La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA RINGO DE LA GENERALO

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

i

Mi ja scias, ke en pasinta tempo troviĝis multe da homoj, kiuj ne konis timon. Mi aŭdis pri tre multaj, kiuj ŝatis promeni sur ununokta glacio, kaj kiuj ne povis imagi pli grandan plezuron ol veturadon kun trokuremaj ĉevaloj. Ekzistis kelkaj, kiuj ne hezitis kartludi kun ĉefserĝento Ahlegård, kvankam oni sciis, ke li manipulas per la kartoj, tiel ke li ĉiam venkas. Mi scias ankaŭ pri kelkaj aŭdacaj uloj, kiuj ne timis komenci vojaĝon vendrede aŭ sidiĝi ĉe manĝotablo kun teleroj por dek tri personoj. Sed mi vere ŝatus ekscii, ĉu iu el tiuj estus havinta kuraĝon meti sur sian fingron la teruran ringon, kiun estis posedinta la maljuna generalo Löwensköld en Hedeby.

Estis tiu sama maljuna generalo, kiu havigis al la Löwensköldoj nomon, bienon kaj nobelecon, kaj tiel longe, ke iu el ili ankoraŭ loĝis en Hedeby, lia portreto pendis meze inter la fenestroj en la granda salono en la supra etaĝo. Estis granda pentraĵo, alta de planko ĝis plafono, kaj unuamomente oni ricevis la impreson, ke estas Karlo la dekdua mem, kiu staras tie en blua jako, grandaj ŝamgantoj kaj kolosaj refalditaj botoj, firme starantaj sur la ŝaktabule ornamita planko, sed kiam oni iris pli proksimen, oni ja vidis, ke estas viro de tute alia speco.

Estis granda kaj kruda kamparana vizaĝo, kiu leviĝis super la jakokolumo. La viro sur la bildo ŝajnis naskita por sekvi plugilon dum sia tuta vivo. Sed malgraŭ la granda malbeleco li aspektis kiel prudenta, fidinda kaj bona viro. Se li estus naskita en nia tempo, li estus almenaŭ skabeno kaj prezidanto de komunuma estraro, eble li apartenus eĉ al la parlamento.

Sed ĉar li vivis en la tempo de la granda heroreĝo, li iris en militon kiel malriĉa soldato, revenis kiel la fama generalo Löwensköld kaj ricevis de la ŝtato rekompence por siaj meritoj la bienon Hedeby en la paroĥo Bro.

Cetere, ju pli oni rigardis la portreton, des pli oni toleris la aspekton. Oni kredis kompreni, ke tiaj estis la militistoj, kiuj staris sub la komando de reĝo Karlo kaj plugis por li sulkon tra Polujo kaj Rusujo. Estis ne nur aventuruloj kaj kortegaj kavaliroj, kiuj sekvis lin, sed estis ĝuste tiuj simplaj kaj seriozaj viroj kiel tiu sur la portreto, kiuj ŝatis lin kaj trovis, ke li estas reĝo, por kiu oni povas vivi kaj morti.

Kiam oni rigardis la portreton de la maljuna generalo, iu el la Löwensköldoj ordinare staris preta rimarkigi, ke tute ne estas vantamo ĉe la generalo, ke li tiom detiris la ganton de la maldekstra mano, ke estas videbla sur la pentraĵo la sigelringo, kiun li portas sur la montrofingro. Li ricevis tiun ringon de la reĝo — ekzistis por li nur unu reĝo — kaj la ringo estis kunprenita sur la bildo por montri, ke Bengt Löwensköld estis fidela al li. Li ja estis aŭdinta multe da amara plendo kontraŭ sia reganto, oni kuraĝis aserti, ke li per malprudento kaj aŭdaco metis la regnon ĝis la rando de pereo, sed la generalo tamen restis fidela al li. Ĉar reĝo Karlo estis viro, kies egalulon la mondo neniam vidis, kaj spertis tiu, kiu vivis proksime al li, ke ekzistas pli belaj kaj altaj aferoj ol la gloro kaj prospero de tiu ĉi mondo, por kiuj oni povas batali.

Same kiel Bengt Löwensköld volis kunhavi la reĝoringon sur la portreto, li volis kunporti ĝin ankaŭ en la tombon. Ankaŭ en tio ne influis vantamo. Ne estis lia intenco fanfaroni per tio, ke li portas sur sia fingro ringon de granda reĝo, kiam li aperos antaŭ Nia Sinjoro kaj la ĉefanĝeloj, sed eble li esperis, ke la ringo servos kiel rekonsigno, kiam li eniros la salonon, kie sidas Karlo la dekdua kun ĉiuj siaj batalantoj, tiel ke li ankaŭ post la morto povos resti proksime al tiu viro, kiun li servis kaj adoris dum sia tuta vivo.

La reĝoringo, do restis surla montrofingro de la maldekstra mano, kiam oni metis malsupren la ĉerkon de la generalo en la masonitan tomboĉambron, kiun li aranĝis por si en la tombejo de Bro. Multaj el la ĉeestantoj bedaŭris, ke tia juvelo akompanas mortinton en la tombon, ĉar la ringo de la generalo estis preskaŭ same konata kaj fama kiel li mem. Oni rakontis, ke estas tiom da oro en ĝi, ke ĝi sufiĉus por aĉeti bienon, kaj ke ne malpli valoras la ruĝa karneolo, sur kiu estis gravurita la monogramo de la reĝo. Oni opiniis ĝenerale, ke tio donas honoron al la filoj, ke ili ne kontraŭstaris la deziron de la patro, sed lasis lin konservi la trezoron.

Se la ringo de la generalo en la realo estis tia, kia ĝi estas pentrita sur la bildo, ĝi estis malbela kaj pezforma objekto, kiun nuntempe preskaŭ neniu homo volus porti sur fingro, sed tio ne malhelpas, ke oni ege alte taksis ĝin antaŭ du jarcentoj.

Jen, oni devas konsideri, ke oni tiam devis transdoni al la ŝtato ĉiujn ornamaĵojn kaj vazojn el valora metalo, kun nur malmultaj esceptoj, kaj ke oni devis lukti kontraŭ la taleroj de Goertz kaj ŝtata bankroto, kaj ke por multaj homoj oro estis io, pri kio ili aŭdis, sed kion ili neniam vidis. Tiel la homoj ne povis forgesi la oran ringon, kiu senutile estis metita sub ĉerkokovrilon. Oni preskaŭ opiniis, ke estas nejuste, ke ĝi kuŝas tie. Oni estus ja povinta vendi ĝin en alia lando por multe da mono kaj doni panon al multaj, kiuj havas nur pajlon kaj arboŝelon por vivteni sin.

Sed kvankam multaj estus povintaj deziri, ke ili posedu la grandan valoraĵon, ekzistis neniu, kiu serioze pensis pri alproprigo.

La ringo kuŝis en ŝraŭbofermita ĉerko, en masonfermita tombokelo, sub pezaj ŝtonplatoj, neatingebla por eĉ plej kuraĝa ŝtelisto, kaj oni opiniis, ke tiel estos ĝis la fino de la mondo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.