La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. Malkontentas la mekanikisto

Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, ĉu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.

Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindaĵojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon[1] laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, ĉar oni devas kompreni, kio misfunkcias.

Nu, mi komprenis. Li tute fuŝis sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree eĉ pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.

Li do ne diru, ke mi ne helpis, ĉar mi helpis. Aŭ almenaŭ mi provis. Se motoro estas tute fuŝita, ĝi ne estas riparebla tujtuj. Ĉiam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris eĉ etan, eĉ apenaŭ aŭdeblan «dankon!». Li eĉ ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda.

Kion ajn oni faras, li ne dankas. Eĉ misparolante, eĉ fuŝe, li povus esprimi sian dankon, eĉ per la mano, eĉ per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj eĉ, se li preferas. Aŭ per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku.

Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesaĝo estas dirita: «Vi fuŝis vian aŭton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, ĉar mi estas nur homo».

Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn ĉiam kaj ĉiam, ĝis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta.

Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, ĉar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazaŭ dank' al vi[2] ili vivus plu, eĉ se vi faris nenion, aŭ almenaŭ nenion gravan.

Sed tiu ĉi simple ne dankis. Eĉ ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke... ĉu vi imagas? Mi ne ŝatas tian manieron agi.

Kvazaŭ la aliaj ne ekzistus, kvazaŭ ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.

Lia motoro estas fuŝita. Kion li faris per tiu aŭto, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis ĉu tion, ĉu tion ĉi, ĉu tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris.

Sed superhomaĵojn mi ne povas fari. Se li fuŝis sian motoron tiel grave, kion mi faru? Ĉiam estas la sama afero. Ili aŭtas kiel malsaĝuloj, kvazaŭ ili tute perdis la kapon[3], jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj ĝi ankoraŭ ne estas riparita.

Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenaŭ oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fuŝiĝas.

Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris eĉ plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fuŝi belan novan veturileton.

Ne mi faris, ke lia aŭto ne plu funkcias. Sed mi laboris super ĝi, restis longan tempon en la laborejo ĉe tiu fuŝita motoro. Sed ĉar la aŭto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus aŭdi.

Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, ĉar almenaŭ vi ŝajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori.


Notoj :

[1] Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi.

[2] Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.

[3] Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fuŝe, perdi la povon ĝuste pensi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.