La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA RINGO DE LA GENERALOAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ni ne povas kontraŭdiri tion, ke ĉe ni en Vermlando la arbaroj estis en tiu tempo grandaj kaj la kampoj malgrandaj, la kortoj estis grandaj sed la domoj malvastaj, la vojoj estis mallar ĝaj sed la deklivoj krutaj, la pordoj malaltaj sed la sojloj altaj, la preĝejoj malmultimpresaj sed la diservoj longaj, la vivotagoj malmultaj, sed la zorgoj nekalkuleblaj. Sed tamen la vermlandanoj ne estis ĝemuloj kaj teduloj pro tio.
La frosto ja forprenis la grenon, la sovaĝaj bestoj ja detruis inter la brutoj kaj dispepsio inter la infanoj, sed certe ili kiel eble plej longe konservis bonan humoron. Kiamaniere ili estus alie eltenintaj ?
Sed tio eble dependis de tio, ke en ĉiuj domoj troviĝis konsolanto.
Ekzistis iu, kiu venis al riĉulo same kiel al malriĉulo, ŝi, kiu ne perfidis kaj ne laciĝis.
Sed tute ne kredu, ke tiu konsolanto estis io solena kaj grandpompa, kiel la vorto de Dio aŭ konscienca paco aŭ amofeliĉo! Ankaŭ ne kredu, ke ĝi estis io malalta kaj danĝera kiel drinkado aŭ kubĵetadoj! Estis nur io tute senkulpa kaj ĉiutaga, estis nur la fajro, kiu flamis en senporda forno dum la vintraj vesperoj.
Dio mia, kiel ĝi beligis kaj hejmigis eĉ plej etan kabanon!
Kaj kiel ĝi babilis kaj ŝercis kun la homoj en la domo dum la tuta vespero! Ĝi krakis kaj klaketadis kvazaŭ ĝi ridus al ili. Ĝi krakis kaj siblis, kaj tiam sonis, kvazaŭ ĝi volus imiti iun, kiu estas grumblema kaj kolera. Foje ĝi tute ne sciis, kiamaniere fini iun tuberoriĉan ŝtipon. Tiam, ĝi plenigis la tutan ĉambron per fumo kaj haladzo, kvazaŭ ĝi volus komprenigi al la homoj, ke ĝi ricevis tro malbonan nutraĵon. Foje ĝi transformiĝis en amaseton da ardaĵo, ĝuste kiam la homoj estis en plej bona laborhumoro, tiel ke oni devis meti la manojn sur la genuojn kaj ridegi, ĝis ĝi denove akiris forton. Plej petola ĝi fariĝis, kiam la mastrino venis kun la tripiedaj kuirpotoj kaj postulis, ke ĝi kuiru la manĝaĵon. Iun maloftan fojon ĝi estis konsenta kaj servema kaj faris sian taskon rapide kaj bone, sed plej ofte ĝi gracie kaj petole dancis dum horoj ĉirkaŭ la kaĉopoto sen boligi ĝin.
Kiel eklumiĝis en la okuloj de la mastro, kiam li malseka kaj malvarma venis el la malseka neĝo ekstere kaj la fajro akceptis lin kun varmo kaj hejmeco! Kiel trankvilige estis pensi pri la gardanta lumo, kiu elfluis en la malluman vintronokton kaj servis kiel gvidstelo por malriĉaj vojirantoj kaj kiel terursigno por lupoj kaj linkoj!
Sed la fajro povis fari pli ol varmigi kaj lumi kaj kuiri manĝaĵon, ĝi sciis plenumi pli rimarkindajn aferojn ol fajreri, kraki, kraĉi kaj krei haladzon. Ĝi komprenis veki kaj vigligi la ludemon en la homa animo.
Ĉar kio estas la homa animo, se ne ludanta flamo, ankaŭ ĝi? Ĝi flagras en kaj super kaj ĉirkaŭ la homo, kiel la flamo flagras en kaj super kaj ĉirkaŭ la kruda ligno. Kiam nun tiuj, kiuj troviĝis ĉirkaŭ la fajro en vintra vespero, jam dum iom da tempo sidis kaj rigardis en ĝin, ĝi komencis paroli al ĉiu aparte en sia propra lingvo. ”Frato animo,” diris la fajroflamo, ”ĉu vi ne estas flamo kiel mi? Kial vi estas tiel malgaja kaj peza?”
”Fratino flamo,” respondis la homanimo, ”mi hakis lignon, kaj mi prizorgås hejman mastrumon dum la tuta tago. Mi havas forton nur por sidi trankvila kaj rigardi vin.” ”Tion mi bone scias,” diris la fajro. ”Nun estas la vespera tempo. Faru nun kiel mi, flagru kaj lumu! Ludu kaj varmigu!”
Kaj la animoj obeis al la fajro kaj komencis ludi. Ili rakontis fabelojn, ili divenis enigmojn, ili frotis kordojn de violonoj, ili tranĉis girlandojn kaj rozojn sur laboriloj kaj veturiloj. Ili faris ludojn kaj kantis, ili faris punpaŝajn ludojn kaj memorigis al si malnovajn proverbojn. Kaj dume, la glacia malvarmo fordegelis el la membroj, la grumblemo el la menso. Ili reviviĝis kaj estis gajaj. La fajro kaj la ludo apud la fajro redonis al ili la deziron vivi la malriĉan kaj penigan vivon.
Kio antaŭ ĉio konvenis ĉe la fajro, tio estis ja tamen rakontoj pri ĉiuspecaj heroaĵoj kaj aventuroj. Tiaj aferoj donis plezuron al maljunaj kaj junaj, kaj tiaj aferoj neniam finiĝis. Ĉar, dank’al Dio, da heroaĵoj kaj aventuroj ĉiam ekzistis sufiĉe en la mondo.
Sed neniam ili estis tiel multaj kiel en la tempo de reĝo Karlo. Li estis heroo inter herooj kaj troviĝis abunde da historioj por rakonti pri li kaj liaj viroj. Ili ne pereis kun li kaj lia regado, ili pluvivis post lia morto, ili estis lia plej bona postlasaĵo.
Plej oni ŝatis rakonti pri la reĝo mem, sed duavice oni ŝatis paroli pri la generalo en Hedeby, kiun oni estis vidinta, kaj kun kiu oni estis parolinta kaj povis priskribi de kapo ĝis piedoj.
La generalo estis tiel forta, ke li povis fleksi feron, kiel aliaj fleksas rabotaĵon. Li iam eksciis, ke en Smedsby en Svartsjö loĝis forĝisto, kiu faris la plej bonajn hufoferojn en la regiono.
La generalo rajdis al Mickel en Smedsby kaj petis lin, ke li garnu la hufojn de lia ĉevalo. Kiam la forĝisto nun venis el la forĝejo kun preta hufofero, la generalo demandis, ĉu li rajtas rigardi ĝin. La hufofero estis kaj fortika kaj bone farita, sed la generalo ekridis, kiam li vidis ĝin. ”Ĉu vi volas nomi tion fero?” li diris, kaj post tio li disfleksis la hufoferon kaj rompis ĝin. La forĝisto ektimis, li kredis, ke li faris malbonan laboron. ”Certe estis rompaĵo en la fero,” li diris kaj rapidis alporti alian hufoferon. Sed okazis same al ĝi kiel al la unua, nur kun tiu diferenco, ke tiu ĉi estis kunpremita kiel tondilo, ĝis ankaŭ ĝi rompiĝis. Sed tiam Mickel komencis suspekti.
”Ĉu vi estas reĝo Karlo mem, aŭ vi estas Forta Bengt el Hedeby,” li diris al la generalo. ”Ne malbone divenite, Mickel,” diris la generalo, kaj poste li plene pagis al Mickel kaj por kvar novaj hufoferoj kaj por la du, kiujn li disrompis.
Multaj aliaj historioj ekzistis pri la generalo, kaj oni rakontis kaj rakontis ilin, kaj en la tuta distrikto ne ekzistis eĉ unu homo, kiu ne sciis pri li kaj respektis kaj admiris lin. Kaj ankaŭ pri lia ringo oni sciis kaj pri tio, ke li kunprenis ĝin en la tombon, sed la avaro de homoj estis tiel granda, ke oni ŝtelis ĝin de li.
Oni do povas kompreni, ke pli ol io alia interesis kaj scivoligis kaj ekscitis la homojn tio, ke la ringo estas retrovita kaj denove perdita, kaj ke Ingilbert estas trovita morta en la arbaro, kaj ke oni nun suspektas, ke la viroj el Olsby ŝtelis la ringon, kaj ke tiuj sidas en arestejo. Kiam la preĝejvizitantoj venis hejmen en la dimanĉa posttagmezo, oni apenaŭ povis bridi sin, ĝis ili deprenis la dimanĉovestojn kaj manĝis pecon da manĝaĵo, antaŭ ol oni devigis ilin rakonti pri ĉio atestita kaj ĉio konfesita kaj pri la verdikto, kiun oni kredis verŝajna por la akuzitoj.
Oni parolis pri nenio alia. Ĉiun vesperon estis juĝokunsido antaŭ la fajro kaj en grandaj kaj en malgrandaj domoj, ĉe granduloj kaj farmistoj.
Estis hezitiga kaj stranga afero, kaj malfacile traktebla. Ne estis facile eldiri decidan verdikton, ĉar estis malfacile aŭ preskaŭ ne eble kredi, ke la fratoj Ivarsson kaj ilia adoptito estus mortfrapintaj homon por akiri ringon, ĝi estu kiom ajn valora.
Unue estis Erik Ivarsson. Li estis riĉa viro kun grandaj terposedaĵoj kaj multaj domoj. Se li havis mankon, estis tiu, ke li estis fiera kaj tro atentis pri sia honoro. Sed ĝuste pro tio estis malfacile pensi, ke li pro iu ajn trezoro en la mondo povus fari malhonoran agon.
Ankoraŭ malpli oni povis suspekti lian fraton Ivar. Li estis verdire malriĉa, sed li loĝis ĉe sia frato kaj ricevis de li ĉion, kion li povus deziri. Li estis tiel bonkora, ke li fordonis ĉion, kio apartenis al li. Kiel tia viro povus ekhavi la ideon murdi kaj ŝteli?
Rilate al Paul Eliasson, oni sciis, ke li estas alte ŝatata de la fratoj Ivarsson kaj edziĝos kun Marit Eriksdotter, kiu estas sola heredanto de la patro. Cetere li estis tiu, kiun oni plej facile povus suspekti, ĉar li naskiĝis ruso, kaj pri la rusoj oni sciis, ke ili ne konsideras ŝtelon peko. Ivar Ivarsson havis lin kun si, kiam li revenis el la rusa militkaptiteco. Li estis trijara tiam, sen gepatroj, kaj estus mortinta pro malsato en sia propra lando.
Nun li tamen estis edukita al justamo kaj honesto kaj ĉiam kondutis bone. Marit Eriksdotter kaj li kreskis kune, ili ĉiam amis unu la alian, kaj ŝajnis nekredeble, ke viro kun feliĉo kaj riĉaĵo en atendo riskus tion ŝtelante ringon.
Sed aliflanke oni devis pensi pri la generalo, la generalo, pri kiu oni aŭdis tiom da fabeloj de la frua infanaĝo, la generalo, kiun oni konis same bone kiel sian propran patron, la generalo, kiu estis granda kaj forta kaj fidinda, la generalo, kiu estis morta, kaj de kiu oni ŝtelis la plej karan, kion li posedis.
La generalo sciis, ke Ingilbert Bårdsson kunportis la ringon dum la fuĝo, ĉar alie Ingilbert estus povinta trankvile iri sian vojon kaj ne estus mortigita. La generalo ankaŭ devis scii, ke la viroj el Olsby prenis la ringon, alie ili ne estus renkontintaj la kapitanon sur sia vojo, ili ne estus arestitaj, ili ne estus tenitaj en malliberejo.
Estis tre malfacile trovi la juston en tia afero, sed al la generalo oni fidis pli ol al reĝo Karlo mem, kaj en la plej multaj juĝokunsidoj, kiuj okazis en la malgrandaj domoj, la verdikto estis kondamna.
Certe vekis grandan miron, ke la vera tribunalo, kiu kunsidis en la juĝejo ĉe la deklivoj de Broby, post la plej severa ekzameno de la akuzitoj, sed povinte nek pruvi la kulpon nek igi ilin konfesi, konsideris necese malkondamni la virojn akuzitajn pri murdo kaj ŝtelo.
Oni tamen ne liberigis ilin, ĉar la verdikto de la distrikta tribunalo estis ekzamenota de la apelacia tribunalo, kaj la apelacia tribunalo opiniis, ke la viroj el Olsby estas kulpaj, kaj ke oni devas pendigi ilin.
Sed ankaŭ tiu verdikto ne estis efektivigata, ĉar la verdikton de la apelacia tribunalo la reĝo devis unue konfirmi.
Sed kiam estis eldirita kaj anoncita la reĝa verdikto, tiam la preĝejvizitantoj por unu fojo memvole rezignis la tagmanĝon, ĝis ili estis rakontintaj ĝlan enhavon por la hejmanoj.
Ĉar la enhavo de la verdikto estis mallonge tio, ke ŝajnas plene evidente, ke unu el la akuzitoj murdis kaj ŝtelis, sed neniu volas konfesi sian kulpon, kaj pro tio la juĝo de Dio decidu inter ili. Dum la venonta juĝokunsido ili en ĉeesto de juĝisto, skabenoj kaj publiko ĵetu kubojn. Tiu, kiu ricevos la plej malmultajn punktojn, estos rigardata kiel kulpa kaj pro sia krimo perdos la vivon per pendigo, sed la du aliajn oni sen ia puno liberigu, kaj ili reiru al sia ĉiutaga vivo.
Estis saĝa verdikto, justa verdikto. Ĉiuj homoj tie ĉi en Vermlando estis kontentaj pri ĝi. Ĉu ne estis bele farite de la maljuna reĝo, ke li ne ŝajnigis, ke li vidas pli klare ol iu ajn en tiu malklara afero, sed apelaciis al la Ĉioscia? Nun oni povis fine esti certa, ke aperos la vero.
Krome estis io tute unika en tiu proceso. Ĝi ne estis farata de homo kontraŭ homo, sed mortinto estis akuzanto en la afero, mortinto, kiu repostulas sian posedaĵon. En aliaj kazoj oni povis heziti fari apelacion al la ĵetkuboj, sed ne en tiu ĉi.
La mortinta generalo certe sciis, kiu fortenis de li lian posedaĵon.
Tio estis la plej bona en la reĝoverdikto, ke ĝi donis okazon al la generalo malkondamni aŭ kondamni.
Oni preskaŭ povus kredi, ke reĝo Fredriko lasis la decidon al la generalo. Li eble konis lin en la malnova milita tempo kaj sciis, ke li estas homo fidinda. Eble estis tiel, ke ĝuste tio estas la intenco. Ne estis facile diri.
Ĉiuokaze ĉiuj volis kunesti en la juĝejo la tagon de la dia verdikto. Ĉiu, kiu ne estis tro maljuna por iri aŭ tro juna por rampi, iris tien. Simile rimarkinda afero ne okazis dum multaj jaroj. Oni ne povis kontentiĝi ekscii iom post iom kaj de aliaj, kiel ĉio finiĝis. Ne, tie ĉi oni devis mem ĉeesti.
Vere la domoj kuŝis maldense, kaj ordinare oni ja povis vojaĝi tutajn mejlojn sen renkonti homon, sed kiam ĉiuj en la juĝodistrikto kolektiĝis en unu loko, ili preskaŭ surpriziĝis pro sia granda nombro. Ili staris dense kunpremitaj en multaj vicoj ĉirkaŭ la tribunala domo. Aspektis kvazaŭ abela svarmo, kiu en somera tago pendas nigra kaj peza antaŭ abelujo.
Ili similis al svarmantaj abeloj ankaŭ tiurilate, ke ili ne estis en sia ordinara humoro. Ili ne estis silentaj kaj solenaj, kiel ili estis en la preĝejo, kaj ankaŭ ne gajaj kaj nekoleremaj kiel dum foiroj, sed ili estis sovaĝaj kaj incitiĝemaj, ili estis posedataj de malamo kaj ventemo.
Ĉu iu miras pri tio? Ili kun la patrina lakto ekhavis la teruron pro krimuloj. Oni dormigis ilin per lulkantoj pri eksterle ĝaj vaguloj. Ili rigardis ĉiujn ŝtelistojn kaj murdistojn kiel malicestaĵojn, kiel monstroidojn ŝanĝitaj al homidoj, ili ne konsideris ilin homoj. Tute ne troviĝis ĉe ili la penso, ke estas bezonate montri kompaton al tiaj.
Ili sciis, ke tia terura estaĵo ricevos sian kondamnon en tiu ĉi tago, kaj ili ĝojis pro tio. ”Nun eliros, dank’al Dio, unu tia sangosoifa satano el la vivo,” ili pensis. Almenaŭ tiu ne havos plu okazon fari malbonon al ni.”
La dioverdikto ne okazis en la juĝeja salono, kio ja estis bona, sed ekstere. Tamen estis malhelpo, ke roto da soldatoj formis gardovicon ĉirkaŭ la loko antaŭ la juĝejo, kaj oni tial ne povis iri kontentige proksimen, kaj oni verdire ĵetis multajn insultvortojn al la soldatoj, ĉar ili baris la vojon. Tion oni alitempe ne estus farinta, sed hodiaŭ oni estis kuraĝa kaj entruda.
La homoj estis devintaj iri de la hejmo frue por akiri lokon proksime al la gardovico, kaj tial ili devis stari kaj atendi tie dum multaj longaj horoj. Kaj malmulto troviĝis, kio dume povis doni plezuron al la okuloj. La juĝoservisto venis el la juĝejo kaj metis grandan tamburon en la mezon de la loko.
Tio tamen estis ĝojiga, ĉar oni ja komprenis, ke tiuj, kiuj sidas tie interne, intencas komenci la aferon antaŭ la vespero.
La juĝoservisto elportis ankaŭ seĝon kaj tablon, kaj inkujon kaj plumon por la skribisto. Fine li venis kun malgranda kaliko, en kiu tintis du kuboj. Li fojon post fojo ĵetis ilin sur la tamburledon. Li volis esplori, ĉu ili estas veraj kaj falas jen tiel jen tiel, kiel kuboj devas.
Poste li denove rapidis internen, kaj tio ne estis mirinda, ĉar tuj kiam li montriĝis, la homoj kriis al li malicaĵojn kaj spritaĵojn. Tion ili ne estus farinta alitempe, sed en tiu tago ne estis prudento ĉe ili.
La juĝisto kaj la skabenoj estis lasataj tra la gardovico kaj iris aŭ rajdis al la juĝejo. Kiam iu el ili fariĝis videbla, la amaso tuj vigliĝis. Oni ne flustris kaj mallaŭte parolis, kiel oni alitempe estus farinta. Tute ne. Oni kriis salutojn kaj rimarkigojn per laŭta voĉo. Nenio estis farebla por malhelpi tion. La atendantoj estis tiel multaj, ke ne estis facile ion fari kontraŭ ili. Ankaŭ la sinjoroj, kiuj alvenis, estis enlasataj en la juĝejon.
Estis Löwensköld el Hedeby kaj la preposto el Bro, la uzinposedanto el Ekeby kaj la kapitano el Helgesäter kaj kompreneble multaj aliaj. Kaj al ĉiuj tiuj oni anoncis, kiel bone estas por ili, kiuj ne bezonas stari ekstere luktante por loko, kaj multajn aliajn aferojn krome.
Kiam oni ne havis alian al kiu ĵeti mokvortojn, oni direktis ilin al juna knabino, kiu tenis sin kiel eble plej proksime al la gardovico. Ŝi estis malgranda kaj neforta, kaj jen kaj jen la viroj provis premi sin antaŭen por preni ŝian lokon, sed tiam la proksime starantaj kriis al ili, ke ŝi estas filino de Erik Ivarsson en Olsbyn, kaj post tiu informo oni ne plu ĝenis ŝin.
Sed anstataŭe oni surŝutis ŝin per pikvortoj. Oni demandis ŝin, kion ŝi preferas, ke oni pendigu la patron aŭ la fianĉon.
Kaj oni demandis, kial filino de ŝtelisto havu la plej bonan lokon.
Miris tiuj, kiuj havis sian hejmon malproksime en la arbaroj, ke ŝi havas kuraĝon resti, sed tiam oni komencis rakonti.
Tiu knabino ne estas timema, ŝi ĉeestis ĉiun juĝokunsidon, kaj neniam ŝi ploris sed estis trankvila. Ŝi kapklinis kaj ridetis al la akuzitoj, kvazaŭ ŝi estus certa, ke la venontan tagon oni liberigos ilin. Kaj la akuzitoj ricevis novan kuraĝon, kiam ili vidis ŝin. Ili pensis, ke almenaŭ ekzistas unu, kiu estas konvinkita pri ilia senkulpeco. Unu ekzistas, kiu ne povas kredi, ke aĉa ororingo povas tenti ilin fari krimon.
Bela, milda kaj pacienca ŝi sidis en la juĝejo. Ŝi neniam incitis iun, ne, ŝi faris al si amikojn el la juĝisto, la skabenoj kaj ankaŭ la prokuroro. Tion ili ja ne volis mem konsenti, sed oni asertis, ke la distrikta tribunalo, ne estus malkondamninta la akuzitojn, se ŝi ne estus ĉeestinta en la juĝokunsido. Tiel neeble estis kredi, ke tiu, kiun Marit Eriksdotter ŝatas, faris krimon.
Kaj nun ŝi ĉeestis ankaŭ tie ĉi, por ke la arestitoj vidu ŝin.
Ŝi staris tie por doni al ili forton kaj konsolon. Ŝi volis preĝi por ili dum la pruvofaro, konfidi ilin al la graco de Dio.
Oni ja nenion sciis. Oni ja diras, ke la pomo ne falas malproksime de la arbo, sed vere ŝi aspektis bona kaj senkulpa.
Kaj certe ŝi havis amoplenan koron, povante resti kie ŝi staras.
Certe ŝi aŭdis ĉion, kion oni kriis al ŝi, sed ŝi nek respondis nek ploris nek provis fuĝi. Ŝi sciis, ke la malfeliĉaj kaptitoj ĝojos, kiam ili vidos ŝin. Ŝi estis ja la sola, la sola en la tuta amaso, kiu havis por ili homan koron.
Ĉiuokaze ŝi ne staris tie tute vane. Iu kaj iu el tiuj, kiuj havis proprajn filinojn, same mildajn kaj senkulpajn kiel ŝi, pensis en sia koro, ke ili ne ŝatus vidi ŝin tie, kie ŝi nun staras.
Vere oni aŭdis iun kaj alian voĉon kiu defendis ŝin aŭ almenaŭ provis silentigi spritulojn kaj kriulojn.
Ne nur pro la fino de la longa atendo sed ankaŭ pro Marit Eriksdotter oni ĝojis, kiam malfermiĝis la pordoj de la juĝejo kaj la afero komenciĝis. En solena procesio venis unue la juĝoservisto, la prokuroro kaj la kaptitoj, kiuj estis liberaj sen katenoj kaj ligoj, kvankam ĉiu estis gardata de du soldatoj.
Poste oni vidis la sakristianon, la preposton, la skabenojn, la skribiston kaj la juĝiston. Post tiuj iris la sinjoroj kaj kelkaj bienuloj, kiuj havis tiel grandan reputacion, ke oni permesis al ili esti interne de la gardovico.
La prokuroro kaj la kaptitoj stariĝis, sin laŭ la maldekstra flanko de la juĝejo, la juĝisto kaj la skabenoj iris dekstren, la sinjoroj restis en la mezo. La skribisto prenis lokon ĉe la tablo kun siaj paperruloj. La granda tamburo ankoraŭ staris sola meze sur la loko. Nenio kaŝis ĝin.
Kiam la procesio montriĝis, fariĝis tuj interpremo kaj kurado en la popolamaso. Pluraj grandaj kaj fortaj viroj provis fari vojon por si al la unua vico. Antaŭ ĉio ili provis forpeli Marit Eriksdotter. Sed en sia timo ke ŝi venos al kaŝita loko ŝi klinis sin, kaj, malgranda kaj maldika kiel ŝi estis, rampis inter la kruroj de du soldatoj kaj internen de la gardovico.
Tio estis tute kontraŭ bona ordo, kaj la prokuroro mansignis al la juĝoservisto, ke li forigu ŝin.
La juĝoservisto tuj iris al ŝi, metis sian manon sur ŝian ŝultron kvazaŭ por aresti ĝin kaj kondukis ŝin supren, al la juĝejo. Sed kiam ili estis venintaj en la homgrupon, kiu estis tie, li lasis ŝin. Li konis ŝin sufiĉe por scii, ke ŝi ne provos forkuri, se ŝi nur povas stari proksime al la arestitoj, kaj se la prokuroro dezirus admoni ŝin, ŝi estus facile trovebla.
Sed cetere, kiu havis nun tempon pensi pri Marit Eriksdotter.
La preposto kaj la sakristano estis pasintaj antaŭen kaj staris nun meze sur la loko. Ambaŭ prenis la ĉapelojn de la kapoj, kaj la sakristiano komencis kanti psalmon. Kaj kiam tiuj, kiuj staris ekster la gardovico, aŭdis la psalmon, ili komencis kompreni, ke okazos io granda kaj solena, la plej solena, kion ili ĝis nun partoprenis: apelacio al la ĉiopova, ĉioscia diaĵo por ekscii ĝian volon.
Ankoraŭ pli solenaj fariĝis la homoj, kiam la preposto parolis.
Li preĝis al Kristo, la filo de Dio, kiu iam mem staris antaŭ la tribunalo de Pilato, ke ili kompatu tiujn ĉi akuzitojn, por ke ili ne ricevu maljustan verdikton. Li preĝis al li kompati ankaŭ la juĝantojn, por ke ili ne devu verdikti al la morto senkulpan homon.
Fine li preĝis al li, ke li kompatu la publikon, por ke ĝi ne devu atesti grandan maljuston kiel iam la judoj ĉe Golgota.
Ĉiuj aŭskultis al la preposto kun nudaj kapoj. Ili ne pensis plu siajn etajn terajn pensojn. Ili venis en alian humoron. Ŝajnis al ili, ke li alvokas Dion mem, ili sentis lian ĉeeston.
Estis bela aŭtuna tago kun blua ĉielo, blankaj nubetoj kaj la arboj plenaj de flavaj folioj. Aroj da migrobirdoj fojon post fojo flugis suden super iliaj kapoj. Estis neordinare vidi tiel multajn en unu tago. Ili opiniis, ke tio devas ion signifi. Ĉu estas signo de Dio, ke li aprobas ilian faron?
Kiam la preposto finis, la juĝisto paŝis antaŭen kaj laŭtlegis la reĝoverdikton. Ĝi estis longa kun multaj turnoj, kiujn estis malfacile sekvi. Sed ili komprenis, ke la tera potenco kvazaŭ formetis siajn sceptron kaj glavon, siajn sakon kaj scion kaj petas gvidon de Dio. Kaj ili preĝis, ili preĝis ĉiuj, ke Dio helpu kaj gvidu.
Poste la prokuroro prenis la kubojn kaj petis al la juĝisto kaj pluraj aliaj el la ĉeestantoj, ke ili ĵetu ilin por vidi, ke ili estas veraj. Kaj la homoj aŭdis kun stranga tremtimo la falon de la kuboj kontraŭ la tamburan ledon. Tiuj malgrandaj objektoj, kiuj estis malfeliĉo al multaj homoj ĉu ili nun estos rigardataj kiel indaj interpreti la volon de Dio?
Kiam la kuboj estis provitaj, oni alkondukis la tri arestitojn.
Oni unue donis la kalikon al Erik Ivarsson, kiu estis la plej aĝa. Sed samtempe klarigis al li la prokuroro, ke tio ĉi ankoraŭ ne estas la fina decido. Nun ili ĵetos nur por decidi la vicon.
Tiu unua rondo finiĝis tiel, ke Paul Eliasson faris la plej malmultajn punktojn, kaj Ivar Ivarsson la plej multajn. Do estis li, kiu devis komenci.
La tri akuzitoj portis la samajn vestojn, kiujn ili surhavis kiam ili renkontis la kapitanon dum la malsupreniro de la somerpaŝtejo, kaj tiuj estis nun kaj ŝiritaj kaj malpuraj. Kaj same malbonspertaj kiel la vestoj ŝajnis iliaj portantoj. Sed al ĉiuj ŝajnis, ke Ivar Ivarsson plej bone eltenis el la tri. Verŝajne dependis de tio, ke li iam estis soldato kaj hardiĝis en multe da sufero dum milito kaj kaptiteco. Li ankoraŭ tenis sin rekta, kaj li havis kuraĝan kaj sentiman aspekton.
Kiam Ivar Ivarsson iris al la tamburo kaj akceptis la kalikon kun la kuboj de la prokuroro, tiu volis montri al li, kiel li tenu la kalikon, kaj kiel li ĵetu. Sed tiam aperis rideto sur la lipoj de la maljunulo.
”Ne estas la unua fojo, kiam mi ĵetas kubojn, prokuroro,” li diris per tiel alta voĉo, ke ĉiuj aŭdis lin. ”Forta Bengt el Hedeby kaj mi faris al ni plezuron per tio multajn vesperojn malproksime en la stepolandoj. Sed neniam mi povis kredi, ke mi ankoraŭfoje ludos kun li.”
La prokuroro volis rapidigi lin, sed la homoj ŝatis aŭdi lin.
Kuraĝa estas viro, kiu povas ŝerci antaŭ tia decido.
Li interplektis ambaŭ manojn cirkaŭ la kalikon, kaj oni vidis, ke li preĝas. Preĝinte patronian, li kriis per laŭta voĉo:
”Kaj nun mi preĝas al vi, Sinjoro Kristo, kiu scias, ke mi estas senkulpa, ke vi donu al mi malmultajn punktojn, ĉar mi havas nek infanon nek amatinon, kiuj ploros pri mi.”
Tion dirinte li ĵetis la kubojn sur la tamburledon, tiel ke ĝi tondris.
Kaj ĉiuj, kiuj staris ekstere, deziris en tiu momento, ke Ivar Ivarsson estu malkondanmata. Ili ŝatis lin, ĉar li estis brava kaj bona. Ili ne komprenis, ke ili iam ajn povis rigardi lin krimulo.
Estis preskaŭ netolereble stari malproksime kaj ne scii, kiel falis la kuboj. La juĝisto kaj la prokuroro klinis sin antaŭen por rigardi, la skabenoj kaj la ĉeestantaj altranguloj proksimigis sin kaj vidis la rezulton. Ĉiuj ŝajnis surpriziĝi, kelkaj kapklinis al Ivar Ivarsson, du premis lian manon, sed la amaso nenion eksciis. Oni grumblis kaj plendis.
Tiam la juĝisto signis al la prokuroro, kaj tiu paŝis supren sur la ŝtupon antaŭ la juĝejo, por ke oni pli bone aŭdu kaj vidu lin.
”Ivar Ivarsson nur sesojn ricevis, kio estas la plej alta ĵeto.”
Oni komprenis, ke Ivar Ivarsson estas malkondamnita, kaj oni ĝojis pro tio. Estis pluraj, kiuj komencis krii: ”Bondeziron,
Ivar Ivarsson!”
Sed nun okazis io, kio plenigis ĉiujn per konsterno. Paul Eliasson eksplodis en laŭtajn ĝojokriojn, tiris la trikitan ĉapon de la kapo kaj ĵetis ĝin en la aeron. Tio venis tiel neatendite, ke la gardistoj ne povis haltigi lin. Sed oni miris pri Paul Eliasson.
Estis ja vere, ke Ivar Ivarsson estis kiel patro por li, sed nun temis pri la vivo. Ĉu li vere povas ĝoji pri tio, ke alia estas malkondamnita?
Poste oni tuj restarigis la antaŭan ordon. La aŭtoritataj personoj iris dekstren, arestitoj kaj gardistoj maldekstren, aliaj rigardantoj retiris sin supren al la juĝejo kaj la tamburo staris sola en la mezo, videbla al ĉiuj direktoj. Estis nun Erik Ivarsson, kiu trapasos la mortoprovon.
Venis antaŭen rompita kaj maljuna viro kun ŝanceliĝa kaj nefirma iro. Oni apenaŭ rekonis lin. Ĉu tiu povas esti Erik Ivarsson, kiu ĉiam aperis larĝa kaj respektiga? Liaj rigardoj estis mutaj, kaj multaj kredis, ke li apenaŭ plene konscias pri tio, kion li faras. Sed tenante la kalikon kun la kuboj en sia mano li provis rektigi la dorson kaj diri kelkajn vortojn. ”Mi dankas Dion, ke mia frato nun estas malkondamnita,” li diris,
”ĉar kvankam mi en tiu ĉi afero estas same senkulpa kiel li, li tamen estis la plej bona el ni. Kaj mi preĝas al Nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke li lasu min fari malbonan ĵeton, por ke mia filino povu edziniĝi kun tiu, kiun ŝi amas, kaj vivi kun li feliĉa ĝis la fino de siaj tagoj.”
Estis tiel kun Erik Ivarsson kiel kun multaj maljunaj, ke lia iama forto ŝajnis koncentrita en la voĉo. Kion li diris, aŭdis ĉiuj, kaj ĝi vekis grandan emocion. Estis tre neordinare de Erik Ivarsson rekoni, ke iu estas pli bona ol li, kaj deziri al si la morton por fari alian feliĉa. Ekzistis neniu en la tuta homamaso, kiu povis plu pensi pri li kiel pri murdinto kaj ŝtelinto.
Oni staris kun larmoj en la okuloj kaj preĝis al Dio, ke li donu al li altan ĵeton.
Li apenaŭ skuis la kubojn en la kaliko, sed nur turnis ĝin kaj lasis ilin fali. Liaj okuloj estis tro maljunaj por distingi la punktojn sur la kuboj, kaj li eĉ ne turnis la rigardojn tien sed staris rigardante en la spacon.
Sed la juĝisto kaj la aliaj rapidis tien. Kaj nun oni vidis la saman esprimon de surprizo en iliaj vizaĝoj kiel la antaŭan fojon.
Estis kvazaŭ la amaso ekster la gardovico komprenus, kio okazis, longe antaŭ ol la prokuroro anoncis la rezulton. Estis virino, kiu elkriis: ”Dio benu vin, Erik Ivarsson!” kaj post ŝi aŭdiĝis multvoĉa krio: ”Dankon kaj laŭdon al Dio, ke li vin helpis, Erik Ivarsson!”
La trikĉapo de Paul Eliasson flugis supren kiel la antaŭan fojon, kaj oni denove miris. Ĉu li ne komprenas, kion tio signifas por li?
Erik Ivarsson staris inerta kaj indiferenta, neniu ĝojo estis videbla en la vizaĝo. Oni pensis, ke li eble atendas, ke la prokuroro anoncos la rezulton, sed ankaŭ post tio kaj eksciinte, ke li nur sesojn ricevis, li kiel la frato, li restis indiferenta. Li volis reiri al sia antaŭa loko, sed estis tiam tiel senforta, ke la juĝoservisto devis meti sian brakon ĉirkaŭ lin por apogi lin.
Nun estis la vico de Paul Eliasson iri al la tamburo kaj fari la fortunan ĵeton, kaj oni turnis siajn rigardojn al li. Jam antaŭ la pruvofaro ĉiuj opiniis, ke li devas esti la vera kulpulo, kaj nun li ja estis jam kondamnita, por tiel diri, ĉar pli multaj punktoj ol tiuj de la fratoj Ivarsson ne estis eblaj per unu ĵeto.
Oni ne estis malkontenta pri tiu rezulto antaŭe, sed nun oni vidis, ke Marit Eriksdotter ŝtelire starigis sin apud Paul Eliasson.
Li ne ĉirkaŭbrakis ŝin, kaj ili ne kisis aŭ karesis unu la alian, ŝi nur staris tre, tre premita al li, kaj li estis metinta la brakon ĉirkaŭ ŝian talion. Neniu povis certe diri, ĉu ŝi longe staris tiel, ĉar ĉiuj atentis ja pri la kubĵetado.
Ĉiuokaze ili staris unu apud la alia, en nekomprenebla maniero kunigitaj malgraŭ gardistoj kaj timigaj aŭtoritataj personoj, malgraŭ la mil rigardantoj, malgraŭ la terura ludo pri vivo kaj morto, en kiu ili estis enmiksitaj.
Estis amo, kaj io super ĉiu tera amo, kio kunigis ilin. IIi estus povintaj stari tiel antaŭ la domkorta barilpordo en frua somermateno, antaŭe dancintaj la tutan nokton kaj unuafoje interparolantaj pri tio, ke ili volas fariĝi geedzoj. Ili estus povintaj stari tiel post la unua komunio, kiam ili sentis ĉiun pekon forprenita el la animo. Ili estus povintaj stari tiel, se ili ambaŭ estus trapasintaj la teruron de la morto kaj venintaj al la alia flanko kaj post renkontiĝo trovintaj, ke ili apartenos unu al la alia eterne.
Ŝi rigardis lin kun plenkora amo, kaj estis io en ilia animo, kio diris al la homoj, ke ĝuste por Paul Eliasson ili devas havi kompaton. Li estas juna arbo, al kiu ne estas permesite resti ĝis florado kaj fruktiĝo, li estas sekalkampo detruota per tretado, antaŭ ol ĝi ion donis de sia riĉo.
Li trankvile prenis la brakon de la talio de Marit kaj sekvis la prokuroron al la tamburo. Maltrankvilo ne estis rimarkebla ĉe li, kiam li tenis la kalikon en sia mano. Li ne parolis al la homoj kiel la aliaj, sed li turnis sin al Marit.
”Ne timu!” li diris. ”Dio scias, ke mi estas same senkulpa kiel la aliaj.”
Poste li skuis la kubojn petole kaj lasis ilin turbi en la kaliko, ĝis ili atingis ĝian randon kaj falis sur la tamburledon.
Li staris senmova kaj sekvis ilin per la rigardo, sed kiam fine ambaŭ kuŝis kviete, la publiko ne bezonis atendi la prokuroran anoncon de la rezulto. Paul Eliasson kriis mem per laŭta voĉo:
”Mi nur sesojn ricevis, Marit! Mi nur sesojn ricevis, mi kiel la aliaj.”
Li ne povis kompreni ion alian, ol ke li per tio estas malkondamnita, kaj li ne povis pro ĝojo resti trankvila. Li saltis alten, ĵetis la trikĉapon supren, ĉirkaŭbrakis kaj kisis la gardosoldaton, kiu staris apud li.
Tiam ĉiuj pensis: ”Oni vidas, ke li estas ruso. Se li estus svedo, li ne tiel ĝojkrius antaŭtempe.”
La juĝisto, la prokuroro, la skabenoj kaj la sinjoroj senurĝe kaj trankvile iris al la tamburo kaj rigardis la kubojn. Sed tiun ĉi fojon ili ne aspektis ĝojaj. Ili skuis la kapojn, kaj neniu bondeziris al Paul Eliasson pro la rezulto.
La prokuroro por la tria fojo iris al la ŝtuparo de la juĝejo kaj anoncis:
”Paul Eliasson nur sesojn ricevis, kio estas la plej alta ĵeto.”
Estiĝis forta ekscito en la homamaso sed ne ĝojokriado.
Neniu pensis, ke povus esti fuŝo, tio estus ne ebla. Sed ĉiuj sentis maltrankvilon, ĉar la dioverdikto ne donis klarecon.
Ĉu estis tiel, ke ĉiuj tri akuzitoj estis same senkulpaj, aŭ tiel, ke same kulpaj ?
Oni vidis, ke kapitano Löwensköld rapide iris al la juĝisto.
Li volis diri, ke nenio estas decidita, sed la juĝisto sufiĉe abrupte forturnis sin de li.
La juĝisto kaj la skabenoj iris en la juĝejon por interkonsiliĝi, kaj dume neniu kuraĝis movi sin aŭ paroli, apenaŭ flustri.
Ankaŭ Paul Eliasson restis trankvila. Ŝajne li nun komprenis, ke oni povas interpreti la dioverdikton en pli ol unu maniero.
Post mallonga interkonsiligo aperis la tribunalo denove, kaj la juĝisto anoncis, ke la distrikta tribunalo emas interpreti la rezulton tiel, ke oni devaŭ malkondamni ĉiujn tri akuzitojn.
Paul Eliasson liberigis sin de siaj gardantoj kaj denove ĵetis sian ĉapon alten dum plej forta ĝojkriado, sed estis iom tro frue, ĉar la juĝisto daŭrigis:
”Sed tiu interpreto de la distrikta tribunalo estos per kuriero submetata al la reĝo, en tiu ĉi tago sendota al Stokholmo, kaj restos la akuzitoj en arestejo, ĝis estos veninta de la registaro konfirmo pri la verdikto de la distrikta tribunalo.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.