La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO DE MARIA HELPANTINOAŭtoro: Ivan Cankar |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Estis la tago de Ĉiuj Sanktuloj. Ili leviĝis frue kaj preparis sin por la pormortinta meso. Estis ankoraŭ nokto, kiam ili leviĝis, la lumo brulis; ekstere en galerio resonis paŝoj.
Nur kvar el ili restis en la litoj, ĉiuj aliaj iris al la meso. Longa procesio moviĝis en la galerio; antaŭe iris fratulino Cecilia kaj portis Manjon sur siaj brakoj; poste venis Paŭla, la juda knabino, jam tute ŝvitoplena kaj laca; ŝi apogis unu piedon, per ambaŭ manoj ŝi lulis sian seĝon; de malantaŭe puŝis Rezinjo, saltetanta sur unu piedo; la planko estis malglata, tial ŝi ne povis gliti; Aloiza kaj Tina glitis solaj, lulante, bruante, Aloiza gaja, ruĝvanga kaj kuraĝa, Tina tute serioza kaj enpensiĝinta; ankoraŭ kvin da ili troviĝis malantaŭe; du el ili lulis sur seĝoj, du marŝis kaj la lasta estis ĝibohava. Brigita, tre malgranda kaj larĝstatura, kun flava vizaĝo, kun haŭto tre faldohava kaj velka, kvazaŭ olda nano. Ili ĉiuj estis envolvitaj en pezajn, grizajn kaptukojn, iliaj piedoj kaŝiĝis en grandaj teksitaj pantofloj, provizitaj per pelto, en manoj ili tenis rozarion kun grandaj nigraj beroj kaj kupraj krucifiksoj; la rozario de Brigita atingis preskaŭ ŝiajn piedojn.
Strange eĥis en la galerio – bruo de la seĝoj, pena spirado, obtuzaj paŝoj. Estis duonkrepusko; nur de fore, tie fine de la koridoro, brilis lumo. De vandoj, el la mallumo streĉrigardis la sanktulaj vizaĝoj, nigris sango sur blankaj, nudaj korpoj, ili rigardis la malican vizaĝon de la torturisto…
Eksonoris kloŝo en kapeleto, fratulino Cecilia turniĝis.
”Rapide, infanoj, ek!”
La rozariaj beroj bruetis, bruis la seĝoj. La koridoro estis longa; Aloiza laŭte spiris kaj ŝiaj vangoj brulis.
Vitra pordo ekbrilis, la procesio haltis. Fratulino Cecilia malfermis la pordon kaj ili venis en longan malhelan ĥorejon; survande troviĝis neniu lumo, la motivoj sur la vandoj apenaŭ distingiĝis. Antaŭ la apoga muro troviĝis malaltaj benkoj por genuiĝi, sed la apoga muro estis tiel malalta, ke Manjo, se ŝi sidis sur la seĝo, vidis profunden en la kapelon kaj sur la ĉefaltaron, kie dormece brulis kvar altaj kandeloj. Ŝi vidis ankaŭ en la mezon de la kapelo, kie sur alta katafalko troviĝis ĉerko, ĝisplanke kovrita per nigra veluro; supre survelure brilis blanka krucifikso, sub la krucifikso troviĝis kranio. Apud la katafalko brulis kandeloj en arĝentaj kandelingoj, de ambaŭ flankoj po tri.
De plafono pendis lustro, sed ĝi estis envolvita en nigran tolaĵon; la kandelaj flamoj flirtis, dormeme tremetis, estis mallumo, sur la plafono, sur ĉiuj anguloj de la kapelo, ĉe la flankaltaroj, sur la vandoj de la ĥorejo mem grimpis ombroj, ili tremetadis kaj timiĝis, se la kandela flamo subite kreskis alten, ili revenis, proksimiĝis, kovris preskaŭ la tutan kapelon.
Estis kvazaŭ temus pri stranga, mistera vivo, vivanta survande, ĉie en la ĉirkaŭo, ĝi silente tremetis, probable suferis, Dio scias; vivis tiuj longaj, blankaj, lulantaj flamoj kaj vivis tiuj ombroj sur la altaro, sur la plafono, sur la sanktaj ikonoj; ili probable perdiĝis for de la homoj, ili fuĝis, kaj nun ili vivas sian malkvietan, silentan vivon, en eterna timo kaj silento.
Ankaŭ tiuj sanktaj ikonoj vivas; vivplene, terure ili blankas el la mallumo, sur iliaj vizaĝoj sentiĝas sufero, la larmoj sur iliaj vangoj ne ankoraŭ sekiĝis…
Sonoris, venis sinjoroj en longaj, blankaj pelerinoj, kun nigraj kolumoj, kun kunpremitaj manoj, la kapoj profunde klinitaj. Ili haltis meze de la kapelo antaŭ la alta podesto, ili kantis tiritajn, malĝoje sonantajn, nekompreneblajn kantojn; kvazaŭ ĝemado, morbida suspirado eĥis de la muroj.
Manjo tremis de stranga terursento. Tio estis mondo plena de teruraj, sanktaj misteroj; ŝiaj okuloj estis mirinde klaraj, kvazaŭ senkorpaj, kaj ili vidis tion, kio estis senkorpa kaj vivis ĉie ĉirkaŭe sian nekonatan vivon; ŝi aŭdis sonojn, alvenintajn el nekonataj pejzaĝoj, plendantajn kaj suspirantajn…
Ŝi tremis, ŝi sentis doloron en sia kapo, ŝi kliniĝis kaj la frunto tuŝis fridan muron. Fratulino Cecilia paŝis al ŝi, ŝi karesis per sia varma mano ŝiajn malvarmajn vangojn kaj Manjo vekiĝis. Fariĝis jam pli hele en la ĥorejo kaj sube en la kapelo, la sinjoroj revenis de la nigra katafalko kaj komencis kanti altajn, ĝojajn kaj solenajn kantojn antaŭ la ĉefaltaro.
Ili estis lacaj, kiam ili revenis en sian ĉambron kaj ili ekkuŝis aŭ ili apogiĝis je la seĝoj, kun la manoj trankvile surgenue.
Malhela tago estis ekstere, la ĉielo estis malpura kaj malafabla, preskaŭ oni devus fari lumon. Sur la alta tablo antaŭ la kripo apenaŭ brulis ”la animo” sur la oleo en la glaso; svelta flava flameto senĉese lulis; ĝi mortadis, sed ĝi ne povis morti.
La morto estis en la ejo, ĉiuj ĝin sentis, sed ĝi ne estis trista kaj ĝi neniel estis terura; ili konis ĝin same kiel fratulinon Anastasia, fratulino inspektoro, kiu foje venis en la ĉambron kaj superrigardis senvorte la litojn, kun serioza kaj trankvila vizaĝo: ili sentis iomete da svarmo kaj ili rigardis al la pordo kiel prisorĉitaj, kiu jam delonge fermiĝis post la maljuna inspektorino.
Ili ne sentis timon, sed tamen ili ne kuraĝis diri petolan vorton.
Leviĝis el la lito la seka, flava vizaĝo de Minka, nigraj haroj falis sur ŝian frunton, ŝiaj nigraj okuloj ardis. Minka kuŝis en sia lito jam dum multaj jaroj, la informo estis skribita super la lito, sed ŝi mem ne rememoris plu. Maldikega ŝi estis, tiel ke oni povis vidi la ostojn tra la maldika haŭto, ŝiaj fingroj estis kvazaŭ ungegoj de morta birdo.
”Infanoj, pripensu, kio okazis antaŭ tri jaroj … aŭ estis antaŭ kvar jaroj … Tiam inter ni ankoraŭ estis Olga, ŝi kuŝis aliflanke apud mi kaj ŝi estis inter ni nur dum kelkaj semajnoj. Tre malsana ŝi estis kaj ĉiam ŝi preĝis … kaj maldikega ŝi estis, eĉ pli maldika ol mi, kvankam ŝi eble jam havis dekkvar jarojn … Iam dumnokte aperis antaŭ ŝi Dipatrino …”
Ili aŭskultis per grandaj, helaj okuloj. Minka tusis, Rezinjo alportis glason da akvo.
”Kia aspektis Dipatrino?” demandis Paŭla, la judino.
”Same kiel en la kapelo. En longa lazura mantelo ŝi estis, brodurita per oro kaj provizita per oraj astroj. Kaj el ŝiaj manoj fluis la radioj de mizerikordo. Kaj ĉie ĉirkaŭe estis lumo kvazaŭ la suno …”
”Kie ŝi aperis al ŝi?”
”Ĉi tie en la ĉambro, vidalvide de la lito, iomete supre, laŭ la alto de la lito … La sekvan tagon ni ĉiuj iris al la meso kaj kandeloj brulis antaŭ Dipatrino en la kapelo … Dumnokte, infanoj, mi vekiĝis, kaj mi sentis, kvazaŭ io blanka malaperus tra la pordo. Min ĝenis la brilo, mi frotis okulojn kaj alrigardis; la pordo estis fermita. Kaj poste okazis al mi, kvazaŭ iu estus apud mia lito kaj malforte metus sian manon sur miajn okulojn kaj mi endormiĝis … Sed matene, vidu, Olga ne trovi ĝis en la lito. Mallumo estis, kiam venis la fratulino; ŝi vekis nin ĉiujn, oni faris lumon kaj serĉis. Nenie troviĝis Olga. Kaj ili iris kun siaj kandeloj tra la galerio laŭ ĝia tuta longeco kaj suben laŭ la ŝtupetaro kaj en la kapelon. Kaj en la kapelo kuŝis Olga kaj ŝi estis mortinta.”
Ŝi eksilentis kaj ĉiuj silentis, tiel ke oni povus aŭdi tremetadon de la mortanta flamo antaŭ la kripo.
”Sed mi konis certan homon, kiu ne kredis, ke temas pri Dipatrino,” anoncis sin la ĝibohava Brigita, kaj ĉiuj ektremis, kvazaŭ ili vidus ion plene nekompreneblan kaj teruran.
”El Ameriko li venis kaj ne kredis, ke temas pri Dipatrino. Tiel li kuŝis enlite, ĉar li estis malsana, virinoj preĝis kaj infanoj ploris, sed sacerdoto ne venis … Kaj li faris grimacon, svingis per ambaŭ manoj kaj falis el la lito. Aliaj ekkriis kaj fuĝis, sed mi ne povis fuĝi, ĉar io tenis miajn piedojn. Kaj tiam, pripensu, leviĝis ekstere antaŭ la fenestro io granda, nigra; tio dum longa tempo staris antaŭ la fenestro kaj poste malaperis kaj tiu homo sur la planko estis mortinta …”
Io peza ekkuŝis en ilia koro – kvazaŭ tie ekstere antaŭ la fenestro starus io granda kaj nigra. Duone malkuraĝe, duone riproĉe Tina rigardis al ĝibohava Brigita, kiu sidis ĉe la lito, flava kaj malica nano.
”Pasintjare mortis Anjo,” rakontis Tina, ”ŝi estis la tria Anjo kaj ĉiuj tri mortis. Ŝi estis simila al vi, Manjo, nur pli malgranda ŝi estis. Ŝi havis vere etan vizaĝon, vere blankan, kiel anĝelo. Neniam ŝi ploris, ŝi nur rigardis kaj ridis kaj ŝi mortis tute senvoĉe. Nur mi sciis, ke ŝi mortis. Estis vespero, ni ĉiuj jam kuŝis kaj fratulino Cecilia estingis la lumon. Anjo kuŝis apud la fenestro, en via lito, Manjo, kaj ŝi ne moviĝis. Sed ŝia kapo estis turnita kontraŭ la fenestro kaj mi vidis, ke ŝiaj okuloj estis malfermitaj, tiel ili brilis. Mi ne povis endormiĝi; kvazaŭ ŝi min konstante vokus, sed ŝi ne vokis min. Miaj palpebroj volis fermiĝi, sed mi ankoraŭ vidis ŝin tiel precize, kiel se mi havus plene malfermitajn okulojn. Estis hele kaj ĉiam pli hele, kiel se temus pri tagiĝo. Kaj tiam el la lito, en kiu kuŝis Anjo, leviĝis io bela, hela, kiel ormonero, kaj ŝvebis … ŝvebis ĉiam pli alten, tra la fenestro kaj ĉielen. Ŝia animo tio estis … Mi ektremis kaj vokis fratulinon Cecilia; estis malhele en la ĉambro, kaj Anjo estis mortinta.”
Antonia sidis proksime al la fenestro, ŝi apogis sin je la lito; trista ŝi estis, ĉar la suno ne brilis. Tuŝis ŝi la fenestran vitron, sed la vitro estis frida, tiel ke ŝi ektremetis; ŝi sciis, ke ekstere estas malbela malseka ĉielo.
Ŝiaj grandaj blindaj okuloj rigardis ĉirkaŭ si en la ĉambro.
”Pasintjare mortis Agnesa; pluvis kaj frostis, dum ni veturis en la enteriga procesio. Ĉu vi rememoras, Tina, kiamaniere gutoj frapetis sur la fenestreton, kvazaŭ fingro frapus? Antaŭe sur la veturilo troviĝis la ĉerko, ĝi tumultis dum la tuta vojo kaj lulis … Kaj kiam la rado koliziis kun granda ŝtono kaj la tuta veturilo preskaŭ perdis ekvilibron, en la ĉerko ekĝemis.
Agnesa ekĝemis, kvazaŭ ŝi ne povus trankvile dormi. Mi timis kaj Agnesa vekis en mi kompaton, sed Tina aŭdis nenion…
Kaj dum la tuta vojo aŭdiĝis ĝemado kaj mallaŭta plorado, infanoj, Dio nin kompatu. Oni enterigis ŝin kaj aŭdiĝis plorado, dum oni ŝutis pezan teron sur la ĉerkon. Poste ni revenis kaj dume daŭre pluvis, frapetis sur la fenestreton. Mi aŭskultis kaj jen, ekstere antaŭ la fenestreto io suspiris, frapis kaj petis, dum la tuta vojo. Ŝia eta animo akompanis nin; ekstere ŝi iris, en pluvo kaj malvarmo, kaj ŝi ne povis eniri la ĉielon. Kiam ni venis hejmen, ni eniris kapelon kaj preĝis rozarion, kaj ŝia animo eniris la ĉielon kaj matene brilis la suno.”
La lumo volis estingiĝi antaŭ la kripo; Rezinjo alverŝis oleon kaj la flamo leviĝis alten.
Minka rigardis kontraŭplafone, ŝi kalkulis per siaj fingroj.
”Kiom da ili jam mortis? … Dekdu da ili estis, la lasta estis Rosalia, kiu ĉiam ridis. Estas nur ses semajnoj, ke ŝi mortis. En via lito ŝi kuŝis, Manjo. Kaj nun aŭskultu, Manjo. Ridis ŝi ĉiam kaj ŝi ne povis endormiĝi vespere, kiam ni jam ĉiuj dormis, ŝi daŭre parolis kaj ridis. Se mi vekiĝis, mi aŭdis ŝin kaj mi aŭdis ŝin eĉ en mia dormo, kvazaŭ kloŝsonorus. Kaj samtiel ŝi ridis, kvazaŭ oni sonorus per eta kloŝo. Tute malsana ŝi jam estis kaj maldikega, apenaŭ oni ŝin povis vidi en la lito kaj ŝiaj okuloj estis pli grandaj ol ŝia tuta vizaĝo. Sed ŝi ridis. ’Hodiaŭ, Minka,’ ŝi diris, ’mi mortos kaj mi venos diri al vi.’ Kaj ŝi ridis. ’Kiamaniere vi venos?’ mi respondis, ja ŝi ne povis movi siajn gambojn kaj ankaŭ ne siajn manojn; ŝiaj gamboj estis tute torditaj kaj ŝi plenis je vundoj. Ni endormiĝis kaj estis mallumo … Tiam mi ektimis kaj vekiĝis. Aŭdiĝis tiel laŭta rido, per tiu eta kloŝo, kaj dufoje aŭdiĝis la voko: ’Minka! Minka!’ – Mi pensis, ke mi nur ĵus ekdormis kaj ke Rosalia min vokas, kiu ne povas dormi, sed vidu, jam tagiĝis. Mi rigardis el mia lito ĉirkaŭen kaj ekmiris. Tuj sub mi, angule de mia lito, kuŝis Rosalia, vestita nur per noktoĉemizo, ŝi kuŝis surgenue, ŝia kapo estis kaŝita inter la manoj. Kiamaniere ŝi vere atingis mian liton? Ni pensis, ke ŝi genuiĝas, ĉar ŝi estis laca kaj ke tiel ŝi endormiĝis. Sed ŝi estis mortinta …”
Rapide malheliĝis; la ĉielo pli kaj pli malaltiĝis kaj nigriĝis; ĝi pendis ekstere antaŭ la fenestro kvazaŭ malklara kurteno, kaj ankaŭ domoj perdiĝis en la griza nokto.
”Kiu sekvos kiel la unua inter ni?” demandis Aloiza kun trankvila rideto.
”Katinjo estos la unua!” respondis Rezinjo serioze. Katinjo apenaŭ turnis la rigardon kaj facila rideto kuris trans la malbela malsane griza vizaĝo.
”Mi estos la unua!” diris Minka. ”Dekdu da ili mi vidis, la dektria estos mi mem.”
Paŭla anoncis sin per profunda, prudenta voĉo.
”Ne tiel! Ni aŭguru! – Rezinjo, pasigu al mi paperpecon!”
Ŝi tranĉis la folion je dektri pecetoj plus la pli longa dekkvara.
”Tiu el ni, kiu tiros la pli longan, estos la unua!”
Rezinjo prenis la pecetojn, tiris kiel la unua mem, eltiris mallongan; poste ŝi iris ĉirkaŭ la tablo de lito al lito. Ili rigardis kun gaja scivolemo kaj ridis, nur Rezinjo estis serioza, ĉar ŝi en siaj pensoj timis, ke iu povus registri sub ŝia mano la pli longan paperon por superruzi ŝin. Ŝi tenis la manojn ĉe sia korpo, kliniĝis al la lito kaj rigardis precize en la okulojn, sur la manon.
”Tiru!”
Ŝi venis ĝis Katinjo, ankaŭ Katinjo tiris mallongan paperpeceton kaj ĵetis ĝin neglekte surplanken.
Kiam ŝi venis ĝis Minka, Minka rigardis al la plafono, ekridis, etendis sian manon kaj rapide tiris.
”La pli longa!” ili kriis.
”La pli longa! Minka estos la unua!”
”Ĉu mi ne diris?” rimarkis Minka trankvile. ”Ja mi diris, ke mi estos la unua.”
”Ĉu vi venos diri?” ekridis Aloiza.
”Mi venos, nur atendu! Mi venos dumnokte kaj tirharumos vin … Pasigu al mi akvon, Rezinjo!”
Minka dum tiu vespero ne parolis plu.
Sed pri morto Minka ne pensis. Ŝia koro estis tiel kvieta kaj malvarma, kiel koro de tombisto. Ili venadis kaj mortadis kaj aliaj venadis anstataŭ ili. La lito fariĝos malplena, oni forprenos la tabuleton, forviŝos ŝian nomon kaj skribos alian. Kaj la ĉambro estos sama kaj ĉio alia estos sama.
Pri sia hejmo pensis Minka, kiu jam delonge forgesis ĝin.
Ŝi rememoris pri ĝi kaj ekmiris. Estis tie kvazaŭ en pitoreskaj fabeloj. Strange blankaj estis la domoj, kvazaŭ pentritaj; strange lazura estis la ĉielo; buntaj ĝardenoj, verdaj herbejoj, kaj la arboj kaj la malaltaj preĝejetoj – ĉio pura miraĵo. Pentrita sur blankan paperon por distri infanojn. Homoj iris tien reen, parolis laŭ vira maniero, plenaj de zorgoj kaj de seriozo.
Dum la tuta tago ili zorgis pri kion ili manĝos, kion ili trinkos; ankaŭ pri la vestoj ili zorgis kaj eĉ pri la ŝuoj. ”Hem, hem!” tiel seriozaj ili estis kaj tiel ridindaj, kvazaŭ tiuj viretoj el ligno; oni tiras iomete la fadenon, hop – kaj leviĝas gamboj, leviĝas ankaŭ manoj, sed la vizaĝo restas serioza … Rememoris Minka pri la ŝnuro kaj ŝi rememoris pri sia patro.
Pendigis sin ŝia kompatinda patro! Tiel malgranda li estis kaj kliniĝinta kaj ridinda. Li premis sian kapon: ”Ho-ho-ho!” – samkiel tiuj viretoj, kiuj levas siajn manojn – kaj finfine li pendigis sin. Minka amis sian patron kaj tiam ŝi ploris. Kiel malgranda estis ŝia patro kaj ridinda kaj kiel stulta, pendigi sin! Kaj kiel ŝi estis stulta, ke ŝi ploris! … Ankaŭ ŝia patrino estis ridinda; dika, rondeca, dum sia iro ĉio lulis sur ŝi, kiel kokino ŝi iris kaj ankaŭ ŝia vizaĝo estis kokinaspekta. Kaj ŝi premis siajn manojn: ”Ho-ho-ho!” – Nu, mortis ankaŭ la patrino.
Kiel strange ŝi kuŝis sur la katafalko, havante tiel ridindan rondan vizaĝon, estante tiel dika? Kompatinda patrino!
Probable ŝi suspiris eĉ sur la katafalko? – Ho-ho-ho! Portis ŝin viroj, la pezan, longan kaj larĝan ĉerkon ili portis, sed en la ĉerko: Ho-ho-ho! – Ĉio estis kiel pentrita. Pentritaj viretoj kaj pupoj, en buntaj vestoj, seriozaj kaj zorgoplenaj. Sur la unua paĝo ili staras ligne meze de verdaj herbejoj, tie supre hela sunplena ĉielo, dekstraflanke blanka preĝejeto; sur la dua paĝo, jen, ili kuŝas surtere, kiel se ili estus mortintaj. Nur la vizaĝoj estas la samaj, ĉiam tiel stulte seriozaj … Kaj se oni la libron disŝirus? Stulta Franciska en certa tago disŝiris tian libron kaj fratulino Cecilia eĉ ne movis brovon…
Kial ili estis tiel seriozaj kaj kial ili ĉiam tiel ploris? Amaraj larmoj fluis sur la ridinde seriozaj vizaĝoj kaj la povraj homoj vekis en Minka kompaton. La povra patro! La povra patrino!
Ŝi elŝirus ilin ambaŭ el la libro, ŝi kaŝus ilin sur sian bruston, subĉemizen. Kaj ŝi lulus ilin iomete kiel en lulilo! Nu, ne ploru, ja estas bele tie ekstere, belaj herbejoj, belaj arbaroj, bela la Dia ĉielo! He, he! – Varmiĝu ĉe mi, ĉi tie ni bone fartas!…
Nokto estis, ĉiuj knabinoj dormis.
Minka subite ekkriis.
”Akvon, Rezinjo, akvon!”
Ili vekiĝis, Rezinjo saltis el la lito, duone en dolĉa vertiĝo.
Antaŭ la kripo daŭre lulis povra eta flamo, ĝi mortadis kaj ne povis morti.
Rozinjo koliziis kun la tablo, kun la seĝo, kvazaŭ ebria ŝi estis.
”Akvon, Rozinjo!”
Kaj Rozinjo prenis glason, kiu estis ĝisduone plenigita kaj proponis ĝin al Minka. Sed la mano de Minka tremetis, ŝi ne povis teni la glason, la akvo disverŝiĝis sur la litkovrilo.
”Tenu, Rozinjo, helpu min!”
Ŝi klinis la kapon, akvumis la lipojn.
”Sufiĉe estas. Metu la glason tien. Iru dormi, Rozinjo!”
La okuloj alkutimiĝis al la mallumo kaj Rozinjo vidis la vizaĝon de Minka. Mallarĝa kaj osteca ĝi estis kiel tranĉilo, ŝiaj okuloj ardis, frunten falis nigraj haroj.
”Ĉu ŝi mortis?” demandis Aloiza el sia lito.
”Ne jam!” respondis Rozinjo dormeme, ŝi revenis sialiten, kovris sin ĝisbuŝe kaj tuj denove ekdormis.
Aloiza pensis mem: ”Se ŝi nun mortus kaj venus diri al mi!”
Ŝi sentis en si ion strangan, sed temis pli pri scivolemo ol pri vera timo. Ŝi aŭskultis, ĉu io sin movos, ĉu io vokos, kaj dum tiu streĉa aŭskultado ŝi endormiĝis kaj aŭskultis kaj rigardis en siaj sonĝoj. Kaj dum ŝi tiel rigardis, ŝi subite vidis ion helan, brilantan, kvazaŭ ormonero. Ĝi ŝvebis super la ĉambro, tra la fenestro, pli kaj pli alten. Antaŭ la fenestro ĝi transformi ĝis, ĝi daŭre restis hela kaj brila, kvazaŭ ormonero, sed ĝi estis la vizaĝo de Minka. Kaj Minka ridis kaj kriis.
”Aloiza!”
Aloiza vekiĝis, estis jam preskaŭ tago. Tina jam vestis sin, Rozinjo sidis ĉe la tablo kaj plektis siajn harojn. Antonia sidis en la lito, ŝi oscedis kaj ne emis leviĝi.
Minka kuŝis trankvile, kun la manoj surbruste, kun malfermitaj okuloj, kun brilantaj dentoj.
Rezinjo ekhavis ideon, ŝi leviĝis kaj iris al Minka.
”Minka, ĉu vi ne dormas? Ĉu vi volas akvon?”
Minka ne movis sin. Rezinjo tuŝis ŝiajn manojn, vangojn; nenio sin movis. Ŝiaj vangoj estis fridaj, la frunto dura kaj glata, kvazaŭ porcelana; ŝiaj okuloj rigardis trankvile, la pupiloj turnitaj iom supren, duone kaŝitaj sub la palpebroj.
Rozinjo ekrigardis ĉirkaŭĉambre.
”Minka mortis … Ŝi diris, ke ŝi estos la unua kaj estas vero!”
Ekzumis ĉe la litoj, ĉiuj knabinoj sin levis kaj sin rapide vestis.
”Mi vidis ŝian animon!” kriis Aloiza. ”Ŝia animo trairis la ĉambron kiel ormonero, kaj kiam ŝi trairis la fenestron, ŝi vokis min.”
Ili ne estis ankoraŭ vestitaj kaj lavitaj, kiam venis fratulino Cecilia. Ŝi bruligis konsekritan kandelon kaj starigis ĝin sur la tableton apud la lito de Minka; ŝi volvis siajn malmolajn ostecajn fingrojn ĉirkaŭ la latuna krucifikso. Poste ili preĝis rozarion; la rozarioj raslis, la junaj voĉoj kantis egalritme, melankolie…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.