La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RINGO DE LA GENERALO

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

iv

Kiam la ringo de la generalo restis malaperinta jam dum pluraj jaroj, okazis iun tagon, ke la preposto en Bro estis vokata al malriĉa terkulturisto, Bård Bårdsson en Olsbysätern, kiu kuŝis kaj atendis sian forpason kaj nepre volis paroli kun la preposto antaŭ sia morto. La preposto estis maljuna homo, kaj kiam li aŭdis, ke temas pri vizito ĉe malsanulo, kiu loĝas mejlomalproksime en senvoja arbaro, li proponis, ke la subpastro veturu anstataŭ li. Sed la filino de la mortanto, kiu venis kun la peto, tiam diris decide, ke devas veni aŭ la preposto aŭ neniu. La patro diris, ke li havas ion por rakonti, kion nur la preposto povas ekscii sed cetere neniu en la mondo.

Kiam la preposto aŭdis tion, li komencis serĉi inter siaj memoroj.

Bård Bårdsson estis ĉiam afabla homo. Verdire li estis iom naiva, sed pro tio li ja ne bezonis senti timon sur sia mortlito. La preposto eĉ volus diri, ke li, laŭ homa rigardmaniero, apartenas al tiuj, kiuj havas malŝuldon ĉe Nia Sinjoro.

Dum la lastaj sep jaroj lin persekutis ĉiuj imageblaj suferoj kaj malfeliĉoj. La domo brulis, la brutojn mortigis malsano aŭ sovaĝaj bestoj, frosto ruinigis la kampojn, kaj li fariĝis malriĉa kiel Ijob. Fine la edzino tiel senesperiĝis pro la malfeliĉoj, ke ŝi iris en la lagon, kaj Bård mem transloĝiĝis al arbara somerpaŝtejo, kiu estis lia sola restanta posedaĵo. Post tiu tempo nek li nek liaj infanoj vizitis la preĝejon. Oni multfoje parolis pri ili en la preposta domo kaj demandis sin, ĉu ili ankoraŭ restas en la paroĥo.

”Se mi bone konas vian patron, li ne faris pli grandajn krimojn, ol ke li povas konfesi ilin al la subpastro,” diris la preposto kaj rigardis la filinon de Bård kun afabla rideto.

Ŝi estis dekkvarjara knabino sed granda kaj forta proporcie al sia aĝo. La vizaĝo estis larĝa, kaj la trajtoj estis krudaj.

Ŝi aspektis iom naiva, kiel la patro, sed infanaj senkulpeco kaj sincero lumis en ŝia vizaĝo.

”Via preposta moŝto tamen ne havas timon pro Forta Bengt, tiel ke vi ne kuraĝas veni al ni pro li?” ŝi demandis.

”Kion vi diras, infano?” demandis, la preposto. ”Kiu estas tiu Forta Bengt, pri kiu vi parolas?”

”Ho, estas ja li, kiu aranĝas ĉiujn malprosperojn por ni.”

”Tiel,” diris la preposto, ”estas, do iu, kiu nomiĝas Forta Bengt.”

”Ĉu via preposta moŝto ne scias, ke estas li, kiu bruligis Mellomstuga?”

”Ne, pri tio mi neniam aŭdis,” diris la preposto.

Sed en la sama momento li levis sin el sia seĝo kaj elprenis la ritlibron kaj malgrandan komunian kalikon el ligno, kiun li ordinare kunportis, kiam oni vokis lin al mortantoj.

”Estis li, kiu pelis patrinon en la lagon,” daŭrigis la knabino.

”Tio estas vere terura,” diris la preposto. ”Ĉiu li ankoraŭ vivas, tiu Forta Bengt? Ĉu vi vidis lin?”

”Ne, mi ne vidis lin,” diris la infano, ”sed kompreneble li vivas. Estis pro li, ke ni devis foriri kaj loĝi en arbaro kaj senhoma montaro. Tie ni restis en trankvilo ĝis en la pasinta semajno, kiam patro hakvundis piedon.”

”Kaj vi volas diri, ke tion kaŭzis Forta Bengt?” demandis la preposto per sia plej trankvila voĉo, sed samtempe li malfermis la pordon kaj kriis al sia servisto, ke li selu la ĉevalon.

”Patro diris, ke Forta Bengt sorĉs la hakilon, alie li neniam estus vundinta sin. Kaj la vundo ne estis danĝera, sed hodiaŭ patro vidis, ke komenciĝis gangreno en la piedo. Li diris, ke nun li devas morti, ĉar Forta Bengt faris finon al li, kaj li sendis min tien ĉi al la preposta domo kaj petis, ke la preposto mem venu kaj tiel baldaŭ kiel eble.”

”Mi ankaŭ venos,” diris la preposto. Dum la knabino parolis, li surmetis rajdomantelon kaj ĉapelon. ”Sed mi ne povas kompreni,” li daŭrigis, ”kial tiu Forta Bengt estis tiel malbona kontraŭ via patro. Verŝajne Bård iam faris ion kontraŭ li?”

”Jes, patro ne neas tion,” diris la infano, ”sed li neniam diris, kio estas, nek al mi nek al mia frato. Sed mi kredas, ke tion li nun volas rakonti al via preposta moŝto.”

”Nu, se estas tiel, mi ne povas iri tro rapide.” Li nun estis surmetinta la rajdogantojn kaj iris kun la knabino el la ĉambro por sidiĝi sur la devalon.

Dum la tuta rajdo al la loko la pastro diris apenaŭ unu vorton.

Li nur sidis kaj pensis pri la strangaĵo, kiun rakontis la infano. Li renkontis nur unu viron, kiun homoj kutime nomis Forta Bengt. Sed estus ja eble, ke la infano parolis ne pri li sed pri tute alia persono.

Kiam li enrajdis en la somerpaŝtejon, venis renkonte al li juna viro. Estis la filo de Bård Bårdsson, Ingilbert. Li estis kelkajn jarojn pli aĝa ol la fratino, altkreska kiel ŝi kaj kun similaj vizaĝotrajtoj, sed li havis pli profundkuŝajn okulojn kaj ne aspektis tiel sincera kaj bonanima kiel ŝi.

”Tio ĉi estis longa vojaĝo por via moŝto,” li diris, dum li helpis lin deiri de la ĉevalo.

”Nu jes,” diris la maljuna viro, ”sed iris pli rapide, ol mi kredis.”

”Verdire estas mi, kiu estus devinta venigi vian moŝton,” diris Ingilbert, ”sed de hieraŭ vespere mi faris ekskurson por fiŝi. Mi ne sciis, antaŭ ol mi jus revenis, ke estiĝis gangreno en la piedo de patro, kaj ke oni vokis vian moŝton.”

”Märta kondutis same bone kiel viro,” diris la preposto.

”Ĉio iris bone. Sed kiel Bård nun fartas?”

”Li estas sufiĉe malsana sed havas klaran konscion. Li ekĝojis, kiam mi diris, ke la preposto venas ĉe la rando de la arbaro.”

La preposto nun eniris al Bård, kaj la gefratoj sidiĝis sur la larĝajn ŝtonplatojn ekster la domo kaj atendis. Ili sentis sin solenanimaj kaj parolis pri la patro, kiu nun mortos. Ili diris, ke li ĉiam estis bona al ili. Sed li neniam estis feliĉa post tiu tago, kiam brulis Mellomstuga, kaj tial eble estas plej bone, ke li povos foriri el la vivo.

Jen la fratino okaze diris, ke ŝajne io pezas sur la konscienco de la patro.

”De li!” diris la frato. ”Kion li povus penti? Mi neniam vidis lin levi sian manon kontraŭ homo aŭ besto.”

”Sed tamen estis io, kion li volis rakonti al la preposto kaj nur al li?”

”Ĉu li diris tion?” demandis, Ingilbert. ”Ĉu li diris, ke li volas rakonti ion al la preposto antaŭ sia morto? Mi kredis, ke li volis venigi lin nur por ricevi la komunion.”

”Kiam li sendis min hodiaŭ, li diris, ke mi petu la preposton veni. La preposto estas la sola homo en la mondo al kiu li povas konfesi sian grandan kaj pezan pekon.”

Ingilbert sidis pripensante dum momento. ”Tio vere sonas strange,” li diris. ”Ĉu ne povas esti fantazio, kiun li kreis al si tie ĉi en la soleco ? Certe estas io simila al liaj rakontoj pri Forta Bengt. Mi kredas ke ankaŭ tio estas nur fantazioj.”

”Ĝuste pri Forta Bengt li volis paroli kun la preposto,” diris la knabino.

”Tiuokaze vi povas esti certa, ke ĉio estas nur mensogo,” diris Ingilbert.

Li samtempe levis sin kaj iris al pordeto en la muro de la kabano, kiu estis malfermita por ke iom da lumo kaj aero penetru en la senfenestran loĝejon. La lito de la malsanulo staris tiel proksime, ke ĉio, kion li diris, estis aŭdebla por Ingilbert, kaj la filo aŭskultis la vortojn de la patro sen iu ajn konscienca riproĉo. Eble li eĉ neniam aŭdis, ke estas maljuste sekrete aŭskulti konfeson. Ĉiuokaze li estis konvinkita, ke la patro ne havas danĝerajn sekretojn por malkaŝi.

Starinte iom da tempo apud la pordeto li reiris al la fratino.

”Kion mi diris?” li komencis. ”Patro ĝuste rakontas al la preposto, ke estis patrino kaj li, kiuj ŝtelis la reĝoringon de la maljuna generalo Löwensköld.”

”Ho, Dio kompatu!” diris la fratino. ”Ĉu ni ne rakontu al la preposto, ke estas mensogo, ke estas nur fantazioj, per kiuj li kulpigas sin?”

”Ni povas fari nenion nun,” diris Ingilbert. ”Nun li devas diri, kion li volas. Ni parolos kun la preposto poste.”

Li denove ŝteliris al la pordeto por aŭskulti. Ne daŭris longe, antaŭ ol li ree venis al la fratino.

”Nun li diras, ke la saman nokton, kiam li kaj la patrino estis en la tombo, brulis Mellomstuga. Li diras, ke li kredas, ke estas la generalo, kiu bruligis la domon.”

”Oni ja aŭdas, ke estas nur fantazioj,” diris la fratino. ”Al ni li ja diris cent fojojn same certe kiel unu, ke Forta Bengt bruligis Mellomstuga.”

Antaŭ ol ŝi finparolis, Ingilbert denove staris sub la pordeto.

Li staris tie kaj aŭskultis longe, kaj kiam li revenis al la fratino, lia vizaĝo estis preskaŭ griza.

”Li diras, ke estis la generalo, kiu sendis al li ĉiujn liajn malfeliĉojn por devigi lin redoni la ringon. Li diras, ke patrino ektimis kaj volis, ke ili iru al la kapitano en Hedeby kaj donu al li la ringon, kaj patro pli ol volonte estus obeinta ŝin, sed li timis, ke ili ambaŭ estus pendigotaj, se ili konfesus, ke ili ŝtelis de mortinto. Sed tiam patrino ne povis elteni plu, kaj ŝi foriris kaj dronigis sin.”

Nun ankaŭ la vizaĝo de la fratino griziĝis pro teruro.

”Sed,” ŝi diris, ”patro ĉiam diris, ke estis …”

”Jes ja. Li ĝuste nun deklaris al la preposto, ke li ne kuraĝis al iu ajn homo rakonti, kiu sendis la malfeliĉon al li. Nur al ni infanoj, kiuj nenion komprenis, li diris, ke estas iu nomata Forta Bengt, kiu persekutas lin. Li diris, ke la kamparanoj ĉiam kutimis nomi la generalon Forta Bengt.”

Märta Bårdsdotter tute kunpremiĝis.

”Sed do estas ja vero,” ŝi flustris tiel mallaŭte, kvazaŭ estus ŝia lasta spiro.

Ŝi rigardis al ĉiuj direktoj. La paŝtejo estis ĉe la bordo de arbara lageto, kaj ĉirkaŭ tiu leviĝis malhelaj, arbarkovritaj montodorsoj.

Estis videbla neniu homa loĝejo, ekzistis neniu, al kiu ŝi povus rifuĝi. Tie ĉi regis la granda, senhelpa soleco.

Kaj ŝajnis al ŝi, ke en la malhelo sub la arboj embuskas la mortinto por sendi al ili malfeliĉojn.

Ŝi estis tia infano, ke ŝi ne povis bone kompreni la honton kaj la malhonoron, kiujn la gepatroj havigis al si, sed ŝi komprenis tion, ke reaperanto, nepacigebla, ĉiopova estaĵo el la lando de la mortintoj persekutas ilin ĉiujn. Ŝi atendis, ke ŝi en kiu ajn momento ekvidos lin, kaj ŝi tiel ektimis, ke ŝiaj dentoj klakis.

Ŝi pensis, ke la patro nun dum sep jaroj iris kun la sama timego en la animo. Ŝi estas nun dekkvarjara, kaj ŝi estis nur sepjara, kiam brulis Mellomstuga. La patro sciis la tutan tempon, ke la mortinto persekutas lin. Estas bone por li, ke li mortos.

Ingilbert denove estis for por aŭskulti kaj nun revenis al ŝi.

”Tion vi tamen ne kredas, Ingilbert?” ŝi diris kiel lasta provo fuĝi de la timego.

Sed tiam ŝi vidis, ke la manoj de Ingilbert tremas, kaj ke la okuloj fiksrigardas pro teruro. Li estis same timregata kiel ŝi.

”Kion mi kredu?” flustris Ingilbert. ”Patro diras, ke li plurfoje provis vojaĝi al Norvegujo por vendi la ringon, sed li neniam sukcesis foriri. Unu fojon li malsaniĝis, alian fojon la ĉevalo rompis kruron, ĝuste kiam li volis forveturi de la hejmo.”

”Kion diras la preposto?” demandis la knabino.

”Li demandis patron, kial li konservis la ringon dum ĉiuj jaroj, kvankam estis tiel danĝere posedi ĝin. Sed patro respondis, ke li kredis, ke la kapitano ordonos pendigi lin, se li konfesos sian krimon. Li ne havis elirejon, li devis konservi ĝin. Sed nun li scias, ke li mortos, kaj nun li volas doni la ringon al la preposto, por ke oni metu ĝin en la tombon al la generalo kaj ni infanoj liberiĝu el la malbeno kaj povu translo ĝiĝi al la loĝata regiono.”

”Mi ĝojas, ke la pastro estas tie ĉi,” diris la knabino. ”Mi ne scias kion fari, kiam li estos for. Mi tiel timas. Ŝajnas al mi, ke la generalo staras tie sub la branĉoj. Imagu, li iris ĉi tie ĉiun tagon por observi nin! Kaj patro eble vidis lin.”

”Mi kredas, ke patro vidis lin,” diris Ingilbert.

Li denove iris al la dometo por aŭskulti. Revenante li havis alian esprimon en la okuloj.

”Mi vidis la ringon,” li diris. ”Patro donis ĝin al la preposto.

Ĝi brilis kiel fajroflamo. Ĝi estis ruĝa kaj flava. Ĝi lumis. La preposto rigardis ĝin kaj diris, ke li rekonas, ke ĝi estas la ringo de la generalo. Iru al la pordeto kaj vi povos vidi ĝin!”

”Prefere mi prenus vipuron per la mano ol rigardus tiun ringon,” diris la knabino. ”Vi certe ne povas opinii, ke ĝi aspektas bela?”

Ingilbert rigardis flanken. ”Mi ja scias, ke ĝi detruis nin,” li diris, ”sed mi tamen ŝatis ĝin.”

Ĝuste kiam li diris tion, la voĉo de la preposto sonis forta kaj Iaŭta, aŭdebla por la gefratoj. Ĝis nun li lasis la malsanulon paroli. Nun estis lia vico.

La preposto kompreneble ne povis konsenti pri tiu sovaĝa parolo pri persekuto de mortinto. Li provis montri al la kamparano, ke estas puno de Dio, kiu trafis lin pro tio, ke li entreprenis la teruran agon ŝteli de mortinto. La preposto tute ne volis konsenti, ke la generalo havis potencon aranĝi fajrakcidenton aŭ sendi malsanojn al homoj kaj brutoj. Ne, la malfeliĉoj, kiujn Bård renkontis, estis maniero de Dio veki ĉe li penton kaj igi lin redoni la ŝtelitan, dum li ankoraŭ vivas, por ke lia peko estu pardonita kaj li havu beatan forpason.

La maljuna Bård kuŝis trankvila kaj aŭskultis sen kontraŭdiro la parolon de la preposto. Sed verŝajne li ne konvinkiĝis.

Li spertis tro multe da teruro por povi kredi, ke ĉio tio venas de Dio.

Sed la junaj, kiuj sidis tremantaj pro fantomtimo kaj teruro pro reaperantoj, ili reviviĝis.

”Ĉu vi aŭdas?” diris Ingilbert kaj forte premis la brakon de la fratino. ”Ĉu vi aŭdas, ke la preposto diras, ke ne estis la generalo?”

”Jes,” diris la fratino. Ŝi sidis kun la manoj interplektitaj kaj ensuĉis profunden en sian animon ĉiun vorton de la preposto.

Ingilbert levis sin. Li faris fortan enspiron kaj rektigis la korpon. Li liberiĝis de sia timo. Li aspektis kiel alia homo.

Rapide li iris al la pordo de la kabano kaj eniris.

”Kio estas?” demandis la preposto.

”Mi volas paroli kelkajn vortojn kun patro.”

”Foriru! Nun estas mi, kiu parolas kun via patro,” diris la preposto severe.

Li denove turnis sin al Bård Bårdsson, parolante jen potence, jen milde kaj kompate.

Ingilbert sidiĝis sur la ŝtonplaton kun la manoj antaŭ la vizaĝo. Sed granda maltrankvilo ekregis lin. Li denove iris en la dometon kaj estis denove malakceptata.

— — —

Kiam ĉio estis finita, Ingilbert akompanis la preposton por montri la vojon tra la arbaro. Komence ĉio iris bone, sed post kelka tempo ili venis al muskomarĉo kun vojo farita el arbotrunkoj.

La preposto ne povis memori, ke li trapasis tian lokon irante al la kabano, kaj li demandis, ĉu Ingilbert eraras pri la vojo, sed tiu respondis, ke estas granda mallongigo de vojo, se ili povas trapasi tiun muskomarĉon.

La preposto, severe rigardis Ingilbert. Li kredis esti rimarkinta, ke li same kiel la patro estas regata de oramo. Ingilbert ja fojon post fojo venis en la domon kvazaŭ por malhelpi, ke la patro fordonu la ringon.

”Estas mallarĝa kaj danĝera vojo, Ingilbert,” li diris. ”Mi timas, ke la ĉevalo falos sur la glitigaj trunkoj.”

”Mi kondukos la ĉevalon, kaj via moŝto ne bezonas timi,” diris Ingilbert, kaj en la sama momento li kaptis la bridon de la ĉevalo.

Kiam ili estis meze en la marĉo kun nur senfunda ŝlimtereno ĉiuflanke, li tamen komencis igi la ĉevalon iri malantaŭen.

Ŝajnis, kvazaŭ li volas devigi ĝin forlasi la mallarĝan trunkvojon.

La ĉevalo obstinstariĝis, kaj la preposto, kiu malfacile restis sur la selo, kriis al la kondukanto, ke li nepre lasu la bridon.

Sed Ingilbert ŝajnis nenion aŭdi, kaj la preposto vidis, kiel li kun malhela vizaĝo kaj kunmorditaj dentoj luktas kontraŭ la ĉevalo por peli ĝin en la marĉon. Certa morto atendis kaj la beston kaj la rajdanton.

Tiam la preposto metis la manon en la poŝon kaj eltiris malgrandan saketon el kaproledo. Tiun li ĵetis rekte en la viza ĝon de Ingilbert.

Tiu lasis la bridon por kapti la saketon, kaj la ĉevalo liberi ĝis. Timigite ĝi ekflugis antaŭen sur la vojeto. Ingilbert restis surloke kaj ne provis sekvi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.