La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

POSTSKRIBO

Dum la sekvantaj tagoj, la ekzekutoj de la kristanoj komenciĝis. Oni mortigis ilin per ĉiuspecaj kruelaĵoj por distri la publikon. Iuj estis manĝigitaj al sovaĝaj bestoj aŭ disŝiritaj de hundoj; iuj estis krucumitaj; dum aliaj estis devigataj surmeti specialajn tunikojn, kiuj tuj ekflamiĝis kiam oni tuŝis ilin per torĉo. Tiom estis mortigitaj, ke eĉ la avido de la popolanoj je tiaj scenoj satiĝis, kaj multaj homoj agnoskis sin naŭzataj de la senĉesaj spektakloj.

En la tago kiam oni anoncis ĉe nia tendaro, ke oni intencas venigi kelkajn kristanojn tiun vesperon al la ĝardenoj por servi kiel vivantaj torĉoj por nia amuzo, Filono kaj mi ekiris al Prenesto. Ni preterpasis funebran procesion tuj ekster la pordegoj de la urbo. Ĝi serpentumis malrapide laŭ la vojo akompanate de la plenda lamentado de flutoj kaj kornoj, kaj la vekrioj de la virinoj. Larmoj venis en miajn okulojn, kiam mi aŭdis ilin. Mi sciis nek la precizan tagon nek la manieron de la morto de mia filo; mi havis eĉ ne la mizeran konsolon funebri super lia kadavro aŭ adiaŭi lin per la konvenaj ritoj. Sed efektive mi ĉiam esperis, ke li ne mortos dum mi ankoraŭ vivos.

Eble la larmoj helpis min, ĉar preteririnte la tombojn, mi sentis ke mia koro iomete malpeziĝas, kaj mi komencis rigardi mian ĉirkaŭaĵon dum mi marŝis. La vojo kondukis inter kampoj, kiuj estis plejparte brunaj kaj senherbaj post la longa seka somero, sed la arboj kaj arbustoj estis ankoraŭ verdaj, kaj iliaj folioj ne jam komencis fali. Elvisa kuris gaje antaŭe. Ŝi ankoraŭ ne sciis pri Oresto, kaj ŝi jam ĉesis demandi pri li antaŭ sufiĉe da tempo. Estis agrable denove marŝi en la kamparo. Mi konstatis kun surprizo, ke dum mia multjara loĝado en Romo, mi neniam povis paŝi libere. Ĉiam necesis puŝi sin tra tro plenaj stratoj, kaj premiĝi inter aliaj homoj.

Elvisa malrapidiĝis post iom da tempo, kaj fine mi devis porti ŝin. Filono komentis kun nekutima zorgemo, ke ŝi verŝajne estas peza, kaj proponis mem preni ŝin, kiam mi laciĝos. Sed malgraŭ lia helpo, ni ne plu marŝis tiel rapide kiel antaŭe, kaj kiam noktiĝis, ni estis apenaŭ preter Gabio. Ni pagis kelkajn asojn al kamparano por dormi en lia fojnejo. Estis jam tro malvarme por tranokti ekstere sen almenaŭ kroma tuniko por uzi kiel kovrilon, sed mi kaj Filono jam delonge perdis ĉiujn vestojn krom tiuj, en kiuj ni staris.

Mallonge antaŭ la sekva tagmezo, ni pasis sub la malgranda monteta urbo, kiun mi tiel ofte vizitadis, kiam mi estis sklavo. Mi serĉis per miaj okuloj la bone konatan vojeton, kiu kondukis tra la deklivoj al la vilao. En alia okazo mi estus sugestinta, ke ni interrompu tie nian vojaĝon, aŭ eble eĉ Filono mem estus proponinta tion. Sed hodiaŭ ni ambaŭ silentis. Mi kredas, ke li same kiel mi volis eviti la renkontiĝon kun malnovaj geamikoj kaj la neceson respondi iliajn bonintencajn demandojn.

Ni alvenis al Prenesto malfrue en la posttagmezo, kaj mi sekvis Filonon tra reto de interkruciĝantaj stratetoj al la skribejo de Stefano. Filono lasis min kaj Elvisan ekstere dum li eniris por serĉi sian bofraton; laŭ mia impreso, li ne estis certa, kian bonvenon ni ricevos. Sed post kelkaj minutoj li reaperis ridetante, kun Stefano ĉe sia flanko. Stefano brakumis min kaj Elvisan, kaj kondukis nin internen.

Baldaŭ ni kuŝis sur elegantaj benkoj en tute malgranda enmura ĝardeno, dum sklavo portis al ni tasojn da akvumita vino sub la atenta okulo de Valeria, la bofilino de Stefano. La gekuzoj de Elvisa jam forportis ŝin por ludi; ili aĝis nur kelkajn jarojn pli ol ŝi.

Stefano estis kontentega revidi nin, ĉar li estis supozinta nin ĉiujn mortigitaj en la brulego. Li diris al ni, ke li provis informiĝi pri ni pere de sia eklezio, kaj malkovris, ke la sinagogo de Filono estis forbruligita kun granda parto de la preĝantaro interne. La nazaretanoj ricevis iom da malbonvena atento ankaŭ en Prenesto, li diris, kaj lin mem oni alvokis antaŭ la juĝiston por pridemandado. Sed la juĝisto estis unu el liaj malnovaj klientoj, kiu forsendis lin post indulga admono, ke la nazaretanoj restu silentaj kaj evitu la publikan atenton dum iom da tempo. Tial la nazaretanoj ne plu kunvenadis, kaj kelkaj eĉ reiris al la regulaj diservoj en la templo. Stefano tamen ĉesis iri; lia rilato kun la tradiciistoj estis nun tro streĉa. Malgraŭ tio, li plutenis la kutimon fermi sabate sian butikon.

Li rakontis, ke lia entrepreno kreskis kaj prosperis dum la jaroj post lia alveno en Prenesto. Lia edzino, la fratino de Filono, mortis antaŭ kelkaj jaroj, sed ne antaŭ ol vidi la elaĉeton el la sklaveco de ĉiuj siaj gefiloj. Stefano nun loĝis en vasta kaj multekoste dekorita apartamento, kune kun siaj filo kaj bofilino kaj iliaj infanoj.

Li diris al Filono, ke li ricevas pli da laboro ol li sukcesas plenumi, kaj ke lia filo ofte provis konvinki lin malfermi duan kopiejon. “Sed mi ne plu estas juna kiel antaŭe,” li klarigis, “kaj mi ne scius kion fari sen la helpo de Febo. Li daŭre ĝenas min, ke mi serĉu bonan laborestron. Sed ne plaĉas al mi la ideo lasi la entreprenon en la manoj de sklavo. Tio estas la plej rapida maniero perdi sian investaĵon.”

Li komencis rakonti al Filono, ke Febo interesiĝas pri neokupata ejo en la sama strato por kiu oni serĉas luanton; li volis, ke Filono akompanu lin tien en la mateno por rigardi ĝin. Intertempe, Valeria sidiĝis apud mi sur la divano kaj demandis, ĉu mi ne trovos Preneston tre senekscita kaj enuiga post la vivo en Romo. Ŝi estis vere dolĉa kaj ankoraŭ tre juna, eĉ se ŝi jam havis du infanojn, kaj mi estis kontenta, ke Elvisa kaj mi trovis novan hejmon, kie ni finfine povos ekloĝi ĉirkaŭate de nia familio.

* * *

Nia nova kopiejo troviĝas en la sama strato kiel tiu de la bofrato de Filono, kaj tiel proksima, ke Elvisa povas kuri tien por ludi kun siaj gekuzoj, kiam ajn ŝi deziras. Ni loĝas en la butiko, en malgranda flanka ĉambro, kiel ni faris dum tiom da jaroj en Romo. Sed Stefano sendas al ni abundon da laboro kaj nia klientaro kreskas rapide; se la afero daŭros ĉi tiel, baldaŭ ni estos en situacio preni apartan loĝejon. La luprezoj estas multe malpli altaj ĉi tie ol ili estis en Romo. En Prenesto eblas trovi teretaĝan apartamenton kun la propra akvoprovizo kaj ĝardeno, kontraŭ malpli da mono ol oni pagus en Romo por malvasta subtegmentejaĉo sur la kvara etaĝo.

Multaj homoj havas dometon tuj ekster la muregoj, kie estas spaco por teni kokinojn kaj kreskigi legomojn. Ankaŭ mi ŝatus loĝi tie, sed mi scias, ke mi neniam sukcesus konvinki Filonon forlasi la urbon. Tamen, eĉ de la urbocentro estas nur mallonga vojo ĝis la pordegoj, kaj mi kaptas ĉiun pretekston por eliri kun Elvisa en la kamparon. Finfine mi povas instrui al ŝi ĉiujn aferojn, kiujn mi de ĉiam deziras: kiel rekoni la naturajn herbojn, kaj kiel nomi la arbojn kaj plantojn.

Ankaŭ Filono volas ekinstrui ŝin; li montras pri ŝi pli da intereso, nun kiam ni perdis Oreston. Antaŭ kelkaj tagoj li diris al mi, ke estas tempo ke ŝi lernu legi kaj skribi. Tio ne estas malbona ideo; ili estas utilaj scioj, eĉ por knabino. Sed mi ne kredas, ke li trovos Elvisan tiel facile kondukebla, kiel estis Oresto.

Kiam ajn mi iras al la banejo aŭ la bazaro, mi levas miajn okulojn al la ŝtona senarba monto, kiu staras alte super la urbo, kun la grandega templo de Fortuno lokita sur ĝia flanko. Vidante ĝin, mi memoras, ke mi ankoraŭ ne donis al la diino la dankoferon, kiun mi promesis al ŝi. Sed mi ŝparas mian monon, ason post aso, kaj kion ajn Filono volas diri pri tio, mi intencas iri tien en la printempo por repagi al la diino mian ŝuldon. Mi scias, ke ŝi faris sian eblon por mi, eĉ se ŝi ne sukcesis savi Oreston. Se homo insistas forĵeti sian vivon, eĉ diino ne povas multon fari por malhelpi tion.

Tiel multe okazis post kiam oni forportis min de mia malgranda vilaĝo antaŭ tiom da jaroj! Vidante min nun, dum mi marŝas al la bazaro kun mia korbo sur la brako kaj mia filineto kiu saltetas ĉe mia flanko, malmultaj homoj divenus kian historion mi povus rakonti, se oni petus. Kaj eble, se oni efektive petus, mi tro emfazus la malbonajn tempojn, kvazaŭ tiuj pli malĝojaj momentoj sufiĉus por forviŝi ĉiujn pli feliĉajn jarojn, kiuj okazis antaŭe. Ĉar mi ja spertis ankaŭ feliĉajn tempojn, kaj se mi konsideras mian propran vivon, mi ne dirus, ke la malbonaj tempoj superpezis la bonajn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.