La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO DE MARIA HELPANTINOAŭtoro: Ivan Cankar |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Vinko Oŝlak
La genio de slovena literaturo ne estas proza, ne estas drama, eĉ ne estas pripense esea, ĝi estas lirika. Ĉu do strange, ke la ĉefa klasikulo de la slovena prozo estas verkisto, kiu efektive pli poeziis ol prozis, pli metaforis kaj ritmis ol eposis kaj rakontis? Ne nur tio. Ivan Cankar komencis sian literaturan karieron kiel poeto, lia Erotika, aperinta en la jaro 1899 ĉe la sama eldonisto Schwentner, kiel poste preskaŭ ĉiuj liaj prozaj verkoj, estis kolekto de poeziaĵoj, talentitaj poeziaĵoj, tamen por postuloj de la aŭtoro ne sufiĉe talentitaj, ja li aspiris geniecon aŭ li volis retiriĝi – kaj li retiriĝis poete, vidinte, ke li ne povos konkurenci kun sia samtempulo kaj literatura samskolano (moderno) Oton Župančič (1878-1949). Estiĝis iaspeca neformulita interkonsento: Župančič, kiu neniam eksperimentis proze, fariĝis laŭ la prijuĝo de la literaturhistorio la dua plej granda slovena poeto post Prešeren (1800-1849), dum Cankar, kiu eksperimentis poezie, fariĝis laŭ la sama prijuĝo senkonkurence unuaranga slovena prozisto. Sed, tion mi volas ĉi tie emfazi, lia prozo prozas nur laŭ sia ekstera formo; laŭ sia spirito kaj eĉ laŭ multaj internaj formoj ĝi estas efektive poezio. Ankaŭ la ĉi tie tradukita verko, La domo de Maria helpantino, estas, kvankam laŭekstere novelo, efektive poezio, ĉar la genio de tiu ĉi popolo estas esence poezia kaj ne povas naski kaj eduki veran proziston, kiel eĉ malpli ĝi povas naski kaj eduki veran dramiston. Tro grandaj kaj pezaj estis la historiaj maŝoj, kiuj premis tiun ĉi dumilionan popolon ek de ĝia setliĝo en la 6-a jarcento post Kristo inter Alpoj, Panonio kaj Adriatiko, ke sub ilia premo evoluu rapsodia rakonta tekniko, skribita per amorfa karbo de epiko. Sub gigantaj premoj – inter tri grandaj popoloj, iliaj lingvoj kaj kulturoj (germana, itala, hungara), sed eĉ pli decide, ilia politika, militista kaj ekonomia povo – la sama karbo, kiu en normalaj cirkonstancoj fariĝas amorfa grafito por produkti prozajn krajonojn, estiĝis laŭ la konata fizika leĝo diamantoj por ĉizeli vortŝparajn lirikajn arabeskojn. Eble la sola vera escepto de tiu regulo estis ankoraŭ ĉiam subtaksata – parte pro sia politika engaĝiĝo, estante grava funkciulo de Kominterno kaj samtempe partia rivalo de Tito kaj lia kliko – Lovro Kuhar-Prežih (1893-1950) kun siaj romanoj, kiuj iasence memorigas al la tradicio de granda rusa prozo.
Ivan Cankar naskiĝis la 10-an de majo 1876 en la vilaĝo Vrhnika sude de Labako (Ljubljana) al malriĉa tajloro kaj dommastrino. La sufiĉe pedagogie interesiĝinta paroĥestro per proprapoŝa stipendio ebligis al Ivan Cankar frekventadon de reala gimnazio en Labako. Post tio li translokiĝis al Vieno, kie li enskribis teknikan studadon, kiun li poste neglektis, ĉar li sin tute dediĉis al verkado. En Vieno li kelkfoje ŝanĝis loĝejon kaj okaze serĉis sian estontan fianĉinon jen ĉe tiu, jen ĉe iu alia filino de sia ĉambromastrino. En Ottakring, tiam proletaria kvartalo de Vieno, li konatiĝis kun la ”laborista demando” kaj fariĝis laŭ sia konvinko socialdemokrato. En tiu senco li en la jaro 1907 eĉ kandidatis ĉe la tutregnaj balotoj por la viena parlamento sur la listo de jugoslaviaj socialdemokratoj. En la medio de Ottakring estiĝis la plej konataj kaj oftaj motivoj de lia prozo. En liaj mallongaj noveloj ofte aperas ĉeĥaj nomoj, ja Ĉeĥoj tiutempe amase alloĝiĝis en Vieno kiel proletarioj. Pri lia multjara restado en Vieno memorigas memortabulo, muntita sur la domo en Lindauergasse 26.
Ivan Cankar ĉerpis sian kulturan horizonton el la renoma germana libroserio Reklam, en kiu ĝis nia tempo aperas la plej gravaj verkoj de germanaj kaj tutmondaj klasikuloj. Lia tiama mondpercepto estis miksaĵo de iaspeca niĉeismo (laŭ F. Nietzsche, 1844-1900) kaj vulgara marksismo, kiu tiam disvasti ĝis ĉe la socialdemokratoj en formo de maldikaj broŝuroj. Nur post la jaro 1910, kiam Cankar revenis al sia patrujo kaj stabiliĝis en Labako, li revenis ankaŭ al sia katolika kredo, kvankam certajn elementojn de socialdemokratio li neniam forlasis. La aŭtoroj, kiuj lin plej forte inspiris, estis apud Biblio: Dostojevski, Emerson, Nietzsche, Gogolj, Tolstoj, Heine, Ibsen, Verlain, Baudelaire, Maeterlinck.
Tamen tiu mondpercepta orientiĝo priskribas nur la eksteran flankon de Ivan Cankar. En sia spirita strukturo li esence ligiĝis al bibliaj fontoj. Lia obsedo estis paska kredo je resurekto, kiun li projekciis ankaŭ al sia popolo kaj en la tempo de sia socialdemokratia engaĝiĝo al la proletaria klaso. Komunistoj poste miskomprene proklamis lian novelon Servisto Bartolomeo kaj lia rajto (1907) – tradukita en Esperanton de Franjo Modrijan – poeziigo de la Komunista manifesto de Marx kaj Engels. Efektive tio estis multe pli socialdemokratigo de la kristana evangelio. Ne nur liaj motivoj kaj eĉ unuopaj titoloj (ekz. Resurekto kaj renaskiĝo …), eĉ la lingvo mem estas biblistila. Oni ne povas plenĝue legi la prozon de Cankar, se oni ne konatiĝis bone kun Biblio kaj speciale kun Nova testamento. Ankaŭ en tiu ĉi senco la komunistoj, kiuj post 1945 ĝis sia fiasko en 1989 provis alproprigi al si lian arton, per sistema forigo de ĉiuj religiaj kaj tiel ankaŭ bibliaj enhavoj el la publika lernejsistemo, ne utilis al lia literaturo. Kontraŭe, la nuna generacio, krom tiuj, kiuj hejme kaj private frekventis religiinstruon, ne povas kompreni la kernajn kategoriojn de Ivan Cankar.
En sia mondpercepta kaj politika orientiĝo Ivan Cankar samtempe kritikis la katolikan devojiĝon sub la formo de klerikalismo – sed eĉ pli li kritikis kaj malakceptis la doktrinon de liberalismo. Kiel sociale sentema homo li tuj vidis, al kiaj konsekvencoj por etbienuloj kaj proletarioj kondukas la senbrida profitavido de liberalisma burĝaro. Liberalismon li malakceptis ankaŭ el nacia motivo, ja ĝi estis ligita kun programo de germanigo de la slovena popolo – kaj Cankar bone priju ĝis, ke la katolika eklezio efektive estis la lasta kaj plej firma ŝirmilo kontraŭ la germaniga ondo.
Komunistoj en sia historiografio senĉese ripetis la epizodon pri la jam menciita poemkolekto Erotika. La tiama labaka episkopo Bonaventura Jegliĉ kolektis ĉiujn disponeblajn ekzemplerojn de tiu ĉi libro kaj ilin forbruligis. Tiu ago certe ne honorigas la tiaman kulturan nivelon de slovena katolikismo. Sed komunistoj forgesis diri la tutan veron: episkopo Bonaventuro Jegliĉ ĉiujn ekzemplerojn de tiu ĉi tiam vere provoka libro private aĉetis kaj el sia poŝo pagis, kontraste al komunistoj, kiuj detruis multajn valorajn librojn, tamen ne deaĉetante, sed simple konfiskante ilin! Cankar el tiu en si mem ne tro saĝa kaj honora ago profitis, ĉar lia eldonisto tuj reagis al tiel kompleta deaĉeto per nova eldonkvanto. Cankar ne estis vokita antaŭ tribunalon, kiel estis vokitaj dekoj da liaj kolegoj en la tempo de komunista regado en Slovenio. La aŭstrohungara imperio ne havis tro noblan rilaton al siaj nacioj, sed ĝi estis kompare kun aliaj landoj bone regita jura ŝtato kun granda jura sekureco de unuopa civitano. Ilustru tion epizodo el la tempo tuj antaŭ la unua mondmilito. Cankar havis en la jaro 1913, do en la plej malfacila tempo por aŭstra imperio, en Triesto prelegon sub la titolo Slovenci in Jugoslovani (Slovenoj kaj Jugoslavoj), en kiu li publike kriis: ”Venis la tempo, ke pereu la olda putino Austrio … ” Por tiu delikto li estis punita per 1 semajno de enkarcerigo en Labako. Tiel idilia ”persekutado” bedaŭrinde per la pereo de Aŭstrio por ĉiam malaperis el tiu ĉi parto de Eŭropo.
Sed ni revenu al la ĉi tie prezentata libro, La domo de Maria helpantino. La sanatorio, kiun Cankar ĉi tie – kompreneble en sia ekstreme groteska maniero – literaturrakonte prezentas, ankoraŭ nuntempe funkcias. En ĝi oni antaŭ kelkaj jaroj eĉ prezentis la germanan tradukon de tiu ĉi libro. La tuta rakonto havas ”duoblan valizfondon”, kiel oni kutime diras pri literaturo kun pluraj signifotavoloj. La unua, pli videbla, estas socia, resp. sociala. En granda hospitala ĉambro kuŝas knabinoj pliparte el malriĉaj familioj. Ilia plej ofta malsano estas la tipa proletaria malsano de la 19-a jarcento: ftizo. Sed pli kaŝita kaj verŝajne por la tuta rakonto eĉ pli grava tavolo estas la erotika. La apero de la libro en la jaro 1904 provokis la tiaman legantaron kaj recenzistojn en ĝis tiam nekonata grado. Eĉ recenzistoj, kiuj ne povis ne rekoni al Cankar brilan lingvan stilon, riproĉis al li ne malpli ol ”pornografion”. Kobal, recenzisto el la katolika tendaro, skribis: ”Cankar do antaŭmetis novan libron en nia libromerkato … Li donacis al ni novan artefakton, certe la plej grandan kaj plej perfektan artefakton, kiun ĝis nun naskis lia muzo. Sed … li donacis al ni rafinitan, artiste perfektan pornografion.”
Bedaŭrinde neniu, nek tiuj, kiuj lian verkon kritikis (katolikoj), nek tiuj, kiuj ĝin aprobis aŭ laŭdis (socialistoj kaj unuopaj liberpensuloj), vidis la trian, plej profundan tavolon, la religian. La tuta teksto estas psalmo pri homa sopiro al transcenda resurekto, estas priskribo de adventeca naturo de la homa animo.
Li mem defendis sin per jena eldiro: ”Unu libron oni komplete mise, false kaj malice komprenis. Temas pri La domo de Maria helpantino. Ĉe tiu ĉi libro mi havis kiel rojo puran penson … La ideo de la domo ne estas porkeca, sed tragika: dek kvar malsanaj knabinoj, kiuj mortante atendas je vivo kaj sano.”
Nuntempe, kiam ni scias, kio vere estas kaj povas esti pornografio, la verdikto de la severa katolika recenzisto Kobal provokas en ni mirantan rideton. Efektive ni estas privilegiitaj, ke ni povas legi tiun ĉi perlon de slovena klasika prozo, efektive pli poezio ol prozo, sen moralismaj okulvitroj de tiu tempo, en kiu Cankar vivis kaj verkis. Ne nur, ke la instituto el tiu tempo daŭre funkcias – kompreneble ne en la mizera stato, kiun pentris la verkisto – eĉ la priskribita mizero daŭre ekzistas, kvankam ne ĝuste en la nomita instituto. Nuntempe la tuta mondo transformiĝas al malsanulejo, en kiu junaj homoj, malsataj je vera amo kaj inklino, mortaĉas, eĉ se materie sategaj, eĉ se materie priluksigitaj, tamen spirite malplenaj kaj forlasitaj, de la spirita ftizo de nia epoko…
Ankoraŭ rimarko pri la traduko. Ivan Cankar estas aŭtoro kun unika lingva stilo. Mi jam aludis, ke li lernis el Biblio. Ne nur enhave, sed eĉ stile. Lia prozo estas ritmigita, preskaŭ poezia, kelkloke vere poezia. Tradukisto en Esperanton havas la privilegion traduki en lingvon, kiu povas multe pli ol iu ajn alia lingvo kurbiĝi laŭ la linio de originalo. Tio havas sian prezon. Mi esperas, ke mi ne perdis per tio la enhavon, tamen la sintakso en Esperanto aperas unuarigarde iom stranga, foje eĉ ŝoka. Sed mi esperas, ke la leganto baldaŭ adaptos sin al tiu specifa trajto de la ritmigita prozo de Ivan Cankar. La sola ”neologismo”, kiun mi enkondukis, estas la esperantigita nomo de Ljubljana, ĉefurbo de Slovenio, kiun mi laŭ la latina ”Labacum” esperantigis Labako. Tion mi faris ne nur tial, ĉar Wien en Esperantujo estas konata kiel Vieno, sed precipe, ĉar ekzistas ankaŭ germana nomo de Labako: Laibach. Se oni rekte esperantigus la urbnomon el nuna slovena formo, oni do farus historian maljuston kontraŭ la germana nomo. Do, mi decidis, ke nek estu ”Ljubljano” nek ”Lajbaĥo”, sed neŭtrale, latindevene, Labako.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.