La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

24a. Literaturo amindas, sed tamen...

La terura afero, koncerne Eduardon, estas, ke nur literaturo interesas lin. Ĉu vi tion konstatis? Nur pri literaturo li okupiĝas ĝisfunde. Mi konstatis tion ankoraŭ hieraŭ, kaj mi ne dubas, ke mi rekonstatos ĝin morgaŭ.

Kiam mi renkontis lin hieraŭ, lia edzino ĵus rakontis al mi pri tiu grava problemo koncerne la koston de la domo, kiun ili farigas en la apudurba kamparo. Ŝi ĵus parolis al mi tre precize pri la monaj malfacilaĵoj, kiujn ili renkontis. Multaspekta afero, kiun mi plejparte forgesis. Vi certe jam konstatis, ke mi neniam sentas min hejme, kiam oni prezentas al mi pri-monajn konsiderojn, speciale se parolas la edzino de Eduardo, ĉar ŝi emas miksi la faktojn. Ne estis facile sekvi ŝiajn klarigojn.

Tamen, unu aferon mi perfekte komprenis, nome, ke por ili la situacio fariĝas de tago al tago pli serioza.

La ŝtata institucio, kiu promesis al ili monon – kontraŭ repago nur post jaroj, je tre kontentigaj kondiĉoj – pro mi-ne-scias-kio subite ekdecidis pri novaj kondiĉoj, tiel streĉaj, ke ili ne plu povos akcepti.

Krome, la onklino, kiu antaŭ longe promesis, ke kiam ŝi mortos, ŝia tuta riĉo – grandega, laŭdire – estos por ili, lastminute preferis tute malsaman aranĝon kaj decidis doni preskaŭ ĉion al hospitaloj, muzeoj, bibliotekoj kaj similaj institucioj, tiel ke nun, kiam ŝi mortis, ŝia riĉego transiras al nefamilianoj, kaj Eduardo retroviĝas senigita ankaŭ je tiu espero solvi la monproblemon.

Sed vi konstatos, se vi renkontos lin, ke tio ne ŝajnas tuŝi lin. Ĉiu alia persono, en similaj kondiĉoj, havus gravajn zorgojn. Ne li. Li paroladis al mi dum proksimume du horoj pri nova libro, kiu ĵus aperis, kaj pri nova plano prezenti en proksimume dumilpaĝa libro la tutan leteraron de iu literatura grandulo, al mi perfekte nekonata.

Ĉu vi komprenas tian sintenon? Rimarku, ke tiu sinteno ebligas al li forkuri de la malplaĉa realo, protekti sin kontraŭ doloraj zorgoj, ne studi la fundon de l' problemo. Li tuŝos la fundon de malriĉeco antaŭ ol konstati, ke mon-problemo stariĝas. Oni ĉesas maltrankviliĝi, kiam oni forflugas en nerealecajn konsiderojn pri nerealaĵoj. Kia metodo! Bona por li, verŝajne, sed ne por la edzino. Ŝi portas la tutan pezon de la materiaj zorgoj, de kiuj forkuras la literaturama edzo. Ĉu vi trovas tion ĵusta? Mi ne.

Aliflanke, tia li estas de naskiĝo, tia li certe restos ĝismorte. Mi dubas, ĉu li povus fariĝi iom pli praktika, post tiom da jaroj da flugado en la alta spirita aero.

«Mi respektas viajn ideojn», li foje diris al mi, «mi respektas viajn sintenojn kaj preferojn, respektu do miajn. Vi estas materi-ama, mi amas studadon kaj esploradon kaj literaturajn ĝojigaĵojn. Vi ĉesis interesiĝi pri libroj tuj, kiam vi eliris el la lernejo. Mi ĉesis okupiĝi pri sporto tiuepoke. Vi estas fortmuskola kaj korpe bonfunkcianta, sed kun malplena kapo. Mi fariĝis sengrasa maldikulo, mi tuj laciĝas, kiam mi faras ian braklaboron, kaj, kvankam mi estas malpeza, mi eĉ ne havas la rapidmovecon de tia ulo, kiel vi, sed mia kapo plenas je belaĵoj, kaj ili donas sunan koloron al mia vivo, eĉ en tempoj de malfacileco».

Nu, bone. Li bele parolas. Eduardo ĉiam estis senĉesa parolanto. Li jam montriĝis la plej belvorta el niaj samklasanoj, kiam ni kune lernejis. Sed mi ne ĉesas pensi pri lia kompatinda edzino, kies koron manĝetadas zorgoj pri l' morgaŭo.

«Kie ni trovos monon?» ŝi ripete demandas al si. «De kie diable mono venos? La muroj de nia domo jam komencas malrapide altiĝi, sed ni neniam sukcesos pagi ĝin. Kaj mi tiom antaŭĝojis je la ideo vivi en nia familia domo! Havi hejmon en sia domo, kia bela celo! Sed ni ne realigos ĝin. Oni forprenos la domon de ni kaj ĝin vendos, ĉar ni ne povos pagi. Aŭ polico venos, arestos nin, kaj oni ĵetos nin en malliberejon!»

Ŝi troigas, evidente. Sed tamen! Imagu al vi! Ŝi timas retroviĝi en malliberejo, kaj li, dume, revas nur pri literaturo kaj dumilpaĝaj libroj! Ĉu ilia para vivo sukcesos supervivi tian streĉiĝon, tian kontraŭecon en la manieroj pensi? Vere, ilia situacio min maltrankviligas.

Mi konstatis, ke ŝi multe maldikiĝis, kaj ke ŝia vizaĝo alprenis aĉan koloron, nesanan. Tiel ŝatinda virineto!

Mia koro ŝiriĝis, kiam mi vidis ŝin tiel senhelpa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.