La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO DE MARIA HELPANTINO

Aŭtoro: Ivan Cankar

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

Venis vintro, iom post iom kaj nevideble, same kiel aĝo: hieraŭ la vangoj estis glataj, hodiaŭ ili estas krispiĝintaj, kiu povus pensi pri tio, ke pasis tagoj, ke pasis jaroj.

La vintro ekstere estis akra kaj malamika; la ĉielo estis moroza kaj oni povis vidi, ke eĉ la nuboj estis malvarmaj, naĝantaj sub ĝi. Sur la nudajn branĉojn ekstere eksidis prujno, la fenestroj estis frumatene kovritaj per glaciaj floroj. Sendenta kaj malafabla aĝulino estis la vintro ekstere, avara oldulino, grumblema, marŝanta per longaj paŝoj sur seka neĝo, raslante per rozario.

Sed alia ĝi estis en la ĉambro; ĝi estis la panjo, sidanta ĉe la forno, rakontanta fabelojn pri naturspiritoj kaj noktomezaj fantomoj…

Jam frue venis la nokto; venis ombroj kaj venis paco. Varma kaj afabla estis la lumo, kiu fluis de la plafono, la lumo de la hejma, gaja suno, kiu ne estas tiel orgojla kaj sinjoreca kiel la suno tie ekstere, kiu nur malofte ridetas; sed tiu ĉi eta blanka suneto estis distriga, kvazaŭ ĝi mem rakontus gajajn fabelojn kaj mem ridus pro ili … Sed ekstere estis frosto kaj estis nokto; la vivo, malestimita kaj malestiminda, pasis pretere; la sendenta, malafabla oldulino grumble preterpasis kaj raslis per sia rozario…

Kiel sorĉistino preterpasis la vintro, pasis la vivo. La infanoj timis pro ĝi, ili kunpuŝiĝis en angulon kaj rigardis per timigitaj okuloj. Tiel rakontas la fabelo: leviĝis la infano kaj iris post la oldulino-sorĉistino, sur la dika neĝtavolo, tra la vintra arbaro; kien ajn ŝi lin invitis, li postsekvis ŝin, tremanta pro la frosto, kun la koro plena de timo kaj stranga sopiro. Iris la infano post la oldulino, tra la vintra arbaro; li perdiĝis kaj ekkuŝis kaj triste mortis; el distanco raŭke ekridis la oldulino…

Estingiĝis la afabla suno sub la plafono; ekstere muĝis la vento kaj la fenestroj foje ektremetis; ili malperfekte fermis kaj la vintra nokto rigardis tra breĉoj.

Tina havis impreson, ke la vintra nokto rigardas sur ŝian liton per siaj grandaj nigraj okuloj. Ŝi sentis pezon en sia koro, ŝi ne estis dormema. Ŝia kapkuseno estis varmega, ŝia tuta lito estis varmega kaj dura. Ŝi eksidis; la okuloj alkutimiĝis al la mallumo kaj vidis ĉirkaŭe en la ĉambro: lito ĉe lito, taŭzitaj kapoj, duone malfermitaj stertorantaj buŝoj; la vizaĝoj estis aliaspektaj ol dumtage; nun sur ili legiĝis nek gajeco nek juneco; sur iliaj vangoj, ĉirkaŭ la okuloj kaj lipoj vidiĝis oldeca, malsana esprimo; aparte abomena estis la vizaĝo de la ĝibohava Brigita, griza-flava, strange afekciita, kvazaŭ vizaĝo de simio; elsub la kovrilo etendiĝis la gambo: osto, envolvita en maldensan flavetan haŭton. Super la litoj altaj mortaj vandoj – tiaj vandoj, pensis Tina, troviĝas en malliberejoj, vandoj, sur kiuj estas skribita la sufero kaj la povreco de la homoj, kiuj al ili rigardis. Ĉiuj suspiroj restis daŭre sur ili, ĉiuj pezaj pensoj restis tie; kaj kiam estas nokto kaj silento, tiam denove aŭdiĝas la sopiroj, vekiĝas la malnova suferado kaj plendas per klaraj vortoj. Ve al tiu, kiu vekiĝas kaj aŭskultas, ve al tiu, kiu konas tiujn suspirojn kaj komprenas tiujn vortojn; li neniam ilin forgesas kaj trista estas lia vivo.

Tina aŭskultis kaj komprenis ĉion kaj tial ŝia vivo estis sen ĝojo. Tina, kia estis via juneco? Ŝi sentis frostiĝon, ŝiaj vangoj sulkiĝis kaj ŝajnis al ŝi malmolaj kaj malvarmaj, kvazaŭ ledaj; ŝi vidis nun precize en la tuta ĉambro; kaj kvazaŭ temus pri mortoĉambro kaj kvazaŭ ŝia tuta vivo estus mortoĉambro…

Sed iam estis alie. Estas skribite en la fabelo, ke oni vivis alian vivon, antaŭ ol oni naskiĝis, kaj tiu alia vivo plenis de ĝojo.

Veron diras tiu fabelo. Tina verdire ne rememoris plu, ŝi nur sentis, ke iam estis alie – Dio scias kiam, Dio scias, en kiu mondo. Iu vizaĝo vivis en ŝia koro, bela kaj kompatoplena, kiel la vizaĝo de Dipatrino en la kapelo. Kliniĝis tiu vizaĝo al ŝi, parolis al ŝi afable … kaj tie estis ĝardeno … bedoj kun ruĝaj floroj, verdaj herboj kaj belaj altkreskaj arboj … ŝi havis pupon, vestitan en buntan silkaĵon, kun longaj blondaj haroj … Dio sciu, kiam tio estis kaj en kiu mondo; ĉio tio luliĝis, subiris; tio, kion ŝi ĵus ankoraŭ klare vidis antaŭ si, ne ekzistis plu ie, falis granda nigra kurteno; el distanco plurigardis nur kompataj kaj mizerikordaj okuloj…

La mortoĉambro estis ŝia vivo de la unua tago kaj tio ĝi restos por eterne.

Ŝi rememoris pri alta mallarĝa ŝtuparo en la antaŭurbo.

Estis antaŭ multe da tempo. Ŝi grimpis sur la ŝtuparo, malrapide, ŝia malsana gambo tiriĝis post ŝi kiel morta. En sia mano ŝi premis botelon kaj en la botelo troviĝis prunbrando.

Ponardeto profundiĝis en ŝian vundon, ŝi ekkriis, Dio kompatu, la botelo troviĝis frakasita sur planko. En tiu momento la doloro ĉesis, ĉio ĉesis, kiel morto ĉio disfluis en ŝia korpo.

Ŝi kaŝis sin ĉe la ŝtuparo kaj atendis ĝis la nokto. Kaj kiam krepuskiĝis, ŝi preĝis – ŝi pensis, nun venos, Dio scias de kie, la kompata mano, venos probable la Dia anĝelo mem, kiel okazis en la rakonto, kaj prenos ŝin kun si. Estis malvarme, jam anoncis sin la nokto. La koridoro estis senluma, nur ĉe la fenestro, kiu kun morna okulo rigardis sur la malvastan korton, troviĝis io blanka. Tio pli kaj pli lumis, ŝajnis, ke ĝi moviĝas, sendas signalojn. Ŝi sentis angoron, ŝia kapo falis inter la genuojn, ŝia korpo skuiĝis. Ŝi rampis al la pordo, ŝi aŭskultis, ŝia mano timeme puŝis sur la klinkon. La pordo malfermiĝis kaj tiam io moviĝis ankaŭ interne, aŭdiĝis tumulto, kvazaŭ iu renversus seĝon. Io proksimiĝis kun pezaj, necertaj paŝoj, okulparo ekbrilis. ”Kie vi havas la brandon?” Ŝi klinis sian kapon, premis la okulojn kaj etendis la timemajn manojn antaŭ si. Io kaptis ŝin per ega forto, ŝia kapo frapis kontraŭ la planko, kontraŭ la vando, ŝia malsana gambo strange glitis, ŝi ne sentis doloron, ŝi estis kvazaŭmorta kaj malpeza, kiel vestopeco. Ŝi ne petis, ŝi eĉ ne ploris; en ŝi superregis io dolĉa, mola, ĉio silentis, strange kvietis. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi neniam plu povis leviĝi; el la vundo daŭre fluis.

Ĉio estis tie stranga, Dio evidente malbenis tiun domon kaj ĉiujn homojn, kiuj tie loĝis kaj la tutan malhelan antaŭurbon.

Tie ne estis afablaj vizaĝoj, ne estis gajaj okuloj; nigra estis ĉio kaj malpura, ĉio fetoris je brando kaj je sterko. Ŝi ektimis, kiam proksimiĝis paŝo, ja ĉiuj homoj por ŝi estis malicaj…

Venis tiu vintro, kiam oni prenis ŝian liton kaj portis ŝin malsupren sur la alta, mallarĝa ŝtuparo kaj metis ŝin en la korto sur la amason de sterko. Tie ŝi kuŝis dum du tagoj kaj du noktoj; estis frostego kaj en la dua nokto neĝis, tiel erece kaj froste, ke neĝeroj pikis en la vangojn, la manojn kiel per pingloj.

Sed tiu nokto estis bela, el ĉiuj noktoj la plej bela. Tina estis malsata kaj ŝi petus panon, sed neniu troviĝis tie. Tiel krepuskis, ĉio estis silenta kaj soleca kaj Tina deziris por si morton.

La unuan fojon ŝi deziris al si morton kaj je tiu deziro ŝi sentis fluon de dolĉeco. Ĉio maturiĝis en ŝi en tiu horo, tiun nokton.

”Kia estas la morto?” pensis Tina Ŝi estas oldulino, envolvita en varman pelton, varman tukon ŝi havas surkape kaj elsub la kaptuko rigardas afablaj okuloj. Plektitan korbon ŝi havas en sia mano, blanktuke kovritan, kaj en la korbo troviĝas kukoj; bele odoras, kvazaŭ el dolĉaĵejo. Ŝi venas pli proksimen kaj rigardas kaj kliniĝas. Ŝi malkovras la korbon kaj prenas el ĝi … ĉu ne venas ŝi de tie efektive? Io moviĝis, io montri ĝis ĉe la muro, ĝi lulas, pendolas, sed ne alproksimiĝas…

Afabla oldulino, volvita en varman pelton, venu proksimen!

… ”Leviĝu, Tina,” tio diras, ”venu kun mi!” Kaj ŝi leviĝas kaj iras … Jen, ŝi leviĝis kaj ekmarŝis. Ŝi iris kvazaŭ en sonĝo, facile, ŝiaj piedoj apenaŭ tuŝis la teron. Malfermiĝis la mondo, malfermiĝis la ĉielo. Tina rememoris pri sia malpura kaj ĉifonita vesto kaj ŝi hontis. Sed kiam ŝi rigardis al sia jupo, ŝi estis tre ĝoja, ke ŝi portas belan blankan jupon kun ruĝa rubando. Jam la steloj venis proksimen, preskaŭ ŝiaj manoj povus ilin tuŝi, brilaj ili estis kaj afable flirtantaj, kiel la steloj sur la kristnaska arbo, ekspoziciita en la dolĉaĵeja montrofenestro.

Venis anĝeloj, svingantaj malforte per siaj blankaj flugiloj, ke agrabla venteto spiriĝis al ŝiaj vangoj. El malproksimo ekbrilis kvazaŭ suno, kloŝoj eksonoris, sonorilaj voĉoj ekkantis ĝojplenan kanton. Ŝi premis sin al la oldulino, pro ĝojo ŝi fermis siajn okulojn … Kaj kiam ŝi fermis la okulojn, ĉio eksilentis; tiam el malproksimoj leviĝis bruska voĉo, frapanta ŝin kvazaŭ pugne, aŭdiĝis ankaŭ aliaj voĉoj, ili pli kaj pli proksimiĝis, ŝi jam preskaŭ povis distingi unuopajn vortojn, sed ŝi ne kuraĝis malfermi la okulojn. Ili venis, kaptis la liton kaj ĝin levis; ŝi delikate movis siajn palpebrojn, sed ili estis pezaj, kvazaŭ lignaj, apenaŭ iomete lumis: barbohavaj viraj vizaĝoj, fremdaj homoj … Neĝero falis sur ŝian okulon, ŝin trakuris tremeto kaj ĉio malaperis, ne estis plu la korto nek fremdaj vizaĝoj, nenio plu estis…

Ankaŭ tio estis alia mondo, alia vivo tio estis; nun ĝi estas malantaŭ nigra kurteno, kiu nur foje malfermiĝas, nur pormomente – tiam, kiam estas nokto kaj la okuloj gapas al la grizaj vandoj de la mortoĉambro. Sur la vando montriĝas stranga bildo, aperas alta mallarĝa ŝtuparo, bildiĝas la korto, ĉirkaŭmasonita de humida muro, el kiu rigardas malpuraj fenestroj, kvazaŭ mortoavidaj okuloj de malsanulo, mortanta sur la sterkamaso. Dio sciu, kiam tio okazis kaj en kiu mondo…

Susuris ĉe la lito apud la fenestro; Manjo suspiris en dormo kaj svingis per sia mano. Tina ektremis pro frosto, ŝi kuŝiĝis kaj kovris sin ĝis la kolo. Tuj la kapkuseno denove fariĝis varmega kaj malmola, pensoj venis, dormo ne estis…

Jam dum longa tempo ne plu estis dormo, ne estis belaj revoj; ŝia koro estis trista, ĝi ion deziris, ne sciante kien sin turni. Ŝia hejmo estis malvasta: du metrojn longa, metron larĝa, mallarĝa kiel ĉerko. Neniam ŝi alrigardis la tabuleton, pendantan super la lito, sur kiu estis notita la tago, kiam oni ŝin alportis. Jam pasis longa tempo de tiam, la tuta vivo pasis intertempe; jaro egalis al jaro, tago similis al tago … Vojaĝanto marŝas, facilaj pensoj troviĝas en lia kapo, en lia koro neniaj zorgoj; kiel sonĝoj pasas lia vojaĝado, li sentas nek gambojn nek sin mem, li ne rigardas antaŭen, ne rigardas reen, li estas gaje perdita kvazaŭ birdo en la aero, portata de la suda vento translanden; sed subite li vekiĝas, probable krepuski ĝis, eble la ĉielo nubiĝis; en lian koron falas peza penso, li rememoras pri si, pri sia trista vivo, pri sia malbela pasinto, pri silenta estonto; li rigardas returnen – kaj jen, li tramarŝis la senmezuran vojon sen vivi; liaj okuloj malfermi ĝis kaj lia koro nun estas deprimita, peza kaj necerta estas lia paŝo … Okazis iunokte, ke ŝi ne povis dormi kaj tiam Tina aŭdis la unuan fojon, kiel la vandoj parolas. Ŝi aŭskultis timeme kaj ŝi ekkonis la mortoĉambron. Lito apud lito, ĉerko apud ĉerko. Kaj la mortintoj leviĝas, iras ĉirkaŭen, ridas kaj babilas. Sed ĉiuj iliaj gestoj, ĉiuj iliaj vortoj estas la morto. Sed ŝia koro estas varma, ŝiaj pensoj estas malproksime ekstere, tie, kie troviĝas la vivo. Ŝi vidis la mortoĉambron, la vivo venis en ŝian koron kaj kun la vivo la tuta amareco de ĝi … Jes, venis la oldulino, raslante per sia rozario, ŝia sendenta buŝo ridis; kaj la infano leviĝis kaj postsekvis ŝin, kien ŝi invitis, ŝi iris kaj perdiĝis; perdiĝis kaj pereis, ĉar ŝia koro estis varma kaj senpaca … Kien ajn venas la oldulino, sendenta, per rozario raslanta, venas kun ŝi ankaŭ la malbono kaj malpacienco; rigardas tra la fenestro, invitas, kaj ve al tiu, kiu leviĝas…

Manjo vidis, kiel pereis la anarkiisto; ĝi deziris la vivon kaj tamen mizere pereis en la pantoflo. Manjo rigardis al la vizaĝo de Tina kaj rememoris pri la anarkiisto, ja ŝiaj okuloj estis mirakle klarvidaj. Ŝi leviĝis meze de la nokto, rigardis ĉirkaŭ si kaj vidis, kiel Tina sidas sur la lito; ekstere estis blanka nokto, radioj de la klara ĉielo sin banis en la neĝo.

”Kial vi ne dormas, Tina?”

”Ho, Manjo, mi timas.”

Manjo eksilentis, pripensis.

”Paciencu, Tina, vi resaniĝos kaj foriros.”

Turnis sin Manjo en la lito, kombis permane lace siajn harojn transfrunten kaj trankvile ekdormis. Tina rigardis en la nokton, ĝis ŝi kuŝiĝis kiel en vertiĝo kaj ŝiaj malkvietaj pensoj transformiĝis en sovaĝe buntajn sonĝojn…

Venis frumatene fratulino Cecilia, haltante ĉe la lito. Ŝia vizaĝo estis serioza, kiel bela memoro aperis io en ŝiaj okuloj, sur ŝiaj lipoj. Ŝi rigardis la vangojn, kiuj estis pale ruĝetaj, la okulojn, kiuj brilis kvazaŭ en febro, la lipojn, kiuj estis sekaj kaj sulkiĝintaj. Ŝi haltis kaj ne kuraĝis demandi kaj pasis pretere; ankaŭ sur ŝiaj vangoj aperis tiam ia senkutima ruĝeco kaj ankaŭ ŝiaj okuloj ekbrilis – subite preterflugis ombro trans la somera herbejo, ĝi preterglitis rapide kej ne restis spuro post ĝi.

Tina ekkonis, ke la ĉerko estas ŝia hejmo. Ŝi vivis inter mortintoj kaj ilia tuta agado ŝajnis al ŝi abomena kaj ridinda.

Ŝiaj okuloj rigardis en alian direkton, aliloke promenis ŝiaj pensoj, kaj se ŝi parolis, ŝiaj vortoj estis strangaj kaj nekompreneblaj; ili venis el aliaj lokoj, elsub alia ĉielo. Kaj la mortintoj sentis, ke viva koro troviĝas inter ili … Tiel ili rigardis ŝin per malkontentaj rigardoj, ŝi ŝajnis al ili ridinda kaj abomena, apenaŭ en ili moviĝis kompato. ”Se ne plaĉas al vi, bonvolu foriri; iru eksteren, kie estas nudaj arboj kaj neĝo kaj kie estas homoj, kiuj havas malicajn okulojn kaj manojn danĝerajn kaj malicajn. Iru eksteren, kie estas la vivo, pereu!”

… Sed la anarkiisto ne konsideris tion; aŭdiĝis frapado kontraŭ la fenestro, senĉese…

Ĉu ne ekzistas alia vivo ekstere, vivo, en kiu ne troviĝas alta, mallarĝa ŝtuparo, malhela korto, ĉie ĉirkaŭe masonita?

En tiu tempo, kiam Tina vekiĝis, okazis io mirinda; ŝiaj vangoj kaj ŝiaj haroj estis karesitaj de mano blanka, ĝi glitis delikate malsupren kaj tuŝis ŝian ŝultron, la naztukon sur ŝia brusto … Tiu vivo ŝin salutis, kie ne troviĝas mallarĝa alta ŝtuparo, kie ne troviĝas malhela korto, ĉirkaŭe masonita. Granda kaj terura estis la tempo, kiam ŝi rekonis la mortintejon, sian hejmon kaj per sia tuta koro, plena de nekonata amaro, eksopiris.

Legis Tina iam libron, en kiu troviĝis buntaj ilustraĵoj. Ŝi rememoris pri bildo, kvazaŭ ĝi estus desegnita tie sur la vando, kontraŭe de ŝia lito, sub bildo de la oldulo kun ruĝa kolumo. Sur tiu bildo troviĝis verda arbo kaj sub la arbo estis benko. Fraŭlo kaj fraŭlino sidis sur la benko, kapo ĉe kapo, mano en mano. Ili ne rigardis sin en la okulojn, iliaj okuloj okulstreĉis kiel en sonĝoj, Dio scias kien malproksimen, tien trans neĝkovrita pejzaĝo, kiu etendiĝis antaŭ ili, ĝis kie atingis ilia rigardo. Ili ankaŭ ne parolis, iliaj manoj ne moviĝis … Tina rigardis la bildon kaj ĉiam pli ŝia brusto volbiĝis, ŝi volis ĝemi pro sopiro kaj pro amaro…

Li venis la unuan fojon, kaj kiam li preteriris, li karesis ŝiajn vangojn kaj harojn, li tuŝis ŝian ŝultron kaj la naztukon sur ŝia brusto. Tiel li faris kaj vekis ŝian koron kaj vundis ĝin por ĉiam…

Tina tiam havis dekkvar jarojn; estis ŝia nomtago, kiam li kisis ŝin unuafoje; ŝia korpo estis forta, jam duone evoluita; ŝia vizaĝo estis serioza, iomete tro granda, ŝiaj okuloj kuŝis profunde kaj nur malofte ridetis. Ŝi ne parolis multe, ŝia voĉo estis profunda kaj nebela. Estis aŭtuna posttagmezo, kiam venis Edvardo, la frato de Paŭla, la judino. Afabla li estis, li parolis kun Tina, kvazaŭ ŝi estus lia fratino, kaj kiam li foriris, li rigardis ankoraŭfoje ĉirkaŭ si en la ĉambro; per arda rigardo la okuloj de Tina brilis kontraŭ lia vizaĝo. Juna li estis kaj bela, blankaj estis liaj vangoj, sur altan frunton falis brilaj nigraj bukloj; li iris per facila sinjoreca paŝado, kaj kiam li parolis, kiam li ekridetis, Tina sentis, ke ŝi emas lin priservi sindone, ke ŝi volas esti lia servistino por ĉiam … Fermiĝis la pordo, sed Tina vidis lin, kiel li pretere paŝis antaŭ ŝin kaj gaje ekridetis; venis nokto kaj Tina lin vidis antaŭ si kaj sentis survange lian molan manon; kaj venis la dua tago kaj la tria, pasis semajno kaj monato kaj Tina lin vidis daŭre antaŭ si kaj sentis lian manon sur la vangoj, en la haroj, sur la brusto. Ŝi atendis kun premita koro ĝis dimanĉo kaj estis trista, se li ne venis. Kiam la tago estis varma kaj bela, ŝi timis, ke li ne venos; ŝi deziris por si malagrablan ĉielon, tiujn malaltajn grizajn nubojn, kiam la homo ne scias, kien sin turni kaj rememoras pri malsanuloj. Neniam li venis sola, sed ŝi rekonis liajn paŝojn jam laŭ nedistingebla zumo en la koridoro.

Nur sporade li haltis antaŭ ŝi, kiam li iris preter la dua vico de litoj kontraŭ la fenestro, kie kuŝis Paŭla. Li haltis, kiel haltas homo sur la strato kaj alrigardas distrita, per ŝajne atentemaj okuloj, detalon, kiun li ne konsiderus, se li urĝus. Kaj same lia mano leviĝis tiel distrite – kiel ĉe iu, kiu marŝas sur la strato kaj pretere karesas infanon ĉe liaj blondaj bukloj aŭ probable dehakas ŝoson el proksima heĝo. Tiel distraj estis ankaŭ liaj okuloj kaj rideto sur liaj lipoj estis hazarda, sen vivo, rideto de morta bildo, kiu gapas en malplenon kaj ridetas.

”Kio estas via nomo?” li demandis, kiam li alparolis ŝin unuafoje. ”Kio pri vi, Tina?” li demandis pli poste. Pri nenio alia li parolis, li turnis sian rigardon kaj iris antaŭen, paŝis al Aloiza, kiu gaje ridetis, al Antonia, kiu rigide rigardis per siaj grandaj blindaj okuloj kaj kunpremis siajn brovojn, divenante, kia povus esti la vizaĝo de li, kiu staras antaŭ ŝi. Tiel li paŝis, ke pasis horoj kaj krepuskiĝis, li adiaŭis de Paula duone afable, duone ignore kaj foriris tiel same distrita, kiel li alvenis, kun siaj pli aĝaj fratinoj, abunde evoluitaj, krie vestitaj judaj knabinoj.

Ensuĉintaj en blankajn manojn, en blankan vizaĝon, sekvis lin la rigardoj de Tina. Kaj kiam estis nokto, peze spiris ŝia brusto; la kapkuseno estis kvazaŭ ardanta karbo kaj la vejnoj pulsis sur la tempioj, kvazaŭ iu batus per marteleto.

… Printempo pasis trans kampojn kaj ĉie, kie antaŭe trovi ĝis nuda humo, dumnokte ekburĝonis riĉa vivo, okazis Dia miraklo…

Ŝia juna koro estis ĉerko kaj subite leviĝis el ĝi varmege viva, fortega sopiro, ekĝermis en abunda riĉeco la revoj kiel floroj en sovaĝa ĝardeno … Sur la benko, sub la kaŝtanarbo, sidis fraŭlo kaj fraŭlino, kap-ĉe-kape, man-en-mane kaj silentis.

Sed jen, la imago viviĝis! La okuloj, kiuj antaŭe reve rigardis en la sunplenan pejzaĝon tie sube, ekhavis ideon, ekflamis, timemaj, sopirantaj rigardoj serĉis unu la alian, ili sin finfine trovis; la vangoj ruĝiĝis, la mano moviĝis, kuŝanta en alies mano, la korpo sin premis al la korpo, la buŝo proksimiĝis al la buŝo, ardanta, tremetanta … Ŝi premis sian frunton kusenen. ”Anĝelo sankta, gardu min, gardu min hodiaŭ …” – Lia vizaĝo ridetis kaj estis tute blanka, sed liaj lipoj estis ruĝaj, streĉaj; kaj li proksimiĝis, lia bela blanka mano proksimiĝis, jam ĝi tuŝis ŝian varmegan vangon; kaj ŝi emis klini la kapon, ŝi emis per ambaŭ manoj kapti lian belan blankan manon, ŝi emis premi al ĝi sian frunton, lipojn, ŝi premus ĝin al sia brusto…

Fratulino Cecilia staris ĉe la pordo, ŝiaj okuloj estis seriozaj kaj tristaj; en la koridoro eksonis, la gastoj adiaŭis. Ŝi haltis, transfrunte glitkuris ombro de la vivo, kiu pasis. Ŝi rigardis al Tina kaj antaŭsentis, ke la vivo etendis sian teruran manon por kapti ŝin. Ankaŭ Manjo rimarkis tiun manon kaj en ŝia koro io ekmovetis, kiel tiam, kiam la anarkiisto frapis kontraŭ la fenestro…

Tina kiel en spegulo vidis sin mem kaj sian vivon. Tuj kiam iomete komencis brili la suno kaj nur pretere pasis la printempo, kaj jam ĉio en ŝi maturiĝis, ŝia koro sentis ĉion kaj ŝiaj okuloj vidis ĉion. Li venis foje kun siaj fratinoj kaj kun ili venis juna knabino; per unu sola rigardo Tina mezuris ŝian korpon, ŝian vizaĝon, ŝian veston kaj vidis, ke ŝi estas bela virino; ŝia vizaĝo estis plena de lumo kaj ĝojo, ŝia korpo kreskis en abunda juneco sub la mallarĝa, streĉita vesto … Tiam li ne rigardis al Tina, li eĉ ne salutis ŝin, en liaj okuloj troviĝis stranga lumo. Tina sidis trankvile, turnita kontraŭ la lito; ŝi sentis en sia koro ion kiel honto kaj ŝi emis sin kaŝi. Vespere ŝi rapide sin devestis, kuŝiĝis kaj kovris la vizaĝon.

Kiam venis mallumo, ŝi leviĝis en sia lito, io malbela, pekeca vekiĝis en ŝi. Ŝi palpis per siaj manoj sian korpon, siajn povrajn, maldikajn, strange torditajn kaj kuntiritajn gambojn, la koksojn, la apenaŭ burĝonitajn mamojn. Ŝi ekhavis emon sin grati, per tranĉilo tranĉi tiujn de Dio damnitajn gambojn, mamojn, ankoraŭ duone infanajn, perdiĝintaj sub la bluzo, sub la antaŭtuko, sur la vizaĝo, kiu estis kruda kamparana, sur mallertaj laboristaj manoj. Ho, damna, damnita vivo, de Dio damnita mortejo!

La mortejo estas eterna. Jes, ekstere troviĝas la vivo, kie ne ekzistas tiuj altaj mallarĝaj ŝtuparoj, malhela korto, ĉirkaŭe tute masonita, sed troviĝas ĝardenoj kaj herbejoj, jes kaŝtanarboj, benko sub la arbo, kie sidas fraŭlo kaj fraŭlino man-enmane, kap-ĉe-kape. Sed la pordo tien estas ŝlosita por ĉiam.

Ŝi estis preta genuiĝi antaŭ la granda fera pordo, kripla kaj malbela, de Dio malbenita, kie ŝi rigardus sur la ĝardenon, tien, kie sidas sub la kaŝtanarbo ŝi kaj li, ambaŭ belaj, ambaŭ junaj. Ŝi genuiĝus antaŭ la granda fera pordo, monstreca kaj malakceptita, rigardante, kiel kapo kliniĝas al kapo, pli kaj pli malalten, kiel lipoj proksimiĝas al lipoj, kiel mano alkroĉiĝas al mano … He, ŝi estis preta kapti per siaj fortaj laboristaj manoj, skui la feran pordegon, sed ĝi neniam malfermiĝus.

Kondamnita por ĉiam, la mortejo estas eterna!

Ŝi fosis ungojn en sian karnon, ekĝemis, kaj ŝia ĝemo similis al kontrolita krio … Manjo moviĝis en la lito, ion nekompreneblan murmuris, aŭdis en sia dormo krion kaj tuj ŝajnis al ŝi, ke ŝi troviĝas en la hospitalo kiel foje, ke ŝi kuŝas tie kiel nuda infano, en kies karnon oni tranĉas per akra tranĉilo…

Tina ekdormis malfrue kaj kriis en la dormo. Kiam ŝi leviĝis, la kovrilo troviĝis surplanke, surplanke kuŝis ankaŭ ŝia dormĉemizo kaj ŝia korpo estis disgratita de la ungoj, sur ŝia brusto, ĝuste subkole estis guteto de sango…

Venis sankta Kristnasko, sed survoje estis nebulplenaj malhelaj tagoj. Kaj en tiuj nebulaj tagoj maturiĝis la vivo de Tina.

Ŝi preparis sin kiel por la unua sankta komunio. Silenta kaj serioza ŝi estis, en ŝiaj pensoj estingiĝis la tuta sovaĝa fajro, ili kviete aperis kaj estis klaraj kiel rojo. Tiel venis tiu nokto, kvazaŭ de ĉiam precize destinita; tiu nokto kaj neniu alia.

Frue fariĝis nokto, dum la tuta tago ne aperis suno, estis trista tago, kvazaŭ la lasta tago de la pekulo, kondamnita al mortpuno.

Tina sidis apud la lito, atendis por estingi la lumon, ke fariĝu silento en la ĉambro. Kaj kiam ŝi estingis la lumon, kiam eksilentis la flustrado en la litoj kaj de tie kaj aliloke aŭdiĝis egalritma peza spirado, Tina prenis de la vando rozarion kaj komencis per ĝi preĝi. Ŝi preĝis kaj ektimis; aliaj estis ŝiaj pensoj, ŝiaj lipoj prononcis sanktajn vortojn kiel en dormo, ŝia animo ilin ne aŭdis kaj ne komprenis. Ŝi komencis denove, ŝi volis pensi al Dio, al Dipatrino, al paradizo; sed Dipatrino ne havis mizerikordan vizaĝon, la okuloj alrigardis ŝin kaj rigardis gaje, malice – la plena korpo estis vestita en mallarĝan veston, tiel ke la riĉaj membroj plenis en ĝi, kaj Tina ekkonis belan virinon, kiu sidis sub la kaŝtanarbo manenmane kun li. Transformiĝis ankaŭ Kristo; li ne havis plu dornokronon surkape, ankaŭ sangolarmoj ne fluis plu sur liaj vangoj; glata kaj blanka estis lia vizaĝo, gajaj estis liaj okuloj, kiel tiam, kiam li sidis sub la kaŝtanarbo man-en-mane kun ŝi … Strange ŝanĝiĝis la bildoj, aperis kaj estingiĝis, revenadis.

Sentis Tina, ke ŝia gardanĝelo luktas kontraŭ la malbona spirito; ŝi premis la rozarion al sia brusto, ŝi preĝis preskaŭ laŭte.

Kaj la bildoj fariĝis pli kaj pli trankvilaj, ŝiaj pensoj leviĝis el la malpura tero kaj pli kaj pli altiĝis. Jam Tina aŭdis la vortojn, kiujn elparolis la lipoj kaj ŝi komprenis ilin … Jes, tie estas la vivo, kie ne troviĝas tiu terura ŝtuparo, nek tiu malhela korto, ĉie ĉirkaŭmasonita. Tie transe de la morto … Ŝi sentis malpezon ĉekore; gaja infano levas sian jupeton ĝis la maleolojn, ŝi saltis per malpezaj gamboj trans malprofunda kanalo aliflanken…

Estis mallaŭte en la mortejo; apenaŭ foje io moviĝetis en dormo, en sonĝoj. Tina bruligis kandelon sur la ĉelita tableto.

El la kesto ŝi prenis skatoleton da alumetoj kaj malrapide laboris, ŝiaj manoj ne tremetis; poste ŝi ŝutis ruĝan polvon en glason. Ŝi deprenis sian veston kaj enlitiĝis, flava tremetanta kandellumo falis sur la orumitan medalon sur ŝia nuda kolo.

Ŝi deprenis de la vando malgrandan nigran krucifikson kaj premis ĝin sur siajn lipojn, ŝia dekstra mano etendiĝis por preni la glason.

Sur la lito, kie kuŝis Manjo, ekzumis.

”Tina!”

Ŝi ektremis kaj turnis sin rigarde.

Manjo sidis sur la lito, dormeme kaj mire rigardis ŝiaj okuloj.

”Ĉu vi ne vokis min, Tina?”

”Mi ne vokis vin, Manjo; kuŝiĝu kaj dormu.”

”Estingu la kandelon!”

Manjo kuŝiĝis; apenaŭ fermiĝis ŝiaj palpebroj, jam revenis la sonĝoj.

Tina ektremetis kaj daŭre tremis; ŝia tuta korpo tremis, ŝia mano palpis, ĝi estis apenaŭ tiom forta, ke ĝi povis teni la plenan glason.

Malrapide kaj duonvoĉe preĝis Tina Patronian, ŝi kunpremis la okulojn kaj eltrinkis ĝisfunde…

Matene sekvatage staris ĉe la lito fratulino Cecilia kaj kuracisto, kiu bonvole ridetis.

”Stulta infano! … Ne estos io malbona … nu, portu ŝin malsupren!”

Tina ekkonsciis. Senmezura teruro estis en ŝiaj okuloj: daŭre troviĝas ĉirkaŭ ŝi mortecaj vandoj, ĉerkoj staras tie en vico, la mortejo estas eterna.

Fratulino Cecilia kaj fratulino Agata, kiu venis el la najbara ĉambro, prenis la korpon de Tina kaj portis ŝin malsupren.

Manjo sidis surlite kaj tenis en sia mano tason da kafo. ”Ŝi vokis min dumnokte,” ŝi menciis per trankvila, preskaŭ indiferentna voĉo. ”Mi sciis, ke ŝi intencas foriri,” diris Brigita kaj sorbsuĉis sian kafon, tenante en la mano grandan bulkon…

Fariĝis nokto kaj la knabinoj forgesis pri ŝi. Tina ne revenis plu; sed kiam pli poste en ŝia lito kuŝis infano kaj vidis dumnokte en sia timo grizajn mortejajn vandojn, du grandaj okuloj gapis al li, plenaj de angoro kaj sufero…

Ekstere estis frosto kaj estis nokto; la vivo, malrespektata kaj malrespektinda, pasis pretere; sendenta, raŭka oldulino murmurante preterpasis kaj raslis per sia rozario.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.