La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

16b. Ĉu malĝojon memori aŭ imagi feliĉon?

Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri ĝi. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridigaĵo.

Kiam domoj estas rompataj, kampoj fuŝataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksaĵo el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo fariĝas plej aĉa. Krome, oni apenaŭ trovas ion por manĝi. Oni manĝaĉas ion ajn. Mi aŭdis pri homoj, kiuj manĝis kataĵon, manke de io pli bona. Nur por vivi, ĉu vi komprenas?, nur por pluvivi.

Rigardi malplenan teleron, kaj aŭdi la infanojn plore peti nehaveblajn manĝaĵojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestrestaĵoj, kunmetitaj pli malpli sukcese..., sincere mi ne ŝatis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan.

Eĉ la malĝojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfeliĉaj, ĉar kion ni povis fari? Se la homoj ne havis sufiĉe por manĝi, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo?

Kia malaminda vivo! Mi neniam komprenos – kiaj ajn la interesoj de la nacio – ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, aŭ la tutmondan situacion, tamen...

Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido ŝajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuraĝas fari ĝin. Mi persone ne estus sufiĉe maltima, eĉ se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj.

Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidaĉo! Sendi la junulojn al morto jam estas aĉa decido, sed sendi ilin al mortigo – sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj ankaŭ homojn nejunajn – ŝajnas al mi eĉ pli neakcepteble.

Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, ĉar ili estos tro malfeliĉaj aŭ tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.

Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj ĝojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, aŭ feliĉveka? Milito estas tiel brunaĉa, senkolora temo. Aŭ eble vi preferus diri: koloraĉa.

Ĉi-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte aŭ la afabla vizaĝo de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilaĵoj. Ĉio fariĝas malsimpla dum milito.

Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj feliĉo. Ĉu gravas, se tiu mondo ne ekzistas? Ne; ĉu? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por ĝojigi nin kaj forgesigi al ni la malamindaĵojn de l' milito.

Laŭ mia opinio, estas saĝe fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagaĵon sekvi imagaĵon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj ĝiajn dolorajn aspektojn. Ĉu vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco? Laŭ vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, ĉu? Vi malpravas, laŭ mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli feliĉa kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo ĉi-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsaĝa.

Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne?

Kaj eĉ se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, ĉar la reala ŝajnas al ni tro aĉa, kial tion ne fari fojfoje? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuraĝon, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de ĝi?

Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendanĝere nin fordoni al tiu ludo.

Homoj ne sufiĉe ludas, niaepoke, laŭ mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, ĉu ne por vi? Ludo alportas ĝojon kaj ridon, dum ĉiama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.

Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, ĉu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga aŭ ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj iĝi grandaj fuŝemuloj. Tute ne.

Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, aŭ almenaŭ ridete, estas pli feliĉige por ni mem kaj por la aliaj ol ĉiam komenci taskon kun plendo kaj ĝememo. Ĉu vi konsentas?

Ne? Kiel strange! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas? Vi eĉ ridas! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.