La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

La Ĝendarmoj

La Reĝo ne ŝajnis tre emociita. Tamen, liaj brovoj montriĝis pli kuntiritaj ol kutime, kaj la sulkoj de liaj frunto formis akutan angulon inter ambaŭ okuloj. Li demandis la ĵus alveninton:

«Tra kie ili suprenvenas?

– Tra Kastia.

– Kiom da kompanioj?

– Unu.

– Kiu?

– Mi ne scias.

– Ni atendu.»

Dua kuriero alvenis rapidege por alarmi. Haĝi-Stavros kriis al li el tiel malproksime, kiel li povis lin ekvidi: «Ĉu ĝi estas la kompanio de Perikles?»

La rabisto respondis: «Mi ne povas diri: mi ne scias legi la ciferojn.» Pafo eksonis malproksime. «Silentu!» diris la Reĝo prenante sian poŝhorloĝon. La ĉeestantoj silentis religie. Kvar pafoj intersekvis de minuto al minuto. La lastan sekvis eksplodbruo tiel forta, ke ĝi similis al plena salvo. Haĝi-Stavros remetis ridetante sian horloĝon en la poŝon.

«Bone, diris li; reportu la pakaĵojn en la tenejon, kaj donu al ni vinon el Egino; ĝi estas la kompanio de Perikles.»

Li ekvidis min en mia angulo, precize kiam li estis finanta sian frazon. Li vokis min mokeme:

«Venu, sinjoro Germano, vi ne estas troa. Estas bone leviĝi frumatene: oni vidas kuriozajn aferojn. Ĉu via soifo ankaŭ vekiĝis? Vi trinkos glason da Egina vino kun niaj bravaj ĝendarmoj.»

Kvin minutojn poste, oni alportis tri grandajn vinsakojn, prenitajn el iu sekreta konservejo. Malfruiĝinta gardostarinto venis por diri al la Reĝo:

«Bona novaĵo! La ĝendarmoj de Perikles!»

Kelkaj rabistoj rapidis renkonten al la trupo. La Korfuano, lerta oratoro, kuris alparoladi la kapitanon. Baldaŭ oni aŭdis la tamburon; la blua standardo ekaperis, kaj sesdek bone armitaj ĝendarmoj paradmarŝis duvice ĝis la skribejo de Haĝi-Stavros. Mi rekonis Sron Perikles, ĉar mi estis admirinta lin sur la promenejo Patisja. Li estis juna tridekkvin-jara oficiro, bruna, koketa, ŝatata de la sinjorinoj, bela valsamanto ĉe la kortego, kaj portanta gracie la ferladajn epoletojn. Li remetis sian sabron en la ingon, kuris al la Reĝo de la montoj, kaj kisis lin ĉe la buŝo, dirante: «Bontagon, baptopatro!

– Bontagon, knabo, respondis la Reĝo karesante lian vangon per la dorso de la mano. Ci fartis ĉiam bone?

– Dankon. Kaj vi?

– Kiel ci vidas. Kaj la familio?

– Mia onklo la episkopo suferas pro febro.

– Alkonduku lin al mi ĉi tien; mi resanigos lin. Ĉu la polica prefekto fartas pli bone?

– Iom; li sendas al ci multajn komplimentojn; la ministro ankaŭ.

– Kio nova?

– Balo en la palaco, la venontan 15-an. Ĝi estas decidita: La Jarcento ĝin sciigis.

– Ci dancas do ĉiam? Kaj kio ĉe la borso?

– Ĝenerala malkariĝo.

– Brave! Ĉu ci havas leterojn por mi?

– Jes; jen ili estas. Fotini ne estis preta. Ŝi skribos al ci per la poŝto.

– Glason da vino.... Je cia sano, infano!

– Dio cin benu, baptopatro! Kiu estas tiu Franko, kiu nin aŭskultas?

– Nenio: negrava Germano. Ĉu ci scias ion por konsili al ni?

– La ĝenerala pagisto sendas dudek mil frankojn al Argos. La mono pasos morgaŭ tra la Scironaj ŝtonegoj.

– Mi estos tie. Ĉu mi bezonos multajn virojn?

– Jes: la kaso havas eskorton da du kompanioj.

– Bonaj aŭ malbonaj?

– Malbonegaj. Homoj kapablaj kontraŭstari ĝis morto.

– Mi kunprenos mian tutan personaron. Dum mia foresto, ci gardos niajn kaptitojn.

– Kun plezuro. Sed sciu, oni ricevis la plej severajn ordonojn. Ciaj Anglinoj skribis al sia ambasadoro. Ili vokas la tutan armeon por helpo.

– Kaj mi estas, kiu donis al ili la paperon! Oni konfidu do al la homoj!

– Mi devos verki mian raporton en rilato kun tio. Mi rakontos furiozan batalon.

– Ni redaktos ĝin kune.

– Jes. Tiun fojon, baptopatro, mi estos, kiu venkis.

– Ne!

– Jes do! Mi volas ricevi ordenon.

– Ci ricevos ĝin alifoje. Kia nesatigebla homo! Mi faris cin kapitano antaŭ malpli ol unu jaro!

– Sed komprenu do, kara baptopatro, ke malvenko utilos al ci. Kiam oni scios, ke cia bando estas disigita, la konfido renaskiĝos, la vojaĝantoj venos, kaj ci faros oran profiton.

– Jes, sed se mi estos venkita, la borso supreniĝos, kaj mi spekulacias malkariĝon.

– Tio estas alia afero! Almenaŭ, lasu min buĉi dek-duon da ciaj viroj!

– Estu! Tio malutilos al neniu. Miaflanke, mi bezonas mortigi dek el la ciaj.

– Kiel? Oni vidos ja, kiam ni revenos, ke la kompanio estas kompleta.

– Tute ne. Ci lasos ilin ĉi tie; mi bezonas rekrutojn.

– Tiuokaze, mi rekomendas al ci la junan Spiro, mian adjutant-serĝenton. Li studis en la lernejo de «Evelpidoj», li estas instruita kaj inteligenta. La plendidulo ricevas nur sepdek ok frankojn ĉiumonate, kaj liaj gepatroj ne estas feliĉaj. Se li restos en la armeo, li ne fariĝos subleŭtenanto antaŭ kvin aŭ ses jaroj; la oficiraro estas tro multnombra. Sed li distingigu sin en cia trupo: oni proponos al li subaĉeton, kaj li havos sian promocion antaŭ ses monatoj.

– Mi havas nenion kontraŭ juna Spiro! Ĉu li scias la Francan?

– Sufiĉe.

– Eble mi gardos lin. Se li taŭgos, mi donos al li procenton en la entrepreno; li fariĝos akciulo.–Ci portos nian tiujaran raporton al ĝia adreso. Mi donas 82 pro cento.

– Brave! miaj ok akcioj estos produktintaj al mi pli ol mia kapitana salajro. Ha! baptopatro, kia metio estas la mia!

– Kion ci volas? Ci estus rabisto, sen la ideoj de cia patrino. Ŝi pretendis ĉiam, ke la inklino mankas al ci. Je cia sano! Je la via, sinjoro Germano! Mi prezentas al vi mian baptofilon, kapitanon Perikles, ĉarman junulon, kiu scias kelkajn lingvojn, kaj kiu bonvolos anstataŭi min apud vi dum mia foresto. Mia kara Perikles, mi prezentas al ci sinjoron, kiu estas doktoro kaj valoras dek kvin mil frankojn. Ĉu ci povas kredi, ke tiu granda doktoro, kiel ajn doktoro li estas, ne ankoraŭ sciis pagigi sian reaĉeton de niaj Anglinoj! La mondo degeneras, infano: ĝi estis pli perfekta en mia tempo.»

Tiel parolinte, li leviĝis vigle, kaj kuris doni kelkajn ordonojn pri la foriro. Ĉu pro plezuro ekmilitiri, aŭ pro ĝojo kaŭzita de la vizito de lia baptofilo, li ŝajnis tute rejuniĝinta; li havis dudek jarojn malplie, li ridis, li ŝercis, li skuis sian reĝan majestecon. Mi estus neniam kredinta, ke la sola okazaĵo kapabla gajigi rabiston, estas la alveno de la ĝendarmaro. Sofoklis, Vasili, la Korfuano kaj la ceteraj estroj diskonigis en la tendaron la volojn de la Reĝo. Ĉiu estis baldaŭ preta por foriri, dank’ al la tiumatena alerto. La juna adjutant-serĝento Spiro kaj la naŭ viroj elektitaj inter la ĝendarmoj interŝanĝis siajn uniformojn kontraŭ la pentrinda rabista vestaro. Ĝi estis vera ĵonglo: la militministro, se li estus ĉeestinta, sentus de l’ aliformiĝo nur aerpuŝon. La novaj rabistoj montris nenian bedaŭron al sia antaŭa metio. Nur tiuj murmuris, kiuj restis sub la standardo. Du aŭ tri veteranoj diris laŭte, ke oni favoras tro per «elekto», ne enkalkulante sufiĉe la «seniorecon». Kelkaj grumbluloj[6] fanfaronis pri siaj heroaĵoj kaj pretendis, ke ili pasigis jam unu servotempon en la rabistaro. La kapitano trankviligis ilin kiel eble plej bone, promesante, ke ilia vico venos.

Haĝi-Stavros, antaŭ ol foriri, donis ĉiujn ŝlosilojn al sia anstataŭonto. Li montris al li la vinogroton, la farunkavernon, la ŝtonfendon por fromaĝo, kaj la arbotrunkon, en kiun oni enfermas la kafon. Li konigis al li ĉiujn antaŭzorgojn, kiuj povas malhelpi nian forkuron kaj konservigi tiel altvaloran kapitalon. La bela Perikles respondis ridetante: «Kion ci timas? Mi estas akciulo.»

Je la sepa matene, la Reĝo ekiris kaj liaj regatoj marŝis unu post alia malantaŭ li. La tuta bando malproksimiĝis norden, montrante la dorson al la Scironaj ŝtonegoj. Ĝi revenis, per vojo iom longa sed oportuna, ĝis la fundo de la valo, kiu pasis sub nia loĝejo. La rabistoj kantis altavoĉe, vadante en la akvo de la kaskado. Ilia milita marŝo estis kvarversa kanto, juneca verko de Haĝi-Stavros:

Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj.Lia orumita pafilo.., k. t. p.

Vi certe konas ĝin; la Atenaj knaboj kantas nenion alian, irante al la katekismo.

Sino Simons, kiu dormis apud sia filino kaj sonĝis pri ĝendarmoj, kiel ĉiam, vekiĝis subite kaj kuris al la fenestro, t. e. al la kaskado. Ŝi havis kruelan elreviĝon vidante malamikojn, tie, kie ŝi esperis savantojn. Ŝi rekonis la Reĝon, la Korfuanon, kaj multajn aliajn. Kio ŝin mirigis ankoraŭ pli, estis la multeco de la partoprenantoj en tiu matena militiro. Ŝi komputis ĝis sesdek viroj, kiuj sekvas Haĝi-Stavros. «Sesdek! pensis ŝi: nur dudek restas do por nin gardi!» La ideo de fugo, kiun ŝi malakceptis antaŭ-hieraŭ, revenis kun iom da aŭtoritateco en ŝian spiriton. Meze de siaj pripensoj, ŝi vidis neatenditan post-gvardion, kiu pasas. Dek ses, dek sep, dek ok, dek naŭ, dudek viroj! Restas do plu neniu en la tendaro! Ni estas liberaj! «Mary-Ann!» ekkriis ŝi. La viciro ĉiam daŭradis. La bando konsistis el okdek rabistoj; naŭdek foriris! Dekduo da hundoj postmarŝis; sed ŝi ne faris la penon, ilin komputi.

Mary-Ann leviĝis ĉe la krio de sia patrino, kaj rapidis el la tendo.

«Liberaj! kriis Sino Simons. Ĉiuj foriris. Kion mi diras? ĉiuj! Foriris pli da ili, ol ekzistis. Ni kuru, filino!»

Ili kuris al la ŝtuparo kaj vidis la reĝan tendaron, okupitan de la ĝendarmoj. La Greka standardo flirtis triumfe ĉe la pinto de l’ abio. La lokon de Haĝi-Stavros okupis Sro Perikles. Sino Simons flugis en liajn brakojn kun tia fervoro, ke li malfacile sukcesis eviti ŝian kison.

«Anĝelo de Dio, diris ŝi al li, la rabistoj foriris!»

La kapitano respondis en Angla: «Jes, sinjorino.

– Vi forkurigis ilin?

– Estas vere, sinjorino, ke, sen ni, ili estus ankoraŭ ĉi tie.

– Bonega junulo! La batalo estis certe terura!

– Ne tro: batalo sen larmoj. Mi bezonis nur diri unu parolon.

– Kaj ni estas liberaj!

– Sendube.

– Ni povas reiri Atenon!

– Kiam plaĉos al ni.

– Nu, ni foriru!

– Neeble, tiumomente.

– Kion ni faras ĉi tie?

– Nian devon de venkintoj: ni gardas la batalkampon!

– Mary-Ann, premu la manon de la sinjoro.»

La juna Anglino obeis.

«Sinjoro, daŭrigis Sino Simons, Dio vin sendis. Ni estis perdintaj ĉiun esperon. Nia sola defendanto estis juna Germano el meza rango, scienculo, kiu kolektas herbojn kaj volis nin savi tra la plej absurdaj vojoj. Fine, vi alvenis! Mi estis certa, ke la ĝendarmaro nin liberigos. Ĉu ne, Mary-Ann?

– Jes, patrineto.

– Sciu, sinjoro, ke tiuj rabistoj estas la lastaj el la homoj. Por komenci, ili prenis ĉion, kion ni kunportis.

– Ĉion? demandis la kapitano.

– Ĉion, escepte mian horloĝon, kiun mi estis singarde kaŝinta.

– Vi estis prava, sinjorino. Kaj ĉu ili konservis, kion ili prenis de vi?

– Ne, ili redonis al ni tricent frankojn, arĝentan necesujon, kaj la horloĝon de mia filino.

– Tiuj objektoj estas do ankoraŭ en viaj manoj?

– Ja certe.

– Ĉu oni prenis viajn fingro- kaj orel-ringojn?

– Ne, sinjoro kapitano.

– Havu la komplezon, ilin doni al mi.

– Kion doni al vi?

– Viajn fingro- kaj orel-ringojn, arĝentan necesujon, du horloĝojn kaj monsumon da tricent frankoj.»

Sino Simons protestis vive: «Kiel! sinjoro, vi volas repreni de mi, kion redonis la rabistoj?»

La kapitano respondis indece: «Sinjorino, mi faras mian devon.

– Via devo estas, nin senigi!

– Mia devo estas, kolekti ĉiujn konvinkigajn objektojn, necesajn por la proceso de Haĝi-Stavros.

– Li estos do juĝata?

– Tuj kiam ni estos kaptintaj lin.

– Al mi ŝajnas, ke niaj juveloj kaj nia mono utilos por nenio, kaj ke vi havas sufiĉe da pruvoj por igi lin pendigita. Unue, li kaptis du Anglinojn: kion oni bezonas plie?

– Estas necese, sinjorino, obei la kutimojn de la juĝado.

– Sed, kara sinjoro, inter la objektoj, kiujn vi petas de mi, estas kelkaj, kiujn mi ŝategas.

– Des pli forta motivo, sinjorino, por ilin alkonfidi al mi.

– Sed se mi ne havos pli horloĝon, mi scios neniam....

– Sinjorino, mi estos ĉiam feliĉa, diri al vi, kioma horo estas.»

Mary-Ann siavice rimarkigis, ke ŝi malvolonte demetus siajn orelringojn.

«Fraŭlino, respondis la ĝentila kapitano, vi estas sufiĉe bela por ne bezoni ornamaĵojn. Vi restos pli facile sen juveloj, ol viaj juveloj sen vi.

– Vi estas tro afabla, sinjoro, sed mia arĝenta necesujo estas necesega objekto. La vorto necesujo montras ja objekton, kiun oni ne povas forlasi.

– Vi estas milfoje prava, fraŭlino. Tial do mi petegas, ke vi ne insistu pri tiu punkto. Ne duobligu la bedaŭron, kiun mi jam sentas senigante laŭleĝe du tiel distingajn personojn. Ho ve! fraŭlino, ni militistoj estas la sklavoj de la ordonaro, la instrumentoj de la leĝo, la homoj de la devo. Bonvolu akcepti mian brakon: mi havos la honoron konduki vin al via tendo. Tie, ni faros la inventaron, kun via afabla permeso.»

Mi ne estis preterlasinta unu vorton de tiu dialogo, kaj detenis min ĝis la fino; sed kiam mi vidis, ke tiu fripona ĝendarmo prezentas sian brakon al Mary-Ann por ŝin senigi ĝentile, mi ekbolis, kaj marŝis rekte al li, por diri al li liajn veraĵojn. Versimile, li legis sur miaj okuloj la komencon de mia parolo, ĉar li ĵetis minacan rigardon al mi, forlasis la sinjorinojn ĉe la ŝtuparo al ilia ĉambro, metis gardostaranton antaŭ la pordon, kaj revenis al mi dirante:

«Nun, ni parolu!»

Li fortiris min, ne aldonante unu vorton, ĝis la fundo de la reĝa skribejo. Tie, li starigis sin kontraŭ min, rigardis min inter miaj okuloj, kaj diris:

«Sinjoro, vi komprenas la Anglan?»

Mi konfesis mian scion. Li daŭrigis:

«Vi scias ankaŭ la Grekan?

– Jes, sinjoro.

– Tiuokaze, vi estas tro klera. Ĉu estas kompreneble, ke mia baptopatro tute trankvile rakontas niajn aferojn antaŭ vi? Akcepteble, tamen, pri la liaj: li ne bezonas sin kaŝi. Li estas reĝo, li dependas nur de sia sabro. Sed mi, diable! metu vin en mian lokon. Mia situacio estas delikata, kaj mi devas atenti multajn cirkonstancojn. Mi ne estas riĉa, mi posedas nur mian salajron, la estimon de miaj estroj, kaj la amikecon de la rabistoj. La maldiskreteco de unu vojaĝanto povas perdigi al mi du trionojn de mia posedaĵo.

– Kaj vi esperas, ke mi silentos pri viaj malnoblaĵoj!

– Kiam mi esperas ion, sinjoro, mia konfido estas vere malofte trompata. Mi ne scias, ĉu vi forlasos vivanta tiujn montojn, kaj ĉu via reaĉeto estos iam pagita. Se mia baptopatro senkapigos vin, mi estos trankvila, vi ne babilos. Se kontraŭe, vi repasos tra Ateno! mi konsilas al vi amike, silentu pri tio, kion vi vidis. Imitu la diskretecon de la mortinta sinjorino dukino de Piacenza, kiu estis arestita de Bibiĥi, kaj mortis post dek jaroj ne rakontinte al iu la detalojn de sia aventuro. Ĉu vi konas proverbon, kiu diras: «La lango senkapigas»? Primeditu ĝin serioze, kaj ne risku la danĝeron, konstati ĝian ĝustecon.

– La minaco....

– Mi ne minacas, sinjoro. Mi estas homo tro bone edukita por iri ĝis minaco: mi avertas vin. Se vi babilus, ne estas mi, kiu venĝus min. Sed ĉiuj soldatoj de mia kompanio havas fervoregon al sia kapitano. Ili defendas miajn interesojn pli varme ol mi mem, kaj ili estus senkompataj, je mia granda bedaŭro, al la nesingardemulo, kiu estus kaŭzinta al mi ian malagrablaĵon.

– Kion vi timas, se vi havas tiom da kunkulpantoj?

– Mi timas nenion de la Grekoj, kaj en ordinara tempo mi insistus malpli forte pri miaj konsiloj! Laŭvere, inter niaj estroj troviĝas kelkaj frenezuloj, kiuj pretendas, ke oni devas agi same kontraŭ la rabistoj, kiel kontraŭ la Turkoj; sed mi trovus ankaŭ konvinkitajn defendantojn, se la demando estus pridiskutota en familia rondo. La malbono estas, ke la diplomatoj povus eble sin intermeti, kaj ke la ĉeesto de fremda armeo malutilus versimile al la sukceso de mia afero. Se, pro via kulpo, malfeliĉo min trafus, vidu, sinjoro, al kio vi estus elmetata! Oni ne povas fari kvar paŝojn en la reĝlando, ne renkontante ĝendarmon. La vojo de Ateno al Pireo estas sub la observo de tiuj koleruloj, kaj akcidento okazas facile.

– Bone, sinjoro; mi pripensos tion.

– Vi promesas al mi la sekretecon?

– Vi havas nenion por peti de mi, kaj mi havas nenion por promesi al vi. Vi informas min pri la danĝereco de la maldiskretaĵoj. Mi notas ĝin, kaj ĝin memoros.

– Kiam vi estos en Germanujo, vi povos ĉion rakonti, kio plaĉos al vi. Parolu, skribu, presigu; tute egale. La verkoj, kiujn oni publikigas kontraŭ ni, malutilas al neniu, escepte eble al siaj aŭtoroj. Vi estas libera, provi la entreprenon. Se vi pentros fidele, kion vi vidis, la bonaj Eŭropanoj akuzos vin pri kalumnio al glora kaj subpremita popolo. Niaj amikoj–kaj ni havas multajn inter la sesdek-jaraj homoj–nomos vin neserioza, kapricema kaj eĉ maldankema. Oni rememorigos al vi, ke vi estis gasto de Haĝi-Stavros kaj de mi; oni riproĉos vin pri manko al la sanktaj leĝoj de la gastamo. Sed la plej amuza, en la tuta afero, estas, ke oni ne kredos vin. La publiko konfidas nur al verŝajnaj mensogoj. Provu do konvinki la stratvagantojn de Parizo, Londono aŭ Berlino, ke vi vidis ĝendarmaran kapitanon, kiu kisas estron de rabistoj! Kompanion de elektita trupo, kiu gardostaras ĉirkaŭ la kaptitoj de Haĝi-Stavros por doni al li tempon por ŝteli la kason de l’ armeo! La plej altajn oficistojn de l’ regno, kiuj fondas akcian kompanion por rabadi la vojaĝantojn! Vi povus tiel bone rakonti al ili, ke la musoj de Atenlando kontraktis interligon kun la katoj, kaj ke niaj ŝafidoj prenas sian nutraĵon el la buŝo de la lupoj! Ĉu vi scias, kio protektas nin kontraŭ la malkontenteco de Eŭropo? La neverŝajno de nia civilizeco. Feliĉe por la reĝlando, ĉio vera, kion oni skribos kontraŭ ni, estos ĉiam tro forta por trafi kredon. Mi povas citi al vi mallongan libron, kiu ne estas laŭdema por ni, kvankam ĝi estas ĝusta de l’ komenco ĝis la fino[7]. Oni legis ĝin preskaŭ ĉie; en Parizo oni trovis ĝin kurioza, sed mi scias nur unu urbon, kie ĝi ŝajnis vera: Ateno! Mi ne malpermesas, ke vi aldonu al ĝi duan volumon, sed atendu ĝis vi estos foririnta; se ne, troviĝos eble guto da sango sur la lasta paĝo.

– Sed, respondis mi, se maldiskretaĵo okazos antaŭ mia forveturo, kiel vi scios, ke ĝi venis de mi?

– Vi sola konas mian sekreton. La Anglinoj estas konvinkitaj, ke mi liberigas ilin de Haĝi-Stavros. Mi prenas sur min, daŭrigi ilian eraron ĝis la reveno de l’ Reĝo. Tio postulos nur du tagojn, maksimume tri. Ni estas je distanco da kvardek «novstadioj» de la Scironaj ŝtonegoj; miaj amikoj atingos ilin tiunokte. Ili faros sian aferon morgaŭ vespere, kaj, venkite aŭ venkinte, ili estos ĉi tie lundon matene. Oni scios konvinki la kaptitinojn, ke la rabistoj nin surprizis. Dum la foresto de mia baptopatro, mi protektos vin kontraŭ vi mem, gardante vin malproksime de la sinjorinoj. Mi prunteprenas vian tendon. Vi certe vidas, sinjoro, ke mi havas la haŭton pli delikata, ol tiu bona Haĝi-Stavros, kaj ke mi ne povas elmeti mian vizaĝkoloron al la malkonstanteco de l’ aero. Kion oni dirus, la 15an, ĉe la kortega balo, se oni vidus min brunigita kvazaŭ kamparano. Cetere, mi devas fari societon al tiuj kompatindaj ĉagrenantinoj: ĝi estas mia devo de liberiganto. Viaflanke, vi dormos ĉi tie, meze de miaj soldatoj. Permesu, ke mi donu ordonon, kiu vin koncernas. Janni! kaporalo Janni! Mi alkonfidas al ci, gardi la sinjoron. Metu ĉirkaŭ li kvar gardostarantojn, kiuj observos lin nokte kaj tage, kaj akompanos lin ĉien, portante pafilon. Ĝi anstataŭigos ilin je ĉiu dua horo. Marŝu!»

Li salutis min kun iom ironia ĝentileco, kaj malsupreniris kantetante la ŝtuparon al Sino Simons. La gardostaranto salutis lin per pafilporto.

De tiu momento komenciĝis por mi turmentado, pri kiu la homa spirito ne povas koncepti ideon. Ĉiu scias aŭ divenas, kio malliberejo povas esti; sed provu imagi vivantan kaj migrantan karceron, kies kvar muroj iras kaj revenas, malproksimiĝas kaj reproksimiĝas, turniĝas kaj returniĝas, frotas siajn manojn, ungoskrapas sin, nazpurigas, sin skuas, agitiĝas, kaj fiksas obstine ok grandajn nigrajn okulojn al la kaptito! Mi provis promeni: mia okpieda karcero reguligis sian paŝon laŭ la mia. Mi iris ĝis la limo de la tendaro: la du soldatoj, kiuj min antaŭiris, haltis subite, kaj mi alfrapiĝis per la nazo al iliaj uniformoj. Tiu akcidento klarigis al mi surskribon, kiun mi ofte vidis, ne komprenante ĝin, apud la fortikaĵaj urboj: Limo de la garnizono. Mi revenis: miaj kvar muroj aksturniĝis, kiel sceneja dekoracio dum videbla ŝanĝo. Fine, tedite de tiu irmaniero, mi sidiĝis. Mia karcero ekmarŝis ĉirkaŭ mi: mi similis al ebria homo, kiu vidas sian domon rondiranta. Mi fermis la okulojn; la ritma bruo de la militista paŝo lacigis baldaŭ mian timpanon. «Almenaŭ, se tiuj kvar militistoj bonvolus konversacii kun mi! Mi alparolos ilin en Greka: tio estas delogrimedo, kiu ĉiam sukcesis al mi kontraŭ la gardostarantoj.» Mi provis, sed vane. La muroj havis eble orelojn, sed uzi la voĉon estis malpermesita al ili: oni ne parolas dum armita deĵoro! Mi provis la subaĉeton. Mi prenis el mia poŝo la monon, kiun Haĝi-Stavros redonis al mi kaj la kapitano forgesis preni. Mi disdonis ĝin al la kvar kardinalpunktoj de mia loĝejo. La mallumaj kaj malbonhumoraj muroj ekmontris ridan fizionomion, kaj mia karcero eklumiĝis kiel pro suna radio. Sed, kvin minutojn poste, la kaporalo venis por anstataŭigi la gardostarantojn: precize de du horoj mi estis mallibera! La tago ŝajnis al mi longa; la nokto, senfina. La kapitano estis aljuĝinta al si mian kuŝejon samtempe kun mia loĝejo, kaj la roko, kiu utilis al mi kiel lito, ne havis la molecon de plumo. Pluveto, tiel penetrema kiel acido, komprenigis al mi, ke la tegmentoj estas bela elpensaĵo, kaj ke la tegmentistoj faras verajn servojn al la societo. Se, de tempo al tempo, mi sukcesis ekdormi, mi estis preskaŭ tuj vekata de kaporalo Janni, kiu donis la signaldiron. Fine, ĉu mi diros tion al vi? maldormante kaj dormante, mi kredis, ke mi vidas Mary-Ann kaj ŝian respektindan patrinon, kiuj premas la manon de sia liberiginto. Ha! sinjoro, kiel mi komencis pardoni la bonan maljunan Reĝon de la montoj! Kiel mi forprenis la malbenojn, kiujn mi estis ĵetinta al li! Kiel mi bedaŭris lian dolĉan kaj patrecan regadon! Kiel mi sopiris por lia reveno! Kiel varme mi rekomendis lin en miaj preĝoj! «Mia Dio, diris mi fervore, donu la venkon al via servanto Haĝi-Stavros! Faligu antaŭ li ĉiujn soldatojn de l’ reĝlando! Metu en liajn manojn la kason kaj eĉ la lastan moneron de tiu infera armeo! Kaj resendu al ni la rabistojn, por ke ni estu liberigitaj de la ĝendarmoj!»

Kiam mi estis finanta tiun preĝon, forta pafaro aŭdiĝis en la tendaro. Tiu surprizo renoviĝis kelkafoje dum la daŭro de la tago kaj de la posta nokto. Ĝi estis ankoraŭ artifiko de Sro Perikles. Por erarigi pli bone Sinon Simons kaj konvinki ŝin, ke li defendas ŝin kontraŭ armeo de rabistoj, li ordonis, de tempo al tempo, pafekzercon.

Okazis preskaŭ, ke tiu fantazio kostis kare al li. Kiam la rabistoj alvenis ĉe la tendaron, je lundo frumatene, ili kredis, ke ili trovas antaŭ si verajn malamikojn, kaj respondis per kelkaj kugloj, kiuj, bedaŭrinde, trafis neniun.

Mi estis neniam vidinta venkegitan armeon, kiam mi ĉeestis la revenon de la Reĝo de l’ montoj. Tiu spektaklo havis do por mi la plenan ĉarmon de unua prezento. La Ĉielo estis malbone plenuminta miajn preĝojn. La Grekaj soldatoj estis defendintaj sin kun tia fervoro, ke la batalo daŭris ĝis la nokto. Ordigitaj kvadrate ĉirkaŭ la du muloj, kiuj portis la kason, ili respondis komence per regula pafado al la pafistoj de Haĝi-Stavros. La maljuna Palikaro, komprenante, ke li ne sukcesos faligi, unu post alia, cent-dudek homojn, kiuj ne cedas, estis atakinta la trupon per blankbataliloj. Liaj kunuloj certigis al ni, ke li faris heroaĵojn, kaj la sango, kiu lin kovris, montris, ke li elmetis sin persone. Sed la bajoneto havis la lastan vorton. La trupo mortigis dek kvar rabistojn, inter kiuj unu hundon. Kuglo haltigis la rangaltiĝon de la juna Spiro, tiu oficiro de tiel bela estonteco! Mi vidis alveni sesdekon da homoj lacigitaj, polvozaj, sangokovritaj, kontuzitaj kaj vunditaj. Sofoklis havis kuglon en la ŝultro: oni portis lin. La Korfuano kaj kelkaj aliaj postrestis, unu ĉe la paŝtistoj, alia en vilaĝo, alia sur la nuda ŝtono, rande de vojo.

La tuta bando estis malgajega kaj senkuraĝigita. Sofoklis kriegis pro doloro. Mi aŭdis kelkajn murmurojn pri la nesingardemo de la Reĝo, kiu danĝerigis la vivon de siaj kunuloj por sensignifa monsumo, anstataŭ senigi trankvile la riĉajn kaj kvietemajn vojaĝantojn.

La plej bonfarta, la plej fortika, la plej kontenta, la plej vigla el la trupo estis la Reĝo. Oni legis sur lia vizaĝo la fieran kontentecon pri la plenumita devo. Li rekonis min tuj meze de mia kvaro, kaj prezentis kore la manon al mi. «Kara kaptito, diris li, vi vidas reĝon en vere malbona stato. Tiuj hundecaj soldatoj ne volis delasi la kason. Ĝi estis ilia mono: ili ne estus oferintaj sian vivon por la propraĵo de aliuloj. Mia promenado al la Scironaj ŝtonegoj enkasigis nenion al mi, kaj mi elspezis dek kvar batalantojn, krom kelkaj vunditoj, kiuj ne resaniĝos. Sed negrave: mi batalis bone. Tiuj sentaŭguloj estis pli multaj ol ni, kaj ili havis bajonetojn. Se ne...! Nu, tiu tago min rejunigis. Mi pruvis al mi mem, ke mi havas ankoraŭ sangon en la vejnoj.»

Kaj li kantetis la unuan verson de sia preferata kanto: «Nigrokula Klepto....» Li daŭrigis: «Per Zeŭs! (kiel diris lordo Byron), mi ne volus, por aliaj dudek mil frankoj, esti restinta dome depost sabato. Oni metos ankoraŭ tion en mian historion. Oni rakontos ke, pli ol sepdek-jara, mi ĵetis min kun teruraj sabrobatoj mezen de la bajonetoj, ke mi trafendis propramane tri aŭ kvar soldatojn, kaj ke mi marŝis dek mejlojn en la montaro por reveni ĉi tien trinki mian kafon. Kafedji, infano mia, faru cian devon: mi faris la mian. Sed kie, diable! estas Perikles?»

La bela kapitano ripozis ankoraŭ sub sia tendo. Janni kuris por lin venigi, kaj alkondukis lin tute dormantan, kun malfrizita lipbarbo, kaj kun kapo zorge envolvita en naztuko. Laŭ mia sperto, nenio estas tiel kapabla veki iun, kiel glaso da malvarma akvo aŭ malbona novaĵo. Kiam Sro Perikles eksciis, ke juna Spiro kaj du aliaj ĝendarmoj kuŝas sur la batalejo, mi vidis belan malesperon. Li fortiris sian fulardon, kaj se ne estus la amema respekto, kiun li havis al sia persono, li estus deŝirinta siajn harojn.

«Mi estas perdiĝinta homo, ekkriis li. Kiel mi klarigos ilian ĉeeston inter vi? Kaj krome, en rabista kostumo! Oni certe rekonis ilin: la aliaj konservis la batalkampon! Ĉu mi diros, ke ili transkuris por eniri viajn vicojn? Aŭ, ke vi kaptis ilin? Oni demandos, kial mi silentis pri tio. Mi atendis cin por redakti mian grandan raporton. Mi skribis hieraŭ vespere, ke mi premsekvas cin sur monto Parnis, kaj ke ĉiuj miaj soldatoj estas admirindaj. Sankta Virgulino! mi ne kuraĝos montri min, dimanĉon, ĉe Patisja! Kion oni diros, la 15an, en la kortega balo? La tuta diplomataro sin okupos pri mi. Oni kunvokos la juĝantaron. Ĉu mi estos eĉ invitita?

– Al la juĝantaro? demandis la rabisto.

– Ne; al la balo de l’ kortego!

– Kia dancamanto!

– Dio mia! Dio mia! kiu scias, kion oni faros? Se la temo estus nur pri tiuj Anglinoj, mi ne prizorgus. Anglinoj! Ekzistas sufiĉe da ili. Sed pruntedoni miajn soldatojn por ataki la kason de l’ armeo! Sendi Spiro’n kontraŭ la trupon de linio! Oni montros min per la fingro; mi ne dancos plu.».

Kiu frotis siajn manojn dum tiu monologo? La filo de mia patro, inter siaj kvar soldatoj.

Haĝi-Stavros, trankvile sidanta, trinketis sian kafon per malgrandaj glutoj. Li diris al sia baptofilo: «Kia embaraso! Restu kun ni. Mi promesas al ci minimuman salajron da dek mil frankoj ĉiujare, kaj mi dungos ciajn soldatojn. Ni revenĝos kune.»

Tiu propono estis alloga. Du tagojn antaŭe, ĝi estas ricevinta, en voĉdono, multajn voĉojn. Kaj tamen ĝi ŝajnis plaĉi malmulte al la ĝendarmoj, kaj tute ne al la kapitano. La soldatoj silentis; ili rigardis siajn eks-kamaradojn; ili konsideris la vundon de Sofoklis, ili pensis pri la hieraŭaj mortintoj, kaj ili plilongigis la nazon en la direkto al Ateno, kvazaŭ por flari el pli proksime la bonegan odoron de la kazerno.

Siaflanke, Perikles respondis kun videbla embaraso:

«Mi dankas cin, sed mi bezonas pripensi. Mi kutimas vivi en la urbo, mia temperamento estas malforta; la vintroj, kredeble, estas maldolĉaj sur la montoj; jam mi malvarmumis. Mia foresto estus rimarkata en ĉiuj kunvenoj; oni ŝatas min tre en Ateno; oni proponis ofte al mi belajn pariĝojn. Cetere, la danĝero ne estas eble tiel granda, kiel ni kredas. Kiu scias, ĉu oni rekonis la tri mallertulojn? Ĉu la informo pri la okazintaĵo alvenos antaŭ ni? Mi iros unue al la ministrejo; mi volas flari la aeron de la oficejoj. Neniu venos por min kontraŭdiri, ĉar la du kompanioj daŭrigas sian marŝadon al Argos.... Decide, mi bezonas iri tien; mi devas agi persone. Flegu ciajn vunditojn.... Adiaŭ!»

Li faris signon al sia tamburisto.

Haĝi-Stavros leviĝis, stariĝis antaŭ min kun sia baptofilo, kiun li superis je la tuta kapo, kaj diris al mi: «Sinjoro, jen hodiaŭa Greko; mi estas Greko de l’ estinta tempo. Kaj la junuloj pretendas, ke ni estas en progresado!»

Tamburado eksonis, kaj la muroj de mia karcero disiĝis, kiel la remparoj de Jeriĥo. Du minutojn poste, mi estis antaŭ la tendo de Mary-Ann. La patrino kaj la filino vekiĝis subite. Sino Simons ekvidis min unua, kaj kriis al mi:

«Nu! ni foriras?

– Ho ve! sinjorino, ni ne ankoraŭ atingis tion!

– Kion do ni atingis? La kapitano donis al ni sian honorulan parolon por tiu mateno.

– Kia vi trovis lin, la kapitanon?

– Ĝentila, eleganta, ĉarma! Iom tro sklavo de la disciplino; tio estas vere lia sola difekto.

– Kanajlo kaj fripono, malkuraĝulo kaj fanfaronulo, mensoganto kaj ŝtelisto! jen liaj veraj nomoj, sinjorino, kaj mi pruvos ĝin al vi.

– He, sinjoro! kion faris al vi la ĝendarmaro?

– Kion ĝi faris al mi, sinjorino? Bonvolu veni kun mi, nur ĝis la supro de l’ ŝtuparo.»

Sino Simons alvenis ĝustatempe por vidi la soldatojn paradmarŝantajn kun tamburisto antaŭe, la rabistojn instalitajn anstataŭ ili, kaj la kapitanon kaj la Reĝon, buŝo ĉe buŝo, interŝanĝantajn la adiaŭan kison. La surprizo estis tro forta. Mi ne estis sufiĉe indulginta la bonan sinjorinon, kaj mi ricevis punon, ĉar ŝi svenis laŭlonge, ĝis rompi miajn brakojn. Mi portis ŝin al la fonto; Mary-Ann frapis en ŝiajn manojn; mi ĵetis plenmanon da akvo sur ŝian vizaĝon. Sed mi kredas, ke nur la furiozeco rekonsciigis ŝin.

«Kia kanajlo! kriis ŝi.

– Li senigis vin, ĉu ne? Li ŝtelis viajn horloĝojn, vian monon?

– Mi ne bedaŭras miajn juvelojn; li konservu ilin! Sed mi donus dek mil frankojn por repreni la manpremojn, kiujn mi donis al li. Mi estas Anglino, kaj mi ne premas la manon de ĉiu homo!» Tiu bedaŭro de Sino Simons eltiris el mi fortan sopiron. Ŝi daŭrigis ankoraŭ pli vive, kaj faligis sur min la pezon de sia kolero. «Vi estas la kulpinto, diris ŝi. Ĉu vi ne povis averti min? Vi devis diri al mi, ke la rabistoj estas, kompare, sanktuletoj!

– Sed, sinjorino, mi antaŭdiris al vi, ke vi ne devas konfidi al la ĝendarmoj.

– Vi diris ĝin al mi; sed vi diris ĝin senenergie, peze, flegme. Ĉu mi povis kredi vin? Ĉu mi povis diveni, ke tiu homo utilas al Haĝi-Stavros kiel gardisto? Ke li haltigas nin ĉi tie por lasi al la rabistoj la tempon por reveni? Ke li timigas nin per imagaj danĝeroj? Ke li diras sin sieĝata, por esti admirata de ni? Ke li ŝajnigas noktajn atakojn por kredigi al ni, ke li nin defendas? Nun mi divenas ĉion, sed diru, ĉu vi sciigis ion!

– He! sinjorino, mi diris, kion mi scias, kaj faris, kion mi povas!

– Sed, Germano, kiu vi estas! en via loko, Anglo estus oferinta sian vivon por mi, kaj mi estus doninta al li la manon de mia filino!»

La sovaĝaj papavoj estas vere ruĝaj, sed mi fariĝis pli ruĝa, aŭdante la ekkrion de Sino Simons. Mi sentis min tiel konfuzita, ke mi kuraĝis nek levi la okulojn, nek respondi, nek demandi la karan sinjorinon, kion ŝi intencas diri per tiuj vortoj. Ĉar kio do decidigis personon tiel rigidan, paroli tiamaniere en ĉeesto de sia filino kaj de mi? Tra kiu pordo tiu ideo pri edzigo eniris ŝian spiriton? Ĉu vere Sino Simons estis kapabla aljuĝi sian filinon, kiel taŭgan rekompencon, al la unua alveninta savinto? Tio ne estis verŝajna. Ĉu pli ĝuste ĝi ne estis kruela ironio pri miaj plej sekretaj pensoj?

Kiam mi esploris mian konsciencon, mi konstatis kun pravigita fiereco la senkulpan senpasiecon de ĉiuj miaj sentoj. Mi alskribis al mi tiun justecon, ke la fajro de la pasioj ne plialtigis po unu grado la temperaturon de mia koro. En ĉiu momento de la tago, mi ekzercadis pensi pri Mary-Ann, por sondi min mem. Mi konstruadis en la aero kastelojn, kies mastrino ŝi estis. Mi fabrikis romanojn, en kiuj ŝi estis la heroino, kaj mi la heroo. Mi supozis laŭkaprice la plej absurdajn cirkonstancojn. Mi imagis fariĝojn tiel neverŝajnajn, kiel la historio de princino Ipsof kaj leŭtenanto Reynauld. Mi iris ĝis prezenti al mi la beletan Anglinon, sidanta dekstre de mi en poŝtkaleŝo, kaj cirkaŭmetanta sian belan brakon al mia longa kolo. Ĉiuj tiuj flataj supozoj, kiuj estus profunde agitintaj animon malpli filozofeman ol la mian, ne interrompis mian serenecon. Mi ne sentis la alternadojn de timo kaj espero, kiuj estas la karakterizaj simptomoj de l’ amo. Neniam, absolute neniam mi eksentis tiujn grandajn konvulsiojn de l’ koro, pri kiuj parolas la romanoj. Sekve, mi ne amis Mary-Ann, mi estis neriproĉebla homo, kaj mi rajtis marŝi kun levita kapo. Sed Sino Simons, kiu ne estis leginta en mia penso, estis ja kapabla erari pri la naturo de mia sindonemo. Kiu scias, ĉu ŝi ne suspektas min pri amo al ŝia filino, ĉu ŝi ne interpretas laŭ malbona senco mian konfuzecon kaj mian timemon, ĉu ŝi ne ellasis tiun vorton edzigo, por ke mi malkovru min nevole? Mia fiereco ribelis kontraŭ suspekto tiel maljusta, kaj mi respondis al ŝi per firma voĉo, ne tamen rigardante ŝin vizaĝen:

«Sinjorino, se mi havus la feliĉon, fortiri vin de ĉi tie, mi ĵuras al vi, ke ĝi ne estus por edziĝi kun via fraŭlino filino.

– Kaj kial do? diris ŝi per ofendita tono. Ĉu mia filino ne meritas, ke oni edziĝu kun ŝi? Mi trovas vin stranga, laŭvere! Ĉu ŝi ne estas sufiĉe beleta? aŭ sufiĉe riĉa? aŭ el sufiĉe bona familio? Ĉu mi edukis ŝin malbone? Kaj ĉu vi scias ion por kritiki pri ŝi? Edziĝi kun Fino Simons, mia sinjoreto! tio estas bela revo; kaj ĝi kontentigus eĉ la plej postuleman homon.

– Ho ve! sinjorino, respondis mi, vi komprenis min vere malbone. Mi konfesas, ke la fraŭlino estas perfekta, kaj sen ŝia ĉeesto, kiu igas min timema, mi dirus al vi, kian pasian admiron ŝi inspiris al mi tuj de la unua tago. Precize pro tio mi ne arogas pensi, ke iu ajn hazardo povos plialtigi min ĝis ŝi.»

Mi esperis, ke mia humileco kompatigos tiun fulmofrapan patrinon. Sed ŝia kolero ne malaltiĝis po tonduono:

«Kial? daŭrigis ŝi. Kial vi ne meritas mian filinon? Respondu do!

– Sed, sinjorino, mi estas malriĉa kaj sen situacio.

– Kia grava afero! Sen situacio! Vi havus situacion, sinjoro, se vi edziĝus kun mia filino. Esti mia bofilo, ĉu do tio ne estas situacio? Vi estas malriĉa! Ĉu iam ni petis monon de vi? Ĉu ni ne havas sufiĉe por ni, kaj por multaj aliaj? Cetere, ĉu la homo, kiu nin fortiros de ĉi tie, ne faros al ni donacon da centmil frankoj? Tio estas malmulto, mi konfesas, sed ĝi estas io. Ĉu vi diros, ke centmil frankoj estas malŝatinda monsumo? Fine do, kial vi ne meritas edziĝi kun mia filino?

– Sinjorino, mi ne estas....

– Nu, kio vi ne estas? Vi ne estas Anglo!

– Ho! tute ne.

– Ĉu do vi kredas, ke ni estas sufiĉe ridindaj por riproĉi vin pri via naskiĝo? He! sinjoro, mi scias ja, ke ne estas donacite al ĉiu homo, esti Anglo. La tuta terglobo ne povas esti Angla... almenaŭ antaŭ kelkaj jaroj. Sed oni povas esti honestulo kaj inteligentulo, ne pozitive naskiĝinte en Anglujo.

– Pri la honesteco, sinjorino, ĝi estas propraĵo, kiun ni transdonas al ni de patro al filo. Inteligenton mi posedas ĝuste sufiĉe por esti doktoro. Sed bedaŭrinde mi ne iluzias pri la difektoj de mia eksteraĵo....

– Vi volas diri, ke vi estas malbela, ĉu ne? Ne, sinjoro, vi ne estas malbela. Vi havas inteligentan vizaĝon. Mary-Ann, ĉu la sinjoro havas inteligentan vizaĝon?

– Jes, patrineto,» diris Mary-Ann. Ĉu ŝi ruĝiĝis respondante, ŝia patrino vidis pli bone ol mi, ĉar miaj okuloj estis obstine fiksitaj teren.

«Cetere, aldonis Sino Simons, eĉ se vi estus dekfoje pli malbela, vi ne estus tiel malbela, kiel mia mortinta edzo. Kaj tamen, volu kredi ke mi estis same gracia, kiel mia filino, kiam mi donis al li mian manon. Kion vi respondos al tio?

– Nenion, sinjorino, se ne, ke vi superdonacas min, kaj ke, kiom ajn dependos de mi, vi estos morgaŭ sur la vojo al Ateno.

– Kion vi intencas fari? Tiun fojon, penu por trovi rimedon malpli ridindan, ol antaŭ kelkaj tagoj!

– Mi esperas, ke vi estos kontenta pri mi, se vi bonvolos aŭskulti min ĝisfine....

– Jes, sinjoro....

– Ne interrompante min.

– Mi ne interrompos vin. Ĉu iam oni vin interrompis?

– Jes.

– Ne.

– Jes do!

– Kiam?

– Neniam. Sinjorino, ĉiuj kapitaloj de Haĝi-Stavros estas deponitaj ĉe Sroj Barley kaj Ko.

– Ĉe ni!

– Placo Cavendish, 31, en Londono. Merkredon lastan, li diktis antaŭ ni aferan leteron adresitan al Sro Barley.

– Kaj vi ne diris tion al mi pli frue!

– Vi neniam lasis al mi la tempon.

– Sed tio estas monstra! Via konduto estas neklarigebla! Ni estus liberaj jam de ses tagoj! Mi estus irinta rekte al li; mi estus kompreniginta al li niajn rilatojn.

– Kaj li estus postulinta de vi ducent aŭ tricent mil frankojn! kredu min, sinjorino, plej bone estas silenti pri tio. Pagu vian reaĉeton; postulu ricevateston, kaj post du semajnoj, sendigu al li kurantan konton kun la jena noto:

«Plie, 100.000 frankoj pagitaj persone per Sino Simons, nia asocianino, kontraŭ kvitanco.»

Tiamaniere, vi reakiros vian monon, sen helpo de la ĝendarmaro. Ĉu ĝi estas klara?»

Mi levis la okulojn, kaj mi vidis la gracian rideton de Mary-Ann, tute radian pro dankemo. Sino Simons levis furioze la ŝultrojn, kaj ŝajnis emociita nur de malkontentiĝo.

«Laŭvere, diris ŝi, vi estas miriga homo! vi proponis al ni akrobatan forrampon, kiam ni havis rimedon tiel simplan! Kaj vi scias tion de merkredo matene! Mi neniam pardonos, ke vi ne diris ĝin je la unua tago.

– Sed sinjorino, volu memori, ke mi invitis vin, skribi al via sinjoro frato por peti de li cent dek kvin mil frankojn.

– Kial cent dek kvin?

– Mi volas diri cent mil.

– Ne, cent dek kvin. Tio estas justa. Ĉu vi estas certa, ke Haĝi-Stavros ne konservos nin ĉi tie, post ricevo de la mono?

– Tion mi garantias. La rabistoj estas la solaj Grekoj, kiuj neniam vort-rompas. Vi komprenas, ke se ili nur unufoje konservus la kaptitojn, ricevinte la monon, neniu sin reaĉetus plu.

– Prave. Sed kia stranga Germano vi estas, ke vi ne parolis pli frue!

– Vi ĉiam interrompis mian parolon.

– Vi devis paroli malgraŭ ĉio.

– Sed, sinjorino....

– Silentu, kaj konduku nin al tiu malbenita Stavros.»

La Reĝo matenmanĝis rostitajn turtojn, sub sia tribunala arbo, kun la nevunditaj oficiroj, kiuj restis al li. Li estis tualetinta, nome forlavinta la sangon de siaj manoj kaj surmetinta alian veston. Li serĉis kun siaj kunmanĝantoj la plej rapidan rimedon por plenigi la mankojn, kiujn la morto faris en liaj vicoj. Vasili, kiu estis el Janina, proponis sin por iri dungi tridek virojn en Epiro, kie la observado de la Turkaj aŭtoritatoj senokupigis pli ol mil rabistojn. Alia, el Lakonio, volis, ke oni aĉetu per sufiĉa pago la malgrandan bandon de la Spartano Pavlos, kiu ekspluatas la regionon Mani, apud Kalamata. La Reĝo, ĉiam penetrita de la Anglaj ideoj, pensis organizi la rekrutigon per la forto, kaj kapti ĉiujn paŝtistojn de Atenlando. Tiu sistemo ŝajnis des pli bona, ke ĝi okazigus neniun elspezon, kaj ke oni ricevus la brutarojn plie.

Interrompite meze de la konsiliĝo, Haĝi-Stavros akceptis siajn kaptitinojn glacie. Li ne prezentis eĉ glason da akvo al Sino Simons, kiu, ne matenmanĝinte, ofendiĝis pri tiu forgeso de la decreguloj. Mi prenis la parolon je la nomo de l’ Anglinoj, kaj pro la foresto de la Korfuano, la Reĝo estis devigata akcepti min kiel interpretiston. Mi diris al li, ke, post la hieraŭa malfeliĉego, li estos kontenta, eksciante la decidon de Sino Simons, ke ŝi pagos senprokraste sian reaĉeton kaj la mian; ke la mono estos deponata morgaŭ, kontraŭ ricevatesto, ĉu en la Bankon de Ateno, aŭ en iun alian lokon, kiun li elektos laŭplaĉe.

«Mi ĝojas, diris li, ke tiuj virinoj rezignis kunvoki la Grekan armeon al ilia helpo. Diru al ili, ke oni donos al ili denove kompletan skribilaron: sed ili ne malbonuzu plu mian konfidon! ili ne alvoku la soldatojn ĉi tien! Se nur unu kepo aperos sur la monton, mi detranĉigos al ili la kapon. Mi ĵuras ĝin per la Virgulino de Megaspileon, skulptita de la propra mano de sankta Luko!

– Suspektu nenion. Mi garantidonas la parolon de la sinjorino kaj la mian. Kien vi volas, ke oni deponu la monon?

– En la Nacian Bankon de Grekujo. Ĝi estas la sola, kiu ankoraŭ ne bankrotis.

– Ĉu vi havas konfidindan homon por porti la leteron?

– Mi havas la «bonan maljunulon». Oni vokos lin. Kioma horo estas? La naŭa matene. Lia monaĥa Moŝto ne trinkis ankoraŭ sufiĉe por esti ebria.

– Prenu do la monaĥon! Kiam la frato de Sino Simons estos paginta la sumon kaj preninta vian kvitancon, la monaĥo revenos sciigi vin.

– Kiun kvitancon? Kial kvitancon? Mi neniam donis. Kiam vi estos ĉiuj liberaj, oni vidos ja, ke vi pagis, kion vi ŝuldis al mi.

– Mi kredis, ke tia homo, kia vi estas, traktas la aferojn laŭ Eŭropa modo. Laŭ bona administro....

– Mi traktas la aferojn laŭ mia plaĉo, kaj mi estas tro maljuna por ŝanĝi mian metodon.

– Kiel plaĉos al vi. Mi petis tion de vi por la utilo de Sino Simons. Ŝi estas zorgantino de sia neplenaĝa filino, kaj ŝuldos konton al ŝi pri la tuto de ŝia propraĵo.

– Tute egale! Mi zorgas pri ŝia utilo kiel ŝi pri la mia. Eĉ se ŝi pagus por sia filino, kia malfeliĉo! Mi neniam bedaŭris, kion mi elspezis por Fotini. Jen papero, inko kaj kanoj. Havu la komplezon observi la redakton de la letero. Vi riskas ankaŭ vian kapon.»

Mi leviĝis tute konfuza kaj mi sekvis la sinjorinojn, kiuj divenis mian embarason ne penetrante ĝian kaŭzon. Sed subita inspiro rekondukis min al la Reĝo. Mi diris al li: «Decide, vi estis prava rifuzante la kvitancon, kaj mi ne devis peti ĝin. Vi estas pli prudenta ol mi; la junuloj estas nesingardemaj.

– Kion ĝi signifas?

– Vi estas prava, mi ripetas al vi. Oni devas ĉion antaŭvidi. Kiu scias, ĉu vi ne suferos duan malvenkon, pli teruran ol la unua? Ĉar vi ne havos ĉiam viajn krurojn de dudekjarulo, la soldatoj povus vin kapti vivantan.

– Min!

– Oni juĝus vin, kvazaŭ vi estus simpla krimulo; la juĝistoj ne timus vin plu. En tia cirkonstanco, kvitanco por cent dek kvin mil frankoj estus premega pruvo. Ne donu batalilojn al la tribunaloj kontraŭ vi. Eble Sino Simons aŭ ŝiaj heredontoj intervenus en la proceson por repostuli, kion oni prenis de ŝi. Neniam subskribu kvitancon!»

Li respondis per tondra voĉo: «Mi subskribos unu! Kaj plivole du ol unu! mi subskribos tiom da ili, kiom oni volos! Mi ĉiam subskribos kvitancojn, kaj al ĉiuj homoj. Ha! la soldatoj imagas, ke ili min submetos facile, pro tio, ke unufoje la hazardo kaj la plimulteco donis al ili la venkon! Ili kaptus min vivantan, min, kies brako estas ŝirme kontraŭ laceco, kaj la kapo ŝirme kontraŭ la kugloj! Mi irus sidiĝi sur benkon, antaŭ juĝiston, kiel kamparano, kiu ŝtelis brasikojn! Junulo, vi ne konas ankoraŭ Haĝi-Stavros. Estus pli facile elradikigi monton Parnis kaj transloki ĝin sur la supron de monto Tajgeto, ol fortiri min el miaj montoj por min ĵeti sur tribunalan benkon! Skribu al mi la nomon de Sino Simons per Grekaj literoj! Bone. Ankaŭ la vian!

– Ne estas necese, kaj....

– Skribu tamen. Vi scias mian nomon, kaj mi estas certa, ke vi ne forgesos ĝin. Mi volas havi la vian, por ĝin memori.»

Mi skribaĉis mian nomon kiel eble plej bone en la harmonia lingvo de Platono. La leŭtenantoj de la Reĝo aplaŭdis lian firmecon ne antaŭvidante, ke ĝi kostos al ili cent dek kvin mil frankojn. Mi kuris, kontenta pri mi, kaj kun malpeza koro, al la tendo de Sino Simons. Post horduono, ŝi prezentis al mia aprobo la jenan leteron:

«El monto Parnis, meze de la demonoj de tiu Stavros.

«Mia kara frato,

«La ĝendarmoj, kiujn vi sendis al mia helpo, perfidis kaj elrabis nin abomene. Mi tre rekomendas al vi, ke vi igu ilin pendigitaj. Por ilia kapitano Perikles mendu pendigilon altan je cent futoj. Mi plendos speciale pri li en la depeŝo, kiun mi intencas sendi al lordo Palmerston, kaj mi dediĉos al li plenan paragrafon de la letero, kiun mi skribos al la redaktoro de la Times, tuj kiam vi estos liberiginta nin. Oni povas esperi nenion de la lokaj aŭtoritatoj. Ĉiuj enlanduloj interkonsentas kontraŭ ni, kaj, la tagon post nia foriro, la Greka popolo kunvenos en iun angulon por dividi niajn ŝtelitajn posedaĵojn. Feliĉe, ili havos malmulton. Mi eksciis per juna Germano, kiun mi konsideris komence kiel spioniston, kaj kiu estas tre honesta sinjoro, ke tiu Stavros, alnomata Haĝi-Stavros, deponis siajn kapitalojn ĉe nia firmo. Volu kontroli tiun fakton; kaj, se ĝi estas vera, nenio malhelpas, ke ni pagu la reaĉeton, kiun oni postulas el ni. Pagigu al la Banko de Grekujo 115.000 frankojn (4.600 sterlingajn funtojn) kontraŭ regula kvitanco sigelita per la ordinara sigelo de tiu Stavros. Oni enskribos la sumon en lian kalkulon, kaj ĉio estos en ordo. Nia farto estas bona, kvankam la montara vivo tute ne estas komforta. Estas abomene, ke du Anglinoj, regnaninoj de la plej granda imperio en la mondo, estas devigataj manĝi sian rostaĵon sen mustardo kaj sen pickles, kaj trinki puran akvon, kvazaŭ la lasta el la fiŝoj.

«Esperante, ke vi rekondukos min baldaŭ al nia kutima vivo, mi estas, mia kara frato,

«Tre sincere via
«Rebecca Simons

«Lundon, 5 majo 1856.»

Mi portis mem al la reĝo la aŭtografon de la bona sinjorino. Li prenis ĝin malfide kaj konsideris ĝin per tiel penetra rigardo, ke mi tremis, ke li komprenos ĝian sencon. Mi estis tamen certega, ke li ne scias unu vorton el la Angla. Sed tiu diabla homo inspiris al mi superstiĉan timegon, kaj mi kredis lin kapabla fari miraklojn. Li ŝajnis kontenta, nur kiam li alvenis al la nombro 4.600 funtoj. Tiam li vidis, ke la temo ne estas pri ĝendarmoj. La leteron oni metis kun aliaj paperoj en ferladan cilindron. Oni venigis la «bonan maljunulon», kiu estis trinkinta ĝuste sufiĉe da vino por vigligi siajn krurojn, kaj la reĝo donis al li la leterujon kun precizaj instrukcioj. Li foriris, kaj mia koro kuris kun li ĝis la limo de lia vojaĝo. Horacio ne sekvis per pli sentema rigardo la ŝipon, kiu portis Virgilion.

La Reĝo dolĉiĝis tre, kiam li povis konsideri tiun gravan aferon kiel finitan. Li mendis por ni veran festenon; li disdonigis al siaj soldatoj duoblan porcion da vino; li iris viziti la vunditojn kaj eltiri propramane la kuglon de Sofoklis. Ĉiuj rabistoj ricevis ordonon agi kontraŭ ni kun la respekto ŝuldata al nia mono.

La matenmanĝo, kiun mi ensorbis sen ĉeestantoj, en la societo de la sinjorinoj, estas unu el la plej ĝojaj manĝoj, kiujn mi memoras. Ĉiuj miaj suferoj finiĝis do! Mi estos libera post du tagoj da dolĉa kaptiteco. Eble eĉ, post foriro el la manoj de Haĝi-Stavros, adorinda kateno!... Mi sentis min poeto laŭ la maniero de Gessner. Mi manĝis tiel fervore, kiel Sino Simons, kaj mi trinkis certe pli soife. Mi pruvis mian estimon al la blanka vino el Egino, kiel iam al la vino el Santorin. Mi trinkis je la sano de Mary-Ann, je la sano de ŝia patrino, je la sano de miaj bonaj gepatroj kaj de princino Ipsof. Sino Simons volis aŭdi la historion de tiu nobela fremdulino, kaj, vere, mi ne kaŝis ĝin al ŝi. La bonaj ekzemploj estas neniam tro konataj! Mary-Ann atentis plej ĉarme mian rakonton. Ŝi esprimis la opinion, ke la princino estis prava, kaj ke virino devas preni sian feliĉon tie, kie ŝi trovas ĝin. Kia bela parolo! La proverboj estas la saĝo de la popoloj kaj kelkafoje ilia feliĉo. Mi estis sur la deklivo al ĉiuj prosperecoj, kaj mi sentis min ruliĝanta, al mi ne scias kiu surtera paradizo. Ho Mary-Ann! la ŝipanoj, kiuj veturas sur la Oceano, havis neniam, kiel gvidilojn, du stelojn similajn al viaj okuloj!

Mi sidis antaŭ ŝi. Pasigante al ŝi flugilon de kokido, mi alproksimiĝis tiel, ke mi vidis mian vizaĝon dufoje rebrilantan miniature inter ŝiaj nigraj palpebroharoj. Mi trovis min bela, sinjoro, unuafoje en mia vivo. La kadro valorigis tiel bone la bildon! Stranga ideo trapasis mian spiriton. Mi kredis, ke mi ekvidas, per tiu okazaĵo, decidon de la destino. Ŝajnis al mi, ke la bela Mary-Ann havas en la fundo de la koro la vizaĝon, kiun mi rimarkas en ŝiaj okuloj.

Ĉio tio ne estis amo, mi scias bone, kaj mi intencas nek riproĉi nek laŭdi min pri sento, kiun mi neniam konis; sed ĝi estis amikeco fortika, kaj kiu sufiĉas, laŭ mia opinio, al tiu, kiu estas edziĝonta. Nenia agiteca emocio movigis la fibrojn de mia koro, sed mi sentis ĝin malrapide fluidiĝanta, kiel vaksa tavolo sub la varmeco de suno tiel dolĉa.

Sub la influo de tiu kvieta ekstazo, mi rakontis al Mary-Ann kaj al ŝia patrino mian tutan vivon depost mia unua tago. Mi pentris al ili la gepatran domon, la grandan kuirejon, en kiu ni manĝis ĉiuj kune, la kaserolojn el kupro alpendigitajn ĉe la muro laŭ vico de grandeco, la girlandojn de ŝinkoj kaj kolbasoj malvolviĝantajn en la interno de l’ kameno, nian modestan kaj tre ofte malfacilan vivon, la estontecon de ĉiu el miaj fratoj: Henriko estos la posteulo de patreto; Frederiko lernas la tajloran metion; Frantz kaj Johano-Nikolao soldatiĝis je sia dek-oka jaro: unu estas kavaleria kaporalo, la alia portas jam serĝentan galonon. Mi rakontis al ili miajn studojn, miajn ekzamenojn, miajn universitatajn sukcesetojn, la belan profesoran estontecon, kiun mi povas aspiri, kun almenaŭ tri mil frankoj da salajro. Mi ne scias, ĝis kia punkto mia rakonto interesis ilin, sed mi ricevis de ĝi grandegan plezuron, kaj de tempo al tempo mi verŝis al mi por trinki.

Sino Simons ne reparolis al mi pri niaj edziĝaj projektoj, kaj mi estis tre kontenta pro tio. Pli bone estis silenti pri ili, ol ilin priparoli neserioze, dum ni konas ankoraŭ tiel malbone unu la alian. La tago forfluis por mi kvazaŭ unu horo; mi volas diri, unu horo da plezuro. La posta tago ŝajnis iom longa al Sino Simons; miaflanke, mi estus volinta haltigi la kuradon de la suno. Mi instruis Mary-Ann pri la unuaj elementoj de la botaniko. Ha! sinjoro! la homoj ne scias, kiom da amemaj kaj delikataj sentoj oni povas esprimi per unu leciono de botaniko.

Fine, merkredon matene, la monaĥo aperis sur la horizonto. Li estis leviĝinta antaŭ la tago por alporti al ni la liberecon en sia poŝo. Li donis al la Reĝo leteron de l’ bankestro, kaj al Sino Simons bileton de ŝia frato. Haĝi-Stavros diris al Sino Simons: «Vi estas libera, sinjorino, kaj vi povas forkonduki vian fraŭlinon filinon. Mi deziras, ke vi ne kunportu de niaj ŝtonegoj tro malbonan rememoron. Ni donis al vi ĉion, kion ni posedas; se la kuŝejo kaj la manĝo ne estis indaj de vi, nur la cirkonstancoj estas kulpaj. Tiumatene mi havis ekmovon de malpacienco, pri kiu mi petas vian forgeson: oni devas pardoni ion al venkita generalo. Se mi kuraĝus prezenti negravan donacon al la fraŭlino, mi petus, ke ŝi akceptu antikvan ringon, kiun oni povos plimallarĝigi laŭ la mezuro de ŝia fingro. Ĝi ne devenas de la rabado; mi aĉetis ĝin ĉe butikisto, en Naŭplio. La fraŭlino montros tiun juvelon en Anglujo, rakontante sian viziton ĉe la kortego de la Reĝo de l’ montoj.»

Mi tradukis fidele tiun paroleton, kaj mi ŝovis mem la ringon de l’ Reĝo sur la fingron de Mary-Ann.

«Kaj mi, demandis mi la bonan Haĝi-Stavros, ĉu mi forportos nenion pro memoro al vi?

– Vi, kara sinjoro? Sed vi restos kun ni. Via reaĉeto ne estas pagita!»

Mi turnis min al Sino Simons, kiu prezentis al mi la jenan leteron:

«Kara fratino,

«Post kontrolo, mi donis la 4.000 sterlingajn funtojn kontraŭ la kvitanco. Mi ne povis pagi la 600 aliajn, pro tio, ke la kvitanco ne portis vian nomon, kaj ke estus neeble, ilin reenspezi. Mi estas, atendante vian karan ĉeeston,

«Kore via,
«Edward Sharper.»

Mi tro bone predikis al Haĝi-Stavros. Pro bona administro, li kredis sin devigita sendi du kvitancojn!

Sino Simons diris al mi en la orelon: «Vi ŝajnas en embaraso! Ĉu ekzistas motivo por fari tian grimacon? Montru do, ke vi estas viro, kaj forlasu tiun fizionomion de malsekiĝinta kokino. La plej malfacila estas atingita, ĉar ni estas savitaj senpage, mia filino kaj mi. Pri vi, mi estas trankvila: vi scios ja forkuri. Via unua plano, kiu tute ne taŭgis por du virinoj, fariĝos admirinda, de kiam vi restos sola. Nu, je kiu tago ni akceptos vian viziton?»

Mi dankis ŝin kore. Ŝi donis al mi tiel belan okazon por montri miajn personajn kvalitojn kaj meriti triumfe la estimon de Mary-Ann! «Jes, sinjorino, diris mi; konfidu al mi. Mi eliros el ĉi tie kuraĝule, kaj se mi elmetas min al ioma danĝero, des pli bone. Mi estas kontenta, ke mia reaĉeto ne estas pagita, kaj mi dankas vian sinjoron fraton pri tio, kion li faris por mi. Vi vidos, ĉu Germano ne scias eliri el embaraso. Jes, vi ricevos baldaŭ sciigojn pri mi.

– Kiam vi estos for de ĉi tie, ne manku vin prezentigi ĉe ni.

– Ho! sinjorino!

– Kaj nun, petu tiun Stavros, ke li donu al ni eskorton da kvin aŭ ses rabistoj.

– Kial do, bona Dio?

– Nu, por protekti nin kontraŭ la ĝendarmoj!»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.