la Hamburgaj sinjorinoj sin amuzas per manĝetado de bombonoj.

La tago finiĝis sen alia okazaĵo. La posta tago ŝajnis al ni ĉiuj netolereble longa. La Korfuano ne malproksimiĝis de ni je unu futo. Mary-Ann kaj lia patrino serĉis la ĝendarmojn sur la horizonto, kaj vidis neniun. Mi, kutimante ageman vivon, konsumiĝis pro senokupeco. Al mi estis permesite kuri sur la monto kaj herbokolekti, bone gardate; sed io, mi ne scias kio, restigis min apud la sinjorinoj. Dum la nokto, mi dormis malbone; mia projekto pri fugo trakuris obstine mian kapon. Mi estis rimarkinta la lokon, kien la Korfuano metas sian ponardon antaŭ ol kuŝiĝi; sed mi estus kredinta, ke mi fidrompas, se mi foriĝus sen Mary-Ann.

Sabaton matene, nekutima bruo altiris min al la reĝa skribejo. Mia tualeto daŭris mallonge: mi dormis ja vestite.

Haĝi-Stavros, starante meze de sia trupo, prezidis tumultan militkonsiliĝon. Ĉiuj rabistoj estis en milita kostumo, armitaj de la piedoj ĝis la kapo. Dek aŭ dek du kestegoj, kiujn mi ne estis vidinta antaŭe, kuŝis sur portiloj. Mi divenis, ke ili enhavas la pakaĵojn, kaj ke niaj kaptintoj sin preparas por foriri. La Korfuano, Vasili kaj Sofoklis konsiliĝis laŭtege kaj parolis ĉiuj samtempe. Oni aŭdis, malproksime, la antaŭajn gardostarantojn, kiuj bojas. Estafeto en ĉifonaĵoj kuris al la Reĝo, kriante: «La ĝendarmoj!»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.