La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. Ĉu vere vi ne volas labori?

Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne povus havi ĝin. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun ŝi dum la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble ankaŭ pri malpli belaj aferoj – la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas kun ŝi – kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj.

Vi tute ne atentas vian laboron. Ŝajnas, ke nur Izabela gravas por vi. Mi konsentas, ke ŝi estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas malprave. Se subite iu dezirus sukeron, ĉe kiu li ekhavus ĝin?

Nur imagu! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas malplenaj... Mi ne povas imagi – pli bone: mi preferas ne imagi – kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre gravas por li. Vere mi ne komprenas vin.

Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas min, ĉu vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, ĉu la sukerujoj estas plenaj.

Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi iras kaŝi vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por vidi, ĉu vi ne ŝajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al ŝi la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori.

Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi agi kiel vi... Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne iras promeni, mi ne iras kaŝe sidi dum la labortago kun bela fortulo.

Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen... Se vi nur scius, kiel ofte viroj min petas... La viroj, kiuj konas min, konsideras ke... hehe[1]... Nu, viroj estas viroj, ĉu ne? Sed mi neniam konsentas. Mi neniam diras «jes». Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia specialaĵo. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni, nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan vizaĝon, tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeliĝi de tago al tago, mi ne atentus vian plibeliĝon, mi atentus vian laboron kaj rigardus – inter-alie – ĉu la sukerujoj estas plenaj, ĉu ili estas malplenaj. Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi.

Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne atenti vian laboron, mi turnus min[2] al Profesoro Zuzu kaj dirus la aferon al li. Ne gravas al vi, ĉu vere? Ĉu vere tion vi respondis?

Diable! Bela respondo! Nu, bone! Se vi preferas agi neserioze, se vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras tion por vi, ne por mi.

Ĉu vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi malkonsentas labori? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin serioze, tio estas via afero.

Ĉu laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi? Ĉu vi imagas, ke vi estas en la universitato kiel studento?

Kiel profesoro, eble? Ne, ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne. Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo.

Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la poŝoj. Ĉu vi estus tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun? Vi eble ne estas tre granda, sed vi ne ŝajnas malforta. Ĉu vi jam laboris tro multe? Diable! Mi ne povas kompreni vin.

Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte, kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, ĉe ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed... Eble vi konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi. Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, ĉu ne? Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas malplenaj, nu, tio estas tro.


Notoj :

[1] Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas «hehe», tute ne gravas).

[2] Mi turnus min al: mi irus paroli al.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.