La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DOMO DE MARIA HELPANTINOAŭtoro: Ivan Cankar |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Jam la fenestroj estis malfermitaj, dum brilis la suno, kaj Antonia staris ĉe la fenestro. La manoj, kiuj karesis ŝiajn vangojn, ne ankoraŭ estis tre varmaj, sed afablaj ili estis kaj patrinecaj. Ekblovis foje pli malvarma vento, envianta al la suno kaj petole ĝi ludis kun ŝiaj haroj … Sed proksime jam estis la glorhava maja suno, ĉiam pli varmaj estis la kisoj, kiujn ŝi sentis survange; jam ne plu ili estis delikataj, patrinecaj – nekonata, nekomprenita sopiro vekiĝis en ŝia koro, leviĝante tien, de kie fluis paradiza lumo. Aŭskultis ŝi kaj aŭdis ŝi jam el malproksimo la kanton de la paskaj sonoriloj, kanton puran kiel ŝia animo kaj ŝia nekonscia espero…
”Antonia!” vokis fratulino Cecilia; malvarma estis ŝia voĉo kaj solena, Antonia ektimis. Legis ŝi en tiu voĉo silentajn pensojn kaj eksentis ŝi, ke troviĝas kompato en la malvarma kaj solena voĉo.
Proksimiĝis paŝoj kaj Antonia retiriĝis de la fenestro angulen kaj premiĝis ĉe la muro. Konis ŝi la paŝojn proksimiĝantajn.
”Venis la patro, Antonia, por ke vi iru kun li!”
Kisis ŝin lipharaj lipoj, odorantaj je tabako kaj glata voĉo ekparolis:
”Bele nun estas hejme, Antonia; pli bone vi fartos ol tie ĉi …”
Klinis ŝi sian kapon flanken, silentis kaj ne rezistis. Havis ŝi tiam dektri jarojn kaj apenaŭ komencis rondiĝi la infanaj korpomembroj. Antaŭ jaro kaj duono ŝi venis kaj tiam ŝi estis malforta kaj malsana.
”Pli bone vi fartos ol tie ĉi!” promesis la glata voĉo; Antonia rememoris pri la hejmo kaj klinis sian kapon flanken…
Rememoris ŝi pri lumoj el malproksima pasinto – brilis kiel la vivo, estinta iam, en duone forgesita pasinto, kaj estonta iam, ĉar la koro sopiras al ĝi. Rememoris ŝi ankaŭ pri vizaĝoj el tiu tempo, neklare, unu similis al la alia; unu sola vizaĝo distingiĝis, tiel mola kaj amoplena, kiel la voĉo de fratulino Cecilia, kiam ŝi rakontis fabelojn. Sed la patrino mortis – en malproksima pasinto; nur kandelojn ŝi vidis, brulintaj per alta flava flamo … Tiuj ĉi rememoroj estis maltrankvilaj, neklaraj, momentaj – flirtantaj, tremantaj kiel muŝetoj sublume.
Kaj tiam foje okazis, ke ĉio estingiĝis. Timo kaj maltrankvilo regis en la domo, nekonataj homoj marŝis en la ĉambro kaj ŝi aŭdis ĝemadon. Sed antaŭ ŝi troviĝis mallumo – nenio estis, malaperis la mondo; ŝi mortis … Ankaŭ tiu tago ne estis klara en ŝia memoro, neniam ŝi pensis pri ĝi … Estis lumo foje, en duone forgesita pasinto kaj estos ĝi iam…
Sed meze de ĉio ĉi estas mallumo, estas la vivo, estas la hejmo. Venis ŝi el sunplena regiono en la valon, kie regas krepusko, kie en tiu krepusko vivas homoj, ĉiuj malicaj kaj malpuraj.
Sed venas la tempo, kiam ŝi reiros al sia sunplena loko, kiu ŝin salutis el malproksimo, kiam ŝi staris ĉe la fenestro kaj la suno brilis…
La patro estis eminenta homo; ĉiuj, kiuj venadis, parolis kun li humile. Aŭdis ŝi foje, kiel ili petis, parolis balbute, sed lia voĉo estis malvarma kaj malmola. Sed okazis eĉ, ke li estis afabla, glata kaj mola, speciale, kiam li parolis kun virinoj.
Tiam li ankaŭ ridis, per eta hi-hi-eca ridado, kiun Antonia timis, sen scii, kial. ”Sinjoro konsulisto” oni titolis la patron kaj tiu ”konsulisto” sonis ĉiam tiel timeme kaj peteme, la longa ”iii” tremetis kaj meandris, jes, verdire surgenuis kaj klinis sian humilan dorson … La patro vere estis eminenta sinjoro, havanta la rajton disdoni gracojn kaj afablojn. Nur malmultaj gastoj estis, antaŭ kiuj kliniĝus li mem – kaj tiam tremetis kaj meandris ankaŭ lia voĉo mem, same humile kaj timeme, kiel tiu longigita ”iii”. Nur iam Antonia aŭdis, kiel la voĉo de ŝia patro timeme tremetis. Venis malmolaj paŝoj, tiel malvarme sonis la saluto, kiel akrigita hela klingo. Antonia devis iri en alian ĉambron, sed ŝi aŭdis, kiel la gasto diris: ”Vi apartenas al la rubriko krimo, sed pro la partiaj interesoj ni ankoraŭ toleras vin … ” Neniam la patro estis tiel terura kiel dum tiu tempo; la homoj venis kaj petis vane.
Li neniel okupiĝis pri ŝi, li karesis kaj kisis ŝin nur tiam, kiam lin vizitis amikoj. Fine li preskaŭ komplete forgesis pri ŝi kaj komisiis la tutan prizorgon al servistinoj. Kaj la servistinoj ŝanĝiĝis tre rapide, apenaŭ ŝi alkutimiĝis al iu, jam tiu adiaŭis, subite, okazis Dio scias kio. Antonia aŭskultis kaj provis diveni, el la voĉoj kaj zumoj leviĝis strangaj imagoj, teruraj kaj des pli teruraj, ĉar neklaraj. Dum tuta tago ŝi pilgrimis tra la ĉambroj kiel revapero, neniu atentis pri ŝi, kiel tra arbaro ŝi iris. Aŭdis ŝi foje krudajn, kriajn voĉojn. Parolis ŝia patro kaj la servistino, haste, ekscite, en interrompitaj frazoj kaj duone komprenitaj vortoj. Renversiĝis la seĝo; la paŝoj glitis, kvazaŭ la piedoj per sia tuta forto rezistus; peze kaj haste spiris la brustoj. ”Ĉesu tion!” La patro eksilentis. Zumis, kvazaŭ interplektiĝus, atakus kaj sin defendus kvar manoj.
Poste klakis kaj frapis planken per tuta korpo. La pordo brue malfermiĝis kaj fermiĝis. … Sekvatage la servistino ne plu estis en la domo.
La patro edziĝis duafoje kaj en la komenco estis en la domo abunde da rido kaj vivo. La nova patrino kisis la vangojn de Antonia, sed Antonia ne ŝatis tiujn kisojn; la lipoj de la nova patrino estis malvarmaj kaj Antonia sentis, ke la kisoj apartenas al Judaso, kiel ŝi same precize distingis, ke mensogaj estas ankaŭ ĉiuj dolĉaj kaj molaj vortoj de la nova patrino.
Kun la nova patrino venis ankaŭ ŝia filino kaj ŝi baldaŭ fariĝis amikino de Antonia. Lucia ne parolis kiel ŝia patrino, ankaŭ ŝia rido ne estis tiel brua; ŝia voĉo estis iamaniere obtuza, sed delikata, kvazaŭ daŭre kisanta. Ŝi kaj Antonia dormis kune, kaj kiam ili enlitiĝis, Lucia sin premis dense al ŝi, ŝi volvis sin ĉirkaŭ ŝi per sia tuta delikata, varma, serpentmova korpo.
Antonia dum la unua vespero miris – estis agrable, sed ŝi timis kaj retiriĝis. ”Kiel belaj, kiel belaj estas viaj manoj!” flustris Lucia kaj kisis ŝin sur la ŝultroj, vangoj, lipoj. Ŝi ne parolis, kiel parolas infanoj, ĉiuj ŝiaj vortoj estis fremdaj, el kaŝita vivo. Ŝi rakontis pri sia antaŭa amikino Maria. Ŝi ne diris, kien ili transloĝiĝis, por ke ŝi ne vizitu. Maria estis pli aĝa, ŝi jam havis dudek jarojn, mamojn grandajn kaj plenajn, koksojn kiel edziniĝinta virino, viroj postrigardis ŝin. Lucia ilin vizitis, kaj kiam ili estis hejme solaj, Maria ŝin dorlotis sur siaj genuoj, ŝi devestis ŝin kaj proponis al ŝi siajn nudajn mamojn kiel al suĉinfano. Bele estis en la komenco – rakontis Lucia – kaj ili tre bone ridis, sed finfine ŝi perdis emon, ja Maria estis tiel sovaĝa kaj malbela. La haŭto sur ŝiaj femuroj estis flava kaj Lucia, estante tuta brile blanka, pri tio naŭziĝis.
Ŝi ektimis foje, kiam la okuloj de Maria plenverŝiĝis kaj ŝi peze spiris kaj ŝvitgutoj aperis subhare ĉe ŝiaj tempioj kaj surfrunte. Ŝi premis ŝin tiel forte al si, ke ŝi sufokiĝis kaj post ilia malpremiĝo ili ambaŭ estis lacaj. Pli kaj pli ofte ŝi vizitis la familion, ŝi sendis al ŝi leterojn, tiel stultajn, ke Lucia ridis kaj Maria provokis en ŝi abomenon. Ŝi provis ŝin eviti, ne volante plu esti kun ŝi sola. Maria petis ŝin, sed foje ŝi donis baton al Lucia kaj mordis ŝin ĉemane ĝissange. Lucia timis kaj foje iris al sia amikino, kvankam ŝi ne ŝatis ŝiajn ĉirkaŭprenojn; senvola kaj trankvila ŝi estis en ŝiaj manoj, kiuj tremis, ŝi kuŝis en ŝia sino kaj pensis pri Dio scias kio, ŝi ne atentis plu pri tio, kion Maria faras al ŝi, nur ŝi forigis ŝian manon, se ŝi sentis doloron. Maria foje ploris kaj tiam ŝia vizaĝo estis plene grimaca.
”Mi scias,” ŝi diris foje, ”vi nun dediĉas vian amon al Mimjo, vi iras kun ŝi.” Lucia apenaŭ konis tiun knabinon, Mimjon, sed ŝi ne volis diri, ke ŝi ne iras kun ŝi, ja ŝi bone fartis, se Maria ploris. Okazis, ke Lucia ŝin frapis per tuta forto, sed Maria ekridis. ”Frapu ankoraŭfoje, Lucia, kun via eta maneto!” Kaj Lucia ŝin frapis neniam plu … Tiel rakontis Lucia, sed ŝi rakontis iamaniere maltrankvile, malkoncentrite, ŝi ne diris siajn aferojn ĝisfine, kvazaŭ en tiu sekreta mondo, en kiu ŝi vivis, troviĝus io mistera, kion ŝi ne volis tuŝi; ankaŭ ne vespere, kiam ne plu estis lumo kaj ŝi volvis sin en la firma ĉirkaŭpreno de la varma korpo de Antonia. Kaj Antonia timis; kia vivo do estis tie! – Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi descendus je unu plia ŝtupo, kie troviĝas ĉiuj tiuj malbelaj kaj teruraj sekretoj, pri kiuj ŝi apenaŭ antaŭsentas, kiuj senĉese parolas kaj kiuj ŝin ĉirkaŭas … Ankaŭ dumtage ili senĉese estis kune, kaj eĉ dumpromene Lucia foje sin premis al ŝi kaj kisis ŝin surlipen.
Okaze de tagmanĝo, kiam la patro kaj la patrino ĉeestis, ŝi kliniĝis al ŝi, metis sian manon sur ŝian femuron kaj premis siajn gambojn al ŝiaj. Antonia sentis, ke la amo de Lucia iĝis pli kaj pli arda kaj sovaĝe senbrida. Ŝi ne rakontis plu, nur tute ŝi brulis kaj tremetis, dum ili estis kune, ne dirante vortojn.
Somere estis, arda suno brilis ekstere kaj Lucia kurtenombrigis la fenestron. Ŝi premis sin ĉirkaŭbrake al Antonia kaj petis: ”Varme estas, Antonia, demetu viajn vestojn!” Antonia sentis kompaton pri ŝi, ja ŝia voĉo tremetis kaj ŝajnis tiel timema. ”Senvestigu vin mem, tiel estas pli bele … por ke mi vidu, kiel vi debutonigas vian bluzon!” Antonia mem sentis malklaron en sia kapo kaj ŝiaj manoj estis mallertaj, dum ŝi manipulis la butonojn. ”Kiel bela vi estas, kiel anĝelo, tiel ridetas via vizaĝo. ekridu, Antonia!” Antonia ne volis, sed ŝi ekridis. ”Tute infanaj ankoraŭ estas viaj mamoj, sed blankaj kiel neĝo!” Lucia kliniĝis kaj kisis la mamojn de Antonia, ke ŝi sentis skuiĝon. ”Kisu ankaŭ vi min, ĉirkaŭprenu min! Jen, palpu, kiel jam leviĝas miaj mamoj … sed blankaj ili estas, ne tiel brunaj kaj grandaj kiel tiuj de Maria … ” Flustris ili, jam ambaŭ varmege ardaj kaj tremantaj, ĝis ekstere estiĝis morno.
En tiu nokto Antonia sentis malbonfarton kaj ŝi dormis maltrankvile … Iam frapis ĉeporde, malfermiĝis la pordo kaj Lucia tute timskuiĝis, ŝi ne povis elparoli la vortojn, ŝi ne povis saluti. Parolis timema obtuza voĉo. ”Mi venis rigardi, Lucia, kiel vi fartas nun … Kial vi ne diris al mi? Eĉ vi ne adiaŭis!” ”Kial mi rakontu al vi?” respondis Lucia per sia trankvila voĉo; pasis ŝia unua konsterniĝo kaj leviĝis en ŝi malico, dura rezisto. Maria petis kaj ŝia voĉo estis pli kaj pli nedecida: ”Tiel mi amis vin, Lucia, estis bele … Jen, eĉ nun plu mi vin amas, tial bonvolu ne rigardi tiel malice, ekridu!” Sed Lucia ne ekridis. ”Tion vi lernis de la viroj … tiujn belajn vortojn, ĉu? Bonvolu proponi viajn mamojn al la viroj, ja ili vin postsekvas!” Tute kompatinda kaj almozula Maria staris antaŭ ŝi; ŝi vestiĝis kokete, tiel ke la ŝveliĝantaj korpomembroj el ŝia hela streĉita vestaĵo logis, sed nun estis impreso, ke temas pri ĉifone vestita virino, kiu vendas oranĝojn ĉe dompordoj. ”Neniun mi amas krom vin. Mi fartis malbone kaj mi ĉiam pensis pri vi!” Antonia rememoris pri homoj, kiuj venadis en la ĉambron de la patro; same tiel petanta estis ilia voĉo kaj ŝi kompatis pri Maria. Sed Lucia estis senkonsidera.
”Ja vi havas sufiĉe da aliaj knabinoj … kaj mi ne emas plu, ne emas fari plu!” Ŝi parolis pli kaj pli laŭte, same kiel ŝia patro, kiam li kriis: ”Vi finis vian aferon! Marŝ’! Marŝ’!” –”Nur vian manon al mi donu, Lucia, kisu min ankoraŭ unufoje!” –”Neniam plu!” – Antonia teruriĝis, de tiu momento ŝi timis antaŭ Lucia kaj ne plu ŝi agrable fartis en ŝia ĉirkaŭpreno. Maria malrapide paŝis kontraŭ la pordo kaj Antonia sentis, kvazaŭ ŝi vidus, kiel ŝi turnas sin sojle kaj ankoraŭfoje alrigardas per sia longdaŭra peta rigardo. ”Eble ŝi nur ŝercis; ŝi ekridos kaj kuros al mi!” Tiel ŝi pensis. Sed Lucia staris ĉefenestre kaj rigardis sur la straton; la pordo malrapide fermiĝis…
Pasis la somero kaj en la aŭtuno Lucia estis sendita en instituton. Kiam ŝi dumferie revenis hejmen, ŝi donis al Antonia tre malvarman kison kaj ne atentis plu multe pri ŝi.
Ŝi trovis en instituto novan amikinon, pli gajan, pli elastan kaj pli varman. ”Dio benu tion al ŝi!” pensis ĉe si Antonia, ne bedaŭrante ion ajn.
Tiel ŝi restis sola kaj kiel antaŭe ŝi vagadis tra la ĉambroj, en la soleca arbaro. Venis ŝi foje en la patran ĉambron kaj sidis sur la molan seĝon; la patro rigardis ŝin, sed ne vidis ŝin, li ne atentis pri ŝi. Antonia ne amis lin; li ŝajnis al ŝi strange granda kaj terura, lia vivo estis plena de sekretoj, pri kiuj ŝi timis kaj kiuj ŝin logis, ĉar tiel grandaj kaj teruraj. Estis kiel en la arbaro: leviĝas tie malproksime io grandega, nigra; ĉu rokoj, ĉu arboj ŝtoniĝintaj kaj ne moviĝintaj en la vento; gamboj tremas kaj alpaŝas tien, ne povante aliloken, ĉar tie estas angoro kaj nokto…
Kun la homoj, kiuj venis, diskutis foje la patro enue, negoce, kaj tiam Antonia aŭdis nenion, kvazaŭ estus silente en la ĉambro. Sed aŭdis ŝi ĉiun voĉon, venantan el la koro; kiam ĝi malice ekkriis, kiam ĝi petis kaj kiam ĝi ridis per gaja kaj malpura rido. Venis foje virino kaj petis por sia edzo, skribisto, estanta drinkulo. La patro ridis kaj lia rido estis malmola kaj naŭza. Sentis Antonia, ke la virino tute ektimis, kvankam ne aŭdiĝis voĉo. La patro ridis daŭre kaj parolis malpli laŭte.
Poste li eksilentis kaj ankaŭ la virino silentis; silento regis, ke oni povis aŭdi pezan spiradon kaj Antonia timis. La virino foriris senvoĉe, sed la patro diris: ”Nu, bone estas!” kaj fermis la pordon post ŝi. Tiam li rimarkis la ĉeeston de Antonia kaj alparolis ŝin rikane: ”Kion vi serĉas ĉi tie? Forlasu la ejon!” –
Ne pasis ankoraŭ multa tempo post la nupto, sed ĝojo kaj vivo ne plu troviĝis en la domo. La patro kaj la patrino kverelis, finfine vivis ĉiu laŭ sia maniero kaj Antonia neniam plu aŭdis, ke ili afable interparolus. Kiam la patrino estis sola, ŝi paŝis per pezaj paŝoj tra la ĉambro kaj ĝemis per ridinde ploreca voĉo: ”Ho, mia kapo! Mia kapo!” Kaj iam ŝi paŝis al Antonia, ŝin skuis kaj alkriis: ”Via patro estas kanajlo! Kanajlo! Kanajlo!” – Ekploris ŝi kaj forgesis, ke Antonia estas infano kaj ŝi plendis: ”Por unu monato nur li min prenis; por ĉiam mian monon … Dum kvin monatoj jam ne plu li aperis ĉe mi, nek edzino mi estas lia, nek servistino … En mia ĉeesto li prenis alian … ridis li kaj ĵetis ŝin sur sofon … Ĉiujn li prenas, edziniĝintajn virinojn kaj putinojn kaj infanojn … Kanajlo! Kanajlo! Kanajlo!” – Kaj Antonia aŭdis foje, dum ili parolis en la najbara ĉambro kaj la patro gaje diris: ”Sed kial plendi? Ĉu vi opinias, ke mi ne konas vian kavaliron? Hontu! – deksesjara knabeto!” – La patrino frapfermis la pordon kaj la patro komencis ridi…
Venadis kiel gasto amiko de la patro. Kiam li venis unuafoje, li rimarkis la ĉeeston de Antonia; li paŝis al ŝi kaj karesis ŝin vange; lia mano estis glata kaj malvarma kiel fiŝo. ”Antonia, kompatinda!” li diris, sed ankaŭ lia voĉo estis glata, glita kiel fiŝo. Poste li venis ofte, eĉ se la patro ne estis hejme.
Li invitis foje, ke Antonia sidu en lia sino, sed Antonia sentis abomenon antaŭ li, ŝi skuiĝis, kiam ŝi sentis lian glatan kaj malvarman manon. Ŝi foje pretere rapide tuŝis lian vizaĝon kaj ŝi rekonis, ke lia vizaĝo estas kiel lia mano kaj lia voĉo – oldeca, naŭze glata … Tiel okazis, kiam foje estis malhele en la ĉambro, ke li ŝin ĉirkaŭprenis kaj premis ŝin al si; Antonia ne povis peti, nek povis voki helpon; liaj tremantaj manoj ŝin strangolis kaj pro timo ŝi ne povis moviĝi. Li balbutis kaj el lia buŝo falis naŭziga guto sur ŝian vizaĝon. ”Antonia! … Antonia!”
… Kiam li foriris, ŝi komplete tremis pro honto kaj angoro kaj ŝi kuŝiĝis en la lito … Li venis daŭre, tagon post tago kaj Antonia ne povis sin defendi, ŝi ne kuraĝis voki helpon. Li estis pli kaj pli terura, tutan ŝin li konkeris kaj ŝi obeis kaj plenumis liajn postulojn. Ŝiaj vangoj kunfalis, ŝi dormis maltrankvile; ŝi ektimis ofte, ŝi subite vekiĝis kaj ŝi fartis malbone…
Venis tio brue kaj fortege, kiel granda uragano estis, kvazaŭ la plafono ekbalancus kaj skuiĝus la tuta domo. La patro frapis la oldulon per pugno, li kaptis lin malmole kaj pezaj paŝoj glittiriĝis kontraŭ la pordo. ”Kanajlo! Kanajlo!” Poste li paŝis al Antonia kaj puŝis ŝin brute en angulon; li haltis meze de la ĉambro, poste li senvorte foriris kaj fermis la pordon post si, kvazaŭ li ricevus novan ideon. Jam tiuvespere venis fremdaj homoj; la patro parolis kun ili en sia ĉambro, li kriis kaj post tio fariĝis silento. La patrino venis per siaj rapidaj paŝetoj en la ĉambron, ekscitite spiranta: ”Okazu laŭvole! Jen la salajro – sufiĉe li ricevis! … Via patro troviĝas en karcero, Antonia, en karcero! Dio atestu, ke li finas en karcero!”…
Ekridis ŝi nenature kaj ŝi foriris … Antonia ne komprenis, vivis ŝi kiel en la ŝtormo meze de la arbaro. Kaj baldaŭ venis homoj por ŝin kunpreni; adiaŭis ŝi sen tristeco kaj ĝoja ŝi estis, kiam brue veturis la kaleŝo sur la ŝtonpavimita vojo –
Dio scias kien, en kiun landon. Tien probable, kien pilgrimas ŝia sopiro, kie brilas la pura suno kaj per senkulpa mano karesas vangojn. Jes, al tiuj lokoj, ja la kaleŝo bruveturis senĉese longe, longa estis la vojo kaj malproksime jam estis la hejmo kun sia tuta malhela kaj mucida angoro … Kiam ŝi alvenis, gajaj voĉoj ŝin salutis; patrinecaj manoj ŝin levis kaj ŝi sciis, ke pura kaj afabla estis la vizaĝo, kliniĝinta al ŝi, tiel pura kaj afabla kiel la suno, kiu brilis tie proksime kaj kiel sonoriloj, kiujn ŝi foje aŭdis de malproksime kaj ili invitis…
Malproksime estis la hejmo. –
Ŝi klinis la kapon kaj ne rezistis, kiam ŝi sentis la glatan voĉon, kiu invitis hejmen; kvazaŭ ŝi paŝus propravole kaj gambtremete en nigran arbaron, kunfronten al angoro.
”Bele nun estas hejme!” diris la patro. ”Kaj ne decas, ke vi estu en malsanulejo! Ni prizorgos por vi instruiston kaj ankaŭ Lucia nun estas hejme. Ĉu vi ne estas ĝoja?”
”Ĝoja mi estas, patro!” respondis Antonia, sed ŝia voĉo estis kiel kanaria krio, dum ĝi frapis kontraŭ la fenestra vitro, falis sur la breton kaj mortis.
Ŝi iris tra la porda kadro kaj sin turnis. Kaj tiumomente estis ŝiaj okuloj, kvazaŭ ili komencus vidi: vaste ili estis apertaj kaj plenaj ili estis de angoro.
Tiel revenis Antonia en la vivon. Revenis ŝi en la valon; sur la monto brilis printempo, bela kiel neniam antaŭe…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.