La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

La Fugo

Meze de niaj adiaŭoj, disĵetiĝis ĉirkaŭ ni ajla odoro, kiu incitis mian gorĝon. Ĝi estis la ĉambristino de la sinjorino, kiu venis por sin rekomendi al ilia donacemo. Tiu kreitaĵo estis montrinta sin pli ĝena ol utila, kaj de du tagoj oni estis liberiginta ŝin de ĉia servo. Tamen Sino Simons bedaŭris la neeblecon, ion doni al ŝi, kaj petis, ke mi rakontu, kiel oni estis forpreninta ŝian tutan monon. Haĝi-Stavros ŝajnis nek surprizita, nek skandalita. Li levis simple la ŝultrojn, kaj diris inter siaj dentoj: «Tiu Perikles!... malbona edukiteco.... La urbo.... la kortego.... Mi devis antaŭvidi tion.» Li aldonis laŭte: «Petu la sinjorinojn, ke ili zorgu pri nenio. Mi donis al ili servistinon, mi devas ŝin pagi. Diru al ili, ke, se ili bezonas iom da mono por reiri urben, mia monujo estas je ilia dispono. Mi akompanigos ilin ĝis la piedo de l’ montoj, kvankam ili riskas nenian danĝeron. La ĝendarmoj estas malpli timindaj, ol oni kredas ĝenerale. Ili trovos matenmanĝon, ĉevalojn kaj gvidiston en la vilaĝo Kastia: ĉio estas antaŭvidita kaj pagita. Ĉu vi kredas, ke ili faros al mi la plezuron premi mian manon, kiel atesto de repaciĝo?»

Sino Simons ne konsentis facile, sed ŝia filino prezentis decideme la manon al la maljuna Palikaro. Ŝi diris al li en Angla, kun sufiĉe amuza petoleco: «Grandan honoron vi faras al ni, tre interesiga sinjoro, ĉar en tiu momento ni estas la Kleptoj, kaj vi estas la viktimo.»

La Reĝo respondis ne kompreninte: «Dankon, fraŭlino; vi estas tro bona.»

La bela mano de Mary-Ann estis bruniĝinta kiel peco de rozkolora atlaso, kiu restis dum tri someraj monatoj en montra fenestro. Volu tamen kredi, ke ŝi ne bezonis peti min, por ke mi surmetu al ĝi miajn lipojn. Mi kisis poste la rigidan metakarpeon de Sino Simons. «Bonan kuraĝon! sinjoro,» kriis la maljuna sinjorino malproksimiĝante. Mary-Ann diris nenion; sed ŝi ĵetis al mi ekrigardon, kapablan elektrizi armeon. Tiaj rigardoj egalvaloras proklamon.

Post la malapero de la lasta eskortano, Haĝi-Stavros kondukis min aparten kaj diris: «Nu! Ĉu ni faris do ian mallertaĵon?

– Ho ve! jes. Ni ne estis lertaj.

– Via reaĉeto ne estas pagita. Ĉu ĝi estos? Mi kredas ĝin. La Anglinoj ŝajnas havi la plej bonajn rilatojn kun vi.

– Estu trankvila, antaŭ tri tagoj mi estos malproksime de monto Parnis.

– Nu, bonege! mi bezonegas monon, kiel vi scias. Niaj perdoj de pasinta lundo faris breĉon en nia budĝeto. Mi devos rekompletigi la personaron kaj la ilaron.

– Vi povas plendi! vi ĵus enkasigis cent mil frankojn per unu sola fojo!

– Ne, naŭdek mil: la monaĥo jam deprenis la dekonimposton. El tiu sumo, kiu ŝajnas al vi grandega, ne restos dudek mil frankoj por mi. Kio okazus do, se la ĝenerala kunveno de la akciuloj decidus fondi Invalidejon, laŭ jam farita propono? Mankus ankoraŭ, ke ni devus pagi renton al la vidvinoj kaj orfanoj de la rabistaro! Ĉar la febroj kaj la pafoj forprenas de ni po tridek homoj ĉiujare, vi vidas, kien tio nin kondukus. Ni kovrus apenaŭ niajn elspezojn; mi devus doni el mia mono, mia kara sinjoro!

– Ĉu okazis iam, ke vi malgajnis pro iu afero?

– Nur unufoje. Mi estis enspezinta kvindek mil frankojn por la konto de la societo. Unu el miaj sekretarioj, kiun mi pendigis poste, forkuris en Tesalion kun la kaso. Mi devis anstataŭigi la deficiton: mi estas responda. Mia parto estis da sep mil frankoj; mi perdis do kvardek tri mil. Sed la sentaŭgulo, kiu min ŝtelis, pagis ĝin kare. Mi punis lin laŭ Persa kutimo. Antaŭ ol lin pendigi, oni fortiris ĉiujn liajn dentojn, kaj oni plantis ilin per martelo en lian kranion... por la bona ekzemplo, vi komprenas? Mi ne estas malbona, sed mi ne toleras, ke oni malutilu al mi.»

Mi ĝojis pensante, ke la Palikaro, kiu ne estas malbona, malgajnos okdek mil frankojn el la reaĉeto de Sino Simons, kaj ke li ekscios ĝin kiam mia kranio kaj miaj dentoj ne estos plu trafeblaj de li. Li ŝovis sian brakon sub la mian, kaj diris al mi kvazaŭ familie:

«Kiel vi faros por pasigi la tempon ĝis via foriro? La sinjorinoj mankos al vi, kaj la domo ŝajnos al vi granda. Ĉu vi volas trarigardi la ĵurnalojn el Ateno? la monaĥo alportis ilin. Jen la Oficiala Gazeto, la Espero, la Palikaro, la Karikaturo. Ĉiuj, versimile, parolas pri ni. Plendindaj abonintoj! Mi lasas vin. Se vi trovos ion kuriozan, vi rakontos ĝin al mi.»

La Espero, redaktata France, kaj destinita por iluziigi Eŭropon, dediĉis longan artikolon por nei la lastajn novaĵojn pri la rabado. Ĝi mokis sprite la naivajn vojaĝantojn, kiuj vidas ŝteliston en ĉiu vestaĉita kamparano, armistan bandon en ĉiu polvonubo, kaj petas pardonon de la unua arbetaĵo, kiu ilin haltigis ĉe la maniko de ilia vesto. Tiu verema folio laŭdis la sendanĝerecon de la vojoj, gloris la malprofitemecon de la indiĝenoj, prikantis la trankvilecon kaj la facilan meditadon, kiujn oni nepre trovas sur ĉiuj montoj de l’ reĝolando.

La Palikaro, redaktata sub la inspiro de kelkaj amikoj de Haĝi-Stavros, enhavis elokventan biografion de sia heroo. Ĝi rakontis, ke tiu Tezeo de la modernaj tempoj, la sola homo en nia jarcento, kiu estis neniam venkata, provis fari fortan militesploron apud la Scironaj ŝtonegoj. Nesukcesinte pro la timemo de siaj kunuloj, li retiriĝis kun sensignifaj perdoj. Sed, kaptite de profunda naŭzo al degenerinta profesio, li rezignas de nun la praktikon de la rabado kaj forlasos la Grekan teron; li ellandiĝos al Eŭropo, kie lia glore akirita riĉeco ebligas al li, vivi kvazaŭ princo. «Kaj nun, aldiris la Palikaro, iru, venu, kuru en la ebenaĵon kaj en la montaron! Bankieroj kaj negocistoj, Grekoj, fremduloj, vojaĝantoj, vi havas plu nenion por timi: kiel Karolo la Kvina, la Reĝo de la montoj volis rezigni atinginte la supron de la gloro kaj de sia potenco.»

En la Oficiala Gazeto oni legis:

«Dimanĉon, la 3an de l’ kuranta, je la kvina vespere, la militista kaso, kiun oni kondukis al Argos, kun sumo da dudek mil frankoj, estis atakata de la bando de Haĝi-Stavros, konata sub la nomo Reĝo de la montoj. La rabistoj, je nombro da tri aŭ kvar cent, sin ĵetis sur la eskorton kun nekredebla furiozeco. Sed la unuaj kompanioj de la 2a bataliono de l’ 4a linia regimento, komandataj de la brava majoro Nikolaidis, kontraŭstaris heroe. La sovaĝaj atakantoj estis forpuŝataj bajonete, lasante la batalejon kovrita per mortintoj. Haĝi-Stavros estas, laŭdire, grave vundita. Niaj perdoj estas sensignifaj.

«La saman tagon, je la sama horo, la trupoj de Lia Reĝa Moŝto trafis alian venkon, je dek mejloj da distanco. Apud la supro de monto Parnis, je kvar stadioj de Kastia, la 2a kompanio de la 1a bataliono de ĝendarmaro venkis la bandon de Haĝi-Stavros. Tie ankaŭ, laŭ la raporto de la brava kapitano Perikles, la Reĝo de la montoj estas pafvundita. Bedaŭrinde, tiu sukceso estas kare pagita. La rabistoj, ŝirmataj de la rokoj kaj arbetaĵoj, mortigis aŭ vundigis grave dek ĝendarmojn. Juna oficiro de granda estonteco, Sro Spiro, eks-lernanto de la lernejo de Evelpidoj, trovis gloran morton sur la batalkampo. Ĉe tiel grandaj malfeliĉoj, estas konsole pensi, ke tie, kiel ĉie, la venko restis al la leĝo.»

La ĵurnalo Karikaturo enhavis malbone desegnitan litografion, sur kiu mi rekonis tamen la portretojn de kapitano Perikles kaj de la Reĝo de la montoj. La baptofilo kaj la baptopatro ĉirkaŭbrakis unu alian. Sub tiu bildo, la artisto estis skribinta la jenan klarigon:

Kiamaniere Ili Batalas!

«Ŝajnas, pensis mi, ke mi ne konas sola la konfidencion, kaj ke la sekreto de Perikles similos baldaŭ al la sekreto de Pulĉinelo.»

Mi refaldis la ĵurnalojn, kaj atendante la revenon de la Reĝo, mi meditis pri la situacio, en kiu Sino Simons lasis min. Certe, estos glore ŝuldi mian liberecon nur al mi mem, kaj mi preferos eliri el la karcero por kuraĝaĵo, ol per ruzo de lernanto. Mi povos, en unu tago, fariĝi romanheroo kaj admiraĵo por ĉiuj fraŭlinoj de Eŭropo. Nenia dubo, ke Mary-Ann min ekamegos, kiam ŝi vidos min savita kaj sana post tiel danĝera fugo. Tamen, mi povos fari malrektan paŝon dum tiu terura glitado. Se mi rompos al mi brakon aŭ kruron, ĉu Mary-Ann rigardos favore laman aŭ brakokriplan heroon? Plie, oni certe gardos min nokte kaj tage. Kiel ajn sagaca estas mia plano, ĝi estas efektivigebla nur post la morto de mia gardanto. Mortigi homon ne estas bagatelo, eĉ por doktoro. Ĝi estas nenio laŭparole, precipe kiam oni parolas al sia amatino. Sed, depost la foriro de Mary-Ann, mi ne havis plu la kapon returnita. Ŝajnis al mi malpli facile, havigi al mi batalilon, kaj malpli oportune, ĝin uzi. Ponardofrapo estas ĥirurgia operacio, kiu devas doni anserhaŭton al ĉiu honestulo. Kion vi diras pri tio, sinjoro? Miaflanke, mi opiniis, ke mia estonta bopatrino agis eble iom senpripense kontraŭ sia bofilo en espero. Ne estus kare por ŝi, sendi al mi dek kvin mil frankojn da reaĉeto, kondiĉe ke ŝi dekalkulos ilin poste el la doto de Mary-Ann. Dek kvin mil frankoj estus malmulto por mi, la tagon de l’ edziĝo. Ili estis multo en mia nuna situacio, unu tagon antaŭ ol buĉi homon, kaj malsupreniri kelkajn centojn da metroj per ŝtuparo sen ŝtupoj. Mi iris ĝis malbeni Sinon Simons tiel kore, kiel la plimultaj bofiloj malbenas sian bopatrinon en ĉiuj civilizaj landoj. Ĉar malbenoj kostis nenion al mi, mi direktis ankaŭ kelkajn al mia bonega amiko John Harris, kiu forlasis min al mia sorto. Mi pensis, ke, se li estus en mia loko kaj mi en lia, mi ne lasus lin ok longajn tagojn sen sciigoj. Konvene pri Lobster, kiu estas tro juna; pri Giacomo, kiu estas neinteligenta forto, pri Sro Mérinay, kies fortikan egoismon mi konas! Oni pardonas facile fidrompon al la egoistoj, ĉar oni kutimiĝis atendi nenion de ili. Sed Harris, kiu danĝerigis sian vivon por savi maljunan negrinon el Boston! Ĉu mi ne egalvaloras negrinon? Mi kredis laŭ bona justeco, kaj sen aristokrata antaŭjuĝo, ke mi valoras almenaŭ du aŭ tri.

Haĝi-Stavros venis kaj ŝanĝis la iradon de miaj ideoj, prezentante al mi fugrimedon pli simplan kaj malpli danĝeran. Ĝi postulis nur krurojn, kaj dank’ al Dio, tiu propraĵo ne mankas al mi. La Reĝo surprizis min, dum mi oscedis kiel la plej humila el la bestoj.

«Vi enuas? diris li al mi. La legado estas kaŭzo. Mi neniam sukcesis malfermi libron sen danĝero por mia makzelo. Mi vidas plezure, ke la doktoroj ne kontraŭstaras pli bone ol mi. Sed kial vi ne pasigas pli utile la tempon, kiu restas al vi? Vi venis ĉi tien por kolekti la montajn vegetaĵojn; ne ŝajnas, ke via ujo pleniĝis dum tiuj ok tagoj. Ĉu vi volas, ke mi sendu vin por promeni, sub observo de du viroj? Mi estas tro bonvola princo por rifuzi al vi tiun malgrandan favoron. Ĉiu devas fari sian metion en ĉi tiu malsupra mondo. Al vi la herbaĵoj, al mi la mono. Vi diros al tiuj, kiuj vin sendis ĉi tien: «Jen herboj rikoltitaj en la reĝlando de Haĝi-Stavros!» Se vi trovus unu vere belan kaj kuriozan, kaj pri kiu oni neniam aŭdis ion en via lando, vi devus doni al ĝi mian nomon, kaj bapti ĝin la Reĝinon de la montoj.

– Sed jen! pensis mi, se mi estus je unu mejlo de ĉi tie, inter du rabistoj, ne estus tre malfacile, ilin preterkuri. La danĝero duobligus miajn fortojn, nedubeble. Tiu, kiu pli rapide kuras, estas tiu, al kiu kuri estas pli utile. Kial la leporo estas la plej rapidira el ĉiuj bestoj? Tial, ke ĝi estas la plej minacata.»

Mi akceptis la proponon de l’ Reĝo, kaj li tuj dediĉis du korpogardistojn al mia persono. Li ne donis al ili detalajn instrukciojn. Li diris simple:

«Jen milordo, valoranta dek kvin mil frankojn: se vi perdos lin, vi devos lin repagi aŭ anstataŭigi.»

Miaj akompanontoj tute ne similis al invalidoj: ili havis nek vundon, nek kontuzon, nek iaspecan difekton; iliaj subgenuoj estis el ŝtalo, kaj ne estis espereble, ke iliaj piedoj estos ĝenataj de la ŝuoj, ĉar ili surhavis tre larĝajn sandalojn, kiuj lasis la kalkanojn videblaj. Inspektante ilin, mi rimarkis, ne sen bedaŭro, du pistolojn, tiel longajn, kiel pafiloj por infanoj. Tamen, mi ne malkuraĝiĝis. Pro sufiĉa rilatiĝo kun malbona societo, mi estis kutimiĝinta la sibladon de la kugloj. Mi rimenligis mian herbujon sur miajn ŝultrojn kaj foriris.

«Multan plezuron! kriis al mi la Reĝo.

– Adiaŭ, via Moŝto.

– Ne, mi petas: ĝis revido!»

Mi forkondukis miajn kunulojn laŭ la direkto al Ateno: tio estis jam antaŭprofito. Ili ne kontraŭparolis, kaj permesis, ke mi iru, kien mi volis. Tiuj rabistoj, multe pli bone edukitaj ol la ĝendarmoj de Perikles, lasis al miaj movoj ĉiun dezireblan liberecon. Mi ne sentis je ĉiu paŝo iliajn kubutojn interniĝantaj en miajn flankojn. Ili kolektis herbojn, siaflanke, por la vespermanĝo. Mi montris min tre laborema: mi forŝiris dekstre kaj maldekstre tufojn da herbo, kiuj estis vere senkulpaj; mi ŝajne elektis herberon en la amaso kaj metis ĝin zorgege en la fundon de mia ujo, atentante por ne troŝarĝi min: ĉar mi portis jam sufiĉan pezon. Mi estis rimarkinta, ke, en ĉevalkurado, bonega ĵokeo estis malgajninta, pro superŝarĝo da kvin kilogramoj. Mia atento ŝajnis fiksita teren, sed vi povas kredi, ke ne estis tiel. En tia cirkonstanco, oni ne plu estas botanikisto, oni estas malliberulo. Pellisson ne estus ludinta kun araneoj, se li posedus nur unu najlon por segi siajn fenestrobarojn. Mi renkontis eble, en tiu tago, nekonatajn vegetaĵojn, kiuj estas kapablaj alporti la gloron al naturesploranto; sed mi zorgis pri ili, kiel pri flava levkojo. Mi estas certa, ke mi pasis apud admirinda ekzemplero de boryana variabilis; ĝi pezis funtduonon, kun la radikoj. Mi ne honoris ĝin per unu rigardo; mi vidis nur du aferojn: Atenon ĉe la horizonto, kaj la rabistojn ĉe miaj flankoj. Mi subobservis la okulojn de miaj sentaŭguloj, esperante, ke favora malatento liberigos min de ilia kontrolo; sed, ĉu estante apud mia mano, aŭ je dek paŝoj de mi, ĉu rikoltante sian salaton aŭ rigardante la flugadon de la vulturoj, ili havis ĉiam almenaŭ unu okulon direktita al miaj movoj.

Venis al mi la ideo, krei por ili seriozan okupon. Ni estis sur vojeto sufiĉe rekta, kiu kondukas evidente al Ateno. Mi ekvidis je mia maldekstra flanko belan tufon da stipo, kiun la prizorgo de la Providenco kreskigis sur la supro de ŝtonego. Mi ŝajnigis, ke mi deziregas ĝin, kvazaŭ trezoron. Mi surrampis kvin- aŭ ses-foje la krutan deklivon, kiu ĝin protektas. Mi penis tiom, ke unu el miaj gardantoj kompatis al mia embaraso, kaj proponis al mi la helpon de siaj ŝultroj. Tio ne estis precize, kion mi deziris. Mi devis tamen akcepti liajn servojn; sed, grimpante sur lian dorson, mi kontuzis lin tiel kruele per miaj ferumitaj ŝuoj, ke li kriegis pro doloro, kaj lasis min fali teren. Lia kamarado, kiu interesiĝis pri la sukceso de l’ entrepreno, diris al li: «Atendu! mi grimpos anstataŭ la milordo, ĉar miaj ŝuoj estas sennajlaj.» Ĵus dirite, tuj farite; li suprensaltas, ekprenas la vegetaĵon ĉe la trunko, ĝin skuas, ŝancelas kaj forŝiras, kaj ellasas krion. Mi kuris jam, ne rigardante malantaŭen. Ilia mirego donis al mi dek plenajn sekundojn da antaŭeco. Sed ili ne perdis tempon riproĉante unu alian, ĉar baldaŭ mi aŭdis iliajn paŝojn, kiuj sekvas min malproksime. Mi duobligis mian rapidecon: la vojo estis bela, ebena, glata, kreita por mi. Ni malsupreniris krutan deklivon. Mi iris rapidege, fiksinte la kubutojn ĉe la korpo, ne sentante la ŝtonojn, kiuj ruliĝas post mi, kaj ne rigardante, kien mi metas la piedojn; la ŝtonegoj kaj arbetaĵoj ŝajnis kuri al kontraŭa direkto, ambaŭflanke de la vojo; mi estis senpeza, mi estis rapida, mia korpo estis nemateria, mi havis flugilojn. Sed tiu bruo de kvar piedoj lacigis miajn orelojn. Subite, ili haltis, mi aŭdis plu nenion. Ĉu ili estas lacaj, min persekuti? Nubeto de polvo leviĝas, dek paŝojn antaŭ mi. Iom pli malproksime, blanka makulo ekmetiĝas sur grizan ŝtonegon. Samtempe aŭdiĝas du eksplodbruoj. La rabistoj estis ĵus malŝargintaj siajn pistolojn, mi estis suferinta la pafadon de l’ malamiko, kaj mi daŭris kuri. La persekuto rekomenciĝas; mi aŭdas du spiregantajn voĉojn, kiuj krias al mi: «Haltu! Haltu!» Mi ne haltas. Mi perdas la vojon, kaj mi kuras senĉese, ne sciante, kien mi iras. Fosaĵo vidiĝas, larĝa kvazaŭ rivero; sed mi havas tro da rapideco por mezuri la distancojn. Mi saltas: mi estas savita. Mia ŝelko rompiĝas: mi estas perdita!

Vi ridas! Mi volus ja vidi vin kurantan sen ŝelko, tenantan per ambaŭ manoj la zonumon de via pantalono! Kvin minutojn poste, sinjoro, la rabistoj estis rekaptintaj min. Ili kuniĝis por meti al mi mankatenojn kaj piedligilojn, kaj puŝis min per fortaj bastonfrapoj al la tendaro de Haĝi-Stavros.

La Reĝo akceptis min kiel bankrotinton, kiu forportis de li dek kvin mil frankojn. «Sinjoro, diris li, mi havis alian opinion pri vi. Mi kredis, ke mi estas homokonanto; via fizionomio trompis min tre. Mi estus neniam kredinta, ke vi estus kapabla malutili al ni, precipe pro la maniero, kiel mi agis kontraŭ vi. Ne miru, ke mi alprenas de nun severajn aranĝojn: vi estas, kiu devigas min. Vi estos internigita en via ĉambro ĝis nova ordono. Unu el miaj oficiroj faros societon al vi sub via tendo. Tio, ankoraŭ, estas nur antaŭrimedo. En okazo de rekulpo, punon vi devus atendi. Vasili, al ci mi konfidas gardadi la sinjoron.»

Vasili salutis min kun sia kutima ĝentileco.

«Ha! kanajlo! pensis mi, ci estas, kiu ĵetas la infanetojn en la fajron! ci estas, kiu tuŝis la talion de Mary-Ann! ci estas, kiu volis ponardfrapi min, je la tago de la Ĉieliro. Nu! mi preferas rilati kun ci, ol kun iu alia.»

Mi ne rakontos al vi la tri tagojn, kiujn mi pasigis en mia ĉambro kune kun Vasili. Tiu sentaŭgulo havigis al mi dozon da enuo, kiun mi volas dividi kun neniu. Li deziris al mi nenion malbonan; li havis eĉ ian simpation al mi. Mi kredas, ke, se li estus kaptinta min por sia propra konto, li estus forlasinta min sen reaĉeto. Mia vizaĝo estis plaĉinta al li unuavide. Mi memorigis al li pli junan fraton, kiun li perdis ĉe la krima juĝistaro. Sed liaj certigoj pri sia amikeco tedis min centfoje pli ol la plej malbonaj agoj. Li ne atendis la sunleviĝon por saluti min per «bontagon»; ĉe la noktiĝo, li forgesis neniam deziri al mi prosperecojn, kies listo estis longa. Li skuis min, kiam mi ripozis plej profunde, por ekscii, ĉu mi estas bone kovrita. Ĉe la manĝo, li servis min kiel bona servisto; por la deserto, li rakontis al mi historiojn, aŭ petis, ke mi diru al li kelkajn. Kaj ĉiam la mano antaŭen por premi la mian! Mi prezentis al lia bonvolo fervoran kontraŭstaron. Krom tio, ke ŝajnis al mi neutile enskribi rostiston de infanoj sur la liston de miaj amikoj, mi sentis nenian deziron, premi la manon de homo, kies morton mi estis decidinta. Mia konscienco permesis al mi, lin mortigi: ĉu mi ne estis en okazo de necesa sindefendo? sed estus skrupulige por mi, lin mortigi perfide, kaj mi devis almenaŭ atentigi lin per malamika, minaca sintenado. Repuŝante liajn allogojn, malatentante liajn ĝentilaĵojn, malakceptante liajn afablaĵojn, mi observis zorge okazon por foriĝi; sed lia amikeco, pli diligenta ol la malamo, ne ĉesis min vidi eĉ unu momenton. Kiam mi kliniĝis super la kaskado por gravuri en mian memoron la malebenaĵojn de l’ grundo, li forprenis min el mia rigardado kun patrina zorgemo: «Atentu! diris li tirante min ĉe la piedoj: se pro malfeliĉo ci falus, mi riproĉus min dum mia tuta vivo.» Kiam, nokte, mi provis leviĝi nerimarkite, li saltis el sia lito demandante, ĉu mi bezonas ion. Nenian oni vidis pli viglan friponon. Li rondiris ĉirkaŭ mi, kiel enkaĝigita sciuro.

Pli ol io ajn, min malesperigis lia konfido al mi. Mi esprimis foje la deziron ekzameni liajn batalilojn. Li metis sian ponardon en mian manon. Ĝi estis Rusa ponardo, el damaskenita ŝtalo, el la fabrikejo en Tula. Mi tiris la klingon el la ingo, mi provis la pinton kontraŭ mia fingro, mi direktis ĝin al lia brusto, elektante la lokon, inter la kvina ripo kaj la sesa. Li diris al mi ridetante: «Ne apogu, ci mortigus min». Certe, sinjoro, se mi estus apoginta iomete, mi estus farinta juston al li, sed io detenis mian brakon. Estas bedaŭrinde, ke la honestuloj mortigas tiel malfacilanime la krimulojn, kiuj mortigas tiel facilanime la honestulojn. Mi remetis la ponardon en la ingon. Vasili prezentis al mi sian pistolon, sed mi rifuzis preni ĝin, kaj diris, ke mia sciemo estas kontentigita. Li streĉis la ĉanon, montris al mi la prajmon, apogis la tubon kontraŭ sian kapon, kaj diris al mi: «Jen! ci ne havus plu gardanton.»

Neniun gardanton plu! He! per Dio! tion precize mi volis. Sed la okazo estis tro bela, kaj la pendigindulo paralizis min. Se mi estus mortiginta lin en tia momento, mi ne estus povinta toleri lian lastan rigardon. Pli bone estis procedi dum la nokto. Sed malfeliĉe, anstataŭ kaŝi siajn batalilojn, li demetis ilin videble inter sia lito kaj la mia.

Fine mi trovis rimedon por fugi, ne vekante nek buĉante lin. Tiu ideo venis al mi dimanĉon, 11an de majo, je la sesa. Mi estis rimarkinta, la Ĉieliran tagon, ke Vasili estas drinkema kaj toleras malbone la vinon. Mi invitis lin por vespermanĝi kun mi. Tiu pruvo de amikeco ekscitis lin: la vino de Egino kompletigis la kapturniĝon. Haĝi-Stavros, kiu ne estis plu honorinta min per unu vizito, ĉar mi perdis lian estimon, daŭris agi kiel donacema gastiganto. Mia tablo estis pli bone provizita ol la lia. Mi estus povinta trinki plenan felsakon da vino kaj barelon da rhaki. Vasili, akceptita kiel partoprenanto en tiuj bonaĵoj, komencis la manĝon kun kortuŝa humileco. Li restis je tri futoj de la tablo, kiel vilaĝano invitita ĉe sia landsinjoro. Iom post iom, la vino malgrandigis la interspacon. Je la oka vespere, mia gardanto klarigis al mi sian karakteron. Je la naŭa, li rakontis balbutante la aventurojn de sia juneco, kaj serion da heroaĵoj, kiuj estus starigintaj la harojn de esplora juĝisto. Je la deka, li falis en la filantropecon; tiu koro el trempita ŝtalo fluidiĝis en la rhaki, kiel la perlo de Kleopatro en la vinagro. Li ĵuris al mi, ke li fariĝis rabisto pro amo al la homaro; ke li volas riĉiĝi en dek jaroj, fondi hospitalon per siaj ŝparaĵoj, kaj rifuĝi poste en monaĥejon sur monto Atos. Li promesis ne forgesi min en siaj preĝoj. Mi profitis tiujn bonajn inklinojn por englutigi al li grandegan tason da rhaki. Mi estus povinta prezenti al li brulantan peĉon: li estis tro mia amiko por rifuzi ion de mi. Baldaŭ li perdis la voĉon; lia kapo kliniĝis dekstren kaj maldekstren kun pendola reguleco; li prezentis al mi la manon, renkontis reston de rostaĵo, premis ĝin kore, falis renversen, kaj komencis dormi same profunde, kiel la sfinksoj de Egiptujo, kiujn la Francaj kanonoj ne vekis.

Mi ne havis unu momenton por perdi: la minutoj estis el oro. Mi prenis lian pistolon, kiun mi ĵetis en la valon. Mi ekkaptis lian ponardon, kaj mi estis tuj ekspedonta ĝin al la sama direkto, kiam mi pripensis, ke ĝi povos utili al mi por tranĉi bulojn de herbaĵo. Mia dika horloĝo montris la dek-unuan. Mi estingis la du fajrojn el rezina ligno, kiuj lumigis nian tablon: la lumo povis altiri la atenton de la Reĝo. La vetero estis bela. Ne pli da luno ol sur mia mano, sed multego da steloj: ĝi estis vere tiu nokto, kiun mi bezonis. La herbo, detranĉita laŭ longaj bedoj, estis fortirebla kiel peco de drapo. Miaj materialoj estis pretaj post unu horo. Dum mi portis ilin al la fonto, mi tuŝis Vasili per la piedo. Li levis sin peze kaj demandis min, pro kutimo, ĉu mi bezonas ion. Mi lasis mian ŝarĝon fali, mi sidiĝis apud la drinkemulo, kaj petis, ke li trinku ankoraŭ unufoje por mia sano. «Jes, diris li, mi soifas.» Mi plenigis al li por la lasta fojo la kupran pokalon. Li trinkis duonon de ĝi, disverŝis la reston sur sian mentonon kaj sian kolon, provis leviĝi, refalis kun vizaĝo malsupre, etendis la brakojn antaŭen, kaj ne moviĝis plu. Mi kuris al mia digo, kaj, kiel ajn novulo mi estis, la rivereto estis fortike barita post kvardek kvin minutoj: estis tri kvaronoj post noktomezo. La bruon de la kaskado anstataŭis profunda silento. Timo ekkaptis min. Mi pripensis, ke verŝajne la Reĝo dormas malpeze, kiel ĉiuj maljunuloj, kaj ke tiu nekutima silento povos lin veki. En la tumulto de la ideoj, kiuj plenigis mian cerbon, mi memoris scenon de la Barbiro de Sevilla, en kiu Bartholo vekiĝas, tuj kiam li ĉesas aŭdi la fortepianon. Mi ŝovis min laŭlonge de la arboj ĝis la ŝtuparo, kaj mi trarigardis la skribejon de Haĝi-Stavros. La Reĝo ripozis pace apud sia ĉibuĝi. Mi rampis ĝis dek futoj de lia abio, mi aŭskultis: ĉio dormas. Mi revenis al mia digo tra marĉaĵeto de malvarmega akvo, kiu atingis jam miajn maleolojn. Mi kliniĝis super la abismo.

La flanko de la monto rebrilis nesenteble. Oni vidis tie kaj tie kelkajn kavaĵojn, en kiuj la akvo estis restadinta. Mi notis ilin atente: ili estis tiom da lokoj, kien mi povos meti la piedon. Mi reiris al mia tendo, mi prenis mian herbujon, kiu estis alpendigita super mia lito, kaj mi ligis ĝin sur miajn ŝultrojn. Pasante tra la loko, kie ni estis vespermanĝintaj, mi relevis pankvaronon kaj pecon da viando, kiujn la akvo ne ankoraŭ malsekigis. Mi enfermis tiujn provizojn en la ujon por mia morgaŭa matenmanĝo. La digo rezistis bone, la venteto estis versimile sekiginta mian vojon; estis preskaŭ la dua. Mi estus dezirinta kunporti la ponardon de Vasili, por okazo de malbona renkonto. Sed ĝi estis sub la akvo, kaj mi ne perdis mian tempon por ĝin serĉi. Mi demetis miajn ŝuojn, ilin kunligis per la ŝnuroj kaj alpendigis ĉe la rimenojn de mia ujo. Fine, ĉion pripensinte, doninte lastan rigardon al miaj teramasoj, elvokinte la rememorojn pri la patra domo, kaj sendinte kison al la direkto al Ateno kaj Mary-Ann, mi transigis unu kruron super la parapeto, kaptis per ambaŭ manoj arbeton, kiu pendas super la abismo, kaj ekvojaĝis, konfidante al Dio.

Ĝi estis malfacila laboro, pli malfacila ol mi estis konjektinta el tie supre. La ankoraŭ akvumita roko sentigis al mi malsekan malvarmon, kiel la kontakto de serpento. Mi estis malbone taksinta la distancojn, kaj la apogpunktoj estis multe pli maloftaj, ol mi esperis. Dufoje mi elvojiĝis, direktante min maldekstren. Mi devis reveni, tra nekredeblaj malfacilaĵoj. La espero forlasis min ofte, sed ne la volo. La tero ekmankis al mia piedo: mi konfuzis ombron kun elstaraĵo, kaj mi falis dek kvin aŭ dudek futojn, algluigante miajn manojn kaj mian korpon al la flanko de la monto, ne trovante punkton por min haltigi. Radiko de figarbo alkroĉis min ĉe la maniko de mia palto: ĉi tie vi vidas ĝiajn signojn. Iom poste, birdo, kaŭrinta en kavaĵo, forflugis tiel subite inter miaj kruroj, ke la timo faligis min preskaŭ renversen. Mi marŝis per la piedoj kaj per la manoj, precipe per la manoj. Miaj brakoj estis rompitaj, kaj mi aŭdis ĉiujn tendenojn, vibrantajn kiel la kordoj de harpo. Miaj ungoj doloris tiel, ke mi ne sentis plu ilin. Eble mi estus havinta pli da forto, se estus eble mezuri la vojon, kiu restas trairota; sed kiam mi provis turni la kapon malantaŭen, la kapturniĝo min kaptis, kaj mi sentis, ke mi svenas. Por subteni mian kuraĝon mi admonis min mem; mi alparolis min laŭte inter miaj kunpremitaj dentoj: «Ankoraŭ unu paŝon por mia patro! ankoraŭ unu paŝon por Mary-Ann! ankoraŭ unu paŝon por la konfuzigo de la rabistoj kaj la furiozigo de Haĝi-Stavros!»

Fine miaj piedoj stariĝis sur pli larĝa plataĵo. Ŝajnis al mi, ke la tero ŝanĝis sian koloron. Mi fleksis la subgenuojn, mi sidiĝis, mi turnis timeme la kapon. Mi estis nur je dek futoj de la rivereto: mi estis atinginta la ruĝajn ŝtonegojn. Ebena surfaco, borita de mil truetoj, en kiuj restis ankoraŭ akvo, ebligis al mi respiri kaj ripozi iom. Mi rigardis mian horloĝon: estis nur la dua kaj duono. Mi estus kredinta, vere, ke mia vojaĝo daŭris tri noktojn. Mi palpis miajn brakojn kaj krurojn, por vidi, ĉu mi estas kompleta; en tiaj ekspedicioj, oni scias, kio foriras, sed oni nescias, kio alvenas. Mi havis bonŝancon, mi kvitiĝis kun kelkaj kontuzoj kaj du aŭ tri defrotaĵoj. La plej malsana estis mia palto. Mi levis la okulojn supren, ne ankoraŭ por danki la ĉielon, sed por min konvinki, ĉu io moviĝas en mia antaŭa loĝejo. Mi aŭdis nur kelkajn akvogutojn, kiuj filtriĝas tra mia digo. Ĉio estis en ordo; la malantaŭo estis sendanĝera; mi sciis, kie mi trovos Atenon; adiaŭ, do, al la Reĝo de la montoj!

Mi estis tuj saltonta en la fundon de la valo, kiam blanketa formo stariĝis antaŭ mi, kaj mi aŭdis la plej furiozan bojon, kiu iam vekis la eĥojn je tia horo. Ho ve! sinjoro, mi estis forgesinta la hundojn de mia gastiganto. Tiuj malamikoj al la homo vagadis ĉiuhore ĉirkaŭ la tendaro, kaj unu el ili estis flarinta min. Kiom da furiozeco kaj malamo mi sentis renkontante ĝin, estas nedireble; neniu iam malamis tiugrade malsaĝan estaĵon! Mi estus preferinta stari antaŭ lupo, tigro aŭ blanka urso, noblaj bestoj, kiuj manĝus min silente, sed ne denuncus min. La sovaĝaj bestoj iras ĉasi por si mem; sed kion pensi pri tiu abomena hundo, kiu englutos min bruege por flati la maljunan Haĝi-Stavros? Mi kovris ĝin per insultoj; mi pluvigis sur ĝin la plej malafablajn nomojn; sed kion ajn mi faris, ĝi parolis pli laŭte ol mi. Mi ŝanĝis mian tonon, mi provis la efikon de la bonaj paroloj, mi alparolis ĝin dolĉe en Greka, en la lingvo de ĝiaj geavoj; ĝi sciis nur unu respondon al ĉiuj miaj diroj, kaj ĝia respondo ŝancelis la monton. Mi silentis, tio estis bona ideo; ĝi silentis. Mi kuŝiĝis meze de la ŝlimakvo; ĝi sterniĝis apud la piedo de l’ ŝtonego, grumblante inter siaj dentoj. Mi ŝajnigis, ke mi dormas; ĝi dormis. Mi lasis min gliti nesenteble al la rivereto; ĝi leviĝis per unu salto, kaj mi havis nur la tempon regrimpi sur mian piedestalon. Mia ĉapelo restis inter la manoj, aŭ pli ĝuste inter la dentoj de la malamiko. Unu momenton poste, ĝi estis nur pasto, marmelado, kaĉo el ĉapelo! Plendinda ĉapelo! mi kompatis al ĝi, mi metis min en ĝian lokon. Se mi estus povinta eliri el embaraso, suferante kelkajn mordojn, mi ne marĉandus tre, mi donus al la hundo sian parton. Sed tiuj monstroj ne kontentiĝas mordante, ili elmanĝas la homojn!

Mi ekpensis, ke verŝajne ĝi malsatas; ke, se mi trovos por ĝin satigi, kredeble ĝi mordos min ankoraŭ, sed ne manĝos min. Mi havis provizojn, mi oferdonis ilin; mia sola bedaŭro estis, ke mi ne havas centfoje pli. Mi ĵetis al ĝi duonon de mia pano; ĝi englutis ĝin kiel profundegaĵo: imagu ŝtoneton, kiu falas en puton. Mi estis malgaje rigardanta la malmulton, kiu restas al mi por doni al ĝi, kiam mi rekonis, ĉe la fundo de la herbujo, blankan paketon, kiu inspiris ideojn al mi. Ĝi estis malgranda provizo de arseniko, destinita al miaj zoologiaj preparaĵoj. Mi uzis ĝin por pajloŝtopi birdojn, sed neniu leĝo malpermesis ke mi ŝovu kelkajn gramojn da ĝi en la korpon de hundo. Mia kunparolanto, ricevinte apetiton, deziris nur daŭrigi sian manĝon. «Atendu, diris mi al ĝi, ci ricevos manĝaĵon laŭ mia preparo!...» La paketo enhavis ĉirkaŭ tridek kvin gramojn da beleta pulvoro, blanka kaj brila. Mi ŝutis kvin aŭ ses en malgrandan kvanton da klara akvo, kaj remetis la reston en mian poŝon. Mi disŝlimigis zorge la parton de la besto; mi atendis, ĝis kiam la arsenoza acido estos bone solvita; mi trempis en la solvaĵon pecon de pano, kiu sorbis ĉion, kiel spongo. La hundo antaŭensaltis bonapetite kaj englutis la morton per unu gluto.

Sed kial mi ne estis provizita per iom da striknino, aŭ per ia ajn bona veneno, pli fulmofrapa ol arseniko? Estis pli ol la tria, kaj mi devis atendi longe la efektojn de mia elpenso. Ĉirkaŭ la duono, la hundo komencis blekegi per ĉiuj siaj fortoj. Tio ne estis granda profito por mi: bojoj aŭ blekoj, krioj pro furiozeco aŭ pro doloro, iris ĉiam al la sama celpunkto, tio estas al la oreloj de Haĝi-Stavros. Baldaŭ la besto tordiĝis en teruraj konvulsioj; ĝi ŝaŭmis, ĝi naŭziĝis, ĝi faris fortegajn penojn por elpeli la venenon, kiu ĝin konsumas. Ĝi estis vere dolĉa spektaklo por mi, kaj mi ĝue gustumis la plezuron de la dioj; sed nur la morto de l’ malamiko povis min savi, kaj la morto obeis al mi malbonvole. Mi esperis, ke, venkite de la doloro, la hundo fine lasos min pasi; sed ĝi obstinegis kontraŭ mi, ĝi montris sian ŝaŭmantan kaj sangokovritan buŝon, kvazaŭ por riproĉi min pri miaj donacoj kaj diri al mi, ke ĝi ne mortos nevenĝite. Mi ĵetis al ĝi mian naztukon: ĝi disŝiris ĝin tiel vigle, kiel mian ĉapelon. La ĉielo jam ekklariĝis, kaj mi antaŭsentis, ke mi faris neutilan mortigon. Ankoraŭ unu horo, kaj la rabistoj estos sur miaj ŝultroj. Mi levis la kapon al tiu malbenita ĉambro, kiun mi forlasis sen deziro al reveno, kaj kien la potenco de hundo min baldaŭ rekondukos. Terura akvofalego renversis min, la vizaĝo kontraŭ tero.

Herbaĵbuloj, ŝtonetoj, fragmentoj de roko ruliĝis ĉirkaŭ mi kun torento de glacia akvo. La digo estis rompita, kaj la tuta lago malpleniĝis sur mian kapon. Tremado min ekkaptis: ĉiu ondo pasante forportis kelkajn gradojn el mia animala varmeco, kaj mia sango fariĝis tiel malvarma, kiel sango de fiŝo. Mi rigardas la hundon: ĝi estas ĉiam ĉe la piedo de mia ŝtonego, batalanta kontraŭ la morto, kontraŭ la fluo, kontraŭ ĉio, kun malfermita buŝo kaj okuloj direktitaj al mi. Estis necesege fini. Mi malligis mian herbujon, prenis ĝin per la du rimenoj, kaj frapis tiun abomenan beston tiel furioze, ke la malamiko forlasis al mi la batalejon. La torento kaptis ĝin flanke, rulis ĝin du- aŭ tri-foje, kaj ĝin portis, mi ne scias kien.

Mi saltas en la akvon: ĝi altiĝis ĝis mezkorpo; mi alkroĉiĝas ĉe la ŝtonegoj de l’ bordo; mi eliras el la fluo; mi albordiĝas, mi skuas min, kaj mi krias: Hura por Mary-Ann!

Kvar rabistoj elstariĝas el la tero kaj kaptas min ĉe la kolumo, dirante: «Jen do ci estas, mortigisto! Venu ĉiuj! ni tenas lin! la Reĝo estos kontenta! Vasili estos venĝita!»

Ŝajnas, ke, nescie, mi estis droniginta mian amikon Vasili.

En tiu tempo, sinjoro, mi estis ankoraŭ mortiginta neniun: Vasili estis mia unua viktimo. Poste, mi faligis multajn aliajn, tute kontraŭvole, kaj nur por defendi mian vivon; sed Vasili estas la sola, kiu okazigis al mi penton, kvankam lia pereo rezultis de vere senkulpa nesingardo. Vi scias, kio estas unua paŝo! Neniu mortiginto, trovita de la polico, kaj kondukata inter du ĝendarmoj ĝis la loko de lia krimo, mallevis la kapon pli humile ol mi. Mi ne kuraĝis levi la okulojn al la honestuloj, kiuj min arestis; mi ne sentis la forton, toleri iliajn malaprobajn rigardojn; mi antaŭsentis, tremante, timegindan provon: mi estis certa, ke mi estos prezentata al mia juĝonto kaj kondukata apud mian viktimon. Kiel mi staros antaŭ la brovoj de l’ Reĝo de la montoj, post tia ago? Kiel mi revidos, ne mortante pro honto, la senvivan korpon de l’ malfeliĉa Vasili? Pli ol unufoje miaj genuoj fleksiĝis sub mi, kaj mi estus restinta sur la vojo, sen la piedfrapoj, kiuj sekvis min.

Mi trairis la senhoman tendaron, la skribejon de la Reĝo, okupitan de kelkaj vunditoj, kaj mi malsupreniris, aŭ pli ĝuste mi falis de la ŝtuparo en mian ĉambron. La akvo estis forfluinta lasante ŝlimajn makulojn ĉe ĉiuj muroj kaj arboj. Lasta marĉero restis en la loko, kie mi forprenis la herbon. La rabistoj, la Reĝo kaj la monaĥo staris, laŭronde, ĉirkaŭ griza kaj kotoza objekto, kies vido starigis la harojn sur mia kapo: ĝi estis Vasili. La ĉielo vin gardu, sinjoro, iam vidi kadavron fasonitan de vi! La akvo, kaj la koto, forfluante, estis demetintaj abomenan ŝmiraĵon ĉirkaŭ li. Ĉu vi vidis iam dikan muŝon kaptitan depost tri aŭ kvar tagoj en araneaĵo? La ŝpinbesto, ne povante forigi tian gaston, vindas ĝin per volvaĵo de grizaj fadenoj, kaj ŝanĝas ĝin en senforman kaj nerekoneblan mason; tia estis Vasili, kelkajn horojn post kiam li vespermanĝis kun mi. Mi retrovis lin je dek paŝoj de la loko, kie mi estis adiaŭinta lin. Mi ne scias, ĉu la rabistoj lin translokis, aŭ ĉu li mem ruliĝis tien en la konvulsioj de l’ agonio; tamen mi inklinas konjekti, ke la morto estis dolĉa al li. Plena de vino, kiel mi lasis lin, li pereis versimile sen batalo pro forta cerba sangalfluo.

Malbonsigna murmuro salutis mian alvenon. Haĝi-Stavros, pala kaj kun frunto kuntirita, marŝis rekte al mi, kaptis min ĉe la maldekstra manradiko, kaj tiris min tiel fortege, ke li kvazaŭ elartikigis mian brakon. Li ĵetis min mezen de la rondo tiel vive, ke mi preskaŭ metis la piedon sur la korpon de mia viktimo: mi reĵetis min rapide malantaŭen.

«Rigardu! kriis li al mi per tondra voĉo; rigardu, kion vi faris! ĝuu vian ellaboraĵon! satigu viajn okulojn per via krimo. Malfeliĉulo! sed kie do vi haltos? Kiu estis dirinta al mi, en la tago, kiam mi akceptis vin ĉi tie, ke mi malfermas mian pordon al mortigisto?»

Mi balbutis kelkajn klarigojn; mi provis montri al la juĝanto, ke mi estas kulpa nur pro nesingardo. Mi konfesis sincere, ke mi ebriigis mian gardanton por liberigi min de lia observado, kaj forkuri neĝenate el mia karcero; sed mi defendis min pri la krimo de hommortigo. Ĉu mi estas kulpa, ke la plialtiĝo de l’ akvo lin dronigis, unu horon post mia foriro? La pruvo, ke mi deziris nenion malbonan al li, estas, ke mi ne donis al li eĉ unu ponardfrapon dum li estas morte ebria kaj mi havas liajn batalilojn en miaj manoj. Oni povas lavi lian korpon, kaj kontroli, ke ĝi estas senvunda.

«Almenaŭ, diris la Reĝo, konfesu, ke via nesingardemo estas ja tre egoista kaj kulpa! Kiam via vivo ne estis minacata, kiam oni gardis vin ĉi tie nur pro monsumo, vi forkuris pro avareco; vi pripensis nur la ŝparon de kelkaj piastroj, kaj vi ne okupis vin pri tiu plendindulo, kiun vi lasas morti malantaŭ vi! Vi ne zorgis pri mi, kiun vi senigos de necesega helpanto! Kaj kiun momenton vi elektis por fidrompi al ni? la tagon, kiam ĉiuj malfeliĉoj atakas nin kune; kiam mi perdis miajn plej bonajn soldatojn; kiam Sofoklis estas vundita, kiam la Korfuano estas mortanta, kiam la juna Spiro, en kiu mi esperis, perdis la vivon, kiam ĉiuj miaj viroj estas lacaj kaj senkuraĝigitaj! En tia momento vi havis la kuraĝon forpreni de mi mian Vasili! Ĉu vi ne havas do homajn sentojn? Ĉu ne estis centfoje preferinde, pagi honeste vian reaĉeton, kiel decas al bona kaptito, plivole ol lasi diri, ke vi oferis la vivon de unu homo pro dek kvin mil frankoj?

– He! diable! ekkriis mi miavice, vi mortigis ja multajn aliajn, kaj pro malpli multo.»

Li respondis kun indeco: «Ĝi estas mia profesio, sinjoro: ĝi ne estas la via. Mi estas rabisto, kaj vi estas doktoro. Mi estas Greko, kaj vi estas Germano.»

Al tio, mi havis nenion por respondi. Mi sentis ja, pro la tremado de ĉiuj fibroj de mia koro, ke mi estas nek naskiĝinta nek edukita por la hommortigista profesio. La Reĝo, pravigite de mia silento, plialtiĝis sian voĉon je unu tono, kaj daŭrigis jene:

«Ĉu vi scias, malŝatinda junulo, kia estis la bonega estaĵo, kies morton vi kaŭzis? Li devenis de tiuj famegaj rabistoj el Suli, kiuj daŭrigis tiel terurajn militojn por la religio kaj la patrujo kontraŭ Ali el Tebelen, paŝaho de Janina. De kvar generacioj, ĉiuj liaj avoj estas pendigitaj aŭ senkapigitaj; ne unu mortis en sia lito. Ne pasis ankoraŭ ses jaroj, de kiam lia propra frato pereis en Epiro sekve de kondamno je morto: li estis mortiginta mahometanon. La pieco kaj la kuraĝo estas heredaj en tiu familio. Neniam Vasili forgesis siajn religiajn devojn. Li donacis al la preĝejoj, li donis al la malriĉuloj. La Paskan tagon, li bruligis pli dikan kandelegon ol ĉiuj ceteraj. Li estus mortinta plivole ol malobei la fastan leĝon, aŭ ol manĝi viandon en abstinenca tago. Li ŝparis por rifuĝi en monaĥejon de monto Atos. Ĉu vi sciis tion?»

Mi konfesis humile, ke mi ĝin sciis.

«Ĉu vi sciis, ke li estas la plej brava el tiuj miaj kunuloj? Mi volas depreni nenion el la persona merito de miaj aŭskultantoj, sed Vasili havis blindan sindonemon, kuraĝegan obeemon, fervoron nedetrueblan de iu ajn cirkonstanco. Nenia tasko estis tro kruta laŭ bontrovo de lia kuraĝo; nenia ekzekuto tedis lian fidelecon. Li estus buĉinta la tutan reĝolandon, se mi estus ordoninta, ke li faru ĝin. Li estus elŝirinta okulon de sia plej bona amiko, pro simpla signo de mia malgranda fingro. Kaj vi formortigis lin de mi! Malfeliĉa Vasili! kiam mi havos vilaĝon por bruligi, avarulon por meti sur rostilon, virinon por dispecigi, infanon por senhaŭtigi vivantan, kiu cin anstataŭos?»

Ĉiuj rabistoj elektrizitaj de tiu funebra parolo, ekkriis unuanime: «Ni! Ni!» Unuj etendis la brakojn al la Reĝo, la aliaj elingigis siajn ponardojn; la plej fervoraj alcelis min per siaj pistoloj. Haĝi-Stavros haltigis ilian entuziasmon: li kovris min per sia korpo, kaj daŭrigis sian parolon kiel sekvas:

«Konsoliĝu, Vasili, ci ne restos nevenĝita. Se mi aŭskultus nur mian doloron, mi oferdonus al cia animo la kapon de la mortiginto; sed ĝi valoras dek kvin mil frankojn, kaj tiu penso detenas min. Ci mem, se ci povus ekparoli, kiel ci faris iam en niaj konsiliĝoj, ci petus, ke mi ŝparu liajn tagojn; ci malakceptus tiel multekostan venĝon. Ne en la cirkonstancoj, en kiuj nin lasis cia morto, konvenas fari malsaĝaĵojn kaj ĵeti la monon tra la fenestroj.»

Li haltis momenton; mi spiris.

«Sed, daŭrigis la Reĝo, mi scios kunigi la utilon kaj la justecon. Mi punos la kulpulon, ne riskante la kapitalon. Lia puno estos la plej bela ornamo de cia funebra ceremonio; kaj el supre de la lasta Palikarejo, kien forflugis cia animo, ci rigardos kun ĝojo elpagigan turmentadon, kiu ne kostos al ni unu soldon.»

Tiu parolfino ravis la aŭdantaron. Ĉiuj estis ĉarmitaj, escepte mi. Mi rompis al mi la kapon por diveni, kion la Reĝo rezervas al mi, kaj mi estis tiel maltrankvila, ke miaj dentoj klakis ĝisrompe. Certe, mi devis juĝi min feliĉa, ke mia vivo estas savita, kaj la konservo de mia kapo ne ŝajnis al mi malŝatinda rezulto; sed mi konis la elpenseman imagon de la Grekaj vojrabistoj: Haĝi-Stavros, ne mortigante min, povos trudi al mi tian punon, ke mi ekmalamos la vivon. La maljuna kanajlo rifuzis sciigi al mi, al kia turmento li destinas min. Li kompatis tiel malmulte al mia sufero, ke li devigis min, ĉeesti la funebran ceremonion de lia leŭtenanto.

La korpon oni senvestigis, transportis apud la fonton, kaj plene lavis. La trajtoj de Vasili estis apenaŭ difektitaj; la kvazaŭ oscedanta buŝo havis ankoraŭ la malfacilan rideton de l’ ebrieco; liaj malfermitaj okuloj konservis malspritegan rigardon. La membroj perdis nenion el sia fleksebleco; la kadavra rigideco alvenas malfrue ĉe la homoj, kiuj mortis akcidente.

La kafeĝi de l’ Reĝo kaj lia ĉibuk-portisto faris la tualeton de l’ mortinto. Haĝi-Stavros pagis la elspezon, ĉar li heredis. Vasili ne havis plu familion, kaj ĉiuj liaj propraĵoj estis apartenontaj al la Reĝo. Oni vestis la korpon per maldika ĉemizo, jupo el bela perkalo kaj arĝentbrodita jako. Oni kovris liajn malsekajn harojn per ĉapo preskaŭ nova. Oni enfermis en gamaŝojn el ruĝa silko liajn krurojn, kiuj ne kuros plu. Oni piedvestis lin per babuŝoj el Rusa ledo. Dum sia tuta vivo, la malfeliĉa Vasili neniam estis tiel pura kaj bela. Oni ŝmiris karminon sur liajn lipojn; oni kolorigis lin blanke kaj ruĝe, kiel junamiston, kiu tuj eniros la scenejon. Dum la tuta faro, la orkestro de la rabistoj ludis funebran arion, kiun vi certe aŭdis pli ol unufoje sur la stratoj de Ateno. Mi ĝojas, ke mi ne mortis en Grekujo, ĉar ĝi estas abomena muziko, kaj mi konsoliĝus neniam, se mi estus enterigita kun tiu akompano.

Kvar rabistoj komencis fosi tombon meze de la ĉambro, sur la loko de la tendo de Sino Simons, tie, kie Mary-Ann estis dorminta. Du aliaj kuris al la tenejo por preni kandelegojn, kiujn ili disdonis al la ĉeestantaro. Mi ricevis unu; kiel ĉiuj. La monaĥo ekkantis la Diservon por la mortintoj. Haĝi-Stavros psalmodiris la respondojn per firma voĉo, kiu tuŝis min ĝis en la fundo de l’ animo. Venteto blovis, kaj la vakso de mia kandelego falis sur mian manon kiel bruliga pluvo; sed tio estis, ho ve! tre malmulte, kompare kun tio, kio min atendis. Mi estus volonte aboninta tiun ĉi doloron, se estus eble, ke la ceremonio neniam finiĝos.

Ĝi finiĝis tamen. Kiam la lasta preĝo estis dirita, la Reĝo alproksimiĝis solene al la brakportilo, sur kiu kuŝis la korpo, kaj kisis ĉi tiun ĉe la frunto. La rabistoj, unu post alia, sekvis lian ekzemplon. Mi tremegis pensante, ke mia vico venos tuj. Mi kaŝis min malantaŭ tiuj, kiuj jam ludis sian rolon, sed la Reĝo vidis min kaj diris: «Estas via vico. Marŝu do! vi ŝuldas ja tion al li.»

Ĉu tio estas fine la puno, je kiu li minacis min? Justema homo estus kontentiĝinta malpli koste. Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke ne estas infana ludo, kisi la lipojn de kadavro, precipe kiam oni riproĉas sin pro ĝia mortigo. Mi antaŭeniris al la portilo, mi rigardis rekten tiun vizaĝon, kies malfermitaj okuloj ŝajnis ridi pri mia embaraso; mi kliniĝis la kapon, mi tuŝetis la lipojn. Ŝercema rabisto apogis la manon sur mian nukon. Mia buŝo platiĝis sur la malvarma buŝo; mi sentis la kontakton de liaj glaciaj dentoj, kaj mi releviĝis kaptite de teruro, kunportante mi ne scias kian guston de morto, kiu premas ankoraŭ mian gorĝon en la momento, kiam mi parolas al vi. La virinoj estas vere feliĉaj: ili havas la rimedon sveni.

Tiam oni mallevigis la kadavron en la teron. Oni ĵetis sur ĝin plenmanon da floroj, unu panon, unu pomon, kaj kelkajn gutojn da vino el Egino. Tio estis, kion li malplej bezonis. La fosaĵo estis rapide fermita, pli rapide ol mi estus dezirinta. Rabisto rimarkigis, ke oni bezonus du bastonojn por fari krucon. Haĝi-Stavros respondis al li: «Estu trankvila; oni metos la bastonojn de la milordo.» Mi lasas vin imagi, ĉu mia koro bruegis en mia brusto. Kiajn bastonojn? Kio estas komuna inter la bastonoj kaj mi?

La Reĝo faris signon al ŝia ĉibuĝi, kiu kuris al la oficejoj kaj revenis kun du longaj stangoj el Apolona laŭro. Haĝi-Stavros prenis la funebran portilon kaj portis ĝin sur la tombon. Li apogis ĝin sur la ĵus ŝovelitan teron, levigis unu el ĝiaj ekstremaĵoj dum la alia restis tere, kaj diris al mi kun rideto. «Por vi, mi laboras. Senŝuigu vin, mi petas.»

Li legis verŝajne en miaj okuloj demandon plenan de angoro kaj timego, ĉar li respondis al la paroloj, kiujn mi ne kuraĝis diri:

«Mi ne estas malbona, kaj mi ĉiam malamis la neutilajn severaĵojn. Pro tio mi volas trudi al vi punon, kiu utilos al ni, liberigante nin, de nun, de via gardado. De kelkaj tagoj, vi havas obstinan forkuremon. Mi esperas, ke, kiam vi estos ricevinta dudek bastonfrapojn sur la piedplandoj, vi ne bezonos plu gardanton, kaj via amo al la vojaĝoj kvietiĝos por kelka tempo. Ĝi estas turmento, kiun mi konas; la Turkoj suferigis ĝin al mi dum mia juneco, kaj mi scias pro sperto, ke ĝi ne mortigas. Ĝi doloras tre; vi krios, mi informas vin pri tio. Vasili aŭdos vin el la fundo de sia tombo, kaj li estos kontenta pri ni.»

Ĉe tiu ekscio, mia unua ideo estis uzi miajn krurojn, dum mi disponas ilin ankoraŭ. Sed kredinde mia voleco estis tre malsana, ĉar estis al mi neeble meti unu piedon antaŭ la alian. Haĝi-Stavros sublevis min tiel facile, kiel ni kolektas insekton sur vojo. Mi sentis, ke oni ligas kaj senŝuigas min, antaŭ ol unu penso, elirinta el mia cerbo, havis la tempon atingi la ekstremaĵon de la membroj. Mi scias, nek sur kion oni apogis miajn piedojn, nek kiel oni malhelpis, ke ili retroiru ĝis mia kapo ĉe la unua bastonfrapo. Mi vidis ambaŭ stangojn turniĝadi antaŭ mi, unu dekstre, la alia maldekstre; mi fermis la okulojn, kaj atendis. Mi certe ne atendis dum dekono da sekundo, kaj tamen, dum tiel mallonga daŭro, mi havis la tempon sendi benon al mia patro, kison al Mary-Ann, kaj pli ol cent mil malbenojn dividotajn inter Sino Simons kaj John Harris.

Mi ne svenis eĉ unu momento; ĝi estas kapablo, kiu mankas al mi, mi jam diris al vi. Tial, nenio perdiĝis. Mi sentis ĉiujn frapojn, unu post la alia. La unua estis tiel furioza, ke mi kredis, ke la ceteraj povos fari nenion plie. Ĝi trafis min meze de la piedplando, sub tiu elasta arkaĵeto, kiu estas antaŭ la kalkano kaj portas la korpon. Ne estas la piedo, kiu sentis doloron, tiun fojon; sed mi kredis, ke la ostoj de miaj malfeliĉaj kruroj dispeciĝos. La dua trafis min pli malsupre, precize sub la kalkanoj; ĝi donis al mi profundan, fortegan skuon, kiu ŝancelis la tutan vertebraron, kaj plenigis per terura tumulto mian kranion kvazaŭ diskrevontan. La tria tuŝis rekte la fingrojn kaj produktis akran kaj pikan senton, kiu trakuris la tutan antaŭan parton de l’ korpo kaj kredigis al mi dum momento, ke la ekstremaĵo de l’ bastono relevis la pinton de mia nazo. Tiu momento estas, mi kredas, kiam la sango spruĉis unuafoje. La frapoj intersekvis laŭ sama vico kaj sur la samaj lokoj, post egalaj intertempoj. Mi havis sufiĉe da kuraĝo por silenti ĉe la du unuaj; mi kriis ĉe la tria, mi blekegis ĉe la kvara, mi ĝemis ĉe la kvina kaj la postaj. Ĉe la deka, la karno mem ne havis plu sufiĉan forton por plendi: mi silentis. Sed la neniigo de la korpa forto malpligrandigis neniel la klarecon de miaj perceptoj. Mi ne estis kapabla levi la palpebroj, kaj tamen la plej malforta bruo atingis tro bone miajn orelojn. Mi ne perdis unu vorton de tio, kion oni diris ĉirkaŭ mi. Tio estas observo, kiun mi memoros iam, se mi praktikos la medicinon. La kuracistoj ne ĝenas sin por kondamni malsanulon, je kvar paŝoj de lia lito, ne pripensante, ke la plendindulo havas eble ankoraŭ sufiĉan aŭdon por ilin kompreni. Mi aŭdis junan rabiston, kiu diras al la Reĝo: «Li mortis. Kial ni lacigas du virojn sen profito por iu?» Haĝi-Stavros respondis: «Timu nenion. Mi ricevis sesdek intersekve, kaj du tagojn poste, mi dancis la Romaikon.

– Kiel ci faris?

– Mi uzis la ŝmiraĵon de Itala renegato, nomita Luiĝi-Bej’.... Kien ni alvenis? Kiom da frapoj?

– Dek sep.

– Ankoraŭ tri, infanoj; kaj zorge preparu la lastajn.»

La bastono vane falis. La lastaj frapoj trafis sangokovritan, sed sensentan materion. La doloro estis preskaŭ paralizinta min.

Oni forprenis min el la portilo; oni malligis la ŝnurojn; oni vindis miajn piedojn per kompresoj de malvarma akvo, kaj ĉar mi sentis soifon de vundito, oni donis al mi grandan glason da vino. La kolero revenis al mi antaŭ la forto. Mi ne scias, ĉu vi estas konstruita kiel mi, sed mi konas nenion tiel humiligan, kiel estas korpa puno. Esti naskiĝinta dum la 19a jarcento, uzi la vaporon kaj la elektron, posedi duonon el la sekretoj de la naturo, koni plene ĉion, kion la scienco eltrovis por la bonstato kaj la sendanĝereco de la homo, scii, kiel oni kuracas la febron, kiel oni malhelpas la variolon, kiel oni rompas ŝtonon en la veziko, kaj ne esti kapabla sin defendi kontraŭ bastonfrapo, tio estas iom troa, laŭvere! Se mi estus soldato kaj submetita al korpaj punoj, mi nepre mortigus miajn estrojn.

Kiam mi vidis min sidanta sur la algluanta tero, kun piedoj enkatenitaj de l’ doloro, kun malvivaj manoj; kiam mi ekvidis ĉirkaŭ mi la homojn, kiuj min batis, tiun, kiu min batigis, kaj tiuj, kiuj rigardis dum oni batas min, la kolero, la honto, la sento de mia ofendita indeco, de la malrespektita justeco, de la brute suferigita inteligento, enblovis, en mian senfortan korpon, plenecon de malamo, de ribelo kaj de venĝemo. Mi forgesis ĉion, kalkulon, utilon, singardon, estontecon; mi ellasis ĉiujn veraĵojn, kiuj min sufokis; torento da insultoj suprenvenis rekte al miaj lipoj, dum la eksterŝutita galo superfluis kiel flava ŝaŭmo ĝis en miaj okulblankoj. Certe, mi ne estas oratoro, kaj miaj solecaj studoj ne kutimigis min al la uzo de la parolo; sed la indigno, kiu naskis poetojn, pruntis al mi dum horkvarono la sovaĝan elokventecon de tiuj Kantabraj kaptitoj, kiuj elspiris la animon kun insultoj kaj kraĉis sian lastan sopiron al la vizaĝo de la venkintaj Romanoj. Ĉion, kio povas ofendi homon en lia fiereco, en lia amemo kaj en liaj plej karaj sentoj, mi diris al la Reĝo de la montoj. Mi metis lin en la rangon de la malpuregaj bestoj kaj rifuzis al li eĉ la nomon de homo. Mi insultis lin en lia patrino, kaj en lia edzino, kaj en lia filino, kaj en lia tuta geidaro. Mi dezirus ĉion ripeti laŭtekste al vi, kion aŭdi mi lin devigis, sed la vortoj mankas al mi hodiaŭ ĉar mi estas malvarmsanga. Tiumomente, mi fabrikis ĉiuspecajn esprimojn, kiuj ne troviĝas en la vortaro, kaj kiujn oni komprenis tamen, ĉar la rabista aŭdantaro blekegis sub miaj paroloj, kiel ĉashundaro sub la vipoj de la kondukistoj. Sed vane mi rigardis la maljunan Palikaron, mi observis ĉiujn muskolojn de lia vizaĝo, mi esploris avide la plej malgrandajn sulkojn de lia frunto, mi ne konstatis ĉe li signeton de emocio. Haĝi-Stavros ne brovumis pli ol busto el marmoro. Li respondis al ĉiuj miaj ofendoj per la senmova insulto de la malŝato. Lia sintenado incitegis min ĝis frenezeco. Mi havis momenton de deliro. Nubo, ruĝa kiel sango, pasis antaŭ miaj okuloj. Mi leviĝas subite sur miaj kontuzitaj piedoj, mi ekvidas pistolon ĉe la zonumo de rabisto, mi eltiras ĝin, mi levas la ĉanon, mi alcelas la Reĝon el proksimege, la pafo sonas, kaj mi falas renversen murmurante: «Mi estas venĝita!»

Li estas, kiu min relevis. Mi rigardis lin kun tiel profunda mirego, kvazaŭ mi vidus lin elirinta el la infero. Li ne ŝajnis emociita, kaj ridetis kviete, kiel senmortulo. Kaj tamen, sinjoro, mi ne maltrafis lin. Mia kuglo tuŝis lin ĉe la frunto, unu centimetron super la maldekstra brovo: sanga signo ĝin pruvis. Sed, ĉu tial, ke la pistolo estis malbone ŝargita, aŭ ke la pulvo estis malbona, aŭ pli versimile ke la kuglo glitis sur la osto de l’ kranio, mia pistolpafo produktis nur defrotaĵon!

La nevundebla monstro sidigis min zorge sur la teron, kliniĝis al mi, tiris mian orelon, kaj diris: «Kial vi provas la neeblon, junulo? Mi antaŭsciigis vin, ke mia kapo ne estas trapafebla, kaj vi scias, ke mi neniam mensogas. Ĉu oni ne rakontis ankaŭ al vi, ke Ibrahim min alpafigis de sep Egiptoj, kaj mi savis mian haŭton? Mi esperas, ke vi ne pretendas esti pli lerta ol sep Egiptoj! Sed aŭskultu: kvankam vi estas homo el la Nordo, vi havas la manon rapida! Tio estas via afero! Diable! se mia patrino, pri kiu vi ĵus parolis tiel senpripense, ne estus konstruinta min fortike, mi estus homo enterigota. Iu ajn, en mia loko, estus mortinta, ne dirante dankon. Miaflanke, tiaj okazaĵoj min rejunigas. Ili memorigas al mi mian bonan tempon. Je via aĝo, mi elmetis mian vivon kvarfoje en ĉiu tago, kaj mi digestis nur des pli bone. Nu, mi ne koleras kontraŭ vi, kaj mi pardonas vian movon de malpacienco. Sed pro tio, ke ĉiuj miaj regatoj ne estas netrapafeblaj, kaj ke vi povus cedi denove al via nesingardemo, ni uzos por viaj manoj la saman kuracon, ol por viaj piedoj. Nenio malhelpus nin, komenci tuj: tamen mi atendos ĝis morgaŭ, pro intereso al via sano. Vi vidas, ke la bastono estas ĝentila batalilo, kiu ne mortigas: vi mem ĵus pruvis, ke bastonfrapita homo egalvaloras du. La morgaŭa ceremonio okupos vin. La kaptitoj ne scias, kiamaniere pasigi sian tempon. La senokupeco estas, kiu donis al vi malbonajn konsilojn. Cetere, estu trankvila: tuj post alveno de via reaĉeto, mi kuracos viajn defrotaĵojn. Restas ankoraŭ al mi iom da ŝmiraĵo de Luiĝi-bej. Nenio vidiĝos plu post du tagoj, kaj vi povos valsi en la balo de la palaco, ne sciigante al viaj kundancantinoj, ke ili apogas sin sur la brako de elbatita sinjoro.»

Mi ne estas Greko, mi, kaj la insultoj vundas min tiel grave, kiel la batoj. Mi montris la pugnon al la maljuna pendindulo, kaj mi kriis per ĉiuj miaj fortoj:

«Ne, kanajlo, mia reaĉeto estos neniam pagita! ne! mi petis monon de neniu! Ci ricevos el mi nur mian kapon, kiu neniel utilos al ci. Prenu ĝin tuj, laŭ cia bontrovo. Ci faros servon al mi, kaj al ci ankaŭ. Ci ŝparigos al mi du semajnojn da turmentoj, kaj la naŭzon pro cia vido, kiu estas la plej grava el tiuj turmentoj. Kaj ci mem ŝparos mian dusemajnan nutradon. Ne hezitu, ci ne ricevos alian profiton de mi!»

Li ridetis, levis la ŝultrojn kaj respondis: «Ta! ta! ta! ta! Jen vere miaj junuloj! ili iras ĉiam tro antaŭen! Ĉe la unua malhelpo, ili ĉion forlasas. Se mi aŭskultus vin, mi bedaŭrus ĝin antaŭ ok tagoj, kaj vi ankaŭ. La Anglinoj pagos, mi estas certa. Mi konas ankoraŭ la virinojn, kvankam delonge mi vivas izole. Kion oni dirus, se mi mortigus vin hodiaŭ kaj la reaĉeto alvenus morgaŭ? Oni diskonigus la famon, ke mi malrespektis mian parolon, kaj miaj estontaj kaptitoj suferus buĉadon kiel ŝafidoj, ne petante unu centimon de siaj parencoj. Ni ne malbonigu la metion!

– Ha! Ci kredas, lerta homo, ke la Anglinoj cin pagis! Jes, ili pagis cin, kiel ci meritis!

– Vi estas tro afabla.

– Ilia reaĉeto kostos al ci okdek mil frankojn, ĉu ci aŭdas? Okdek mil frankojn el cia poŝo!

– Ne diru do tiajn parolojn! Oni kredus, ke la bastonoj trafis vin ĉe la kapon.

– Mi tion diras, kio estas. Ĉu ci memoras la nomon de ciaj kaptitinoj?

– Ne, sed mi havas ĝin skribe.

– Mi helpos cian memoron. La sinjorino estas nomata Simons.

– Nu?

– Asocianino de la firmo Barley, en Londono.

– Mia bankiero?

– Ĝuste.

– Kiel ci scias la nomon de mia bankiero?

– Kial ci diktis cian korespondadon en mia ĉeesto?

– Cetere, tute egale? Ili ne povas friponi min; ili ne estas Grekoj, ili estas Angloj; la tribunaloj.... Mi faros proceson!

– Kaj ci perdos. Ili havas kvitancon.

– Estas vere. Sed pro kiu fataleco mi donis al ili kvitancon?

– Pro tio, ke mi konsilis ĝin al ci, plendinda homo!

– Kanajlo! malbone baptita hundo! infera skismano! ci senhavigis min! ci perfidis min! ci friponis min! Okdek mil frankoj! Mi havas la respondecon! Se almenaŭ Barley kaj Ko estus la bankieroj de la Kompanio! mi perdus nur mian parton. Sed ili havas nur miajn kapitalojn, mi perdos ĉion. Ĉu vere ci estas certa, ke ŝi estas el la firmo Barley?

– Same, kiel certa, ke mi mortos hodiaŭ.

– Ne, ci mortos nur morgaŭ. Ci ne suferis sufiĉe. Oni trudos al ci doloron por okdek mil frankoj. Kian turmenton mi elpensos? Okdek mil frankoj? Okdek mil mortoj estus malmulto. Kion do mi faris al tiu perfidulo, kiu ŝtelis de mi kvardek mil? Pfu! Infana ludo, ŝerco! Li ne kriegis du horojn! Mi trovos ion pli konvenan. Sed, se ekzistus du samnomaj firmoj?

– Placo Cavendish, 31!

– Jes, tia estas la adreso. Malspritulo! kial ci ne informis min, anstataŭ min perfidi? Mi estus postulinta de ili la duoblon. Ili estus pagintaj; ili estas sufiĉe riĉaj. Mi ne estus doninta kvitancon: mi ne donos plu tian.... Ne, ne! tiu fojo estas la lasta!... Ricevite: cent mil frankojn de Sino Simons! Kia malsprita frazo! Ĉu vere mi estas, kiu diktis tion?... Sed mi pripensas! mi ne subsignis!... Jes, sed mia sigelo valoras subskribon: ili havas dudek leterojn de mi. Kial ci petis de mi tiun kvitancon? Kion ci atendis el tiuj du virinoj? Dek kvin mil frankojn por cia reaĉeto.... Ĉie, la egoismo!... Ci devis alkonfidi cin al mi: mi estus resendinta cin senpage; mi estus eĉ paginta cin. Se ci estas malriĉa, kiel ci diras, ci devas scii, kiel bona estas la mono. Ĉu ci imagas nur, kio estas sumo da okdek mil frankoj? Ĉu ci scias, kioman volumenon ĝi faras en ĉambro? kiom da ormoneroj ĝi enhavas? kaj kiom da mono oni povas gajni en la negoco per okdek mil frankoj? Ĝi estas riĉaĵo, kanajlo! Ci ŝtelis de mi riĉaĵon! Ci senigis mian filinon, la solan estaĵon, kiun mi amas en la mondo. Ŝi estas, por kiu mi laboras. Sed, se ci konas miajn aferojn, ci scias, ke mi trakuras la montaron dum plena jaro por gajni kvardek mil frankojn. Ci forprenis du jarojn el mia vivo: estas, kvazaŭ mi dormis du jarojn!»

Mi estis do fine trovinta la vundeblan lokon! La maljuna Palikaro estis trafita ĉe la koro. Mi sciis, ke mia konto estas fermita, mi esperis neniun pardonon, kaj tamen mi sentis maldolĉan ĝojon pro la konfuziĝo de tiu kvietega vizaĝo kaj de tiu masko el ŝtono. Plezure mi sekvis, sur la sulkoj de lia vizaĝo, la konvulsian movon de la pasio, same kiel la ŝippereinto, vaganta sur furioza maro, admiras malproksime la ondon, kiu lin englutos. Mi estis simila al la pensanta kano, kiun la bruta universo premegas per sia maso, kaj kiu mortante konsoliĝas pro la fiera konscio pri sia supereco[8]. Mi pensis fierege: «Mi pereos en la turmentoj, sed mi estas estro de mia estro, kaj turmentisto de mia turmentisto».


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.