La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA RINGO DE LA GENERALO

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

xi

La juna barono Adrian kuŝis en la granda lito de la gepatroj, pala kaj senmova. Metante la fingron sur la manradikon, oni sentis, ke la sango ankoraŭ fluas sed preskaŭ nerimarkeble.

Li ne rericevis la konscion post la profunda sveno, sed la vivo ne estingiĝis.

Kuracisto ne troviĝis en la paroĥo Bro, sed ĉirkaŭ la kvara horo matene servisto rajdis al Karlstad por provi venigi iun.

Estis sesmejla vojaĝo, kaj se la kuracisto estus hejme kaj volus forveturi de la urbo, oni povus atendi lin plej frue post dekdu horoj. Sed oni devis esti preparita por tio, ke povus daŭri ankaŭ unu aŭ du tagojn.

Baronino Löwensköld sidis ĉe unu flanko de la lito kaj ne forturnis la okulojn de la vizaĝo de la filo. Ŝi ŝajnis kredi, ke la malforta vivofajrero ne estingiĝos, se ŝi restos tie senĉese maldormante kaj gardante.

La barono foje sidis ĉe la alia flanko de la lito, sed li ne povis resti trankvila. Li prenis unu el la senfortaj manoj inter la siajn kaj kontrolis la pulson, li iris al la fenestro kaj rigardis al la vojo, li faris promenon tra la ĉambroj por rigardi la salonhorlo ĝon. Dume li respondis per kaposkuo al la atendoplenaj demandoj, kiuj estis videblaj en la okuloj de la filinoj kaj de la guvernistino, kaj poste reiris en la malsanulĉambron.

Cetere neniu estis lasata tien krom fraŭlino Spaak. Nek la filinoj, nek iu el la servistinoj, nur la fraŭlino. Ŝi havis la ĝustan irmanieron, la ĝustan voĉon, ŝi konvenis en malsanula ĉambro.

Fraŭlino Spaak vekiĝis meze en la nokto pro la krio de Adrian.

Kiam ŝi tuj poste aŭdis la pezan falon, ŝi saltis el la lito.

Ŝi surmetis la vestojn, ŝi ne sciis kiel, sed unu el ŝiaj saĝaj reguloj estis, ke oni neniam elkuru nevestita, ĉar tiam oni neniun utilon povas fari. En la salono ŝi renkontis la baroninon, kiu venis por voki helpon, kaj poste ŝi kaj la gepatroj levis Adrian kaj metis lin en la grandan duoblan liton. Komence ili kredis ĉiuj, ke li jam estas morta, sed poste fraŭlino Spaak rimarkis malgrandan pulsomovon en la manradiko.

Ili faris kelkajn el la ordinaraj revivigaj provoj, sed la malgranda vivofajrero estis ekstreme malforta, kaj dum ĉio, kion ili faris, ĝi ŝajnis nur malfortiĝi. Baldaŭ ili senkuraĝiĝis kaj kuraĝis nenion entrepreni. Restis por ili nur atendi.

La baronino ŝatis havi fraŭlinon Spaak en la ĉambro, ĉar ŝi estis tute trankvila kaj plene konvinkita, ke Adrian baldaŭ revekiĝos. Ŝi lasis la fraŭlinon zorgi pri si, lasis ŝin kombi la harojn kaj surmeti la ŝuojn. Ĉe la surmeto de la robo ŝi devis levi sin, sed ŝi lasis al la fraŭlino butoni kaj ĝustigi ĝin kaj ne prenis la rigardojn de la vizaĝo de la filo.

La fraŭlino envenis kun taso da kafo kaj afable insiste devigis ŝin eltrinki ĝin.

La baronino havis la senton, ke la fraŭlino la tutan tempon estas ĉe ŝi en la ĉambro, sed la fraŭlino estis ankaŭ en la kuirejo kaj kontrolis, ke la homoj ricevas sian manĝaĵon kiel ordinare.

Ŝi nenion forgesis. Ŝi estis pala kiel mortinto, sed ŝi prizorgis siajn taskojn. La matena manĝaĵo de la gesinjoroj venis sur la tablon en ĝusta tempo, kaj la paŝtoknabo ricevis sian manĝaĵprovizon, kiam li forkondukis la bovinojn.

En la kuirejo la servistinoj demandis, kio okazis al la juna barono kaj la fraŭlino respondis, ke oni scias nur, ke li enkuris al la gepatroj kaj kriis ion pri la Generalo. Poste li svenis, kaj nun ne estis eble revivigi lin.

”Estas certe, ke la Generalo montris sin por li,” diris la kuireja servistino.

”Ĉu ne estas strange, ke li tiel malmilde traktas unu el siaj propraj?” demandis la tabloservistino.

”Nu, verŝajne li perdis la paciencon kun ili. Ili ja nur ridis pri li. Li certe volis havi sian ringon.”

”Vi tamen ne kredas, ke la ringo, troviĝas en Hedeby?” diris la tabloservistino. ”Li povus bruligi la domon super nia kapo por rericevi ĝin.”

”Certe ĝi troviĝas tie ĉi en iu angulo,” diris la kuireja servistino,

”alie li ne ĉiam ĉirkaŭirus tie ĉi.”

Fraŭlino Spaak tiun tagon faris escepton de sia bela regulo neniam aŭskulti al tio, kion la geservistoj diras pri la gesinjoroj.

”Pri kiu ringo vi parolas?” ŝi demandis.

”Ĉu vi ne scias, ke la Generalo iras tie ĉi kaj serĉas sian sigelringon?” diris la kuireja servistino, kiu ekĝojis pro la demando.

Ŝi kaj la tabloservistino rapidis rakonti al fraŭlino Spaak la historion pri la ŝtelo en la tombo kaj pri la dioverdikto, kaj kiam la fraŭlino estis tion eksciinta, ŝi ne por momento dubis, ke la ringo lamaniere venis al Hedeby kaj troviĝas kaŝita tie.

Fraŭlino Spaak komencis tremi, proksimume tiel, kiel ŝi tremis, kiam ŝi unuafoje renkontis la Generalon sur la subtegmenteja ŝtuparo. Estis ĝuste tio, kion ŝi dum la tuta tempo timis. Ŝi sciis nun, kiel kruela kaj senkompata tiu reaperanto povas esti. Estis tute klare al ŝi, ke barono Adrian mortos, se li ne rericevos sian ringon.

Sed la fraŭlino apenaŭ venis al tiu konkludo, antaŭ ol ŝi, kiu estis decidema homo, komprenis, kion oni devas fari. Se la terura ringo troviĝas en Hedeby, estas ja eble serĉi kaj retrovi ĝin.

Ŝi iris en la grandan loĝodomon, rigardis en la malsanulĉambron, kie ĉio estis kiel antaŭe, suprenkuris la subtegmentejan ŝtuparon kaj ordigis la Iiton en la ĉambro de Adrian, por ke ĝi estu preta, se li fariĝus pli bonfarta kaj oni povus porti lin tien. Poste ŝi eniris al la fraŭlinoj kaj la guvernistino, kiuj sidis tute timigitaj kaj ne havis forton ion ajn entrepreni. El tio, kion ŝi eksciis, ŝi rakontis al ili tiom, ke ili komprenu pri kio temas, kaj demandis, ĉu ili ne volas helpi al ŝi serĉi la ringon.

Jes, al tio ili tuj konsentis. La fraŭlinoj kaj la guvernistino prenis sur sin serĉadon en la domo, en ĉambroj kaj subtegmentejaj vestejoj. Fraŭlino Spaak mem iris al la kuireja flankdomo kaj igis ĉiujn servistinojn de la domo ekmoviĝi.

”La Generalo montras sin same ofte en la kuirejo kiel en la granda domo,” ŝi pensis. ”Io diras al mi, ke la ringo estas tie ĉi.”

Oni renversis ĉion, kio estis en la kuirejo kaj la provizejo, en la bakejo kaj la bierfarejo. Oni serĉis en murfendoj kaj fornoj, elverŝis la kestojn de la spicoŝrankoj kaj palpis eĉ en la mustruoj.

Dume ŝi ne forgesis tiam kaj tiam kuri tra la korto kaj rigardi en la dormoĉambron. Dum unu el siaj vizitoj tie ŝi trovis, ke la baronino ploras. ”Li fartas malpli bone,” ŝi diris. ”Mi kredas, ke li estas mortanta.”

Fraŭlino Spaak klinis sin antaŭen, prenis la senfortan manon de Adrian en la sian kaj palpis la pulson. ”Tute ne, baronino,” ŝi diris, ”ne malpli bone, prefere iom pli bone.”

Ŝi sukcesis trankviligi la mastrinon, sed mem ŝi sentis grandan malesperon. Jen, se la juna barono ne vivos, ĝis ŝi trovos la ringon!

En sia angoro ŝi momente forgesis atenti pri si. Kiam ŝi remetis la manon de Adrian, ŝi donis al ĝi malgrandan kareson.

Ŝi estis apenaŭ konscia pri tio, sed la baronino rimarkis la okazon.

”Mon dieu,” ŝi pensis, ”kompatinda infano, ĉu estas tiel?

Eble mi devus diri al ŝi … Sed ne gravas, ĉar li ne restos en la vivo. La Generalo koleras al li, kaj devas morti tiu, al kiu la Generalo koleras.”

Kiam la fraŭlino revenis en la kuirejon, ŝi demandis la servistinojn, ĉu ne ekzistas en la regiono iu homo, kiun oni kutimas venigi ĉe tiaj akcidentoj. Ĉu oni nepre devas atendi, ĝis venos la kuracisto?

Nu, en aliaj domoj oni venigas Marit Eriksdotter el Olsbyn, kiam iu difektis sin. Ŝi povas haltigi sangofluon kaj ĝustigi elartikiĝojn, kaj ŝi certe povus veki baronon Adrian el la mortodormo, sed tien ĉi al Hedeby ŝi verŝajne ne volus veni.

Dum interparolis la tabloservistino kaj fraŭlino Spaak, la kuireja servistino staris plej supre sur la portebla ŝtupetaro kaj rigardis sur la altan breton, kie oni iam retrovis la perditajn arĝentokulerojn.

”Ho,” ŝi elkriis, ”jen mi trovas ion, kion mi longe serĉis. Tie ĉi kuŝas ja la malnova pintoĉapo de barono Adrian.”

Fraŭlino Spaak indigniĝis. Kia ordo do estis en Hedeby, antaŭ ol ŝi alvenis! Kiel venis tien ĉi la ĉapo de barono Adrian?

”Tio ne estas mirinda,” diris la kuireja servistino. ”Li elkreskis ĝin, kaj li donis ĝin al mi, por ke mi faru el ĝi du pototuketojn.

Vere bone, ke mi retrovis ĝin.”

La fraŭlino prenis la ĉapon de ŝi. ”Estus domaĝe distondi ĝin,” ŝi diris. ”Oni povas doni ĝin al iu malriĉa.”

Tuj poste ŝi iris kun la ĉapo sur la korton kaj komencis viŝi el ĝi la polvon. Dum ŝi estis faranta tion, la barono venis el la granda domo.

”Ŝajnas al ni, ke Adrian fartas malpli bone,” li diris.

”Ĉu ne troviĝas proksime iu, kiu komprenas kuracan arton?” demandis ŝajne sen iu ajn subintenco la fraŭlino. ”La servistinoj menciis virinon, kiu nomigas Marit Eriksdotter.”

La barono rigidiĝis.

”Kompreneble mi ne hezitus venigi mian plej grandan malamikon, kiam temas pri la vivo de Adrian,” li diris. ”Sed ne havus sencon. Marit Eriksdotter ne venos al Hedeby.”

La fraŭlino ne kuraĝis kontraŭdiri post tiu sciigo. Ŝi daŭrigis la serĉadon tra la tuta kuireja domo, zorgis por la tagman ĝo kaj igis ankaŭ la baroninon manĝi kelkajn pecojn. La ringo ne estis trovita, kaj fojon post fojo ripetis al si fraŭlino Spaak: ”Ni devas trovi la ringon. La Generalo lasos Adrian morti, se ni ne retrovos al li la ringon.”

Posttagmeze fraŭlino Spaak iris al Olsbyn. Ŝi iris laŭ propra decido. La pulsobatoj sentiĝis pli malfortaj kaj venis kun pli kaj pli longaj intertempoj por ĉiu nova fojo, kiam ŝi estis ĉe la malsanulo. Ŝi ne havis trankvilon. por atendi la kuraciston el Karlstad. Estis pli ol kredeble, ke Marit rifuzos, sed la fraŭlino ne volis lasi iun ajn eblecon neprovita.

Marit Eriksdotter sidis en la kutima loko sur la ŝtuparo ekster la fostodomo, kiam fraŭlino Spaak venis. Ŝi ne havis laboron inter la manoj, sed sidis klinita malantaŭen kun fermitaj okuloj. Sed ŝi ne dormis, ŝi malfermis la okulojn, kiam venis la fraŭlino, kaj ŝi tuj rekonis ŝin.

”Aha,” ŝi diris, ”ĉu oni en Hedeby nun vokas min?”

”Ĉu vi jam aŭdis, kiel malbone statas ĉe ni?” diris fraŭlino Spaak.

”Jes, mi aŭdis tion,” diris Marit, ”kaj mi ne volas iri.”

La fraŭlino ne respondis per eĉ unu vorto. Peza malespero komencis premi ŝin. Ĉio estas kontraŭ ŝi, kaj tio ĉi estas la plej malfacila el ĉio. Ŝi povis vidi kaj aŭdi, ke Marit ĝojas. Ŝi sidis tie sur la ŝtuparo kaj ĝojis pro la malfeliĉo, ĝojis pro tio, ke mortos Adrian Löwensköld.

Ĝis nun la fraŭlino sukcesis konservi sian kuraĝon. Ŝi ne kriis aŭ lamentis, kiam ŝi vidis Adrian kuŝanta sur la planko.

Ŝi havis nur la penson helpi lin kaj la aliajn. Sed la rezisto de Marit rompis ŝian forton. Ŝi komencis plori, forte kaj senĉese.

Ŝi ŝanceliĝis al griza domomuro, klinis la frunton kontraŭ ĝin kaj larmis kaj plorĝemetis.

Marit klinis sin iom antaŭen. Dum sufiĉe longa tempo ŝi ne forprenis la rigardojn de la kompatinda knabino. ”Aha, ĉu estas tiel,” ŝi pensis.

Sed samtempe, kiam Marit sidis kaj rigardis la fraŭlinon, kiu ploris la larmojn de amo pro amato, okazis io ankaŭ en ŝia propra animo.

Ŝi eksciis antaŭ kelkaj horoj, ke la Generalo montris sin al Adrian kaj preskaŭ timomortigis lin, kaj ŝi diris al si, ke fine estas veninta la horo de venko. Tion ŝi atendis dum multaj jaroj, sed ĉiam vane. La kapitano iris en sian tombon, kaj puno ne estis lin trafinta. Vere la Generalo iradis en Hedeby, de kiam ŝi sendis tien la ringon, sed ŝajnis, ke li ne volas persekuti siajn proprajn per la ordinara kruelo.

Sed nun la malfeliĉo atingis ilin, kaj tuj ili venas al ŝi por peti pri helpo! Kial ili ne iras same bone al la mortintoj en la pendigloko?

Estis ĝuo por ŝi diri: ”Mi ne iros.” Estis ŝia maniero venĝi.

Sed kiam Marit vidis la junulinon plori, kun la kapo kontraŭ la muro, vekiĝis en ŝi memoro. ”Tiel ankaŭ mi staris kaj ploris, kun la kapo kontraŭ la malmola muro. Mi havis neniun homon, kontraŭ kiu apogi min.”

Kaj en la sama momento la fonto de la junaĝa amo reviviĝis en Marit kaj plenigis ŝin per sia varma fluo. Ŝi sidis surprizita kaj diris al si: ”Tiel mi sentis en tiu tempo. Tiel estis iun ami. Tiel dolĉe kaj forte sentiĝis.” Ŝi vidis antaŭ si la junan, gajan, fortan, belan Paul Eliasson. Ŝi memoris lian rigardon, lian voĉon, ĉiun geston de li. Ŝia tuta koro pleniĝis de li.

Marit kredis, ke ŝi amis lin la tutan tempon, kaj tion ŝi certe faris. Sed kiel malvarmiĝis la sentoj dum la longaj jaroj! Nur en tiu ĉi momento ŝia animo denove brulis kun plena flamo.

Sed en la sama momento, kiam vekiĝis en ŝi la amo, ŝi ankaŭ memoris la teruran doloron, kiun sentas homo perdante la amaton.

Marit rigardis al fraŭlino Spaak, kiu ankoraŭ staris plorante.

Nun Marit sciis, kiel ŝi sentas. Antaŭ kelkaj momentoj ŝin kovris la malvarmeco de la multaj jaroj. Tiam ŝi estis forgesinta, kiel sentiĝas la fajro, nun ŝi memoris tion. Ŝi ne volis kaŭzi, ke ŝi suferos, kion ŝi mem suferis, kaj ŝi levis sin kaj iris al la fraŭlino.

”Venu! Mi iros kun vi,” ŝi diris abrupte.

Fraŭlino Spaak do revenis al Hedeby kune kun Marit Eriksdotter. Dum la tuta vojo Marit ne diris eĉ unu vorton. La fraŭlino poste komprenis, ke ŝi pripensis, kiamaniere ŝi trovu la ringon.

La fraŭlino iris kun Marit rekte al la granda pordo kaj kondukis ŝin en la dormoĉambron. Tie ĉio estis kiel antaŭe. Adrian kuŝis bela kaj pala, sed senmova kiel mortinto, kaj la baronino, sidis kaj gardis lin sen movi sin. Nur kiam Marit Eriksdotter aperis ĉe la lito, ŝi levis la okulojn.

Sed kiam ŝi rekonis la virinon, kiu rigardas ŝian filon, ŝi tuj falis sur la genuojn antaŭ ŝi kaj metis sian vizaĝon kontraŭ la randon de ŝia jupo.

”Marit, Marit!” ŝi diris. ”Ne pensu pri ĉio malbona, kion faris al vi la Löwensköldoj! Helpu lin, Marit! Helpu lin!”

La kamparanino retiris sin, sed la kompatinda patrino sekvis ŝin surgenue.

”Vi ne scias, kiel mi timis, de kiam la generalo komencis reaperi tie ĉi. Mi timis kaj atendis la tutan tempon. Mi sciis, ke nun lia kolero turnos sin kontraŭ nin.”

Marit staris senmova. Ŝi fermis la okulojn kaj ŝajnis mediti.

Fraŭlino Spaak estis certa, ke plaĉas al ŝi aŭskulti, kiam la baronino parolas pri sia sufero.

”Ni volis iri al vi, Marit, kaj genui antaŭ vi, kiel mi nun faras, kaj peti vian pardonon al la Löwensköldoj. Sed mi ne kura ĝis. Mi kredis, ke vi ne povas pardoni.”

”Ne petu min, baronino,” diris Marit, ”ĉar estas tiel: mi ne povas pardoni.”

”Sed nun vi tamen estas tie ĉi.”

”Mi venis pro la fraŭlino, ĉar ŝi petis min.”

Post tio Marit iris al la alia flanko de la larĝa lito. Ŝi metis sian manon sur la bruston de la malsanulo kaj murmuris kelkajn vortojn. Samtempe ŝi sulkigis la frunton, turnis la okulojn kaj kunpremis la buŝon. Ŝajnis al fraŭlino Spaak, ke ŝi kondutas, kiel faras saĝaj virinoj.

”Li certe vivos,” diris Marit, ”sed memoru, baronino, ke estas nur pro la fraŭlino, ke mi helpas lin.”

”Jes, Marit,” respondis la baronino, ”tion mi neniam forgesos.”

Ŝajnis al la fraŭlino, ke la mastrino estus volinta ion aldoni, sed ŝi interrompis sin kaj forte kunpremis la lipojn.

”Kaj nun vi lasas min fari, kiel mi volas, baronino.”

”Vi povas fari kaj aranĝi, kiel vi volas, Marit. La barono ne estas hejme. Mi petis lin rajdi por renkonti la kuraciston kaj rapidigi lin.”

Fraŭlino Spaak estis atendinta, ke Marit Eriksdotter faros iun provon veki la junan baronon el lia senkonscieco, sed tiu espero montriĝis vana, ĉar ŝi ne entreprenis ion tian.

Anstataŭe Marit ordonis, ke oni kolektu ĉiujn vestojn de Adrian, kaj nun uzatajn kaj tiajn, kiujn li uzis dum pasintaj jaroj kaj kiuj eble ankoraŭ restas. Ŝi volis vidi ĉion, kion li portis sur sia korpo, ŝtrumpojn kaj ĉemizojn, gantojn kaj ĉapojn.

En tiu tago oni faris nenion krom serĉi en Hedeby. Kvankam fraŭlino Spaak ĝemetis, ke Marit estas nenio alia ol ordinara saĝa virino kun kutimaj sorĉaĵoj, ŝi tamen rapidis serĉi en komodoj kaj subtegmentejoj, en kestoj kaj ŝrankoj por trovi ĉion, kio apartenis al la malsanulo. La junaj filinoj, kiuj sufiĉe bone sciis, kiujn vestojn Adrian uzis, helpis ŝin, kaj baldaŭ ŝi venis al Marit kun granda vestovolvaĵo.

Marit sternis la vestojn sur la kuireja tablo kaj zorge ekzamenis ĉiun pecon. Paron da malnovaj ŝuoj ŝi metis flanken, same paron da malgrandaj gantoj kaj ĉemizon. Dume ŝi murmuris unutone kaj senĉese: ”Unu paro por la piedoj, unu paro por la manoj, unu por la korpo kaj unu por la kapo.”

”Ni devas havi ion por la kapo,” ŝi subite diris per sia ordinara voĉo, ”mi devas havi ion, kio estas varma kaj mola.”

La fraŭlino montris al ŝi la ĉapelojn kaj la kaskedojn, kiujn ŝi trovis.

”Ne, devas esti io varma kaj mola,” diris Marit. ”Ĉu barono Adrian ne havis pintan trikĉapon kiel aliaj knaboj ?”

La fraŭlino estis preta diri, ke ŝi ne vidis tian, sed la kuireja servistino antaŭvenis ŝin.

”Ni ja trovis lian malnovan trikĉapon antaŭtagmeze tie sur la breto, sed la fraŭlino prenis ĝin de ni.”

Tiamaniere la fraŭlino devis doni la ĉapon, kiun ŝi intencis neniam fordoni sed volis konservi kiel karan memoraĵon ĝis sia lasta tago.

Ricevinte la ĉapon Marit komencis denove murmuri ian sorĉaĵon, sed nun estis alia sono en la voĉo. Estis kvazaŭ kato, kiu ŝpinas pro kontento.

”Nun estas bezonata nenio pli,” diris Marit, kiam ŝi jam longe murmuris super la ĉapo kaj turnis kaj tordis ĝin. ”Sed ĉion tion oni devas meti en la tombon de la generalo.”

Sed kiam fraŭlino Spaak tion aŭdis, ŝi tute perdis la esperon.

”Ĉu vi do povas kredi, ke la barono lasos malfermi la tombon por enmeti malnovan senvaloraĵon?” ŝi diris al Marit.

Marit rigardis ŝin kaj iom ridetis. Ŝi prenis la manon de fraŭlino Spaak kaj tiris ŝin al fenestro, tiel ke ili staris kun la dorsoj al ĉiuj aliaj, kiuj estis en la kuirejo. Poste ŝi tenis la ĉapon antaŭ la okuloj de la fraŭlino kaj per la fingroj disigis la fadenojn en la granda kvasto.

Neniun vorton ŝi diris, kaj neniun vorton diris fraŭlino Spaak, sed la fraŭlino estis mortpala kiam ŝi returnis sin, kaj la manoj tremis.

Marit faris volvaĵon el la kolektitaj objektoj kaj donis ĝin al la fraŭlino.

”Nun mi faris la mian,” ŝi diris, ”nun vi aliaj devas prizorgi, ke tio ĉi venos en la tombon.”

Post tio ŝi foriris.

Fraŭlino Spaak iris en la tombejon iom post la deka vespere.

Ŝi kunprenis la volvaĵon de Marit, sed cetere estis nur sencela vago. Kiel ŝi enigu la objektojn en la tombon de la generalo, tion ŝi tute ne sciis.

Barono Löwensköld revenis kune kun la kuracisto tuj post la foriro de Marit, kaj la fraŭlino esperis, ke la kuracisto povos reveki Adrian sen plua agado de ŝi por la afero. Sed la kuracisto tuj deklaris, ke li povas nenion fari. Li diris, ke al la juna viro restas nur kelkaj horoj por vivi.

Tiam fraŭlino Spaak prenis la volvaĵon sub la brakon kaj foriris. Ŝi sciis, ke estas absolute neeble persvadi baronon Löwensköld levigi la tomboplaton kaj malfermigi la masonfermitan tombon nur por enmeti kelkajn malnovajn vestopecojn de Adrian.

Se ŝi estus dirinta al li, kio vere troviĝas en la volvaĵo, li tuj estus reportinta ĝin al la vera posedanto, pri tio ŝi estis certa, sed per tio ŝi estus farinta perfidon kontraŭ Marit Eriksdotter.

Ŝi ne dubis, ke estis Marit, kiu iam venigis la ringon al Hedeby.

Barono Adrian iam rakontis pri tio, ke Marit riparis lian ĉapon. Ne, la fraŭlino ne kuraĝis sciigi al la barono la faktan interrilaton de la afero.

Poste ŝajnis strange eĉ al fraŭlino Spaak mem, ke ŝi ne sentis timon en tiu vespero. Sed ŝi transgrimpis la malaltan tombejan muron kaj iris al la tombo de la familio Löwensköld pensante nur pri tio, kiamaniere ŝi enigu la ringon.

Ŝi sidiĝis sur la tomboplaton kaj interplektis la fingrojn por preĝi. ”Se Dio ne helpos min nun,” ŝi pensis, la tombo estos malfermata ne por la ringo sed por iu, kiun mi eterne priploros.”

Meze dum la preĝo la fraŭlino rimarkis malgrandan movon en la herbo, kiu kovris la malaltan tomboaltaĵeton, sur kiu ripozis la plato. Malgranda kapo montriĝis kaj ree malaperis, kiam la fraŭlino subite ekmoviĝis. Ĉar la fraŭlino same multe timis musojn, kiel musoj ŝin. Sed tio donis al la fraŭlino subitan impulson. Ŝi rapide iris al granda siringa arbeto, derompis longan, sekan branĉon kaj enigis ĝin en la mustruon.

Ŝi unue kondukis ĝin rekte malsupren, sed tiam ŝi tuj trafis reziston. Poste ŝi provis konduki ĝin oblikve malsupren, kaj tiam ĝi penetris malproksimen en la direkto al la tombo. Ŝi miris, ke ĝi tiom profunden penetris. La tuta vergo malaperis.

Ŝi rapide suprentiris ĝin kaj mezuris ĝin per sia brako. Ĝi estis tri ulnojn longa, kaj ĝi estis en la tero laŭ la tuta longo.

La vergo nepre penetris ĝis en la tomboĉambro.

Neniam en la tuta vivo de fraŭlino Spaak ŝia kapo estis tiel orda kaj klara kiel nun. Ŝi komprenis ke la musoj faris al si vojon en la tombon. Eble estas ĝi ventoltruo en la muro, aŭ disfalis iu briko.

Ŝi kuŝigis sin sur la teron, forŝiris pecon da herbaĵo, forigis iom de la mola tero kaj enmetis la brakon. Ŝi povis sen malhelpo enigi ĝin profunden sed ne ĝis la muro. La brako ne sufiĉis.

Nun ŝi rapide malligis la volvaĵon kaj elprenis la ĉapon. Ŝi metis ĝin sur la ekstremon de la vergo kaj provis malrapide puŝi ĝin en la truon. Baldaŭ ĝi malaperis. Same malrapide kaj singarde ŝi kondukis la vergon pli kaj pli profunden. Kiam preskaŭ la tuta vergo malaperis en la tero, ŝi subite eksentis, ke rapida ektiro forigas ĝin el ŝia mano. Ĝi profundiĝis en la truon kaj malaperis.

Povus ja esti, ke ĝi falis nur pro sia propra pezo, sed ŝi estis tute certa, ke ĝi estis tirata for de ŝi.

Kaj nun ŝi fine ektimis. Ŝi prenis ĉion alian, kio estis en la volvaĵo, kaj metis ĝin en la truon, remetis teron kaj herbaĵon kiel eble plej bone kaj forkuris. Ŝi ne iris eĉ unu paŝon sed kuris la tutan vojon al Hedeby.

Kiam ŝi venis en la korton, kaj la barono kaj la baronino staris sur la perono. Ili vigle iris kontraŭ ŝin.

”Kie vi estis?” ili demandis ŝin. ”Ni staras tie ĉi kaj atendas vin.”

”Ĉu barono Adrian mortis?” demandis fraŭlino Spaak.

”Ne, li ne mortis,” diris la barono, ”sed diru unue, fraŭlino Spaak, kie vi estis?”

La fraŭlino apenaŭ povis paroli pro spirmanko, sed ŝi rakontis pri la komisio, kiun Marit donis al ŝi, kaj diris, ke ŝi sukcesis konduki tra la mustruo almenaŭ unu el la objektoj en la tombovolbon.

”Tio ĉi estas tre stranga, fraŭlino Spaak,” diris la barono,

”ĉar Adrian vere fartas pli bone. Antaŭ iom da tempo li reveki ĝis, kaj liaj unuaj vortoj estis: Nun la generalo ricevis la ringon.”

”La koro ree batas kiel ordinare,” diris la baronino, ”kaj li nepre volas paroli kun vi. Li diras, ke estas vi, kiu savis lin.”

Ili lasis fraŭlinon Spaak iri sola al Adrian. Li sidis en la lito kaj etendis la brakojn, kiam li vidis ŝin.

”Mi scias, mi jam scias!” li kriis. ”La generalo ricevis la ringon, kaj tio estas via merito.”

Fraŭlino Spaak ridis kaj ploris, kuŝante inter liaj brakoj, kaj li kisis ŝian frunton.

”Mi dankas vin pro mia vivo,” li diris. ”Sen vi mi estus en tiu ĉi momento senviva. Oni neniam povas sufiĉe danki pro io tia.”

La ekstazo, per kiu la junulo salutis ŝin, eble kaŭzis, ke la kompatinda fraŭlino Spaak iom tro longe restis inter liaj brakoj.

Li rapide aldonis: ”Estas ne nur mi, kiu dankas vin, estas ankaŭ iu alia.”

Li montris al ŝi medalionon, kiun li portis ĉe la kolo. Fraŭlino Spaak neklare distingis portreton de junulino.

”Vi estas la unua krom la gepatroj, kiu ekscias tion,” li diris.

”Kiam ŝi post kelkaj semajnoj venos al Hedeby, ŝi dankos vin ankoraŭ pli bone, ol mi povas.”

Kaj fraŭlino Spaak genufleksis antaŭ la juna barono, por esprimi sian dankon pro la konfido. Ŝi deziris diri al li, ke ŝi ne intencas resti en Hedeby por akcepti lian fianĉinon. Sed ŝi sukcesis bridi sin. Malriĉa knabino ne povas facilanime forlasi bonan oficon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.