La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18a. La letersoifa patrino

Ĉiam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena.

Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min «malbona filo», nur pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis for! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino. La skribo estis dika, ĉar ŝi ĉiam fuŝis siajn plumojn. Mia patrino ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas ĉion, kion ili tuŝas. Krome, tiuepoke, la plumoj estis aĉe faritaj, kaj fuŝiĝis multe pli rapide ol nun.

Kion mi diris? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj preskaŭ ne kuraĝis ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, ĉar mia patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke ŝi suferas pro mi.

Jen kian patrinon mi havis. Tiu larĝkorpa, dik-mana, fortabraka kampulino, kiu rompaĉis meblon nur tuŝetante ĝin – mi preskaŭ diris: nur rigardante ĝin – tiu virino, fortiĝinta pro jaroj kaj jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, laŭ siaj leteroj, pro eta mi.

Mi ne scias kial, ŝi ne elportis mian poŝtan silenton. Ŝi rompis du aŭ tri plumojn, verŝajne ŝiris nevole la paperon, kiun ŝi provis preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian opinion pri mi:

«Kara filo». Neniam ŝi uzis mian nomon, verŝajne pro deziro estigi ian malproksimecon inter ŝi kaj mi, aŭ sentigi sian aŭtoritaton.

«Kara filo», ŝi skribis. «Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj eĉ ne unufoje vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero de vi. Vi ŝiras mian koron. Ĉu vi ne amas vian patrinon, kiu tiom laboras por vi kaj por viaj fratetoj?

«Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, ĉu vi malsatas aŭ soifas, ĉu vi manĝas sate fruktojn. Ĉi tie la pomoj komencas apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus almenaŭ skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke li plene konsentas kun mi.

«Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skribaĉi nelegeble, sed mi laŭtlegas al li kaj tio lin feliĉigas. Aŭ pli ĝuste mi voĉlegus al li, se mi havus ion por legi, ian skribaĵon de vi, eĉ mallongan.

«Ĉu vi forgesis vian promeson? Vi promesis skribi, kiam vi foriris. Mi estas certa, ke vi havas sufiĉe da mono. Ĉu la poŝtoficejo estas malproksima? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn malfacilaĵojn haltigi lin.

«Vi ne forĵetas vian monon en malsaĝajn aĉetojn, ĉu? Vi ne ĵetadas ĝin senpripense al la vendistoj de ĉokolado kaj dolĉaĵoj, espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono. Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj longaj marŝoj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed ĉu tro laca por skribeti hejmen? Vi ne estas malsana, ĉu? Ne. Se vi malsanus, vi skribus hejmen, eĉ se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj ĝin sendu al vi.

«Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne sufiĉe amas vian patrinon. Ho! Kiom tiu penso suferigas min! Kiel neelporteble estas konscii pri la neamo de filo!

«Sed verŝajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo skribi eble estas, ke vi estas mallaborema.

Atentu pri tio, filo mia. Gardu vin de mallaboremo. Ĝi estas la komenco de multaj malbonoj en la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas aeron. Se vi ne skribos, mi mortos...»

Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ŝi povis plenigi tiom da papero, kiom troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze.

«Faru tion», «Ne faru tion», «Mi suferas pro vi», tiuj tri ideoj kovris la tuton de ŝia leterfarado.

Kara patrino! Kiel drame ŝi skribis! Mi suspektas, ke tiu suferpatrina rolo ege plaĉis al ŝi, eĉ se ŝi ne plene tion konsciis. Jen ŝi havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero, pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj ŝi certe sentis sin reale grava.

Kaj tio ĉefmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. Ŝi estis bonkora, dolĉa patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la plej aĉajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen forĵeti eĉ momente la silentan enan ĝojon, kiu sunradiis sur ŝia vizaĝo.

Sed de tempo al tempo ŝi bezonis plendi. Ŝi bezonis momente forĵeti la rolon de la ĉiam felica laboranta kampulino, de la ĉiam rideta patrino, de la edzino perfekta. Ŝiaj leteroj estis ĝusta okazo por tio. Ili ebligis al ŝi malplenigi sian koron de la multegaj neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu malriĉula vivo, terure sendolĉa. Ŝi ne priskribis tiujn priokupojn. Sed la plendan senton ŝi esprimis, kaj la malfeliĉon, pri kiu ŝi ne havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al ŝi, tute certe.

Vidu, kiel elturniĝema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis saĝe kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, ŝi ne havus tiun – por si sanigan – okazon plorletere plendi.

Stranga estas la homa koro, ĉiam ema pravigi sin!

Kaj tamen, kiu diros, ke ne troviĝas iom da pravo en tiu ĵus esprimita ideo? Nu, eble ĝi estas iom prava.

Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi.

Mi ludis, mi ĝojis, mi kantis, mi promenis, mi marŝis, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo.

Neniam rompis plumon pro troskribo mi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.