La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20b. Troa scivolo kondukas morten

Aŭskultu, mi tamen ŝatus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via celo? Vi staris trans la pordo, kaj vi aŭskultis, ĉu ne? Vi subaŭskultis[1], kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii, kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en ĉi tiu laboro, en kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno, mi petas.

Oni subdiris[2] al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi ĝojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvazaŭ amoplene, mi kredis je vi. Kaj ĉu vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, ĉar mi ĵus tenis min iom malafable? Mi estis laca kaj ĵus agis malĝentile.

Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Aŭ pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.

Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subaŭskultanta ĉe la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas? Vi tion neniam faris antaŭe. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. Ĉiam mi ŝatis vian diskretan sintenon.

Kiuj ajn la kondiĉoj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.

Kaj nun, subite, ĝuste en tempo, kiam diversaj raportaĉoj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subaŭskulti. Vi tamen subskribis[3] promeson ĉiam gardi la interesojn de ĉi tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj serĉas ĉiaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj sufiĉe riĉas por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Ĉu al ili vi transiris? Ĉu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson? Kvankam vi – laŭ via diro – amas min?

Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankaŭ venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam ŝi subite ekaperis apud vi. Ŝi ne vidis, kion vi faras, sed ŝi raportis al mi la aferon, ĉar ŝi tre miris pri via reago al ŝia alveno. Ŝi tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita – kaj malplaĉa, aŭ danĝera – subite prezentiĝas. Mirige, ĉu ne?

En mia raporto al niaj ĉefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel danĝera ĝi estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskaŭ ĉion. Ni devos streĉi niajn fortojn, sed ni havas multajn ŝancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondiĉo gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa ĉi-afere, se ni volas, ke niaj fortostreĉoj ebligu al ni realigi nian celon.

Sed ĉio ŝanĝiĝis pro via subaŭskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan ĉi-foje. Kiom ajn vi streĉis vian aŭskultpovon, vi ne povis plene aŭdi, kaj – ĉefe – vi ne povis kompreni, kio diriĝas trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, ĉar mankas al vi tro da informoj.

Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilaĵojn, danĝeron, malfeliĉon, kun ĉiam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto.

Mi sentas ploremon, ĉar mi fidis al virino, kaj ŝi montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, ĉar la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj ŝia apud-esto min per ĝojo plenigis. Kunlabori kun ŝi estis mia feliĉo. Scii, ke en ĉiu risko, jen ŝi estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom iĝis la devenejo de mia forto.

Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke ŝi ne estas fidinda, ke ŝi transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.

Jes, mi apenaŭ povas min deteni de plorado, ĉar mi ankoraŭ amas ŝin. Mi ankoraŭ amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tuŝas min tro suferige. Ĝi alsaltas min, kaj mi sentas, ke danĝera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne moviĝu! Restu ĉi tie. Apud mi.

Vi ĉiam deziris apud-esti, ĉu ne? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive!

Ĉu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn? Aŭ ĉu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste? Ĉu vi estis sincera komence, kaj transiris al ili? Aŭ ĉu neniam okazis transiro, ĉar jam de la unua tago vi konis vian celon: enŝteliĝi ĉi tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la ĉefo, laŭcele agi por ke li enamiĝu, ŝajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu ĝin...

Antaŭe mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezentiĝas klare al miaj okuloj. En mian koron vi eniĝis kiel ŝtelisto en domon, por kapti...

Kaj mi lasis vin agi! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian oficejon, en miajn brakojn, en mian koron! Kaj vi ŝajnigis vin feliĉa! Vi perfekte ludis vian rolaĉon, ho jes! Vi ne agis amatore. Vi ne reale feliĉis – oni ne povas serioze feliĉi, kiam oni vivas en malvero – sed vi ŝajnigis feliĉon, vi ludis la rolon de feliĉulino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu.

Nun stariĝas la demando: kio okazu al vi? Vi scias tro multe, ĉu ne? Estus danĝere lasi vin vivi. Kaj ĉiaokaze, vi tiom suferigis min, ke vi ne plu indas vivi. Haha! Vi timas, ĉu ne? Vi timegas, videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. Ĉu vi ne antaŭvidis mian sintenon? Ĉu vi ne opiniis, ke mi tamen pli fortas ol vi? Ĉu vi pensis, ke ĉar mi amas vin, mi ellasos vin plezure, eĉ se mi malkovros vian rolaĉon? Vi ludis, kaj perdis la ludon. Bedaŭru, se helpas vin bedaŭri. Vi certe bedaŭros malpli ol mi. Vi bedaŭros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi bedaŭros amon perditan, fuŝitan de malverema ulino.

Kaj ĉu vi scias, kio aldonas kroman suferon? Ke vi agis tiel infanece. Subaŭskulti ĉe pordo! Ĉu viaj ĉefoj ne instruis al vi pli nuntagajn manierojn ricevi informojn? Oni nuntempe faras tiel perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine subaŭskulti, multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke mi povus suspekti. Kaj vi iĝis nesingarda. Bedaŭrinde por vi. Nun via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu – eĉ se mi ridaĉas – ke tio ĝojigas min. Mi ne ŝatas ridaĉi. Mi ŝatus havi koron plenan je amo, kaj larĝan rideton survizaĝe. Sed vi devigas min. Vi komprenas la ludon, ĉu ne? Vi sufiĉe longe ludis ĝin.

Nu, bone, sufiĉas. Nun mi tuj komunikos la novaĵon al miaj kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi ĉiujn viajn sciojn. Estas milito, ĉu ne?, suba milito, milito, kiu okazas sub la videblaĵoj, sed tamen milito, terura milito.

Kial, diable, vi eniris tiun militon? Ĉu vi ne povis simple honeste labori, kiel ĉiu alia? Ĉu la destino tiel malamas min, ke ĝi alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi sincere amis? Sufiĉe!

Ne ploru! Agi mi devas. Mi agu tuj.

Kaj vi... Provu kunstreĉi ĉiujn viajn fortojn, por almenaŭ morti digne.


Notoj :

[1] Subaŭskulti: kaŝe aŭskulti; aŭskulti ion, kion oni devus ne aŭskulti.

[2] Subdiri: komprenigi aŭ sciigi ion al iu, ne dirante ĝin tute klare.

[3] Subskribi: skribi sian nomon fine de letero aŭ dokumento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.