La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO DE MARIA HELPANTINO

Aŭtoro: Ivan Cankar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

Ili estis dimanĉe vestitaj, kombitaj, havante buntajn maŝojn en siaj harplektaĵoj. Preskaŭ ĉiuj sidis ĉirkaŭ la tablo, nur tri aŭ kvar el ili kuŝis. Estis jam tempo proksime al la dua horo, la knabinoj atendis gastojn.

Antonia apogstaris ĉe la fenestro. Ŝi turnis sin kontraŭ la ĉambro, ŝia vizaĝo estis hela kaj ruĝa, kvazaŭ sunradioj postrestus sur ĝi.

”Brilas suno, ne venos multaj.”

”Kion vi opinias, ĉu la grafino venos?” demandis Aloiza kun malica rido, kaj ĉiuj ridis laŭte.

”Manjo, nur preparu vian antaŭtukon, kiam la grafino venos! Vi vidos mem – ĉarmeta infano!”

Ĉiuj samtempe turnis la rigardon, se ekknaretis la pordo.

Venis unue, precize je la dua, pala, malbone vestita virino. Ŝi apenaŭ rigardis ĉirkaŭen en la ĉambro kaj kapjesis. Ŝi paŝis al la lito, kie kuŝis Katinjo, la malsana Katinjo; ŝi kliniĝis tute proksime al ŝiaj lipoj kaj ili flustris, ĝis venis krepusko; neniu aŭdis unu solan vorton kaj neniu atentis pri ili ambaŭ. Ŝi kunportis ion envolvitan en paperon, sed Aloiza, kiu foje turnis tien sian rigardon, neniam vidis, ke Katinjo ion de tio manĝus. La patrino, kiam ŝi adiaŭis, havis ruĝajn okulojn, kaj Katinjo turnis sin al la vando kaj parolis kun neniu. Ŝi havis malbelan vizaĝon, grandan nazon, premitan kiel negrulino, dikajn lipojn, etajn okulojn kaj taŭzajn, cindrokolorajn harojn; ŝi probable havis nur dektri jarojn, sed super ŝia lito estis skribite, ke oni alportis ŝin antaŭ ses jaroj; ŝia tuta korpo estis kovrita de vundoj kaj el ŝiaj vundoj konstante eliĝis fluaĵo.

Tina, dekkvarjara knabino, sidis sola en angulo inter du litoj; ŝia vizaĝo brulis, la okuloj rigardis meditece.

Aloiza turnis sin al ŝi kaj okulumis, kvazaŭ la suno ŝin trafus vizaĝen per sia brilo.

”Edvardo!” ŝi kriis per mola, kantanta voĉo.

Tina konsterniĝis, ŝi apogis siajn brakojn al la flanktabuloj kaj duone rektiĝis per sia supra korpoparto; malhela ruĝo kovris ŝiajn vangojn kaj kolon, la okulojn kovris humido. Ŝi kunpremis la lipojn, puŝe duonrenverŝis la seĝon, lulis per sia supra korpo antaŭen kaj reen kaj brue moviĝis al la tablo.

Aloiza laŭte ridis per laŭta, stranga, raŭka rido, lerte ŝi lulmovis sian seĝeton kaj fuĝis. Tina haltis ĉe la tablo, kombis permane sian hararon, falintan al ŝi transfrunte kaj ekridetis.

Ankaŭ Aloiza haltis ĉe la fenestro kaj rigardis rekte al la okuloj de Tina…

Knaris la pordo, envenis tri elegante vestitaj damoj, ĉiu el ili havis en mano etan paperpakaĵon.

”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” aŭdiĝis en la kantanta koruso de la tablo, de la fenestro kaj de la litoj.

La unua damo estis oldeca, maldikegeca, ŝi havis ruĝan nazon kaj portis grandan nigran ĉapelon surkape. Ankaŭ la aliaj du estis sveltegaj kaj ruĝnazaj, sed pli junaj, probable la filinoj de la unua. Lante la unua damo demetis la gantojn, ŝi ankoraŭ staris ĉeporde kaj per tre afabla, dolĉa rideto rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro.

”Kiel vi fartas, infanoj?” demandis ŝia maldika, nazala voĉo – ĝi disfluis en la ĉambro kiel mielo.

Aloiza riverencis kaj respondis per tre humila kaj tenera voĉo: ”Danke al Dio, ni bone fartas, sinjorino grafino!” –

Rezinjo rigardis foren, ŝi okulumis kaj ŝia tuta vizaĝo estis streĉita pro la retenita rido. Aloiza estis serioza kaj ne movis la palpebrojn.

La damo per lantaj movoj malligis sian pakaĵon kaj ĉirkaŭrigardis per petolaj okuloj: Jen rigardu infanoj, kion mi kunportis al vi!

Ili rigardis kaj atendis, neniu el ili elparolis eĉ vorton. El la pakaĵo montriĝis oranĝoj, kvar ili estis.

”Pasigu al mi tranĉilon, Edita!”

Juna ruĝnaza damo malligis buntan saketon kaj prenis el ĝi ŝikan blankan tranĉileton. La pli aĝa damo paŝis al la tablo kaj per sinjorecaj gestoj tranĉis la oranĝojn, ŝi nete movis siajn ruĝajn maldikfingrojn, ŝi sendis rigardojn elsub sia nigra ĉapelo kontraŭ la litoj. Kaj la pli malaĝaj damoj staris flanke de ŝi dekstre kaj maldekstre.

Poste ili marŝis ĉirkaŭ la tablo kaj de lito al lito kaj distribuis la pecetojn, el kiuj eligiĝis dolĉa fluaĵo.

”Dio rekompencu!” aŭdiĝis monotone, longe tirite, en takto.

Kaj la damo observis la vizaĝojn, ŝi viŝis siajn maldikajn fingrojn en sia poŝtuko, dolĉa etoso ridetis en ŝia bonintenca koro.

Kaj poste ŝi elpaŝis en la mezon de la ĉambro, ŝi levis la manon.

”La numero du!”

Kaj malpli laŭte, gaje:

”Malfermu la pakaĵon, Edita!”

La juna ruĝnaza damo malfermis la paperan pakaĵon, ke montriĝis longecaj, maldikaj biskotoj, ili estis kvar.

”Pasigu al mi la tranĉileton, Edita!”

Ŝi distranĉis la biskotojn je egalaj pecetoj, ĉiuj tri iris ĉirkaŭ la tablo kaj de la lito al la lito kaj disdonis. La damo estis tute ruĝa, ardigita pro la ĝojo, kaj mielo kovris ŝiajn lipojn.

”La numero tri!”

Mallaŭte, ĝoje:

”Malfermu la pakaĵon, Marga!”

La tria, la plej juna damo malfermis la pakaĵeton kaj montri ĝis buntaj bildetoj, ili estis precize dekkvar. Afabla, ridetanta patrino tenis en siaj brakoj dikan infanon, vestitan nur per ĉemizo kaj ŝi grasnutris ĝin per kulereto. Kaj sub la bildeto troviĝis subskribo: ”La kafo de Katrein”.

Ili kvazaŭ pilgrimis kaj disdonacis la helajn bildetojn, po unu al ĉiu el ili. Jen tiu ĉi, jen alia el la damoj haltis ĉe la lito aŭ ĉe la tablo kaj karesis etan honteman vizaĝon.

”Kiel vi fartas, kara infaneto?”

Ŝi venis al la lito, en kiu kuŝis Manjo.

”Ho, rigardu, vin mi ne vidis jam! Kio estas via nomo, kara infaneto?”

”Manjo.”

”Ho, Manjo! – Donu, donu al ŝi la bildeton, Marga! – Do, Manjo, ĉu vi preĝas por viaj bonfaruloj?”

Manjo mallevis siajn okulojn kaj silentis. Elsub siaj palpebroj ŝi vidis, kiel Aloiza ĵus grimacis tie malantaŭe; kaj Manjo trovis bona la aferon, ke Aloiza grimacis.

Antaŭ la pordo staris fratulino Cecilia, kun krucumitaj manoj surbruste, klinita kapo iomete flanken, kun silenta rideto surlipe. Ankaŭ la rideto de fratulino Cecilia plaĉis al Manjo.

”Pripensu, mia kara infaneto,” diris la damo, ”ke tiu ĉi surtera suferado ne daŭras longe. Baldaŭ vin vokos al si Sinjoro Dio, por savi vin de ĉio malbona –”

La damo rigardis malantaŭen, fratulino Cecilia retiriĝis, la pordo malfermiĝis plene … Subite ŝanĝiĝis la vizaĝo de la ruĝnaza damo, ĝi estis dura kaj koleroplena, ŝiaj maldikaj lipoj proksimiĝis al la nazo. Per fortaj paŝoj ŝi marŝis trans la ĉambro, ŝin fortpaŝe sekvis ŝiaj akompanantinoj; antaŭ la pordo riverencis fratulino Cecilia kun surbruste krucumitaj manoj, kun silenta rideto surlipe.

”Dio rekompencu! Estu laŭdata Jesuo Kristo!” dekkvar voĉoj ekkantis.

Venis grandstatura, dika virino, tre riĉe vestita, kun larĝa kaj mola vizaĝo, kvazaŭ el pasto. Ŝi malice ekridetis, kiam ŝi vidis la ruĝnazan nigran damon kaj ŝia submentono ektremetis kaj daŭre tremetis, dum preter ŝi paŝis la ruĝnazaj damoj per siaj fortaj paŝoj. Profunda riverenco, malica rigardo, la pordo fermiĝis.

Grandan pakaĵon kunportis la dika damo. Ŝi tuj sidiĝis, metis sian pakaĵon surgenuen, viŝis per la poŝtuko sian ŝvititan frunton, frotitan de la ĉapelo, kiu sidis profunde trans la vizaĝo.

”Nu, kion vi ricevis?”

Ili rikane ekridis.

”Bildetojn kaj oranĝŝelojn.”

La vizaĝo de la damo ekbrilis, kvazaŭ ili dirus al ŝi ion tre agrablan.

”Tio estas avareco, la grafa avareco … Aloiza, kial vi ne donis al ŝi panpecon? – Jen por vi, infanoj!”

Ŝi malligis la pakaĵon kaj surtabligis kukojn, pomojn, oranĝojn, bonbonojn; granda amaso troviĝis sur la tablo.

”Fratulino Cecilia, disdonu!”

Fratulino Cecilia genuiĝis antaŭ la tro malalta tablo kaj komencis disdonadi. Super la scivolemaj, gajaj, blondharaj kapoj brilis larĝaj blankaj kufflugiloj.

La damo sidis sur la seĝo, granda, dika, potenca. Ŝiaj etaj okuloj kuris en la profundaj kavoj, elfositaj en la pasto. Kun dezira, preskaŭ petanta rigardo ŝi serĉis la rigardon de fratulino Cecilia, ŝi gapis al ĝi, ŝia vizaĝo transformiĝis al rondecaj faldoj, la submentono tremetis, tremetis ŝia tuta ega korpo.

”Tiaj ili estas, jen vidu … ili venas al povrulinoj kvazaŭ sankta Nikolao … Ŝi ŝuldas al mi por la viando eĉ de la pasinta jaro, de la pasinta jaro … Tiam ni ankoraŭ havis nian malnovan viandvendejon, nu, en tiu tempo …”

Fratulino Cecilia silente ekridis, riverencis kaj iris al la pordo.

La damo sidis sur la seĝo, dika, potenca, ŝi ridetis, rigardante kun peto en la ĉambro. Sed neniu atentis pri ŝi, la infanoj manĝis kaj ridis.

Venis aliaj homoj, pli kaj pli multaj. La patrinoj staris ĉe la litoj, enuaj malgajaj vizaĝoj. Manjo kuŝis, ĉekusene ŝia patrino; ŝi kunportis por ŝi kukojn kaj bakitan viandon. Ŝi demandis, sed Manjo estis perdita en siaj pensoj kaj rigardis ĉirkaŭ si en la ĉambro.

Silente sidis Tina, kun arda vizaĝo, kun okuloj, gapantaj al la pordo. Ŝi skuiĝis, klinis sian kapon flanken kaj rigardis foren. Venis tri virinoj, kun ili juna fraŭlo. Ili transmarŝis la ĉambron ĝis la fenestro, kie apud la lito sidis Paŭla kaj salutis ilin jam defore per siaj gajaj okuloj.

Paŭla vivis solece, kun neniu parolante, ŝi estis la sola juda knabino en la ĉambro. Ŝi tre malfacile moviĝis helpe de seĝo, kaj se ŝi atingis la tablon, ŝi malfacile spiris kaj ŝia frunto estis ŝvitoplena. Ŝiaj okuloj estis nekutime klaraj, prudentaj, kiel ĉe plenkreskaj homoj; ŝia vizaĝo ne estis bela, ŝiaj lipoj estis kverkecaj kaj tre ŝvelintaj. Ŝi etendis manon al la patrino, fratinoj kaj frato; ili parolis mallaŭte, fride, preskaŭ devigite, kvazaŭ dumvizite ĉe fremdaj homoj.

Edvardo estis juna homo, lia vizaĝo estis tute virineca, mola, tenera, sen lipharoj; elsub liaj nigraj, buklaj, judaj haroj lia frunto brilis kvazaŭ de marmoro; liaj grandaj okuloj rigardis senzorge kaj trankvile ĉirkaŭe en la ĉambro. Li tenis ĉapelon per ambaŭ manoj surdorse, el lia jako pendis novaj gantoj el flava ledo.

Li paŝis al Tina kaj tenere ekridetis.

”Kio pri vi, Tina?”

Lia trankvila rigardo eksidis sur ŝiajn harojn, sur ŝian vizaĝon, lante ĝi glitis al ŝia duonburĝoninta brusto, sur ŝia korpo, manoj, maldikaj mortaj gamboj, kunpremitaj sub ŝia jupo.

Tina tremetis, ŝi malfacile spiris. Li turnis sin kaj revenis al siaj fratinoj.

”Edvardo!” vokis Aloiza de sia fenestro. Ŝiaj vangoj estis plenaj, ruĝaj, ŝiaj lipoj larĝe ridis, ŝiaj okuloj rigardis petoleme.

”Edvardo!”

Ankaŭ li ekridis kaj paŝis al Aloiza. Kiam li karesis permane ŝiajn riĉajn blondajn harojn, ŝi klinis sian kapon flanken kaj sub lia blanka malvasta mano alrigardis al Tina, kiu sidis profunde kliniĝinta, kun fortaj laboristaj manoj apogitaj je seĝo, kun okuloj ardaj…

Paŭla enuis. Ŝi senpacience atendis sian patrinon kaj la fratinojn kaj la fraton, sed kiam ŝi vidis ilin veni tra la pordo, ŝi deziris, ke ili reiru … Kaj ekstere estis bela aŭtuna tago, la ĉielo brilis super bela pejzaĝo tie antaŭ la urbo, super orkoloraj aŭtunaj arboj … Ili staris apud la lito, dimanĉmaniere vestitaj, kun vualo transvizaĝe, kun gantoj surmane, kaj rigardis tra la fenestro – tie ekstere brilis vere bela aŭtuna tago…

Paŭla rigardis al la patrina vizaĝo, al la fratinoj, al la frato kaj ŝia koro ekridetis de iu kaŝita malico.

”Restu … restu ĝis la sesa horo!”

Staris ili apud la lito kaj silentis, dum ekstere la tago jam adiaŭis, jam ŝvebis la ombroj sur la firmamento, ili jam grimpis surmuren … Paŭla rimarkis malican, malamikan rigardon, kiu ekbrilis en la okuloj kiel tranĉilo.

”Restu … restu ĝis la sesa!”…

En la ĉambro ŝvebis Rezinjo, svelta, silenta, kvazaŭ spiro.

”Rezinjo, – panjo!” vokis Aloiza. Rezinjo paliĝis kaj kroĉi ĝis al la lito ambaŭmane. Sed ŝiaj lipoj, ankoraŭ timigitaj, gaje ekridis.

Venis maljuna, malbone vestita viro, maldika kaj malforta.

Liaj manoj estis grandaj, mallertaj, malpuraj de laboro. Lia vizaĝo estis tre pala kaj kunfalinta, la okuloj ruĝaj, la palpebroj nudaj.

Rezinjo levis siajn brakojn alte kaj ĉirkaŭprenis lin, kvazaŭ ŝi intencus grimpi al lia vizaĝo. Li gratis ŝiajn vangojn kaj ŝia eta vizaĝo tute kaŝiĝis en lia granda malpura mano.

Trans liajn sekajn, dismorditajn vangojn kuris radio; estis strange, – kvazaŭ griza ŝtono ekridetus.

”Kiel vi fartas, Rezinjo?”

”Bone, paĉjo!”

”Estas bele ĉi tie, Rezinjo … estas agrable …”

Li rigardis ĉirkaŭ si, per malklara, sopira rigardo, kvazaŭ malsanulo, trans verdan pejzaĝon.

”Mi kunportis por vi ion, Rezinjo.”

Li tirprenis el sia poŝo pomon, tenis ĝin alte, ke Rezinjo ne atingu ĝin, kaj li ridis kiel infano.

”Nu, bonvolu, paĉjo, doni!” petis Rezinjo per sia duone ploranta voĉo, sed ŝia koro ridis per dolĉa, prudenta rido, ĉar la patro ridis. Tiel kompatinda li estis kaj malgranda kaj laca, ke ŝi pretus lin kuŝigi en varman liton kaj lin krucumi kiel la patrino…

La ĉambro malpleniĝis, la fenestroj jam estis kurtenitaj kaj oni bruligis lumon.

”La sesa!” kriis fratulino Cecilia ĉeporde.

La malsana Katinjo, kuŝanta en la lito ĉe la pordo, ekmovetis kaj lante levis sian livan brakon kontraŭ la patrino, ĝis ŝia brusto, ĝis la vizaĝo. Ŝia dekstra mano kuŝis morta sur ŝia korpo.

”Trankviliĝu, panjo … Dio decidos …”

La esprimo de ŝiaj okuloj estis trankvila kaj prudenta; la etaj, ostecaj fingroj de la maldekstra mano kunpremiĝis, ŝi prenis la naztukon, kiu kuŝis rande de la lito kaj viŝis la humidajn vangojn de la patrino. Malkuraĝe kaj miroplene alrigardis ŝin la patrino; ili ne parolis pri la terura hejmo, sed Katinjo turniĝis kaj rigardis rekte en la koron. La patrino kliniĝis kaj ŝiaj lipoj tuŝis la etajn ostecajn fingrojn, kiuj etendi ĝis al ŝia vizaĝo, tuŝis la kompatindan dekstran manon, kiu morte kuŝis sur ŝia korpo…

”La sesa!”

Fermiĝis la pordo post la vivo kaj okazis, kvazaŭ plene malfermi ĝus la fenestroj kaj en la ĉambron ekbrilus nova nemakulita lumo. Kvazaŭ malfermiĝus la fenestroj kaj en la ĉambron enspiriĝus la printempa aero por elpeli la sufokan aeron de la vivo. La vandoj denove estis virge blankaj, super la ridetanta familio denove la dolĉa kaj afabla morto etendis siajn benitajn manojn…

Ridindiĝis la karnevalece bunta vivo, ĝi fuĝis hontigita kaj la disŝirita mantelo kun ruĝaj punktegoj flirtis post ĝi kiel post enuiga klaŭno, pelita per putraj pomoj de malkontenta publiko … Ĝi fuĝis kiel mallerte malica vesperto aŭrore, kaj la suno ridis per sia vasta infaneca vizaĝo…

Estis pli silente en la ĉambro, la knabinoj estis lacaj, duone lacaj, duone ekscititaj. Lante estingiĝis la okuloj, estingiĝis la survanga fajro.

Aloiza svingiris kontraŭ la pordo. Ŝia vizaĝo estis serioza, sed ŝiaj dikaj vive ruĝaj lipoj moviĝis en gaja rideto – prirideto.

Ŝi leviĝis pene, malfermis la pordon kaj sputis sur la galerion.

”Adiaŭ sinjorino grafino! Estu laŭdata Jesuo Kristo!”

Fratulino Cecilia kunpremis la brovojn.

”Aloiza, morgaŭ vi iros en izolĉambron!”

Aloiza rezigne alrigardis.

”Kiel diras la Dia volo.”

Babilante, flustrante ŝi preparis sin por enlitiĝi. Tina apogstaris en angulo, ŝi apogis ambaŭ siajn manojn je la lito, la kapo troviĝis interbrake.

”Iru dormi, Tina!”

Leviĝis la malklaraj, ruĝe randigitaj okuloj; ŝia vizaĝo estis pli pala ol antaŭe, ruĝaj makuloj ardis sur ĝi.

”Nu, Tina?”

La fratulino serioze alrigardis, mire, ŝiaj lipoj moviĝetis el ia rememoro, kvazaŭ el sonĝo io pasus preter ŝiaj brovoj.

”Tuj, fratulino Cecilia!”

Venis voĉo de la frida vando, de ie ekstere, Dio scias de kie; profunda ĝi estis kaj laca, fremda…

Silento; dormiga, blanka lumo sonĝis sur la kurtenoj, sur la vandoj. Trankvile kaj egalritme sentiĝis la spirado en la litoj; ekstere obtuze ekknaris; oni fermis la grandan pordon; de malproksime ankoraŭ venis malklara, nedistingebla zumo – la zumo de la urbo, kiu vivis tie malproksime, fore kaj transe de la vivo…

Silento; anĝelo iris de lito al lito, fermiĝis palpebroj, sur lipoj postrestis rideto. De lito al lito iris blanka anĝelo, li tenis la kompatindajn junajn animojn ĉemane, jen, kaj ĉiuj leviĝis kaj iris renkonte al la ĝoja suna vivo, troviĝanta transe de la morto. Tagiĝis kaj la ombroj paliĝis, mire bela pejzaĝo malfermi ĝis, kian neniam ĝise la okulo vidis. Granda blanka suno kaj verdaj herbejoj subsunaj kaj helaj blankaj vestaĵoj, floroj enmane kaj enharare, blankaj, ruĝaj, bluaj floroj, hela blanka rideto survange, enokule, sonorilanta, pasktempe ĝoja rido super tiu ĉi mire bela pejzaĝo, kiu troviĝas transe de la morto…

Manjo subite vekiĝis kaj gapis en la duonaŭroron. De la lito en la angulo aŭdiĝis ĝemo, suspiro. Brilis en la ĉambron dormiga lumo de la aŭtuna nokto…

Tina leviĝis, eksidis sur la lito en bela noktĉemizo, la manoj krucumitaj surbruste. Ŝia kapo kliniĝis, ŝiaj manplatoj kovris la vizaĝon kaj la tuta korpo skuiĝis, aŭdiĝis kaŝita plorĝemo, tre mallaŭte … Manjo streĉe rigardis en la mallumon, sed ŝiaj palpebroj denove kovris la okulojn, estiĝis nebuleco, sentiĝis lulado kaj denove malfermiĝis la kurteno antaŭ la mire bela pejzaĝo…

Frumatene venis fratulino Cecilia, starigante antaŭ la lito de Tina tolajn vandojn; oni nove aranĝis la littukon kaj Tina ŝanĝis vestaĵojn. Sur la vizaĝo de fratulino Cecilia aperis silenta ombro kvazaŭ rememoro, ŝiaj lipoj estis dolĉe seriozaj, patrinecaj. Tina estis pala, ŝiaj okuloj rigardis timigite kaj malklare, kvazaŭ ili ekvidus ion nekonatan, misteran…

Ŝi sidis laca ĉe la lito kaj parolis kun neniu…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.