La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA DOMO DE MARIA HELPANTINO

Aŭtoro: Ivan Cankar

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII

De ĉiuj flankoj aŭdiĝis sonorado, de oriento kaj de okcidento; de la senlima ĉielo fluis kristnaskaj kantoj, ili fontŝprucis el la vintra tero.

Tio estis la tago, kiam naskiĝis la Homo kaj ĉiuj koroj malfermi ĝis por Lia laŭdo kaj amo, ĉiuj koroj eksopiris al Li.

Survojiĝis al Li miloj da afliktitaj, vunditaj koroj. Ĉiuj kompatindaj, malrespektitaj, malakceptitaj homoj survojiĝis, ili faris senfinan procesion. Ĉiuj, kiuj de la vivo estis batitaj de la solida pugno, malfermis siajn lacajn okulojn kaj movis siajn vunditajn membrojn, ili marŝis kaj portis siajn korojn en Lian direkton. La krucumita Homo akceptis ĉiujn, neniun Li forgesis, kiu al Li proksimiĝis, al ĉiuj li disdonis multvalorajn donacojn. Kaj ili sentis dankemon al Li kaj ili fidis je Li. La donaco, kiun Li al ili donis, valoris pli ol ĉiuj malpuraj riĉaĵoj, kiujn vendas la malpura vivo al la malpuraj koroj. Kiun tuŝis Lia kompata mano, kiun benis Lia rigardo, tiu ekvidis, ŝarĝo falis de ties ŝultroj, facilaj kaj saltkapablaj fariĝis ties gamboj.

La eterna Homo atribuis al li la eternon. Kiam doloris la batoj de la vivo, la koro pilgrimis al Li, en la landon de la konsola espero, de la forgesita sufero.

Eksonoris la kristnaskaj sonoriloj de oriento kaj de okcidento kaj ĉie vekiĝis vunditoj kaj malakceptitoj kaj leviĝis. La sufero festis sian grandan feston de la espero kaj de la gloro; ili estis konsolitaj, kiuj ekvidis, ke trans Kalvario gvidas la vojo en la gajan eternon. Ili estis fieraj kaj rigardis venkkonscie, kiuj sciis, ke ili troviĝas en Li kaj ke ili fariĝis parto de Li, ĉar ili estis skurĝitaj kaj per dornkrono kronitaj…

Tiel ili festis sian feston, kiam la Homo komencis sian glorhavan vojon. Ne ekzistis en tiu nokto povra koro, kiu ne ektremetus gaje; apenaŭ ĝi komprenis la ĝojon, kiu ŝaŭmleviĝis ĝispinten; apenaŭ ekkonsciis la malrespektito kaj la malakceptito kaj al ĉiu el ili estis kvazaŭ en sonĝoj, kiam li aŭdis la konsolajn vortojn kaj kiam li eksentis la kompatindan manon sur sia sulkoplena frunto, sur siaj ŝultroj, vunditaj de la ŝarĝo.

Plena de larmoj, sango kaj abomenaĵo peze spiris la tero tie sube, en mallumo; sed jen rigardu, en tiu nokto ekflamis miloj kaj miloj da torĉoj, leviĝis la senfinaj flamoj, tremetis ili kaj flirtis kaj sopiris atingi la supron…

”Hodiaŭ promenas anĝeloj sur la tero,” diris Antonia. Gaja kvieto estis en la ĉambro, ĝi brilis en la okuloj kaj sur la vangoj, ĝi spiriĝis en la aero, ĝi kovris la blankajn vandojn. Kaj ĉiuj knabinoj sentis, ke anĝeloj promenas sur la tero, ke ili venis tra la fermita fenestro kaj nun sidas ĉe iliaj litoj, marŝas en la ĉambro per siaj silentaj paŝoj kaj iliaj grandaj blankaj flugiloj tenere flirtas. Ili vidis ankaŭ senfine da lumoj, kiujn bruligis la anĝeloj kaj ili flamflirtis pie tie ekstere, profunde sube surtere.

La kripo jam estis preparita. Antaŭ ĝi brulis kandelo en ruĝa glaso, sed sur la kripo mem kaj super ĝi troviĝis etaj buntaj kandeletoj, brulantaj per sveltaj altaj flamoj. La orkolora anĝelo, pendanta de la plafono, brilis en stranga flirtanta kaj tremetanta lumo kaj brilis ankaŭ la granda stelo, troviĝanta super la betlehema stalo.

Ili longe ne povis endormiĝi; ĉiuj knabinoj, kiuj povis ellitiĝi, preparis sin por la noktomeza diservo kaj iliaj koroj estis plenaj de sankta atendo. Ili kuŝis duone vestitaj kaj interparolis per flustrantaj voĉoj. Ne aŭdiĝis rido, ankaŭ gaja vorto ne aŭdiĝis, ĉar anĝeloj estis en la ĉambro … Estis tiunokte, kvazaŭ la ĉielo descendus surteren. La ĉielaj anĝeloj kun siaj grandaj blankaj flugiloj, Dipatrino, eta povra Jesuo, kuŝanta en la kripo, kaj la paŝtistoj tie surgenuantaj – ĉio estis tiel proksime kaj hejmece, neniu mistero, neniu neatingebla gloro.

La flustrado estis pli kaj pli mallaŭta, iom post iom kovriĝis la palpebroj surokule, sed la koro estis veka. Ĉiam pli proksimen descendis la ĉielo, ĝi lokiĝis en la ĉambro. Antonia kuŝis rande de la lito sur litkovrilo, unu mano troviĝis sub ŝia kapo, la alia sur ŝia korpo. Kaj kiam ŝi tiel kuŝis kaj ŝiaj gajaj pensoj gaje vagadis, ŝi sentis, kiel io spiris en ŝian vizaĝon kaj ŝi sciis, ke anĝelo preteriris ŝin. Ŝi estis feliĉa kaj ŝi ridetis; se ŝi etendus sian manon, ŝi tuŝus la manon de la anĝelo. Ankaŭ Manjo iomete ekdormetis, sed kiam ŝi kunpremis okulojn, okazis io mirinda: heliĝis, tagiĝis, blanka kaj trankvila lumo, kiel printempa lunbrilo disverŝiĝis en la ĉambro; la tuta ĉambro plenis de anĝeloj kaj malantaŭe surtrone sidis Dipatrino kun Jesuo ensine, kaj la vizaĝo de Dipatrino estis kiel la vizaĝo de fratulino Cecilia, ankaŭ blankajn kufflugilojn de la kompatfratulino ŝi tenis surkape.

Eksonoris en la kapelo, sed la sonora sono venis kvazaŭ el granda distanco, estis kiel la sono de tiuj sonĝoj, kiuj venis el la ĉielo; sed poste eksonis serene kaj sonore en la koridoro kaj ili vekiĝis. Fratulino Cecilia faris lumon; ili rapide sin vestis, ankoraŭ duondorme kaj silente, poste la procesio ekmarŝis al la kapelo tra la longa kaj malhela koridoro. Lace, peze spirante, senvorte serpentis la nokta procesio, kelkie ekbrilis dormema lampeto, lumigante povrajn etajn korpojn, malakceptitajn, kondamnitajn; kaj el tiuj etaj vizaĝoj, tro frue maturaj, jam sulkigitaj, rigardis okuloj, plenaj de gaja atendado, plenaj de rekono. Jam sereniĝis fore: tie estis la lumo kaj Kristo estis tie, al kiu ili marŝis…

Antaŭ ol fratulino Cecilia fermis la pordon, ŝi demandis al Katinjo:

”Ĉu restu lumo?”

”Bonvolu estingi!” respondis Katinjo.

Kaj en la ĉambro estis mallumo, apenaŭ briletis de la ekstera neĝo, de la ĉielo, sennuba kaj senkolora, plena de blankaj steloj. Baldaŭ eksilentis en la koridoro, malproksime jam pasis la procesio, nur el granda distanco plu aŭdiĝis tintado de arĝentaj sonoriletoj, aŭdiĝis obtuzaj kristnaskaj kantoj.

Dolĉa kaj mistera zumo venis kvazaŭ el katakomboj, el subteraj, belege lumigitaj temploj, en kiuj blanke vestitaj virgulinoj kantas gloron al la nove naskita Savanto…

Estis mallumo en la ĉambro; briletis blanke de la neĝo tie ekstere kaj de la steloj, lumetoj en la kripo dormeme kaj melankolie flirtis kaj flava lumo balancis sur plafono en la formo de malvasta zono.

Katinjo estis veka; dum ŝi promenis per sia rigardo dise en la ĉambro, ŝi iom post iom distingis la blankajn litojn, ŝi distingis ankaŭ kapojn, kiuj moviĝis sur kapkusenoj. Foje aŭdiĝis peza spirado, stertorado, moviĝis litkovrilo, kelkiu mano leviĝis kaj svingis en aero … Profunde en katakomboj oni kantis gajajn kantojn, obtuze, mallaŭte ili foje alzumis supren, estis, kvazaŭ anĝeloj singarde paŝus kun siaj tintantaj oraj sandaloj sur la tintanta planko.

Sola volis esti Katinjo kaj en mallumo, ĉar ŝi dum la tuta vespero estis malĝoja. Morgaŭ venos la patrino kaj kunportos al ŝi kukon, envolvitan en papero. La patrino aperos kliniĝinta kaj askete maldika kaj kompatinda, ŝiaj okuloj plenos de larmoj. Kiam ŝi metos la paperon sur la litkovrilon, ŝia mano tremetos, osteca, sulkoplena, kalohava. Kaj, kvazaŭ ŝi volus peti: ”Mi ne povis kunporti al vi ion alian; eĉ tio, Katinjo, jen … ” Katinjo sciis, kion la patrino volas diri: ”Eĉ tion, Katinjo, mi elpremis el mia sensuka korpo, en kiu apenaŭ plu troviĝas kelkaj sangogutoj. Tial manĝu, infano, same, kiel vi prenas la sanktan hostion. La patrina sango troviĝas en tiu ĉi pano …”

Hejme, nature, ne troviĝas kripo, same ne kristnaska arbeto, ne lumoj, ne ĝojo. Nur infanoj troviĝas en la domo, la patro sidas en gastejo, la patrino vagadas, Dio scias, kie. Kaj la infanoj kunpremiĝis en angulo, ili ne sentas timon, ili babilas pri kristnasko kaj pri kukoj, pri kripo kaj kristnaska arbeto.

Kvazaŭ ili ne vidus, kiel ekstere jam brilas, kiel ĉie bruliĝas ĉiaspecaj lumoj, kiel jam aŭdiĝas kantoj de oriento ĝis okcidento.

Ili skuiĝas de frosto, sed la okuloj rigardas ien malproksimen, varme estas en la animoj, kiuj revas. Horoj pasas, mallumo estas, infanoj atendas la patrinon kaj ili sentas varmon pro ĝoja atendado. Kie vagadas la patrino, kiu estus devinta kunporti viandon kaj eble eĉ pomojn kaj nuksojn?

Frosto regas ekstere kaj glacio rompiĝas sub piedoj…

Ŝi endormiĝis iomete kaj ĉio estis antaŭ ŝi eĉ pli klare, tute korpe. Ŝi estus ilin vokinta al si, ĉiujn, la infanojn kaj la patrinon, por ilin varmigi kaj por ke ili fartu bone. Nome, varme kaj bone estas ĉi tie kaj da ĉio troviĝas sufiĉe … Ŝi estus vokinta la patrinon al si – kaj ŝi ekkriis, tiel ke ŝi en duonsonĝo aŭdis sian voĉon kaj por momento vekiĝis. Silento estis; trankvile kaj dormeme brulis la lumoj en la kripo … ”Patrino!”

… La okuloj fermiĝis kaj ĉio troviĝis antaŭ ŝi klare kaj tute korpe … La patrino estis laca, ŝi ja vagadis dum la tuta vespero, la tutan longan jaron kaj la tutan longan vivon. Laca ŝi estis, ŝi kuŝiĝis kaj endormis; ŝia vizaĝo estis blanka kaj trankvila, ŝiaj lipoj eĉ ridetis. La infanoj estis timiĝintaj, ili ploris, ne sciante, pro kio – mallumo estis en la ĉambro kaj estis frosto, la patrino kuŝis trankvile sur la lito kaj ne moviĝis. Tiam malfermiĝis la pordo, venis la patro. Li odoris de brando kaj li staris por momento en la porda kadro. Liaj okuloj ne adaptis sin tuj al mallumo – sed kiam li ekvidis, kiam li rekonis la situacion, li saltpaŝis al la lito kaj ekkriis…

Ŝi aŭdis lian krion, ŝi ektimis kaj vekiĝis duafoje. La kristnaskaj kantoj obtuze leviĝis el katakomboj, trankvile brulis lumoj en la kripo. Apenaŭ ŝi ekkonsciis pri la kantoj kaj pri la dormetiĝantaj lumoj kaj pri la mallumo, jam ŝiaj okuloj denove fermiĝis.

Tiam malfermiĝis la pordo senbrue kaj venis la patrino. En longan lantukon ŝi estis envolvita, kliniĝinta ŝi estis kaj timema kiel ĉiam. Sed ŝia vizaĝo estis mire blanka kaj mire bele rigardis ŝiaj timemaj okuloj. Ne estis plu faldetoj sur ŝiaj vangoj, sur la frunto, ankaŭ ŝiaj manoj estis glataj kaj blankaj.

Ŝi paŝis al la lito kaj ridetis, kiel ŝi ne ridetis iam ajn antaŭe.

”Katinjo, hodiaŭ, kiam estas la sankta tago, mi kunportis por vi ion belan.” Kaj Katinjo vidis en ŝia mano vere belan floron, kvazaŭ ĝi ĵus antaŭe ekflorus el ŝiaj maldikaj blankaj fingroj.

”Kiam mi iris ĉi tie pretere, Katinjo, mi pensis, ke mi iru ankaŭ al vi, ĉar ĉe vi estas tiel bele kaj agrable, por vin vidi kaj por vin karesi.” Kliniĝis la patrino eĉ pli suben, tuŝante per siaj lipoj la malsanajn manojn de Katinjo, poste ankaŭ ŝiajn varmajn vangojn kaj ankaŭ la harojn, kiuj falis sur ŝian frunton…

Poste venis anĝeloj en la ĉambron, multaj ili estis, ĉiuj estis blanke vestitaj, afabla lumo disverŝiĝis en la ĉambro. ”Ĉu revo, ĉu vero?” pensis Katinjo. ”Ne estas revo, miaj okuloj estas malfermitaj; jen mi ĉi tie, jen la lito … ” Senvoĉe ili promenis en la ĉambro – sed jen, ĉiuj iliaj vizaĝoj estis al ŝi konataj. Tio ĉi estas Antonia, rigardanta gaje per siaj grandaj blindaj okuloj, kaj tie estas Amanjo, havanta tiel delikatan, malgrandan vizaĝon kaj tiel vivraciajn, pensemajn okulojn kaj frunton kiel neĝon, kaj eĉ Paŭla, la judino, estas tie. Bruldolora lumo estas disverŝita en la ĉirkaŭo kaj en tiu ĉi lumo marŝas blankaj, apenaŭ distingeblaj, senvoĉaj anĝeloj, iliaj piedoj ne tuŝas la plankon…

Ŝi emis leviĝi kaj iri kun ili. Ŝi moviĝis kaj ekĝemis; ne povis ŝi leviĝi, ŝi sentis bruldoloran lumon. Tiam ekhelis du blankaj flugiloj meze de la ĉambro, leviĝis la mano kaj la lumo estingiĝis. Preteriris mallaŭtaj paŝoj, la pordo senbrue fermiĝis. Fojfoje ankoraŭ zumis en la litoj, eksusuris; estis silento, la sankta nokto kuŝis sur la tero…

Ankaŭ Manjo vidis anĝelon tiunokte kaj ŝi ne miris. Nur tiom ŝiaj palpebroj estis malfermitaj, ke io bunta mem brilis tra la ombro de longaj malhelaj branĉetoj. Malfermiĝis la pordo; venis anĝelo en la ĉambron, verdan arbeton ĝi tenis en sia mano. Ĝi starigis la arbeton sur la tablon kaj aranĝis ĉirkaŭ ĝi plenon da belaj kaj dolĉaj aĵoj, kukojn, oranĝojn, pomojn. Tiel silente ĝi marŝis, ke oni ne povis aŭdi ĝian paŝadon.

Kaj kiam ĝi pretervenis, ĝia vizaĝo estis kiel la vizaĝo de fratulino Cecilia, tiel bela kaj amoplena. Eksonĝis Rezinjo kaj ŝi sentis brilon kaj en sia duonsonĝo ŝi flustris: ”Anĝelo iris tra la ĉambro!” –”Anĝelo iris tra la ĉambro!” respondis Manjo kaj ekdormis…

Aŭdiĝis gaja rido, ekbrilis hela mateno en blanka vintra lumo. Kaj la ĉambro plenis de laŭta ĝojo kaj rido kaj kantoj kaj belaj pensoj. Sed posttagmeze okazis io mirinda…

Venis gastoj tuj post tagmanĝo. Neniam ili venis en tioma nombro, ĉiuj estis kun abundo da donacoj. Litoj plenis de kukoj kaj viandpecoj, bonodoris de floroj, oranĝoj kaj pomoj, freŝa aero, kiu troviĝis ekstere, kaj de fremdaj homoj. La donacojn, kiujn kunportis fremdaj homoj el fremdaj domoj, la knabinoj precize distingis de la neriĉaj donacoj, aranĝitaj pasintvespere de la anĝelo ĉirkaŭ la arbeto, estante tamen pli dolĉaj kaj kun alia aromo.

Venis la patro de Rezinjo, pala kaj malforta, elĉerpita; estis, kvazaŭ li portus sur siaj ŝultroj grandan kaj pezan krucon, kies nigra ombro etendiĝis alten ĝis la plafono. Li eniris kiel almozulo en grandposedan domon, kliniĝinta, timema. Kaj tamen li estis mensoginta per sia kompatinda almozula koro, mensoginta pri kompato, mensoginta pri libera kaj sana vivo, kiu troviĝas ekstere. Tiel same mensogis la bela ruĝa pomo, kiun li kunportis, ankaŭ la oranĝo mensogis, aĉetita de li per lia almoza mono, donaco de mizerikorda amo. Kaj Rezinjo sentis kompaton por sia patro. Malsana li estis kaj povra kaj enkatenigita, dum ŝi estis sana kaj libera. Malgraŭ tio, ke ŝi estis malkorpulenta kaj eta, kreskita nur ĝis la zono de sia patro, ŝi emis premi lin al si, iamaniere malpli grandan kaj pli povran, ŝi nutrus lin, la laman, ŝi rakontus al li belajn fabelojn kaj ŝi endormigus lin…

Venis la patrino de Manjo kaj kunportis envolvitan donacon en ambaŭ siaj manoj. Ekridetis Manjo, vidanta la pakaĵon.

Bonaj kaj dolĉaj aĵoj troviĝis ene, estis en ordo, ke la patrino ilin kunportis kaj estis dece fari tiel. Sed sur la vizaĝo de la patrino, en ŝiaj maltrankvilaj okuloj, legiĝis ŝia vivo. Venis ŝi de tie, kie regas frosto kaj vento; sed ŝi pensis senĉese:

”Kion mi kunportu por la infano, povra, malsana?” Ŝi zorgegis kaj laboris, probable dum la tuta nokto, la lampo brulis dormeme, ŝiaj ruĝaj pezaj palpebroj jam volis fali sur la okulojn.

Kaj dum ŝia laboro, probable tutnokta, ŝia koro estis lacigita de doloroj, en ŝiaj tempioj batis senĉesa ŝtala marteleto.

Sed nun ŝi venis, du blankaj pakaĵoj venis kun ŝi por la povra, malsana infano – venis ŝi kiel almozulino en grandposedan domon … Nur dum momento Manjo reakiris konsciiĝon, duone tristaj, duone ĝojaj, apenaŭ distingeblaj pensoj aperis, tial ŝi ridetis…

Venis la patro de Katinjo. Terura estis lia vizaĝo, griza, sulki ĝinta pro unu sama nokto, pro doloro kaj pento de unu sama nokto, pli longa ol la vivo mem. Kiam li turnis la rigardon al Katinjo, liaj okuloj petis kompaton kaj mizerikordon.

”Katinjo, jen, okazis … ” Lia voĉo estis raŭka kaj mallaŭta, ĝi ne povis elgorĝiĝi. Katinjo turnis sian rigardon kaj trankvile rigardis lian vizaĝon: ”La patrino mortis!” Li ekmiris kaj ektimis, tial Katinjo diris al li: ”La patrino venis al mi, dum mi sonĝis kaj kunportis por mi belan ruĝan floron. Ŝi preteriris kaj venis al mi …” La patro gapis, liaj genuoj tremetis kiel vergeto kaj li surgenuis apud ŝia lito…

Senĉese ili venadis, longa procesio ili estis. Ili venis al Paŭla, la juda knabino, estante vestitaj feste, envolvitaj en varmajn peltojn. Sur iliaj vizaĝoj, en iliaj vortoj, mem en la spiro de iliaj brustoj, en freŝa aero, spiranta el iliaj vestoj, ili kunportis la spiron de vivo, la vivon, kiu ekzistas tie ekstere kaj en ili mem, tedan kaj malican, kiun ili nun maskis en karnevalan surtuton de etaj kaj malpuraj gajaĵoj, de eta kaj subnivela feliĉo, por ne devi rigardi ĝian abomenan kaj teruran nudecon, por ne perei de angoro. Ili venis kiel malpura homo en templon, kiel almozulo en burĝan salonon. En ilia koro tamen, de zorgoj turmentita, de la ĉiutaga negocado malpurigita, troviĝis mizerikordo, tiel ridinda, senkonscie mensoga, kiel estas mensoga la mizerikordo de la paŝtistoj almozuloj al la novnaskita Savanto…

Ili venis al Aloiza kaj Aloiza ilin salutis per sia gajega rido.

Elegantaj ili estis, la sinjoro kaj la sinjorino, vestitaj en riĉaj peltoj, kaj ili kunportis multajn pakaĵojn. Aloiza ilin prenis, malfermis kaj perdiĝis rigarde en la ĉambro. ”Jen, infanoj, manĝu!” Ŝi ĵetis siajn multekostajn bonaromajn donacojn per sia gaja mano dekstren kaj maldekstren, sur la blankajn litojn kaj gajege ridis. Gajegaj estis ŝiaj okuloj, sed ŝia koro, apenaŭ matura, estis serioza, tro frue amara. Malpuraj estis la donacoj, ŝi emis lavi siajn manojn, ĉar ŝi ilin tuŝis. Ili enhavis aromon de la hejmo kaj same kiel la hejmo ili estis malkonsekritaj kaj prisputitaj. ”Kion vi umas, Aloiza?” demandis la damo kaj ŝiaj vangoj fariĝis ruĝetaj. ”Mi disdonas la donacojn!” ŝi respondis kaj ne atentis plu la damon, same ne la sinjoron, eĉ ŝi ne rigardis ilin. Staris ili du, enuo troviĝis en ili kaj io abomena en iliaj brustoj kaj tio radiis el iliaj okuloj. Ili sentis duonkonscie, ke ili estas malkonsekritaj kaj povraj, ke ili ne apartenas ien aliloken ol en eksteran sursputitan ĉiutagan vivon…

Ili venis al Antonia, kiu en timo atendis, kaj ankaŭ al ŝi ili kunportis multvalorajn kaj belajn aĵojn. Glata mano karesis ŝiajn vangojn, iu kliniĝis al ŝi kaj kisis ŝiajn lipojn, humidaj lipharoj ŝin tiklis kaj ŝi skuiĝis tute. Ŝi emis retiriĝi, sed ŝi ne kuraĝis. Kiam ili foriris, ŝi rapidiris al la fenestro, por ke ŝin lavu la afabla suno, kiu brilis ekstere…

Tiel okazis io mirinda. El la sufoka valo de la vivo sube ekmarŝis supren longvica procesio. Pilgrimis ili, granda kruco iris antaŭ ili kaj ĝia nigra ombro falis sur ilin. Ĉiuj estis ŝarĝitaj per pekoj kaj per sufero; tiuj, paŝantaj peze, dorsklinite, kapprofunde; kaj tiuj, paŝantaj rektstare, de kiuj la okuloj gaje mensogis; homoj sinjorece maskitaj, fingroringe kaj bracelete ornamitaj, per puntoj kaj silko sur siaj blankaj korpoj, eluzitaj, elmorditaj de la kanajla vivo; almozuloj, ŝanceliĝantaj en siaj ĉifonoj, kun elsuĉitaj vizaĝoj, sensukigitaj korpomembroj de la kanajla vivo. Tiel ili pilgrimis kaj ĉiuj estis plene ŝarĝitaj de pekoj kaj de sufero. Pilgrimis ili kaj kunportis siajn donacojn al tiuj, kiuj estis puraj, vivantaj transe de la vivo, kaj en la koroj de la pilgrimantoj pulsis sub mensogita kompato apenaŭ konscia sopiro kaj espero…

La sankta tago estis, naskiĝis la Savanto. Kaj okazis io mirinda. En la stalo de Betlehemo kuŝis enkripe la Savanto, de ĉiuj trezoroj mastro. Kaj al li venis en longvica procesio, de ĉiuj direktoj, paŝtistoj, kabanuloj, servistoj, ŝarĝitaj per pekoj kaj per pezo de la vivo, kaj ili kunportis por li donacojn, al la mastro de ĉiuj trezoroj. Venis ankaŭ tri reĝoj el orienta lando riverenci antaŭ li, dum li kuŝis en la betlehema stalo en sia kripo. Vidis ili stelon kaj ili eksopiris – granda, apenaŭ konscia, duone komprenita sopiro leviĝis kiel suda vento kaj ekondis sur la tuta Dia tero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.