La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18b. Mi atendas gravan leteron

Kioma horo estas? Preskaŭ la dua kaj kvin minutoj. Aŭ, se vi preferas – ja uzeblas ambaŭ dirmanieroj – kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas!

Mi ne vidis la leterportiston. Ĉu li jam pasis? Preskaŭ ĉiam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua.

Hoho! «Kutime li pasas post la dua», tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri:

«tiu ĉi leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto». Nu, ĉu vere oni povus miskompreni tiamaniere?

Verŝajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata «dua leterportisto», devus pasi tri leterportistoj entute, ĉu ne?

Verŝajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: «Kutime li pasas tuj post la dua horo».

Nu, mi iru vidi, ĉu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj ĝi ankoraŭ ne alvenis. Mi ne ŝatas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero.

Ne. Estas nenio. Aŭ li jam pasis, kaj estis nenio por mi, aŭ li ankoraŭ ne pasis. Plej verŝajne li ankoraŭ ne pasis.

Eble li malfruas ĉi-foje. Li preskaŭ neniam malfruas, li kutime pasas ĝustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi.

Sed rigardu! Laŭ la murhorloĝo estas nur kvarono[1] antaŭ la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj.

La unua kaj tri kvaronhoroj. Ĉu eble la murhorloĝo funkcias bone, dum mia brakhorloĝo estas fuŝita?

Ne! Mi misvidis. Mi misprenis[2] la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorloĝo, la sekunda montrilo estas tro dika, ĝi tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimiĝis al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo.

Koncerne la murhorloĝon, estas pli simple, ĉar ĝi estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj.

Tiel ne estas risko fuŝlegi la horon.

Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj antaŭ la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn.

Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antaŭ la dekkvara. Ĉar, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara.

Mi neniam kutimiĝis al tiu maniero esprimi la horon. Eĉ dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni ĝin. Nu, mi povas uzi ĝin, sed ĉiam kun sekundo da hezito. Ĝi neniam iĝis reale natura por mi.

Nu, nu, leterportisto, kion vi faras? Ĉu vi venas aŭ ne? Mi volas legi tiun leteron, scii, ĉu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesiĝis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, iĝis radiofakulo.

Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la ĝusta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj? Kial tiuj uloj, tiuj ĉefoj, neniam respondas tuj? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, ĉu ili akceptas min aŭ ne? Kial ili diris: «vi estos informita perletere»? Kial, en tiuj situacioj, ili ĉiam alprenas senmovan vizaĝon?

Verŝajne por ke oni ne sciu, ĉu oni kontentigis ilin aŭ ne. Verŝajne por ke oni daŭre sin demandu, ĉu oni havas ŝancojn aŭ ne ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere? Ĉu vi komprenas?

Estas strange, ke mi diras «vi», dum mi parolas al neniu. Se iu ĉeestus ĉi tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la seĝoj, kaj mi uzas la vorton «vi»! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi parolas. Kaj ne estas ĝuste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas al iu, sed tiu «iu» ne ekzistas. Almenaŭ li ne ekzistas ekster mi. Mi simple parolas al mi mem.

Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi laŭte? Mi estas en mia hejmo. Kaj hejme mi estas la plej supera aŭtoritato. Mi ĝenas neniun. Neniu – bedaŭrinde – kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola.

Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de sia voĉo. Ne estas plaĉe vivi sola. Mi neniam kutimiĝos al tia vivo. Soleco ne estas bona por la homo.

Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni sentas sin malpli sola.

Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras en la poŝtejo?

Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur dumtage, kia ĝojo! Mia nuna nokta laboro ne plaĉas al mi. Kaj mi ricevus iom pli da mono ol nun. Estas plaĉe perlabori sufiĉe da mono por aĉeti ĉiaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas.

Aĉeti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed aĉeti ion senbezone, nur ĉar oni havas la monon kaj deziras aĉeti la aferon, tio estas la dolĉa vivo.

Mi ne iĝos riĉega, eĉ se ili akceptos min en tiun radiovendejon, sed iom pli riĉa ol nun.

Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankoraŭ ne vidigis eĉ peceton de sia nazo. Kio okazas al li?

Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, marŝi, movi min, fari ion. Ne resti hejme malantaŭ fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne pasas la leterportisto.

Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron? Se la radioriparejo plu atendigas min? Ĉu mi elportos?

Diable! Mi ne kutimas elporti tiajn situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta.

Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto, venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon.

Kaj se la respondo venos, kaj estos nea? Oj, oj, oj! Kia terura vivo! Tion eĉ malpli mi elportos.

Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon? Ĉu vi scias? Ĉu iu scias ĉi tie? Kompreneble ne. Ĉi tie estas ja neniu...


Notoj :

[1] Kvarono: 1/4

[2] Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.