La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I

Sro Hermann Schultz

La 3an de julio de ĉi tiu jaro (1856), ĉirkaŭ la sesa matene, mi estis akvumanta miajn petuniojn senpripense, kiam min aliris alta, blonda, senbarba junulo, kapkovrita de germana ĉapo, kaj ornamita per oraĵaj okulvitroj. Vasta palto el lasting-lanaĵo flirtis melankolie ĉirkaŭ li, same, kiel velo laŭlonge de masto, kiam la vento ĉesas blovi. Li ne havis gantojn; liaj ŝuoj, el kruda ledo, staris sur potencaj plandoj, tiel larĝaj, ke trotuaretoj ĉirkaŭis la piedojn. En lia flanka poŝo, apud la koro, granda pipo el porcelano modeliĝis reliefe kaj desegnis malprecize sian profilon sub la brila ŝtofo. Mi eĉ ne havis la ideon demandi tiun nekonaton, ĉu li plenumis siajn studojn en la Germanaj universitatoj; mi demetis mian verŝilon, kaj salutis lin per bela: Guten Morgen.

«Sinjoro, diris li al mi France, sed kun malbonega akcento, mia nomo estas Hermann Schultz; mi ĵus pasigis kelkajn monatojn en Grekujo, kaj via libro[1] vojaĝis ĉien kun mi.»

Tiu enkonduko enpenetrigis mian koron de dolĉa ĝojo; la voĉo de la fremdulo ŝajnis al mi pli melodia ol la muziko de Mozart, kaj mi direktis al liaj oraĵaj okulvitroj rigardon radiantan pro dankemo. Vi ne povas imagi, amika leganto, kiom ni amas tiujn, kiuj faris la penon deĉifri nian skribaĵaĉon. Se iam mi deziris esti riĉa, tio estis pro la deziro certigi rentojn al miaj legintoj.

Mi prenis lin per la mano, tiun bonegan junulon. Mi sidigis lin sur la pli bonan benkon de la ĝardeno, ĉar ni posedas du. Li sciigis al mi, ke li estas botanikisto kaj ke li ricevis mision de la Hamburga Botanika Ĝardeno. Dum li kompletigis sian herbokolekton, li estis observinta kiel eble plej atente la landon, la bestojn kaj la homojn. Liaj naivaj priparoloj, liaj mallongaj sed ĝustaj opinioj memorigis iom al mi la manieron de la simplanima Herodoto. Li esprimis ilin peze, sed kun naiveco, kiu altrudis la konfidon; li apogis siajn parolojn per la tono de homo profunde konvinkita. Li povis doni al mi novaĵojn, se ne pri la tuta urbo Ateno, almenaŭ pri la ĉefaj personoj, kiujn mi nomis en mia libro. Dum la daŭro de la konversacio, li eldiris kelkajn ĝeneralajn ideojn, kiuj ŝajnis al mi des pli sagacaj, ke mi estis prezentinta ilin antaŭe. Post unu horo da interparolo, ni estis intimaj.

Mi ne scias, kiu el ni eldiris unua la vorton rabado. La vojaĝintoj, kiuj trakuris Italujon, parolas pri pentrarto; tiuj, kiuj vizitis Anglujon, parolas pri industrio: ĉiu lando havas sian specialaĵon.

«Mia kara sinjoro, demandis mi la karan nekonaton, ĉu vi renkontis rabistojn? Ĉu estas vere, kiel oni pretendis, ke ekzistas ankoraŭ rabistoj en Grekujo?

– Ĝi estas nur tro vera, respondis li serioze. Mi vivis dek kvin tagojn en la manoj de la terura Haĝi-Stavros, alnomata la Reĝo de la montoj; mi povas do paroli pri tio el sperto. Se vi havas tempon, kaj longa rakonto ne timigas vin, mi estas preta por doni al vi la detalojn de mia aventuro. Vi faros el ili tion, kio plaĉos al vi: romanon, novelon, aŭ pli ĝuste (ĉar tio estas historio) aldonan ĉapitron por tiu libreto, en kiun vi amasigis tiom da tiel kuriozaj veraĵoj.

– Vi estas vere tro bona, diris mi al li, kaj miaj oreloj estas ambaŭ je via dispono. Ni eniru mian skriboĉambron. Tie estos al ni malpli varme ol en la ĝardeno, kaj tamen la parfumo de la rezedoj kaj de la moskodoraj latiroj alvenos ĝis ni.»

Li sekvis min tre volonte, kaj marŝante kantetis en Greka lingvo popolan kanton:

Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj;Lia orumita pafilo sonas ĉiupaŝe;Li diras al la vulturoj: «Min ne forlasu,Mi donos al vi por manĝi la paŝahon de Ateno.»

Li sin instalis sur sofon, arkefleksis siajn krurojn sub si, kiel la Arabaj rakontistoj, demetis sian palton por malvarmiĝi, ekbruligis sian pipon, kaj komencis rakonti sian historion. Mi sidis ĉe mia skribotablo, kaj stenografiis dum lia diktado.

Mi ĉiam estis sen malfido, precipe al tiuj, kiuj faras al mi komplimentojn. Tamen, la afabla fremdulo rakontis al mi aferojn tiel mirigajn, ke mi demandis min diversfoje, ĉu li ne mokas min. Sed lia parolo estis tiel firma, liaj bluaj okuloj sendis al mi rigardon tiel diafanan, ke miaj skeptikaj ekpensoj tuj malaperis.

Li parolis senhalte ĝis duono post tagmezo. Se li sin interrompis du aŭ trifoje, ĝi estis nur por rebruligi sian pipon. Li fumis regule, per egalaj puŝoj, kiel kamentubo de vapormaŝino. Ĉiufoje kiam okaze mi levis la okulojn al li, mi vidis lin kvieta kaj ridetanta meze de nubo, kiel Zeŭso dum la kvina akto de Amfitriono.

Oni informis nin, ke la tagmanĝo estas sur la tablo. Hermann sidiĝis kontraŭ mi, kaj la malfortaj suspektoj, kiuj trakuris mian kapon, malaperis pro lia apetito. Mi pripensis, ke bona stomako akompanas malofte malbonan konsciencon. La juna Germano montris sin tro bona tablogasto por esti malfidela rakontanto, kaj lia englutemo garantiis al mi lian veremon. Frapite de tiu ideo, mi konfesis, prezentante al li fragojn, ke mi dubis momente pri lia bonfido. Li respondis al mi per anĝela rideto.

Mi pasigis la tagon sola kun mia nova amiko, kaj mi ne plendis pri la longeco de l’ tempo. Je la kvina vespere, li estingis sian pipon, surmetis sian palton, kaj premis mian manon dirante adiaŭ. Mi respondis: «Ĝis revido!

– Ne, rediris li skuante la kapon: mi forvojaĝos hodiaŭ per la vagonaro de la sepa, kaj mi ne kuraĝas esperi, ke mi revidos vin iam.

– Lasu al mi vian adreson. Mi ne rezignis ankoraŭ la plezuron vojaĝi, kaj eble mi trapasos Hamburgon.

– Bedaŭrinde, mi mem ne scias, kie mi starigos mian tendon. Germanujo estas vasta; ne estas certe, ke mi restos Hamburgano.

– Sed, se mi publikigos vian historion, konvenas ja almenaŭ, ke mi povu sendi ekzempleron al vi!

– Ne ĝenu vin tiel. Tuj kiam la libro estos aperinta, oni presos falsan eldonon de ĝi en Leipzig, ĉe Wolfgang Gerhard, kaj mi legos ĝin. Adiaŭ.»

Post lia foriro, mi relegis atente la rakonton, kiun li diktis al mi; mi trovis en ĝi kelkajn neversimilajn detalojn, sed nenion formale kontraŭan al tio, kion mi estis vidinta kaj aŭdinta dum mia restado en Grekujo.

Tamen, kiam mi estis tuj sendonta la manuskripton al la presisto, skrupulo min haltigis: se kelkaj eraroj sin enŝovis en la rakonton de Hermann! ĉu, eldonante ĝin, mi ne estas iugrade responda? Se mi publikigos sen kontrolo la historion de la Reĝo de l’ montoj, ĉu mi ne elmetos min al la patrecaj riproĉoj de la Journal des Débats, al la kontraŭdiroj de la Atenaj gazetistoj, kaj al la malĝentilaĵoj de la Spectateur de l’Orient? Tiu sagaca gazeto jam eltrovis, ke mi estas ĝibulo; ĉu mi devas liveri al ĝi okazon por min nomi blinda?

En tiuj hezitoj, mi decidis fari du kopiojn de l’ manuskripto. Mi sendis unu al konfidinda homo, Atenana Greko, Sro Patriotis Pseftis. Mi petis lin, ke li montru al mi, sen indulgo kaj kun Greka sincereco, la erarojn de mia juna amiko, kaj mi promesis presigi lian respondon ĉe la fino de l’ volumo.

Atendante, mi liveras al la publika sciemo la tekston mem de la rakonto de Hermann. Mi ne ŝanĝos unu vorton en ĝi, mi respektos eĉ ĝiajn plej kolosajn neverŝajnojn. Se mi korektus la junan Germanon, mi fariĝus, pro tio, lia kunlaborinto. Mi foriĝas diskrete; mi cedas al li lokon kaj parolon; mi havas nenian intereson en la afero: Hermann estas, kiu parolas al vi fumante sian porcelanan pipon kaj ridetante malantaŭ siaj oraĵaj okulvitroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.