La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO DE MARIA HELPANTINO

Aŭtoro: Ivan Cankar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IX

Ekstere brilis printempo, bela kiel neniam antaŭe. La tuta ĉambro estis plena de la suno, ĉiuj koroj estis de ĝi plenaj.

Kaj espero, antaŭe tiel necerta, leviĝis al la klara celo kaj ĝin atingis.

Leviĝis foje Manjo en la lito, sveltaj manoj sin apogis sur kuseno kaj ŝi rigardis tra la fenestro. Tie supre brilis peco de lazura ĉielo; ŝajnis al ŝi, ke ĝi estas proksime, tiel proksime, ke ŝi preskaŭ povus ĝin tuŝi; rigardis ĝi gaje suben, rekte al ŝiaj okuloj, ridis kaj ŝin invitis…

Aŭtuno estis, kiam venis Manjo, tiam ankoraŭ juna kaj infaneca. Ne pasis nur vintro dume, longa vivo dume pasis.

Ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis plene; blanka ĝi estis kiel antaŭe kaj eta, sed nenio infaneca plu troviĝis sur ĝi. En ŝiaj okuloj ne plu sentiĝis maltrankvilo kaj timemo; ili rigardis serioze kaj rezigne, kiel rigardas okuloj de oldulo, kiu konsumis sian vivon…

Io trakuris ŝian korpon en la unua vespero kaj ŝi ekploris; nun jam estis malproksimege tiu vespero kaj ĉio, kio okazis antaŭ ĝi.

Venadis la patrino kaj kunportis donacojn; Manjo tamen sentis, ke la patrino venas el ege malproksima loko, el alia mondo; vidis ŝi ŝin kiel tra diafana kurteno, kompatindan pilgrimantinon, kunportanta donacojn. Kaj la patrino rakontis pri la hejmo, pri najbaroj, pri tuta tiu malproksima mondo; ĉio, pri kio ŝi parolis, estis trista kaj malgrandformata kaj ridinda, tiel ke Manjo ne aŭskultis atente kaj nur fojfoje ridetis, kvazaŭ kompate. Apenaŭ ŝi konsciis, ke temas pri kompato; prenis ŝi foje la manon de la patrino kaj ĝin premis per ambaŭ siaj maldikaj ostecaj manoj, tirante la patrinon al si – kompatindan, lacan, laboristan manon. Poste ŝi lasis ĝin, ŝi ne konsciis plu pri sia kompato, ankaŭ ne pri la patrino, ŝi rigardis tra la fenestro, kie brilis la suno kaj invitis…

Ŝia korpo jam preskaŭ tute malaperis. Maldikaj, kurbiĝintaj kaj volviĝintaj ostetoj estis kovritaj per diafana haŭto; ŝiaj fingroj estis kiel longaj birdaj ungoj; vangoj ne plu ekzistis, ŝiaj lipoj fariĝis pli maldikaj, el profundaj kavoj rigardis nenature grandaj, trankvilaj okuloj. El la ostoj gambaj kaj dorsaj disvastiĝis malsano en ŝia tuta korpo. Malfermiĝis vundoj surnuke, aperis krustoj ĉe la oreloj, ŝveliĝis subite eĉ ŝiaj polmoj kaj pro longtempa kuŝado vundiĝis ankaŭ ŝia dorso. Post tio translokiĝis la malsano en ŝian pulmon kaj fine en stomakon. Ŝiaj lipoj estis varmegaj kaj ili vundrompiĝis, en iliaj anguloj kolektiĝis ŝaŭma salivo.

”Ĉu vi tre suferas, Manjo?” demandis la patrino kaj larmgutoj glitis sur ŝiaj vangoj.

Manjo ekmiris; nur iomete ŝi ridetis kaj skuis sian kapon, ĉar la haroj daŭre falis sur ŝian frunton kaj tiklis ŝiajn vangojn.

Vidis ŝi la patrinon kaj pensis, kial glitas larmoj sur ŝiaj vangoj; sed jen, pro ŝi ili glitas!…

La patrino ploris, sed Manjo ne estis trista kaj ŝi ne suferis.

Kio estas sufero? Tie malproksime ĝi estas, ekstere, profunde el la valo ĝi zumas. Foje ŝi ĝemspiris, turniĝante en la lito, sed ŝi mem ne aŭdis sian ĝemspiron kaj ne sentis ĝin. Ŝi spertis suferadon lastafoje, kiam mortis la kanario. Kompatinda kanario, mortigita de la vivo…

Foje ŝi kunpremis okulojn; ŝi ne estis dormema, nur ŝi ne emis rigardi. Venis la patrino; Manjo aŭdis ŝiajn paŝojn, sed ŝi ne levis la palpebrojn. Kaj kiam la patrino paŝis al la lito, ŝi ekploris laŭte. ”Manjo! Manjo!” Kial do ploras la patrino?

Malfermis ŝi iom post iom siajn okulojn, ŝi ekridis kaj etendis la manon. ”Ĉu vi ankoraŭ konas min, Manjo?” Kiel infanaspekta estas la patrino! Kiel infana vizaĝo estas ŝia vizaĝo, plena de larmoj kaj timiĝinta. Kial ŝi ne konus la patrinon?

Sed ŝi ne emis paroli kaj ŝi mem ne sciis, kio okazis, – denove kunpremiĝis ŝiaj palpebroj kaj nur iomete brilis la blankaj okuloj tra la malhelaj brovharoj. La patrino genuis apud la lito, kaŝante la vizaĝon sub la littuko, plorante. Tiam venis sacerdoto, Manjo lin ekkonis laŭ lia peza kamparana iro, ĉar li portis per najloj ferumitajn ŝuojn. Ŝi ne ŝatis lin; altstatura kaj magra li estis, ankaŭ lia vizaĝo estis alta kaj magra kaj lia nazo elstaris kiel birda beko. ”Ne ploru, sinjorino, ne ploru. Estu ĝoja, ke Dio ŝin vokos al si. Tia vivo – ne estas vere vivo. Ŝi estas ĝena por la mondo kaj por si mem … ” Manjo aŭskultis kaj ridis en sia koro. El malproksimo venis tiuj ĉi voĉoj, sed ili estis pure klaraj kaj kompreneblaj. El la valo aŭdiĝis parolo, tiel serioza kaj solena, kiel parolas infanoj, kiam ili sin aranĝas plenkreskaj kaj marŝas tra la ĉambro, tenante ĉifonpupon en la manoj aŭ la cilindroĉapelon de la patro sur la kapo kaj lian longan pipon en la buŝo … Kaj pri morto ili parolas kun respekto kaj timo, kiel infano parolas pri feo … Kompatinda patrino, plorplena infano, kompatinda beknaza kaplano! Pro kio via kompato?…

Ili parolis pri morto, tiel ankaŭ Manjo pensis pri ĝi. Baldaŭ post tio, kiam ŝi venis, ŝi rimarkis ĝin kaj rapide alkutimiĝis, kvazaŭ temus pri amikino, najbarino. Jes, en la ĉambro ĝi estis, olda estiminda panjo, paŝante silente kiel fratulino Cecilia, ĝi paŝis jen al tiu, jen al jena lito kaj ĝia vizaĝo estis afabla.

Sidis ĝi dumnokte en la angulo, sur la malalta seĝo, kalkulante globetojn de sia rozario kaj dormetis … Ĉiuj sciis, ke ĝi troviĝas en la ĉambro kaj ne atentis pri ĝi, ankaŭ ili malofte pri ĝi parolis, ĉar ili nek antaŭ ĝi sentis timon, nek amon. Tie ĝi estis, kiel tablo meze de la ĉambro, kiel blankaj vandoj, kiel dormetanta lumo antaŭ la kripo…

Nur iam Manjo ektimis; estis dumvintre, kiam ŝiaj vangoj ankoraŭ estis plenaj kaj ŝiaj okuloj ankoraŭ rigardis malpacience.

Ĉe la lito troviĝis la patrino kaj fratulino Cecilia kaj la patrino estis tute ĝoja, ĉar troviĝis kelkaj sangogutoj en la vangoj de Manjo. Kaj tiam diris fratulino Cecilia: ”Ankoraŭ troviĝas ebleco, ke la afero turniĝos al pli bona stato kaj printempe ŝi povus nin forlasi … ” Manjo, sidanta, apogis sin je la kapkuseno, tiel tiuj vortoj ŝin ekscitis. Tiam Manjo ne sciis, ĉu ŝi ekscitiĝis pro ĝojo, ĉu pro timo. Sed dumnokte ŝi sentis siajn vundojn, ŝi palpe tuŝis sian malsanan korpon plorante … En tiu tempo la vizaĝo de Morto estis pli fremda kaj pli terura ol post tio, ne ankoraŭ ĝi estis afabla oldulino, enhejmi ĝinta en la ĉambro – sed en tiu vespero ĝi vokis ŝin. Trista ŝi estis kaj ŝi ne komprenis kaj ankaŭ ne pensis pri tio, de kie venas la tristo…

Sed nun ŝi komprenis ĉion, ŝiaj pensoj, antaŭ tio maltrankvilaj, malklaraj, nun marŝis sur la bela ebena vojo, rekte al la celo, de ĉiam por ŝi distinita, de ĉiam de ŝi antaŭsentita.

Same kiel floro en varma ĉambro disfloris ŝia animo, dum ekstere, en malvarma aprila vetero apenaŭ komencis krevi la unuaj ĝermoj.

Infanece kaj malracie ŝi iam esperis je ”alia vivo”, pri kiu rakontis al ŝi la patrino, ke ĝi ie troviĝas, ke ĝi subite venos, ”post kristnasko probable aŭ post pasko … ” Sed ĝi ne venis, pasis kristnasko, pasis pasko, la patrino sidis antaŭ la lampo, profunde kliniĝinta, zorgemo sulkigis profunde ŝian vizaĝon.

Malracia estis tiu espero, espero je miraklo. ”Nur plu hodiaŭ kaj morgaŭ, post kiam mi vekiĝos, ĉio estos alie …”

Neracia kaj nekonstanta espero, kreskinta el la malsana koro, el la zorgemo kaj sufero, perdita, vaganta sur la deklivaj padoj, malproksime de la bela ebena strato. Antaŭsento estis tiu ĉi espero, maltrankvila kiel antaŭsento, malkreskanta, jen alte flamiĝanta, najbaro al malespero kaj atendado…

Tiel ĝin sentis Manjo, ĝis ŝia animo disfloris kiel floro en varma ĉambro.

Nun ŝi malfermis la okulojn kaj rigardis kontraŭ ĉielo, kiu invitis, kaj ŝi ekridetis…

Ekstere estis printempo, bela, kiel neniam ĝis tiam. La knabinoj rigardis al la ĉielo, kiu brilis klare kaj varme, al la gaja suno, kiu ridis kaj tra la fenestro venis svati, ili preparis sin por foriro. Strangajn rakontojn ili rakontis kaj en tiuj rakontoj estis tiom da glorhava atendado! Ĉiuj, kiuj povis survojiĝi, preparis sin por foriro, en belan landon, en alian vivon. Multaj estis tie jam pasintjare kaj ili rakontis, per pura kaj mistera gajo, kiel infanoj rakontas pri sankta Nikolao, kristnasko kaj pasko.

Fine de majo ili survojiĝas. Kiel al gaja nupto, feste vestitaj, ridantaj kaj jubilantaj. Fratulino Cecilia iros kun ili; sube antaŭ la granda pordo atendos tri ĉaroj, la ĉevaloj senpacience frapos per hufoj, la stiristo retrorigardos kaj instigos.

”Rapide, rapide, por ke ni ne maltrafu la trajnon!” Rapide, rapide ek! Kaj sur vastaj, senmezure longaj stratoj, preter altaj domoj, tra polvoplena urbo. Adiaŭ, polvoplena urbo, adiaŭ sinjorino grafino! Estu laŭdata Jesuo Kristo! … Jen ek en fervojvagonojn; jam hurlas la trajno, jam ekkrakis, skuiĝis la vagono … Adiaŭ, urbo, adiaŭ valo, adiaŭ vivo! La trajno skandas, egalritme, obtuze, estas frapado kiel tiktakado de nevidebla giganta horloĝo. Ek al fenestro, infanoj! Jen ekstraordinare granda urbo tie sube, kun sennombre multaj sveltaj altaj fabrikkamentuboj – la urbo estis kaj jam pasis, ĝi sinkis.

Kaj nun jen, kampoj kaj herbejoj kaj altaĵoj, alia mondo, nova vivo … Suno, suno, suno! Kie estas tiu suno, kiu brilis tie sube? Ne plu ĝi ekzistas, nur plu espero ĝi estis, nur antaŭsento!

Kaj ĉi tie estas la suno, ĝi disvastigas sian reĝan riĉon sur la tuta vasta firmamento, sur la tuta vasta tero. Alta kaj supermezura, ĉio estas droninta en ĝi … Tiel Dio honorariis la firman kredon…

Kaj tiu kredo estis pli kaj pli maltrankvila, ju pli belaj estis la tagoj kaj pli varmaj la noktoj. Survojen, survojen! … Tie la tuta pejzaĝo estas senfina ĝardeno. Balanciĝas la arboj en sunplenaj sonĝoj; la floroj revas kaj la homo preteriras kaj aŭdas la revojn kaj iĝas feliĉa, en la suno kaj sonĝoj perdita.

Papilioj flirtas en la aero kaj sammaniere, kiel ili moviĝas en la varma hela aero, estingiĝas kaj bruliĝas iliaj flugiloj…

En iliaj koroj estis firma kredo, atendanta realiĝon. Kiam ili dumvespere flustris, sonĝis kun vaste apertaj okuloj, strangaj, helaj kaj dolĉaj fabeloj transplektis la someran hejmon, trovi ĝinta sub la vera suno, meze de la vasta ĝardeno. Noktprofunde ili flustris pri la fabelo, kiu efektiviĝas, sonĝis ili dumdorme ĝis la mateno pri mirinda verdkreskaĵo, altaj arboj, balacantaj envente, pri floroj, revantaj. Kaj de la arboj pendis oraj pomoj, arĝenta estis la sablo sur senvoĉaj padoj, princoj tie promenis, belaj kaj junaj; en arbusto sidis gnomo kun granda peltĉapo surkape, flaranta tabakan pulvoron. Ili postkuris unu la alian sur la herbejo, kie mola herbaro kreskis ĝisgenue, ili estis vestitaj en malpezaj ĉemizoj el arĝenta araneaĵo, ili sin ĉaskuris reciproke kaj ridis, tiel ke la tintanta voĉado etendiĝis ĝisĉielen, kie sidis fratulino Cecilia sur malalta ora seĝeto, plektante ŝtrumpojn, rigardante suben kaj ridetante; sed post la barilo sidis sinjorino grafino, petante, ke oni malfermu al ŝi la pordon; ŝia nazo estis tre stranga, simila al saligita panplektaĵo; kaj Aloiza paŝis tien –”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” – kaj ŝi detranĉis la krakenon…

Manjo foje aŭskultis, kiam ili interparolis. ”Kial ni atendas?”

–”Por ke Manjo mortu. Ŝi suferus, ĉar ŝi pensas, ke ŝi venos kun ni.” –”Pasintjare en tiu sama tempo ni jam troviĝis ekstere kaj ne estis tia suno kiel ĉijare. Jes, ekstere ĉio jam estas verda, ĉio floras.” –”Kial ŝi ne mortas?” –”Morgaŭ probable … Nur ĝis dimanĉo ni plu atendos, kaj se ŝi ne mortos, ni iros.” – Manjo demandis matene al fratulino Cecilia:

”Ĉu mi ne iros kun vi?” –”Kompreneble, ke vi kuniros!”

Kaj dum la suno brilis tiel gaje kaj varme, Manjo ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj vidis ĉiujn okulojn direktitaj al ŝi. Observis ili ŝian vizaĝon, ŝiajn maldikajn manojn, ŝiajn bruligitajn lipojn, subaŭskultis ili, kiamaniere ŝi ĉasis sian spiron. Kaj ĉiuj okuloj ŝin petis: ”Jen, Manjo, mortu!” Ja ekstere brilis la suno kaj invitis, ĉiuj koroj leviĝis al ĝi.

En alian mondon, novan vivon! Ek survojen! Ek survojen!

Neniam pensis Manjo, ke ŝi povus ne iri kun ili, eĉ por momento ŝin ne trakuris tia timo. Ankaŭ ŝia kredo estis firma, kredo je alia mondo, en alian vivon, ankaŭ ŝi urĝis tien, kie brilas la aŭtenta suno kaj la tuta pejzaĝo estas unu nura ĝardeno…

Apenaŭ komencis tagiĝi, jam mistere eksusuris en la ĉambro, la knabinoj leviĝis kaj rapide sin aranĝis, festtaga etoso legiĝis sur ĉiuj iliaj vizaĝoj. Ankaŭ Manjo vekiĝis, leviĝis iomete ŝiaj brovoj kaj ŝi rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro. ”Nun do ni finfine iros!” ŝi pensis. Fratulino Cecilia paŝis senvoĉe, surfingre; ŝi paŝis al la lito kaj sin klinis, sed ŝi ne vidis, ke Manjo vekiĝis. Karese ŝi iris per la mano trans ŝian frunton, per poŝtuko ŝi viŝis ŝian ŝviton kaj ŝi tiris la litkovrilon ĝis ŝia kolo…

Fariĝis tago, ekbrilis la suno sur la vando. Ek survojen, ek survojen!

Manjo sin movis, ŝiaj maldikaj mallertaj manoj klopodis levi la litkovrilon. ”Tempo estas,” ŝi pensis. ”Oni devas leviĝi kaj sin prepari!” Sed jen, ŝia kapo ne leviĝis, ŝiaj gamboj ne movis sin. Ŝiaj duone apertaj okuloj maltrankvile serĉis, ŝia mano palpis laŭ la litkovrilo, ĉe la kapkuseno; sed la festotaga vesto ne troviĝis sur la lito. Bone, sur la seĝo ĝi verŝajne kuŝas kaj oni devus rigardi. Moviĝis la lipoj dezirantaj voki fratulinon Cecilia, sed ŝi jam forgesis, subite ŝiaj pensoj flugis alimotiven. Kiel ŝi povus survojiĝi sen la patrino? Tiel longe esperis la patrino je tiu alia vivo, sed nun ŝi ne estas ĉi tie, kiam oni devus survojiĝi…

Jam ĉiuj knabinoj estis vestitaj, ili sin movis kiel etaj ombroj; sunradioj sur la vando reflektis pli kaj pli hele. Moviĝis la ombroj, krakbruis obtuze kaj malfermiĝis la pordo. Tiam fratulino Cecilia turnis sian rigardon, malforta sopranvoĉo leviĝis el la lito. Ŝi klinis sin kaj aŭskultis; ŝiaj okuloj lace malfermi ĝis kaj maltrankvile ekbrilis, ŝiaj lipoj komencis flustri ion nekompreneblan. ”Jes, Manjo, vi kunvenos!” Kaj fratulino Cecilia iris kaj kunportis al ŝi festtagan veston. Manjo ekridetis; ŝia kredo estis firma kaj fortega; ne trairis ŝin timsento, nur ŝi miris, ĉar ne troviĝis la festtaga vesto sur la lito kaj ĉar la aliaj knabinoj sin aranĝis tiel senvoĉe kaj kontrabandece, kvazaŭ ili volus ŝin trompi kaj lasi sola … Eksusuris ekstere, ekkrakis kiel ĉarradoj sur la ŝtonpavimita vojo … Ek survojen, ek survojen! La suno jam apenaŭ povas atendi, la floroj aromas kaj logas … Oni devus sin rapide vesti kaj plekti harojn en belan longan plektaĵon kaj post tio, ek survojen…

Jen, malfermiĝis la pordo, venis la patrino. Ombro nura staris apud ŝia lito, sed Manjo rekonus sian patrinon, eĉ se ŝi ne turnus sian vizaĝon. Ĝustatempe venis la patrino, kaj nun, ek survojen al la dezirata alia vivo … Ŝiaj manoj glitis laŭ la litkovrilo, ŝiaj fingroj spasmis, sed la festotaga vesto estis tiel peza, ke ŝi ĝin ne povis levi … Tiam ŝi unuafoje sentis maltrankvilon, io malhela kaj malsaneca nestiĝis en ŝiaj pensoj, ŝi suspiris. Kiel en sonĝoj ŝi aŭdis la ploron de sia patrino…

Maltrankvilo ekregis en ŝia interno, ĉar ŝi ekhavis impreson, kvazaŭ la ĉaroj ekveturus sur la falsa vojo – suben al la valo, kie estas nokto kaj sufero … Ŝiaj lipoj moviĝetis, ŝi eligis krion, sed voĉo ne aŭdiĝis. Tiam Aloiza sin turnis rigarde:

”Jen, ni devas veturi tra la valo … kiamaniere ni cetere povus supreniri?” Jes, laŭ longaj stratoj, tra la polvoplena urbo … La ĉaroj tamburetas sur la ŝtonpavima vojo – adiaŭ, polvigita urbo, adiaŭ, sinjorino grafino! … Agrable luliĝis la ĉaroj kaj kondukis ŝin en dormon…

Gaja procesio meandris el la valo, kie troviĝas la nokto kaj la sufero. Vipoj klakis, ĉevaloj henis kaj iliaj piedoj huffrapis sur la ŝtonpavimita vojo. Sur la ĉaroj kantis junaj voĉoj, pli kaj pli malalten sinkis la valo, sed tie supre jam brulis montetoj, la suno iris renkonte al la procesio, ĝiaj haroj brilreflektis, el oraj radioj plektitaj … Salutata estu Kristo, la fianĉo, vi ofereme amata, tiel pene atendata! … Salutata!…

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.