La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LASU MIN PAROLI PLU!

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14a. Silentu, enaj voĉoj!

Mi kuŝis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis iom alta kaj ĝia lumo bele plenigis la ĉambron. La apenaŭ fermita fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo ellitiĝi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! «Ĉu vere», mi diris al mi, «Ĉu vere mi devas ellitiĝi tuj?» Ena voĉo respondis, tute mallaŭte: «Ne. Ĝoju pri la ŝatinda kuŝa pozicio, pri la feliĉiga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urĝas».

Mi tre kontentis pri tiu senvoĉa voĉo, kiu tiel amike parolis al mi, en mi. Sed mi apenaŭ decidis fordoni min al la feliĉo sekvi la amindan proponon de tiu en-kora voĉeto, jen alia ena voĉo ekparolis en mia kapo, silente, kvankam kvazaŭ aŭdeble.

Ĝi diris: «Vi devas ellitiĝi. Vi ne rajtas agi malkuraĝe. Laboro atendas vin. Kaj vi ne povas fari ĝin enlite. Vi devas kuri el via domo al via oficejo. Kuraĝon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi sentos la feliĉon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsaĝa direkto de vivo tro facila, al la facila direkto de malkuraĝo».

Estis ĝene aŭdi du voĉojn. Kiam oni aŭdas du malsamajn voĉojn, kiuj diras malsamajn aferojn, eĉ se ne tre laŭte, ĉio intermiksiĝas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, ĉu?

Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj provis endormiĝi.

Sed la ĝena afero, koncerne provojn endormiĝi, estas, ke ili ne estas facilaj. Mi ne scias, ĉu mi estas normala, sed ĉe mi provado endormiĝi neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormiĝas, sed neniam ĉar mi provis. Nur ĉar mi enlitiĝis kaj estis laca, kaj pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.

Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: «Nun mi provu dormi, nun mi pensu pri nenio, nun mi dormu», mi restas maldorma la tutan tempon, kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedaŭrinde ne dormigan lacecon.

Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen ena voĉeto denove alparolis min:

«Vi ne deziras dormi», ĝi diris – kaj ĝi sonis, kvazaŭ ĝi min malŝatus – «vi ne deziras dormi. Vi jam dormis sufiĉe. Vi tute ne estas laca. Vi nur deziras malkuraĝe resti en la lito por la plezuro senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras kaj laciĝas laborante».

La voĉo pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed sufiĉe maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kuŝi en bona varma lito, en ĉambro sunluma, farante nenion, nur lasante la pensojn kaj imagaĵojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas libereco.

«La grandeco de la homo kuŝas en libereco», mia patro kutimis diri.

Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia ĉiama praveco ne estis malpli konata. Mia patro ŝatis prikanti la bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.

Ĉion ĉi mi respondis al la ena voĉeto, kiu provis ellitigi min. «Dum mi kuŝas en la lito kaj nenion faras», mi diris al ĝi, «mi estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon».

Sed – la diablo eble scias kial, mi ne – tiu voĉeto ne estis facile kontentigebla. «Vi vekiĝis antaŭ du horoj», ĝi diris. «La suna lumo, enirante tra la fenestro en la dormoĉambron, vekis vin jam antaŭ du horoj.

Jam du horojn vi kuŝas, farante nenion. Senkuraĝulo! Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane.

Estas priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn laboradi por via komforto».

Sed feliĉe la alia voĉeto intervenis: «Kial vi lasas tiun elparoli similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malĝojigajn?» ĝi rimarkigis al mi. «Silentigu ĝin. Tiu voĉo ne estas aŭdinda. Ĝi malŝatas liberecon, ĝi do malŝatas vian patron, kiu tiom ŝatis liberecon. Ĉu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon?

Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute malgranda, eta-eta infaneto, kaj kuŝis en la brakoj de via patrino. Ĉu ŝi vekis vin, se vi dormis? Tute ne. Ŝi agis precize por ke vi ne vekiĝu, sed dormu plu trankvile. Ĉu vi memoras, kiel feliĉe estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo, ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara aero, kuris sur la rokoj, kantis tute laŭte...? Ĉu iu kriis al vi, ke tio estas malbona vivo? Ĉu via patro aŭ via patrino aŭ iu alia kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco estas feliĉiga».

Sed la alia voĉo rebatis: «Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi diras, okazadis nur dum la libertempo.

Vi forgesas, kiel estis, kiam vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole, vi ellitiĝis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, ĉar normale marŝi ne sufiĉis por alveni ĝustatempe, ĉar jam tiuepoke vi estis senkuraĝulo ema resti tro longe en la lito».

Vere, tiuj du voĉoj estis ĝenaj. Ambaŭ voĉoj ĝenis, kvankam, verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi ilin. Ekdormi estus bona maniero eliĝi el la ĝena situacio, sed, kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitiĝis. La penso pri taso da bona varma kafo antaŭplezurigis min.

Mi iris al la fenestro, rigardis tra ĝi al la suno, al la kampoj, al la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo montriĝis tiel ŝatinda, ke mi sentis emon laŭte kanti dankokanton pri ĝi, aŭ krii al ĝi mian ĝojon vivi en la kamparo, ne en homplena urbego.

Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antaŭtimo, ke eble mi ne sufiĉe atentis la horon, dum mi kuŝis enlite kaj lasis la pensojn sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, ĉu mi havos la tempon trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, aŭ ĉu mi devos kuri kiel stultulo por alveni ĝustatempe al la oficejo. Jes, kun antaŭtimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke – diable! – la tempo forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos ĉion fari kun ega rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.

Sed subite mi ekmemoris. «Kio okazas al mi?» mi laŭte kriis. «Oni ne laboras ĉi-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato[1]


Notoj :

[1] Sabato: la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Dimanĉo estas kutime senlabora tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.