La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO DE MARIA HELPANTINO

Aŭtoro: Ivan Cankar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

Ili ricevis kanarion. Ĝi estis tute malgranda kaj stulta kaj ĝi ĉiam timetis; ĝi eĉ ne kantis ĝis tiam.

”Ĝi estas ino!” opiniis Paŭla.

”Kiel ĝi estu ino!” kontestis Aloiza. ”Ja mi tuj inspektis!”

”Kiamaniere la afero distingiĝas, ke vi scias, ke ne estas ino?” demandis Manjo.

”Malantaŭe mi deblovas la lanugon kaj rigardas … Jen, mi montros al vi!”

La kaĝo staris sur la tablo, Aloiza malfermis la pordeton, sed la kanario kriis, kortuŝe pepis, kvazaŭ ĝi petus pri mizerikordo.

”Nu, lasu ĝin! Estu ĝi ino!” cedis Paŭla.

”Oni ne bezonas ĝin tikli, ĝi malsaniĝos!”

Fratulino Cecilia pendigis la kaĝon sur la muron apud la fenestro tuj ĉe la lito de Manjo, tiel ke ŝprucis kontraŭ la vizaĝo de Manjo kaj ŝia lito, kiam la kanario sin lavis.

”He, Hanĉjo, kial vi surŝprucas min?” ridis Manjo kaj la aliaj estis ĵaluzaj, ke la kanario ŝprucis ĝuste ŝin kaj ke ŝi parolis kun ĝi.

Hanĉjo studis la situacion; ĝi rigardis per siaj viglaj nigraj okuloj en la ĉambro ĉirkaŭ si, kvazaŭ ĝi observus kaj mirus.

Kaj ju pli ĝi observis, des malpli ĝi sentis timon. Se alproksimi ĝis la mano de Rozinjo aŭ de Manjo, eta mano, ĝi unue retiriĝis kaj streĉe rigardis. Poste ĝi iom post iom etendis la kolon, malfermis la bekon kaj ĝiaj okuloj pleniĝis per ia malamika lumo. La kolo pli kaj pli etendiĝis, la plumaro sur la kolo kaj sur la kapo imponvastiĝis, rektiĝis, la flugiloj svingis, unue malforte, poste ĉiam pli haste, kaj kolere brua voĉo venis el la maldika gorĝo, kvazaŭ oni akrigus razklingon per fajlilo.

”Kial vi ĉagreniĝas, Hanĉjo?” riproĉis Manjo. ”Vi ja vidas, ke mi regalas vin per akvo! Ĉu vi ne ŝatas akvon?”

Hanĉjo iomete turnis la rigardon, iomete movis siajn piedojn; ĝi vidis, ke oni vere alportis por ĝi akvon, kaj laŭtempe ĝi trankviliĝis; nur foje ĝi iomete strabis, ĝi estis malfidema; ĝi ne ankoraŭ alkutimiĝis al ĉiuj kvin fingroj, kaj ĝi speciale ĉagreniĝis, se moviĝis la dikfingro, kiu ne apartenis al la aliaj kvar. Kiam ĝi konsoliĝis, ĝi trampis la kapon profunde en akvon, skuiĝis kaj ŝprucis ĉiudirekten. Poste ĝi saltis sur la supran ŝtupeton, ĝi aspektis kvazaŭ nekombita, tute malseka kaj taŭza; ili ridis pri ĝi; sed ĝi nur skuis sian korpon kaj atentis pri neniu.

”Ĉu vi ne sentas honton, Hanĉjo?” vokis al ĝi Manjo. Ĝi strabe alrigardis ŝin, poste ĝi klinis sian kapon, metis en la bekon sian longan maldikan piedon kaj purigis tiel la bekon kaj la ungegon samtempe, kaj ĝi ne sentis honton.

Iom post iom ĝi konatiĝis kun la mondo, ĝia cerbo akriĝis.

Ĝi registris, ke ne troviĝas multe da danĝero en la mondo.

Kiam la knabinoj malfermis al ĝi pordeton, ĝi unue saltis sojlen kaj rigardis ĉirkaŭ si. Nenio fremda, nekonata montriĝis, nenio nekutima moviĝis en la ĉambro. Ĝi ekflirtis kaj ekflugis sur la kapon de Manjo, sur ŝian molan blondan hararon.

Manjo klinis la kapon, estis agrable al ŝi kaj ŝi ridis. Poste ŝi levis la manon, ŝi movis la fingrojn. La kanario saltis sur ŝian manon kaj ĝi sentis mirindan, ĝis tiam nekonatan delicon. Ĝi etendis sian kolon, la plumaro vastiĝis, la flugiloj flirtegis kaj ĝi paŝetis kaj dancis per siaj maldikaj piedoj kaj kantis per voĉo, plena de ĝojo kaj sopiro.

La knabinoj rigardis tiun mirindaĵon per gapaj okuloj, sed en Aloiza vekiĝis ĵaluzo.

”Metu ĝin desur via mano, ĝi mortaĉos!”

Manjo ektimis, ŝi skuis sian manon kaj la kanario forflugis.

Tuj ĝi trankviliĝis, iomete skuiĝis, esplorfosis per la beko en sia plumaro sub la flugiloj kaj sub la kolo, poste ĝi bekpikis, trankvile, kvazaŭ nenio okazus.

Sed same kiel ĝi alkutimiĝis al la ĉambro, ĝi ne liberiĝis de la duboj kaj same ne de la timo. Io movetiĝis, io eksonis strange, kaj jam ĝi ektimis. La malhelaj danĝeroj embuskis el ĉiuj anguloj, kaj povus okazi, ke subite intervenus de ĉi tie aŭ de tie io granda kaj nigra, tio intervenus kaj fulmrapide proksimi ĝus; ĝi ektremetis, saltis sur la tegmenton de sia malalta kaĝo, tenante sin je malvarma drato, kaj rigardis suben. Estis trankvile, nenio montriĝis.

En ĝi aperis melankolia sento, naskiĝinta el nekomprenebla sopiro. Kiam tiu apero fariĝis tro forta, bolŝaŭmis el ĝia brusto, ĝi klinis sin profunde, dancis sur la ŝtupeto kaj pepkantis.

Manjo alrigardis ĝin per siaj grandaj okuloj. Kio okazas en ĝia koro? Ĝi rigardas kiel homo, nur paroli ĝi ne povas.

Al ŝi ŝajnis, ke ĝi eĉ pensas kiel homo, ke ĝi ĉion aŭdas kaj ĉion komprenas.

Tempaltempe ĝi ekflugis sur la breton antaŭ la fenestro, ĝi promenis de angulo al angulo kaj frapetis kontraŭ la vitron.

Ankaŭ tie ekstere troviĝis la mondo. Kaj foje io alflugis ekstere preter la fenestro, flirtis kaj malaperis. Ĝi tute ektimis, deflugis de la breto; ekstere troviĝis stranga mondo, plena de nekonataj teruraĵoj. Multfoje venis en la ĉambron teruraĵoj, kiuj troviĝis ekstere. Tiam la knabinoj fermis ĝin en la kaĝon kaj ĝi rigardis timeme kaj malamike, dum oni promenis preter ĝi tien reen, de lito al lito, kaj ĝi aŭskultis iliajn malbelajn profundajn voĉojn. Kiam la homoj foriris, ĝi apenaŭ kuraĝis eliri el la kaĝo. Probable restis io en tiu ĉi, en iu alia angulo, eble nur io atendis, ke ĝi tiel naive alproksimiĝu, kaj tiam tio kaptus ĝin, tiu granda kaj nigra teruraĵo. Sed ĝi havis racion, ĝi ne eliris tuj el la kaĝo, kvankam la pordeto estis plene malfermita.

Poste ĝi iomete elflugis, nur iomete en la ĉambro, kaj tuj reen en la kaĝon, nur por provi, nur por vidi. Sed en la litoj, ĉe la tablo, estis kiel ĉiam, nenio restis en la ĉambro de tiu naŭziga kaj terura vivo, kiu albruis tiel subite. Ridis nur la konataj vizaĝoj, konataj voĉoj; denove nur la etaj manoj, kiuj ne povas fari ion malbonan, nur etaj manoj, donantaj panon kaj akvon … Kaj same kiel ili ridis pri la mallerta, granda, malbela vivo, tiel ridis ankaŭ la kanario. Ĝi estis same ĝoja, kiam ne troviĝis tiu vivo en la ĉambro kaj samtiel ĝi sopire atendis, ke ĝi adiaŭu kaj elruliĝu.

Io mistera venis foje tuj ĝis ĝia kaĝo, ĝi provis eĉ per granda kaj terura mano malfermi la pordeton; sed ĝi ne malfermis ĝin. Ĝi puŝis sin profunde en angulon, ĝi streĉokulis per ardaj, de malamo kaj de forta timo plenaj okuloj; ĝi malfermis sian bekon, el la gorĝo elpremiĝis kvikeca, senespera voĉo.

Sed tiam leviĝis io sur la lito sub ĝi, venis el ĉiuj flankoj; malbasaj voĉoj, similaj al la kvikeca voĉo de la kanario, parolis dise unu preter la alia.

”For! For!”

Kaj tiu nekonata forto lasis la pordeton, ĝi devis foriri, la kanario povis denove bone spiri. Ĉiuj knabinoj sentis, kion sentis ĝi mem. Fremda mano ne devis tuŝi ĝin, ĝi mortigus ĝin. Eĉ sukeron fremda mano ne rajtis donaci al ĝi. La grafino iam alportis dolĉajn kreskaĵojn, belajn cerastiojn, sed kiam ŝi foriris –”Dio kompensu! Estu laŭdata Jesuo Kristo!” – la knabinoj prenis el la kaĝo ŝian verdan donacon kaj disĵetis ĝin dise en la ĉambro.

”Manĝu ĝi sola, malsatulo manĝegema!” koleris Aloiza, mem ne sciante, kial. Sed la eta kanario manĝus efektive, tiel stulta ĝi estis. Iomete ĝi gaskonus, iomete ĝi kripepus, dum fremda mano troviĝus proksime, sed poste ĝi konsoliĝus kaj gustumus la etajn verdajn folietojn. Manjo tion sciis kaj ŝi riproĉis al ĝi en sia koro, ke ĝi estas tiel malpura kaj manĝema. Ŝi, jes, lekis fremdajn bonbonojn, sed la kanario tion kvazaŭ ne rajtus.

Fortan hororon sentis la kanario, kiam foje venis la patro de Rezinjo. Tio signifis du fortegajn, pezajn nigrajn manojn, du ŝovilojn, kreitajn efektive por mortigi, por tenebraj krimagoj.

Kaj ĉio estis malhela, terura – la tuta nigra staturo, longaj lipharoj sur lia vizaĝo, profunda kaj raŭka voĉo. Dum tiu hororulo troviĝis en la ĉambro, la kanario bekpikis eĉ ne unu grajnon. Rezinjo ne permesis, ke ŝia patro paŝu al la kaĝo.

Tamen ŝi trovis sin iomete en embaraso kaj ŝi komencis paroli al la kanario.

”Kial vi do timas, Hanĉjo malsaĝa? La patro tamen estas tiel malgranda, li ne faros al vi ion malbonan!”

Sed la kanario nur rigardis. Malgranda! Li bezonus nur iomete movi tiun sian ŝovilon, nur iomete kunpremi! – Kaj ĝi rigardis streĉe kaj rigide, kiamaniere tiu monstro moviĝis en la ĉambro, kiel ĝi finfine forruliĝis kaj fine fermis la pordon.

”Dio kompensu! Estu laŭdata Jesuo Kristo!”

La vivo estis tie ekstere, la rido estis en la ĉambro, la blankaj litoj brilis…

Sentis la eta kanario ion tenebran, tial ĝi foje estis iomete melankolia. La tuta veo venas de ekstere, sed kiam ĝi venas kaj en kia formo, neniu scias. Tie ekstere kaŝiĝas teruraj miraĵoj, subite io povas malfermi la pordon kaj aperas … Fortegaj nigraj manoj etendiĝas ĝis la litoj, en la kaĝon; neniu voĉo aŭdiĝas de ie ajn; la okuloj streĉe rigardas en frida angoro, ili ne povas peti…

”Ne timu, Hanĉjo!” konsolis ĝin Manjo, kiam ĝi sin kaŝis, kiam ĝi subite ekĝemis pro forta timo. ”Ne timu, ja mi estas ĉe vi!” Ĝi flugis sur ŝian kapon, ĝi ludis per la molaj helaj haroj, kaj se ĝi eltiris haron, ĝi kunportis ĝin tuj en la kaĝon.

Foje ĝi marŝetis en la tuta ĉambro, de lito al lito ĝi marŝis, agrable amuziĝante, iomete kolerante, ĝi dum mallonga tempo kantis, bekpikis paneron, sed fine ĝi trovis blankan fadenon aŭ ĝi eltiris el la kuseno molan plumeton kaj revenis en la kaĝon. Ĝi metis fadenon, plumeton en la angulon, iomete pripensis, sed ĝi ne povis tiri la penson ĝis konkludo. Ĝi saltis sur la plej altan ŝtupeton, frotis la fadenon inter siaj piedoj kaj ekkantis longan kaj belan kanton.

La knabinoj rigardis al ĝi per kontenta kaj amplena rigardo, nuraj patrinecaj vizaĝoj.

”Jen nia eta kanario, tia nenie ekzistas kaj neniam ekzistis!”

Sed sur la pordon frapis la vivo, kiu vivis ekstere en sia hororo.

Estis trista dimanĉo, frida kaj nebula tago estis ekstere, venis malmultaj homoj kaj ili estis eĉ pli enuaj ol cetere. Manjo senzorge turnis la rigardon; venis la patrino, iomete sidis kaj foriris. Io senkompare peza kaj melankolia troviĝis en la ĉambro, same kiel la nebula vetero tie ekstere, kiel la tuta vivo tie ekstere. Ne jam frapis sur la pordon, kaj jam troviĝis en la ĉambro lia malsana spiro. Katinjo atendis, maltrankvilaj estis ŝiaj okuloj, la patrino ne venis. Kaj tiam malfermiĝis la pordo plene kaj iu venis brue.

En la porda kadro aperis granda, larĝŝultra viro. Li estis malbone vestita, tre malpura kaj ĉifonita. Estis malvarmego ekstere, sed li portis maldikan nigran frakon, foruzitan kaj makulitan. Lia griza, kruce striita pantalono estis sube komplete ĉifonita kaj ankaŭ liaj ŝuoj estis foruzitaj, ili faŭkis, tiel ke oni povis vidi malsekajn ŝtrumpojn. Lia vizaĝo estis ŝvelinta, nerazita, grize pala, liaj okuloj rigardis malklare, ili estis tute ruĝaj.

Li haltis en la porda kadro kaj alrigardis la ĉambron.

”Kie estas Katinjo?”

Li ne vidis ŝin, ŝi troviĝis apud ŝi, en la unua lito.

Kaj Katinjo tute skuiĝis, ŝi levis sian etan manon, kvazaŭ ŝi volus sin defendi, sed ŝi povis levi sian malsanan manon nur ĝis la vizaĝo.

”Nu, vidu, Katinjo, hodiaŭ venis mi! Por vidi vin! Kial vi rigardas, ĉu vi tion ne trovas en ordo?”

Katinjo rigardis, kvazaŭ la patro volus ŝin frapi per sia pugno kaj ŝi daŭre tenis la manon antaŭ la vizaĝo. Fratulino Cecilia venis, ŝi staris apud la pordo, kun vizaĝo ruĝa pro maltrankvilo; ili ambaŭ rigardis same, timeme kaj scivole, la fratulino kaj la kanario.

”Jam mi bone vidas, Katinjo, jam mi tute bone vidas! Kiajn aferojn ŝi diris al vi? Mi venis tial, ke mi vin iomete vidu. Ĉu vi vere opinias, ke mi estas tia drinkemulo? Ke mi ĉion forkonsumas, fortrinkas en branda formo? Ke mi eĉ forinton ne donas al ŝi, ke mi batas la infanojn? Ke ili malsatas? Ke ili nudas? – Mensogo, Katinja, mensogo! Sciis mi bone, ke ŝi ĉion tion rakontas al vi kaj ke vi ĉion tion kredas, vi infano stulta! Mi donas sufiĉe da mono al ŝi, sed ŝi –”

Li parolis tre laŭte, rapide kaj koleroplene; li tenis la manon de Katinjo, tiel ke ŝi sentis doloron. Fratulino Cecilia vidis la vizaĝon de Katinjo, ŝi sentis kompaton por ŝi kaj ŝi havis strangan timon. Li turnis sin subite al ŝi.

”Nu, fratulino graca, ne rigardu min tiel, ne venis mi ŝteli!”

Kaj li volis ekrideti.

”Pardonu, mi ne estas, kiel vi eble opinias, viro sen bona konduto, drinkemulo kaj tiel. Pardonu, mi konas la francan lingvon. Comment vous portez-vous? – Nenio? … Katinjo, nu, eĉ ĝis nun vi ne alkutimiĝis al mi …”

La lipoj ridetis afable, sed en liaj okuloj fulmis senvoĉa kolero.

”Jen, Katinjo, mi kunportis ion por vi. Ĉu ŝi kunportas al vi ion, kiam ŝi venas? … Jen, prenu kaj manĝu, estas bongusta!”

Li kunportis biskotojn kaj ili odoris je brando. Katinjo abomeni ĝis, kiam ŝi vidis ilin, sed ŝi tremis de timo kaj ŝi manĝis.

Poste li rigardis ĉirkaŭ si en la ĉambro. Etaj, timiĝintaj vizaĝoj streĉokulis al li, neniu voĉo aŭdiĝis. Kaj li vaste ekridis.

”Kial vi timas antaŭ mi, infanoj? Ĉu mi estas tia? Atendu, vi, atendu!”

Li turnis sin al Aloiza. Aloiza rigardis aŭdace, sed ŝi tenis la seĝon spasme per ambaŭ manoj.

”He, infanoj, mi ne estas tia! Se mi scius, mi alportus al vi kelkion. Al ĉiuj! Bombonojn, pomojn, oranĝojn! Kiam mi venos la sekvan fojon, mi alportos por vi ĉiuj!”

Li ridis, sed la kolero elverŝiĝis el lia koro en okulojn, surfrunten, sur lian tutan vizaĝon; liaj lipoj malfermiĝis, kvazaŭ ili ridus, sed ili nur montris akrajn malicajn dentojn.

”Sed kial vi timas min? Nu, kial?”

Li turnis sian rigardon al Katinjo; ŝi kuŝis en la lito kiel mortanta pasereto en la polmo.

Li ne fartis plu agrable, li bedaŭris, ke li tute venis. Sed li volis adiaŭi afable – li sentis, kvazaŭ de ie aŭdiĝus voko en bela voĉo, el ia pratempa pasinto.

Li karesis la vangojn de Katinjo; lia mano estis raspa kaj ĝi malbonodoris.

”Ne estas mi tiel malica, Katinjo, kiel vi pensas. Ĉiu homo havas pli nigran ombron ol li mem estas. Benon al vi, Katinjo!”

Kaj li turnis sin.

”Ne estas mi tiel malica, infanoj, ne rigardu min tiel!”

Aŭdiĝis pepado, ĝemado.

”He, kaj kanarion vi ankaŭ havas, kiel belan kanarion, he!”

Aŭdiĝis voko en lia koro kaj kanto, li mem ne sciis, kiamaniere tio okazis. Kaj li marŝis trans la ĉambron, granda kaj nigra, de angoro paliĝintaj vizaĝoj rigardis lin.

Manjo volis leviĝi, ŝi volis levi la manon, ŝi volis ekparoli … ”Ne tuŝu la kanarion, neniel!” Sed ŝi ne moviĝis kaj neniu voĉo eliĝis el ŝia gorĝo…

Sed la pordeto estis malfermita, Dio tion volis, kaj ĝi estis malfermita.

La kanarieto rigardis kaj tremis. Tie io venis, ĝi proksimiĝis kiel monto.

En lasta momento – jam etendiĝis ega nigra mano – ĝi saltis al la sojlo, ĝiaj piedoj estis lamitaj de angoro, ĝiaj flugiloj ne volis ĝin levi; estis senkonscia senesperiga forto. Kaj tiam en ĝi eklumis io stranga – tie estas solvo, tie ekstere! Per sia tuta forto ĝi ekflugis kontraŭ la fenestro, koliziis kun la vitro kaj falis sur fenestrobreton. Rezinjo estis tie, pala, tremanta.

Ŝi prenis ĝin en sian manon, sekure, malforte, ŝi portis ĝin al la lito, kie sidis Manjo kun manoj, apogitaj je kusenoj, kun la okuloj larĝe malfermitaj, kun la lipoj violetaj.

Apenaŭ eliĝis flustranta voĉo el la gorĝo de Rezinjo.

”Manjo, rigardu!”

Ŝi metis la etan kanarion sur la kapkusenon; ĝi ankoraŭ iomete ektremis kaj mortis…

Tiel venis la vivo, vivanta tie ekstere, en sia angoro; ĝi venis kiel monstro meznokte – kaj restis la pala hororo, kiam heliĝis mateno kaj nur malrapide, pene, eliĝis el la brusto la voĉo, eliĝis larmoj el okuloj kaj ekspiris koro…

Proksimiĝis vintro, la knabinoj aŭdis dumvespere, kiel ĝi frapis sur fenestron. Jam ĝi senfoliigis la arbojn tie ekstere; la suno ne brulis plu, ĝi brilis kvazaŭ en malvarma akvo, en granda kvieta rivero tie supre, kiu jam kovriĝis per hela glacio.

Sed ĉi tie ene ne estis vintro, ne estis frosto, ne ŝtormo; la vintro venis kiel la Dia bebo, hejmvarma kaj afabla. Kiel la Dia bebo ĝi venis kaj kiel fratulino Cecilia, kiu aranĝis la kripon kaj ridetis kun ridetantaj okuloj, plenaj de mistero.

Venis matene fratulino Cecilia, ŝi kaŝis ion en siaj manoj, sed tio moviĝis kaj piedbatetis.

”Infanoj, rigardu!”

Ŝi kliniĝis, ŝi lasis tion el siaj manoj kaj tio saltis planken – ridinda, mallerta, nigra.

Ŝi ekridis laŭte.

”Pasero! Pasero!”

La pasero konsideris pri neniu. Ĝi estis ankoraŭ tre juna, ĝi eĉ ne ankoraŭ povis bekpiki grajnojn kaj oni devus ĝin nutri.

Ĝi estis tute taŭza kaj malbela; ĝi ne ankoraŭ havis voston, plumoj pendis de ĝi mallerte kaj malorde – kvazaŭ temus pri malseka pelerino. La beko estis tre granda, la okulojn oni ne povis vidi. Ĝi saltetis, kvazaŭ ĝi volus fali kapen, kaj ĝi tiel trampis, kvazaŭ ĝi portus pantoflojn. Ĉiuj knabinoj kolektiĝis ĉirkaŭ ĝi, sed ĝi trovis sian vojon – tramp’, tramp’ – kaj jam ĝi troviĝis sub la lito.

”Kie vi ĝin ricevis, fratulino Cecilia?”

”Ĝi frostiĝis en la ĝardeno; ĝi falis de arbo, ĉar ĝi ne povas flugi, kompatindulo!”

Ekkrakis sub la lito, io renversiĝis, pantoflo aŭ io simila. Kaj ĝi denove aperis ĉe alia flanko – tramp’, tramp’…

Fratulino Cecilia rigardis al ĝi, kaj ĉar ĝi estis tiel nigra kaj insidema en sia malseka pelerino, ŝi ekridetis.

”Anarkiisto!”

Kaj la anarkiisto ne enhejmiĝis, ĝi ne ŝatis la belan, blankan, hejtitan ĉambron. Ankaŭ amon ĝi ne ŝatis. La knabinoj volis ĝin nutri. Manjo prenis ĝin al si en la liton por varmigi ĝin. Ĝi ne ŝatis manĝi kaj ĝi ankaŭ ne ŝatis varmiĝi. Apenaŭ Manjo konsciiĝis, jam io faletis planken kaj – tramp’, tramp’…

”Kio pri tiu ĉi pasero?” Manjo malbonhumore demandis; ŝi estis ĉagrenita, ĉar ĝi ne atentis pri ŝi kaj ne ŝatis ŝian amon.

”Vi ne scias ĝin nutri!” diris Aloiza kaj veturis tien reen post ĝi en la ĉambro; ĝi trampis tien reen kaj retiriĝis, sed Aloiza fariĝis laca.

”Kial ŝi alportis al ni tiun ĉi malbelan beston? Se ĉi tie nenio plaĉas al ĝi, bonvolu ĝi frostiĝi!”

La anarkiisto serĉis Dio scias kion; ĝi esploretis en anguloj, ĝi trapilgrimis jam la tutan ĉambregon; se ĝi ripozis, ĝi kaŝis sin en malhelan lokon, kaj tiam oni vidis brili du propravolajn, ribelajn okulojn.

Ili estis pretaj ĝin lasi, sed fratulino Cecilia ne volis.

”Ĝi mem trovos panerojn sub la tablo; ne estas nepre, ke ĝi frostiĝu.”

Ĝi proksimiĝis al Aloiza, ŝi forpelis ĝin per frapa manmovo kaj la knabinoj ridis, kiam ĝi falruliĝis kaj poste balancante kaj trampante foriris per malfacilaj movoj. Ĝi atingis la fenestron, rigardis supren kaj saltetis. Ĝiaj flugiloj estis tro malfortaj, ĝi penis kaj falis; apenaŭ du spanojn alten ĝi povis salti, eĉ la randon de la lito ĝi ne atingis. Ĝi kuris tien reen sub la fenestro laŭ ĝia tuta larĝo, ĝi saltis tie kaj aliloke, sed nenie la fenestro estis pli malalta.

Ĝi vekis kompaton en Rezinjo, ŝi levis ĝin sur la fenestrobreton.

Ĝi tuj eksaltis, koliziis kape kontraŭ la fenestro, efektive per sia tuta eta, mallerta korpo. Ĝi frapis tien, sed io ĝin puŝis reen, ĝi falis sur la breton. Ĝi tuj leviĝis, marŝis sur la breto iomete antaŭen, eksaltis kaj denove koliziis. Kaj denove io ĝin puŝis reen, denove ĝi renversiĝis kaj denove ĝi leviĝis. Ĝi haltis meze de la breto, vidis eksteren – tie troviĝis ĉielo kaj nigraj domoj, ĝi vidis pinton de nuda arbo. Kaj la anarkiisto forgesis, ke ĝi estis repuŝita – ja tie ekstere troviĝis la ĉielo kaj la nigraj domoj kaj videblis nudaj arboj kaj ĉio estis tiel proksima…

Denove frapis obtuze kaj denove io falis. Ĝi volis rapide leviĝi, sed ĝi renversiĝis, poste ĝi tamen leviĝis kaj kuretis sur la breto. Ĝi ne sciis, ke io ĝin repuŝis, ĝi sciis nur tion, ke ekstere estas la ĉielo kaj la arboj. Tiel frapis obtuze, senĉese, kvazaŭ iu batus pugne kontraŭ la fenestro.

”Do, saltu eksteren! Nu, saltu eksteren! Saltu! Saltu! Hop!”

Aloiza malice ridis, ĉiuj ĉeestis kaj rigardis, kiel ĝi saltetis kaj falis.

”Saltu eksteren, se ne plaĉas al vi ĉe ni! Saltu anarkiisto!”

Io koliziis kaj renversiĝis kaj falis planken kiel peza nigra lanbulo.

”Ĝi mortis!”

Ili rigardis, neniu el ili movis sin. Sed la pasero skuiĝis, eksvingis per siaj flavaj gambetoj kaj leviĝis.

”He, pasero!” koleriĝis Aloiza. ”Ĝi estas kvazaŭ farita el ligno.”

Tuj, kiam ĝi leviĝis, jam ĝi saltis kontraŭ la fenestro, sed nun ne plu ol unu spanon de alteco; ĝi falis eĉ pli peze, jam pli surbrusten kaj surkapen ol surpieden. Sed ĝi ne laciĝis, tiel bone ĝi sciis, ke finfine ĝi saltos sufiĉe alten kaj forflugos eksteren, kie troviĝas la ĉielo kaj la arboj. Dum la tuta tempo ĝi ne eligis sonon, ne troviĝis iu, al kiu ĝi parolus, pri kiu ĝi koleriĝus aŭ kiun ĝi por io petus.

Kaj senĉese tiel aŭdiĝis saltado, kuretado ĉe la fenestro, saltado kaj falado.

Sed kiam ĝi alrigardis supron, antaŭ ĝiaj okuloj pli kaj pli fariĝis malhele, la ĉielo malaperis, malaperis la arboj, la nokto kun siaj malhelaj konstruaĵoj disvastiĝis kaj disvastiĝis, ĝi kovris ĉion.

Ankoraŭfoje ĝi saltis, nur unu colon de alteco – sed rigardu, jam ne plu io troviĝis por ĝi, ankaŭ la fenestro ne…

Ili ne plu atentis pri ĝi, la lumo jam brilis, ili preparis sin por enlitiĝi. Ĉesis la falado, ankaŭ la tretetado ne aŭdiĝis plu, la anarkiisto sin kaŝis, Dio scias, kien. Nenio plu moviĝis, ili ekdormis…

Kiam Aloiza frumatene surmetis siajn pantoflojn, ŝi ektimis kaj ekkriis. La nigra lanbulo ruliĝis el ŝia pantoflo, ĝi estis kaŝita profunde de ĝi.

Ŝi puŝegis ĝin foren per sia piedo, la anarkiisto naŭzigis ŝin.

La ungoj estis strange torditaj, kunpremitaj, ĝia kapo estis tute vundita, apenaŭ oni povis konstati, kie troviĝas la okuloj kaj kie estas la beko, ĉio estis plena de sango kaj taŭzita.

Ŝi prenis balailon kaj forbalais ĝin tra la pordo en la koridoron.

Tiel ĝi pereis, post ĝi troviĝis nek ies malĝojo nek ies memoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.