La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA RINGO DE LA GENERALOAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En la jaro 1741 en marto forpasis en fido al Dio generalmajoro Bengt Löwensköld kaj kelkajn monatojn poste en la sama jaro okazis, ke mortis pro disenterio malgranda filino de kavalerikapitano Göran Löwensköld, la plej aĝa filo de la generalo, kiu nun loĝis en Hedeby. Oni entombigis ŝin en dimanĉo tuj post la diservo kaj ĉiuj preĝejvizitantoj akompanis la funebran procesion al la tombo de Löwensköld, kie la du grandegaj tomboplatoj staris levitaj sur la randflankoj. La volbo sub ili estis malfermita de masonisto, por ke oni povu meti la ĉerketon de la mortinta infano apud tiun de la avo.
Povas esti ke tiu kaj tiu, dum la homoj estis kolektitaj ĉirkaŭ la tombo kaj aŭskultis la enterigriton kaj la funebran paroladon, pensis pri la reĝoringo kaj bedaŭris, ke ĝi kuŝas kaŝita en tombo, sen utilo kaj ĝojo por iu ajn. Eble troviĝis ankaŭ iu kaj alia, kiu flustris al sia najbaro, ke nun ne estus tute neeble atingi la ringon, ĉar verŝajne la tombo estos masonfermata nur la sekvontan tagon.
Inter la multaj, kiuj okupiĝis pri tiuj pensoj, estis ankaŭ terkulturisto el Mellomstuga en Olsbyn, kiu nomiĝis Bård Bårdsson. Li tute ne estis el tiuj, kiuj faris al si grizajn harojn pri la ringo. Kontraŭe. Kiam iu parolis pri la ringo, li diris, ke li havas tiel bonan bienon, ke li ne bezonas envii la generalon, se li estus kunpreninta eĉ buŝelon da oro en la ĉerko.
Starante en la tombejo li kiel multaj aliaj ekpensis pri la rimarkinda afero, ke la tombo estas malfermita. Sed li ne ekĝojis pro tio. Li maltrankviliĝis. ”La kapitano espereble lasos fermi ĝin jam hodiaŭ posttagmeze,” li pensis. ”Estas multaj, kiuj sopiras la ringon.”
Estis ja afero, kiu tute ne koncernis lin, sed iel fariĝis por li pli kaj pli viva la penso, ke povus esti danĝere lasi la tombon nefermita dum la nokto. Estis nun en aŭgusto, la noktoj estis mallumaj, kaj se oni ne fermus ĝin jam en tiu ĉi tago, ŝtelisto povus kaŝiri en ĝin kaj preni la trezoron.
Kaptis lin tiel granda maltrankvilo, ke li pensis, ke li iru al la kapitano por averti lin, sed li ja sciis, ke homoj konsideras lin naiva, kaj li ne volis fariĝi ridobjekto. ”Vere vi estas tute prava en tiu ĉi afero,” li pensis, ”sed se vi montros vin tro interesita, oni priridos vin. La kapitano, kiu estas prudenta homo, certe jam prizorgis, ke oni fermos la truon.”
Tiuj pensoj tiom okupis lin, ke li ne rimarkis, ke la entombiga ceremonio finiĝis, sed restis ĉe la tombo kaj estus restinta ankoraŭ longe, se la edzino ne estus veninta kaj ektirinta lian manikon.
”Kio estas?” ŝi diris. ”Vi staras tie ĉi kaj fiksrigardas unu solan punkton kiel kato antaŭ mustruo.”
La terkulturisto ekmoviĝis, levis la okulojn kaj trovis, ke li kaj la edzino estas solaj en la tombejo.
”Estas nenio,” li diris. ”Mi nur staris kaj pensis…”
Li volonte estus dirinta al la edzino, pri kio li pensis, sed li sciis, ke ŝi estas multe pli saĝa ol li. Ŝi nur opinius, ke li faras al si nenecesajn zorgojn. Ŝi dirus, ke la fermo aŭ nefermo de la tombo estas afero, kiu koncernas kapitanon LöwensköId sed neniun alian.
Ili komencis iri hejmen, kaj kiam Bård Bårdsson estis turninta la dorson al la tombejo, la penso pri la tombo estus devinta forlasi lin, sed tiel ne okazis. La edzino parolis pri la entombigo: pri ĉerko kaj portantoj, pri procesio kaj funebra parolado, kaj tiam kaj tiam, li aldonis vorton, por ke ŝi ne rimarku, ke li nenion scias kaj nenion aŭdis, sed baldaŭ la voĉo de la edzino sonis kvazaŭ el fora malproksimo. La cerbo komencis mueli la antaŭajn pensojn. ”Jen, estas dimanĉo hodiaŭ, li pensis, ”kaj la masonisto eble ne volas fermi la volbon en la ripoztago. Sed tiukaze la kapitano ja povus doni al tombfosisto taleron, por ke li gardu ĉe la tombo ĉinokte. Se nur estus tiel bone, ke li trovus tiun penson!”
Subite li komencis paroli laŭte al si. ”Mi tamen estus devinta iri al la kapitano. Mi estus devinta ne atenti pri tio, ke homoj ridus pri mi”’
Li tute forgesis, ke la edzino iras ĉe lia flanko, sed li rekonscii ĝis, kiam ŝi subite haltis kaj fiksrigardis lin.
”Estas nenio,” li diris. ”Estis nur tiu sama afero, pri kiu mi pensis.”
Poste ili daŭrigis sian iron kaj baldaŭ estis en sia domo.
Li esperis, ke tie la maltrankvilaj pensoj forlasos lin, kaj tio verŝajne estus okazinta, se li estus povinta okupiĝi pri iu laboro, sed nun estis ja dimanĉo. Kiam la familio en Mellomstuga estis mankinta sian tagmanĝon, ĉiu iris al sia direkto. Li restis sola en la domo, kaj tuj kaptis lin denove tiuj pensoj.
Post ioma tempo li levis sin de la benko kaj eliris kaj striglis la ĉevalon kun la intenco rajdi al Hedeby por paroli kun la kapitano. ”Alie oni certe ŝtelos la ringon en tiu ĉi nokto,” li pensis.
Li tamen ne realigis la intencon. Li estis tro timema. Anstataŭe li iris al najbara bieno por paroli pri sia maltrankvilo kun la tiea mastro, sed li ne trovis lin sola, kaj denove li sentis sin tro timema por paroli. Li revenis hejmen kaj estis dirinta nenion.
Li enlitiĝis tuj post la sunsubiro kaj decidis, ke li dormos ĝis la mateno. Sed li ne sukcesis endormiĝi. La maltrankvilo revenis.
Li nur turnis kaj tordis sin en la lito.
Ankaŭ la edzino kompreneble ne povis dormi, kaj post ioma tempo ŝi volis ekscii, kial li estas tiel maltrankvila.
”Estas nenio,” li respondis en la ordinara maniero. ”Estas nur iu afero, pri kiu mi pensas.”
”Nu, tiel vi diris plurfoje antaŭe hodiaŭ,” diris la edzino,
”sed nun diru al mi, pri kio vi pensas. Certe vi ne havas pli danĝerajn aferojn en la kapo, ol ke vi povas rakonti ilin al mi”’
Kiam Bård aŭdis la edzinon diri tion, li pensis, ke li povos dormi, se li obeos ŝin.
”Mi nur pensas pri tio, ĉu oni fermis la tombon de la generalo,” li diris, ”aŭ ĉu ĝi restos nefermita la tutan nokton.”
La edzino ridis. ’”Pri tio pensis ankaŭ mi,” ŝi diris, ”kaj mi kredas, ke same faris ĉiuj homoj, kiuj estis en la preĝejo hodiaŭ.
Sed tia afero ja ne devas forpreni de vi la dormon.”
Bård ekĝojis, kiam li aŭdis, ke la edzino tiel facile traktas la aferon. Li sentis sin pli trankvila kaj kredis, ke nun li povos dormi.
Sed apenaŭ li reprenis konvenan kuŝmanieron, revenis la maltrankvilo. Li vidis, kiel el ĉiuj direktoj, el ĉiuj dometoj venas ŝtelirantaj ombroj, ĉiuj eliras kun la sama intenco, ĉiuj direktas siajn paŝojn al la tombejo kun la nefermita tombo.
Li klopodis kuŝi senmova, por ke la edzino povu dormi, sed doloris la kapo kaj ŝvitis la korpo. Li devis senĉese turni kaj tordi sin.
La edzino perdis la paciencon, kaj ŝi proponis duone ŝerce:
”Kara edzo, vere ŝajnas al mi, ke estus pli bone, ke vi irus al la tombejo por rigardi, kiel statas en la tombo, ol ke vi kuŝas tie ĉi kaj ĵetas vin de flanko al flanko sen dormi eĉ por momento.”
Apenaŭ ŝi parolis ĝis fino, la edzo saltis el la lito kaj komencis surmeti la vestojn. Ŝajnis al li, ke la edzino tute pravas.
Estis nur duonhora vojo de Olsbyn al la preĝejo de Bro. Post horo li denove estos hejme, kaj poste li povos dormi la tutan nokton.
Sed apenaŭ li estis ekster la pordo, la edzino pensis, ke estos terure por la edzo iri al la tombejo tute sola, kaj ŝi rapide saltis el la lito kaj surmetis la vestojn, ankaŭ ŝi.
Ŝi atingis la edzon en la deklivo malsupre de Olsbyn. Bård ekridis, kiam li aŭdis ŝin veni.
”Ĉu vi venas por gardi, por ke mi ne ŝtelu la ringon de la generalo?” li diris.
”Kiel vi parolas!” diris la edzino. ”Tion mi ja scias, ke vi ne pensas pri tia afero. Mi eliris nur por helpi vin, se vi renkontus la tombporkinon aŭ la mortoĉevalon.”
Ili iris rapide. Jam noktiĝis, kaj ĉie estis nigra mallumo krom mallarĝa lumstrio sur la okcidenta ĉielo, sed ili tre bone konis la vojon. Ili interparolis kaj estis en bona humoro. Ili ja nur iris al la tombejo por rigardi, ĉu la tombo estas nefermita, por ke Bård ne bezonu cerbumi pri tio en la lito.
”Ŝajnas al mi tute nekredeble, ke la homoj en Hedeby povus esti tiel riskemaj, ke ili ne masonfermus la lokon de la ringo,” diris Bård.
”Nu, tion ni baldaŭ ekscios,” diris la edzino. ”Ĉu ne estas la tombeja muro, kiu estas tie ĉi apud ni?”
La edzo haltis. Mirigis lin, ke la voĉo de la edzino sonas tiel gaje. Tamen ne povas esti eble, ke ŝi havas alian intencon ol li per tiu ĉi promeno.
”Antaŭ ol iri en la tombejon,” diris Bård, ”ni devus interkonsenti, kion ni faru, se la tombo restas nefermita.”
”Fermita aŭ nefermita, mi ne scias, ke ni havas ion alian por fari ol iri hejmen por enlitiĝi.”
”Jes, kompreneble. En tio vi estas tute prava,” diris Bård kaj denove komencis iri.
”Oni ne povas atendi, ke la tombejpordo estu nefermita je tiu ĉi horo,” li diris, tuj poste.
”Certe ne,” diris la edzino. ”Certe ni devas iel transiri la muron, se ni volas viziti la generalon kaj esplori, kiel statas por li.”
La edzo denove ekmiris. Li aŭdis nelaŭtan sonon de falantaj ŝtonetoj kaj vidis tuj poste la figuron de la edzino siluetiĝi kontraŭ la hela strio en okcidento. Ŝi estis jam supre sur la muro, kaj tio ja ne estis malfacila afero, ĉar ĝi estis nur du futojn alta, sed estis strange, ke ŝi estas tiel fervora, ke ŝi supreniris jam antaŭ li. ”Jen! Prenu mian manon, kaj mi helpos vin supreniri,” ŝi diris.
Tuj poste ili havis la muron malantaŭ si kaj iris nun silente kaj singarde inter la malgrandaj tombaltaĵetoj.
Foje Bård mispaŝis kontraŭ altaĵeton kaj preskaŭ falis. Ŝajnis al li, ke li sentas, kvazaŭ iu estus metinta sian piedon antaŭ la lian. Li tiel ektimis, ke li tremis, kaj li diris sufiĉe laŭte, por ke ĉiuj mortintoj komprenu, kiel bonintenca li estas:
”Tie ĉi mi ne volus iri, se mi havus malbonajn intencojn.”
”Jes, certe ne!” diris la edzino. ”En tio vi tute pravas. Sed jen, tie ni certe havas la tombon.”
Kontraŭ la malhela nokta ĉielo li neklare distingis la levitajn tomboplatojn.
Tuj poste ili estis ĉe la tombo kaj ili trovis ĝin nefermita. La truo en la tombovolbo ne estis remasonita.
”Tio ĉi ŝajnas al mi vere malzorga,” diris la edzo. ”Estas ja speciale aranĝite por elmeti ĉiujn, kiuj scias pri la trezoro kaŝita tie ĉi malsupre, al plej terura tento.”
”Certe ili fidas al tio, ke neniu kuraĝas fari ion kontraŭ mortinto,” diris la edzino.
”Ja ne estus tro plezure malsupreniri en tian tomboĉambron,” diris la edzo. ”Salti malsupren en ĝin eble ne estus tre malfacile, sed poste oni verŝajne devus resti tie kiel vulpo en vulpofosaĵo.”
”Mi vidis antaŭtagmeze, ke oni metis malgrandan ŝtupetaron en la tombon,” diris la edzino, ,”sed certe oni almenaŭ forprenis ĝin.”
”Vere mi volas esplori tion,” diris la edzo kaj palpe serĉis vojon al la tombotruo. ”Ne, imagu!” li diris. ”Tio ĉi superas ĉion imageblan. La ŝtupetaro ankoraŭ staras tie ĉi.”
”Vere estas malzorge,” konsentis la edzino. ”Sed tamen ŝajnas al mi, ke ne estas tiel grave, ke la ŝtupetaro staras tie.
Ĉar tiu, kiu loĝas tie ĉi en la profundaĵo, certe povas defendi sian posedaĵon.”
’Se mi nur estus certa pri tio!” diris la edzo. ”Eble mi tamen almenaŭ forportu la ŝtupetaron?”
”Mi opinias, ke ni tuŝu nenion ĉe la tombo,” diris la edzino.
”Estas plej bone, ke la tombofosisto morgaŭ trovu la tombon precize tia, kia li forlasis ĝin.”
Ili staris kaj fiksrigardis en la nigran truon, nedecidemaj kaj senkonsilaj. Ili ja devus iri hejmen nun, sed retenis ilin io sekreta, io, kion neniu el ili kuraĝis elparoli.
”Jes, mi ja povus lasi la ŝtupetaron stari tie, diris Bård fine,” se mi nur scius, ke la generalo havas potencon forteni ŝtelistojn.”
”Vi ja povas malsupreniri en la tombon, kaj vi vidos, kiom da potenco li havas,” diris la edzino.
Estis kvazaŭ Bård nur estus atendinta tiujn vortojn de la edzino. Jam en la sama momento li estis ĉe la ŝtupetaro kaj malsupre en la tombotruo.
Sed apenaŭ li staris sur la ŝtonplanko en la tomboĉambro, li aŭdis knaradon de la ŝtupetaro kaj rimarkis, ke la edzino sekvas lin.
”Ankaŭ vi do venas tien ĉi?” li diris.
”Mi ne kuraĝis lasi vin sola tie ĉi kun la mortinto.”
”Nu, mi ne kredas, ke li estas tre danĝera,” diris la edzo.
”Mi ne sentas iun malvarman manon, kiu volas premi la vivon el mi.”
”Nu, vidu, li ne volas fari ion kontraŭ ni,” diris la edzino.
”Li ja scias, ke ni ne intencas ŝteli la ringon. Sed kompreneble estus alia åfero, se ni komencus malfiksi la ĉerkokovrilon.”
Tuj la edzo palpe serĉis vojon al la ĉerko de la generalo kaj komencis palpi laŭ la kovrilo. Li trovis ŝraŭbon, kiu havis krucon sur la supro.
”Ĉio estas tie ĉi kvazaŭ aranĝita por ŝtelistoj,” li diris kaj samtempe komencis singarde kaj lerte malfiksi la ĉerkoŝraŭbojn.
”Ĉu vi ne sentas ion?” demandis la edzino. ”Ĉu vi ne rimarkas, ke moviĝas sub la ĉerkokovrilo?”
”Tie ĉi estas trankvile kiel en tombo,” diris la edzo.
”Certe li ne kredas, ke ni intencas forpreni de li tion, kion li plej alte taksas,” diris la edzino. ”Alia afero estus, se ni deprenus la ĉerkokovrilon.”
”Jes, sed pri tio vi tamen devas helpi min,” diris la edzo.
Ili levis la kovrilon, kaj nun ne restis plu ebleco bridi la sopiron pri la trezoro. Ili malfiksis la ringon de la velkinta mano, remetis la kovrilon kaj sen iu ajn plua vorto ŝteliris el la tombo. Ili prenis la manon unu de la alia, kiam ili reiris tra la tombejo, kaj nur kiam ili jam transgrimpis la malaltan gnejsomuron kaj troviĝis sur la vojo, ili kuraĝis diri ion.
”Nun mi komencas kredi,” diris la edzino, ”ke li volis, ke estu tiel. Li komprenis, ke ne estas juste, ke mortinto konservu tian juvelon, kaj tial li memvole donis ĝin al ni.”
La edzo ekridegis.
”Nu, vere vi kapablas,” li diris. ”Ne, tion vi ne povas igi min kredi, ke li memvole lasis nin preni ĝin, sed verŝajne li ne havis potencon malhelpi nin.”
”Jen,” diris la edzino, ”en tiu ĉi nokto vi estis vere brava. Ne estas multaj, kiuj kuraĝus iri en la tombon al la generalo.”
”Mi ne povas senti, ke mi faris ian maljustaĵon,” diris la edzo. ”Ĉe vivanto mi neniam prenis eĉ taleron, sed ĉu gravas, se oni prenas de mortinto tion, kion li ne bezonas?”
Ili sentis sin fieraj kaj kontentaj. Mirigis ilin, ke neniu alia trovis la saman penson. Bård diris, ke li veturos al Norvegujo por vendi la ringon, tuj kiam estos ebleco. Ili kredis, ke ili ricevos multe da mono por ĝi, kaj ke ili neniam plu bezonos esti maltrankvilaj pro manko de tiu varo.
”Sed,” diris la edzino kaj abrupte haltis, ”kion mi vidas? Ĉu jam tagiĝas? Aspektas tiel hele en oriento.”
”Ne, ankoraŭ ne povas esti la suno, kiu venas,” diris la edzo. ”Devas esti fajrakcidento. Ŝajnas, ke estas en la direkto de Olsbyn. Espereble ne estas. …”
Interrompis lin laŭta krio de la edzino.
”Brulas ĉe ni,” ŝi kriis. ”Estas Mellomstuga, kiu brulas. La generalo ekbruligis ĝin.” — — —
En la lunda mateno venis la tombofosisto tre rapide al Hedeby, kiu ja kuŝas tute proksime al la preĝejo, por sciigi, ke li kaj la masonisto, kiu masonfermos la tombon, kredis rimarki, ke la kovrilo kuŝas oblikve sur la ĉerko de la generalo, kaj ke estas tuŝitaj la ŝildoj kaj steloj, kiuj ornamas ĝin.
Oni senprokraste faris esploron. Oni tuj rimarkis, ke estas granda malordo en la tomboĉambro, kaj ke la ŝraŭboj de la ĉerko estas malfiksitaj. Levante la kovrilon oni ĉe la unua rigardo vidis, ke la reĝoringo ne plu estas en sia loko sur la maldekstra montrofingro de la generalo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.