La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. La fortegulo

Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo ŝatas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne ŝatas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre ŝatas, kaj tie seriozege laboregas.

Li ŝatus ŝati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam ŝategas ĝin, sed...

La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona.

Vi vin demandas, pri kio mi parolas, ĉu ne? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta.

Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paliĝas, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale ŝatas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi ŝin. Ĉu vi imagas?

Li neniam iras al urbeto, ĉar li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien ĉi. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turniĝi, li sentas sin malkomforta ĉe la koro, li iĝas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li troviĝas.

Strange, ĉu ne? Kaj ĉu vi scias, kial? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li ŝatis povi deklari: «Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego». Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, ĝis ili falis kaj petegis: «Kompaton!» Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.

Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. Ĝi povas mis-agi. Ĝi povas agi fuŝe. Viretoj iĝis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Ĉu la vivo ne estas stranga?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.