La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO DE MARIA HELPANTINO

Aŭtoro: Ivan Cankar

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

Mankis kelkaj tagoj ĝis Kristnasko. Kaj tiam venis gastoj al Aloiza. Unue venis elegante vestita sinjoro, envolvita en varman pelton; li tenis sin iomete klinite, liaj gamboj estis tre maldikaj, sur lia kapo troviĝis nur malmulte da haroj, zorge kombitaj trans lia kalvo; kaj lia vizaĝo estis flava, tute sulkita. Li ridis dolĉe, li klinis sin al Aloiza kaj kisis ŝiajn lipojn kaj ŝian vangon. Poste li demandis al Aloiza, ĉu ŝi estas preta iri hejmen dum la feriaj tagoj.

”Ne!” respondis Aloiza tiel trankvile kaj ŝi alrigardis la vizaĝon de sia patro tiel malvarme, ke li ne kontinuis demandi plu kaj li adiaŭis.

Sekvatage venis eleganta damo. Ŝi spiris peze, ŝi parolis haste kaj distre, ŝi devestis siajn gantojn kaj denove ilin vestis, ŝi rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi iun atendus. Ŝi rigardis al Aloiza kun daŭra atenta rigardo de la piedoj ĝis la kapo kaj fine ŝia rigardo haltis ĉe la pantofloj.

”Kiel turpajn pantoflojn vi havas, Aloiza!”

”Do aĉetu al mi aliajn … Kial vi sekve venis?”

”Ĉu viaj gamboj ne pliboniĝis?” La damo turnis sin al fratulino Cecilia: ”Kio do pri la gamboj? Ĉu ili neniam pliboniĝos? Kion diras la kuracisto?”

De ĉiuj litoj malbonhumoraj okuloj sin turnis al la damo.

Kial ŝi parolas pri gamboj? Kiu donis al ŝi tiun rajton? Prefere ŝi zorgu pri si kaj pri sia ruĝa nazo … Kiam ŝi ĉesas okupiĝi pri la gamboj, fratulino Cecilia starigas antaŭ la liton tolan vandon kaj ĉio realiĝas kvazaŭ nenio okazus, neniu okulo rigardas la turpajn vundojn … Sed la ino venas kaj parolas meze de la ĉambro – laŭdire ŝi eĉ iris sur la straton kaj demandis al homoj: ”Nu, kio pri la gamboj?”

Fratulino Cecilia movis sian ŝultron kaj ne respondis.

”Stranga malsanulejo!” ekkoleris la damo kaj poste demandis al Aloiza, ĉu ŝi preferas dum festotagoj iri hejmen.

”Ne!” respondis Aloiza kaj ne rigardis plu sian patrinon. La sinjorino pasiplene surmetis la gantojn, tretis tien reen, turnis la rigardon kaj fine foriris.

Aloiza sciis, kial ŝi ne volis iri hejmen. Kiam fermiĝis la pordo post la sinjoro, post la damo, ŝiaj ruĝaj lipoj malestime ŝveliĝis, ŝiaj brovoj kunpremiĝis.

Ŝi vidis hejmon, kiu estis bela, vere pli bela ol tiu ĉi granda ĉambro kun nudaj vandoj kaj dekkvar litoj. Tie sur la vandoj troviĝis buntaj tapetoj, bildoj en oraj kadroj pendis ĉirkaŭe.

Sur la planko kuŝis tapiŝoj kaj oni sidis sur larĝaj, remburitaj seĝoj, oni kuŝis sur molaj sofoj kaj kvieta dormiga lumo silente venis tra alta fenestro, de malantaŭ pezaj kurtenoj, kiuj etendiĝis ĝisplanken. En la angulo staris eta tablo kaj sur la tableto troviĝis floroj, peza, agrable laciga, dormiga odoro kuŝis en la ĉambro. Bela estis la ĉambro, sed tute profanita, plena de malicaj pensoj kaj malicaj vortoj.

La patro malofte estis hejme, sed kiam li venis, lia vizaĝo estis bruska, li rigardis malice kaj same malice rigardis la patrino. Ili sidis ĉe tablo, lampo brulis inter ili du. La patro elparolis vorton, tute mallongan, kvazaŭ ĝi hazarde deglitus de liaj lipoj, kaj tiam ili demetis forkon kaj tranĉilon, iliaj vangoj paliĝis, la lipoj tremetis. Ili leviĝis kaj ili staris unu kontraŭ la alia kun kunpremitaj manoj, kun larĝe apertaj okuloj, plenaj de malico kaj malamo. Ĉiu vorto, elparolita per raŭka voĉo, perforte kraĉita el malpura brusto, estis kiel abomena sputaĵo; kaj ili ambaŭ estis alsputitaj, komplete de la frunto ĝis la gamboj aspergitaj. Aloiza ne komprenis tuj dekomence kaj ŝi ploris; sed poste ŝi komprenis, ŝiaj vangoj denove estis plenaj kaj ruĝaj, sed ŝiaj okuloj estis maturaj kaj plenaj de malestimo.

Kiam envenis gastoj, la patro kaj la patrino estis tute aliaj, komplete afablaj kaj ĝentilaj. ”Mia dolĉa Mimi!” diris tiam la patro kaj karesis la patrinon surmane, survange. ”Mia friponeto!” diris la patrino kaj sukeraĉe ridetis. Sed ili ambaŭ estis en tia okazo pli abomenaj ol tiam, kiam ili staris unu kontraŭ la alia kun kunpremitaj pugnoj.

Okazis multfoje, ke la patrino iris malfermi pordon kaj silente kaj kun angoro venis fremda sinjoro. Ne estis ĉiam la sama; ĉiu el ili venadis dum certa tempo kaj poste ĉesis; multaj ili estis. La patrino portis vinon surtablen. Vestita ŝi estis en malpezan, helan negliĝon, ŝiaj brakoj estis nudaj, ankaŭ surbruste ŝia negliĝo estis malfermita kaj vidiĝis ŝia blanka haŭto. Ili sidis dense unu apud la alia, trinkis kaj ridis, la sinjoro metis brakon ĉirkaŭ la patrina kolo, la alian manon li metis sur ŝian gambon, kiu premiĝis al li.

”Ĉu vi deziras vinon, Aloiza?” demandis la patrino.

”Ne, mi ne ŝatas ĝin!” respondis Aloiza, kiu kuŝis sur remburita seĝo kaj ludis per libroj.

Ekflustris la sinjoro: ”Ĉu ne estus pli bone, se … la infano probable …”

Aloiza ne komprenis, li kliniĝis al la orelo de la patrino, sed la patrino ekridis.

”La infano vidas nenion … diras nenion …”

Ŝi sidis tie duone en lia sino, ŝia gambo estis nuda ĝis iom super la genuo. Ŝia vizaĝo ruĝiĝis, ŝiaj okuloj malsekiĝis. Ŝi eksopiris, eĉ pli profunde kliniĝis al li, ŝia kapo tuŝis lian bruston.

”Ni iru!” diris la sinjoro.

Ili iris en alian ĉambron; la pordo estis duone fermita kaj Aloiza aŭdis nedistingeblan brueton, duone obtuzan ridon, duone sonantajn, avidajn vortojn, gargaran pezan spiradon.

Per granda forto la sango plenigis ŝiajn vangojn, ŝi eksentis honton sen scii kial, ŝi kovris la vizaĝon. Kiam revenis post longa tempo la sinjoro kaj la patrino, ili adiaŭis malvarme, ili kisis sin reciproke, lipoj apenaŭ tuŝis lipojn.

Venis foje la patro ebria hejmen kaj ĉirkaŭprenis la patrinon.

La patrino komence rifuzis tion, sed baldaŭ ruĝiĝis ankaŭ ŝiaj vangoj kaj ŝi ridis laŭte. Aloiza kovris per litkovrilo la kapon por nenion vidi. Sed kvazaŭ la malbona spirito dekovrus ŝin, la litkovrilo konstante detiriĝis de ŝiaj okuloj kaj Aloiza rigardis tra siaj duone fermitaj palpebroj; en siaj vangoj ŝi sentis fajron, sed en sia korpo ŝi sentis malforton, io leviĝis kontraŭ ŝia gorĝo, kvazaŭ ŝi trinkus abomenan fluaĵon.

Dumsomere la patrino ofte foriris de la hejmo; restis nur la patro, ĉar li devis frekventi la kancelarion, kaj la servistino restis, kiu estis turpa kaj moroza. Kaj en tiaj okazoj la patro venadis hejmen en societo de fremdaj virinoj. Foje venis kun li timema, malriĉe vestita knabino, havanta nur dekkvar jarojn; en sia mano ŝi portis korbeton da floroj, kiajn infanoj vendas surstrate kaj en gastejoj. Ŝi venis kaj restis ĉe la pordo kaj ĵetis rigardojn al Aloiza, kiu kuŝis sur la sofo, jam devestita kaj kovrita. La patro ekridis kaj kaptis ŝin ĉemane.

”Nu, paŝu antaŭen, knabino, ne timu min!”

Ŝi apenaŭ montris rifuzon, ŝiaj okuloj timeme rigardis, ŝi iris kun li, eksidis apud li sur sofon. Li malfermis botelon, enverŝis vinon.

”Trinku!”

Aloiza sentis emon krii al ŝi: ”Fuĝu! Iru hejmen kaj kaŝu vin en liton!”

Sed la knabino trinkis. Per eta timema mano ŝi prenis glason, iomete fermis la okulojn kaj trinkis; la patro rigardis ŝian vizaĝon per aŭdacaj okuloj, rido montriĝis sur liaj lipoj, liaj sulkoplenaj vangoj pleniĝis per sangogutoj. Li ĉirkaŭprenis ŝin, li sidigis ŝin pli proksimen al si, fine li sidigis ŝin en sian sinon. Kaj la knabino trinkis, jam ruĝiĝis ŝiaj vangoj, antaŭe tiel blankaj kaj kompatindaj. Sed same kiel ruĝiĝis ŝiaj vangoj, el liaj vangoj malaperis eĉ tiuj kelkaj sangogutoj, kiuj antaŭe ilin plenigis. Nun ili estis magraj, grize flavaj kaj liaj okuloj brulis.

Aloiza rigardis, tremetis, ŝi plene malfermis okulojn, por ke la patro ŝin rimarku kaj timiĝu – sed li ne vidis ŝin, li ridis kaj devestis la knabinon, kiu kuŝis en lia sino kaj skue ridis, ebria, duone sveniĝinta. Aloiza vidis, ke ŝiaj strumpoj estis ŝiritaj, super la genuo ligitaj per ordinara ŝnuro: ŝi vidis, ke ŝia povra ĉemizo estis malpura kaj flikita; sed ŝia korpo estis blanka kaj tenera, apenaŭ ĝermis junaj mametoj…

Aloiza sentis, kiel ĉio antaŭ ŝiaj okuloj eklulis, ŝi turnis sin al la vando, kvazaŭ gardanĝelo ĵetus litkovrilon sur ŝian kapon – malaperis ĉio kaj ŝi vekiĝis nur tre malfrue en nokto; ŝi fartis ege malbone kaj ŝi komencis serĉi akvon en la mallumo…

Foje ekkverelis la patro kaj la patrino; la patro frapis la patrinon pugne vizaĝen, la patrino vundgratis liajn vangojn per siaj ungoj. Post tio ili disiris; la patrino plenigis la valizojn kaj foriris. Sed ŝi baldaŭ revenis, la patro mem iris ŝin kunpreni.

Jam tuj la unuan tagon, kiam ŝi revenis, ili staris unu kontraŭ la alia per kunpremitaj pugnoj, iliaj okuloj estis plenaj de malico kaj malamo. Sed disiri ili ne povis; foriris la patro, foriris la patrino, sed ili ambaŭ revenadis hejmen, plene sakrilegiitan kaj sputitan, kaj ĝuste pro tio, ke la hejmo estis sakrilegiita.

Sed la doktoro estis milda homo; li rigardis iomete ĉirkaŭ si kaj vidis, kiel la tapiŝoj, la tapetoj, la sofo estis sputitaj kaj tial li ordonis, ke Aloiza devas foriri en malsanulejon. La patrino ekploris, sed tuj post kiam venis etaj larmgutoj el ŝiaj okuloj, eksonis surstrate muziko kaj la patrino rapide paŝis al la fenestro…

En la tempo de kristnasko kaj de pasko ili venis, sed Aloiza ne volis iri kun ili; se oni volus ŝin kunirigi perforte, ŝi kroĉus sin al la lito per ambaŭ manoj, ŝi mordus per siaj fortaj dentoj kaj ŝi batus ĉirkaŭ si per siaj pugnoj. Okaze de festotagoj ŝi ricevis kukojn kaj dolĉaĵojn, oranĝojn, paskoovojn; ŝi disdonis ĉion tion al siaj kamaradinoj, ŝi mem manĝis de tio nenion…

Malestime ŝveliĝis ŝiaj lipoj kaj ekstaris ŝiaj brovoj, kiam la pordo fermiĝis; la vivo foriris kaj la okuloj rigardis post ĝi sen kompato, plenaj de malestimo.

”Kial vi ne volas iri hejmen?” demandis Brigita.

Aloiza apenaŭ turnis rigardon kaj ne respondis. Sed Brigita irus kun tiel riĉa sinjoro, kun tiel eleganta damo al ilia riĉa hejmo, en grandan domon, kie troviĝas sufiĉe da ĉiaspecaj dolĉaĵoj. Ĉar ankaŭ Brigita klinis sian kapon flanken kaj aŭskultis, kiam la vivo ŝin preteriris, ŝi konsterniĝis kaj ŝi tuj obeus, kiam ekstere preter la fenestro iris la oldulino kaj ŝin invitis…

Sed la hejmo de Brigita ne estis bela. Ĝi troviĝis tie ie en la antaŭurbo, kie la domoj, apenaŭ finmasonitaj, jam estas malnovaj kaj splenaj. Ili loĝis en la teretaĝo, en du humidaj ĉambroj, kie ĉio estis malhela, frida, malafabla. Nur proksime al vespero ekbrilis iomete da suno, sed ĝi tuj malaperis malantaŭ la alta tegmento, ja la korto estis malvasta kaj ĉiuflanke staris tre altaj muroj.

Multaj homoj loĝis en tiuj du ĉambroj; ili venis malfrue vespere por dormi, sed antaŭ ol ili endormiĝis, ili ludis kartojn, ili laŭte interparolis kaj ridis, ili ankaŭ ofte kverelis kaj foje ili malfrue en la nokto portis el la ĉambro ebrian homon, vunditan per tranĉilo. Kvin viroj estis, ĉiuj laboristoj; unu el ili havis kun si amatinon kaj infanon, sed la infano estis malsana kaj baldaŭ mortis. La patrino de Brigita estis bela kaj fortika virino; ŝi ne laboris multe; ŝi sidis ĉe la tablo kaj gaje interparolis, posttagmeze ŝi dormis. La patro estis magra, palhaŭta kaj timema, li paŝis kun klinita kapo kaj malmulte parolis; li laboris dum la tuta tago kaj la monon, kiun li perlaboris, li donis al la patrino. Foje – sabate, kiam troviĝis multe da mono en la domo – ili preparis belan vesperon, ili manĝis kaj trinkis ĝis malfrue en la nokto, iu ludis akordeonon, aliaj dancis. Trinkis ankaŭ Brigita, ŝi sidis sur la lito, ŝi rigardis kaj ridis. Kiam jam fariĝis malfrue, ĉiuj laŭvice ĉirkaŭprenis ŝian patrinon kaj ŝin kisis, kaj la patrino estis gaja, ŝia vizaĝo estis tute ruĝa kaj ŝi ridis sonore. Poste ili iris en alian ĉambron, brue fermiĝis la pordo kaj aŭdiĝis stranga krio, rido, aŭdiĝis tumulto kaj renversado. La patro restis ĉe Brigita, li estis pala kaj liaj okuloj brilis strange. Li marŝis en la ĉambro kvazaŭ ebria, poste li ekkuŝis, sed li ne endormiĝis, ja Brigita vidis, kiel liaj okuloj brilis en mallumo … Io stranga foje okazis. Estis vespero, kiam revenis la laboristoj kaj venis ankaŭ Francisko, forĝisto; altstatura kaj forta fraŭlo li estis, liaj manoj estis nigraj. Li venis kaj la patrino lin salutis afable, ŝi portis por li vespermanĝon kaj ili sidiĝis kaj vespermanĝis.

Post la vespermanĝo la patrino demetis bluzon, tiel ke aperis nudaj brakoj kaj Francisko ŝin ĉirkaŭprenis kaj ŝin kisis kaj ankaŭ ŝi metis siajn nudajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon. Post tio la patrino ekkuŝis en la lito sur litkovrilo kaj laŭte ridis, siajn manojn ŝi metis subkapen kaj ŝiaj mamoj spirleviĝis alten.

Tiam malfermiĝis la pordo kaj envenis la patro. La patrino ne moviĝis, ŝi apenaŭ iomete turnis kapon kaj diris: ”Ekstere vi havas vespermanĝon, tie vi manĝu!” La patro sin turnis, sed kiam li jam atingis la pordon, li revenis, li balancis kvazaŭ ebria, paŝis al Francisko kaj Francisko ekkriis kaj puŝis la patron brusten, tiel ke li koliziis kontraŭ la muro, sed poste li mem kunfalis kaj la planko pleniĝis de sango. La patrino saltis el la lito, ŝi kriis: ”Francisko! Francisko!” kaj surgenuis ĉe li.

Poste ŝi subite eksilentis, leviĝis kaj malrapide iris kontraŭ la patro, staranta ĉe la muro kaj tremanta pro angoro, etendanta la manojn por sin defendi. Sed la patrino ne batis lin, ŝi nur montris per sia fingro al la pordo kaj la patro foriris. Jam venis multaj homoj, ankaŭ la kuracisto venis, maltrankvilo kaj bruo troviĝis ĝis malfrue en la nokto … Francisko revenis post kelkaj semajnoj, sed la patro aperis neniam plu.

Tiuj ĉi memoroj ne estis tute klaraj kaj ili perdiĝis pli kaj pli. Viva kaj klara tamen estis en ŝia koro tiu vespero, kiam ŝi travivis strangan ĝojon, teruran kaj belan samtempe. Loĝis tie laboristo, turpa kaj senkaraktera homo. Akvapale kaj senfide rigardis liaj okuloj, liaj brakoj kaj gamboj estis longaj kaj mallertaj, kvazaŭ simiaj, li malmulte parolis, kiam aliaj gajis, retiri ĝis kaj kaŝiĝis lia malkonstanta rigardo. Nur unufoje vidis Brigita, kiel vekiĝis la vivo en li; sola li estis hejme, sidante ĉe la tablo, kiam venis el la alia ĉambro la amatino de la laboristo, malaltstatura kaj dika, mallerta ino, ĉiam malpura kaj senzorge vestita; ŝi iris preter la tablo kaj li subite etendis sian longan brakon, tiris la inon al si kaj komencis ŝiri la bluzon de ŝia brusto, tiel ke ŝi momente estis tute nudigita. Ŝi staris kaj miris kaj ne diris ion alian ol: ”Nu nu!” Sed li ŝin kaptis kaj ŝin puŝis en la alian ĉambron, li nenion diris kaj eĉ la pordon ne fermis post si. Kiam la ino revenis, ŝi ridis kaj daŭre miris:

”Kia homo! Kia besto!” Ŝi ridis duonvoĉe kaj iris en la kuirejon … Dum dimanĉoj Brigita estis sola hejme, ĉiuj aliaj iris for kaj ne revenis ĝis nokto. Ili ŝlosis ŝin en la ĉambron kaj ŝi kuŝis en la lito kaj multe pensis kaj ankaŭ ploris, kiam noktiĝis kaj en la ĉambro estis tede kaj senvoĉe. Nur la longbraka laboristo foje venis, li iris tra la ĉambro kun klinita kapo, li ne turnis la rigardon kaj iris dormi. Tiel estis tiam, en tiu vespero, kiam ankoraŭ dormeme briletis tie alte sur la tegmento kaj poste estingiĝis kaj ĉion kovris soleca krepusko.

Brigita estis trista; ŝi pensis pri tiu homo, kiu ne kredis je Dipatrino kaj mortis kiel idolano. Tiam venis la longbraka laboristo kaj kiam li duafoje preteriris, li haltis ĉe la lito. Lia kapo kliniĝis, liaj okuloj rigardis gape kaj flamiĝis. Brigita okulstreĉis en lian vizaĝon kiel sorĉita kaj tremetis. Tiel li alpaŝis ŝin, ĵetis la litkovrilon surplanken kaj klinis sin profunde al ŝi. En la lito kuŝis juna korpo, malbela kaj ĝibohava, ĝi tordiĝis kaj tremetis, ŝia brusto ĝemis … Ek de tiam ŝiaj okuloj postrigardis lin, kie ajn li iris, ili timis kaj vokis lin. Sed li ne turnis plu sian rigardon kaj venis neniam plu.

Vekiĝis foje Brigita dumnokte, ŝi rememoris kaj ŝia tuta korpo skuiĝis; ŝiaj manoj premiĝis laŭlonge de la korpo, ŝi tremetis de la malkomprenebla sovaĝa volupto kaj ŝia brusto ĝemis kiel en tiu vespero … Deziris Brigita kaj ŝi ne sciis, kion – tie ekstere preteriris la vivo kaj invitis. En ŝiaj okuloj estis skribita sopiro kaj sur ŝia vizaĝo estis skribita peko, ĝi parolis el ŝiaj vortoj. Tial la aliaj knabinoj ŝin evitis kaj ŝin timis; malpura estis ŝia vizaĝo, ŝi estis turpa kaj ĝibohava, kiel oldulino, kiu iris pretere kaj rigardis tra la fenestro dum vintraj noktoj…

Ankaŭ Manjo ne volis iri hejmen. Venis ŝia patrino por ŝin inviti, sed Manjo preskaŭ ektimis. Tiel malproksime jam estis ŝia hejmo kaj ĝi perdiĝis pli kaj pli en malproksimo, apenaŭ ŝiaj okuloj ĝin povis vidi en nebulo. Kaj kiam ili ĝin ekvidis, ŝia koro plenis de kompato, ĝi konvulsiis kaj ekdoloris … Jes, tie surtable dormeme brulas lampo, jam estas malfrue, eble jam meznokto. En la lito, en krepusko, kuŝas la malgranda frato, li estas dekovrita kaj ŝvitoplena, lia duonaperta buŝo haste malfacile spiras; nun li ekĝemis, li ekscitiĝis en la dormo.

Ĉe la tablo sidas la patrino kaj kudras, ŝia kapo kliniĝas profunde; ŝia mano moviĝas rapide, la kudrilo enpikas egalritme, senĉese. Sed nun haltis la mano, la okuloj streĉe rigardas kaj nenion vidas, trankvile gutas larmoj senĉese, jam ili fosis du sulkojn sur ŝiaj vangoj … Malproksime tio ĉi estis, ne plu estis la hejmo, ŝi sentus timon, se ŝi kuŝus tie sur la malnova sofo, ne povante endormiĝi kaj aŭskultante ĝis malfrua mateno, kiel eksonas sopiroj, obtuzaj ĝemoj – el la nokto, Dio nur scias de kie, venus la sonoj de la vunditoj, perditoj…

Sed antaŭ tio foje hejme estis gaje kaj feste. Venis al ili juna kaj bele vestita viro; gaja li estis ĉiam kaj laŭtvoĉa, primavero venis kun li en la domon. La patrino tute ŝanĝiĝis; ŝiaj okuloj ridis kiel antaŭe neniam, ŝi vestis sin bele, hejme ŝi portis belajn ŝuetojn kun maŝo, puntan antaŭtukon, kaj kiam ŝi foriris dehejme kaj ŝin akompanis la juna sinjoro, ŝi portis surkape ĉapelon kun floraj kaj silkaj rubandoj, sur la manoj ŝi portis gantojn, ĉirkaŭ sia manradiko ŝi portis orumitan braceleton.

En dimanĉaj vesperoj staris vinboteloj sur la tablo kaj kiam fariĝis malfrue, la patrino preparis teon kaj poste ŝi iris kun la sinjoro en la ĉambron. Tie ankoraŭ tintis glasoj, aŭdiĝis flustrado profunde en la nokton. Manjo estis narkotita de la vino, de la teo, de belaj pensoj kaj baldaŭ ekdormis. Kiam ŝi vekiĝis, la patrino jam sidis ĉe la tablo; ŝiaj okuloj estis iomete ruĝaj, ankoraŭ dormemaj, ŝiaj lipoj estis kiel fajrigitaj; ŝi laboris rapide kaj ŝi ektimis ĉiam, kiam batis la horloĝo sur la vando; tiel ventrapide fuĝis la tempo … Foje ŝi per ambaŭ manoj ekprenis sian kapon, poste ŝi volvis humidan tukon ĉirkaŭ sia frunto. Sed tiam neniel aperis larmoj el ŝiaj okuloj, same ne sopiroj el ŝia buŝo; eĉ dumnokte, kiam ŝi sidis ĉe la tablo kaj brulis la lampo kaj ekstere jam leviĝis nebula aŭroro, troviĝis rideto sur ŝiaj bruliĝintaj lipoj … Manjo ne povis ekdormi, ĉar doloris ŝia vundo kaj tiam ili interparolis serioze, per flustraj voĉoj. Rakontis la patrino, ke jam tre proksimiĝis alia vivo; ŝia mano por momento haltis, en ŝia frunto sentiĝis bato kaj en tempioj, kaj la patrino sin ekprenis ĉekape. ”Tiel mi ne povas plu, Manjo … Nun ni bezonas multon kaj oni devas … labori. Se oni nur povus … tiel nokton post nokto. Sed oni turnas rigardon al la lito kaj ĉio haltas, la mano ne movas sin plu, kvazaŭ farita el plumbo … Baldaŭ estos alie, Manjo; nur plu unu jaron, ne pli, eĉ malpli ol unu jaron, kaj tio pasas tiom rapide. Nun baldaŭ venos kristnasko, poste pasko – kvazaŭ tio jam estus morgaŭ, ŝajnas al mi. Poste ni ne restos plu ĉi tie, Manjo. Ni transloĝiĝos en alian loĝejon, ni aranĝos al ni tute novan meblaron. Mi jam scias, kiel aranĝi al ni loĝejon, mi jam ĉion bone pripensis … ” Kaj la patrino rakontis, kiamaniere ŝi planas aranĝi la loĝejon. Ĉion ŝi jam vidis tiel klare antaŭ si, kvazaŭ ŝi jam promenus en bele aranĝitaj ĉambroj, kie la kvieta suno brilas tra la fenestroj, preter malhelruĝaj kurtenoj. Manjo aŭskultis gaja kaj kiam ŝi ekdormis, ŝi transloĝiĝis en tiujn sinjorecajn ĉambrojn; en bela jupo ŝi sidis sur sofo, tapiŝoj kuŝis sur la planko, de plafono pendis lustro kaj sur eta tablo, tiel ke ŝi povis ĝin atingi permane, staris kovrita plektita korbeto, plena de konfitaĵoj … Venis kristnasko kaj venis pasko, sed la juna sinjoro foriris kaj revenis neniam plu. La patrino ploris, kiam li adiaŭis, tute ruĝaj estis ŝiaj okuloj, ŝiaj vangoj estis strange lentugaj; ŝi akompanis lin kaj kiam ŝi revenis, ŝi daŭre ploris; ankaŭ Manjo estis plena de tristo. Li promesis reveni baldaŭ kaj skribi; sed neniam li skribis kaj neniam li revenis. La unuan nokton post lia adiaŭo la patrino laboris ĉe la tablo; ŝiaj larmoj glitis silente, ŝi eĉ ne eksopiris. Sed subite ŝi ploris laŭte.

”Neniam plu li venos, neniam plu!” – Kaj vere li ne venis.

La patrino malĝojiĝis, sed en sia koro ŝi ĉiam pensis, ke li revenos. Jam pasis longa tempo, jam pasis unu jaro, pasis du jaroj; kaj ankoraŭ ĉiam, kiam ekstere sonis paŝoj, la patrino ekscitiĝis kaj alaŭskultis kaj iris malfermi la pordon; ĉiam ŝi ankoraŭ sin apogis foje vespere al la fenestro kaj rigardis kun streĉitaj okuloj, kiam de fore proksimiĝis nedistingebla vira staturo – sed tiu homo turnis en flankan strateton, Dio scias, pri kiu temis … Ŝiaj haroj fariĝis nun grizaj kaj ŝi ne vestis sin plu bele; ĉio kuŝis neuzita en la ŝranko: la ruĝaj ŝuetoj kun la maŝo, la punta antaŭtuko, la primavera ĉapelo kun la floroj kaj la silkaj rubandoj.

Manjo ne deziris iri hejmen, nur en ŝia memoro plu trovi ĝis la hejmo, en ŝia koro ĝi ne ekzistis plu. La sufero estas tie ekstere, nura tristo kaj amaro. Malice rigardas la okuloj kaj se ili rigardas milde, ili plenas de larmoj. Jes, nenio alia krom la malico kaj sufero. Sed en ŝia koro restis tiu neklara bildo, restis tiuj belaj sonĝoj pri ”alia vivo”. Manjo esperis pri la alia vivo, sed ŝi esperis apenaŭ konscie, sen larmoj kaj sen sufero.

Tie la ĉielo klaras, senfinas, ĉio kvietas, nenio profaniĝas; vastiĝas verdaj herbejoj, buntaj ĝardenoj en senfino; ĉiuj vizaĝoj tie estas trankvilaj kaj afablaj kaj la okuloj rigardas ĝoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.