La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA DOMO DE MARIA HELPANTINO

Aŭtoro: Ivan Cankar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I

Mallaŭte fermiĝis la granda fera pordo; en la krepuska koridoro, sur la malvarmaj muroj por momento ekbrilis la aŭtuna suno. Malantaŭ vitra pordo, en la pordista budo, brulis ruĝeta lampo kun alta, trankvila flamo; super la lampo estis fiksita sur la muro krucifikso kun nuda, plene sangkovrita korpo de la krucumita Kristo, kiu ne ankoraŭ klinis sian kapon kaj rigardis per grandaj kvietaj okuloj. Manjo ektremis en la patrina sino kaj faris krucsignon.

El malantaŭ la vitra pordo elpaŝis pordistino, juna, lama virino. Ŝi ekridis, kiel oni ridas en monaĥinejoj, kun frida, malĝoja rido.

”Estu laŭdata Jesuo Kristo! Iru supren, konstante liven, en la duan etaĝon; super la pordo estas surskribo: ĉambro de sankta Agnesa.”

Ili kontinuis la iradon; Manjo ĉirkaŭprenis sian patrinon ĉirkaŭkole kaj apogiĝis per sia korpo sur ŝia brusto. La koridoroj estis malplenaj, malhelaj, la paŝoj eĥis en granda distanco ĉirkaŭ si, kvazaŭ venus kaj forirus nevideblaj homoj. La altaj fenestroj estis malhele kolorigitaj, se ili haltis, ili aŭdis malantaŭe voĉojn, ĝemajn, muĝajn, kvazaŭ rozaria preĝado en la malluma preĝejo, malfrue en la nokto, antaŭ la duone lumigita altaro. La vandoj estis plenaj de sanktaj ikonoj; antaŭ ili brulis ruĝaj lumoj; de la kadroj pendis forvelkitaj floroj.

Manjo spektis tiujn bildojn, ŝiaj okuloj fiksiĝis sur ili kvazaŭ sorĉitaj, ŝi sentis angoron kaj puŝiĝis al sia patrino. Sur la unua bildo estis pentrita sankta Stefano; li estis ĝiszone nuda kaj li genuiĝis, li klinis sian kapon malantaŭen, liaj okuloj alcelis ĉielon, liaj manoj kunpremiĝis surbruste; lia korpo estis tute blanka, ke ĝi brilis el la malhela motivo, kvazaŭ ĝi estus elĉizita; longaj sangaj flufadenoj fluis transvizaĝe, de liaj ŝultroj, sur lia tuta korpo, sur liaj delikataj brakoj; lia vizaĝo estis vere trankvila, liaj lipoj kvazaŭ moviĝantaj. Sennombro da ruĝaj, fortaj manoj leviĝis malantaŭe, dekstre, maldekstre, sovaĝaj vizaĝoj embuskis el malhela fono; la sanktulo genuis kviete sur la amaso de sangumita ŝtonaro, okuloj liaj estis, kvazaŭ ili vidus tiun belecon, je kiu ili sopiris larmoplenaj. La sangumitaj ŝtonoj transformiĝis al bonodoraj ruĝaj floroj.

Sur alia bildo vidiĝis virgulino, vestita en longa blanka tuniko. Ankaŭ ŝia vizaĝo estis mirinde kvieta. En siaj manoj ŝi tenis grandan arĝentan teleron kaj sur la telero troviĝis ŝiaj detranĉitaj mamoj, blankaj virgulinaj mamoj. Blankaj lilioj troviĝis en ŝiaj haroj kaj eĉ pli blanka estis ŝia vizaĝo. Ŝiaj okuloj alcelis ĉielon, altaron, sur kiu ŝi oferis siajn blankajn virgulinajn mamojn … Malantaŭ ŝi, en malhela fono, embuskis ŝin du sovaĝaj vizaĝoj.

Ili iris antaŭen, la koridoroj estis malhelaj kaj solecaj. Ili preteriris la altan fenestron, nur duone kovritan per blanka kurteno. Antaŭ la fenestro staris malalta benketo; la patrino genuiĝis, Manjo ekrigardis tra la fenestro en duonkrepuskon.

El la duonkrepusko unue ekhelis vastaj blankaj flugiloj sur kapo de mizerikorda ordulino, kiu sidis ĝuste proksime de la fenestro antaŭ harmoniumo. Ŝia kapo estis klinita, la vizaĝo kvazaŭ el marmoro, ankaŭ ŝiaj lipoj estis tute blankaj, eĉ pli blankaj ol la hela tolaĵo de la kufflugiloj. Ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, trankvilaj kiel la tuta vizaĝo kaj kiel la duonkrepusko tie sube. Ŝia mano tuŝis klavon kaj soleca voĉo, kvazaŭ el fora distanco, luliĝis en la aero, ĝi falis laŭgrade, ĝi perdiĝis tie sube en la mallumo. El la mallumo briletis la lustro; alte pendis la arĝenta lustro de arĝentaj ĉenoj, ĝi lumigis la grandan bildon de Dipatrino, kiu etendiĝis de plafono ĝis altaro. Dipatrino en longa, lazura, de oraj steletoj kovrita mantelo; ŝi staris sur la terglobo, brile blanka piedo vidiĝis elsub la ore bordita mantelo. Kaj ŝia piedo staris sur la plata kapo de granda verda serpento, kiu tordiĝis ĉirkaŭ la terglobo, ĝin trifoje serpentumis en terura kaj naŭzeca serpentaĵo.

Kaj la piedo ripozis sur la platforma kapo de granda verda serpento, kiu meandris ĉirkaŭ la terglobo, trifoje ĝin ĉirkaŭprenante en terura, naŭza rondo. De la manoj de Dipatrino fluis, de ĉiuj dek fingroj, radioj de mizerikordo sur la teron. Sed pli klara ol la steloj sur ŝia mantelo kaj ĝia ora rando kaj eĉ pli ol la radioj de mizerikordo, fluantaj sur la teron, estis la vizaĝo de Dipatrino. Manjo ekrigardis al grandaj, al la ĉielo fiksitaj okuloj, plenaj de trankvilo kaj de amo, al la lipoj, seriozaj kaj teneraj, al la arĝenta larmguto, kiu brilis mirinde sur la blanka vango, kaj ŝi sentis dolĉecon, ŝi premis sian frunton al la fenestro, Dipatrino alproksimiĝis, ŝi paŝis el la mallumo kaj tuj antaŭ ŝi troviĝis la gracoplena vizaĝo…

Ili leviĝis, Manjo alkroĉiĝis al la kolo de sia patrino. Preterpasis virino kaj Manjo ektremetis de angoro. La vizaĝo de la virino estis tute dismordita, montriĝis la nuda karno, lipoj ne plu vidiĝis, same ne nazo, lango lekis nudan makzelon. Ŝi haltis, turnis la vizaĝon kun trankvila rigardo –”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” – kaj ŝi iris sian vojon. Manjo tremetis, ŝi sentis fridon; la koridoro estis senfine longa, obskura kaj soleca. Ĝi kondukis en nekonaton, al nova lando, kie ne ekzistas plu suno kaj homaj voĉoj, en nekonatan landon, plenan de sanktaj kaj teruraj miraklaĵoj, de flustrataj preĝoj, de blankaj kvietaj vizaĝoj, tiel fremdaj, kvazaŭ ili descendus el la ĉielo, de antaŭ la Dia trono…

Malfermiĝis la pordo, el la litoj leviĝis kapoj, kuriozemaj okuloj alfiksiĝis je ŝi.

La ĉambro estis granda, tute blanka. Du fenestroj etendiĝis de plafono preskaŭ ĝis planko, vualitaj per blankaj kurtenoj, agrabla duonobskuro regis en la ĉambro. Laŭlonge de la vando lito apud lito, dekkvar da ili. Super la litoj sanktaj ikonoj, krucifiksoj, inter ambaŭ fenestroj bildo de dika kalva sinjoro kun ruĝa kolumo kaj ora krucifikso sur la ora ĉeno. Sub la bildo troviĝis kristnaska kripo, artece kunmetita el ligno kaj papero – ĉio bele kaj tre verece, stalo, la sankta familio, paŝtistoj, la sanktaj tri saĝuloj kaj ĉirkaŭ tio verda pejzaĝo, en malantaŭo la urbo Betlehem.

Al ili du alpaŝis fratulino Cecilia, juna, ruĝvanga kaj gaja.

”Kio estas via nomo?”

”Manjo.”

Ŝi prenis ŝin brake kaj portis ŝin al la malokupita lito apud la fenestro.

”Jen Manjo, tio ĉi estas via lito, via loĝejo.”

La patrino ekploris. Jam ŝi troviĝis ĉeporde kaj ŝi revenis, surgenuis ĉe la malalta lito kaj ploris. Ankaŭ Manjo havis humidajn okulojn, sed ŝia vizaĝo estis trankvila kaj ŝi ne postrigardis la patrinon; en sia korpo ŝi sentis doloron pro la longa vojo, ŝi sentis, kiel malfermiĝas vundo sur ŝia gambo; ŝi ankaŭ sentis soifon, sed ŝi ne kuraĝis peti por akvo. Ŝi estis en embaraso, ĉar la patrino ploris, ŝi hontis, ĉar la aliaj rigardis ŝin, sed ankaŭ el ŝiaj okuloj volis gliti larmoj, kvankam ŝi ne sciis pro kio kaj kvankam ŝi ne volis plori.

La patrino leviĝis, ŝi kisis ŝian vizaĝon; Manjo sentis juketadon sur sia vango pro la patrinaj larmoj, ŝi skuiĝis kaj ŝi levis manon por tuŝi la vizaĝon de la patrino, kiu estis febra kaj tute malseka. Ŝi vidis de proksime tiun ĉi vizaĝon kaj ŝi havis impreson, kvazaŭ ŝi ĝis tiam neniam ĝin vidis; larĝa ĝi estis, ruĝeca kaj distordita pro plorado, ŝiaj okuloj plenis je timo, grandaj, malklaraj de la larmoj, ŝiaj lipoj tremetis.

Fratulino Cecilia akompanis la patrinon ĝis la pordo.

”Neniam plu ŝi foriros de ĉi tie!” diris la patrino kaj alrigardis la fratulinon per strangaj, infanecaj, petantaj okuloj.

”Laŭ la Dia volo,” respondis fratulino Cecilia kviete. La pordo fermiĝis kaj la paŝoj pasis trakoridore…

La fratulino revenis, kunportante buterpanon kaj glason da vino, miksita kun akvo.

”Trinku kaj manĝu, Manjo, poste vi alivestos vin.”

Manjo eltrinkis la vinon, poste ŝi demetis sian tutan veston ĝis la ĉemizo kaj survestis sin per ruĝe krucstriita jupo, tajlorita el unu peco, kiel kutime ĉe malgrandaj infanoj, super la jupo ŝi vestis sin per blue striita antaŭtuko kun zono kaj ŝultrorubandoj.

Ŝi eksidis sur la lito kaj rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro. Nur malofte kaŝglitis kontraŭ ŝi scivolema, ironia, preskaŭ malica rigardo, sed jam la aliaj alkutimiĝis je ŝi, denove aŭdiĝis laŭta rido, krioj, ĉirpantaj, gajaj voĉoj ĉasis unu la alian tien reen ĉiudirekte.

En tiu momento larĝa, ruĝa, petola vizaĝo sin turnis rekte al Manjo.

”Ne pensu, ke vi havos vinon laŭplaĉe!”

Manjo ektimis. Tiu knabino, kiu ŝin alparolis per akra voĉo, sidis sur malalta seĝeto, per manoj ŝi apogis sin je apogiloj, kiajn havas riĉaj apogseĝoj; ŝi lulis sian seĝeton de maldekstre al dekstre, tre forte kaj tre rapide, kaj tiamaniere ŝi movis sin antaŭen, sen tuŝi la plankon per siaj malsanaj piedoj, kaŝitaj en pezaj pantofloj. Ŝi proksimiĝis al la lito kaj Manjo timis, per ambaŭ manoj ŝi alkroĉiĝis al litkovrilo kaj apogiĝis je kapkuseno.

”Ĉu vi timas min? Atendu, mi formordos vian nazon!”

Rido disvastiĝis en la ĉambro.

”Do lasu ŝin, Aloiza!” aŭdiĝis ĉeporde maldika, eta voĉo, kvazaŭ krius tre delikata pupo el ĉifonoj.

De la lito, kiu staris tuj apud la pordo, alvenis svelta, ekstreme svelta statureto; ŝia vizaĝo estis eta, ŝiaj malgrandaj nigraj okuloj okulumis, ŝiaj taŭzitaj haroj kovris la frunton, la nazo estis iomete modlita supren.

”Do, lasu ŝin, Aloiza!”

Ŝi dekroĉiĝis de la lito kaj Manjo pensis: jen, nun ŝi falos!

Nur sur unu piedo ŝi alproksimiĝis, la alia, kaŝita en granda nigra pantoflo, pendis strange kliniĝinta kaj etendiĝis nur ĝis maleolo de ŝia sana piedo. Kaj ŝia piedo ne saltadis, sed ĝi glitis, mirinde rapide, ĝi turniĝis maldekstren kaj dekstren, sed ŝia korpo estis trankvila, iomete klinita – kvazaŭ eta anĝelo ŝvebus en la ĉambro.

Tio estis Rozinjo, la tria Rozinjo, ĉar jam antaŭe estis du; ŝi servis al ĉiuj, ŝi portis al iliaj litoj kafon kaj supon kaj matene ŝi ĉiam plektis la hararon de la senmova Franciska. Ŝia vizaĝo nur tiam estis konsternita kaj pala, kiam la aliaj knabinoj ŝin ekscitis: ”Rozinjo, la patrino venas vin preni!” Tiam ŝi kaŝis sin en angulon kaj gapis de malantaŭ sia lito per timiĝintaj okuloj…

Ŝi venis al la lito kaj apogis la kubutojn sur la kusenon.

”Kio estas via nomo, vi?”

”Manjo!”

Ĉiuj aliaj knabinoj eksilentis kaj aŭskultis. Ili sidis meze de la ĉambro ĉirkaŭ malalta tablo, plene kovrita de libroj, bildoj, buntaj ludiloj, plektaĵoj, ŝtrumpoj kaj panrestaĵoj, restaĵoj de kuko, ŝeloj de oranĝoj kaj de pomoj.

El la lasta lito en malhela angulo aŭdiĝis profunda, tirata voĉo.

”Nur unu Manjon ni ĝis nun havis. Ŝi mortis antaŭ tri jaroj, ĉi tie ŝi kuŝis apud mi. Dumnokte ŝi mortis, ŝi kriis … ho… Rozinjo, donu al mi akvon, mi ne povas atingi ĝin per mia mano.”

La taŭzita kapo iomete leviĝis de kapkuseno. Flava vizaĝo, nazo kiel tranĉilo, okuloj ardaj, haroj nigraj; etendiĝis la mano, osteca, maldika kiel klingo. Ŝi malsekigis siajn lipojn, ŝia kapo malrapide kuŝiĝis surkusenen kaj la okuloj denove fermiĝis.

Ili strarigis demandojn al Manjo, sed ŝi ne respondis abunde; ŝi sidis firme rekte, kun kunpremitaj brovoj, atentaj okuloj, rigidaj, ŝiaj etaj fingroj estis enfositaj sub litkovrilo – kvazaŭ ŝi rigardus en okulojn de dektri malamikoj…

Ekregis krepusko, nur alte sub la plafono brilis sunradioj.

Fratulino Cecilia malfermis la pordon.

”Vespermanĝo!”

Kunpremiĝis la manoj, krianta voĉo leviĝis el la grupo kaj post ĝi aŭdiĝis zumantaj, tirataj voĉoj. La vizaĝoj estis kvietaj, seriozaj, neniu scias, kien rigardis la okuloj, silentaj, larĝe malfermitaj. La vespera preĝado finiĝis rapide – kaj kiel momentdaŭra ombro malaperis de la vizaĝoj serioza kvieto sen ajna spuro, la lipoj gaje ridetis, la okuloj rigardis vigle kaj petole.

Manjo tenis en sia sino pelvon da supo.

”Ĉu la supo estas bongusta?” demandis ŝin Aloiza kaj ekridis per siaj ruĝaj, dikaj lipoj kaj ŝiaj blankaj negrulaj dentoj brilis.

”Bongusta,” respondis Manjo kaj malrapide sorbmanĝis, iom timeme, kiel ĉe fremda tablo.

Aloiza donis sian pelvon al Rozinjo kaj Rozinjo elverŝis la supon en vazon, en kiu troviĝis malpura lavakvo.

”Vi senkulpa infano, vi!” kriis Aloiza. ”Se oni proponus al ŝi telerlavitaĵon, ŝi trinkus ĝin!”

Ekparolis Tina, la plej maljuna, jam dekkvarjarojn aĝa. Ŝi estis fortkorpa, ŝia vizaĝo montris sanon, iom ruĝa, iom kruda, ŝiaj okuloj rigardis serioze, patrinece. Ŝiaj fortaj, karnecaj brakoj apogiĝis je seĝo; ŝi paŝis alimaniere ol Aloiza: ŝi lulis kun la seĝo kaj la tuta korpo antaŭen kaj malantaŭen, ne de dekstre al maldekstre, kaj ŝi apogis sin sur unu piedon; tiel ŝi faris bruon kaj malrapide moviĝis. Ŝiaj gamboj estis maldikaj, kiel gamboj de dujara infano, ili estis kaŝitaj subjupe.

”Manĝu vian supon, Manjo! La supo estas bona, nur Aloiza estas malica … Vi, eĉ supon vi ne havos, nur atentu!”

La vizaĝo de Aloiza en momento serioziĝis; ŝi mire ekrigardis; ŝi sidis silente ĉe fenestro, ĝis ili faris lumon; ŝiaj lipoj estis duone malfermitaj, malicaj kaj tristaj.

Venis fratulino Cecilia kaj bruligis gaslampon, pendanta de la plafono. Arda blanka lumo disverŝiĝis en la ĉambro.

Ili vestis kaj preparis sin por dormado. Seĝoj bruis, foje aŭdiĝis krieto – foje unu el ili ne sukcesis bone kaj falis dum sindevestado; estis nur timo, ŝi ridis mem kaj ĉiuj aliaj ridis.

Litoj zumis, la interparolado iom post iom silentiĝis, ili nur plu kaŝe ridetis, abrupte, ili nur plu flustris.

Fratulino Cecilia staris meze de la ĉambro.

”Kie estas Antonia? Antonia?”

Kapoj leviĝis en la litoj.

”Antonia!”

Ĉe la fenestro, kaŝita malantaŭ kurteno, staris Antonia. Per siaj lantaj, mallertaj manoj ŝi flankentiris la kurtenon, ŝi venis, kun klinita kapo, kun etenditaj brakoj, kun vizaĝo ridetanta, kvieta, sentima. Ŝiaj okuloj, belaj, nigraj, rigardis maltrankvile, senesprime. Antonia estis blinda.

”Kie vi estis, Antonia?”

”Ĉe la fenestro, fratulino Cecilia.”

Antonia staris ĉe la fenestro horon post horo, kiam la vespero estis bela kaj ŝi rigardis per siaj grandaj, senesprimaj okuloj, kun ridetanta, kvieta vizaĝo. Ŝiaj vangoj ektremetis, kiam sunradio ŝin karesis.

”Kion vi vidis ekstere, Antonia?” demandis ŝin Aloiza.

Antonia ne respondis; ŝi senvestigis sin malrapide kaj ŝi ridetis, kvazaŭ ŝi travivus ion mirindan, al homoj nekompreneblan.

”Ĉu vi ne scias, ke ni havas denove novan knabinon? Manjo estas ŝia nomo.”

Kvazaŭ iuj manoj turnus ŝian kapon, Antonia alrigardis la liton, en kiu kuŝis Manjo.

”Bonan vesperon, Manjo!” ekridetis Antonia. Manjo apenaŭ turnis sian rigardon; ŝiaj okuloj estis lacaj, ŝi tute estis laca; la tago estis maltrankvila kaj longdaŭra, same kiel tiam, kiam ŝi veturis per trajno ek de mateno ĝis vespero.

”Silenton, infanoj! Preĝu kaj dormu! Sankta anĝelo gardanto estu kun vi!”

Fratulino Cecilia estingis la lumon. De nenie aŭdiĝis voĉo.

Foje ekflustris ie mallaŭte, kvazaŭ manplato glitus super la susuranta litkovrilo.

Manjo ne dormis. Ŝi sentis malvarmon en sia nova lito, ŝi sentis kapdoloron kaj la vundo ĉe la gambo kaŭzis al ŝi doloron; foje ŝi sentis entranĉon, ke ŝi povus ekkrii, almenaŭ ekĝemi, sed ŝi ne kuraĝis. Ŝi tremis, ŝi kovris la kovrilon ĝis sia buŝo kaj kunpremis la manojn sub la ĉemizo je sia brusto.

Tuj post kiam la doloro iomete ĉesis, alvenis strangaj, tristaj pensoj. Estis silento, sensona blanka lumo brilis tra altaj fenestroj. Nenie vidiĝis luno, sed la ĉielpeco, kiu brilis super la nigraj tegmentoj, estis tute blanka de la dense poziciitaj steloj.

Per ambaŭ manoj ŝi tenis la litkovrilon al sia korpo; ŝi timis.

Foje io moviĝis ĉi tie, jen tie, foje eksusuris la kapkuseno, io ekĝemis kaj ekmuĝis.

Manjo estis sola, ŝi perdiĝis, kvazaŭ sola meze de arbaro.

Se ŝi vokus sian patrinon, ŝi ne aŭdus ŝin, neniu en la mondo aŭdus ŝin … Ŝi komencis preĝi, sed ŝiaj vortoj subite ĉesis, peza, turmenta plorĝemo leviĝis el ŝia brusto, ŝiaj lipoj tremetis kaj grimacis, ŝi sentis doloreton en okuloj. Ŝi rememoris pri sia eta frato, kiu kuŝas hejme, duone dekovrita, kun malfermita buŝo, kun ruĝaj vangoj, ŝvitinta. Ŝi rememoris pri sia patrino, kiu sidas ĉe la tablo kun lumo kaj kudras; profunde kliniĝis ŝia kapeto, ŝia vizaĝo estas hela kaj ruĝeta pro la lumo. Ŝi trovis kompaton por ĉiuj, ankaŭ por la kanario, kiu sidis tie en la kaĝo tute supre, kun kapeto en plumaro, kiel bela flava bulo … Ŝi volis ekparoli, sed ŝi rigardis ĉirkaŭ si – ĉie en la ĉirkaŭo silento, blankaj vandoj, altaj malafablaj fenestroj, Dio scias, ankaŭ soleca nigra arbaro.

Ŝi kisis medaleton, ŝi fermis okulojn.

”Anĝelo sankta, mia gardanto –”

Sed ŝia litkovrilo skuiĝis abrupte, sur ŝiaj vangoj fluis larmoj, ŝi ne povis tion bari, singlutplorado aperis en la ĉambro.

Ŝi turnis la kapon kaj premis la buŝon kontraŭ la kapkuseno.

De la dua fenestro io ekmurmuris, Antonia leviĝis en sia lito kaj aŭskultis kun kliniĝinta korpo. Ŝi leviĝis, lante tramarŝis la ĉambron, en blanka ĉemizo ĝis genuoj, kun etenditaj brakoj, kun klinita kapo, vaste apertaj okuloj. Ŝi atingis sian liton, ŝi palpis per sia mano sur kuseno, litkovrilo, ŝi tuŝis la hararon de Manjo.

”Manjo, ĉu vi ne dormas?”

Manjo turnis la rigardon, de la fenestro falis lumo sur la etan, ridetantan vizaĝon. Antonia karesis ŝian hararon, ŝian frunton, ŝian humidan vizaĝon.

”Ne ploru, Manjo!”

Kaj ŝi volis al ŝi rakonti ion belan kaj gajan.

”Ne ploru, morgaŭ estos dimanĉo …”

Manjo mem ekridetis – morgaŭ estos dimanĉo. Apenaŭ ŝi turnis sian rigardon, jam ŝin trapenetris varmo kaj laco, ŝiaj okuloj fermiĝis … Baldaŭ ŝi sonĝis pri io tre stranga: tie etendi ĝis herbejo, herboj atingis ŝiajn genuojn kaj ruĝaj kaj flavaj floroj kliniĝis. La suno brilis kaj Manjo ludis per sia granda ruĝa pilko; la gamboj ŝin portis facile, kvazaŭ ili estus flugiloj.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.