La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII

John Harris

La Reĝo konsideradis sian venĝon, kiel homo, fastinte tri tagojn, rigardas bonan manĝon. Li esploris intersekve ĉiujn pladojn, mi volas diri, ĉiujn turmentojn; li pasigis la langon sur siaj sekiĝintaj lipoj, sed li ne sciis, per kio li komencos, nek kion li elektos. Ŝajnis, kvazaŭ pro troa malsato li estus perdinta la apetiton. Li pugnofrapis sian kapon, kvazaŭ por ŝprucigi ion el ĝi; sed la ideoj eliris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke estis malfacile kapti unu el ili ĉe ĝia paso. «Parolu do! kriis li al siaj regatoj. Konsilu al mi. Por kio vi estas utilaj, se vi ne estas kapablaj doni konsilon? Ĉu mi atendos, ĝis kiam la Korfuano estos reveninta, aŭ kiam Vasili aŭdigos sian voĉon el la fundo de la tombo? Trovu al mi, brutuloj, kiuj vi estas, turmenton, kiu valoru okdek mil frankojn!»

La juna ĉibuĝi diris al sia estro: «Al mi venas ideo. Unu el ciaj oficiroj mortis, unu forestas, tria estas vundita. Faru konkurson por iliaj oficoj. Promesu, ke tiuj, kiuj scios venĝi cin la plej bone, anstataŭos Sofoklis, la Korfuanon kaj Vasili.»

Haĝi-Stavros ridetis kompleze pri tiu elpenso. Li karesis la mentonon de l’ knabo kaj diris:

«Ci estas ambicia, hometo! Bonege! La ambicio estas la risorto de l’ kuraĝo. Konsentite pri la konkurso! Ĝi estas moderna ideo el Eŭropo; tio plaĉas al mi. Por cin rekompenci, ci opinios unua, kaj se ci trovos ion bela, Vasili ne havos alian heredonton, ol cin.

– Mi volus, diris la knabo, eltiri kelkajn dentojn de la milordo, meti enbuŝaĵon en sian buŝon, kaj kurigi lin, bridumitan, ĝis kiam li falos pro laceco.

– Liaj piedoj estas tro malsanaj: li falus ĉe la dua paŝo. Viavice, nun! Tamburis, Mustakas, Koltzida, Milotis, parolu, mi aŭskultas vin.

– Mi, diris Koltzida, rompus bolantajn ovojn sub liaj akseloj. Mi provis jam tion ĉe virino el Megara, kaj mi ricevis multe da plezuro.

– Mi, diris Tamburis, kuŝigus lin teren kun ŝtono da kvincent funtoj sur la brusto. Oni elstreĉas la langon kaj oni kraĉas sangon; ĝi estas sufiĉe bela spektaklo.

– Mi, diris Milotis, metus vinagron en liajn naztruojn, kaj enpuŝus dornojn sub liajn ungojn. Oni ternas rave, kaj oni ne scias, kien meti siajn manojn.»

Mustakas estis unu el la kuiristoj de la bando. Li proponis, ke oni kuiru min malrapide. La vizaĝo de l’ Reĝo heliĝis.

La monaĥo ĉeestis la konferencon kaj lasis paroli, ne esprimante sian opinion. Tamen, li kompatis min, kiom ebligis lia sentemeco, kaj helpis min, proporcie al lia inteligento. «Mustakas, diris li, estas tro malbonkora. Oni povas ja turmenti la milordon, ne bruligante lin vivantan. Se vi nutrus lin per peklaĵo, ne permesante, ke li trinku, li daŭrus longe, li suferus multe, kaj la Reĝo kontentigus sian venĝemon, ne elvokante tiun de Dio. Tute neprofiteman konsilon mi donas al vi; ĝi produktos nenion al mi; sed mi volus, ke ĉiuj estu kontentaj, ĉar la monaĥejo enspezis ja la dekonimposton.

– Haltu! interrompis la kafeĝi. «Bona maljunulo», mi havas ideon, kiu egalvaloras la cian. Mi kondamnas la milordon je morto pro malsato. La ceteraj faros al li tiom da malbono, kiom ili volos; mi pretendas malhelpi nenion. Sed mi gardostaros antaŭ lia buŝo, kaj mi zorgos por ke nek guto da akvo nek peceto da pano ĝin eniru. La laceco duobligos lian malsaton, la vundoj ekbruligos lian soifon kaj la tuta laboro de la ceteraj utilos fine al mia profito. Kion ci diras pri tio, cia Reĝa Moŝto? Ĉu mi rezonis bone kaj ci donas al mi la heredaĵon de Vasili?

– Iru ĉiuj al la diablo! diris la Reĝo. Vi rezonus malpli kviete, se la malnoblulo estus ŝtelinta de vi okdek mil frankojn! Forportu lin en la tendaron, kaj amuzu vin per li. Sed ve al la mallertulo, kiu mortigus lin pro nesingardo! Tiu ĉi homo devas morti nur per mia mano. Mi volas, ke li repagu al mi per plezuro ĉion, kion li forprenis de mi permone. Li verŝos gutope la sangon de siaj vejnoj, kiel malbona ŝuldanto, kiu elpagas soldope.»

Vi ne povas kredi, sinjoroj, per kiaj krampoj la plej malfeliĉa homo estas ankoraŭ ligita kun la vivo. Certe, mi estis avidega morti; kaj nenio pli feliĉa povis okazi al mi, ol perei per unu sola fojo. Tamen, io ĝojis en mi ĉe tiu minaco de Haĝi-Stavros. Mi benis la longecon de mia turmentado. Espera instinkto tiklis la fundon de mia koro. Se bonfarulo estus proponinta al mi, pafi en mian kapon, mi estus hezitinta.

Kvar rabistoj prenis min ĉe kapo kaj kruroj, kaj portis min, kiel blekegantan pakon, tra la skribejo de l’ Reĝo. Mia voĉo vekis Sofoklis sur lia kuŝejo. Li vokis siajn kunulojn, rakontigis al si la novaĵojn, kaj petis vidi min el proksime. Ĝi estis kaprico de malsanulo. Oni ĵetis min teren apud li:

«Milordo, diris li al mi, ni estas ambaŭ en tre malbona stato; sed oni povas veti multon, ke mi releviĝos antaŭ vi. Ŝajnas, ke oni pripensas jam por doni al mi posteulon. Kiel maljustaj estas la homoj! Mia ofico en konkurso! Nu mi volas ankaŭ konkursi kaj stariĝi kiel kandidato. Vi atestos por mi, kaj vi pruvos per viaj ĝemoj, ke Sofoklis ne mortis ankoraŭ. Oni tuj ligos viajn kvar membrojn, kaj mi prenas sur min, turmenti vin per unu sola mano tiel vigle, kiel la plej bonfarta el tiuj sinjoroj.»

Por komplezi al la sentaŭgulo, oni ligis miajn brakojn. Li petis, ke oni turnu lin al mi, kaj komencis fortiri miajn harojn, unu post alia, kun la pacienco kaj la reguleco de profesia senharigistino. Kiam mi vidis, ĝis kio malgraviĝas tiu nova turmento, mi kredis, ke la vundito, tuŝite de mia mizero kaj kompatante pro siaj propraj suferoj, volas liberigi min de siaj kamaradoj kaj havigi al mi unu horon da ripozo. La fortiro de unu haro estas multe malpli dolora ol pinglopiko. La dudek unuaj foriris unu post la alia ne lasante bedaŭron al mi, kaj mi deziris kore bonan vojaĝon al ili. Sed mi devis baldaŭ kanti laŭ alia tono. La kranihaŭto, incitite de multego da nesenteblaj vundoj, inflamis. Juko malpreciza, poste iom pli akra, poste netolerebla, kuris ĉirkaŭ mia kapo. Mi volis almeti la manojn tien; mi komprenis, pro kia intenco la sovaĝulo min ligigis. La senpacienco pligrandigis la suferon; mia tuta sango alfluis al la kapo. Ĉiufoje, kiam la mano de Sofoklis alproksimiĝis al mia hararo, doloroza tremado disvastiĝis en la tutan korpon. Mil neklarigeblaj jukoj turmentis miajn krurojn kaj brakojn. La nervaro, ĉiuloke incitegita, envolvis min per reto pli dolora ol la tuniko de Dejaniro. Mi ruliĝis tere, mi kriis, mi petis pardonon, mi bedaŭris la bastonbatojn sur la piedplandoj. La turmentisto kompatis min, nur kiam liaj fortoj estis komsumitaj. Kiam li sentis sian vidon malklara, sian kapon peza kaj sian brakon laca, li faris lastan penon, enŝovis la manon en miajn harojn, ekkaptis plenan tufon da ili, kaj lasis sin refali sur sian kuŝejon, eltirante el mi krion de malespero.

«Venu kun mi, diris Mustakas. Ci juĝos, apud mia fajro, ĉu mi tiom valoras, kiom Sofoklis, kaj ĉu mi meritas leŭtenantan oficon.»

Li levis min, kiel plumon, kaj portis min en la tendaron, antaŭ amason de rezina ligno kaj dornaĵaro. Li malligis la ŝnurojn, forprenis miajn vestaĵojn kaj ĉemizon, lasante al mi nur la pantalonon. «Ci estos, diris li, mia kuireja helpanto. Ni ekbruligos fajron kaj preparos kune la manĝon de l’ Reĝo.»

Li ekflamigis la ŝtiparon kaj etendis min laŭdorse, je du futoj de monto el flamoj. La ligno kraketis; la brulruĝaj karboj falis hajle ĉirkaŭ mi. La varmo estis netolerebla. Mi trenis min per la manoj iom pli malproksimen, sed li revenis kun pato, kaj repuŝis min per la piedo ĝis la loko, kien li estis metinta min.

«Rigardu atente, diris li, kaj profitu miajn lecionojn. Jen la internaĵo de tri ŝafidoj: ĝi sufiĉas por nutri dudek homojn. La Reĝo elektos la plej delikatajn partojn; li disdonos la reston al siaj amikoj. Ci ne estas tiumomente inter ĉi tiuj, kaj se ci gustumos mian kuiraĵon, ĝi estos nur per la okuloj.»

Mi aŭdis baldaŭ la fritaĵon, kiu bolas, kaj tiu bruo memorigis al mi, ke mi fastas de hieraŭ. Mia stomako enviciĝis inter miajn turmentistojn, kaj mi havis unu plian malamikon. Mustakas prezentis la paton sub miajn okulojn, kaj briligis antaŭ miaj rigardoj la apetitdonan koloron de la viando. Li skuis sub miaj naztruoj la allogaj parfumoj de la rostita ŝafido. Subite, li rimarkis, ke li forgesis ian spicon, kaj kuris por preni salon kaj pipron, alkonfidante la paton al mia diligenteco. La unua ideo, kiu venis al mi, estis, ŝteli pecon da viando; sed la rabistoj estis nur je dek paŝoj; ili estus malhelpintaj min ĝustatempe. «Se, almenaŭ, pensis mi, mi havus ankoraŭ mian pakon de arseniko!» Kion mi faris el ĝi? Mi ne estis remetinta ĝin en la herbujon. Mi metis la manojn en ambaŭ poŝojn. Mi prenis el ili malpuran paperon kaj plenmanon da tiu bonfaronta polvo, kiu eble min savos kaj almenaŭ min venĝos.

Mustakas revenis en la momento, kiam mia dekstra mano estis malfermita super la pato. Li ekkaptis mian brakon, enigis sian rigardon ĝis la fundo de miaj okuloj, kaj diris per minaca voĉo: «Mi scias, kion ci faris.»

Mia brako falis senkuraĝigite. La kuiristo daŭrigis:

«Jes, ci ĵetis ion sur la manĝon de la Reĝo.

– Kion do?

– Sorĉaĵon. Sed tute egale. Iru, mia malfeliĉa milordo, Haĝi-Stavros estas pli lerta sorĉisto ol ci. Mi tuj servos al li la manĝon. Mi havos mian parton de ĝi, kaj ci ne gustumos ĝin.

– Ĝi multe utilu al ci!»

Li lasis min antaŭ la fajro, rekomendinte min al dekduo da rabistoj, kiuj manĝis brunan panon kaj maldolĉajn olivojn. Tiuj Spartanoj faris societon al mi dum unu aŭ du horoj. Ili aranĝis mian fajron kun flegista atentado. Se foje mi provis rampi iom pli malproksimen de mia turmento, ili ekkriis: «Atentu, ci malvarmumiĝus!» Kaj ili puŝis min ĝis en la flamo per fortaj batoj de brulantaj bastonoj. Mia dorso estis striita de ruĝaj makuloj, mia haŭto ŝvelis en brulumaj veziketoj, miaj okulharoj friziĝis pro la varmeco de l’ fajro, miaj haroj haladzis odoron de bruligita karno, kiu min naŭzis; kaj tamen mi frotis miajn manojn pensante, ke la Reĝo manĝos el mia kuiraĵo, kaj ke io nova okazos sur monto Parnis antaŭ la finiĝo de l’ tago.

Baldaŭ la kunmanĝintoj de Haĝi-Stavros reaperis en la tendaro, kun plena stomako, brila okulo, hela vizaĝo. «Bone, pensis mi, via ĝojo kaj via sano falos simile al masko, kaj vi malbenos sincere ĉiun plenbuŝon el la festeno, kiun mi spicis por vi!» La fama Lokusto, mi konjektas, pasigis agrablajn momentojn en sia vivo. Kiam oni havas motivon por malami la homojn, estas iom dolĉe vidi fortikan estaĵon, kiu iras, venas, kantas, portante en la intesto ĝermon de morto, kiu kreskos kaj lin konsumos. Ĝi estas proksimume tiu sama ĝojo, kiun sentas bona kuracisto vidante mortanton, kiun li scias revivigi. Lokusto praktikis kontraŭmanieran medicinon, kaj mi ankaŭ.

Miajn malamemajn pripensojn interrompis stranga tumulto. La hundoj bojis ĥore, kaj sufokiĝanta sciigisto aperis sur la plataĵo kun la tuta hundaro post li. Ĝi estis Dimitri, la filo de Kristodulo. Kelkaj ŝtonoj, ĵetitaj de la rabistoj, liberigis lin de lia eskorto. Li kriis el kiel eble plej malproksime: «La Reĝon! mi bezonas paroli al la Reĝo!» Kiam li estis je dudek paŝoj de mi, mi vokis lin per plenda voĉo. Li estis terurita de la stato, en kiu li trovas min, kaj li ekkriis: «Ho nesingarduloj! Plendinda junulino!

– Mia bona Dimitri! diris mi al li, el kie ci venas? ĉu eble min reaĉeto estas pagita?

– La temo estas vere pri reaĉeto! sed timu nenion, mi alportas bonajn novaĵojn. Bonajn por vi, malfeliĉajn por mi, por li, por ŝi, por ĉiuj! Mi bezonas vidi Haĝi-Stavros. Ne unu minuto estas perdota. Ĝis mia reveno, ne permesu ke oni suferigu vin: ŝi mortus pro tio! Vi aŭdas, vi ceteraj! ne tuŝu la milordon. Ĝi kostus al vi la vivon. La Reĝo distranĉigus vin en pecojn. Konduku min al la Reĝo!»

La mondo estas tiamaniere aranĝita, ke kiu ajn parolas kiel estro, estas preskaŭ certa, ke oni lin obeos. Tiom da aŭtoritateco aŭdiĝis en la voĉo de tiu servisto, kaj lia pasio parolis por tiel komandema tono, ke miaj gardantoj, mirigitaj kaj timegigitaj, forgesis restigi min apud la fajro. Mi rampis iom malproksimen, kaj ripozigis dolĉege mian korpon sur malvarma ŝtonego ĝis la alveno de Haĝi-Stavros.

Li ŝajnis nek malpli emociita nek malpli agitita ol Dimitri. Li prenis min en siajn brakojn, kiel malsanan infanon, kaj forportis min rekte ĝis la fundo de tiu fatala ĉambro, kie Vasili estas enterigita. Li metis min sur sian propran tapiŝon kun patrinaj zorgoj; li faris du paŝojn malantaŭen, kaj rigardis min kun stranga miksaĵo de malamo kaj de kompato. Li diris al Dimitri: «Mia infano, por la unua fojo mi lasos tian krimon nepunita. Li mortigis Vasili, tio estas nenio. Li volis mortigi min mem, mi pardonas ĝin al li. Sed li friponis min, la sentaŭgulo! Okdek mil frankoj malplie en la doto de Fotini? Mi estis serĉanta turmenton egalan al lia krimo. Ho! estu certa! Mi estus trovinta!... Mi malfeliĉulo! Kial mi ne venkis mian koleron? Mi agis vere maldolĉe kontraŭ li. Ŝi estas, kiu pagos pro tio. Se ŝi ricevus dudek bastonfrapojn sur siaj piedetoj, mi ne revidus ŝin. La viroj ne mortas pro tio, sed virino! Dek kvin jara infanino!»

Li forsendis el la ĉambro ĉiujn rabistojn, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ ni. Li malligis zorgatente la sangomakulitajn tolaĵojn, kiuj kovris miajn vundojn. Li sendis sian ĉibuĝi por la ŝmiraĵo de Luiĝi-Bej. Li sidiĝis antaŭ mi sur la malsekan herbon, prenis miajn piedojn en siajn manojn kaj rigardadis miajn vundojn. Nekredebla fakto: li havis larmojn en la okuloj!

«Malfeliĉa infano! diris li, vi certe suferas terure. Pardonu al mi. Mi estas maljuna brutulo, monta lupo, Palikaro! Mi estas edukita al krueleco, jam de mia dudeka jaro. Sed vi vidas, ke mia koro estas bona, ĉar mi bedaŭras ja, kion mi faris. Mi estas pli malfeliĉa ol vi, ĉar vi havas sekajn okulojn, dum mi ploras. Mi tuj liberigos vin, ne perdante unu minuton; sed, ne, vi ne povas foriri en tia stato. Mi volas antaŭe resanigi vin. La balzamo estas efikega, mi flegos vin kvazaŭ filon, la saneco revenos baldaŭ. Necese estas, ke vi estu kapabla marŝi morgaŭ. Ŝi ne povas resti unu tagon plie en la manoj de via amiko.

«Je la nomo de l’ ĉielo, rakontu al neniu nian hodiaŭan disputon! vi scias, ke mi ne malamis vin; mi diris ĝin ofte al vi; mi havis simpation al vi, mi konfidis al vi. Mi diris al vi miajn plej intimajn sekretojn. Memoru, ke ni estis du amikoj ĝis la morto de Vasili. Unu momento da kolero ne devas forgesigi al vi dek du tagojn da bonaj agoj. Vi ne volas, ke mia patra koro estu ŝirita. Vi estas bona junulo; via amiko devas esti tiel bona, kiel vi.

– Sed kiu do? ekkriis mi.

– Kiu? Tiu malbenata Harris! tiu infera Amerikano! tiu malaminda kaperisto! tiu rabisto de infanoj! tiu mortiganto de junulinoj! tiu malnoblulo, kiun mi volus teni kune kun ci por premegi vin en miaj manoj, frapi vin unu kontraŭ alian, kaj ĵeti vin, pulvorigitajn, al la vento de miaj montoj! Vi estas ĉiuj samaj, Eŭropanoj, raso de perfiduloj, kiuj ne kuraĝas ataki la virojn, kaj havas kuraĝon nur kontraŭ la infanoj. Ci legu, kion li ĵus skribis al mi, kaj respondu, ĉu ekzistas turmentoj sufiĉe kruelaj por puni krimon similan al la lia!»

Li ĵetis brutece al mi ĉifitan leteron. Mi rekonis la skribon unuavide, kaj mi legis:

«Dimanĉon, la 11an de majo, sur la ŝipo Fancy, en la rodo apud Salamino.

«Haĝi-Stavros, Fotini estas sur mia ŝipo, gardate de kvar Usonaj kanonoj. Mi konservos ŝin kiel garantiulinon tiel longe, kiel Hermann Schultz estos mallibera. Kiel ci agos kontraŭ mia amiko, same mi agos kontraŭ cia filino. Ŝi pagos haron pro haro, denton pro dento, kapon pro kapo. Respondu al mi senprokraste, se ne, mi vizitos cin.

«John Harris»

Legante tion, mi tute ne povis haltigi mian ĝojon. «Tiu bona Harris! ekkriis mi laŭte. Kaj mi akuzis lin! Sed klarigu do al mi, Dimitri, kial li ne helpis min pli frue.

– Li forestis, sinjoro Hermann; li persekutis la kaperistojn. Li revenis hieraŭ matene, tre malfeliĉe por ni. Kial do li ne restis surmare!

– Bonega Harris! li ne perdis unu solan tagon! Sed kie do li eltrovis la filinon de tiu maljuna kanajlo?

– En nia domo, sinjoro Hermann. Vi konas ŝin ja, Fotini. Vi vespermanĝis pli ol unufoje kun ŝi.

– La filino de la Reĝo de l’ montoj estis do tiu edukatino kun plata nazo, kiu sopiris por John Harris!»

El tio mi konkludis silente, ke la forlogo okazis sen uzo de forto.

La ĉibuĝi revenis kun paketo da tolo kaj boteleto plena de flavatra ŝmiraĵo. La Reĝo bandaĝis miajn du piedojn kiel sperta ĥirurgiisto, kaj mi sentis tuj ian kvietiĝon. Haĝi-Stavros estis tiumomente bela objekto por psikologia studo. En liaj okuloj estis tiom da bruteco, kiom da delikateco en liaj manoj. Li volvis tiel dolĉe la bandaĝojn ĉirkaŭ mia piedartiko, ke mi sentis apenaŭ ion; sed lia rigardo diris laŭte: «Kiel volonte mi premus cian kolon per ŝnuro!» Li enigis la pinglojn kun virina lerteco; sed kun kioma plezuro li plantus sian kanĝiaron mezen de mia korpo!

Kiam la aparato estis metita, li etendis la pugnon al la maro, kaj diris kun kolera kriego:

«Mi ne estas do plu la Reĝo, ke estas malpermesite al mi, satigi mian koleron! Mi, kiu ĉiam ordonis, obeas al minaco. Tiu, kiu tremigis milionon da homoj, hodiaŭ timas! Ili fanfaronos sendube; ili diros ĝin al ĉiuj. Neeble estas, silentigi tiujn babilemajn Eŭropanojn! Oni metos tion en ĉiujn ĵurnalojn, eble eĉ en la librojn. Mi meritis tion! Kial mi edziĝis? Ĉu tia homo, kia mi estas, devas havi idaron? Mi estas kreita por distranĉi soldatojn, ne por luli knabinojn. La tondro ne havas idaron; kanono ne havas idaron. Se ili havus, oni ne timus plu la fulmon, kaj la kuglegoj ekhaltus survoje. Tiu John Harris, certe, ridegas pri mi! Se mi proklamus al li militon! Se mi suratakus lian ŝipon! Mi kaptis ja pli ol unu alian, kiam mi estis kaperisto, kaj mi atentis pri dudek kanonoj kiel pri nenio! Sed mia filino ne estis sur tiuj ŝipoj. Karulineto! Vi konis ŝin do, sinjoro Hermann! Kial vi ne diris al mi, ke vi loĝas ĉe Kristodulo? Mi estus postulinta nenion de vi; mi estus forlasinta vin tuj, pro amo al Fotini. Ĝuste, mi volas, ke ŝi ellernu vian lingvon. Ŝi estos princino en Germanujo, iam aŭ tiam. Ĉu ne vere, ŝi estos beleta princino? Sed mi pensas! Ĉar vi konas ŝin, vi malpermesos, ke via amiko ŝin suferigu. Ĉu vi tolerus vidi larmon falantan el ŝiaj karaj okuloj? Ŝi faris nenion al vi, la malfeliĉa senkulpulino. Se iu devas punpagi viajn suferojn, ĝi estas mi. Diru al Sro John Harris, ke vi senhaŭtigis viajn piedojn sur la vojoj; poste, vi tiom suferigos min, kiom plaĉos al vi!»

Dimitri haltigis tiun parolfluon. «Estas tre bedaŭrinde, diris li, ke Sro Hermann estas vundita. Fotini ne estas sendanĝera meze de tiuj herezuloj, kaj mi konas Sron Harris: li estas kapabla je ĉio!»

La Reĝo sulkigis la brovojn. La suspektemo de amanto eniĝis rekte en sian patran koron. «Foriru, diris li al mi; se necese, mi portos vin ĝis la piedo de l’ monto; vi atendos en iu vilaĝo ĉevalon, veturilon, portilon; mi provizos, kion vi bezonos. Sed sciigu al li jam hodiaŭ, ke vi estas libera, kaj ĵuru al mi, per la kapo de via patrino, ke vi parolos al neniu pri la doloroj truditaj al vi!»

Mi ne tre sciis, kiel mi elportos la laciĝojn de l’ transporto; sed ĉio ŝajnis al mi preferinda, ol la kompanio de miaj turmentintoj. Mi timis, ke nova barilo ekstariĝos inter mi kaj la libereco. Mi diris al la Reĝo: «Ni foriru. Mi ĵuras al ci, per ĉio plej sankta, ke oni ne tuŝos unu haron de cia filino.»

Li levis min en siaj brakoj, ĵetis min sur sian ŝultron, kaj supreniris la ŝtuparon al sia skribejo. La tuta bando alkuris renkonten, kaj baris al ni la vojon. Mustafa, plumbeviola kiel ĥolerulo, diris al li: «Kien ci iras? La Germano ensorĉis la fritaĵon. Ni suferas ĉiuj kiel inferuloj. Ni tuj krevos pro lia kulpo, kaj ni volas, ke li mortu, antaŭ ol ni mortos.»

Mi falis tute laŭlonge el la supro de miaj esperoj. La alveno de Dimitri, la providenca intermeto de John Harris, la ŝanĝiĝo de Haĝi-Stavros, la humiliĝo de tiu fierega kapo antaŭ la piedoj de lia kaptito, tiom da fariĝoj amasiĝintaj dum kvarono da horo, estis konfuzigintaj mian cerbon: mi forgesis jam la estintecon, kaj ĵetis min senpripense en la estontecon.

La vido de Mustakas rememorigis al mi la venenon. Mi sentis, ke ĉiu minuto rapidigos teruran okazaĵon. Mi ligis min al la Reĝo de l’ montoj, mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, mi petegis, ke li forportu min senprokraste. «La demando, diris mi al li, estas pri cia gloro. Pruvu al tiuj rabiuloj, ke ci estas la Reĝo! Ne respondu: la paroloj estas neutilaj. Ni surmarŝu ilin. Ci mem ne scias, kiom ci bezonas savi min. Cia filino amas John Harris; mi estas certa pri tio, ŝi konfesis ĝin al mi!

– Atendu, respondis li. Ni pasos unue; ni parolos poste.»

Li demetis min zorge teren kaj kuris, kun fermitaj pugnoj, mezen de la bandanoj. «Vi estas frenezaj! kriis li. La unua, kiu tuŝos la milordon, devos paroli kun mi. Kiun sorĉaĵon vi imagas, faritan de li? mi manĝis kun vi; ĉu mi estas malsana? Lasu lin foriri; li estas honestulo; li estas mia amiko!»

Subite lia vizaĝo ŝanĝiĝis; liaj kruroj fleksiĝis sub la pezo de lia korpo. Li sidiĝis apud mi, kliniĝis al mia orelo, kaj diris al mi kun pli da doloro ol da kolero:

«Nesingardulo! Kial vi ne informis min, ke vi nin venenis?»

Mi kaptis la manon de l’ Reĝo: ĝi estis malvarma. Liaj trajtoj estis dismetitaj; lia marmora vizaĝo estis terkolore pala. Ĉe tiu vido, la forto forlasis min tute, kaj mi sentis min mortanta. Mi havis plu nenion por esperi en la mondo: ĉu mi ne kondamnis min mem, mortigante la solan homon, kies utilo estas, min savi? Mi lasis la kapon fali sur mian bruston, kaj mi restis senmova apud la palega kaj glaciigita maljunulo.

Jam Mustakas kaj kelkaj aliaj etendis la manojn por min preni kaj igi min partopreni en la doloroj de ilia agonio. Haĝi-Stavros ne havis plu forton por min defendi. De tempo al tempo, terura singulto skuis tiun grandan korpon, kiel la hakilo de arbaristo ŝancelas centjaran kverkon. La rabistoj estis konvinkitaj, ke li estas pereanta, kaj ke la maljuna nevenkeblulo fine falos tuj, venkite de la morto. Ĉiuj ligiloj, kiuj ligis ilin al ilia estro, ligiloj de utilo, de timo, de espero kaj de dankemo, rompiĝis kiel araneofadenoj. La Grekoj estas la plej malobeema nacio en la mondo. Ilia moviĝema kaj malmoderema vanteco fleksiĝis kelkafoje, sed kiel risorto preta por resalti. Ili scias, se necese, sin apogi sur iu pli forta, aŭ sin ŝovi modeste post iu pli lerta, sed neniam ili pardonas al la estro, kiu ilin protektas aŭ riĉigas. Depost tridek jarcentoj kaj plie, tiu popolo konsistas el egoistaj kaj enviemaj unuoj, kiujn la neceseco kunigas, dum la inklino ilin disigas, kaj neniu homa forto estas kapabla ilin fandi en tutaĵon.

Haĝi-Stavros eksciis per propra sperto, ke oni ne estras senpune sesdek Grekojn. Lia aŭtoritateco ne postvivis dum unu minuto lian moralan viglecon kaj lian korpan forton. Dum la malsaniĝintoj montris al ni la pugnon, riproĉante nin pri siaj suferoj, la sanuloj grupiĝis antaŭ sia rajta Reĝo, ĉirkaŭ dika bruta kamparano, nomata Koltzida. Li estis la plej babilema kaj senhonta el la bando, senskrupula mallertulo sen talento nek kuraĝo, el tiuj, kiuj sin kaŝas dum la batalo kaj portas la standardon post la venko; sed, en tiaj okazoj, la sukceso estas por la senhontuloj kaj babilemuloj. Koltzida, fiera pri siaj pulmoj, ĵetis plenŝovelilojn da insultoj sur la korpon de Haĝi-Stavros, kiel fosisto ĵetas teron sur la ĉerkon de mortinto: «Jen do ci estas, lerta homo, nevenkebla generalo, ĉionpova reĝo, nevundebla mortulo! Ci vere meritis cian gloron, kaj ni estis bone inspiritaj, kiam ni konfidis al ci! Kion ni gajnis kun ci? Por kio ci utilis al ni? Ci donis al ni salajraĉon po kvindek kvar frankoj ĉiumonate, taglaboristan pagon! Ci nutris nin per bruna pano kaj ŝimita fromaĝo, kiun la hundoj malakceptus, dum ci riĉiĝis kaj sendis al ĉiuj fremdaj bankieroj ŝipojn ŝarĝitajn per oro. Kion ni ricevis el niaj venkoj kaj el tiu brava sango, kiun ni verŝis sur la montaro? Nenion. Ci gardis ĉion por ci, rabaĵon, akiraĵojn, kaj reaĉeton de la kaptitoj! Vere estas, ke ci lasis al ni la bajonetvundojn: ili estas la sola profito, en kiu ci neniam partoprenis. De du jaroj, kiujn mi pasigis kun ci, mi ricevis ĉe la dorso dek kvar vundojn, kaj ci ne havas eĉ unu cikatron por montri! Se almenaŭ ci scius nin konduki! Se ci estus elektinta la bonajn okazojn, kiuj prezentas malmulte da risko kaj multe da profito! Sed ci igis nin draŝataj de la trupo de linio; ci fariĝis la ekzekutisto de niaj kamaradoj; ci kondukis nin en la buŝon de la lupo! Ci atendas do tiel senpacience eksiĝon kaj pension! Al ci urĝas do tre, ke ni estu ĉiuj enterigitaj apud Vasili, ĉar ci liveras nin al tiu malbenata milordo, kiu ĵetis sorĉaĵon al niaj plej bravaj soldatoj! Sed ne esperu eviti nian venĝon. Mi scias, pro kio ci volas, ke li foriru: li pagis sian reaĉeton. Sed por kio utilos al ci tiu mono? Ĉu ci kunportos ĝin en la alian mondon? Ci estas vere malsana, mia malfeliĉa Haĝi-Stavros. La milordo ne indulgis al ci: tuj ci mortos ankaŭ, kaj estas juste! Miaj amikoj, ni estas niaj estroj. Ni obeos plu neniun, ni agos laŭ nia bontrovo, ni manĝos la plej bonajn pecojn, ni eltrinkos la Eginan vinon, ni bruligos tutajn arbarojn por kuiri tutajn brutarojn, ni rabados la reĝolandon! ni prenos Atenon, kaj ni kampados en la ĝardenoj de l’ Palaco! Vi bezonos nur lasi konduki vin; mi konas la bonajn lokojn. Por komenci, ni ĵetu la maljunulon en la valon kun lia amegata milordo; poste, mi diros al vi, kion ni havas por fari!»

La elokventeco de Koltzida ja preskaŭ kostis al ni la vivon, ĉar ĉiuj aplaŭdis. La malnovaj kunbatalintoj de Haĝi-Stavros, dek aŭ dek du sindonaj Palikaroj, kiuj povus helpi lin, estis manĝintaj la restaĵojn el lia tablo: ili tordiĝis pro koliko. Sed popola oratoro ne povas altiĝi al la potenco, ne naskante envion. Kiam ŝajnis videble, ke Koltzida fariĝos estro de la bando, Tamburis kaj kelkaj aliaj ambiciuloj returniĝis kaj stariĝis por ni. Kiel kapitanon, ili preferis tiun, kiu scias ilin konduki, ol la tromemfidan babilemulon, kies senvaloreco malplaĉis al ili. Cetere, ili antaŭsentis, ke la Reĝo ne vivos plu longe, kaj ke li elektos sian posteulon inter la fideluloj, kiuj restos ĉirkaŭ li. Tio ne estis negrava. Estis tre versimile, ke la akciuloj akceptos plivole la elekton faritan de Haĝi-Stavros, ol revolucian baloton. Ok aŭ dek voĉoj aŭdiĝis por ni. Mi diras «ni», ĉar ni estis, de nun, nedisigeblaj. Mi alkroĉiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj li mem ĉirkaŭigis mian kolon per unu brako. Tamburis kaj liaj amikoj konsiliĝis per kvar vortoj; ili improvizis planon de defendo; tri viroj profitis la bruon por kuri kun Dimitri al la batalilejo de la bando, por kolekti batalilojn kaj municiojn, kaj ŝuti, tra la vojon, longan linion de pulvo. Ili revenis miksante sin diskrete en la amason. Ambaŭ partioj malkonfuziĝis de minuto al minuto; la insultoj flugis de unu grupo al la alia. Niaj probatalantoj, apogante sin dorse kontraŭ la ĉambro de Mary-Ann, gardis la ŝtuparon, kovris nin per sia korpo, kaj forpuŝis la malamikojn al la skribejo de l’ Reĝo. Dum la puŝado, pistolpafo aŭdiĝis. Fajra rubando kuris tra la polvo, kaj la ŝtonegoj dissaltis kun terura bruego.

Koltzida kaj liaj partianoj, surprizite de la eksplodbruo, kuris ĉiuj al la batalilejo. Tamburis ne perdas unu minuton; li forprenas Haĝi-Stavros, malsupreniras la ŝtuparon per du paŝoj, demetas lin en sendanĝeran lokon, revenas al mi, forportas min, kaj min ĵetas ĉe la piedojn de l’ Reĝo. Niaj amikoj sin ŝirmas en la ĉambro, faligas arbojn, baras la ŝtuparon, kaj organizas la defendon, antaŭ ol Koltzida revenis de sia promenado kaj de sia surprizo.

Tiam, ni komputas nin. Nia armeo konsistis el la Reĝo, liaj du servistoj, Tamburis kun ok rabistoj, Dimitri kaj mi: sume, dek kvar viroj, el kiuj tri ne batalkapablaj. La kafeĝi estis venenita kune kun sia estro, kaj eksentis jam la unuajn atakojn de l’ malsano. Sed ni havis po du pafiloj por ĉiu viro, kaj kartoĉojn laŭvole, dum niaj malamikoj posedis nur la batalilojn kaj municiojn, kiujn ili surhavis. Ili estis superaj rilate al nombro kaj loko. Ni ne sciis ĝuste, kiom da bonfartaj viroj ili havas, sed ni devas atendi dudek kvin aŭ tridek atakantojn. Mi ne bezonas priskribi al vi la sieĝatan fortikaĵon: vi konas ĝin de longe. Kredu tamen, ke la aspekto de la lokoj estis tre ŝanĝita, depost la tago, kiam mi matenmanĝis tie por la unua fojo inter Sino Simons kaj Mary-Ann, sub la rigardo de la Korfuano. Niaj belaj arboj havis siajn radikojn en la aero, kaj la najtingalo estis malproksime. Kion vi bezonas scii, estas ke, dekstre kaj maldekstre, ni estis defendataj de ŝtonegoj nealireblaj, eĉ por nia malamiko. Li atakis nin el supre, el la skribejo de l’ Reĝo, kaj observis nin el la fundo de la valo. Ĉe unu flanko, lia pafado malsuprenvenis al ni; ĉe la alia, ni povis malsuprenpafi al liaj gardostarantoj, sed tiel malproksimen, ke tia pafado estus perdo de pulvo.

Se Koltzida kaj liaj kunuloj estus havintaj ian ajn sperton pri milito, estus finite pri ni. Ili devis ataki la barikadon, eniri perforte, puŝi nin kontraŭ muron, aŭ nin faligi en la valon. Sed la malspritulo, kiu havis pli ol du virojn kontraŭ unu, volis ŝpari siajn municiojn, kaj dislokis kiel svarmistojn dudek mallertulojn, kiuj ne sciis pafi. La niaj ne estis multe pli lertaj. Tamen, pli bone komandataj kaj pli prudentaj, ili konvene rompis kvin kapojn antaŭ la komenco de la nokto. Ĉiu batalanto konis la nomojn de l’ aliaj. Ili sin alparolis el malproksime, laŭ la maniero de la Homeraj herooj. Unu provis konverti la alian alcelante lin, la alia respondis per kuglo kaj per rezono. La batalo estis nur diskuto de armitoj, en kiu de tempo al tempo la pulvo diris sian vorton.

Miaflanke, kuŝante en angulo ŝirmata kontraŭ la kugloj, mi provis malfari mian fatalan faraĵon kaj revivigi la malfeliĉan Reĝon de la montoj. Li suferis kruele; li plendis pri arda soifo kaj forta doloro ĉe la epigastro. Liaj malvarmegaj manoj kaj piedoj kuntiriĝis fortege. La pulso estis malofta, la spirado neregula. Lia stomako ŝajnis batali kontraŭ interna malamiko, ne sukcesante lin elpeli. Tamen al lia spirito mankis nenio el ĝia viveco kaj sagaceco; lia vigla kaj penetra rigardo serĉis ĉe la horizonto la Salaminan rodon kaj la flotantan karceron de Fotini.

Li diris al mi, kuntiriĝe premante mian manon per la sia: «Resanigu min, mia kara infano! Vi estas doktoro, vi devas min resanigi. Mi ne riproĉas vin pri tio, kion vi faris al mi; vi havis plenan rajton; vi estis prava mortigante min, ĉar mi ĵuras, ke, sen via amiko Harris, mi ne estus maltrafinta vin! Ĉu ekzistas nenio por estingi la fajron, kiu min konsumas? Mi ne ŝategas la vivon, kredu min; mi vivis ja sufiĉe; sed, se mi mortos, ili mortigos vin, kaj mia malfeliĉa Fotini estos buĉata. Mi suferas. Palpu miajn manojn; al mi ŝajnas, ke jam ili ne estas plu miaj. Sed ĉu vi kredas, ke tiu Amerikano kuraĝos efektivigi siajn minacojn? Kion vi diris tuj al mi? Fotini lin amas? La plendindulino! Mi estis edukinta ŝin, por ke ŝi fariĝu reĝedzino. Mi preferus vidi ŝin mortinta ol.... Ne, mi ĝojas, entute, ke ŝi havas amon al tiu junulo; eble li kompatos al ŝi. Kio vi estas al li? amiko, nenio plie: vi eĉ ne estas lia samlandano. Oni havas tiom da amikoj, kiom oni volas; oni ne povas trovi du tiajn virinojn, kia estas Fotini. Certe, mi sufokus ĉiujn miajn amikojn, se mi trovus per tio profiton; sed neniam mi mortigus virinon, kiu havus amon al mi. Se almenaŭ li scius, kiel riĉa ŝi estas! La Usonanoj estas pozitivemaj homoj, almenaŭ oni diras tiel. Sed la malfeliĉa naivulino ne konas sian riĉecon. Mi estus devinta informi ŝin. Nuntempe, kiel mi povus sciigi al ŝi, ke ŝi havos kvar milionojn da doto? Ni estas la kaptitoj de iu sinjoro Koltzida! Resanigu min do, per ĉiuj sanktuloj de l’ paradizo, por ke mi premegu tiun bestaĉon.»

Mi ne estas kuracisto, kaj mi scias nur la malmulton da toksikologio, kiu estas lernebla en la elementaj gvidlibroj; tamen mi memoris, ke la veneniteco per arseniko estas kuracebla per metodo, kiu similas iom al tiu de doktoro Sangrado[9]. Mi tiklis la ezofagon de la malsanulo por liberigi lian stomakon de la pezo, kiu lin turmentas. Miaj fingroj anstataŭis por li emetikon, kaj baldaŭ mi povis esperi, ke la veneno estas grandaparte elpelita. La reagaj fenomenoj okazis poste; la haŭto fariĝis varmega, la pulso akcelis sian iradon, la vizaĝo koloriĝis, en la okuloj aperis ruĝaj linietoj. Mi demandis lin, ĉu unu el liaj viroj estas sufiĉe lerta por sangeltiri al li. Li bandaĝis mem sian brakon, kaj kviete malfermis al si vejnon, sub la bruo de la pafado kaj meze de la perditaj kugloj, kiuj resaltis ĝis li. Li ĵetis teren tutan funton da sango kaj demandis min per dolĉa kaj kvieta voĉo, kion plie li devas fari. Mi ordonis, ke li trinku, kaj trinku ankoraŭ, kaj ĉiam trinku, ĝis kiam la lastaj eroj de l’ arseniko estos forportitaj de la torento de l’ trinkaĵo. Precize, la felsako da blanka vino, kiu kaŭzis la morton de Vasili, estis ankoraŭ en la ĉambro. Tiu vino, en kiun ni miksis akvon, utilis por revivigi la reĝon. Li obeis al mi kiel infano. Eĉ mi kredas, ke, kiam por la unua fojo mi prezentis al li la pokalon, lia malfeliĉa maljuna malsana Reĝa Moŝto prenis mian manon por ĝin kisi.

Ĉirkaŭ la deka vespere, li fartis pli bone, sed lia kafeĝi estis mortinta. La plendindulo povis nek liberiĝi de la veneno nek revarmiĝi. Oni ĵetis lin en la valon, de la supro de la kaskado. Ĉiuj niaj defendantoj ŝajnis en bona stato, sen unu vundo, sed malsataj kiel lupoj en decembro. Miaflanke, mi fastis depost dudek kvar horoj, kaj mia stomako plendegis. La malamikoj, por nin moki, pasigis la nokton trinkante kaj manĝante super niaj kapoj. Ili ĵetis al ni ŝafostojn kaj malplenajn vinsakojn. La niaj respondis per kelkaj pafoj, laŭhazarde. Ni aŭdis klare la kriojn pro ĝojo kaj la mortminacajn kriojn. Koltzida estis ebria; la vunditoj kaj la malsanuloj kriegis kune; Mustakas ne kriis longe. La tumulto igis min maldormi la tutan nokton apud la maljuna Reĝo. Ha! sinjoro, kiel longaj ŝajnas la noktoj al tiu, kiu timas, ke li mortos morgaŭ!

La mateno de mardo estis malluma kaj pluva. La ĉielo kovriĝis je la sunleviĝo, kaj griza pluvo falis senpartie sur niajn amikojn kaj malamikojn. Sed, dum ni estis sufiĉe viglaj por ŝirmi niajn batalilojn kaj municiojn, la armeo de generalo Koltzida ne estis zorginta same. La unua ekbatalo estis tute favora al ni. La malamiko sin kaŝis malbone, kaj pafis per ebria mano. La ludo ŝajnis al mi tiel facila, ke mi prenis pafilon, same kiel la ceteraj. Kio okazis, tion mi skribos al vi post kelkaj jaroj, se mi estos akceptita kiel kuracisto. Mi jam konfesis al vi sufiĉe da mortigoj, ĉar ĝi ne estas ja ankoraŭ mia metio. Haĝi-Stavros volis sekvi mian ekzemplon; sed liaj manoj rifuzis la servon; liaj ekstremaĵoj estis ŝvelintaj kaj doloraj, kaj mi informis lin kun mia kutima sincereco, ke tiu labornekapableco daŭros eble tiel longe, kiel li.

Ĉirkaŭ la naŭa, la malamiko, kiu ŝajnis tre diligenta por respondi al ni, turnis subite la dorson. Mi aŭdis senhaltan pafadon ne direktatan al ni, kaj mi konkludis, ke magistro Koltzida lasis surprizi sin el malantaŭe. Kiu estas la nekonata amiko, kiu utilas al ni tiel bone? Ĉu estas konsilinde kuniĝi kun li, disĵetante niajn barikadojn? Mi deziris nenion alian, sed la Reĝo pensis pri la trupo de linio, kaj Tamburis mordis sian lipbarbon. Niaj duboj malaperis baldaŭ. Voĉo, bone konata de mi, kriis: All right! Tri junuloj, armitaj de piedoj ĝis kapo, sin ĵetis antaŭen kiel tigroj, supersaltis la barikadon, kaj falis mezen de ni. Harris kaj Lobster tenis en ĉiu mano sesŝargan revolveron. Giacomo svingis militregulan pafilon kun suprenlevita ŝtipo, kiel bastonegon: nur tiamaniere li komprenas la uzadon de fajrobataliloj.

La tondro, tombante en la ĉambron, estus produktinta malpli magian efekton, ol la eniro de tiuj viroj, kiuj disdonis kuglojn tiel riĉege, kaj ŝajnis havi plenmanojn da morto. Miaj tri kungastoj, ebriaj pro bruo, movo kaj venko, ekvidis nek Haĝi-Stavros, nek min; ili vidis nur homojn mortigotajn, kaj Dio scias, ĉu ili rapidis sian laboron. Niaj malfeliĉaj defendintoj, surprizitaj, malkvietegaj, falis ne havinte tempon por sin defendi aŭ reprudentiĝi. Mi mem, kiu volus savi ilian vivon, vane kriis el mia angulo; mia voĉo estis kovrata de la bruo de l’ polvo kaj de la ekkrioj de la venkantoj. Dimitri, ŝovkaŝate inter Haĝi-Stavros kaj mi, kunigis vane sian voĉon al la mia. Harris, Lobster kaj Giacomo pafis, kuris, frapis, komputante la batojn, ĉiu en sia lingvo.

One! diris Lobster.

Two! respondis Harris.

Tre! quatro! cinque! kriegis Giacomo. La kvina estis Tamburis. Lia kapo diskrevis sub la pafilo kiel freŝa nukso sub ŝtono. La cerbo elspruĉis ĉirkaŭen, kaj la korpo malleviĝis en la fonton, kiel paketo de ĉifonaĵoj, kiun lavistino ĵetas apud la rivero. Miaj amikoj estis belaj por vidi, en ilia terura laboro. Ili mortigis ebriece, ili plezuriĝis en sia venĝo. Ili estis senĉapeligitaj pro vento kaj kurado; iliaj haroj ondiĝis malantaŭe; iliaj rigardoj radiis per tiel mortiga brilo, ke oni ekkonis malfacile, ĉu la morto eliras el iliaj okuloj aŭ manoj. Ŝajnis, kvazaŭ la Detruo sin enkorpigis en tiun spiregantan triunuon. Kiam ĉio estis ebenigita ĉirkaŭ ili, kaj ili ne vidis plu aliajn malamikojn, ol tri aŭ kvar tere rampantajn vunditojn, ili spiris. Harris, unua, memoris min. Giacomo havis nur unu zorgon: li ne sciis, ĉu, inter aliaj, li rompis la kapon de Haĝi-Stavros. Harris kriis per ĉiuj siaj fortoj: «Hermann, kie vi estas?»

– Ĉi tie!» respondis mi; kaj la tri detruistoj alkuris al mia voĉo.

La Reĝo de la montoj, kiel ajn malforta li estis, apogis manon sur mian ŝultron kaj la dorson ĉe la ŝtonegon, rigardis fikse tiujn virojn, kiuj mortigis tiom da homoj nur por alveni ĝis li, kaj diris al ili per firma voĉo: «Mi estas Haĝi-Stavros».

Vi scias, de kiom da tempo miaj amikoj atendis la okazon por puni la maljunan Palikaron. Ili promesis al si lian morton, kiel feston. Ili volis venĝi la knabinojn el Mistra, mil aliajn viktimojn, kaj min, kaj sin mem. Kaj tamen, mi ne bezonis deteni iliajn brakojn. En tiu elfalinta heroo estis tioma resto de grandeco, ke ilia kolero kvietiĝis propramove kaj lasis lokon al la miro. Ili estis ĉiuj junaj, en tiu aĝo, kie oni ne trovas plu siajn batalilojn kontraŭ malarmita malamiko. Mi sciigis al ili per kelkaj vortoj, kiel la Reĝo defendis min kontraŭ sia tuta bando, kvankam li estis mortanta, kaj en la tago mem, kiam mi estis veneninta lin. Mi klarigis al ili la batalon, kiun ili interrompis, la barikadojn, kiujn ili ĵus superpasis, kaj tiun strangan militon, en kiun ili intervenis por mortigi niajn defendantojn.

«Tute egale! diris John Harris. Tutsame kiel la Justeco, ni havis bandaĝon sur la okuloj. Se la sentaŭguloj havis bonan ekmovon antaŭ ol morti, ĝi estos alskribita al ili en la ĉielo; al tio mi ne kontraŭstaras.

– Pri la helpantoj, je kiuj ni senigis vin, diris Lobster, ne zorgu. Kun du revolveroj en la manoj kaj du aliaj enpoŝe, ĉiu el ni valoras dudek kvar homojn. Ni mortigis ĉi tiujn; la ceteraj revenu, se ili volas! Ĉu ne, Giacomo?

– Mi, diris la Maltano, elbatus armeon da bovviroj: mi havas bonan ŝancon! Ĉu ne estas bedaŭrinde, ke, kun du tiaj manoj, mi estas devigita sigeli leteroj!»

Sed la malamiko, rekonsciinte el sia mirego, estis rekomencinta la sieĝon. Tri aŭ kvar rabistoj estis ŝovintaj la nazon super niaj remparoj, kaj vidintaj la buĉadon. Koltzida ne sciis, kion pensi pri tiuj tri skurĝoj, kiujn li estis vidinta frapantajn blinde sur liajn amikojn kaj malamikojn; sed li konjektis, ke la fero aŭ la veneno liberigis lin de la Reĝo de l’ montoj. Li ordonis, ke oni disĵetu singarde niajn defendajn konstruaĵojn. Ni estis ekster lia vido, ŝirmite kontraŭ muro, je dek paŝoj de la ŝtuparo. La bruo de la falantaj materialoj avertis niajn amikojn, ke ili reŝargu siajn batalilojn. Haĝi-Stavros ne malhelpis ilin. Poste, li diris al John Harris:

«Kie estas Fotini?

– Sur mia ŝipo.

– Vi ne suferigis ŝin?

– Ĉu mi prenis lecionojn de vi por turmenti la junulinojn?

– Vi estas prava, mi estas malestiminda maljunulo; pardonu al mi. Promesu, ke vi pardonos al ŝi!

– Kion, diable, mi farus al ŝi? Ĉar mi nun retrovis Hermann, mi redonos ŝin al vi, kiam vi volos.

– Sen reaĉeto?

– Maljuna stultulo!

– Vi tuj vidos, diris la Reĝo, ĉu mi estas maljuna stultulo.»

Li metis la maldekstran brakon ĉirkaŭ la kolon de Dimitri, etendis sian kuntiritan kaj tremantan manon al la tenilo de sia sabro, tiris klopode la klingon el la ingo, kaj marŝis al la ŝtuparo, kien la ribelantoj de Koltzida sin riskis hezitante. Ili retroiris vidante lin, kvazaŭ la tero estus malfermiĝinta por ellasi la grandan juĝanton de l’ inferoj. Ili estis dek kvin aŭ dudek, ĉiuj armitaj: neniu el ili kuraĝis sin defendi, peti pardonon, aŭ forkuri. Ili staris tremantaj antaŭ la terura vizaĝo de la reviviĝinta Reĝo. Haĝi-Stavros marŝis rekte al Koltzida, kiu sin kaŝis, pli pala kaj pli timigita ol ĉiuj ceteraj. Li ĵetis la brakon malantaŭen per nemezurebla peno, kaj per unu frapo detranĉis tiun kapon, abomenan pro timego. La tremado rekaptis lin poste. Li lasis sian sabron fali apud la kadavron, kaj ne bontrovis relevi ĝin.

«Ni iru, diris li, mi kunportos mian glavingon senenhavan. La klingo ne estas plu taŭga por io, nek mi ankaŭ; mi finis.»

Liaj eks-kunuloj alproksimiĝis al li por peti pardonon. Kelkaj petegis, ke li ne forlasu ilin; ili ne sciis, kion fari sen li. Li ne honoris ilin per unu responda vorto. Li petis nin, ke ni konduku lin al Kastia por preni ĉevalojn, kaj al Salamino por retrovi Fotini.

La rabistoj lasis nin foriri sen kontraŭstaro. Post kelkaj paŝoj, miaj amikoj vidis, ke mi trenas min malfacile; Giacomo subtenis min; Harris demandis, ĉu mi estas vundita. La Reĝo ĵetis al mi petegan rigardon: la plendindulo! Mi rakontis al miaj amikoj, ke mi provis danĝeran fugon, dum kiu miaj piedoj difektiĝis. Ni malsupreniris malrapide la vojetojn de l’ monto. La krioj de la vunditoj kaj la voĉoj de la konsiliĝantaj bandanoj persekutis nin ĝis duono da mejlkvarono. Laŭ tio, ke ni alproksimiĝis al la vilaĝo, la vetero plibeliĝis, la vojoj sekiĝis sub niaj paŝoj. Kiel bela ŝajnis al mi la unua sunradio! Haĝi-Stavros atentis malmulte la eksteran mondon: li rigardis en sin mem. Ne estas malmulto, forlasi kvindekjaran kutimon.

Ĉe la unuaj domoj de Kastia, ni renkontis la monaĥon, kiu transportas abelaron en sako. Li prezentis al ni siajn ĝentilaĵojn, kaj petis pardonon, ke li ne vizitis nin depost hieraŭ. La pafoj estis timigintaj lin. La Reĝo salutis lin permane kaj preterpasis.

La ĉevaloj de miaj amikoj atendis ilin kun ilia gvidisto apud la fonto. Mi demandis, kial ili havas kvar ĉevalojn. Ili sciigis al mi, ke Sro Mérinay partoprenis en la ekspedicio, sed ke li estis desaltinta por konsideri kuriozan ŝtonon, kaj ne reaperis.

Giacomo Fondi portis min sur mian selon, kompreneble per etendita brako: ĝi estas nevenkebla kutimo. La Reĝo, helpate de Dimitri, supreniĝis malfacile sur la sian. Harris kaj lia nevo saltis sur siajn ĉevalojn; la Maltano, Dimitri kaj la gvidisto marŝis antaŭe.

Rajdante, mi alproksimiĝis al Harry, kaj li rakontis al mi, kiel la filino de la Reĝo venis sub lian potencon.

«Imagu, diris li, ke mi alvenis de mia krozado, sufiĉe kontenta pri mi, kaj tute fiera, ĉar mi estis droninta seson da kaperŝipoj. Mi elĵetas ankron ĉe Pireo, dimanĉon je la sesa, kaj alteriĝas; kaj ĉar mi vivis de unu semajno sola kun mia stabo, mi promesis al mi konversacian festeton. Mi dungas fiakron sur la haveno, kaj mi luas ĝin por la tuta vespero. Mi alvenas al Kristodulo, meze de ĝenerala konsterno: mi estus neniam kredinta, ke tiom da enuo povas enspaciĝi en domo de kukisto. Ĉiuj estis kunvenintaj por la vespermanĝo, Kristodulo, Marula, Dimitri, Giacomo, William, Sro Mérinay, kaj la ĉiudimanĉa knabino, pli dimanĉevestita ol iam. William rakontis al mi vian aventuron. Ĉu mi kriegis, mi ne bezonas ĝin diri. Mi estis furioza, ke mi ne ĉeestis. La junulo certigas al mi, ke li ĉion faris, kion li povis. Li trakuris la tutan urbon por kolekti dek kvin mil frankojn, sed liaj gepatroj malfermis al li tre malgrandan krediton; unuvorte, li ne trovis la sumon. Li turnis sin, malesperante pri sukceso, al Sro Mérinay; sed la dolĉa Mérinay certigas, ke lia tuta mono estas pruntita al intimaj amikoj, malproksime de ĉi tie, tre malproksime; pli malproksime ol ĉe l’ ekstremaĵo de l’ mondo.

«He! diable, diris mi al Lobster, per mono el plumbo ni devas pagi la maljunan krimulon. Pro kio utilas al ci, esti pli lerta ol Nemrod, se ci uzas cian talenton nur por senanguligi la domon de Sokrato? Ni organizu ĉason kontraŭ Palikaroj! Mi rifuzis iam fari vojaĝon al Centra Afriko, kaj mi bedaŭras ĝin ankoraŭ. Estas duoble plezure pafi al ĉasaĵo, kiu sin defendas. Provizu nin per pulvo kaj kugloj, kaj morgaŭ matene ni ekmilitiros.» William konsentas, Giacomo donas grandan pugnobaton sur la tablon; vi konas la pugnobatojn de Giacomo. Li ĵuras, ke li akompanos nin, se nur ni havigos al li unuŝargan pafilon. Sed la plej ekscitegita estis Sro Mérinay. Li volis kolorigi siajn manojn per la sango de la kulpuloj. Oni akceptis liajn servojn, sed mi proponis al li, ke mi aĉetos la tutan ĉasaĵon, kiun li reportos. Li ŝvelis plej ridige sian voĉeton, kaj diris, montrante siajn junulinajn pugnojn, ke Haĝi-Stavros vidos, kiu li estas.

«Mi ridis bonhumore, ĉar oni estas ĉiam gaja, la antaŭtagon de batalo. Lobster fariĝis tute vigla, pensante, ke li montros al la rabistoj, kiajn progresojn li faris. Giacomo ne povis halti pro ĝojo; la anguloj de lia buŝo atingis liajn orelojn; li rompis siajn avelojn montrante vizaĝon de Nurnberga nuksrompilo. Sro Mérinay havis radiojn ĉirkaŭ la kapo. Li ne estis plu homo, sed artfajraĵo.

«Ĉiuj ceteraj kunmanĝantoj havis vizaĝojn longajn je unu ulno. La dika kukistino signadis sin kruce seninterrompe; Dimitri levis la okulojn al la ĉielo, la falanksa leŭtenanto konsilis al ni, ke ni pripensu dufoje antaŭ ol ataki la Reĝon de la montoj. Sed la knabino kun platigita nazo, tiu, kiun vi baptis per la nomo Crinolina invariabilis, montris ĉagrenon vere komikan. Ŝi eklaŭtigis sopirojn de lignohakisto, ŝi manĝis nur pro sintenado, kaj mi povus enmeti en mian maldekstran okulon la tutan vespermanĝon, kiu trairis ŝian buŝon.

– Ŝi estas bona knabino, Harris.

– Bona knabino, kiom vi volos; sed mi trovas, ke via indulgo al ŝi transpasas la limojn. Mi povis neniam pardoni al ŝi ŝiajn robojn, kiuj enŝovas sin obstine sub la piedoj de mia seĝo, la odoron de paĉolo, kiun ŝi disĵetas apud mi, kaj la svenajn rigardojn, kiujn ŝi promenigas ĉirkaŭ la tablo. Ŝajnus, je la honoro, ke ŝi ne estas kapabla rigardi karafon ne okuladante ĝin. Sed se vi ŝatas ŝin tian, kia ŝi estas, mi havas nenion por diri. Ŝi foriris je la naŭa al sia edukejo; mi deziris al ŝi bonan vojaĝon. Dek minutojn poste, mi premas la manon de niaj amikoj, ni interkonsentas pri rendevuo por la posta tago, mi eliras, mi vekas mian veturigiston, kaj divenu do, kiun mi trovas en la fiakro? Crinolina invariabilis, kun la servistino de l’ kukisto.

«Ŝi apogas fingron sur sian buŝon, mi eniras silente, kaj ni forveturas. «Sinjoro Harris», diras ŝi al mi, en sufiĉe bona Angla, laŭvere! «sinjoro Harris, ĵuru al mi, ke vi rezignos viajn projektojn kontraŭ la Reĝo de l’ montoj.»

«Mi ekridas, ŝi ekploras. Ŝi ĵuras, ke mi estos mortigata; mi respondas, ke mi estas, kiu kutimas mortigi la aliajn; ŝi malpermesas, ke oni mortigu Haĝi-Stavros; mi volas scii, kial; kaj fine, konsuminte sian elokventecon, ŝi ekkrias, kiel en la kvina akto de dramo: «Li estas mia patro!» Tiam, mi komencas pripensi serioze: unu fojo ne faras kutimon. Mi pensas, ke estas al mi eble regajni perditan amikon ne riskante du aŭ tri aliajn, kaj mi diras al la juna Palikarino:

«Ĉu via patro vin amas?

– Pli ol sian vivon.

– Ĉu li iam rifuzis ion al vi?

– Nenion bezonatan de mi.

– Kaj se vi skribus al li, ke vi bezonas Sron Hermann Schultz, ĉu li sendus lin al vi per revenanta poŝto?

– Ne.

– Vi estas certa pri tio?

– Tute.

– Se estas tiel, fraŭlino, restas al mi nur unu rimedo. Kontraŭ rabisto, duobla rabisto. Mi kunportos vin sur mian ŝipon, kaj mi konservos vin kiel garantiulinon ĝis la reveno de Hermann.

– Mi estis tuj propononta ĝin al vi, diris ŝi. Tiupreze, patreto redonos vian amikon.»

Ĉe tiu vorto mi interrompis la rakonton de John Harris.

«Nu! diris mi, ĉu vi ne admiras la plendidulinon, kiu vin amas sufiĉe por liveri sin inter viajn manojn?

– Grava afero! respondis li; ŝi volis savi sian honorindan patron, kaj ŝi sciis ja, ke, se la milito estos proklamita, ni ne maltrafos lin. Mi promesis, ke mi agos kontraŭ ŝi kun la tuta respekto, kiun ĝentilulo ŝuldas al virino. Ŝi ploris ĝis Pireo, mi konsolis ŝin laŭ mia povo. Ŝi murmuris inter siaj dentoj: «Mi estas perdita junulino!» Mi pruvis al ŝi per A plus B, ke ŝi retroviĝos. Mi igis ŝin deiri el la veturilo, mi enŝipigis ŝin kun la servistino en mian grandan boaton, tiun saman, kiu nin atendas tie. Mi skribis al la maljuna rabisto precizegan leteron, kaj mi resendis la virinon al la urbo kun bileto por Dimitri.

«De tiu momento, la bela plorantino ĝuas mian loĝejon sendivide. Ordono, agi kontraŭ ŝi, kvazaŭ kun reĝidino. Mi atendis ĝis lundo vespere la respondon de la patro; poste, mi perdis paciencon; mi revenis al mia unua ideo; mi prenis miajn pistolojn, faris signon al miaj amikoj, kaj vi scias la reston. Nun, viavice! vi devas havi tutan volumon por rakonti.

– Mi estas je via dispono, diris mi. Sed antaŭe, mi devas enŝovi unu vorton en la orelon de Haĝi-Stavros.»

Mi alproksimiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj diris al li mallaŭte: «Mi ne scias, kial mi rakontis al vi, ke Fotini amas John Harris. Ŝajnas, ke la timo konfuzigis mian cerbon. Mi ĵus konversaciis kun li, kaj mi ĵuras al vi per la kapo de mia patro, ke ŝi estas tiel indiferenta kontraŭ li, kvazaŭ ili neniam interparolis.»

La maljunulo dankis min permane, kaj mi reiris al John, por rakonti al li miajn aventurojn kun Mary-Ann. «Brave! ekkriis li. Mi trovis, ke la romano ne estas kompleta, pro manko de iom da amo. Jen multo da ĝi, kio difektas nenion.

– Pardonu, diris mi. Ne ekzistas amo en ĉio tio: bona amikeco unuflanke, iom da dankemo aliparte. Sed tio sufiĉas, laŭ mi, por fari konvene harmonian edzparon.

– Edziĝu, amiko, kaj prenu min kiel ĉeestanton de via feliĉo.

– Vi ja meritis ĝin, John Harris.

– Kiam vi revidos ŝin? Mi donus multon por ĉeesti la intervidon.

– Mi volus fari al ŝi surprizon, kaj renkonti ŝin kvazaŭ pro hazardo.

– Bona ideo! Postmorgaŭ, ĉe la kortega balo! Vi estas invitita, mi ankaŭ. La letero atendas vin sur via tablo, ĉe Kristodulo. Ĝis tiam, amiko, vi devos resti sur mia ŝipo por vin ripari iomete. Viaj haroj estas bruletitaj kaj viaj piedoj difektitaj: ni havas la tempon por ĉion rebonigi.»

Estis la sesa, kiam la granda boato de la Fancy kondukis nin surŝipen. Oni portis la Reĝon de la montoj ĝis sur la ferdeko: li ne povis plu sin subteni. Fotini ĵetis sin en liajn brakojn plorante. Estis ĝojige por ŝi, konstati, ke ĉiuj, kiujn ŝi amas, postvivas la batalon, sed ŝi trovis, ke ŝia patro plimaljuniĝis po dudek jaroj. Eble ankaŭ ŝi suferis pro la indiferenteco de Harris. Li liveris ŝin al la Reĝo kun tute Amerikana senĝeno, dirante: «Ni estas kvitaj. Vi redonis al mi mian amikon, mi redonas al vi la fraŭlinon. Kontante, kontante. Ĝustaj kalkuloj faras bonajn amikojn. Kaj nun, honoreginda maljunulo, sub kiun ĉielbenitan klimaton vi iros serĉi tiun, kiu vin pendigos? Vi ne estas homo, kiu povos ĉesigi la negocon!

– Pardonu, respondis li kun ia nobleco: mi diris adiaŭ al la rabado, kaj por ĉiam. Kion mi farus sur la montoj? Ĉiuj miaj viroj estas senvivaj, vunditaj aŭ disigitaj. Mi povus dungi aliajn; sed tiuj ĉi manoj, kiuj klinigis tiom da kapoj, rifuzas nun servadon. La junuloj prenu mian lokon; sed mi vetas, ke ili ne egalos mian sukceson kaj mian famon. Kion mi faros el tiu restaĵo da maljuneco, kiun vi lasis al mi? Mi ne scias ankoraŭ; sed estu certaj, ke miaj lastaj tagoj estos bone plenigitaj. Mi devas edzinigi mian filinon, dikti miajn rememorojn. Eble ankaŭ, se la skuoj de tiu semajno ne lacigis tro mian cerbon, mi dediĉos miajn talentojn kaj sperton al la utilo de la regno. Dio donu al mi la spiritan sanecon: antaŭ ses monatoj, mi estos ĉefministro.»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.