La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20a. La fakulo-instruisto venis de malproksime

Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, ĉu? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi ĝin.

Vi vidas, ĉu ne, ke ĝi havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi prenas la tenilon per la maldekstra mano.

Tiel.

Do, bone, mi prenis ĝin. Mi tenas ĝin forte, ĉar la aparato estas peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton.

Ĉu vi ne scias, kio fermoplato estas? Nu, nomu ĝin «kovrilo», se vi preferas. Se mi bone komprenis, en via lingvo oni uzas ambaŭ vortojn. Ne gravas la vorto; gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence forpreni la kovrilon – aŭ fermoplaton – kiu kovras ĝin. Jen.

Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti ĝin ien ajn. La ĉefa afero estas, ke ĝi troviĝu en loko, kie ĝi ne riskas ĝeni viajn movojn.

Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome estas ĉi tiuj montriloj, iom similaj al horloĝaj montriloj. Ili tre gravas, ĉar ili sciigos al vi, ĉu la streĉo estas sufiĉa aŭ ne. Bone. Ĉu vi rigardis sufiĉe? Atentu mian manon nun.

Nun per la dekstra mano mi faras ĉi tiun movon. Rigardu bone, kion mi faras. Ĉu vi vidis? Rigardu atente la rondan aĵeton, kiu elstaras ĉi tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri ĉi tiu ruĝa ronda afereto.

Jen. Vi prenas ĝin kaj forte turnas ĝin dekstren, t.e. laŭ la sama direkto kiel horloĝmontriloj. Vi sentos, ke io streciĝas en la aparato. Se vi streĉis sufiĉe, la plej malalta montrilo moviĝas. Ĝi devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne deziras, ke io ene rompiĝu, ĉu? Turnu tute trankvile, kaj ĉio bone funkcios.

Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al ĉi tiu faka lernejo antaŭ ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj aĵoj.

Nu, ĉi tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, ĉu ne? Mi celas[1] ĉi tiun rondan platon. Mi forprenas ĝin. Kutime, vi ne bezonus ĝin forpreni. Mi forprenas ĝin nur, por ke vi rigardu, kiel ĝi estas metita.

Venu apud min. Tenu ĝin. Pasigu ĝin de unu al alia. Ĉu vi rimarkas, kiel peza ĝi estas? Oni ne imagus, ĉu?, ke tia telereto estas tiel peza. Nu, ĝia pezo devenas de tio, ke ĝi estas farita el speciala substanco, tute nekutima.

Ĝuste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro metiĝas sur la telereton, jen ĉiflanke elsaltas verda afereto. Ĝi estas verda, por ke vi memoru, ke ĝi rilatas al la pulvoro, kiu ankaŭ estas verda, aŭ iom verda, blue verda aŭ verde blua, se vi volas esti pli precizemaj.

Nun vi prenu la verdan aĵeton, kiu ĵus elsaltis kaj nun elstaras. Rigardu, kiel mi faras. Vi devas ĝin movi tiudirekte. Via celo estas, ke ĝi alvenu ĝis ĉi tiu loko, ĝis la fino de sia irejo. Vi sentos, ke ĝi ne estas obeema afero. Ĝi ne obeas vian deziron irigi ĝin tiudirekte, konduki ĝin laŭ la tuta vojo ĝis ĉi tie. Ĉi-foje, vi vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi ĝin. Ne kredu, ke ĝi estas obstina. Ĝi estas iom obstina – ĝi volas resti surloke – sed vi devas esti pli obstina ol ĝi. Se vi metos sufiĉe da forto en vian movon, ĝi konsentos moviĝi. Ne timu; ĝi ne rompiĝos. Sed vi vere devos streĉi vian forton ĉi-cele, aŭ la aĵeto ne moviĝos.

Kaj ĝi devas moviĝi kaj alveni ĝis la loko tie, por ke la pulvoro eniru la aparaton.

Jen, ĉu vi vidis? Ĉu unu el vi volas veni ĉi tien kaj refari tute trankvile antaŭ siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris? Ili ne estas malfacilaj. Sed estas bone antaŭeniri nur malrapide. Se vi bone lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete por refari ilin. Kiu venos?

Nu, nu, unu kuraĝulon, mi petas! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni iun fakon, vi devas agi. Labori.

Dankon, Ibrahim. Vi estas kuraĝa. Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru laŭte, kion vi faras.

Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon, ĉar vere mi bedaŭras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli nur pri «aĵoj», «aferoj» aŭ «pecoj», dum certe ĉiu el tiuj havas sian ĝustan nomon ankaŭ vialingve.

Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton – aŭ kovrilon – por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru laŭte, klare, ĉion, kion vi faras.


Notoj :

[1] Mi celas: mi volas diri..., mi parolas pri...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.