La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RINGO DE LA GENERALO

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

vi

Estis ne malpli ol dekkvin viroj, kiuj akompanis la kapitanon, kiam li je la kvara horo la sekvantan matenon eliris por ŝtelistĉaso. Kaj ili estis en plej bona batalhumoro. Ili havis justan aferon kaj povis krom tio fidi al la generalo. Ĉar la mortinto gvidis la aferon ĝis tiu punkto, li certe ankaŭ daŭrigos ĝis feliĉa fino.

La vera sovaĝejo komenciĝis nur unu mejlon de Hedeby.

Komence dum la marŝo ili transiris vastan valfundon, kiu estis parte kulturita kaj plena de malgrandaj fojnodometoj. Tie kaj tie sur la altaĵoj kuŝis sufiĉe grandaj vilaĝoj. Unu el tiuj estis Olsbyn, kie Bård Bårdsson iam havis sian bienon, antaŭ ol la generalo bruldetruis ĝin.

Malantaŭ tio kuŝis la grandarbaro, kiel densa felo sternita sur la tero, kun arbo apud arbo sen interrompo. Sed tamen ankoraŭ ne finiĝis tute la homa potenco. En la arbaro troviĝis mallarĝaj vojetoj, kiuj kondukis al somerpaŝtejoj kaj karbiglokoj.

La kapitano kaj liaj viroj ricevis kvazaŭ alian tenikon, alian aspekton, kiam ili eniris la grandarbaron. Ili iris tie antaŭe, ĉasante grandbestojn, kaj nun la ĉasista humoro revekiĝis en ili. Ili komencis sendi akrajn rigardojn en la densejojn, kaj ili iris en tute alia maniero, pli malpeze, ŝtele.

”Ni interkonsentu pri unu afero, knaboj,” diris la kapitano.

”Neniu el vi rajtas malfeliĉigi sin pro tiu ŝtelisto, sed vi lasu lin al mi. Nur atentu, ke li ne forkuru!”

Oni certe ne estus obeinta tiun ordonon. Ĉiuj, kiuj la antaŭan tagon tute pace metis fojnon sur sekigstablojn, brulis pro deziro doni al Ingilbert, tiu ŝtelisto, veran memoraĵon.

Ili tamen estis venintaj nur tien, kie la grandpinoj, kiuj restis de la pratempo, estis tiel densaj, ke ili sternis super ili senfinan tegmenton kaj la tuta subarbaro ĉesis kaj nur musko kovris la teron, kiam ili vidis tri virojn veni, portantaj inter si brankardon el branĉoj, sur kiu kuŝis kvara persono.

La kapitano kaj lia grupo rapidis renkonte al ili, kaj la portantoj haltis, kiam ili ekvidis tiom da homoj. Ili estis metintaj kelkajn filikfoliojn sur la vizaĝon de la kuŝanto, kaj neniu povis vidi, kiu li estas, sed tamen ŝajnis al la viroj el Hedeby, ke ili tion scias, kaj ili sentis frostotremon sur la dorsoj.

Ili ne vidis la maljunan generalon apud la brankardo. Tute ne. Eĉ ne ombreton de li. Sed tamen ili sciis, ke li estas tie. Li venis kun la mortinto malsupren el la arbaro. Li staris tie kaj montris al li per sia fingro.

La tri viroj, kiuj portis la brankardon, estis konataj kaj bonaj homoj. Estis Erik Ivarsson, kiu havis grandan bienon en Olsbyn, kaj lia frato, Ivar Ivarsson, kiu ne edziĝis, sed restis ĉe sia frato en la gepatra domo. Ambaŭ estis sufiĉe maljunaj, sed la tria en la grupo estis juna viro. Ĉiuj konis ankaŭ lin. Li nomiĝis Paul Eliasson kaj estis adoptita de la fratoj Ivarsson.

La kapitano iris al la fratoj Ivarsson, kaj ili metis la brankardon sur la teron por saluti kaj manpremi. La kapitano kvazaŭ ne vidis la etenditajn manojn. Li ne povis fortiri la rigardojn de la filikfolioj, kiuj kovris la vizaĝon de tiu, kiu kuŝis sur la brankardo.

”Ĉu estas Ingilbert Bårdsson, kiu kuŝas tie ĉi?” li demandis per stranga, malmola voĉo. Sonis preskaŭ, kvazaŭ li parolus kontraŭvole.

”Jes,” diris Erik Ivarsson, ”sed kiel vi sciis tion? Ĉu vi rekonis liajn vestojn?”

”Ne,” diris la kapitano, ”mi ne rekonis liajn vestojn. Mi ne vidis lin dum kvin jaroj.”

Kaj liaj propraj homoj kaj la fremdaj viroj ĵetis mirajn rigardojn sur la kapitanon. Ŝajnis al ĉiuj, ke estas io neordinara kaj terura ĉe li en tiu ĉi mateno. Li ne estis kiel kutime. Li ne estis ĝentila kaj afabla kiel ordinare.

Li komencis demandi la fratojn Ivarsson. Kion ili havas por fari en la frua mateno, kaj kie ili trovis Ingilbert? La fratoj Ivarsson estis grandbienuloj, kaj ili ne ŝatis esti tiamaniere pridemandataj, sed la ĉefajn aferojn li tamen sukcesis eltiri el ili.

La antaŭan tagon ili iris viziti la homojn en sia somerpaŝtejo, kiu kuŝas unu mejlon malproksime en la arbaro, kunportante al ili farunon kaj viandon, kaj ili restis tie dum la nokto. Frue matene ili reiris hejmen, kaj tiam Ivar Ivarsson iris iom antaŭ la aliaj. Ivar Ivarsson iam estis soldato. Li konis la arton fari longajn paŝojn, ne estis facile sampaŝi kun li.

Kiam Ivar Ivarsson estis sufiĉe longe antaŭ la aliaj, li vidis viron, kiu venas kontraŭ li sur la vojeto. La arbaro estis sufiĉe maldensa tie. Neniuj arbetoj, nur grandaj trunkoj, kaj li vidis viron de malproksime. Sed li ne povis tuj rekoni lin. Nebulnubetoj ŝvebis inter la arboj, kaj kiam la sunlumo penetris en ilin, ili fariĝis kiel flava fumo. Li povis vidi tra ili, sed ne tute klare.

Ivar Ivarsson rimarkis, ke la venanto, ekvidante lin tra la nebulo, haltis kaj en plej granda timo etendis forige antaŭ si la manojn. Jes, kiam Ivar Ivarsson iris ankoraŭ kelkajn paŝojn, li falis sur la genuojn kaj kriis, ke li ne venu pli proksimen.

Aspektis ja, kvazaŭ li ne estus tute prudenta, kaj Ivar Ivarsson volis alkuri por trankviligi lin, sed tiam la alia levis sin kaj fuĝis en la arbaron. Li tamen kuris nur kelkajn paŝojn. Preskaŭ tuj li falis kaj restis kuŝanta sen movo. Kiam Ivar Ivarsson venis al li, li jam estis morta.

Ivar Ivarsson nun rekonis, ke la viro estas Ingilbert Bårdsson, filo de tiu Bård Bårdsson, kiu antaŭe loĝis en Olsbyn sed transloĝiĝis en somerpaŝtejon post la forbrulo de la domo kaj la sindronigo de la edzino. Li ne povis kompreni, ke Ingilbert falis senviva, sen ke iu homo tuŝis lin, kaj li provis revivigi lin per skuado, sed li ne sukcesis. Kiam la aliaj alvenis, ili tuj vidis, ke li estas morta. Sed ĉar la familio Bårdsson estis najbara al ili en Olsbyn, ili ne volis lasi Ingilbert en la arbaro, sed plektis brankardon kaj kunportis lin.

La kapitano aŭskultis tion kun malhela mieno. Li trovis tion tre kredinda. Ingilbert kuŝis kvazaŭ ekipita por longa vojaĝo kun tornistro sur la dorso kaj ŝuoj sur la piedoj. La ursolanco, kiu kuŝis sur la brankardo, estis verŝajne ankaŭ lia.

Li certe volis iri al fremda lando por vendi la ringon, sed kiam li en la nebuloj de la arbaro renkontis Ivar Ivarsson, li kredis vidi la fantomon de la generalo. Jes ja. Tiel okazis. Ivar Ivarsson estis vestita en malnova soldatjako, kaj la randaĵoj de la ĉapelo estis suprenfalditaj laŭ la karlana maniero. La distanco, la nebulo kaj malbona konscienco klarigis la eraron.

Sed la malkontento de la kapitano tamen daŭris. Li kreskigis en si koleron kaj sangosoifon. Li estis volinta mortpremi Ingilbert Bårdsson inter siaj fortaj brakoj. Li bezonis eliron por sia venĝemo sed ne trovis.

Tamen li komprenis mem, ke li estas neprudenta, kaj li tiom bridis sin, ke li rakontis al la fratoj Ivarsson, kial li kaj liaj viroj en tiu mateno iris en la arbaron. Kaj li aldonis, ke li volas esplori, ĉu la mortinto havas la ringon en sia posedo.

Li estis en tia humoro, ke li deziris, ke la viroj el Olsby diru ne, por ke li havu okazon batale ŝajni sian rajton. Sed ili trovis lian postulon tute komprenebla kaj iris iom flanken, dum kelkaj el la viroj de la kapitano traserĉis la poŝojn de la mortinto, liajn ŝuojn, lian tornistron, ĉiun kudron en liaj vestoj.

La kapitano en la komenco sekvis la esploron kun plej granda atento, sed foje li okaze rigardis al la bienuloj, kaj ŝajnis al li tiam, ke ili interŝanĝas mokajn rigardojn, kvazaŭ ili estus certaj, ke li nenion trovos.

Kaj tiel okazis. Oni devis fini la serĉadon ne trovinte la ringon.

Sed kiam la afero tiel finiĝis, la suspekto de la kapitano tute kompreneble turnis sin kontraŭ la bienuloj. Kaj same okazis ĉe liaj viroj. Kien malaperis la ringo? Ingilbert kompreneble kunportis ĝin, kiam li fuĝis. Kie ĝi nun estas?

Ankaŭ nun neniu vidis la generalon, sed oni sentis lin. Li staris meze en la grupo kaj montris al la tri viroj el Olsby. Ili havas ĝin.

Estis pli ol supozeble, ke ili esploris la poŝojn de la mortinto kaj trovis la ringon.

Estis ankaŭ supozeble, ke la rakonto, kiun ili ĵus prezentis, ne estis vera, sed ke ĉio okazis tute alie. Tiuj ĉi viroj, kiuj estis el la sama vilaĝo kiel patro kaj filo Bårdsson, eble sciis, ke tiuj posedis la ringon. Ili eble sciis, ke Bård mortis, kaj ili komprenis kiam ili renkontis lian filon en la arbaro, ke li intencas fuĝi kun la ringo, kaj ili atakis kaj mortigis lin por povi alproprigi al si la trezoron.

Oni ne vidis sur li vundon krom frapvundo sur la frunto.

La fratoj Ivarsson estis dirintaj, ke li puŝis la kapon kontraŭ ŝtonon, kiam li falis, sed ĉu tiu frapvundo ne povus esti kaŭzita de la dika tuberbastono, kiun Paul Eliasson tenas en la mano?

La kapitano staris kaj rigardis al la tero. En lia interno estis lukto. Li ĉiam aŭdis nur bonon pri la tri viroj, kaj li malŝatis kredi, ke ili murdis kaj ŝtelis.

Ĉiuj liaj viroj estis sin kolektintaj ĉirkaŭ li. Kelkaj el ili jam svingis la armilojn. Neniu kredis, ke oni forlasos la lokon sen batalo.

Tiam Erik Ivarsson paŝis antaŭen al la kapitano.

”Ni fratoj kaj ankaŭ Paul Eliasson, kiu estas nia adoptito kaj baldaŭ fariĝos mia bofilo, komprenas ja, kion vi kaj viaj viroj pensas pri ni. Ni nun opinias, ke ni ne disiru, sen ke vi estos esplorinta ankaŭ niajn poŝojn kaj vestojn.”

Ĉe tiu propono la mallumo iom forglitis de la animo de la kapitano. Li kontraŭdiris. Kaj la fratoj Ivarsson kaj ilia adoptito estas tiaj viroj, ke suspekto ne povas tuŝi ilin.

Sed la bienuloj volis fini la aferon. Ili komencis mem turni la internon de siaj poŝoj eksteren kaj depreni la ŝuojn, kaj tiam la kapitano faris mansignon al siaj viroj, ke ili lasu ilin fari laŭ sia volo.

Ringon oni ne malkovris, sed en betulŝela tornistro, kiun Ivar Ivarsson portis sur la dorso, oni trovis malgrandan saketon el kaproledo.

”Ĉu tiu ĉi saketo estas via?” demandis la kapitano esplorinte la saketon kaj trovinte, ke ĝi estas malplena.

Se Ivar Ivarsson nun estus jesinta, la afero eble estus per tio finita, sed anstataŭe li kun plej granda trankvilo konfesis:

”Ne, ĝi kuŝis sur la vojeto ne malproksime de la loko, kie falis Ingilbert. Mi prenis ĝin kaj ĵetis ĝin en la tornistron, ĉar ĝi aspektis sendifekta kaj neuzita.”

”Sed ĝuste en tia saketo kuŝis la ringo, kiam la preposto ĵetis ĝin al Ingilbert,” diris la kapitano, kaj nun la mallumo estis reveninta kaj al la voĉo kaj al la vizaĝo. ”Kaj ŝajne nenio alia restas, ol ke vi fratoj Ivarsson akompanos min al la prokuroro, se vi ne preferas memvole doni al mi la ringon.”

Nun finiĝis la pacienco de la viroj el Olsby.

”Vi ne havas rajton meti nin en arestejon,” diris Erik Ivarsson.

Li kaptis samtempe la lancon, kiu kuŝis apud Ingilbert, por fari al si vojon, kaj liaj frato kaj bofilo aliĝis al li.

Dum la unua konsterno la viroj el Hedeby retiris sin krom la kapitano, kiu ridis pro kontento, ke li povas elverŝi sian koleron per agoj. Li tiris sian sabron kaj dehakis la lancon.

Sed tio estis la sola grandfaro dum tiu milito. La propraj viroj de la kapitano tiris lin malantaŭen kaj prenis la armilon de li.

Estis tiel, ke ankaŭ prokuroro Carelius trovis konvene iri supren al la grandarbaro en tiu mateno. Precize en la ĝusta momento li aperis sur la vojeto, akompanata de iu polichelpanto.

Okazis novaj esploroj kaj nova demandado, sed finiĝis tamen tiel, ke Erik Ivarsson, lia frato Ivar kaj ilia adoptito Paul estis metitaj en arestejon pro suspekto pri murdo kaj ŝtelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.