La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RINGO DE LA GENERALO

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

v

Oni ne povas miri pri tio, ke la preposto post tia travivaĵo estis iom malklara en la kapo, kaj ke daŭris ĝis la vesperi ĝo, antaŭ ol li sukcesis trovi vojon al la loĝata regiono.

Ankaŭ ne estas mirinde, ke li venis el la arbaro ne sur la Olsbyvojo, kiu estis plej bona kaj plej mallonga, sed estis irinta tro sude, tiel ke li elvenis tuj supre de Hedeby.

Dum li ĉirkaŭrajdis en la profundo de la arbaro, li pensis, ke la unua, kion li devos fari post reveno al la hejmo, estas venigi la prokuroron por peti lin iri en la arbaron kaj repreni de Ingilbert la ringon. Sed kiam nun okazis tiel, ke li preterrajdis Hedeby, li havis malgrandan diskuton kun si mem, ĉu li ne devas eniri tien kaj rakonti al kapitano Löwensköld, kiu homo kuraĝis iri en la tombon kaj ŝteli la reĝoringon.

Ŝajnas, ke la preposto ne estus devinta longe pripensi tiel klaran aferon, sed li hezitis, ĉar li sciis, ke la estinta rilato inter la kapitano kaj ties patro ne estis tute bona. La kapitano estis homo de paco same multe kiel la patro estis homo de batalo.

Li rapidis eksiĝi el militservo tuj post la packontrakto kun la rusoj, kaj poste li dediĉis ĉiujn siajn fortojn al restarigo de la bonstato en la lando, kiu estis tute ruinigita dum la militjaroj. Li estis kontraŭ solregado kaj militgloro, li kutimis paroli malbone eĉ pri Karlo XII kaj pri multaj aliaj aferoj, kiujn la maljunulo alte taksis. Krome la filo estis fervora partoprenanto en la parlamenta milito, sed ĉiam kiel ano, de la pacpartio. Jes, estis sufiĉe da aferoj por disputo inter li kaj la patro.

Kiam la ringo de la generalo estis ŝtelita antaŭ sep jaroj, la preposto kaj multaj kun li trovis, ke la kapitano tro malmulte klopodis por rericevi ĝin. Kaj ĉio tio efikis, ke li nun pensis:

”Ne utilas, ke mi faru al mi la penon eniri ĉe Hedeby. Al la kapitano estas egale, ĉu la patro, ĉu Ingilbert portas la reĝoringon sur sia fingro. Estas pli bone, ke mi tuj rakontu pri la ŝtelo al prokuroro Carelius.”

Sed ĝuste kiam la preposto tiel konsiliĝis kun si, li ekvidis, ke la barilpordo ĉe la enirejo al Hedeby malrapide malfermi ĝas kaj restas tute malfermita.

Aspektis sufiĉe strange, sed ekzistas ja multaj barilpordoj, kiuj tiamaniere malfermiĝas per si mem, se ili ne estas bone fermitaj, kaj la preposto ne cerbumis plu pri la afero. Li tamen konsideris ĝin kiel signon, ke li enrajdu.

La kapitano bone akceptis lin, preskaŭ pli bone, ol estis lia kutimo.

”Estas prudente, ke vi eniris, amiko,” li diris. ”Mi vere sopiris renkonti vin kaj plurfoje hodiaŭ intencis iri al via domo por paroli kun vi pri sufiĉe stranga cirkonstanco.”

”Tiam vi estus farinta vanan promenon,” diris la preposto.

”Jam frue antaŭtagmeze mi forveturis, vokita al Olsbysätern, kaj ĝuste nun revenis. Estis aventura tago por mi, maljuna homo.”

”Same mi povas diri, kvankam mi apenaŭ levis min el mia seĝo. Mi povas aserti, ke, kvankam mi baldaŭ estos kvindekjara homo kaj multe travivis tiel dum la severaj militjaroj kiel poste, neniam okazis al mi io tiel miriga kiel tio, kion mi hodiaŭ travivis.”

”Ĉar tiel estas,” diris la preposto, ”mi volas lasi la vorton al vi. Ankaŭ mi havas vere apartan historion por rakonti al vi, amiko. Tamen mi ne volas aserti, ke ĝi estas la plej stranga el ĉio, kio al mi okazis.”

”Nu ja,” diris la kapitano, ”povas ankaŭ esti, ke vi trovos nenion strangan en mia historio. Ĝuste pri tio mi volis demandi.

Vi kompreneble aŭdis pri Gathenhielm?”

”Pri la terura marrabisto kaj freneza kaperisto, kiun reĝo Karlo faris admiralo? Kiu ne aŭdis pri li?”

”Dum la tagmanĝo okazis,” daŭrigis la kapitano, ”ke ni komencis paroli pri la malnova milita tempo. Miaj filoj kaj ilia guvernisto komencis demandi min, kia ĉio estis tiutempe, ĉar tiajn aferojn la junaj homoj volas ja ĉiam aŭskulti. Rimarku, ke pri la laborplenaj kaj severaj jaroj, kiujn ni svedoj devis trapasi post la morto de reĝo Karlo, kiam ni pro milito kaj monmanko. postrestis en ĉio, pri ili neniam ili demandas sed nur pri la detruaj militjaroj. Je Dio, ĉu oni ne povus kredi, ke ili rigardas kiel nenion rekonstrui bruldetruitajn urbojn, starigi uzinojn kaj fabrikojn, kampigi arbarterenon kaj novkulturi teron. Mi kredas, ke miaj filoj hontas pro mi kaj miaj samtempuloj, ĉar ni ĉesis militiri kaj dezertigi fremdajn landojn.

Ŝajne ili kredas, ke ni estis malpli taŭgaj homoj ol niaj patroj, kaj ke la malnova sveda forto forlasis nin.”

”Vi estas tute prava,” diris la preposto. ”Tiu amo de la junularo al militaj aferoj estas tre bedaŭrinda.”

”Nu, mi plenumis ilian deziron,” diris la kapitano. ”Ĉar ili ŝatis aŭdi pri granda militheroo, mi rakontis al ili pri Gathenhielm kaj lia kruela konduto kontraŭ komercistoj kaj pacaj vojaĝantoj, pensante, ke mi per tio vekos ĉe ili teruron kaj abomenon. Kaj kiam tio ankaŭ sukcesis, mi petis ilin pripensi, ke tiu Gathenhielm estis vera filo de la milita tempo, kaj demandis, ĉu ili deziras, ke la tero estu loĝata de tiaj inferestaĵoj.

Sed antaŭ ol miaj filoj trovis tempon respondi al tio, ilia guvernisto ekparolis kaj petis min permesi al li rakonti historion pri Gathenhielm. Kaj ĉar li diris, ke tiu aventuro nur konfirmas tion, kion mi antaŭe diris pri la teruraj sovaĝeco kaj furiozo de Gathenhielm, mi donis mian konsenton.

Li tiam komencis dirante, ke kiam Gathenhielm estis mortinta, ankoraŭ juna, kaj lia korpo metita en la preĝejon de Onsala en marmoran sarkofagon, kiun li rabis de la dana reĝo, komenciĝis en la preĝejo tia fantomagado, ke la paroĥanoj de Onsala ne povis tion elteni. Ili ne trovis alian rimedon ol levi la korpon el la ĉerko kaj enterigi ĝin sur dezerta insuleto malproksime de la marbordo. Post tio fariĝis paco en la preĝejo, sed rakontis fiŝistoj, kiuj dum siaj vojaĝoj proksimi ĝis al la nova ripozejo de Gathenhielm, ke de tie oni ĉiam aŭdas tumulton kaj bruon, kaj ke ŝaŭmo ĉiumomente ŝprucas alten super la kompatindan insuleton. La fiŝistoj kredis kompreni, ke estas ĉiuj maristoj kaj komercistoj, kiujn Gathenhielm lasis ĵeti en la maron de prenitaj ŝipoj, kiuj eliris el sia malseka tombo por lin tiel turmenti kaj malbontrakti, kaj ili zorge evitis veturi en tiu direkto. Sed en iu malluma nokto unu el ili tamen okaze venis tro proksimen al la danĝera loko. Li sentis, ke li estas entirata en akvokirlon, ŝaŭmo vipis lian vizaĝon, kaj tondra voĉo kriis al li: ’Iru al Gata en Onsala kaj diru al mia edzino, ke ŝi sendu al mi sep faskojn da avelaj vergoj kaj du juniperbastonojn.’ ”

La preposto ĝis nun restis trankvila kaj pacience aŭskultis la rakonton, sed kiam li nun rimarkis, ke lia najbaro rakontas nur ordinaran fantomrakonton, li apenaŭ povis haltigi movon de malpacienco. La kapitano tamen ne atentis pri tio.

”Vi komprenas, ke restis nur plenumi tiun ordonon. Kaj la edzino de Gathenhielm obeis. La plej elastajn kaj nerompeblajn avelvergojn kaj la plej dikajn juniperbastonojn oni preparis, kaj servisto el Onsala forremis kun ili sur la maron.”

Nun la preposto, vere faris tiel rimarkeblan provon interrompi, ke la kapitano atentis lian malpaciencon.

”Mi scias, kion vi pensas,” li diris, ”mi mem havis la samajn pensojn, kiam mi dum la tagmanĝo aŭskultis la historion, sed mi nun tamen petas, ke vi aŭskultu ĝis la fino. Mi do volas diri, ke tiu servisto el Onsala certe estis brava viro kaj tre fidela al sia mastro, alie li apenaŭ estus kuraĝinta plenumi sian komision. Kiam li estis proksima al la tomboloko, la ondoj transsaltis ĝin, kvazaŭ estus plena ŝtormo, kaj tumulto kaj batalkrioj estis vaste aŭdeblaj. Sed la servisto tamen remis tiel proksimen, kiel li povis, kaj li sukcesis ĵeti la juniperbastonojn kaj la vergofaskojn sur la insuleton.

Poste li per rapidaj rembatoj malproksimiĝis sin de la terura loko.”

”Amiko …” komencis la preposto, sed la kapitano estis persista.

”Tre longe li tamen ne remis, antaŭ ol li haltigis la remilojn por observi, ĉu nun io rimarkinda okazos. Kaj li ne bezonis vane atendi. Ĉar subite la ŝaŭmo altiĝis ĉielalten super la insuleton, la tumulto fariĝis kiel bruo de militbatalo, kaj teruraj ĝemkrioj dissonis sur la maron. Tio daŭris dum kelka tempo, sed la intenso iom post iom malfortiĝis, kaj fine la ondoj tute ĉesis ataki la tombon de Gathenhielm. Baldaŭ ĝi kuŝis same kvieta kaj trankvila kiel ĉiu alia insuleto. La servisto tiam ekmovis la remilojn por iri hejmen, sed en la sama momento kriis al li tondra kaj triumfa vub: ’Iru al Gata en Onsala kaj diru al mia edzino, ke Lasse Gathenhielm venkas siajn malamikojn kaj kiel viva kaj kiel mortinta!”

La preposto sidis kaj aŭskultis kun klinita kapo. Kiam la historio nun finiĝis, li levis la vizaĝon kaj demande rigardis la kapitanon.

”Kiam la guvernisto rakontis tion lastan,” diris la kapitano,

”mi povis bone rimarki, ke miaj filoj kompatis tiun friponon Gathenhielm kaj ŝatis aŭdi pri lia arogo. Tial mi rimarkigis, ke tiu historio ŝajnas al mi bone kunmetita, sed ke ĝi apenaŭ povas enteni iom da vero. ’Ĉar,’ mi diris, ’se kruda marrabisto kiel Gathenhielm estus posedinta tian forton defendi sin ankaŭ post la morto, kiel oni do klarigu, ke toleris mia patro, kiu estis grandbravulo simila al Gathenhielm sed krome bona kaj honesta homo, ke ŝtelisto penetris en lian tombon kaj rabis de li lian plej karan posedaĵon, kaj li ne havis forton malhelpi tion aŭ poste iel ajn venĝi al la kulpulo?’ ”

Ĉe tiuj vortoj la preposto levis sin kun neordinara viglo.

”Tio estas ĝuste mia penso,” li diris.

”Jes, sed jen kio okazis?” daŭrigis la kapitano. ”Mi apenaŭ estis finparolinta, kiam mi aŭdis fortan ĝemon malantaŭ mia seĝo. Kaj tiu ĝemo tiel similis al la laca ĝemspiro, kiun mia beata patro kutimis eligi, kiam lin turmentis la malsanetoj de maljunaĝo, ke ŝajnis al mi, ke li estas malantaŭ mi, kaj mi saltleviĝis. Vere mi tiam nenion vidis, sed tiel konvinkita mi estis, ke mi aŭdis lin, ke mi ne plu volis preni lokon ĉe la tablo, sed sidis tie ĉi en soleco kaj pripensis la aferon ĝis nun. Kaj mi tre deziris aŭdi viajn pensojn, amiko, pri tiu demando. Ĉu estis mia patro, kiun mi aŭdis fari ĝemspiron pro la malaperinta trezoro? Se mi povus kredi, ke li ankoraŭ sentas sopiron pri ĝi, tiam mi prefere irus de domo al domo por esplori, ol ke li ankoraŭ eĉ por momento sentu la kruelan doloron, pri kiu atestis tiu ĝemo.”

”Estas la dua fojo hodiaŭ, kiam mi devas respondi la demandon, ĉu la mortinta generalo malĝojas pro sia perdinta ringo kaj volas ĝin reakiri,” diris la preposto. ”Kun via permeso, amiko, mi nun unue rakontos mian historion, kaj poste ni interparolos pri ĝi.”

Poste la preposto rakontis sian historion, kaj li nun rimarkis, ke li antaŭe senkaŭze timis, ke la kapitano ne sufiĉe fervore interesiĝos pri la afero de la patro. La preposto ne konsideris, ke ankaŭ en la plej pacama homo troviĝas iom de la karaktero de la Lodbrok-filoj. Certe estas tiel, ke la plej multaj porkidoj gruntas, kiam ili ekscias, kiel suferis la maljuna virporko. Nun li vidis, kiel ŝvelas la vejnoj en la frunto de la kapitano, kaj kiel la manoj pugniĝas, tiel ke la artikoj blanki ĝas. Terura kolero ekregis lin.

Kompreneble la preposto prezentis la aferon laŭ sia kapo.

Li rakontis, kiel la kolero de Dio trafis la malbonfarantojn, kaj neniel volis konsentl, ke la mortinto estis aganta.

Sed la kapitano interpretis ĉion, kion li aŭdis, en alia maniero.

Li komprenis nun, ke lia patro ne estas havinta pacon en sia tombo pro tio ke la ringo estas prenita de lia montrofingro.

Li sentis penton kaj konsciencan riproĉon pro tio, ke li ĝis nun tro facile traktis la aferon. Li sentis, kvazaŭ estus pika, dolora vundo en lia koro.

La preposto, kiu rimarkis lian grandan ekscitiĝon, preskaŭ timis rakonti, ke oni forprenis de li la ringon, sed tion li aŭskultis kun certa severa kontento.

”Estas, bone, ke unu el la ŝtelista kanajlaro restas, kaj ke li estas same aĉa kiel la aliaj,” diris kapitano Löwensköld. ”La generalo frapis la gepatrojn kaj forte frapis. Nun estos mia vico.”

La preposto rimarkis senkompatan malmolecon en la voĉo.

Li pli kaj pli maltrankviliĝis. Li timis, ke la kapitano strangolos per propraj manoj Ingilbert aŭ mortvipos lin.

”Mi konsideris kiel mian devon transdoni la komunikon de la mortinto al vi,” diris la preposto, ”sed mi esperas, ke vi ne entreprenos tro rapidajn agojn. Mi intencas nun informi la prokuroron pri la ŝtelo farita kontraŭ mi.”

”Pri tio faru, kiel vi volas,” diris la kapitano. ”Mi volas diri nur tion, ke estos nenecesa peno, ĉar tiun ĉi aferon mi mem prizorgos.”

Post tio la preposto komprenis, ke restas nenio por fari en Hedeby. Li forrajdis de tie kiel eble plej baldaŭ por havi tempon sendi informon al la prokuroro antaŭ la vespero.

Sed kapitano Löwensköld kunvokis ĉiujn siajn homojn, rakontis tion, kio okazis, kaj demandis, ĉu la venontan matenon ili volas akompani lin por kapti la ŝtelinton. Neniu rifuzis fari al li kaj la mortinta generalo tiun servon, kaj la reston de la vespero oni uzis por kolekti diversajn armilojn, malnovajn muskedojn, mallongajn ursolancojn, longajn spadojn, bastonojn kaj falĉilojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.