La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA MONTOJ

Aŭtoro: Edmond About

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

Fotini

Vi divenas, per la aĝo de mia vesto, ke mi ne havas dek mil frankojn da rento. Mia patro estas gastejisto, kiun ruinigis la fervojoj. Li manĝas panon dum la bonaj jaroj, kaj terpomojn dum la malbonaj. Aldonu, ke ni estas ses fratoj, ĉiuj bone dent-provizitaj. La tagon, kiam mi ricevis konkurse mision por la Botanika Ĝardeno, oni festis en la familio. Ne nur mia foriro pligrandigos la porcion de ĉiu mia frato, sed ankaŭ mi ricevos ducent kvindek frankojn ĉiumonate, plus kvincent frankojn da vojaĝpago. Tio estis riĉaĵo. De tiu momento, oni perdis la kutimon, min nomi la doktoro. Oni nomis min la bovvendisto, tiel riĉa mi ŝajnis! Miaj fratoj esperis ja, ke mi fariĝos profesoro en la universitato, tuj post mia reveno el Ateno. Mia patro havis alian ideon: li esperis, ke mi revenos edziĝinte. Kiel gastejisto, li estis ĉeestinta kelkajn romanojn, kaj estis konvinkita, ke belajn aventurojn oni renkontas nur vojaĝante. Li citis, almenaŭ trifoje ĉiusemajne, la geedziĝon de princino Ipsof kaj leŭtenanto Reynauld. La princino okupis la loĝejon No 1a, kun siaj du ĉambristinoj kaj sia kurieristo, kaj ŝi pagis po dudek guldenojn ĉiutage. La Franca leŭtenanto ennestiĝis en No 17a, sub la tegmento, kaj pagis po unu guldeno kaj duono, enkalkulante la manĝon; kaj tamen, post unu monato da restado en la hotelo, li estis forveturinta en kaleŝo kun la Rusa sinjorino. Nu, kial do princino forkondukus leŭtenanton en sia veturilo, se ne por edziniĝi je li? Mia bona patro, per siaj patraj okuloj, vidis min pli bela kaj eleganta ol leŭtenanton Reynauld; li ne dubis, ke mi renkontos baldaŭ-nebaldaŭ la princinon, kiu nin riĉigos. Se mi ne trovos ŝin ĉe la manĝotablo, mi ŝin vidos en la vagonaro; se la fervojoj ne estos favoraj al mi, restas ankoraŭ la vaporŝipoj. La vesperon de mia foriro, oni trinkis botelon da malnova Rhejnvino, kaj la hazardo volis, ke la lasta guto falu en mian glason. La bonulo ploris pro ĝojo: tio estis certa antaŭsigno, kaj nenio povos malhelpi, ke mi edziĝos dum la jaro mem. Mi respektis liajn iluziojn, kaj evitis rimarkigi al li, ke la princinoj ne vojaĝas en tria klaso. Pri la loĝejo, mia budĝeto kondamnis min elekti modestajn gastejojn, kie la princinoj ne restadas. Kaj efektive, mi elŝipiĝis en Pireo, ne skizinte la plej malgrandan romanon.

La okupada armeo estis plikariginta ĉion en Ateno. La Hotelo de Anglujo, la Hotelo de Oriento, la Hotelo de la Fremduloj, estis nealireblaj. La kanceliero de la Prusa senditaro, al kiu mi estis portinta rekomendan leteron, havis la afablecon serĉi loĝejon por mi. Li kondukis min al kukisto nomata Kristodulo, ĉe l’ angulo de strato Hermes kaj de placo de l’ Palaco. Tie mi trovis manĝon kaj loĝejon por cent frankoj ĉiumonate. Kristodulo estas maljuna palikaro, ordenita per la Fera Kruco, pro memoro al la milito de liberigo. Li estas leŭtenanto en la falankso kaj ricevas sian milit-salajron malantaŭ sia kastablo. Li surhavas la nacian kostumon, la ruĝan ĉapon kun blua kvasto, la arĝentbroditan jakon, la blankan fustenjupon kaj orumitajn gamaŝojn, por vendi glaciaĵojn kaj kukojn. Lia edzino, Marula, estas dikega, kiel ĉiuj Grekinoj pli ol kvindekjaraj. Ŝia edzo aĉetis ŝin, por okdek piastroj, dum la plej furioza periodo de la milito, en epoko kiam la virinoj estis iom multekostaj. Ŝi naskiĝis en la insulo Hidra, sed sin vestas laŭ Atena modo: jako el nigra veluro, helkolora jupo, fulardo plektita kun la haroj. Nek Kristodulo nek lia edzino scias unu vorton da Germana lingvo; sed ilia filo Dimitri, kiu estas publika komisiisto, kaj kiu sin vestas francamode, komprenas kaj parolas iomete ĉiujn dialektojn de Eŭropo. Cetere, mi ne bezonis interpretiston. Kvankam mi ne havas specialan kapablecon pri lingvoj, mi estas sufiĉe distinga poligloto, kaj mi parolaĉas Greke, tiel flue, kiel Angle, Itale kaj France.

Miaj gemastroj estis honestuloj; troviĝas pli ol tri tiaj en Ateno. Ili donis al mi ĉambreton blanke pentritan per kalko, tablon el blanka ligno, du pajloplektitajn seĝojn, bonan maldikegan matracon, kovrilon, kaj littukojn el kotono. Litkadro estas superfluaĵo, kiun la Grekoj rezignas facilanime, kaj ni vivis laŭ Greka moro. Mia matenmanĝo konsistis el taso da farunaĵo, mia tagmanĝo el unu plado da viando kun multaj olivoj kaj el fiŝpeklaĵo; vespere, mi ricevis legomojn, mielon kaj kukojn. Konfitaĵoj troviĝis sufiĉe en la domo, kaj, de tempo al tempo, mi rememorigis al mi la patrolandon, regalante min per ŝafida femuro kun konfitaĵo. Mi ne bezonas diri al vi, ke mi havis mian pipon, kaj ke la Atena tabako estas pli bona ol la via. Kio precipe utilis por min alklimatigi en la domon de Kristodulo, estas iu vino el Santorin, kiun li aĉetis, mi ne scias kie. Mi ne estas gustumisto, kaj la edukadon de mia palato, bedaŭrinde, oni malzorgis iom; tamen, mi kredas min rajtigita diri, ke tiu vino estus ŝatata ĉe la tablo de reĝo: ĝi estas flava kiel oro, diafana kiel topazo, radianta kiel la suno, ĝojiga kiel la rideto de infano. Mi kvazaŭ vidas ĝin ankoraŭ en ĝia larĝventra karafo, meze de la vakstolo, kiu utilis al ni kiel tablotuko. Ĝi lumigis la tablon, mia kara sinjoro, kaj ni povis vespermanĝi sen alia lumo. Mi neniam trinkis multon da ĝi, ĉar ĝi estas ebriiga; kaj tamen, je la fino de l’ manĝo, mi recitis versojn el Anakreono, kaj mi ektrovis restaĵojn de beleco sur la lunforma vizaĝo de la dika Marula.

Mi manĝis en familio kun Kristodulo kaj liaj pensiuloj. Ni estis kvar loĝantoj kaj unu eksterulo. La unua etaĝo dividiĝis en kvar ĉambroj, kies plej bonan okupis Franca arkeologiisto, Sro Hipolito Mérinay. Se ĉiuj Francoj similus al ĉi tiu, vi estus iom malmulte-valora nacio. Li estis malalta sinjoro, havanta aĝon inter dek ok kaj kvardek kvin jaroj, tre ruĝhara, tre dolĉa, tre babilema, kaj kies varmetaj kaj ŝvitetaj manoj ne ellasis lian kunparolanton. Liaj du ĉefaj pasioj estis arkeologio kaj filantropeco: tial li estis membro de diversaj scienculaj societoj kaj bonfaraj kunfrataroj. Kvankam li estis granda apostolo de bonfarado, kaj liaj gepatroj estis lasintaj al li belan renton, mi ne memoras, ke iam mi vidis lin donanta unu soldon al almozulo. Pri liaj arkeologiaj konoj, ĉio konjektigas min, ke ili estis pli gravaj ol lia amo al la homaro. Li estis premiita, de mi ne scias plu kiu provinca akademio, pro skribaĵo pri la prezo de l’ papero en la tempo de Orfeo. Kuraĝigite de tiu unua sukceso, li venis Grekujon por kolekti la materialojn por verko pli grava: la demando estis ŝateginda, nome, determini, kiom da oleo konsumis la lampo de Demosteno, dum li verkis sian duan Kontraŭfilipan parolon.

Miaj du ceteraj najbaroj ne estis tiel kleraj, certe ne, kaj zorgis malmulte pri la estintaĵoj. Giacomo Fondi estis malriĉa Maltano, oficisto en mi ne memoras plu kiu konsulejo; li ricevis monatan salajron da cent kvindek frankojn, por sigeli leterojn. Mi imagas, ke ia ajn alia ofico estus taŭginta pli bone por li. La naturo, kiu homhavigis la insulon Malto por ke la ŝarĝoportistoj neniam manku en Oriento, estis doninta al la plendinda Fondi la ŝultrojn, la brakojn kaj la manojn de iu Milono Krotonano: li estis naskiĝinta por manumi bastonegon, ne pecojn de sigelvakso. Tamen, li eluzis ĉiutage du aŭ tri da ili: la homo ne estas estro de sia destino. Tiu devojigita insulano reeniris sian elementon nur je la horo de l’ manĝo; li helpis Marula’n por prepari la manĝilaron, kaj vi divenas, sen mia diro, ke li alportis ĉiam la tablon per etendita brako. Li manĝis same, kiel heroo de l’ Iliado, kaj mi forgesos neniam la krakadon de lia larĝa dentaro, la plilarĝiĝon de liaj naztruoj, la brilon de liaj okuloj, la blankecon de liaj tridek du dentoj, timegindaj muelŝtonoj, kies muelejo li estis. Mi devas konfesi, ke lia konversacio lasis al mi malmulte da rememoroj; oni trovis facile la limojn de lia inteligento, sed oni konis neniam tiujn de lia apetito. Kristodulo gajnis nenion, gastigante lin dum kvar jaroj, kvankam li postulis de li plipagon da dek frankoj ĉiumonate, pro plimanĝo. La nesatigebla Maltano ensorbis, ĉiutage post la vespermanĝo, grandegan pladon da aveloj, kiujn li rompis inter siaj fingroj per simpla alproksimigo de la dika al la montra. Kristodulo, eks-heroo, sed homo pozitivema, observis tiun praktikon kun miksitaj admiro kaj timo; li tremis por sia deserto, kaj tamen li estis flatata, vidante ĉe sia tablo tiel miregindan nuksrompilon. La vizaĝo de Giacomo estus tute ĝustloka en unu el tiuj surprizskatoloj, kiuj tiel timigas la infanojn. Li estis pli blanka ol negro; sed la diferenco estis simpla nuanco. Liaj densaj haroj falis ĝis la brovoj, kiel ĉapo. Pro vere stranga kontrasto, tiu Caliban havis la plej beletan piedon, la plej maldikan maleolon, la plej bone desegnitan kaj elegantan kruron, kiujn oni povus prezenti kiel modelon al statuisto, sed tiuj detaloj impresis nin malmulte. Por iu ajn, kiu vidis lin manĝanta, lia persono komenciĝis ĉe la mezo de la tablo; la cetero ne estis kalkulinda.

La junan William Lobster mi citas nur pro memoro. Li estis dudekjara anĝelo, blonda, rozkolora, rondvanga, sed anĝelo el Usono. La firmo Lobster kaj filoj, el Nov-Jorko, estis sendinta lin al Oriento por studi la elportan negocon. Li laboris dum la tago ĉe fratoj Philip; vespere, li legis Emerson; matene, je la radianta horo de la sunleviĝo, li iris al la Domo de Sokrato, por pafi per pistolo.

La plej interesiga persono en nia kolonio estis, sen kontraŭdiro, John Harris, frato de la patrino de juna Lobster. La unuan fojon, kiam mi vespermanĝis kun tiu stranga individuo, mi komprenis Amerikon. John naskiĝis en Vandalia, ŝtato Illinois. Li spiris naskiĝante tiun aeron de l’ nova mondo, tiel vigligan, tiel junan, tiel ŝauman, ke ĝi kapturnas kiel ĉampanvino kaj oni ebriiĝas spirante ĝin. Mi ne scias, ĉu la familio de Harris estas riĉa, aŭ male; ĉu ĝi sendis sian filon al la kolegio, aŭ lasis lin eduki sin mem. La certo estas, ke, estante dudek-sep-jara, li fidas nur sin mem, atentas nur sin, miras nenion, kredas nenion neebla, retroiras neniam, kredas ĉion, esperas ĉion, provas ĉion, venkas ĉion, sin relevas se li falis, rekomencas se li malsukcesis, haltas neniam, senkuraĝiĝas neniam, kaj iras rekte antaŭen, fajfante sian kanton. Li estis terkulturisto, instruisto, juristo, ĵurnalisto, orserĉisto, industriisto, negocisto; li legis ĉion, vidis ĉion, praktikis ĉion, kaj travojaĝis pli ol duonon de la terglobo. Kiam mi ekkonis lin, li komandis militan vaporŝipon da sesdek homoj kaj kvar kanonoj, kiu restadis en Pireo; li pritraktis la Orientan demandon en la Revuo de Boston; li faris negocon kun firmo de indigo en Calcutta, kaj li trovis la tempon por veni, tri-kvarfoje en ĉiu semajno, vespermanĝi kun sia nevo Lobster kaj ni.

Unu fakto, el mil, sufiĉos por pentri al vi la karakteron de Harris. En 1853, li estis asociano de firmo en Filadelfio. Lia nevo, kiu estis tiam deksepjara, iras por viziti lin, kaj trovas lin, sur la placo Washington, staranta antaŭ brulanta domo. William frapas lian ŝultron; li sin turnas.

«Estas vi? li diras. Bontagon, Bill; vi alvenas en malbona momento, infano mia. Jen brulo, kiu min senhavigas. Mi havis kvardek mil dolarojn en la firmo; ni ne savos unu alumeton.

– Kion vi faros? demandis la junulo, konsternegite.

– Kion mi faros? Estas la dek-unua, mi malsatas, restas iom da oro en mia veŝtopoŝo; mi regalos vin tagmanĝe!»

Harris estas unu el la plej beltaliaj kaj elegantaj homoj, kiujn mi iam renkontis. Li havas viran mienon, altan frunton, klaran kaj fieran rigardon. Tiaj Amerikanoj estas neniam malfortikaj nek kriplaj, kaj ĉu vi scias, kial? Pro tio, ke ili ne sufokiĝas en la vindotukoj de mallarĝa civilizeco. Liaj spirito kaj korpo disvolviĝas oportune: kiel lernejon, ili havas la liberan aeron, kiel lerniganton, la praktikon, kiel nutristinon, la liberecon.

Mi neniam sukcesis tre ŝati Sron Mérinay; mi observis Giacomo Fondi kun la indeferenta videmo, kiun oni havas en menaĝerio de alilandaj bestoj; juna Lobster inspiris al mi malmulte da intereso; sed mi havis amikecon al Harris. Lia nekaŝema vizaĝo, liaj simplaj manieroj, lia ne sendolĉa krudeco, lia kolerema sed tamen kavalira karaktero, la strangecoj de lia humoro, la ardeco de liaj sentoj, ĉio tio min altiris des pli vive, ke mi estas nek arda nek pasia. Ni ŝatas ĉirkaŭ ni, kion ni ne trovas en ni. Giacomo vestis sin blanke, pro tio, ke li estas nigra; mi amegas la Usonanojn, pro tio, ke mi estas Germano.

La Grekojn mi konis tre malmulte post kvarmonata restado en Grekujo. Nenio estas pli facila, ol vivi en Ateno, ne ekrilatiĝante kun la enlanduloj. Mi ne iris en la kafejojn, mi legadis nek la Pandoron nek la Pallason, nek ian ajn lokan ĵurnalon; mi ne vizitadis la teatron, ĉar mi havas delikatan aŭdon, kaj falsa noto min ofendas pli kruele ol pugnobato; mi vivis dome kun miaj gemastroj, mia herbokolekto kaj John Harris. Mi povis prezentigi min en la palacon, dank’ al mia diplomatia pasporto kaj al mia oficiala titolo. Mi estis portinta mian vizitkarton al la ceremoniestro kaj al la ĉefestrino, kaj mi povis esperi inviton por la unua kortega balo. Mi rezervis por tiu cirkonstanco belan ruĝan veston, arĝente broditan, kiun mia onklino Rosenthal alportis al mi, la tagon antaŭ mia forveturo. Ĝi estis la uniformo de ŝia mortinta edzo, kiu estis preparisto de naturscienco en la Filomatika Instituto en Minden. Mia bona onklino, virino tre saĝa, sciis, ke uniformo trafas ĉiulande bonan akcepton, precipe kiam ĝi estas ruĝa. Mia plej maljuna frato rimarkigis, ke mi estas pli alta ol mia onklo, kaj ke la manikoj de lia frako ne atingas plene la ekstremaĵojn de miaj brakoj; sed patreto respondis vivece, ke la arĝenta brodaĵo estos admirata de ĉiuj, kaj ke la princinoj ne zorgos pri tiaj detaloj.

Bedaŭrinde, la kortego ne dancis dum la tuta sezono. La vintrajn plezurojn anstataŭis la florado de la migdal-, persik- kaj citron-arboj. Oni parolis malprecize pri balo, okazonta la 15an de majo; ĝi estis urba famo, kredigita de kelkaj duonoficialaj gazetoj, sed ne konfidinda.

Miaj studoj progresis same, kiel miaj plezuroj, paŝo post paŝo. Mi konis detale la Atenan botanikan ĝardenon, kiu estas nek tre bela, nek tre riĉa; ĝi estas sako facile malplenigebla. La reĝa ĝardeno prezentis pli da rimedoj: inteligenta Franco kolektis tien ĉiujn vegetaĵajn riĉaĵojn de la lando, de la insulaj palmarboj ĝis la saksifragoj de l’ promontoro Suniono. Mi pasigis tie bonajn tagojn meze de la plantaĵoj de Sro Bareaud. La ĝardeno estas publika nur je certaj horoj; sed mi parolis Greke al la gardostarantoj, kaj pro amo al la Greka oni lasis min eniri. Sro Bareaud ne enuis kun mi; li promenigis min ĉien, pro la plezuro paroli France. Kiam li forestis, mi aliris altan, maldikan ĝardeniston kun skarlataj haroj, kaj demandis lin Germane: utilas, esti poligloto.

Mi herbokolektis iom ĉiutage en la kamparo, sed neniam tiel malproksime, kiel mi estus dezirinta: la rabistoj kampadis ĉirkaŭ Ateno. Mi ne estas timema, kaj la daŭrigo de ĉi tiu rakonto ĝin pruvos al vi, sed mi ŝatas la vivon. Ĝi estas donaco, kiun mi ricevis de miaj gepatroj; mi volas konservi ĝin kiel eble plej longe, kiel rememoron al mia patro kaj al mia patrino. En aprilo 1856, estis danĝere eliri el la urbo; estis eĉ nesingardeme restadi en ĝi. Mi ne riskis min sur la deklivon de monto Likabeto, sen penso pri tiu plendinda Sino Daraud, kiu estis senigita tie en plena tagmezo. La montetoj Dafne rememoris al mi la kaptitecon de du Francaj oficiroj. Sur la vojo al Pireo, mi pensis nevole pri tiu rabistaro, kiu promenadis en ses fiakroj, kvazaŭ edziĝofestantoj, kaj pafadis al la pasantoj tra la pordetoj. La vojo al monto Penteliko memorigis al mi la areston de la dukino de Piacenza, aŭ la tute ĵusan aventuron de Harris kaj Lobster. Ili revenis el promenado sur du Persaj ĉevaloj apartenantaj al Harris: ili falas en embuskon. Du rabistoj, kun aldirektita pistolo, haltigas ilin meze de ponto. Ili rigardas ĉirkaŭ si kaj vidas malsupre, en la valeto, dekduon da sentaŭguloj, armitaj de l’ piedoj ĝis la kapo, kiuj gardis kvindek aŭ sesdek kaptitojn. Kiu ajn estis pasinta tie depost la sunleviĝo, estis senigita, poste ŝnurligita, por ke neniu kuru alarmi. Harris ne havis batalilon, nek lia nevo. Li diris Angle: «Ni ĵetu nian monon; oni ne rezignas la vivon por cent dolaroj.» La rabistoj relevas la monerojn ne ellasante la bridon de la ĉevaloj; poste, ili montras la valeton, kaj signas, ke oni devas malsupreniri en ĝin. Tiufoje Harris perdas paciencon; malplaĉas al li, esti ligita; li ne estas materio por branĉfasko. Li ĵetas rigardon al juna Lobster, kaj en la sama momento du paralelaj pugnobatoj ekfalas, kiel du kunkatenitaj kuglegoj, sur la kapojn de ambaŭ rabistoj. La kontraŭulo de William ruliĝas renverse, malŝargante sian pistolon; tiu de Harris, puŝite pli maldolĉe, transpasas super la randmuro kaj falas mezen de siaj kamaradoj. Harris kaj Lobster estis jam malproksime, senfeligante siajn ĉevalojn per la spronoj. La bando leviĝas unumove kaj pafas el ĉiuj siaj bataliloj. La ĉevaloj estas mortigataj, la rajdantoj sin liberigas, kuregas kaj informas la ĝendarmaron, kiu ekmarŝis la postmorgaŭan tagon frumatene.

Nia bonega Kristodulo eksciis kun vera ĉagreno la morton de ambaŭ ĉevaloj; sed li ne trovis unu mallaŭdan parolon pri la mortigintoj. «Kion vi volas? diris li kun ĉarma simpleco. Ĝi estas ilia metio.» Ĉiuj Grekoj konsentas iomete kun nia mastro. Ne pro tio, ke la rabistoj indulgas al siaj samlanduloj kaj rezervas sian severecon por la fremduloj; sed Greko, kiun senigis liaj fratoj, pensas kun iom da submetiĝo, ke lia mono ne eliras el la familio. La loĝantaro suferas la ŝteladon de la rabistoj, same kiel popolanino sin lasas bati de ŝia edzo, admirante, kiel bone li frapas. La enlandulaj moralistoj plendas pri la krimoj plenumitaj en la kamparo, kiel patro bedaŭras la malsaĝaĵojn de sia filo. Oni riproĉas lin laŭte, oni amas lin mallaŭte; oni ĉagrenus, se li similus al la filo de l’ najbaro, pri kiu kuris nenia malbona diro.

Tio estas tiel vera, ke, je l’ epoko de mia alveno, Ateno havis kiel heroon precize la skurĝon de Atenlando. En la salonoj kaj en la kafejoj, ĉe la barbiroj, kie amasiĝas la vulgara popolo, ĉe la farmaciistoj, kie kunvenas la burĝanaro, sur la ŝlimozaj stratoj de l’ bazaro, sur la polvoplena stratkruciĝo «Bela Grekujo», en la teatro, apud la dimanĉa koncerto, kaj sur la vojo al Patisja, oni parolis nur pri la granda Haĝi-Stavros, oni ĵuris nur per Haĝi-Stavros la nevenkebla, Haĝi-Stavros la timigilo al la ĝendarmoj, Haĝi-Stavros la Reĝo de l’ montoj! Oni povus (Dio min pardonu!) verki la litaniojn de Haĝi-Stavros.

Iun dimanĉon, dum John Harris vespermanĝis kun ni, malmulte post lia aventuro, mi kondukis la bonan Kristodulon al la temo pri Haĝi-Stavros. Nia gasto estis iam rilatinta multe kun li, dum la milito de liberigo, en epoko, kiam la rabado ne estis tiel pridiskutata, kiel hodiaŭ.

Li malplenigis sian glason da Santorina vino, ordigis siajn grizajn lipharojn, kaj komencis longan rakonton interrompatan de kelkaj sopiroj. Li sciigis al ni, ke Stavros estas filo de «papas», t. e. de pastro, el insulo Tino. Li naskiĝis, Dio scias en kiu jaro: la Grekoj de la bona epoko ne scias sian aĝon, ĉar vivoregistrado estas dekadenca inventaĵo. Lia patro, kiu lin destinis por la eklezio, lernigis lin legi. Ĉirkaŭ sia dudeka jaro, li vojaĝis al Jerusalemo, kaj aldonis al sia nomo la titolon Haĝi, kiu signifas pilgriminton. Haĝi-Stavros, revenante hejmen, estis kaptita de marrabisto. La venkinto trovis lin kapabla, kaj, el kaptito, faris lin ŝipisto. Tiamaniere li komencis militadi kontraŭ la Turkaj ŝipoj, kaj ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj ne posedas kanonojn. Post kelkjara servado, li trovis, ke li laboris sufiĉe por la ceteraj, kaj decidis eknegoci por sia propra konto. Li havis nek ŝipon, nek monon por aĉeti unu; tio lin devigis rabadi surtere. La ribelado de la Grekoj kontraŭ Turkujo ebligis al li fiŝkapti en malklara akvo. Neniam li sciis tute ĝuste, ĉu li estas rabisto aŭ ribelanto, kaj ĉu li komandas ŝtelistojn aŭ partianojn. Lia malamo al la Turkoj ne blindigis lin sufiĉe, ke, preterpasante Grekan vilaĝon, li ne vizitu kaj traesploru ĝin. Laŭ li, ĉiu ajn monero estas preninda, ĉu ĝi devenas de la amikoj aŭ de la malamikoj, de simpla ŝtelo aŭ de la glora rabado. Dank’ al tiel sagaca senpartieco, lia riĉeco kreskis rapide. La paŝtistoj alkuris lian standardon, kiam oni sciis, ke oni povas gajni multon kun li: lia famo havigis al li armeon. La regnoj protektantoj al la ribelintoj, eksciis liajn heroaĵojn, ne liajn ŝparaĵojn: en tiu tempo, oni vidis ĉion bela. Lordo Byron dediĉis odon al li, la Parizaj poetoj kaj retoroj lin komparis al Epaminondas kaj eĉ al Aristido. Aristokratinoj brodis standardon por li; oni sendis al li subvenciojn. Li ricevis monon el Francujo, Anglujo, Rusujo; mi ne ĵurus, ke li ne ricevis el Turkujo: li estis vera Palikaro! Je la fino de l’ milito, li estis sieĝata, kun la ceteraj estroj, en la Atena Akropolo. Li loĝis en la Propileoj, kune kun Margaritis kaj Ligandas, kaj ĉiu el ili konservis siajn trezorojn sub la kapkuseno de sia lito. Dum bela somera nokto, la tegmento falis tiel lerte, ke ĝi premegis ĉiujn, escepte Haĝi-Stavros, kiu fumis sian nargileon ekstere. Li kolektis la heredaĵon de siaj kunbatalintoj, kaj ĉiu opiniis, ke li bone meritis ĝin. Sed malfeliĉo, kiun li ne antaŭvidis, haltigis la iradon de liaj sukcesoj: la paco fariĝis. Haĝi-Stavros, foririnte kamparen kun sia mono, ĉeestis strangan spektaklon. La regnoj, kiuj liberigis Grekujon, provis fondi reĝolandon. Malbonsonaj vortoj zumis ĉirkaŭ la harozaj oreloj de l’ maljuna Palikaro: oni parolis pri registaro, armeo, publika ordo. Oni ridigis lin tre, informante lin, ke liaj bienoj estas enhavataj en subprefekta distrikto. Sed, kiam la fiska oficisto sin prezentis al li por enkasigi la ĉiujaran imposton, li fariĝis serioza. Li ĵetis la kolektiston tra la pordon, ne forgesinte liberigi lin de la tuta mono, kion li havis kun si. La juĝistaro lin ekĉikanis; li reforiris al la montoj. Cetere, li enuis ja en tia domo. Li komprenis, ĝis ia grado, ke oni povas posedi tegmenton, sed kondiĉe ke oni dormu sur ĝi.

Liaj kunbatalintoj estis disiĝintaj en la tuta reĝolando. La regno estis doninta al ili bienojn; ili kulturadis malbonhumore, kaj manĝis sen apetito la maldolĉan panon de la laboro. Kiam ili eksciis, ke ilia estro malpaciĝis kun la leĝoj, ili vendis siajn kampojn, kaj alkuris lin. Sed li kontentiĝis luigante siajn bienojn farme: li havas administran kapablecon.

La paco kaj senokupeco estis malsanigintaj lin. La aero de la montoj revigligis lin tiel bone, ke en 1840 li pensis pri edziĝo. Li estis certe pli ol kvindekjara, sed por homoj tiel harditaj, maljuneco ne ekzistas; eĉ la morto pripensas almenaŭ dufoje, antaŭ ol ilin ataki. Li edziĝis je riĉa heredontino, el unu el la plej bonaj familioj de Lakonio, kaj fariĝis tiamaniere bo-parenco de la ĉefaj personoj de l’ reĝolando. Lia edzino sekvis lin ĉien, donis al li filinon, enfebriĝis, kaj mortis. Li edukis mem sian infaninon, kun zorgoj kvazaŭ patrinaj. Kiam li saltigis la knabinon sur siaj genuoj, liaj kunrabistoj diris al li ridante: «Al ci mankas nur lakto».

La patra amo donis novan energion al lia spirito. Por kolekti reĝinan doton al sia filino, li studis la monan demandon, pri kiu li havis antaŭe tro primitivajn ideojn. Anstataŭ amasigi siajn monerojn en kofrojn, li procente-donis ilin. Li lernis la artifikojn kaj elturniĝojn de la spekulacio; li observis la kurson de la publikaj biloj en Grekujo kaj eksterlande. Oni pretendas eĉ, ke, frapite de la utiloj de la asocio, li havis la ideon organizi la rabadon per akcioj. Li faris kelkajn vojaĝojn tra Eŭropo, kondukite de Greko el Marseille, kiu utilis al li kiel interpretisto. Dum lia restado en Anglujo, li ĉeestis baloton en mi ne scias plu kiu «putra urbeto[2]» de Yorkshire: tiu bela spektaklo inspiris al li profundajn pripensojn pri la konstitucia regado kaj ĝiaj profitoj. Li revenis, decidinte, ke li ekspluatos la instituciojn de sia patrolando, kaj ĉerpos renton el ili. Li bruligis multon da vilaĝoj por utili al la opozicio: li detruis kelkajn aliajn pro la intereso de l’ konservativa partio. Kiam oni intencis renversi ministraron, oni bezonis nur sin turni al li: per nerefuteblaj argumentoj li pruvis, ke la polico funkcias malbone, kaj ke oni atingos iom da sendanĝereco nur ŝanĝante la kabineton. Sed kompense li donis energiajn lecionojn al la malamikoj de l’ ordo, punante ilin en la maniero mem, kiel ili pekis. Liaj politikaj talentoj konigis lin tiel bone, ke ĉiuj partioj havis altan estimon al li. Liajn konsilojn, rilate al balotoj, oni sekvis preskaŭ ĉiam; tiamaniere, ke, kontraŭe al la principoj de la reprezenta regado, laŭ kiu unu sola deputito esprimas la volon de multaj homoj, li estis reprezentata, li sola, de trideko da deputitoj. Inteligenta ministro, la famoza Rhalettis, ekpensis, ke homo, kiu tuŝas tiel ofte la risortojn de la registaro, eble malordigos fine la maŝinon. Li entreprenis ligi liajn manojn per ora fadeno. Li donis al li rendevuon en Karvati, inter montoj Himeto kaj Penteliko, en la kampara domo de fremda konsulo. Haĝi-Stavros venis, sen eskorto kaj sen bataliloj. La ministro kaj la rabisto, kiu konis unu alian de longe, tagmanĝis kune, kiel du malnovaj amikoj. Ĉe la deserto, Rhalettis proponis al li plenan amnestion por li kaj liaj kunuloj, patenton de divizia generalo, la titolon senatano kaj dek mil hektarojn da arbaro tutpropraĵe. La Palikaro hezitis iom da tempo kaj fine respondis per rifuzo. «Eble antaŭ dudek jaroj mi estus akceptinta, diris li, sed hodiaŭ mi estas tro maljuna. Mi ne povas, en mia aĝo, ŝanĝi mian vivmanieron. La polvo de Ateno ne estas saniga por mi; en la senato mi dormus, kaj, se ci donus al mi soldatojn komandotajn, mi estus kapabla malŝargi miajn pistolojn al liaj uniformoj, pro la forto de la kutimeco. Reiru do al ciaj aferoj, kaj lasu min zorgi pri la miaj.»

Rhalettis ne konsideris sin kiel venkitan. Li provis klarigi al la rabisto la malnoblecon de l’ metio, kiun li praktikas. Haĝi-Stavros ekridis, kaj diris al li kun afabla ĝentileco:

«Kamarado! la tagon, kiam ni skribos niaj pekojn, kiu el ni ambaŭ havos la pli longan liston?

– Pripensu fine, aldonis la ministro, ke ci ne povos eviti cian destinon; unu tagon aŭ alian, ci pereos per nenatura morto.

Allah Kerim! respondis li Turke. Nek ci nek mi legis en la steloj. Sed mi havas almenaŭ unu superecon: nome, miaj malamikoj surhavas uniformon, kaj mi rekonas ilin el malproksime. Ci ne povas paroli same pri la ciaj. Adiaŭ, frato.»

Ses monatojn poste, la ministro estis mortigata de siaj politikaj malamikoj; la rabisto vivas ankoraŭ.

Nia gasto ne rakontis al ni ĉiujn altajn agojn de lia heroo: la tagdaŭro ne estus sufiĉinta. Li nur denombris la plej rimarkindajn. Mi ne kredas, ke en iu ajn lando la kolegoj de Haĝi-Stavros faris ion pli artistan ol la kapto de la Niebuhr. Ĝi estas vaporŝipo de la «Aŭstria Lloyd», kiun la Palikaro derabis surtere, ĉirkaŭ la dek-unua matene. La Niebuhr venis el Konstantinoplo; ĝi lasis sian ŝarĝon kaj la pasaĝerojn en Kalamaki, oriente de Korinta istmo. Kvar ĉaregoj kaj du omnibusoj ricevis la pasaĝerojn kaj komercaĵojn, por ilin transporti al la alia flanko de l’ istmo, al la haveneto Lutraki, kie alia ŝipo atendis ilin. Ĝi atendis longatempe. Haĝi-Stavros, dum hela tago, sur bela vojo, en ebena kaj senarba lando, forprenis la komercaĵojn, la pakaĵojn, la monon de la vojaĝantoj, kaj la municiojn de la ĝendarmoj, kiuj eskortis la veturilaron. «Ĝi estis tago da ducent mil frankoj!» diris al ni Kristodulo kun iometo da envio.

Oni parolis multe pri la kruelaĵoj de Haĝi-Stavros. Lia amiko Kristodulo pruvis al ni, ke li ne faras malbonon por sia plezuro. Li estas sobra homo, kiu sin ebriigas per nenio, eĉ ne per sango. Se okazas, ke li varmigas iom tro la piedojn de riĉa kamparano, ĝi estas por scii, kie la avaregulo kaŝis sian monon. Ĝenerale, li agas dolĉe al la kaptitoj, de kiuj li esperas ricevi kompenson. Dum la somero de 1854, li alvenis unu vesperon, kun sia bando, ĉe riĉan komerciston de insulo Eŭbeo, Sron Voidi. Li trovis la familion kunvenintan, plus maljunan juĝiston de la tribunalo de Kalcis, kiu ludis kartojn kun la dommastro. Haĝi-Stavros proponis al la magistrato, priludi kun li lian liberecon: li perdis kaj pagis bonvole. Li forkondukis Sron Voidi kaj liajn gefilojn; li lasis la edzinon, por ke ŝi povu zorgi pri la reaĉeto. La tagon de la forpreno, la komercisto suferis pro podagro, lia filino havis febron, la knabo estis pala kaj ŝvela. Ili revenis du monatojn poste, ĉiuj resanigitaj per la ekzercado, la libera aero kaj la bona traktado. Tuta familio resaniĝis por kvindek mil frankoj: ĉu tio estis tro kare pagita?

«Mi konfesas, aldonis Kristodulo, ke nia amiko estas senkompata al kiu ne pagas. Kiam kompenso ne estas pagita je la fiksita dato, li mortigas siajn kaptitojn kun komercista akurateco: tia estas lia maniero protesti bilojn. Kia ajn estas mia admiro al li kaj la amikeco, kiu ligas niajn familiojn, mi ne pardonis ankoraŭ al li la mortigon de la du knabinoj el Mistra. Ili estis dekkvar-jaraj dunaskitinoj, tiel belaj, kiel du marmoraj statuetoj, fianĉiniĝintaj je du junuloj el Leondari. Ili tiel similis unu al alia, ke, vidante ilin kune, oni kredis, ke oni vidas duoble, kaj oni frotis al si la okulojn. Iun matenon, ili iris por vendi kokonojn al la ŝpinejo; ili portis duope grandan korbon, kaj kuris malpeze sur la vojo, kiel du kolombinoj jungitaj ĉe sama ĉaro. Haĝi-Stavros forprenis ilin sur la monton kaj skribis al ilia patrino, ke li redonos ilin kontraŭ dek mil frankoj, pagotaj je la fino de l’ monato. La patrino estis riĉeta vidvino, posedanta belajn morusarbojn, sed ne provizita per kontanta mono, kiel ni ĉiuj. Ŝi prunteprenis garantidonante siajn bienojn, kio estas neniam facila eĉ por dudek pro cento. Ŝi bezonis pli ol ses semajnojn por kunigi la sumon. Kiam ŝi fine havis la monon, ŝi metis ĝin sur mulon kaj piediris ĝis la tendaro de Haĝi-Stavros. Sed alvenante monton Tajgeton, ĉe la loko, kie oni trovas sep fontojn sub platano, la mulo, kiu antaŭiris, ekhaltis subite, kaj rifuzis marŝi unu paŝon. Tiam la malfeliĉa patrino vidis, sur la flanko de l’ vojo, siajn ambaŭ filinojn. Ili havis la kolon tranĉita ĝis la osto, kaj tiuj belaj kapoj preskaŭ ne plu alteniĝis al la korpo. Ŝi prenis ambaŭ plendindulinojn, metis ilin mem sur la mulon, kaj ilin rekondukis al Mistra. Neniam ŝi povis plori: pro tio, ŝi freneziĝis kaj mortis. Mi scias, ke Haĝi-Stavros bedaŭris sian agon: li kredis, ke la vidvino estas pli riĉa, kaj ke ŝi ne volas pagi. Li estis mortiginta la du infaninojn por la ekzemplo. Certe estas, ke, deposte, liaj enkasigoj fariĝis ĉiam akurate, kaj ke neniu kuraĝis plu lin atendigi.

Brutta carogna! kriis Giacomo frapante baton, kiu ŝancelis la domon kiel tertremo. Se iam li venos sub mia mano, mi prezentos al li kompensmonon da dek mil pugnobatoj, kiu ebligos al li forlasi la negocadon.

– Mi, diris juna Lobster kun sia kvieta rideto, mi deziras nur renkonti lin je kvindek paŝoj de mia revolvero. Kaj vi, onklo John?»

Harris fajfis inter la dentoj Amerikan arieton, akran kiel klingo de ponardeto.

«Ĉu mi kredos miajn orelojn? aldonis, per sia flutsona voĉo Sro Mérinay, harmonia mortulo. Ĉu estas eble, ke tiaj teruraĵoj estas plenumataj en jarcento kiel la nia! Mi scias ja, ke la Societo por la moraligo de la krimuloj ne fondis ankoraŭ filiojn en tiu ĉi reĝolando; sed, atendante, ĉu vi ne havas ĝendarmaron?

– Certe, respondis Kristodulo: 50 oficirojn, 152 kaporalojn kaj 1250 ĝendarmojn, el kiuj 150 rajdantaj. Ĝi estas la plej bona trupo de l’ reĝolando, post tiu de Haĝi-Stavros.

– Kio min mirigas, mi diris miavice, estas, ke la filino de l’ maljuna sentaŭgulo lasis lin agi.

– Ŝi ne estas kun li.

– Ja, bone! Kie ŝi estas?

– En edukejo.

– En Ateno?

– Vi demandas min tro multe; mi ne scias tiom. Kiel ajn estas, kiu edziĝos kun ŝi, estos trafinta belan partion.

– Jes, diris Harris. Oni certigas ankaŭ, ke la filino de Calcraft ne estas malbona partio.

– Kiu estas Calcraft?

– La Londona ekzekutisto.»

Ĉe tiuj vortoj, Dimitri, la filo de Kristodulo, ruĝiĝis ĝis la oreloj. «Pardonu, sinjoro, diris li al John Harris, ekzistas granda diferenco inter ekzekutisto kaj rabisto. La ekzekutista metio estas malnoblega; la rabista profesio estas honorata. La registaro devas gardi la Atenan ekzekutiston en la fortikaĵo Palamedo; se ne, oni lin mortigus; dum neniu deziras malbonon al Haĝi-Stavros, kaj la plej honestaj personoj en la reĝolando estas fieraj premi lian manon.»

Harris malfermis la buŝon por respondi, kiam ni aŭdis la sonorilon de la butiko. Ĝi estis la servistino, kiu revenis domen kun junulino de dek kvin aŭ dek ses jaroj, vestita laŭ la lasta bildo de la Ĵurnalo de modoj. Dimitri sin levis dirante: «Ĝi estas Fotini!

– Sinjoroj, diris la kukisto, ni parolu pri io alia, mi petas. La rakontoj pri rabistoj ne estas por la fraŭlinoj.»

Kristodulo prezentis Fotini al ni kiel la filinon de unu el liaj kunbatalintoj, kolonelo Johano, ĉefkomandanto en Naŭplio. Ŝi estis do nomata Fotini Johanidino, laŭ la moro de la lando, kie, ĝustadire, ne ekzistas familinomoj.

La juna Atenanino estis malbela, kiel la naŭ dekonoj de la Atenaj fraŭlinoj. Ŝi havis beletajn dentojn kaj belajn harojn, sed nenion plie. Ŝia dika talio ŝajnis esti nekomforte en Pariza korseto. Ŝiaj piedoj, rondformaj kiel gladiloj, suferis verŝajne turmentegojn: ili estis kreitaj por treniĝi en babuŝoj, ne por premiĝi en botetoj de Meyer. Ŝia kapo memorigis tiel malmulte pri la Greka tipo, ke ĝi vere ne havis profilon; ĝi estis plata, kvazaŭ nesingardema nutristino estus mallerte sidiĝinta sur la vizaĝon de l’ infanino. La tualeto ne taŭgas por ĉiuj virinoj: ĝi preskaŭ igis ridinda la plendindan Fotini. Ŝia robo kun falbaloj, subtenata de potenca krinolino, rimarkigis la mallertecon de ŝia persono kaj la ĝenon de ŝiaj movoj. La juveloj el Parizo, per kiuj ŝi estis stelsemita, ŝajnis esti ekkriaj punktoj, destinitaj por atentigi pri la malperfektaĵoj de ŝia korpo. Vi estus kredinta, ke ŝi estas dika, malalta servistino, kiu sin dimanĉevestis per la vestaro de sia mastrino.

Neniu el ni miris, ke la filino de simpla kolonelo estas tiel multekoste vestita por pasigi la dimanĉon en la domo de kukisto. Ni konis sufiĉe la landon por scii, ke la tualetemo estas la plej nekuracebla vundo de la Greka societo. La vilaĝaninoj traborigas arĝentajn monerojn, kunkudras ilin en formon de kasko, per kiu ili sin kapkovras en la festotagoj. Ili portas sian doton sur la kapo. La urbaninoj elspezas tiun doton ĉe la komercistoj, kaj portas ĝin sur la tuta korpo.

Fotini loĝis en la Hetajrio. Tio estas, vi scias, edukejo fondita laŭ modelo de la Honora Legio[3], sed regata de leĝoj pli larĝaj kaj toleremaj. Oni edukas tie ne nur la filinojn de la militistoj, sed ankaŭ kelkafoje la heredontinojn de la rabistoj.

La filino de kolonelo Johano sciis iom da Franca kaj da Angla; sed ŝia ĝeniĝemeco ne ebligis, ke ŝi brilu en la konversacio. Mi eksciis poste, ke ŝia familio alkonfidis al ni la rolon, perfektigi ŝin pri la fremdaj lingvoj. Ŝia patro, aŭdinte, ke Kristodulo gastigas honestajn kaj instruitajn Eŭropanojn, estis petinta la kukiston, ke li elirigu ŝin ĉiudimanĉe el la edukejo, utilante al ŝi kiel zorganto. Tiu interkonsento ŝajnis plaĉi al Kristodulo, kaj precipe al lia filo Dimitri. La juna komisiisto rigardis avide la malgracian edukatinon, kiu ne rimarkis ĝin.

Ni estis projektintaj iri ĉiuj kune al la publika koncerto. Ĝi estas bela spektaklo, kiun la Atenanoj donas al si mem ĉiudimanĉe. La tuta popolo, en granda tualeto, kunvenas en polvokampon, por aŭdi valsojn kaj kvadrilojn ludatajn de regimenta muzikistaro. La malriĉuloj iras tien piede, la riĉuloj veture, la elegantuloj rajde. La kortego ne forrestus, eĉ por imperio. Post la lasta kvadrilo ĉiu reiras domen, kun polvokovrita vesto, kun kontenta koro, kaj oni diras: «Ni amuziĝis bone».

Certe estas, ke Fotini intencis sin montri ĉe la koncerto, kaj ŝia admiranto Dimitri ne estis malkontenta, vidigi sin tie kun ŝi; ĉar li surhavis novan redingoton, kiun li estis aĉetinta, konfekciitan, en la tenejo de la Belle-Jardinière. Bedaŭrinde la pluvo ekfalis tiel dense, ke ni devis resti dome. Por pasigi la tempon, Marula proponis al ni, ludi por bombonoj: ĝi estas distraĵo laŭmoda en la mezklasaj rondoj. Ŝi prenis glasvazon en la butiko, kaj donis al ĉiu el ni manplenon da indiĝenaj bombonoj, kariofilaj, anizaj, pipraj, kaj cikoriaj. Post tio, oni disdonis kartojn, kaj la unua, kiu sukcesis kolekti naŭ samkolorajn, ricevis tri sukeraĵojn de ĉiu el liaj kontraŭuloj. La Maltano Giacomo montris, per daŭra atento, ke li ne estas indiferenta pri la gajno. La hazardo lin favoris: li atingis riĉecon, kaj ni vidis lin engluti sep aŭ ok manplenojn da bombonoj, kiuj estis promenintaj en la manoj de ĉiuj kaj de Sro Mérinay.

Interesiĝante malpli pri la ludo, mi alcentrigis mian atenton al kurioza fenomeno, kiu okazis maldekstre de mi. Dum la rigardoj de la juna Atenano rompiĝis unu post alia ĉe la indiferenteco de Fotini, Harris, kiu ŝin ne rigardis, altiris ŝin per nevidebla forto. Li tenis siajn kartojn kun mieno sufiĉe neatenta, oscedis de tempo al tempo kun Amerikana naiveco, aŭ fajfis Yankee Doodle, sen respekto al la ĉeestantoj. Mi kredas, ke la rakonto de Kristodulo impresis lin, kaj ke lia spirito trotis sur la montaro, persekute al Haĝi-Stavros. Ĉiuokaze, se li pensis pri io, tio certe ne estis la amo. Eble la fraŭlino ankaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar preskaŭ ĉiuj Grekaj virinoj havas en la fundo de l’ koro bonan pavimon de indiferenteco. Tamen ŝi rigardis mian amikon John, kiel alaŭdo rigardas la spegulon. Ŝi ne konis lin; ŝi sciis nenion pri li, nek lian nomon, nek lian landon, nek lian riĉecon. Ŝi ne estis aŭdinta lin parolantan, kaj eĉ se ŝi estus aŭdinta lin, ŝi certe ne estis kapabla juĝi, ĉu li estas sprita. Ŝi vidis lin tre bela, kaj tio sufiĉis. La antikvaj Grekoj adoris la belecon; ĝi estas la sola, el iliaj dioj, pri kiu neniam ekzistis ateistoj. La hodiaŭaj Grekinoj, malgraŭ la dekadenco, scias ankoraŭ malkonfuzi Apollon’on de simiovizaĝulo. Oni trovas en la kolekto de Sro Fauriel kanteton, kiu povas esti tradukata jene:

«Junuloj, ĉu vi deziras scii, junulinoj, ĉu vi deziras informiĝi, kiel amo nin eniras? Ĝi eniras tra la okuloj; de l’ okuloj, ĝi eniĝas en la koron; kaj en la koro ĝi enradikiĝas.»

Certe, Fotini konis tiun kanton; ĉar ŝi malfermis grandajn okulojn, por ke la amo povu eniri ne kliniĝante.

La pluvo ne ĉesis fali, nek Dimitri rigardadi la junulinon, nek la junulino konsideradi Harris, nek Giacomo krakmanĝi bombonojn, nek Sro Mérinay rakonti ĉapitron de antikva historio al juna Lobster, kiu ne aŭskultis. Je la oka, Marula pretigis la tablon por la vespermanĝo. Fotini sidis inter Dimitri kaj mi, kiu ne estis atentinda. Ŝi konversaciis malmulte kaj manĝis nenion. Ĉe la deserto, kiam la servistino parolis pri ŝia rekonduko, ŝi faris videblan penon, kaj diris en mian orelon:

«Ĉu Sro Harris havas edzinon?»

Mi trovis plezuron embarasi ŝin iomete, kaj respondis:

«Jes, fraŭlino; li edziĝis kun la vidvino de la doĝoj de Venezia.

– Ĉu eble! Kiun aĝon ŝi havas?

– Ŝi estas tiel maljuna, kiel la mondo, kaj eterna kiel ĝi.

– Ne moku min; mi estas simpla knabino, kaj ne komprenas viajn Eŭropanajn ŝercojn.

– Alivorte, fraŭlino, li edzigis kun la maro; li estas, kiu komandas la Usonan staran ŝipon the Fancy

Ŝi dankis min kun tia radiado pro ĝojo, ke ĝi malaperigis ŝian malbelecon, kaj mi trovis ŝin beleta dum almenaŭ unu sekundo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.