La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21b. Adiaŭ lando amata!

Adiaŭ, lando de mia naskiĝo! Mi forveturas. Mi ne plu manĝos viajn sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn, perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro viaj troaj trinkotradicioj.

Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu baniĝos en via kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolĉecon de via religia vivo, ĉeestanta en ĉiu urbo, en ĉiu kampo, en ĉiu domo, en ĉiu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu aŭdos la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la aĉetantoj, la diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio ĉi. Mi ne plu vizitos la kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu aŭdeblos, kiam mi promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo de senvaloraj numeroj.

Adiaŭ, lando de mia juneco! Ĉi tie mi naskiĝis, ĉi tie mi vivis infanecon, ĉi tie mi ekkonis mian unuan amon, ĉi tie mi suferis.

Ĉu mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, ĉar li tie estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas min, tie transe.

Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi estas vestitaj, kiel ĝoje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi ĉiuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldaŭ ekvivos, ĉio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol feliĉon, laŭ tio, kion mi aŭdis.

Ŝtelistoj multas ĉi tie, sed ankaŭ tie, ĉu ne?, kvankam laŭdire ili ne agas same. Tie estas instruitaj ŝtelistoj, kiuj vizitadas la lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Ĉe ni, ŝtelisto agas ŝance, per rapida faro tute simpla, ĝenerale sukcesas, fojfoje kaptiĝas, nu, ĉiuj ridas, neniam estas dramo. Nur momento en la vivo. Kaj ĉiuj komprenas malriĉecon. Tie ŝtelistoj havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili eĉ grupiĝas multhome kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, ŝtelistoj nomas sian okupon «laboro»! Kia stranga maniero aranĝi sian vivon! Se ŝteli estas labori, kial ne simple honeste labori?

Adiaŭ, ŝtelistoj mialandaj! Kaj adiaŭ ankaŭ al vi, ŝtelema ŝtato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj.

Oni diris, ke tie almenaŭ la ŝtato estas honesta, aŭ preskaŭ honesta. Ni diru: «sufiĉe honesta». Almenaŭ, laŭ miaj informoj, ŝajnas, ke la ĉefa celo de la ŝtatfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn poŝojn per la ŝtatana mono. Ne ĉe ni. Adiaŭ ŝtatoficistoj diverstipaj, altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda ŝtelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da riĉo, kiu devus servi al la feliĉo de l' popolo, ne al tio, ke vi pligrasiĝu.

Adiaŭ, patrolanda kamparo! Mi naskiĝis ĉe vi, ho kampoj maldolĉaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolĉas.

Min naskis vi, kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon, sed ankaŭ vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi ĉe plej aĉaj vivkondiĉoj.

Adiaŭ, fantomoj, kiujn la montoj naskas ĉi-lande! Oni ne kredas je vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je «esploroj plene dokumentitaj». Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj, kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, «ili» ne komprenas nin. Kiel tiuj homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke fantomo ĉeestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo ol je l' laboro farata? Jes, mi adiaŭas vin, fantomoj, kiuj teruris mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfuĝas al senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via ĝena ĉiama enmiksiĝo.

Adiaŭ, naskiĝlando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon.

Nenie troveblas same pura aero, same manĝindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila lando, la plej ŝatinda lando en la mondo, la lando de mia naskiĝo.

Kaj tamen mi feliĉe forveturas.

Min persekutis via polico. Min ĝenis via ĉiama bezono kontroli, kion mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj ŝtatanoj. Vi tro okupiĝas pri la landanaro. Kaj via celo, ho ŝtato, ne estas, ke ni vivu feliĉe, sed ke vi direktadu ĉiun kaj ĉion ĉi-lande.

Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi dignecon en tiaj kondiĉoj? Ĉu vi ne komprenis, kiom digneco valoras por homo, kiom ĝi necesas, kiom ni bezonas ĝin?

Adiaŭ, naskiĝlanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico! Mi forflugas por ĉiam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie fore ricevi. Mankos la vizaĝoj, la voĉoj, la ridoj.

Sed al mi almenaŭ, ho ŝtata polico, certe ne mankos vi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.