La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA RINGO DE LA GENERALOAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En aŭtuna tago proksimume tridek jarojn post la rimarkinda kubĵetado ĉe la juĝejo de Broby Marit Eriksdotter sidis sur la ŝtuparo de la malgranda surfosta dometo ĉe Storgården en Olsbyn, kie ŝi loĝis, kaj trikis paron da infangantoj.
Ŝi volis triki ilin kun bela desegnaĵo kun strioj kaj kvaranguloj, por ke la infano, por kiu ŝi intencis ilin, havu ĝojon de ili, sed ŝi ne povis memori iun desegnaĵon.
Longe sidinte kaj desegninte per trikilo sur la ŝtupo ŝi eniris en la dometon kaj malfermis sian vestokeston por serĉi iun vestopecon, laŭ kiu ŝi povos triki. Sur la fundo ŝi trovis pintan trikĉapon, kiu estis arte trikita kun multaj diversaj fonoj kaj strioj, kaj hezitinte unue kelkajn momentojn ŝi kunprenis ĝin eksteren.
Kiam Marit nun turnis kaj tordis la ĉapon por eltrovi la teknikon, ŝi rimarkis, ke tineoj estas farintaj truojn en ĝi. ”Nu,
Dio mia, ja ne estas mirinde,” ŝi pensis. ”Pasis almenaŭ tridek jaroj, de kiam ĝi estis ĉiutage uzata. Estas bone, ke mi okaze elprenis ĝin el la vestokesto kaj eltrovis, en kia stato ĝi estas.”
La ĉapo havis grandan, rutan kvaston en multaj koloroj, kaj en tiu la tineoj ŝajne sentis sin plej hejme, ĉar kiam Marit skuis la ĉapon, la fadenoj flugis al ĉiuj direktoj. Eĉ la kvasto mem malfiksiĝis kaj falis sur ŝiajn genuojn. Ŝi prenis ĝin por esplori, ĉu ĝi estas tiom detruita, ke oni ne povas refiksi ĝin, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke io brilas inter la fadenoj. Ŝi vigle disigis ilin kaj trovis tiam, ke en la kvasto estas kudrofiksita per dika lanfadeno granda sigelringo el oro kun ruĝa ŝtono.
La kvasto kaj la ĉapo falis el ŝiaj manoj. Ŝi neniam antaŭe vidis la ringon, sed ŝi ne bezonis rigardi la reĝan monogramon sur la ŝtono aŭ legi la enskribon sur la interna flanko de la ringo por scii, kiu ringo ĝi estas, kaj al kiu ĝi apartenas. Ŝi apogis sin kontraŭ la ŝtuparbarilon, fermis la okulojn kaj sidis senmova kaj pala kiel mortanto. Ŝajnis al ŝi, ke la koro volas rompiĝi.
Pro tiu ringo ŝia patro, Erik Ivarsson, ŝia onklo, Ivar Ivarsson, kaj ŝia fianĉo, Paul Eliasson, perdis la vivon, kaj jen ŝi trovas ĝin kudrofiksita en la kvasto sur la ĉapo de Paul!
Kiel ĝi venis tien? Kiam ĝi venis tien? Ĉu Paul sciis, ke ĝi estas tie?
Ne! Ŝi tuj diris al si, ke ne estas eble, ke li tion sciis.
Ŝi memoris, kiel li svingis tiun ĉapon kaj ĵetis ĝin alten, kiam li kredis, ke kaj li kaj la fratoj Ivarsson estas malkondamnitaj.
Ŝi vidis tion, kvazaŭ ĝi estus okazinta hieraŭ. La grandan homamason, kiu komence estis malama kaj malamika kontraŭ ŝi kaj ŝiaj proksimuloj sed fine komencis kredi, ke ili estas senkulpaj. Ŝi memoris la belegan, profunde bluan aŭtunĉielon, la migrobirdojn, kiuj erarintaj vagflugis super la juĝeja loko. Paul vidis ilin, kaj en la momento, kiam ŝi klinis sin al li, li flustris al ŝi, ke baldaŭ lia animo vagflugos en la alto kiel erarinta birdeto. Kaj li demandis ŝin, ĉu li povos veni kaj loĝi sub la tegmentoranda defluilo en Olsgården.
Ne, Paul ne povis scii, ke ŝtelaĵo estas kaŝita en la ĉapo, kiun li ĵetis supren kontraŭ la belegan aŭtunĉielon.
Estis alia tago. Ŝia koro kunpremiĝis ĉiufoje, kiam ŝi pensis pri ĝi, sed nun ŝi tamen devis tion fari. Venis decido el Stokholmo, ke la dioverdikto estu tiel interpretata, ke ĉiuj tri akuzitoj estas same kulpaj kaj estu mortigataj per pendigo.
Ŝi ĉeestis, kiam oni plenumis la kondamnon, por ke sciu la viroj, kiujn ŝi amas, ke troviĝas iu homo, kiu kredas al ili kaj malĝojas pro ili. Sed ŝi apenaŭ estus bezoninta iri al la pendigloko pro tio. Ŝanĝiĝis la pensmaniero de ĉiuj homoj. Ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ ŝi ekster la gardovico, estis bonaj al ŝi. La homoj estis pripensintaj kaj ekzamenintaj kaj venis al la konkludo, ke oni estus devinta interpreti la dioverdikton tiel, ke ĉiuj tri akuzitoj estas senkulpaj. La maljuna generalo lasis ĉiujn tri fari la plej altan ĵeton. Tio ne povis signifi ion alian.
Neniu el ili estis preninta la ringon.
Fariĝis ĝenerala ĝemado, kiam oni elkondukis la tri virojn.
Virinoj ploris, la viroj staris kun pugnitaj manoj kaj kunmorditaj dentoj. Oni diris, ke la paroĥo Bro estos dezertigita kiel Jerusalem, ĉar oni tie ĉi prenas la vivon de senkulpaj viroj.
Homoj kriis konsolvortojn al la kondamnitoj kaj insultis la ekzekutistojn. Kaj multaj malbenoj estis dirataj pri kapitano Löwensköld. Oni diris, ke li estas vizitinta Stokholmon, kaj ke estas lia kulpo, ke la dioverdikto estas interpretita malfavore al la akuzitoj.
Tamen estis tio, ke ĉiuj partoprenis ŝiajn kredon kaj fidon, kio helpis ŝin tra la malfacila tago. Kaj ne nur tra tiu sed tra ĉiuj ĝisnunaj tagoj. Ŝi ne estus elteninta la vivon, se tiuj homoj, kiujn ŝi renkontis, estus kredintaj ŝin filino de murdinto.
Paul Eliasson estis la unua, kiu suriris la malgrandan tabulplankon sub la pendigilo. Li unue ekgenuis kaj preĝis al Dio, poste li turnis sin al la pastro, kiu staris apud li, kaj petis lin pri io. Poste Marit vidis, ke la pastro prenas la ĉapon de lia kapo. Kiam ĉio estis finita, la pastro donis la ĉapon al Marit kun saluto de Paul. Li sendis ĝin kiel signon, ke li pensis pri ŝi en sia lasta momento.
Ĉu ŝi iam povus kredi, ke Paul estus sendinta al ŝi la ĉapon, se li estus sciinta, ke la ŝtelaĵo estas kaŝita en ĝi? Ne, se io estas certa en la mondo, estas tio, ke li ne sciis, ke en la ĉapo estas kaŝita la ringo, kiu sidis sur fingro de mortinto.
Marit Eriksdotter rapide klinis sin antaŭen, tenis la ĉapon antaŭ siaj okuloj kaj ekzamenis ĝin. ”De kie Paul povis ricevi tiun ĉapon?” ŝi pensis. ”Nek mi nek iu alia en la domo trikis ĝin por li ? Eble li aĉetis ĝin en la foiro aŭ interŝanĝe ricevis ĝin de iu alia.”
Ŝi ankoraŭfoje turnis la ĉapon ĉirkaŭen kaj rigardis la desegnaĵon.
”Tiu ĉi ĉapo certe estis iam bela kaj brila,” ŝi pensis.
”Paul ŝatis kolorojn. Li neniam estis kontenta, kiam ni teksis por li grizajn vestojn. Li volis havi koloron sur la drapo.
Li preferis ruĝajn trikĉapojn kun grandaj kvastoj. Tiun ĉi li certe ŝatis.”
Ŝi formetis la ĉapon kaj denove klinis sin malantaŭen kontraŭ la barilon por rigardi en la pasintecon.
Ĝi estis en la arbaro, tiun matenon, kiam Ingilbert mortis pro timo. Ŝi vidis, kiel Paul kun ŝiaj patro kaj onklo staris klinita super la mortinto. La du maljunaj decidis, ke oni portu Ingilbert al la loĝata regiono kaj iris por haki branĉojn por brankardo. Sed Paul momente restis por rigardi la ĉapon de Ingilbert. Li tiel ekdeziris ĝin, ĉar ĝi estis trikita per ruĝaj, bluaj kaj blankaj fadenoj en multaj desegnaĵoj, kaj nerimarkite ŝanĝis ĝin kontraŭ sia propra. Li ne intencis ion malbonan per tio. Eble li intencis konservi ĝin nur por mallonga tempo. Lia propra ĉapo, kiun li lasis al Ingilbert, certe estis same bona sed ne tiel multkolora kaj arte trikita.
Sed Ingilbert estis enkudrinta la ringon en la ĉapo antaŭ sia foriro. Eble li kredis, ke oni persekutos lin, kaj tial volis kaŝi ĝin. Kaj post kiam li falis, neniu ekhavis la ideon serĉi la ringon en la ĉapo, Paul Eliasson malpli ol iu alia.
Tiel ĉio okazis! Ŝi estus povinta ĵuri pri tio, sed oni neniam povas esti tute certa.
Ŝi metis la ringon en sian keston, kaj kun la ĉapo en la mano ŝi iris al la bovinstalo por paroli kun la servistino.
”Venu eksteren, Märta,” ŝi kriis al la interno de la malluma stalo, ”kaj helpu min pri desegnaĵo, kiun mi ne komprenas!”
Kiam montris sin la servistino, ŝi donis al ŝi la ĉapon. ”Mi scias, ke vi estas lerta en trikado, Märta,” ŝi diris. Mi volas kopii tiujn fonojn, sed mi ne eltrovas la teknikon. Jen rigardu ilin! Tiun ĉi arton vi konas pli bone ol mi.”
La servistino prenis la ĉapon kaj ĵetis sur ĝin rigardon. Ŝi ŝajnis surprizita. Ŝi iris el la ombro apud la muro kaj denove rigardis ĝin.
”De kie vi ricevis tiun ĉi?” ŝi diris.
”Ĝi kuŝis en mia kesto dum multaj jaroj,” diris Marit. ”Kial vi tiel demandas?”
”Ĉar mi trikis ĉi tiun ĉapon al mia frato Ingilbert la lastan someron, kiam li vivis,” diris la servistino. ”Mi ne vidis ĝin post la mateno, kiam li iris de la hejmo. Kiel ĝi nun povas esti ĉi tie?”
”Eble li perdis ĝin, kiam li falis,” diris Marit. ”Eble iu el niaj servistoj trovis ĝin en la arbaro kaj portis ĝin tien ĉi. Sed se tiel malgajaj memoroj apartenas al ĝi, vi eble ne volas kopii por mi la desegnaĵon?”
”Se vi pruntos ĝin al mi, vi havos la trikaĵon morgaŭ,” diris la servistino.
Ŝi prenis la ĉapon kaj reiris al la stalo, sed Marit aŭdis, ke estas ploro en la voĉo.
”Ne, mi ne permesas, se tio turmentas vin,” ŝi diris.
”Nenio turmentas min, se mi povas fari ĝin al vi, Marit.”
Verdire estis Marit, kiu pensis pri Märta Bårdsdotter, tiu sidanta sola en la arbaro post la morto de la patro, kaj de la frato, kaj proponis al ŝi fariĝi stalservistino en Storgården en Olsbyn. Märta neniam forgesis montri sian dankemon pro tio, ke ŝi povis veni inter homojn.
Marit reiris al la ŝtuparo antaŭ la fostodometo, prenis la trikaĵon, tamen ne havis trankvilon labori sed klinis la kapon kontraŭ la barilon kiel antaŭe kaj provis elpensi, kion nun fari.
Se iu en Olsbygården estus scianta, kiel aspektas tiaj virinoj, kiuj lasis la vivon malantaŭ si por loĝi en monaĥinejo, li estus dirinta, ke Marit similas al tia. La vizaĝo estis flaveblanka kaj tute sen sulkoj. Por fremdulo estus preskaŭ ne eble diri, ĉu ŝi estas juna aŭ maljuna. Estis io paca kaj kvieta ĉe ŝi, kiel ĉe iu, kiu rezignis deziri ion por si mem. Oni neniam vidis ŝin tre ĝoja sed ankaŭ ne tre malĝoja.
Post la malfacila frapo Marit bone sentis, ke la vivo estas por ŝi finita. Ŝi heredis Storgården de sia patro, sed ŝi komprenis, ke por konservi ĝin, ŝi devos edziniĝi, por ke la bieno havu mastron. Por eviti tion ŝi lasis la tutan bienon al unu el siaj nevoj sen alia pago, ol ke ŝi havu loĝejon kaj vivtenon en la bieno dum sia tuta vivo.
Ŝi estis kontenta pri tio kaj neniam pentis. Ŝi ne bezonis timi, ke la tempo fariĝos tro longa pro manko de laboro. Homoj ricevis konfidon al ŝiaj prudento kaj boneco, kaj kiam iu estis malsana, oni kutime tuj venigis ŝin. Ankaŭ infanoj tre ŝatis ŝin. Ŝia fostodometo ofte estis plena de etuloj. Ili sciis, ke ŝi ĉiam havas tempon helpi ilin en iliaj malgrandaj zorgoj.
Kiam Marit nun sidis tie kaj pripensis, kion ŝi faru kun la ringo, estiĝis en ŝi granda kolero. Ŝi pripensis, kiel facile oni estus povinta trovi ĝin. Kial la generalo ne aranĝis tiel, ke oni trovis ĝin? Li sciis la tutan tempon, kie ĝi estas, tion ŝi povis nun kompreni. Kial li ne tiel aranĝis, ke oni esploris la ĉapon de Ingilbert? Anstataŭe li lasis tri senkulpajn suferi morton pro la ringo. Por tio li havis potencon, sed ne por aperigi la ringon.
Marit unuamomente pensis, ke ŝi iru al la preposto kun sia historio kaj donu al li la ringon, sed ne, ŝi ne volis.
Estis tiel, ke oni kondutis kun granda estimo al Marit, kie ajn ŝi montris sin, en la preĝejo aŭ festeno. Tiu malestimo, kiu ordinare sekvas filinon de krimulo, ne premis ŝin. La homoj estis certe konvinkitaj, ke maljusto estas farita, kaj ili volis rebonigi. Ankaŭ el la sinjorfamilioj oni kutimis iri al Marit, kiam oni vidis ŝin sur la loko antaŭ la preĝejo, kaj interŝanĝi kelkajn vortojn kun ŝi. Eĉ la familio en Hedeby — vere ne la kapitano sed lia edzino kaj lia bofilino — faris kelkajn provojn proksimiĝi al Marit. Sed kontraŭ ili ŝi ĉiam restis rifuza.
Post la proceso ŝi diris eĉ ne unu vorton al iu el tiu domo.
Ĉu ŝi nun aperu kaj konfesu, ke certamaniere la Hedebyanoj pravis? Montriĝis, ke la ringo estis en la posedo de la viroj el Olsby. Eble oni eĉ diros, ke ili sciis pri ĝia loko, ke ili eltenis malliberejon kaj juĝesploron en espero, ke ili liberiĝos kaj povos vendi ĝin.
Ĉiukaze Marit komprenis, ke tio estus rigardata kiel justigo al la kapitano kaj ankaŭ al lia patro, se ĝi transdonus la ringon kaj rakontus, kie ŝi trovis ĝin. Sed Marit volis fari nenion, kio estus bona kaj avantaĝa por la Lövensköldoj.
Kapitano Löwensköld estis nun okdekjara, riĉa kaj potenca, estimata kaj honorata. La reĝo faris lin barono, kaj neniam trafis lin malfeliĉo. Li havis bonegajn filojn, kaj ankaŭ ili estis bonhavaj kaj bone edziĝintaj.
Tiu homo prenis de Marit ĉion, ĉion, ĉion. Ŝi sidis sola, sen bieno, sen edzo, sen infanoj, ĉio pro lia agado. Ŝi dum multaj jaroj atendis, ke atingos lin ia puno, sed nenio venis.
Marit vekiĝis el siaj profundaj pensoj. Ŝi aŭdis, ke malgrandaj infanpiedoj rapide kuras tra la korto, kaj ŝi komprenis, ke koncernas ŝin.
Estis du knaboj dek aŭ dekunujaraj. Unu, Nils, estis filo en la bieno, la alian ŝi ne konis. Precize, ili venis por peti servon de ŝi.
”Marit,” diris Nils, ”tiu ĉi estas Adrian el Hedeby. Ni estis sur la vojo kaj ludis per ruldisko, sed ni malpaciĝis, kaj mi disŝiris la ĉapon de Adrian.”
Marit sidis kaj rigardis Adrian. Bela knabo kun io milda kaj afabla ĉe si. Ŝi metis la manon al la koro. Ŝi ĉiam sentis doloron kaj angoron, kiam ŝi vidis iun el la familio Löwensköld.
”Ni denove estas amikoj nun,” diris Nils, ”kaj mi volis demandi vin, ĉu vi volas ripari la ĉapon al Adrian, antaŭ ol li iros hejmen.”
”Jes,” diris Marit, ”jes, tion mi volas.”
Ŝi prenis la disŝiritan ĉapon kaj levis sin por iri en la fostodometon.
”Tio ĉi devas esti signo de Dio,” ŝi pensis.
”Ludu tie ĉi sur la korto dum momento!” ŝi diris al la knaboj.
”Tio ĉi estos baldaŭ farita.”
Ŝi fermis la pordon de la fostodomo malantaŭ si kaj sidis sola interne, dum ŝi flikis la truojn en la ĉapo de Adrian Löwensköld.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.