La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA RINGO DE LA GENERALOAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Adrian Löwensköld dormis en subtegmenta gabloĉambro, kiam vekis lin nelaŭta bruo. Li malfermis la okulojn, kaj ĉar la fenestropordoj ne estis fermitaj kaj ekstere regis hela somera nokto, li klare vidis, ke la pordo malfermiĝas. Li kredis, ke malfermis ĝin trablovo, sed li vidis, ke la pordokadron plenigas malhela figuro, kiu esplore klinas sin internen en la ĉambron.
Adrian sufiĉe klare distingis maljunan viron, vestitan en malnovtempa kavaleria uniformo. Jako el alkoledo estis videbla sub la iom malbutonita ekstera jako, la botoj estis pli altaj ol ĝis la genuoj, la longan spadon li tenis levita, kvazaŭ por ke ĝi ne tintu.
”Vere estas la Generalo,” pensis la juna barono. ”Bone. Tie ĉi li renkontas homon, kiu ne timas lin.”
Ĉiuj aliaj, kiuj vidis la Generalon, diris, ke li tuj malaperis, kiam oni fiksis sur lin la rigardojn. Sed tiel ne okazis tiun ĉi fojon. La Generalo longe restis en la pordo, post kiam Adrian ekvidis lin. Post minuto, kvazaŭ kontrolinte ke Adrian eltenas vidi lin, li levis unu manon kaj signis, ke li venu.
Adrian tuj sidigis sin en la lito. ”Nun aŭ neniam,” li pensis.
”Fine li petas mian helpon, kaj mi ankaŭ akompanos lin.”
Verdire li dum multaj jaroj atendis tiun momenton. Li preparis sin por ĝi, fortigis sian kuraĝon por ĝi. Li ĉiam sciis, ke tion ĉi li devos iam trapasi.
Li ne volis atendigi la Generalon sed sekvis lin tute tia, kia li venis el la lito. Li nur altiris litotukon kaj volvis ĝin ĉirkaŭ sin.
Nur kiam li staris meze en la ĉambro, li ekpensis, ke tamen povas esti danĝere tiel transdoni sin al estaĵo el la alia mondo, kaj li retiris sin. Sed tiam li vidis, ke la Generalo etendas kontraŭ lin ambaŭ manojn, kvazaŭ preĝante en malespero.
”Kiel stulta mi estas,” li pensis. ”Ĉu mi timas, jam antaŭ ol mi forlasis la ĉambron?”
Li proksimigis sin al la pordo, la Generalo paŝis antaŭen en la subtegmentejon sed la tutan tempon iris kankre, kvazaŭ por kontroli, ke la junulo sekvas lin.
Kiam Adrian estis trapasonta la sojlon por forlasi la ĉambron kaj iri en la subtegmentejon, trakuris lin denove terurtremo.
Io diris al li, ke li devas fermi la pordon kaj rapide reiri en sian liton. Li komencis senti, ke li mistaksis sian forton. Li ne estis el tiuj, kiuj sen difektiĝo povas rigardi en la sekretojn de la alia mondo.
Tamen restis ĉe li ankoraŭ iom da kuraĝo. Li rezonis kun si kaj diris, ke la Generalo certe ne volas logi lin en danĝerojn.
Li intencas nur montri al li, kie estas la ringo. Se li eltenos ankoraŭ nur kelkajn minutojn, li atingos tion, kion li dum longaj jaroj aspiris, kaj resendos la lacan migranton al la eterna ripozo.
La Generalo estis haltinta meze sur la subtegmenteja planko por atendi lin. Estis iom pli mallume tie, sed Adrian tamen vidis klare la malhelan figuron kun la preĝe etenditaj manoj.
Li kuraĝigis sin, transpasis la sojlon, kaj la iro komenciĝis denove.
La reaperanto tiris sin al la ŝtuparo, kaj kiam li vidis, ke Adrian sekvas, li komencis paŝi malsupren. Ankoraŭ li iris kankre, haltis sur ĉiu ŝtupo kaj kvazaŭ kuntrenis la hezitantan junulon per la forto de sia volo.
Estis malrapida iro kun multaj interrompoj, sed Adrian tamen daŭrigis. Li provis doni al si kuraĝon memorigante al si, ke multfoje li fanfaronis antaŭ la fratinoj kaj diris, ke vokita de la Generalo li sekvos lin kiam ajn. Li ankaŭ memoris, kiel li de sia infanaĝo ardis pro deziro esplori la nekonataĵon kaj penetri en tion, kio estas fermita por la homoj. Kaj jen venis nun la granda momento, nun li sekvas reaperanton en ion necertan. Ĉu lia aĉa malkuraĝo malhelpos al li fine ekscii ion?
Tiamaniere li devigis sin persisti, sed li evitis veni tute proksimen al la reaperanto. Ĉiam disigis ilin distanco de kelkaj ulnoj. Kiam Adrian staris meze sur la ŝtuparo, la Generalo troviĝis ĉe tia malsupro. Kiam Adrian staris sur la plej malsupra ŝtupo, la Generalo estis en la vestiblo.
Sed tie Adrian haltis denove. Dekstre, tute apud la ŝtuparo, estis la pordo de la dormoĉambro de la gepatroj. Li metis la manon sur la seruron sed ne por malfermi, nur por ame karesi ĝin. Ho, se la gepatroj scius, ke li staras tie ĉi ekstere kun tia kunulo! Li sopiris ĵeti sin en la brakojn de sia patrino.
Ŝajnis al li, ke li tute transdonos sin al la potenco de la Generalo, kiam li lasos tiun pord-anson.
Kiam li ankoraŭ staris tie kun la mano sur la seruro, li vidis, ke unu el la vestiblopordoj malfermiĝas, kaj la Generalo transiras la sojlon por iri eksteren.
Estis sufiĉe malhele kaj en la subtegmentejo kaj sur la ŝtuparo, sed tra la pordo enfluis nun pli forta lumo, kaj en tiu lumo Adrian vidis por la unua fojo la vizaĝotrajtojn de la Generalo.
Estis vizaĝo de maljuna viro, kiel li atendis. Li bone rekonis ĝin de la portreto en la salono. Sed sur la trajtoj ne kuŝis la trankvilo de la morto. Ili esprimis sovaĝan deziregon, sur la buŝo ŝvebis terura rideto de triumfo kaj certeco pri venko.
Sed tio, vidi terajn pasiojn spegulitaj ĉe mortinto, estis tro terura. Tre, tre malproksime de homaj deziroj kaj pasioj estas niaj mortintoj, ni volas pensi. Ni volas imagi, ke ili estas vaste disigitaj de ĉio tera, ligitaj nur al ĉielaj aĵoj. Tiu estaĵo, kiu gluiĝis al teraj aferoj, ŝajnis al Adrian kiel forloganto, kiel malbona spirito, kiu volas tiri lin en pereon.
Teruro superregis lin. En nebridebla angoro li ektire malfermis la pordon al la dormoĉambro de la gepatroj, ensaltis kaj kriis:
”Patro! Patrino! La GeneraIo!”
Kaj en la sama momento li senkonscia falis sur la plankon.
*
La plumo falas el mia mano. Ĉu ne estas sensence provi skribi tion? Al mi oni rakontis la historion en la krepusko ĉe la fajro.
Mi ankoraŭ aŭdas la konvinkan voĉon. Mi sentas la ĝustan timtremon pro fantomoj kuri Iaŭ la dorso, tiun timtremon, kiu devenas ne nur el teruro sed ankaŭ el streĉita atendo.
Kiel streĉite ni aŭskultis ĝuste tiun ĉi historion, ĉar ĝi ŝajnis levi randon de la vualo antaŭ la nesciebla! Kian strangan animagordon ĝi postlasis, kvazaŭ pordo estus malfermita, kvazaŭ nun fine io aperus el la granda malhelo!
Kiom estas vera en ĝi? Unu rakontistino heredis de alia, unu aldonis, alia forprenis. Sed ĉu ĝi tamen ne enhavas kerneton de vero? Ĉu ĝi ne faras impreson esti priskribo de io, kio vere okazis?
La reaperanto, kiu ĉirkaŭiris en Hedeby, kiu estis videbla eĉ meze en la tago, kiu intervenis en la mastrumado, kiu rehavigis perditajn objektojn, kiu li estis, kio li estis?
Ĉu ne estas io neordinare klara kaj solida en lia apero? Ĉu li ne diferencas per certa aparteco de la multegaj grandbienaj fantomoj? Ĉu ne ŝajnas, kvazaŭ fraŭlino Spaak vere estus aŭdinta, ke li ĵetas pomojn kontraŭ la muron de la salono, kaj kvazaŭ Adrian estus sekvinta lin tra la subtegmentejo kaj malsupren sur la ŝtuparo?
Sed en tiu okazo, en tiu okazo … eble povas diveni la enigmon iu el tiuj, kiuj jam nun vidas tiun realon, kiu kuŝas malantaŭ la realo, en kiu ni nun vivas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.