La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RINGO DE LA GENERALO

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

ix

Ree forpasis kelkaj jaroj, kaj la ringo en nenia maniero memorigis pri si. Sed jen okazis, ke fraŭlino Malvina Spaak venis al Hedeby kiel mastrumistino, en 1788. Ŝi estis malriĉa pastrofilino el Sörmland, neniam antaŭe metis sian piedon trans la limon de Vermlando kaj neniel antaŭkonis la cirkonstancojn en tiu loko, kie ŝi servos.

Jam en la sama tago, kiam ŝi alvenis, ŝi estis vokata al baronino Löwensköld por akcepti sufiĉe kuriozan konfidon.

”Mi konsideras plej korekte,” diris la mastrino, ”tuj rakonti al vi, ke oni ne povas nei, ke fantomas tie ĉi en Hedeby. Ne malofte okazas, ke oni sur ŝtuparoj kaj en koridoroj, jes, foje eĉ en la ĉambroj, renkontas altan, fortikan viron, kiu estas vestita en blua uniformjako kaj altaj refalditaj botoj, proksimume kiel malnovtempa karlano. Li staras antaŭ oni tute subite, kiam oni malfermas pordon aŭ venas al interetaĝa ŝtupara plataĵo, kaj antaŭ ol oni havas tempon demandi sin, kiu li estas, li malaperas. Li faras nenion malbonan, jes, ni preskaŭ kredas ke li volas bonon al ni, kaj mi petas vin ne timi, kiam vi renkontos lin.”

Fraŭlino Spaak estis dudekunujara en tiu tempo, malpeza kaj vigla, nekredeble lerta en okupoj kaj laboroj de ĉiuj specoj, entreprenema kaj decidema, kaj la mastrumado funkciis kiel horloĝo, kien ajn ŝi venis. Sed ŝi ege timis fantomojn, kaj ŝi tute ne estus akceptinta oficon en Hedeby, se ŝi estus tion sciinta antaŭe. Sed nun ŝi estis tie, kaj malriĉa knabino ne povas facilanime forlasi bonan oficon. Tial ŝi genufleksis antaŭ la baronino, dankis pro la averto kaj asertis, ke ŝi ne intencas lasi timigi sin.

”Mi tute ne komprenas la kaŭzon de lia irado tie ĉi,” daŭrigis la mastrino. ”Miaj filinoj opinias, ke li similas al la avo de mia edzo, generalo Löwensköld, kiun vi vidas sur tiu pentraĵo, kaj ili kutimas nomi lin la Generalo. Sed vi komprenas, ke per tio neniu volas diri, ke estas la generalo mem — laŭdire li estis tute bonega homo — kiu reaperas. La vero estas, ke ni nenion komprenas, el ĉio ĉi. Kaj mi esperas, ke vi estas sufiĉe prudenta por ne aŭskulti, se la geservistoj volas doni al vi klarigojn.”

Fraŭlino Spaak ankoraŭfoje genufleksis kaj asertis, ke ŝi neniam permesas al geservistoj iom ajn klaĉi pri la gesinjoroj, kaj per tio la aŭdienco estis finita.

La fraŭlino verdire estis nur malriĉa mastrumistino, sed ĉar ŝi devenis de homoj kun rango, ŝi rajtis manĝi ĉe la tablo de la gesinjoroj same kiel la biena administranto kaj la guvernistino.

Ŝi cetere estis beleta kaj ĉarmeta kun malgranda kaj gracia korpo, helaj haroj kaj flororuĝaj vangoj kaj ne estis malornamo por tablo de la gesinjoroj. Ĉiuj trovis ŝin plenkore afabla homo, kiu scias esti utila multrilate, kaj oni tuj tre ekŝatis ĝin.

Ŝi baldaŭ rimarkis, ke la fantomaperado menciita de la baronino estas ordinara paroltemo dum la manĝoj. Jen unu el la junaj fraŭlinoj, jen la guvernistino deklaris: Hodiaŭ estas mi, kiu vidis la Generalon,” kvazaŭ tio estus afero valora kaj motivo por fanfarono.

Pasis neniu tago, sen ke iu demandis ŝin, ĉu ŝi ankoraŭ ne renkontis la reaperanton, kaj kiam ŝi ankoraŭ devis nei, ŝi rimarkis, ke tio kaŭzis al ŝi certan malestimon. Estis kvazaŭ ŝi estus estinta malpli bona ol la guvernistino kaj la administranto, kiuj ambaŭ vidis la Generalon senfine da fojoj.

Fakte fraŭlino Spaak neniam antaŭe renkontis tian senĝenan kondutmanieron rilate al fantomo, kaj ŝi subsentis de la unua momento, ke finiĝos per teruro. Ŝi diris al si, ke se vere estas estaĵo el la alia mondo, kiu montras sin, ĝi certe estas iu malfeliĉulo, kiu bezonas helpon de la vivantoj por trovi ripozon en sia tombo. Ŝi apartenis al la decidemaj homoj, kaj se ŝi estus povinta decidi, oni estus farinta seriozajn esplorojn por klarigi la aferon anstataŭ uzi ĝin kiel paroltemon ĉe la manĝotablo.

Sed la fraŭlino komprenis, kion postulas ŝia pozicio, kaj neniam transiris ŝiajn lipojn eĉ unu vorto de mallaŭdo pri la konduto de la gesinjoroj. Siaparte ŝi evitis partopreni la ŝercadon pri la reaperanto kaj konservis por si siajn malbonajn antaŭsentojn.

Fraŭlino Spaak estis tutan monaton en Hedeby, antaŭ ol ŝi vidis la fantomon. Sed iun antaŭtagmezon, kiam ŝi venis el la subtegmentejo, kie ŝi kalkulis vestojn por lavado, ŝi neatendite renkontis sur la ŝtuparo viron, kiu rapide paŝis flanken por lasi ŝin preterpasi. Estis plena taglumo, kaj ŝi tute ne pensis pri fantomapero. Ŝi nur demandis sin, kion fremda sinjoro havas por prizorgi en la subtegmentejo, kaj ŝi turnis sin por demandi, kion li deziras. Sed sur la tuta ŝtuparo estis videbla neniu homo. La fraŭlino rapide rekuris supren, rigardis en la subtegmentejo, esploris malhelajn angulojn kaj ĉambretojn, tute preta kapti ŝteliston. Sed kiam neniu homa estaĵo fariĝis videbla, ŝi subite komprenis la aferon.

”Kia stultulino mi estas!” ŝi eksplodis. ”Kompreneble tiu estis la Generalo.”

Jes ja, jes ja! La viro estis ja vestita per blua jako same kiel la maljuna generalo sur la portreto kaj per la samaj kolosaj refalditaj botoj. La vizaĝon ŝi ne povis tute rekoni, estis en la trajtoj io griza, nebula.

Fraŭlino Spaak restis sufiĉe longe en la subtegmentejo por trankviliĝi. La dentoj klakis, la kruroj fleksiĝis sub ŝi. Se ŝi ne estus devinta pensi pri la tagmanĝo, ŝi neniam estus reveninta malsupren. Ŝi tuj decidis konservi en si, kion ŝi vidis, kaj ne lasi la aliajn ŝerci kun ŝi.

Tamen ŝiaj pensoj ne povis forlasi la Generalon, kaj certe io estis videbla ĉe ŝi, ĉar oni apenaŭ eksidis ĉe la manĝotablo, kiam turnis sin al ŝi la filo en la domo, deknaŭjarulo, kiu ĵus venis hejmen el Upsala pro la kristnaskaj ferioj.

”Hodiaŭ vi vidis la Generalon, fraŭlino Spaak,” li diris, kaj ĉe tiu ataka alparolo, ŝi ne trovis tempon por nei.

Tuj fraŭlino Spaak trovis sin ĉefpersono ĉe la tablo. Ĉiuj turnis sin al ŝi kun demandoj, kiujn ŝi tamen respondis kiel eble plej mallonge. Malfeliĉe ŝi ne povis nei, ke ŝi iom ektimis, kaj tiam oni nepriskribeble amuziĝis. Timi la Generalon! Ne, ion tian oni ne povas eĉ imagi.

Jam antaŭe fraŭlino Spaak rimarkis, ke la barono kaj la baronino neniam partoprenis la ŝercadon pri la Generalo. Ili nur lasis la aliajn okupiĝi pri tio sen ĝeni ilin. Nun ŝi observis, ke la juna studento prenas la aferon multe pli serioze ol la ceteraj gejunuloj.

”Miaparte,” li diris, ”mi envias ĉiujn, kiuj ekvidas la Generalon.

Mi volus helpi lin, sed por mi li neniam montris sin.”

Li diris tion kun vera sopiro kaj kun tiel bela esprimo, ke fraŭlino Spaak en si preĝis al Dio, ke lia deziro estu baldaŭ plenumota. La juna barono certe kompatos la malfeliĉan reaperanton kaj redonos lin al la tombo kaj la ripozo.

Dum la sekvanta tempo ŝajne fraŭlino Spaak pli ol iu alia estis celo por la atento de la reaperanto. Ŝi vidis lin tiel ofte, ke ŝi preskaŭ kutimiĝis al li. Estis subita, momenta apero jen sur ŝtuparo, jen en vestiblo, jen en malhela angulo de la kuirejo.

Neniam oni trovis eĉ plej etan kaŭzon de la fantomapero.

Fraŭlino Spaak iom demandis sin, ĉu povas troviĝi en la domo io, kion li serĉas. Sed ĉar li malaperis en la sama sekundo, kiam rigardo el homa okulo tuŝis lin, ŝi ne povis scii pri liaj intencoj.

Malgraŭ la asertoj de la baronino fraŭlino Spaak rimarkis, ke ĉiuj junaj en Hedeby estas plene konvinkitaj, ke estas la maljuna generalo Löwensköld, kiu reaperas. ”Li ne sentas sin hejme en sia tombo,” diris la junaj fraŭlinoj, ”kaj interesas lin rigardi, kion ni faras tie ĉi en Hedeby. Oni ne povas rifuzi al li tiun malgrandan plezuron.”

Fraŭlino Spaak, kiu devis iri en la provizejon por kaŝite de la moko de la servistinoj tremi kaj dentoklaki, ĉiufoje kiam ŝi vidis la Generalon, estus preferinta, ke li ne tiom interesiĝus pri Hedeby. Sed ŝi komprenis, ke la ceteraj familianoj eĉ malĝojus pri tio.

Oni sidis ekzemple en longa vespero kun sia manlaboro.

Oni ŝpinis aŭ kudris, la libroj foje finiĝis kaj ankaŭ la paroltemoj.

Tiam subite unu el la fraŭlinoj ekkriis. Ŝi vidis vizaĝon, ne, verdire du brilajn dentovicojn, tute ĉe la fenestra vitro.

Oni rapide lumigis lanternon, oni malfermis la pordon de la vestiblo, ĉiuj virinoj kun la baronino unue elkuris por trovi la pacoĝenanton. Sed kompreneble oni nenion trovis. Oni reiris internen, ŝraŭbis la fenestropordojn, skuis la ŝultrojn kaj diris, ke certe estis la Generalo kaj neniu alia. Sed dume oni plenvekiĝis. Oni trovis ion pri kio miri, la ŝpinilradoj turniĝis kun nova forto, la babilo vigliĝis.

La tuta familio estis konvinkita, ke la Generalo tuj okupas la manĝosalonon, kiam oni forlasis ĝin vespere, kaj ke oni certe estus trovinta lin tie, se oni estus havinta kuraĝon eniri la ĉambron. Kaj ili ne malŝatis, ke li estas tie. Fraŭlino Spaak kredis, ke plaĉas al ili la penso, ke la senpaca prapatro povas eniri en varman kaj bonan ĉambron.

Inter la apartaĵoj de la Generalo estis ankaŭ tiu, ke li volis trovi la salonon purigita kaj ordigita, kiam li eniris tien. Ĉiun vesperon fraŭlino Spaak vidis , kiel la baronino kaj la fraŭlinoj kolektas siajn laboraĵojn kaj kunportas ilin, ankaŭ ŝpinilojn kaj kudrokadrojn oni portis en alian ĉambron. Oni ne lasis eĉ fadeneton sur la planko.

Fraŭlino Spaak, kiu kuŝis en ĉambreto apud la salono, veki ĝis en iu nokto pro tio, ke iu objekto kun forta bruo frapiĝis kontraŭ la muron, kie staris ŝia lito, kaj poste ruliĝis al la mezo de la planko. Apenaŭ ŝi iom trankviliĝis, kiam sekvis nova bruo kaj nova ruliĝo, kaj tio ripetiĝis ankoraŭ du fojojn.

”Homiadio, kion li nun entreprenas en la salono?” ŝi ĝemspiris, ĉar ŝi ja komprenis, kiu kaŭzis la bruon. Vere ne estis agrabla najbaraĵo. Ŝi kuŝis kaj malvarmiviĝis la tutan nokton, timante ke la Generalo envenos por fantompremi ŝin.

Ŝi kunprenis kaj la kuiristinon kaj la tabloservistinon, kiam ŝi matene iris en la salonon por rigardi, kio okazis. Sed nenio estis detruita, malordon oni ne vidis krom tio, ke kvar pomoj kuŝis meze sur la planko. Ho, ho, oni sidis ja ĉe la fajro la pasintan vesperon kaj mankis pomojn, kaj kvar pomoj estis forgesitaj sur la fornorando. Sed tio ne plaĉis al la Generalo.

Fraŭlino Spaak devis pagi sian malzorgon per sendorma nokto.

Allflanke fraŭlino Spaak neniam povis forgesi, ke ŝi unu fojon ricevis veran pruvon pri amikeco.

Oni estis havinta festenon en Hedeby, grandan tagmanĝon kun multaj gastoj. Fraŭlino Spaak febre okupis sin pri rostaĵoj sur rostostangoj, pri volovanoj kaj pasteĉoj en la forno kaj pri buljonkaldronoj kaj saŭcopotoj super la fajro sur la fajroplato.

Kaj tio ne sufiĉis. Ŝi devis ankaŭ esti en la salono kaj kontroli la pretigon de la tabloj, transpreni la arĝentajn manĝilojn, kiujn la baronino mem kalkulis kaj donis al ŝi, atenti ke vino kaj biero venas el la kelo kaj ke la kandeloj sidas rekte en la lucernoj. Kiam oni krome pripensas, ke la kuirejo en Hedeby troviĝis en flankdomo, kaj ke oni devis trakuri la korton por atingi ĝin, kaj ke tie ĉi je tiu granda okazo estis plenplene da fremdaj kaj krome nespertaj servistinoj, tiam oni bone komprenas, ke devis esti taŭga homo, kiu gvidis la tuton.

Sed ĉio funkciis, kiel ĝi devis. Ne estis fingromarkoj sur la glasoj, ne estis malfreŝodoraj internaĵoj en la pasteĉoj, la biero ŝaŭmis, la buljono estis konvene spicita kaj la kafo konvene forta. La fraŭlino montris, por kio ŝi taŭgas, kaj la baronino mem komplimentis ŝin kaj diris, ke ne povus esti pli bone.

Sed poste venis la terura bato. Kiam fraŭlino Spaak transdonis la arĝenton al la baronino, mankis du kuleroj, unu manĝokulero kaj unu tekulero.

Fariĝis granda ekscito. Tiutempe ne povis okazi en domo io pli terura ol tio, ke mankas iu el la arĝentaj objektoj. Estiĝis en Hedeby febra maltrankvilo. Oni faris nenion krom serĉi.

Oni memoris, ke iu friponino vizitis la kuirejon en la festena tago, kaj oni estis preta veturi malproksimen al la finnaj regionoj en la nordo por trovi ŝin. Oni fariĝis suspektema kaj maljustema. La mastrino suspektis la mastrumistinon, la mastrumistino la servistinojn, la servistinoj unu la alian kaj ĉiujn.

Jen tiu jen alia montris sin kun plororuĝaj okuloj, ĉar ŝi kredis, ke la aliaj kredas, ke ŝi proprigis al si la du kulerojn.

Tiel statis dum du tagoj, nenion oni trovis, kaj fraŭlino Spaak estis proksima al malespero. Ŝi estis en la porkejo kaj esploris la trogon de la porkoj por rigardi, ĉu la kuleroj venis tien. Ŝi ŝtele iris en la subtegmentan vestoĉambron de la servistinoj kaj sekrete traserĉis iliajn malgrandajn kestojn. Ĉio estis vana, kaj nun ŝi ne komprenis, kie ŝi plue serĉu. Ŝi rimarkis, ke la baronino kaj ĉiuj aliaj suspektas ŝin, kiu estas fremda.

Oni maldungos ŝin, tion ŝi sentis, se ŝi mem ne petos pri maldungo.

La fraŭlino staris klinita super la kuireja forno kaj tiel ploris, ke la larmoj sible falis sur la varmegan platon, kiam ŝi iel sentis, ke ŝi devas turni sin. Ŝi tion faris, kaj jen, tie staris la Generalo apud la muro kaj montris al breto, kiu pendas alte kaj tiel nekonvene, ke oni preskaŭ neniam metas ion tien.

La Generalo kiel kutime malaperis en la sama momento, kiam li fariĝis videbla, sed fraŭlino Spaak obeis lian sugeston.

Ŝi prenis la porteblan ŝtupetaron el la provizejo, portis ĝin al la breto, etendis la manojn supren kaj kaptis malnovan kaj malpuran lavĉifonon. Sed en la ĉifono kuŝis la du arĝentaj kuleroj.

Kiel ili venis tien? Certe okazis sen ies volo kaj scio. Dum la nekredebla urĝo de granda festeno ĉio povas okazi. Oni forĵetis la ĉifonon, ĉar ĝi kuŝis, kie ĝi ne kuŝu, kaj la kuleroj akompanis ĝin, sen ke oni tion rimarkis.

Sed nun ili estis retrovitaj, kaj fraŭlino Spaak enportis ilin kun feliĉobrilo al la baronino kaj fariĝis denove la necesa helpantino kaj zorgantino de ĉiuj en la domo.

Nenio malbona, kiu ne alportas bonon. Kiam la juna barono Adrian venis hejmen en la printempo, li eksciis, ke la Generalo montris al fraŭlino Spaak neordinaran favoron, kaj li tuj komencis atenti ŝin en tute speciala maniero. Tiel ofte, kiel li povis, li vizitis ŝin en la apudsalona ĉambreto aŭ en la kuirejo.

Jen li venis sub la preteksto, ke li bezonas novan fadenon por sia fiŝvergo, jen li diris, ke logis lin la bona odoro de freŝbakitaj bulkoj. Ĉe tiuj okazoj li ĉiam turnis la interparolon al supernaturaĵoj. Li petis la fraŭlinon rakonti pri la fantomaperoj en la kasteloj en Sörmland, kiel Julita kaj Eriksberg, kaj volis scii, kion ŝi kredas pri tio.

Sed plej ofte li deziris paroli pri la Generalo. Li diris, ke li ne povas paroli kun aliaj pri tiu afero, ĉar ili ĉiam traktas ĝin ŝerce. Li siaparte sentas kompaton al la malfeliĉa reaperanto kaj volas helpi al li trovi ripozon. Se li nur scius, kiel fari tion!

Fraŭlino Spaak tiam diris, ke ŝia humila opinio estas, ke en la domo troviĝas io, kion li serĉas.

La juna barono iom paliĝis. Li esplore rigardis la fraŭlinon.

”Ma foi, fraŭlino Spaak,” li diris, ”estas kurioza ideo. Sed mi certigas al vi, ke ili eĉ por momento ne hezitus doni al la Generalo tion, kion li deziras, se ni posedus ion tian en Hedeby.”

Fraŭlino Spaak ja tre bone komprenis, ke la juna barono vizitas ŝin nur pro la fantomapero, sed li estis tiel afabla junulo kaj bela. Jes, laŭ la opinio de la fraŭlino, pli ol bela. Li portis la kapon iom klinita antaŭen, li havis esprimon de pensado, multaj eĉ opiniis, ke li estas tro serioza. Sed estis nur pro tio, ke ili ne konis lin. Foje li ĵetis la kapon supren, ŝercis kaj faris petolaĵojn pli ol iu alia. Sed kion ajn li faris, estis nepriskribebla ĉarmo en liaj gestoj, en lia voĉo, en lia rideto.

Iun someran dimanĉon fraŭlino Spaak estis vizitinta la preĝejon kaj iris hejmen sur malgranda mallongvojo, kiu iris tra la kampoj de la preposta bieno. Kelkaj el la preĝejvizitintoj prenis la saman vojon, kaj la fraŭlino, kiu devis rapidi, preterpasis virinon, kiu iris malpli rapide ol ŝi. Tuj poste la fraŭlino venis al barilŝtupetaro, kiu estis sufiĉe malfacila, kaj servema kiel ĉiam ŝi pensis pri la irantino kaj haltis por helpi ŝin transgrimpi la stangobarilon. Ŝi etendis al ŝi la manon kaj tiam rimarkis, ke la virino ne estas tiel maljuna, kiel ŝi unue kredis. Ŝi havas neordinare glatan kaj blankan vizaĝohaŭton, kaj la fraŭlino pensis, ke tre povas esti, ke ŝi ne havas pli ol kvindek jarojn. Kvankam ŝi evidente estas nur ordinara kamparanino, ŝi havas ĉe si apartan dignon, kvazaŭ ŝi estus ion travivinta, kio altigis ŝin super ŝian klason.

Kiam la virino estis helpita transgrimpi, la fraŭlino kaj ŝi iris unu apud la alia sur la mallarĝa vojeto.

”Certe estas vi, kiu prizorgas la mastrumon en Hedeby,” diris la kamparanino.

”Jes, estas mi,” respondis fraŭlino Spaak.

”Ĉu vi sentas vin hejme tie?”

”Kial oni ne sentu sin hejme en tiel bona loko?” diris la fraŭlino iom retene.

”Oni diras ja, ke estas fantomapero tie.”

”Oni ne devas kredi, kion homoj babilas,” diris la fraŭlino en admona tono.

”Jes, oni ne devas, jes, tion mi ja scias,” diris la alia.

Estis silente dum iom da tempo. Estis rimarkeble, ke tiu virino ion scias, kaj fakte la fraŭlino brulis pro deziro eldemandi ŝin. Sed ja ne estis korekte, ne dece.

Estis la virino, kiu rekomencis la interparolon.

”Ŝajnas, al mi, ke vi aspektas bona,” ŝi diris, ”kaj tial mi volas doni al vi bonan konsilon. Ne restu tro longe en Hedeby, ĉar estas ne facile kontraŭstari tiun, kiu iras tie. Li persistos, ĝis li ricevos kion li volas havi.”

Fraŭlino Spaak intencis unue iom superule danki pro la averto, sed la lastaj vortoj vekis ŝian scivolon.

”Kion li volas havi? Ĉu vi scias, kion li volas havi?”

”Ĉu tion vi ne scias?” diris la kamparanino. ”Nu, tiukaze mi nenion plu diru. Eble estas por vi plej bone nenion scii.”

Post tio ŝi etendis la manon al fraŭlino Spaak, foriris sur alia vojeto kaj baldaŭ malaperis.

Fraŭlino Spaak bone evitis rakonti pri tiu interparolo por la tuta familio ĉe la manĝotablo, sed en la vespero, kiam barono Adrian vizitis ŝin en la laktoĉambro, ŝi komunigis al li, kion diris al ŝi la fremda virino. Li vere tre surpriziĝis.

”Certe estis Marit Eriksdotter el Olsbyn,” li diris. ”Ĉu vi scias, ke tio estas la unua fojo dum tridek jaroj, kiam ŝi diras afablan vorton al iu el Hedeby. Al mi ŝi iam riparis ĉapon, kiun knabo el Olsby disŝiris, sed ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi volus eltiri miajn okulojn.”

”Sed ĉu ŝi scias, kion serĉas la Generalo?”

”Ŝi scias tion pli bone ol iu alia, fraŭlino Spaak. Kaj ankaŭ mi scias tion. Mia patro rakontis la historion por mi. Sed la gepatroj ne volis, ke oni rakontu ĝin al la fratinoj. Ili ektimus pro fantomoj kaj eble ne povus resti tie ĉi. Mi ankaŭ ne rajtas rakonti tion por vi.”

”Dio gardu nin!” diris la fraŭlino. ”Se la barono malpermesis …”

”Mi bedaŭras,” diris barono Adrian, ”mi kredas, ke vi povus helpi min.”

”Ho, se nur estus tiel!”

”Ĉar, mi ripetas tion,” diris barono Adrian, ”mi volas helpi al la malfeliĉa reaperanto trovi ripozon. Mi ne timas lin. Mi sekvos lin, tuj kiam li vokos min. Kial li montras sin al ĉiuj aliaj sed neniam al mi?”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.