La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVINA ĈAPITRO

Mi sidis en la sunlumo por senŝeligi pizojn, kiam venis al mi Eŭtikia. Ŝi diris, “Vi iros kun Filono ĉi-vespere.”

Mi levis mian kapon por rigardi ŝin, ne permesante, ke mia vizaĝo ekmontru iun ajn esprimon. Mi ne certis ĉu mi komprenas ŝian intencon; samtempe mi timis, ke mi komprenas nur tro bone. Vidante mian vakan mienon, ŝi ripetis, “Filono kaj vi. Lito. Dormi. Ĉi-nokte.”

ŝi foriris, lasante min en stato de ŝoko. Mi ja atendadis, kaj timadis, ion similan, de kiam mi estis kaptita. Sed dum la tagoj kaj monatoj pasis, kaj okazis nenio, mi permesis al mi kredi, ke eble tamen estos en ordo. Kaj nun ĉi tiu abrupta alvoko trafis min tute senaverte.

Mia menso flugis konfuze de unu ideo al alia, serĉante elirvojon. Krom forkuri tuj, mi tute ne vidis manieron eskapi. Mi konsideris mallonge tiun eblecon kaj tiam, konstatinte ke mi ne estas preta por tiel drasta elpaŝo, mi malvolonte turnis min al la demando pri tio kio okazos, se mi restos.

Se nur ne temus pri Filono!... Estis io pri li, kio kaŭzis al mi malagrablan senton. Mi konsciis pri ĝi, de kiam li venis ekstere por spekti mian puniĝon. Kaj eble estis ankaŭ pro la speco de laboro, kiun li faris. Li estis kiel druido, kun tiuj misteraj simboloj, kiujn li uzis por fiksi la spiritojn de la homoj en vakso. Kaj estis alia afero: la maniero, laŭ kiu li pasigis sian tutan tagon interne. Mi neniam vidis lin fari ion ajn ekster la domo. Laŭ mia impreso liaj manoj neniam tuŝis la teron, aŭ plantojn, aŭ arbojn. Kian sekiĝintan spiriton devus havi homo, kiu estas tiel malproksima de la vera mondo de vivantaj, kreskantaj estaĵoj?

Kio decidigis lin elekti ĝuste min? Certe li havis preskaŭ dudek jarojn pli ol mi, kaj al miaj okuloj li estis same maldika kaj malloga kiel senplumigita koko. Se ĉi tio estis vere neevitebla, mi estus preferinta, ke temu pri pli juna homo: pri viro kiel Anto aŭ Firmo, kiu laboradis ĉe la bestoj kaj ekstere en la kampoj. Eĉ ili estis tre malsamaj ol la viroj kiujn mi konis antaŭe, sed almenaŭ ili ne estis al mi tiel absolute fremdaj kiel Filono. Mi bedaŭris nun, ke mi ne iomete pli kuraĝigis Firmon, en tiu sola okazo kiam li provis alparoli min; de tiam li neniam plu aliris min. Sed kompreneble, Filono estis tiu, kiu forsendis lin. Ĉu li planis ĉi tion la tutan tempon, atendante de tiom da monatoj la taŭgan momenton? Mi bedaŭris, ke mi ne evidentigis al li pli klare, ke li ne plaĉas al mi. Sed eble tio ne ŝanĝus la situacion.

Mi atendis kun kreskanta antaŭtimo la finon de la taga laboro. Estis malpli por fari ol kutime, ĉar niaj gemastroj iris manĝi ĉe geamikoj kaj Gajo forestis en Romo. Servinte Petronilan per simpla vespermanĝo, ni jam finis nian laboron. Ĉiuj sklavoj manĝis kune ekstere en la korto por festi liberan vesperon. Mi sidis kun la aliaj virinoj kaj tenis la okulojn firme nelevitaj, kiam Filono aperis. Mi tamen rimarkis, ke la aliaj viroj ridas kaj ŝercas kun li, kvankam mi ne kaptis la vortojn. Sendube ĉiuj sciis, ke mi devos kuŝi kun li tiunokte.

La vespermanĝo daŭris pli longe ol kutime, ĉar ĉiuj estis en gaja humoro, kaj Demetrio disdonis kelkajn el la fruktoj, kiujn oni normale rezervis por la tablo de la mastro. Mi donis mian porcion al Iriso; mi apenaŭ kapablis engluti unu mordaĵon dum la tuta manĝo. La situacio estis neeltenebla, sed ne dezirante ke ĉiuj divenu miajn pensojn, mi devigis min resti en mia loko.

Mi ankoraŭ fiksrigardis malgaje al la grundo, kiam surprizis min tuŝo ĉe mia ŝultro. Estis Iriso. “Venu kun ni,” ŝi diris. “Ni helpos vin pretiĝi.”

En la dormejo Iriso kaj Areskuza vestis min kvazaŭ por geedziĝfesto. Ili eĉ alportis pelvon da parfumita akvo por ke mi lavu min. Areskuza ligis gazan skarpon ĉirkaŭ miaj mamoj kaj Iriso pruntis al mi sian novan robon. Ili kombis miajn harojn kun multaj admiraj komentoj pri iliaj longeco kaj koloro.

“Vi scias, ke vi povus gajni amason da mono per viaj haroj,” Iriso diris.

“Kion vi diras?” mi demandis kun ega surprizo.

“Ĉu vi ne rimarkis la falsajn harojn de la mastrino? Tiu amaso da bukloj ne estas ŝia. Ŝi aĉetas ilin.” Iriso prenis feran buklilon kaj komencis tordi ĉirkaŭ ĝi tufojn de miaj haroj. “Multaj sklavinoj gajnas monon tiel. Ili kreskigas siajn harojn, tiam fortondas ilin por vendi. Precipe la ĝermaninoj. Blondaj haroj estas tre serĉataj.”

“Kaj viaj haroj havas belegan koloron,” aldonis Areskuza. “Vi ricevus por ili bonan prezon.”

“Sed ĉu ne estas danĝere fordoni siajn harojn?” mi demandis.

“Danĝere?” Iriso diris. “Ho, vi volas diri pro sorĉado. Nu, mi ne scias. Amaso da homoj faras tion. Kaj mi neniam aŭdis, ke okazas al ili ia malbono.”

Revenis al mi subita memoro. “Kiam mi estis vendita,” mi diris. “Estis maljunulino, kiu fortondis mian tutan hararon. Miajn harojn, kaj ankaŭ de miaj amikinoj.”

“Do, ĝuste tiel,” diris Iriso. “Ŝi verŝajne bone gajnis per ili. Sed la venontan fojon, vi mem povos vendi ilin. Estas tempo ke vi ekŝparu monon, se vi volas iam liberiĝi.”

“Liberiĝi?” mi ripetis.

“Jes, kompreneble,” Areskuza diris. “Tri mil sestercojn[11] tio kostas por junulino de via aĝo. Sed malmultaj homoj sukcesas en junaĝo. Tamen, se vi plaĉos al Filono, eble vi havos ian ŝancon. Laŭdire li havas belan poteton da ŝparmono kaŝitan en iu angulo.”

Mi retenis mian spiron, kiam ŝi senĝene menciis la liberecon. Kompreneble mi pensadis pri tio la tutan tempon, sed mi neniam antaŭe imagis, ke la ebleco vere ekzistas. Sed nun mi refalis al la fundo, kiam ŝi diris la nomon de Filono.

“Li ne plaĉas al vi, ĉu ne?” diris Iriso.

Mi kapneis, kaj senatende larmoj plenigis miajn okulojn.

“Nu, ne ekploru nun. Vi makulos vian vizaĝon,” Areskuza diris malpacience. “Vin trafis vera bonŝanco, eĉ se vi ankoraŭ ne rekonis tion. Filono estas la plej riĉa sklavo el la tuta domanaro, kaj eĉ la mastro atentas liajn opiniojn. Vi vidas, kiel li vivas: pli kiel civitano ol sklavo. Kaj cetere, li havas tute komfortan laboron. Neniam devas levi ion ajn pli pezan ol grifelo kaj kelkaj pecetoj da vakso. Rajdas al Romo ĉiun duan tagon. Li reportos al vi kelkajn belajn donacojn, se vi plaĉos al li.”

“Ŝi pravas,” Iriso diris. “Mi scias, ke vi ne ŝatas lin, sed provu ne vidigi tion tro evidente. Valoros la penon.”

“Nun ekstaru por ke ni rigardu vin,” diris Areskuza. “Iriso, donu al ŝi la spegulon. Ŝi tute ne rekonos sin.”

Mi rigardis min en la misformita peco de polurita bronzo. Estis vere. Kun la haroj tiritaj malantaŭen kaj aranĝitaj en ellaborita buklo-amaso, mia vizaĝo ŝajnis al mi fremda. Mi ne estis certa, ĉu ĝi plaĉas al mi.

“Bele, ĉu ne?” Iriso diris kun fiero. “Frizado estas mia specialaĵo. Petronila ĉiam diras, ke mi estas la plej bona frizistino, kiun ŝi iam ajn posedis.”

“Bedaŭrinde, ke vi ne vidas la tuton,” diris Areskuza. “Ŝi aspektas kiel diino, ĉu ne, precipe ĉar ŝi estas tiel alta. Sed atentu ne kapti la okulon de la mastro.”

“Ŝi pravas,” Iriso diris al mi. “Ne estus la unua fojo.”

“Estis iu antaŭ ol vi venis,” Areskuza diris. “Dafno. Ŝi estis bona amikino de Iriso, ĉu ne, Iriso? La mastrino ordonis, ke oni vipu ŝin, kaj tiam ŝi estis vendita. Ŝia dorso estis tute kovrita de cikatroj. La mastrino insistis, ke estos aŭ tio aŭ eksgeedziĝo.”

Mi rimarkis ŝoke, ke larmoj fluas laŭ la vangoj de Iriso. “Estis maljuste,” ŝi diris. “Tute ne estis ŝia kulpo. Finfine, se la mastro deziras homon, kion ŝi povas fari?”

Ili silentis momenton, tiam Areskuza diris, “Baldaŭ estos mallume. Ni voku la aliajn por rigardi ŝin.”

Kaj do mi sidis sur la lito en mia pruntita robo, dum Iriso elkuris por alporti Eŭtikian kaj Jukundan. Akteo ne ĉeestis tiun vesperon; ŝi devis servi la mastrinon ĉe ŝia festo. Kiam Eŭtikia alvenis, ŝi petis min ekstari kaj malrapide turniĝi.

“Ne malbone,” ŝi diris finfine. “Vi bone prilaboris ŝin. Kiam mi memoras, kia eta barbarino ŝi estis, kiam ŝi ĵus alvenis...”

Poste ili ĉiuj kisis kaj gratulis min. Mi efektive komencis senti min iom kiel novedzinon, precipe ĉar ili tiel evidente opiniis, ke mi ricevis grandan bonŝancon. Jukunda pruntis al mi brakringon kaj Eŭtikia kun signifoplena rideto enmanigis al mi malgrandan amuleton. Mi rigardis ĝin kun ioma surprizo.

“Ĉu vi ne jam vidis ĉi tian?” ŝi demandis. “Oni certe edziniĝas tre malfrue ĉe vi. Mi atendus, ke junulino de via aĝo rekonu ĉi tion. Jen, lasu min alfiksi ĝin por vi. Ĝi portos al vi bonan ŝancon.”

ŝi kroĉis ĝin al la interno de mia robo, por ke ĝi estu nerimarkebla, kaj tiam malligis mian zonon, kiun ŝi replektis per aparte komplika nodo. “Tio ligos lin al vi pli firme,” ŝi diris.

Mi ne kuraĝis kontraŭstari, sed dum mi sekvis Irison kaj Areskuzan malsupren en la domon mi kaŝe tiris la nodon, provante malstreĉi ĝin. Ili rapidis kun mi tra pluraj ĉambroj kiujn mi ne jam vidis, kaj finfine haltis antaŭ unu el la pordoj.

“Jen ni alvenis,” Iriso diris. “Frapu.”

“Ek,” Areskuza insistis, kiam mi hezitis. “Ne gravas, mi faros mem.”

ŝi frapis, sed kiam la pordo ekmalfermiĝis, ŝi kaj Iriso paŝis flanken, tiel ke mi staris tie sola. Filono ridetis al mi kiam li elvenis. Li intencis ekparoli, sed tiam li rimarkis Areskuzan kaj Irison kaj ĝenata esprimo aperis sur lia vizaĝo.

“Jen via fianĉino,” Iriso diris kun infaneca rido, kaj puŝis min antaŭen.

Filono kondukis min internen kaj fermis la pordon laŭ decida maniero. Ni aŭdis la ridaĉadon de Iriso ekstere en la koridoro kaj Areskuzan kiu provis silentigi ŝin. La ĉambro estis ne tre luma kun fuma odoro pro la oleolampo. Mi rimarkis mallarĝan breton apud la lito, kie estis kruĉo da vino kun du tasoj. Filono tiris min pli proksimen kaj pasigis sian manon tra miaj haroj. Memorante la konsilojn de la aliaj virinoj, mi provis superi mian deziron tuj forfuĝi.

“Supozeble estis ili, kiuj aranĝis tiel vian hararon?” li diris. “Vi devis ne permesi tion. Viaj haroj estas tio, kio elstarigis vin inter la aliaj virinoj.”

Li kondukis min al la lito – ne estis alia sidloko – kaj verŝis por mi tason da vino. Ĝi estis multe pli forta ol tiu, kiun ni kutime trinkis, kaj mi estus preferinta aldoni pli da akvo. Li verŝis alian tason por si mem, kaj kuŝis apud mi sur la lito, apogante sin sur unu kubuto.

“Vi aspektas nerva,” li diris. “Ĉu vi ne havis edzon en via propra lando?”

Mi kapneis.

“Ne timu,” li diris. “Mi ne dolorigos vin.”

Mi ne povas pretendi, ke plaĉis al mi tio kio sekvis, kvankam mi ja vidis lian deziron, ke ĝi plaĉu. Mi ne ŝatis lian palpadon, kaj devis streĉi miajn fortojn por ne fortiriĝi. Lia korpo ŝajnis tiel malvireca: ĝi estis maldika kaj preskaŭ senhara, kaj lia haŭto ŝajnis eĉ iomete parfumita. Cetere li dolorigis min, malgraŭ sia promeso, kaj en difinita momento mi tiom deziregis eskapi, ke mi mordis lin ĉe la ŝultro. Sed strange, li ŝajnis kontenta ke mi mordis lin.

Poste ni restis kuŝantaj sur la lito. Li metis brakon ĉirkaŭ min kaj tiris min pli proksimen, tiel ke mia kapo ripozis sur lia ŝultro. Mi kuŝis malkomforte kaj streĉe, kun mia kolo misturnita al unu flanko. La parfuma odoro de lia haŭto iom perturbis min. Kial viro elektus odori tiel?

“Rakontu al mi kiel oni portis vin al Romo,” li diris. “Vi estis libera antaŭ ol veni ĉi tien, ĉu ne?”

Neniam antaŭe iu petis mian historion, krom Iriso kiu de tempo al tempo demandis, kiel oni faras aferojn en mia lando. Mi apenaŭ sciis kie komenci, kaj krome mi ne sufiĉe bone konis la roman lingvon por rakonti la okazintaĵojn. Hezite mi ekpriskribis la atakon kontraŭ mia vilaĝo. Filono aŭskultis atente: li helpis min kiam mi serĉis vorton kaj faris multajn demandojn pri miaj hejmo kaj popolo.

Kuraĝigite de lia intereso, mi trovis ke la vortoj fluas pli facile kaj ke venas nature al miaj lipoj tute novaj esprimoj, kiujn mi ŝajne iel akiris nerimarkinte. Baldaŭ mi paroladis kun sufiĉa entuziasmo, kaj iĝante pli memfida, mi malproksimiĝis de Filono al pli komforta pozicio. Neniam antaŭe, eĉ en la ŝipo, mi detale pritraktis tiun temon. Tiam la okazaĵoj estis ankoraŭ tro angore freŝaj por ke mi longe prikonsideru ilin, kaj la interparoletoj kun miaj amikinoj estis limigitaj al doloroplenaj, rompitaj frazeroj. Nun la memoroj inundis mian menson, kaj parolante pri ili mi senŝarĝiĝis.

Mi ne tuj rimarkis, ke Filono karesas miajn harojn dum mi parolas. Mi tiom perdiĝis en mia rakonto, ke mi preskaŭ forgesis lin. Je la fino li retiris min al sia flanko kaj kisis min. “Malantaŭ tiu silenta mieno kaŝiĝas pli ol mi imagis,” li diris.

Nelonge poste li endormiĝis. Mi malproksimiĝis de li sur la mallarĝa lito, por ke niaj korpoj ne plu kuntuŝiĝu, kaj pensis pri tio, kio ĵus okazis. Nun mi iĝis virino, kaj tio devus signifi, ke mia vivo ŝanĝiĝos. Se mi estus ĉe mia propra popolo, ĝi signifus, ke venis la momento por lasi miajn gepatrojn kaj ekloĝi en aparta kabano kun mia edzo. Sed ĉi tie mi ne certis, kiun diferencon ĝi faros. Cetere, mi jam suferis tiom da ŝanĝoj, ke ĉi tiu ŝajnis relative malgranda. Kaj krome, mi ne plene komprenis mian situacion. Ĉu oni atendas, ke mi dormu ĉiunokte kun Filono, aŭ ĉu li volas min nur unufoje? Ĉu mi devos resti en la dormejo kun la aliaj virinoj? Kio okazos, se mi gravediĝos?

Al almenaŭ unu el tiuj demandoj venis respondo la postan matenon. Mi ankoraŭ profunde dormis, kiam vekis min Filono. Li flustradis en mian orelon, kaj mi flaris malfreŝan vinon ĉe lia spiro. De tiel proksime li aspektis tute ne alloge. Krusteto malbeligis liajn okulojn, liaj vangoj estis nerazitaj, kaj li havis vundeton ĉe la mentono. En la hela taglumo, evidentiĝis al mi kun aparta klareco, ke li certe havas almenaŭ la duoblon de mia aĝo. “Kion mi faras ĉi tie?” mi pensis. Ignorante ĉiujn bonajn konsilojn, kiujn mi ricevis de la aliaj virinoj, mi fermis miajn okulojn kaj turnis al li la dorson.

Kiam li kisis mian nukon, mi tremis. Li ĉirkaŭbrakis min kaj gratis mian ŝultron per sia malglata mentono. “Venu al mi denove ĉi-vespere,” li diris.

* * *

Malrapide mi alkutimiĝis pasigi la noktojn kun Filono. Komence, mi iris al lia ĉambro nur je lia invito, sed baldaŭ mi vidis, ke li atendas dormi kun mi, kiam ajn li estas en la vilao. Se mi ne venis, li ĉiam demandis min la postan matenon per ofendita tono, kial mi lasis lin tute soleca en lia malplena lito. La sekvo estis, ke mi komencis dormi ĉiunokte en lia ĉambro, se li ne forestis en Romo. En tiuj okazoj mi reiris al mia propra lito en la dormejo, sed en la fino mi ĉesis fari eĉ tion.

Komence mi malŝatis la kontakton kun lia glata korpo, kaj la aferoj, kiujn li faris al mi en la mallumo, tute ne plezurigis min. Foje mi demandis min, kiel estus, se la viro apud mi estus Belinos anstataŭ Filono. Sed malrapide eĉ tio komencis ŝanĝiĝi. Kiam mi vidis la prestiĝon, kiun Filono ĝuis inter la domanaro, mi fieris pri mia kapablo allogi tian viron, kaj kvankam ne aparte plaĉis al mi liaj kisoj, mi estis kontenta, ke li volas doni ilin.

Unu afero, kiu ja plaĉis al mi, estis la donacoj kiujn li reportis el Romo. Kiel Areskuza jam antaŭvidis, li ĉiam reportis ion por mi: brakringon aŭ sekigitajn fruktojn aŭ malgrandan vazeton da parfumita oleo por la bano. Ĉar mi mem havis tiel malmultajn posedaĵojn, estis malfacile ne entuziasmegi pro tiaj donacetoj, kaj kiam li forestis mi senpacience atendis lian revenon por vidi, kion li portos al mi. Tiel mia rezisto iom post iom malfortiĝis, parte ĉar lia komplezemo flatis min, sed ĉefe pro kutimo. Finfine mi alkutimiĝis al lia malvireca korpo, kaj eĉ komencis pensi, ke dolĉodora haŭto tamen ne estas tiel maldezirinda afero.

Nun kiam mi dividis ĉambron kun Filono, mia propra situacio inter la domanaro notinde pliboniĝis. La aliaj sklavoj pli atentis pri mi ol antaŭe kaj alparolis min kun pli da respekto. Eĉ Fortunato ĉesis bati min; verŝajne li ne volis ofendi Filonon. La junaj virinoj lasis min partopreni en iliaj diskutoj kaj sekretoj, kio iom malpliigis mian senton esti eksterulo. Sed mi jam komencis kompreni ilin pli bone, kvankam ilia konduto ofte ŝajnis al mi sen iu ajn racia bazo. Plurfoje ili ĉiuj ekridegis pro io kio laŭ mi estis tute sensenca. Sed ju pli longe mi restis tie, des pli mi ekkomprenis, kiajn aferojn ili trovas amuzaj, kaj mi almenaŭ povis ridi samtempe kun ili, eĉ se mia ridado en la komenco ne estis aparte sincera.

Kvankam Filono estis malkomunikema kun la aliaj sklavoj, enlite li iĝis parolema kaj multe rakontis al mi pri si mem. Li tute entuziasmiĝis dum li parolis, kaj ofte forgesis, ke mi nur kun malfacilo sekvas kion li diras. Plurfoje okazis, ke post longa monologo li konstatis, ke mi komprenis eĉ ne unu vorton. Tiu malkovro ege ridigis lin, kaj li brakumis min kun la vortoj, “Sed ĉu mi atendu, ke barbaro komprenu tiajn aferojn?”

Per tiaj unuflankaj konversacioj mi iom post iom komencis kunfliki lian historion. Filono naskiĝis kiel sklavo en unu el la grekaj urboj en la sudo. Lia patrino mortis kiam li estis sufiĉe juna kaj li mem estis sendita al lernejo: terura loko, laŭ lia priskribo, kie oni konstante batis la infanojn kaj riproĉegis ilin. Poste li revenis al la bieno de sia mastro, kie li laboris kiel helpanto de la librotenisto. La plej timiga momento de lia vivo, laŭ li, venis kiam li finis sian trejnadon kaj aŭdis, ke li estas vendota.

“Mi ne volas diri, ke mi ne deziris eskapi de mia estro Halikono; li konstante kriis kontraŭ mi kaj frapis min. Sed almenaŭ kun li mi konis mian situacion. Kiam oni estas vendota, oni havas neniun ideon, kio okazos. Eble oni estos bonŝanca kaj trovos bonan mastron, aŭ eble oni finiĝos ĉe iu kiu detruos al oni la vivon kaj ordonos vipadon por ĉiu malgranda afereto. La plej malbona situacio estas tio, se oni kaptiĝas en iu kampara bieno, kie oni vidas la mastron nur unu fojon jare kaj li eĉ ne scias, kiel oni nomiĝas. Se la propra mastro ne rekonas onin, oni povas adiaŭi ĉian esperon iam ajn liberiĝi. Kaj tiam plej verŝajne oni laboras sub la rego de iu estro, kiu subnutras siajn kunsklavojn dum li mem forsuĉas la profitojn.”

Tamen, Filono estis bonŝanca. Oni vendis lin al Marko, kiu preferis resti en bona rilato kun siaj sklavoj kaj sufiĉe bone traktis ilin. “Li fieras pri la liberala eduko, kiun li ricevis, kaj plaĉas al li montri sian toleremon. Mi aŭdas lin fanfaroni pri tio al siaj geamikoj. Kelkfoje li eĉ invitas min subteni lin. Kaj poste li donas al mi trinkmonon por ke ĉiuj admiru lian malavaremon.”

Filono havis pli aĝan fratinon, kaj eĉ kiam oni vendis ilin al malsamaj familioj, ili sukcesis resti en kontakto. Ŝi laboris kiel nutristino ĉe riĉa familio, kaj kiam ŝia juna mastro plenkreskis, li memoris sian ŝuldon al ŝi, kaj donacis al ŝi la liberecon. Ŝi loĝis nun en Romo kun alia ekssklavo el la sama domanaro, kiu vivtenis sin per tekstokopiado kaj posedis malgrandan vendejon.

Filono konis ĉiujn privatajn aferojn de la familio kaj multe rakontis al mi pri niaj gemastroj. Li malŝatis Fanian, kiun li konsideris stulta; efektive laŭ lia priskribo la malŝato estis reciproka. “Ŝi liberiĝus de mi, se tio eblus; laŭ ŝi mi havas tro da influo ĉe ŝia edzo. Kiam li apenaŭ aĉetis min, ŝi daŭre provis kolerigi lin kontraŭ mi. Ŝi plendadis pri mi, sed bonŝance li ne atentis ŝin. Li estis sufiĉe saĝa por kredi min kaj ne ŝin.”

Estis Filono, kiu komprenigis al mi fakton kiu ĝis tiam restis por mi tute malevidenta: ke mi apartenas nek al Marko nek al Fania, sed al Petronila. Kiam li malkovris, ke mi ankoraŭ ne konstatis tion, li ridegis. “Ĉu vi volas diri, ke restante ĉi tie jam de monatoj, vi ne scias, kies sklavo vi estas? Vi estas parto de la doto de Petronila.”

“Doto?” mi demandis konfuzite. “Kiam ŝi edziniĝos?”

Filono estis ravita. “Edziniĝos? Ŝi jam edziniĝis, mia ĉarma barbarineto.” Li kisis min, kiel li ĉiam faris kiam mi diris ion, kion li trovis aparte aminda. Iale, ju malpli mi komprenis, des pli li estis kontenta. “Kaj verŝajne vi nun diros al mi, ke vi ne scias, kiu estas ŝia edzo?”

Ne dezirante plu evidentigi mian nescion, mi silentis. Mi ja ĉiam imagis, ke Petronila estas la filino de Marko kaj Fania.

“Vi scias, kiu estas la filo de Marko, ĉu ne? Mia kara ino, ĉu vi havas absolute nenian ideon pri tio, kio okazas en via ĉirkaŭaĵo? La unua afero, kiun faras ĉiu sklavino kiam ŝi aliĝas al nova domanaro, estas informiĝi, kiu estas geedzo de kiu. Nu, vi almenaŭ vidis Gajon.”

“Jes, kompreneble mi vidis Gajon,” mi respondis ĝenate. “Li estas tiu alta junulo kun barbo. Tiu kiu foje revenas de Romo kun Marko.”

“Jen la homo. Li estas la edzo de Petronila. Kaj vi estas ŝia sklavino.”

* * *

Nun kiam mi regule dormis kun Filono, mi akiris la kutimon atendi iom maltrankvile la finon de la monato. Mi ankoraŭ esperis, ke mi iam sukcesos forfuĝi, sed se mi gravediĝus, tio estus multe pli malfacila. Kaj se mi devus prizorgi malgrandan infanon, la ebleco estus perdita por ĉiam. Tial, kiam mi vidis la unuajn sangomakuletojn, kiuj anoncis la komencon de ĉiu menstruo, mi ĉiam spiris pli trankvile.

Estis evidente, ke se mi intencas foriri, mi devas agi rapide. Sed la vero estis, ke miaj fuĝoplanoj estis ekstreme neellaboritaj. Ne estus malfacile por mi forgliti de la aliaj virinoj en la banejo, kaj mi estis sufiĉe certa, ke mi sukcesus retrovi mian vojon ĝis la maro. Sed preter tio, miaj ideoj estis malklaraj. Por transiri la maron necesis ŝipo, kaj por iri en ŝipo necesis mono; mi jam komprenis la fakton, ke en Romo ĉion – eĉ tiajn komplezojn, kiajn ĉe mia popolo ni rigardus kiel devigajn – oni pagas per mono. Kaj mono en si mem, laŭ mia konstato, ne sufiĉis: ankaŭ la kvanto devis esti ĝusta. Ĉio havis sian apartan prezon.

Fakte, mia ŝparaĵo kreskis rapidete. Mi neniam konvinkiĝis vendi mian hararon, kvankam Iriso provadis persvadi min je tio, sed ĉiuj sklavoj ricevis monon en festotagoj, kaj aldonante tion al la pageto kiun mi ricevis pro la legomejo, mi jam posedis belan manplenon da moneroj, kiujn mi kaŝis en rompita poto sub la rosmarenarbusto. Mi tamen dubis, ĉu tiu poteto estos sufiĉe granda por interesi ŝipestron.

Pro la rakontoj de la aliaj mi ja sciis, ke ne malofte sklavoj forkuras. Demetrio kelkfoje revenis de la bazaro kun informo pri iu, kiu ĵus fuĝis el unu el la vilaoj en nia proksimeco. La aliaj

ĉiam aŭskultis atente; ili diskutis la ŝancojn de la fuĝinto kaj esprimis opinion pri la praveco aŭ malpraveco de ties kazo. Per iliaj komentoj mi lernis, ke la plej saĝa rimedo estus celi unu el la grandaj urboj kiel Romo aŭ Ostio[12]. Tion mi povis facile imagi, ĉar kiu rimarkus novulon inter tiuj miloj da vizaĝoj? La ĉefa risko estis kaptiĝi survoje. Kaj la punoj, laŭ la priskribo, estis harstarigaj. Mi horortremis dum mi aŭskultis, kaj ĉirkaŭrigardis maltrankvile, timante ke iu divenis mian penson. La aliaj sklavoj esprimis kompaton al tiuj fuĝintoj, kiuj estis mistraktitaj, sed ĝenerale ili havis malmultan kunsenton kun la aliaj; laŭ ili, ekzistas homoj, kiuj ne rekonas la propran bonan ŝancon, kaj la afero vere ne valoras la riskon.

Tiel la sezonoj pasis dum mi restis ankoraŭ ĉe la vilao, ĉiam kun la espero foriri sed farante tre malmulte por realigi tion. Kaj daŭre reokazis miaj menstruoj, monaton post monato, same regule kiel ondoj kiuj plaŭdetas ĉe la bordo. Tio estis bonŝanca, ĉar ĝi evitigis al mi la neceson fari decidon, sed samtempe mi komencis trovi tion iom stranga. Finfine ja pasis preskaŭ unu jaro de kiam Filono ekdividis kun mi sian liton, sed estis ankoraŭ neniu spuro de ŝanĝoj en mia korpo. Estis vere, ke Filono ofte estis for en Romo, tamen mi ne kredis, ke nur tio povas esti la kialo. Komence la afero ŝajnis al mi nur iom stranga, poste nekomprenebla, ĝis en la fino mi iĝis serioze maltrankvila. Dum mi antaŭe esperis, ke mi ne gravediĝos, nun mi ekdemandis min, kio malhelpas tion.

Pripensinte la situacion, mi estis tute certa, ke la problemo ne estas ĉe mi. Mi tute ne vidis kialon, kial mi ne kapablus naski: mi estis sana, mi havis la ĝustan aĝon, kaj mi sciis, kiel aperigi kreskantajn ĝermojn el la tero. La problemo, tute klare, estis ĉe Filono. Li havis neniun rilaton kun la mondo de aĵoj, kiuj vivas kaj kreskas; li pasigis siajn tagojn enfermite en mallumaj lokoj el ŝtono, kie li gratis simbolojn sur senvivaj tabuletoj. Kun tia kunulo, iu ajn povus sperti malfacilaĵojn por koncipi.

Sed eble la problemo estis ne nur Filono, sed la loko mem. Mi memoris tiun unuan matenon, tuj post mia alveno, kiam oni kondukis min kaj miajn amikinojn en ĉenoj tra la stratoj de Romo (se efektive temis pri Romo; mi nun komencis iom dubi pri tio). En tiu okazo, ni ĉiuj estis trafitaj de la manko de gravedaj virinoj. Sed al ni, kiuj unuafoje vidis la lokon, la afero estis evidenta. Ĝia senfrukteco estis al ni absolute klara. Mi alkutimiĝis je tio intertempe, kaj nun mi ne plu rimarkis ĝin, sed la fakto estis, ke mi estas ĉirkaŭata de malfekundeco. Ĝi rampas laŭ la ŝtonaj muroj, ĝi trempis min ĝis la ostoj, same kiel ĝi jam tratrempis ĉiujn aliajn virinojn. Se mi sufiĉe longe restos, mi komplete trasekiĝos.

Kiam mi konsideris la aliajn loĝantojn de la vilao, mi konstatis, ke neniam mi imagis lokon kun tiom da plenkreskuloj kaj tiom malmultaj infanoj. Marko kaj Fania, laŭ tio kion mi aŭdis, havis nur unu filon, Gajon. Li kaj Petronila geedziĝis ne longe antaŭ mia alveno, sed Petronila ne ŝajnis pli proksima al la gravedeco ol mi mem.

Kaj ĉe la sklavoj, la situacio ne estis pli bona. Eĉ post multjara kunloĝado kun Sekundo, Areskuza havis ankoraŭ nur unu infanon, dum pro sia rilato kun Urbano, Akteo havis du. Iriso nepre ne pasigis ĉiun nokton en sia propra lito, sed oni estus povinta supozi tion, ĉar certe ne aperis evidentaj rezultoj. Estis vere, ke pluraj el la malpli junaj gesklavoj havis plenkreskajn gefilojn: Anto, ekzemple, estis la filo de Demetrio kaj Eŭtikia. Sed la ĉefa impreso estis kvazaŭ pri malaperanta popolo, kiu apenaŭ sukcesas renaski sin en sufiĉa nombro. Kiel malsama estis la situacio en mia vilaĝo! Kiam mi repripensis ĝin laŭ tiu vidpunkto, ĝi aperis al mia memoro kiel loko, kie en ĉiu kabano svarmis infanoj de ĉiuj aĝoj kaj grandecoj.

Krom la malfekundeco de la ĉirkaŭaĵo kaj de la homoj, mi konstatis, ke mi mem preteratentis difinitajn ceremoniojn. Kiam juna virino edziniĝis ĉe mia popolo, ŝiaj parencinoj ĉiam diris sorĉojn antaŭ la pordo de ŝia kabano kaj disŝprucigis semojn sur la pajlon je ŝia edziniĝa nokto. Sed ĉar mi ne konsideris ĝin mia edziniĝa nokto, kiam mi dormis la unuan fojon kun Filono mi tute ne plenumis tiujn ritojn. Eŭtikia ja donis al mi amuleton, sed ĝis nun ĝi ne montris sin aparte potenca.

En mia propra lando mi estus petinta konsilojn de la pli maljunaj virinoj. Estis bone konata fakto, ke eĉ senfrukta paro povas koncipi kiam ili dormas ekstere en la grenokampo en la antaŭvespero de Belteno. Sed estis aliaj aferoj, kiujn ili devis fari samtempe: necesis ankaŭ diri sorĉojn kaj dispremi difinitajn herbojn en la teron sub siaj koksoj. Ĉi tiajn detalojn ne normale konis junaj fraŭlinoj kiel mi. Kaj cetere, la romanoj ne festis Beltenon.

Nun mi aparte sentis la mankon de mia patrino. Estis maljuste, ke oni senigis min je ŝi ĝuste en tiu momento, kiam mi aparte bezonis ŝin. En la daŭro de la tempo mi iom post iom alkutimiĝis al la fakto, ke mi perdis mian familion por ĉiam, kaj ilia memoro afliktis min malpli ol antaŭe. Sed nun la vundo ŝajnis remalfermiĝi kaj same turmentis min kiel dum la fruaj tagoj de mia sklaveco, tiel ke mi reekploris kun pli morda sento de malĝojo ol mi spertis jam de multaj monatoj.

La plorado momente malŝarĝis mian koron, sed viŝinte miajn okulojn, mi tuj demandis min, kion fari nun. Mi ne plu havis patrinon, do mi simple devis elturniĝi sen ŝi kaj peti konsilojn de la aliaj virinoj. Evidente ne havis sencon demandi Irison, kaj mi tute ne intencis konfidi al Akteo aŭ Eŭtikia. La plej bona elekto ŝajnis Areskuza: ŝi ja havis filon, eĉ se nur unu, kaj ŝi estis amikema, larĝkora virino. Ŝi ofte laboradis ekstere en la korto, kie ŝi kardis lanon aŭ prizorgis la kokinojn, do ne devis esti tro malfacile trovi momenteton, kiam mi povos interŝanĝi kun ŝi kelkajn diskretajn vortojn.

Venis mia ŝanco kiam mi devis eliri al la lageto por lavi potojn. Mi ne vidis ŝin en la ĉirkaŭaĵo, sed mi supozis, ke ŝi verŝajne estas en la teksejo. La sola risko estis trovi tie ankaŭ Eŭtikian, kiu certe volos scii, kial mi perdas tempon anstataŭ fari mian laboron. Mi malrapide preteriris apud la pordo kaj rigardis internen. Areskuza diligentis ĉe la teksilo, sed la loko de Eŭtikia vakis. Ĵetinte hastan rigardon ĉirkaŭ la korto, mi ŝtele eniris.

“Estas ankoraŭ frue,” Areskuza diris, kiam mi dividis kun ŝi mian penson. “De kiom da tempo vi restas kun Filono: ĉu de la pasinta somero? Tio estas ankoraŭ eĉ ne unu jaro. Mi estis preskaŭ tri jarojn kun Sekundo antaŭ ol naski Korakson. Kvankam laŭdire, vi barbaroj ja multobligas vin pli facile. Nu, mi havas ideon; vi scias, ke kiam ni iras al la banejo, estas eta altaro al Junono Lucina[13] tuj interne de la urbaj pordegoj. Je nia venonta vizito mi akompanos vin tien, se vi deziras, kaj vi povos proponi al ŝi oferon.”

Tiu ideo ne senrezerve plaĉis al mi, ĉar estus apenaŭ eble por mi viziti la altaron sen ke la aliaj virinoj ekscius pri tio. Mi povis facile imagi la komentojn de Akteo, kiam ŝi malkovros la aferon. Sed mi ne volis diri tion al Areskuza, do mi dankis ŝin kaj turnis min al la pordo. “Aŭskultu,” ŝi diris, kvazaŭ ĵus trafis ŝin subita penso, “provu kapti Filonon en momento, kiam li ne iris al la banejo. Estas tiuj konstantaj banoj kiuj malfortigas lin: kuŝi tie dum horoj kiel boligita fiŝo. Ĉiuj scias, ke kiam viro ĵus venis el la bano, tio ne estas lia plej bona momento.”

La komento de Areskuza trafis min kiel sufiĉe verŝajna. Profundiĝinte en mia penso, mi iris malrapide al la pordo kaj stumblis kontraŭ Eŭtikia, kiu en tiu momento envenis.

“Kion vi faras ĉi tie?” ŝi demandis malafable. “Vi laboras en la kuirejo, ne en la teksejo.”

“Mi... mi nur volis demandi ion al Areskuza.”

“Ho, ĉu vere? Do jen io ankaŭ de mi,” kaj ŝi donis al mi krakan frapon ĉe la brako. “Mi supozas, ke vi perdis ĉi tie duonan matenon por klaĉi.”

Mi puŝis min preter ŝi kaj reiris al la lageto por preni miajn potojn. Tiam mi malhaste revagis al la kuirejo, frotante mian brakon kaj meditante pri la konsilo de Areskuza. Efektive estis vere, ke Filono pasigas amason da tempo ĉe la banejo; li ja diris al mi, ke li kaj Marko iras tien ĉiutage, kiam ili estas en Romo. Tial li ĉiam havis tiun dolĉan odoron, kiu tiom perturbis min en la komenco. Intertempe mi alkutimiĝis al ĝi, kaj nun mi apenaŭ plu rimarkis ĝin. Sed estis klare ke mi pravis, kiam mi suspektis ion ne en ordo pri kunulo, kiu propravole igas sin tiel malvireca. Mi bezonis parulon, kiu odoras je kampoj kaj staloj: ne homon, kiu perdas la duonon de ĉiu posttagmezo por ŝmirigi sin per parfumita oleo. Li efektive malfortigis sin; li forlavis la plej bonan parton de si mem. Tute ne estis mirige, ke li ne kapablas doni al mi infanojn.

Mi ne menciis tiujn pensojn al Filono. Mi jam sufiĉe bone konis lin por scii, ke li verŝajne reagos al la tuta demando per granda indiferento, kaj krome, mi ne estis certa kion li opinius pri mia deziro naski infanon. Mi decidis silenti kaj provi kapti mian ŝancon. Kaj rilate al Junono Lucina, mi atendos iom pli longe, antaŭ ol peti ŝian helpon.

Intertempe, mi memoris ke mi ankoraŭ havas la statueton de la diino Fortuno. Sed mi preteratentis ŝin de kiam mi transloĝiĝis al la ĉambro de Filono. Anstataŭ starigi ŝin kun plena respekto, mi lasis ŝin volvita en tuko kun miaj aliaj posedaĵoj. Almenaŭ tion mi povis korekti senprokraste.

Tuj post la fino de la matena laboro, mi reiris al mia ĉambro. Filono estis en Romo tiutage, do almenaŭ li ne povis postuli de mi klarigon pri tio kion mi intencis fari. Miaj posedaĵoj, kiuj estis nun konsiderinde pli multenombraj ol kiam mi alvenis ĉe la vilaon, estis ŝovitaj unu super la alia en niĉo. Mi puŝis miajn vestojn al la malantaŭo, kaj starigis la diinon en la antaŭa parto kun oferaĵo de floroj ĉe ŝiaj piedoj.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol Filono rimarkis. Li ne estis observema homo. Ni pretigis nin por enlitiĝi, kiam li subite paŭzis dum li malligis sian zonon por demandi, “Kio estas tio? Ĉu vi metis ĝin tien?”

“Ĝi estas mia,” mi diris. “Tiu estas la diino Fortuno.”

“En tiu kazo vi povas ankaŭ forpreni ĝin. Mi ne intencas teni statuojn de la dioj de aliaj homoj en mia ĉambro.”

Verŝajne mi aspektis konsternite, ĉar li venis por sidi apud mi sur la lito. “Kiel mi imagus, ke vi komprenos tiajn aferojn?” li diris, karesante miajn harojn. “Mi scias, ke vi barbaroj estas ege superstiĉaj. Sed mia dio ne permesas, ke mi adoru aliajn diojn. Kaj nun, portu ĝin eksteren. Mi ne povos dormi, dum ĝi restos en la ĉambro.”

Mi rezistis la tenton informi lin, ke li jam ĝuis plurajn noktojn da profunda dormo kun la statuo en sia ĉambro, kaj obeeme portis ĝin eksteren al la koridoro. Troviĝis tie malplena niĉo, en kiu mi respekte aranĝis la statueton kaj la florojn. Mi esperis, ke tia traktado ne ofendos la diinon, kaj flustris al ŝi, ke morgaŭ mi serĉos pli taŭgan lokon.

Tiu estis unu el la tre malmultaj okazoj, kiam Filono menciis al mi siajn strangajn kredojn. Eble li supozis, ke mi ne komprenos, kaj efektive la temo ne aparte interesis min. Ĝi ŝajnis same malproksima de mia persona sperto kiel tiuj signoj, kiujn li gratis en vakson, aŭ la misteraj agadoj, kiuj okupis lin kaj Markon kiam ili estis en Romo. Tamen mi ofte aŭdis la komentojn de la aliaj sklavoj pri la opinioj de Filono, kaj iliaj rimarkoj jam donis al mi impreson pri lia dio.

Kiel unua afero, la dio de Filono estis ekstreme ĵaluza. Li ne permesis al siaj sekvantoj oferi al aliaj dioj aŭ eĉ eniri iliajn sanktejojn kaj templojn. Tio igis min supozi, ke li certe estas ekstreme potenca, ĉar li ne timas ekmiliti kontraŭ ĉiuj aliaj dioj. Alia eco estis tio, ke neniu, inkluzive de liaj propraj sekvantoj, konis lian aspekton, kaj do neniu iam ajn povis fari de li statuon. Tial liaj temploj ĉiam havis malplenan ĉambron en la mezo.

Certe ŝajnis al mi, ke kelkaj el liaj postuloj estas sufiĉe strangaj. Mi jam aŭdis, ke liaj viraj sekvantoj devas fortranĉi la pinton de sia peniso kiel signon de sia dediĉo, kvankam mi dubis, ĉu tio povas esti vera. Almenaŭ Filono ne estis farinta tion. Mi ankaŭ ne kredis kelkajn el la aliaj rakontoj, kiuj atingis min: ekzemple ke dum unu tago el ĉiuj sep, liaj sekvantoj ne rajtas bruligi fajron.

Sed mi ne demandis Filonon pri tiuj aferoj. Kiel mi jam klarigis, ili ne aparte interesis min, kaj mi ne volis instigi lin al unu el liaj longegaj komentaroj. Ĉar finfine, kiel li mem ofte diris, kiom barbaro povas kompreni pri tiaj demandoj?

* * *

Estis granda ŝoko por ni ĉiuj, kiam oni vendis Jukundan. Neniu el ni havis eĉ ideon pri tio, kion ŝi faris; komence ni nur sciis, ke eksplodis terura sceno en la domo de la mastro. Mi mem kompreneble ne vidis ĝin, sed mi aŭdis la rakonton poste de Iriso. Ŝi diris, ke la mastrino kriegis insultojn kontraŭ Jukunda, batis kaj skuis ŝin, kaj tiris ŝin ĉirkaŭ la ĉambro per la haroj. Tiam, kvazaŭ tio ne jam sufiĉis, ŝi ordonis, ke oni vipu ŝin.

Anto estis la homo, kiun Fania ĉiam venigis en tiaj okazoj. Li nur malvolonte obeis; fakte oni devis sufiĉe longe serĉi lin, sed fine li ne havis elekton krom fari tion, kion la mastrino postulis. Iriso rakontis al mi, ke Fania staris apude por kontroli, ke li bone plenumu la taskon, dum Marko ŝvebis senefike en la ĉirkaŭaĵo kaj klopodis, ne tre konvinke, trankviligi sian edzinon.

Mi en la komenco konsciis nur pri nekutime streĉa etoso en la korto, kun homoj kiuj neklarigeble eniris kaj eliris, aliaj kiuj serĉis Anton per laŭtaj vokoj, dum pluraj grupetoj murmuris inter si en la anguloj. Iom poste mi vidis Irison kaj Akteon, kiuj gvidis Jukundan al ŝia ĉambro: ŝia robo mispendis, ŝiaj haroj estis freneze distaŭzitaj, kaj ŝia vizaĝo aspektis nekredeble verda. Mi ne plu vidis ŝin tiutage.

Mi ne havis eblecon informiĝi pri la okazintaĵo, ĝis mi eksidis post la tagmanĝo por ŝpini kun la aliaj virinoj.

“Kiu imagus, ke farus tion Jukunda,” Areskuza komencis. “Mi neniam estus atendinta de ŝi tian aferon. Ŝi ne ŝajnis tia homo.”

“Ne necesis, ke ŝi estu tia homo,” Akteo rebatis senpacience. “Tia homo estas la mastro.”

“Do, kial ŝi silentis pri la afero?” Iriso volis scii. “Kaj kiam ĝi okazis? Mi ne komprenas, kiel ili sukcesis teni ĝin sekreta.”

“Ĉu vi ne memoras, kiam ŝi ŝanĝis sian ĉambron?” Akteo diris. “Kaj tiam ŝi restis tute sola en tiu ĉambreto super la provizejoj.”

“Sed tio estis antaŭ amaso da tempo,” Iriso diris. “Estis kiam alvenis Barbara, kaj ni bezonis pli da spaco en la dormejo.” ŝi kliniĝis antaŭen por preni manplenon da lano el la sako. “Do tial oni translokis ŝin.”

Mi aŭskultis kun miro, kaj demandis min, ĉu mi ĝuste komprenis. Jukunda ĉiam ŝajnis tiel malverva kaj silentema, ke mi ne povis imagi, ke iu ajn viro interesiĝus pri ŝi, se li efektive entute rimarkus ŝin.

La postan tagon ŝi reaperis, eĉ pli silentema kaj deprimita ol kutime. Ŝia vizaĝo estis gratita kaj kontuzita. Post malmultaj tagoj oni portis ŝin al la bazaro. Mi malkovris tion nur kiam ŝi estis jam for; ŝi adiaŭis Areskuzan kaj Eŭtikian antaŭ ol foriri, sed tute ne provis paroli kun ni ceteraj. Eble ŝi estis tro malĝoja. Areskuza diris al ni, ke ŝi ploris kiam ŝi prenis sian lokon apud Anto kaj Demetrio sur la ĉarego.

Demetrio faris sian eblon por trovi por ŝi bonan postenon. Li informis nin poste, ke ŝi estis vendita al bakisto, prospera ekssklavo, kiu aĉetis ŝin kiel donacon por sia edzino.

* * *

Mi tuj sciis, kiam mi iĝis graveda. Mi estis irinta al la banejo en tiu posttagmezo kaj mi sentis min freŝa kaj plena je energio. Filono, aliflanke, revenis malfrue de Romo kaj ne havis tempon por bani sin. Estis seka, venta tago meze de la vintro, kaj malgraŭ la malvarmo li estis polvokovrita kaj ŝvita. Fakte, li almenaŭ en tiu okazo odoris tiel, kiel laŭ mia opinio viro devus odori.

La monato malrapide proksimiĝis al sia fino, kaj mi nombris la tagojn kun kreskanta ekscito dum mia suspekto iĝis definitiva. Kiam la plena signifo de mia stato trafis min, ŝajnis al mi, ke mi estas levita el mia ĉiutaga ekzisto al nova horizonto, kie ĉio brilas en la lumo de mia nuna situacio. Mi sentis min apartigita de la normalaj okazaĵoj en mia ĉirkaŭaĵo, kaj ŝajnis al mi strange, ke mi plu sekvas mian regulan rutinon kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis. Mi memoras momenton, kiam mi staris en la kuirejo kun miaj brakoj profunde plonĝigitaj en amaso da pasto, mirante pro la eksterordinara okazaĵo, kiu jam komencis disvolviĝi. Ŝajnis al mi, ke ekde nun mi povos dividi mian vivon en du partojn: antaŭ ol mi gravediĝis, kaj poste.

Filono ŝajnis sufiĉe kontenta, kiam mi informis lin. Kompreneble li ne volis tro klare malkaŝi tion; do li nur diris, “Mi esperis, ke se iam mi havos filon, li ne naskiĝos sklavo. Sed nun, kiam mi liberiĝos, necesos elaĉeti ankaŭ lin.”

Malrapide la tempo pasis. Mi sentis kiel mia bebo kreskas kaj moviĝas interne de mi, kaj imagis, kiel mi parolos al ŝi per mia propra lingvo kaj rakontos al ŝi pri la lando, kie mi naskiĝis. Eble ni iam povos vojaĝi tien kune, kaj mi montros al ŝi la lokon, kie troviĝis mia hejmo. Sed tiam mi ektimis pro miaj fantazioj. Restis ankoraŭ monatoj ĝis la nasko, kaj tre facile io povus misiĝi dum tiu tempo. Mi sciis, ke estas malsaĝe tro emociiĝi pri tiu delikata nova vivo, kiu ankoraŭ devas superi tiom da danĝeroj. Sed mi ne povis subpremi min.

Venis la printempo. Mi laboris longajn horojn ekstere en la libera aero, kaj ĝuis la varman sunon kaj la ventetojn, kiuj karesis mian haŭton. Ne plu sentiĝis la morda malvarmo de la vintro, sed la suno ankoraŭ ne atingis sian plenan ardon, kiel okazos pli malfrue en la jaro. En mia lando, ni konsiderus ĉi tion perfekta somera vetero.

Mi subite konstatis, ke mi kantas la kantojn de mia infaneco: tiujn, kiujn mi kantis unue al Tasgjos kaj poste al Makaros. Sed tiuj memoroj provizore perdis sian kapablon vundi min. Mi rerigardis al tiu alia mondo kaj al tiu junulino, senscia pri ĉio ekster sia propra vilaĝeto, kiu nun apenaŭ plu ŝajnis rilati al mi mem. Ankoraŭ kantante, mi daŭrigis mian laboron.

* * *

Mi jam proksimiĝis al la fino de mia gravedeco, kiam Iriso diris al mi, “Povus esti, ke vin trafis bona ŝanco.”

“Kial?”

“Ĉar Petronila estas graveda.”

Mi estis kontenta pri tiu novaĵo. En tiu periodo mi havis nur bonajn dezirojn por iu ajn virino, eĉ Petronila, kiu dividis kun mi la ĝojon de la gravedeco. Mi demandis, “Kial tio estas bonŝanca por mi?”

“Ĉu vi ne komprenas: ŝi bezonos nutristinon. Kaj oni certe ne elspezos amason da mono por nutristino, kiam oni jam havas vin surloke en la vilao.”

“Kio estas nutristino?”

Iriso klarigis, dum mi aŭskultis kaj provis kompreni. Ĝi ŝajnis iomete simila al vartopatrino, sed tio kio estis por mi absolute nekomprenebla, estis kial Petronila dezirus, ke ŝian infanon vartu sklavo. Estis vere, ke ankaŭ mia frato Atepilos havis vartogepatrojn, sed tiuj estis Isarninos kaj Lavenja, kiuj estis ne malkonsiderindaj homoj en nia vilaĝo. Alie la afero vere ne havus sencon. Iriso almenaŭ sukcesis komprenigi al mi, ke iĝi vartistino estas unu el la plej feliĉaj sortoj, kiuj povas trafi sklavinon.

“Vi tute ne bezonos labori, krom por prizorgi la infanon, kaj oni grasigos vin kiel porkon. Sed jen la plej bela afero: la bebo memoros la guston de via lakto ĝis la fino de sia vivo. Kaj se ĝi travivos, kiam ĝi plenkreskos, ĝi estos danka al vi. Kaj poste, precipe se temos pri knabo, estas sufiĉe da ŝancoj, ke vi ricevos vian liberecon. La sola problemo povus esti viaj ruĝaj haroj.”

“Kio?” mi diris, konsternite.

“Ĉiuj scias, ke ruĝharaj virinoj ne donas bonan lakton.”

Tio estis novaĵo por mi, kaj mi meditis pri la informo. Estis sufiĉe multaj ruĝharulinoj en mia vilaĝo, inter kiuj estis ankaŭ kompreneble mia patrino, sed mi neniam aŭdis, ke ilia lakto estas malsama ol tiu de aliaj homoj.

Oni ne povis nei, ke la romanoj multerilate estas ekstreme lertaj – ili sciis, kiel kreskigi rikoltaĵojn tute ne konatajn ĉe mia popolo – sed ofte trafis min la penso, ke ili ne estas tiom lertaj, kiom ili ŝatas supozi. Pli ol unu fojon mi aŭdis ilin fari aserton, kiun mi tuj rekonis kiel evidentan sensencaĵon, ĉar en mia lando ni ĉiam diris precize la malon. En aliaj cirkonstancoj certe ne estus veninta al mi la ideo disputi pri vaste akceptataj opinioj, sed ekloĝinte ĉe la romanoj mi malkovris, ke eĉ la plej lertaj homoj kapablas engluti rakontojn, kiujn eĉ infano ne devus kredi.

* * *

Mia filo naskiĝis en aŭtuna vespero je la komenco de mia kvara jaro kiel kaptito. Ĉeestis Eŭtikia kaj Areskuza, kaj viŝinte la bebon kaj enlitiginte lin apud mi, ili vokis Filonon kaj Demetrion. Filono tuj aperis kun nekutime maltrankvila esprimo, sed li ne volis tuŝi la bebon antaŭ la alveno de Demetrio. “Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj,” li diris.

Li tute nerviĝis, kiam li vidis min karesi la bebon kaj kroĉi lin al mia mamo. “Atendu, ĝis Demetrio rigardis lin,” li diris. “Estas malbona ideo tro ligiĝi al li, ĝis vi estos certa, ke vi rajtos teni lin.”

ŝajnis al mi, ke oni subite ponardis min en la brusto. Akra doloro tratranĉis min, precize kiel okazis, kiam oni mortigis Elvisan. “Kion vi diras, kion vi diras?” mi kriis.

“Ne maltrankviliĝu, estas nenio,” li provis konsoli min. “Demetrio diris al mi, ke se la infano estos sana, li ricevis permeson agnoski ĝin.”

Sed mi jam tro ploregis por aŭskulti lin. Mi forte premis la bebon kontraŭ mia brusto kaj balanciĝis de unu flanko al la alia. Tra nubo de larmoj mi vidis Demetrion enveni, kaj sentis, ke oni levas mian filon el miaj brakoj. Demetrio atente ekzamenis lin, turnis lin kaj movis liajn membrojn. Tiam li metis lin en la brakojn de Filono kun la vortoj: “Li estas en ordo. Mi informos Petronilan.”

Estis Petronila, kiu nomis nian bebon. Ŝi diris, ke li estu Oresto. Sed ne gravis al mi, kiel la romanoj volas nomi lin. Mi jam decidis, ke lia vera nomo estos Rigotamos.

Oni sendube imagus, ke mi estis ĝojplena pro la scio, ke mi ĵus naskis fortan, sanan infanon. Sed ial ne estis tiel. Dum la postaj tagoj mi ploris preskaŭ senĉese. Mi nutris la bebon kaj prizorgis lin, sed mi tute ne trovis en li plezuron. Tio estis ĉefe pro la konstato, ke mia filo apartenas ne al mi, sed al Petronila. Se ŝi volus fari tion, ŝi estus povinta ŝovigi lin sur la rubejon en la momento de lia naskiĝo kaj lasi lin tie ekstere por morti pro malvarmo kaj malsato. Mi daŭre demandis min, kial mi tiom deziris venigi lin en la mondon, sciante ke li estos kondamnita pasigi sian vivon en sklaveco. Certe estus preferinde tute ne havi infanon, se nur tian estontecon mi povus prezenti al li.

Alia afero, kiu multe ĉagrenis min dum tiu periodo, estis mia diseco de mia propra familio. Mi antaŭe supozis, ke mi superis tion, precipe dum la gravedeco, sed nun mi vidis, ke ne eblas forgesi tiel facile. Mi imagis, kio okazus, se mi estus edziniĝinta al Belinos. Mi bildigis min, kiu kuŝas sur la pajlo en nia kabano, dum mia patrino kaj mia onklino kaj ĉiuj aliaj parencinoj venas por helpi min kaj por admiri la novan aldonon al la familio. Makaros certe dezirus teni la bebon kaj ludi kun li, kiel ankaŭ mia plej juna fratineto, kiu mem estis nura bebo, kiam mi laste vidis ŝin. Kaj eble mia alia fratino Tasgjon estus ankoraŭ fraŭla...

Mi ne scias kial okazis, ke mi multege pensis pri Tasgjon dum tiu periodo. Finfine, ŝi tre verŝajne estis la sola membro de mia familio, kiu postvivis la atakon, kaj kvankam mi neniam havis kun ŝi aparte bonan rilaton, venis al mi nun la ideo, ke plaĉus al mi revidi ŝin. Mi ofte scivolis, kion ŝi kaj Alisa faris, kiam ili elrampis el sia kaŝejo. Almenaŭ ili estis duope, kaj eble ili poste trovis aliajn travivintojn. Eble ili ankoraŭ estas tie, inter la restaĵoj de nia vilaĝo. Aŭ ĉu ili foriris por ekloĝi en alia fortikaĵo ekster la vojo de la roma armeo?

Kun tiaj malgajaj pensoj mi pasigis la unuan monaton. Mi tute ne sukcesis ĝui la fakton, ke mi ne devas labori, kaj ke mi havas nenion por fari krom prizorgi min kaj la bebon. La aliaj virinoj estis tre entuziasmaj; ili portadis specialajn manĝaĵojn por mi kaj amuletojn por Oresto, sed min ĝenis ilia troa atentemo kaj precipe la senĉesa fluo da konsiloj, per kiuj ili insiste regaladis min. Mi deziris nur tiri la litokovrilon super mian kapon kaj forŝlosi ilin por ĉiam.

Filono estis komplete senkomprena. “Vi volis filon, ĉu ne, kaj nun vi havas. Do kial vi konstante ploras?”

En la sama tago, kiam Oresto la unuan fojon ridetis al mi, Eŭtikia informis min, ke mi devos reiri al la kuirejo. Mi rajtos teni apud mi la infanon, ŝi aldonis, ĉar neniu alia en la vilao povos nutri lin por mi, sed mi ne devos permesi, ke li malhelpu min ĉe mia laboro.

La postaj monatoj tute ne estis tiel malfeliĉaj, kiel la unua. Finfine pasis la stato de senespero, kiu tiel furioze atakis min post la nasko. Ĝi malaperis same subite, kiel ĝi alvenis. Komence mi ne povis tute kredi tion. Mia antaŭa malĝojo estis tiel konkreta, tiel tuŝebla, ke nun ŝajnis, kvazaŭ oni levis de mi pezan ŝarĝon; kaj pasis iom da tempo antaŭ ol mi sukcesis plene konvinkiĝi, ke ĝi ne revenos. Mi pensis pri ĝi preskaŭ kiel vivanta estaĵo, kiu eble ankoraŭ atendas min ie embuske, ĝis venos la ĝusta momento por saltegi. Ĉiumatene kiam mi malfermis miajn okulojn, mi demandis min kun malcerteco, kiel mi fartas. Tute ne surprizus min malkovri, ke mia deprimeco revenis dum la nokto; kaj ĉiumatene mi konstatis kun granda kontento, ke tamen ĝi ne revenis.

Mi laboris kun Oresto volvita en ŝalo kiu pendis de mia ŝultro, laŭ la kutimo de la virinoj ĉe ni. Kelkfoje mi streĉe vindis lin kaj metis lin en krude ĉizitan lulilon, kiun Eŭtikia de ie havigis al mi. Fortunato ne plendis, se mi ofte devis ĉesigi mian laboron por eksidi antaŭ la fajrejo kun la bebo ĉe mia mamo, malgraŭ la alproksimiĝo de la Saturna festo, por kiu li bezonegis mian helpon ĉe la preparlaboroj. Fakte, mi baldaŭ konstatis, ke beboj sufiĉe plaĉas al li. Mi plurfoje malkovris lin, kiu balancis la lulilon en libera momento dum la pretigo de unu el siaj naŭzaj saŭcoj; aŭ en aliaj okazoj mi aŭdis lin grunti raŭkajn karesvortojn, kiam li supozis, ke neniu aŭskultas. Kiam la bebo iom kreskis, li donis al li malnovajn potojn aŭ kulerojn kiel ludilojn, kaj plurfoje mi devis interveni, por ke li ne proponu al Oresto tute maltaŭgajn manĝaĵojn por maĉi.

Rilate al Filono, aliflanke, kvankam li certe fieris, ke li sukcesis produkti filon, li ŝajnis rigardi lin ĉefe kiel ĝenaĵon. Li koleriĝis, kiam Oresto malhelpis lin dormi, kaj estis tute furioza en difinita okazo, kiam la bebo makulaĉis lian tunikon. Li plendis, ke li ne trovas spacon en sia propra lito, kaj mi kredas, ke pli ol unu fojon li preskaŭ volis postuli, ke mi forportu mian infanon kaj reiru al la dormejo. Ĝuinte de tiom da jaroj la privilegion de sia propra ĉambro, li verŝajne ofte demandis sin, kial li estis tiom malsaĝa proprainiciate ekdividi ĝin kun alia sklavo.

La printempo estis malvarma tiujare kun ofta pluvado, sed sufiĉe agrabla kiam la vento forblovis la nubojn dum kelkaj horoj kaj la suno aperis. Mi ĝuis unu tian momenton, sidante kun Oresto iun tagon sur la benko ekster la kuirejo, kiam Eŭtikia aliris min kun Fania. Konfuzite mi ekstaris kaj malkroĉis la bebon de mia cico, je kio elŝprucegis lakto en granda arko kaj pafis Faniann rekte en la brusto. Ŝi aspektis ekstreme ĝenata – sendube ŝia robo estis tre multekosta – sed ŝi ne komentis.

“Jen, sinjorino, al ĉi tiu sklavino abundas lakto,” Eŭtikia diris kaj prenis Oreston el miaj brakoj. “Kaj vi vidas kiel ŝia infano kreskas.”

“Sed ŝi havas ruĝajn harojn,” Fania diris.

“Tio estas vera, sinjorino. Sed tamen, vi vidas, ke ŝia infano estas granda kaj sana.”

Mi aŭdis nenion plu ĝis mallonge antaŭ ol Petronila devis naski. Eŭtikia diris al mi, ke Fania superis siajn dubojn pri miaj ruĝaj haroj kaj decidis utiligi min kiel nutristinon. “Kompreneble, vi devos demamigi Oreston.”

“Demamigi lin?” mi kriis kun hororo. “Sed kiel mi povos fari tion? Estas tro frue.”

“Ne tiom,” ŝi diris senindulge. “Kaj tamen vi rajtas plu teni lin ĝis Petronila naskos. Poste, Areskuza prizorgos lin.”

“Sed mi kapablas nutri du infanojn,” mi kriis en senespero.

“Certe vi kapablas. Kaj la sklavo kiu progresas, estas tiu kiu obeas ordonojn.”

Ne eblas priskribi mian malĝojegon dum la postaj tagoj. Kiam mia infano ridis al mi, mi povis pensi nur pri la disigo kiu ŝvebas super ni ambaŭ, kaj kiam Petronila atingis la lastajn tagojn de sia gravedeco, mi ne povis alkroĉi lin al la mamo sen pensi, ke eble temas pri la lasta fojo. Vere timigis min ankaŭ la scio, ke li estos en serioza danĝero, kiam li estos senigita de mia lakto. Ĉiuj scias, ke eĉ tute bonfarta infano povas en la daŭro de malmultaj tagoj malsaniĝi, ricevante nur pankaĉon kaj kaprinan lakton. Eĉ la patrino mem de Petronila apenaŭ estus povinta atendi la naskon de ŝia infano kun pli maltrankvila koro ol mi. Mia ĉefa espero – mi ne hontas konfesi tion – estis, ke ĝi mortu je la nasko, tiel ke ŝi ne plu bezonos nutristinon.

Vidante mian staton, Filono mallaŭdis mian malsaĝecon, kaj ripetis la vortojn, kiujn mi jam aŭdis de Iriso. “Neniu infano iam ajn forgesas la virinon, kiu nutris lin ĉe sia mamo. Se temos pri knabo, iam li estos la mastro ĉi tie, kaj se vi indulgos lin dum li estos malgranda, poste vi ricevos vian rekompencon. Tiel mia fratino ricevis sian liberecon.”

Sed tute ne povis konsoli min tia pala espereto pri libereco post dudek jaroj kontraŭ la tuja certeco, ke oni intencas forpreni de mi mian infanon, kvankam Eŭtikia promesis al mi, ke tio daŭros mallonge. “Nur ĝis li forgesis la odoron de via lakto. Tiam vi rajtos repreni lin kaj varti la du infanojn kune. Mi ne volas perdi la laboron de du virinoj pro prizorgado de beboj.”

La infano de Petronila estis fakte knabino. Eŭtikia kaj Fania ĉeestis dum la nasko, krom ŝia propra patrino, kaj oni tuj vokis min al la litoĉambro por nutri la novnaskiton. Mi jam tiomege ploris anticipe al la perdo de Oresto, kiun mi ĵus transdonis al Areskuza antaŭ pluraj horoj, ke ne plu restis al mi eĉ unu sola larmo.

Mi ja demandis min, kiel estos nutri la bebon de Petronila, sciante ke ŝi prenas la lakton kiun mi devis doni al mia propra filo. Sed kiam oni metis la etan Tulian en miajn brakojn, mi sciis, ke mi tamen ne povas kulpigi ŝin. Ŝi ŝajnis tute malgranda kompare kun Oresto, kaj vidante ŝian ruĝan vizaĝeton, mi memoris lin tuj post la nasko. Estis neeble ne senti al ŝi korinklinon.

Tiunokte mi apenaŭ povis dormi pro la penso pri mia propra bebo senigita de mi. Areskuza faros sian eblon, kompreneble, sed kiam li bezonos min kaj malkovros mian mankon, neniu povos konsoli lin. Verŝajne li ploros dum horoj.

Mi dormetis maltrankvile, daŭre drivante inter sonĝoj kaj vekiĝo. Dum mi tremis je la sojlo de la dormo, mi konfuziĝis pro la sensaĵo de tiu eta korpo kontraŭ la mia, simila kaj tamen malsimila al mia propra infano. Mi ne povis klare difini miajn emociojn rilate al ŝi. Unuflanke mi jam amis ŝin, kaj konsolis min la tuŝo de ŝia varma buŝeto kiu suĉis de mia mamo. Samtempe mi deziregis malkovri, ke per ia miraklo la bebo kiun mi tenas en miaj brakoj montriĝu esti ne tiu de Petronila sed tamen la mia.

Dum la plej mallumaj horoj de tiu longa nokto mi ekpensis pri mia patrino, kiu fordonis sian plej aĝan filon, por ke lin vartu ŝia kuzo kaj lia edzino. Ŝi jam sciis, kompreneble, ke tio okazos, ĉar la afero estis aranĝita eĉ antaŭ la nasko de Atepilos; kaj krome, tio estis la kutimo ĉe ni. Sed tamen, mi scivolis, ĉu ŝi ne multe suferis, kiam alvenis la momento por transdoni lin, kvankam ŝi sciis, ke tio estos avantaĝa por li, kaj ke Isarninos kaj Lavenja traktos lin kiel sian propran filon.

En la mateno Eŭtikia envenis por porti al mi bovlon da lakto kaj bonkvalitan blankan panon de tiu speco, kiun oni kutime donas al la sklavoj nur dum la Saturna festo. Mi demandis ŝin, kiel fartas Oresto, sed ŝi nur respondis iom malpacience, ke ne necesas maltrankviliĝi kaj ke Areskuza scias, kiel varti infanon.

Kondiĉe ke mi ne permesis al mi pensi pri Oresto, la sekvantaj tagoj estis tre facilaj. Mi ne devis labori kaj ricevis multon por manĝi; fakte oni traktis min, preskaŭ kvazaŭ mi mem ĵus naskis. Unu fojon tage oni vokis min kaj Tulian, kaj tiam mi devis porti ŝin laŭ la koridoro al la ĉambro de ŝia patrino, kiu ankoraŭ kuŝis sur sia lito. Ĉi tie oni atendis, ke mi staru apud la muro por respekte rigardi dum Petronila kaj la du avinoj ĝoje babiletas al la bebo kaj pasigas ŝin inter si. Sed tuj kiam Tulia iomete malkvietiĝis kaj ekploretis, mi ricevis la ordonon reporti ŝin al la sklavejo.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol Petronila ekhavis lakton. Iriso diris al mi, ke ŝi terure suferas pro ŝvelintaj streĉitaj mamoj, varmegaj je tuŝado. Ŝia patrino kaj Eŭtikia dancadas ĉirkaŭ ŝi kiel du nervaj kokinoj, almetante tukojn jen varmajn jen malvarmajn, kaj provante ĉiurimede elpremi la nedeziratan lakton. Se ŝi ekhavos febron en ĉi tiu momento, tio povus esti ekstreme danĝera. Mi aŭskultis kun mirego, kaj pensis interne de mi, ke ŝi ricevis nur tion, kion ŝi meritas. Malbenu ŝin Junono, kial ŝi ne simple prenas sian bebon kaj alkroĉas ŝin al la mamo? Tiam mi povos rehavi la mian, kaj ni ambaŭ fartos pli bone.

Inter aliaj postuloj, mi estis devigata transloĝiĝi el la ĉambro de Filono. Ŝajne, nutristinoj ne rajtas dormi kun viro. Oni klarigis al mi, ke tio malbonigos la lakton, kvankam oni tute ne menciis tion, kiam la bebo estis Oresto. Mi kaj Tulia ricevis malluman ĉambreton en la ĉefa parto de la domo, tamen en flanka koridoro, kie ne ĝenos la gemastrojn la sono de ploranta bebo aŭ la vido de sklavino, kiu preterglitas en sia malpura mantelo.

Mi estis kontenta, ke mi almenaŭ ne devis reiri al la dormejo. Mi aŭdis de Iriso, ke la sklavinoj estas tute kunpremataj de kiam alvenis la patrino de Petronila. Ŝi kunportis du servistinojn, kiuj ekloĝis kun la aliaj virinoj; unu dormis en la lito de Speo, kaj Akteo estis tre malkontenta pro la neceso dividi kun ŝi sian liton. La malnova ĉambro de Jukunda restis vaka. Oni foje diskutetis planojn por anstataŭigi ŝin, sed en la fino okazis nenio, precipe ĉar Speo estis jam sufiĉe kreskinta por helpi sian patrinon pri la ne malgranda tasko aranĝi la hararon de Fania kaj ŝmiri ŝian vizaĝon per la pluraj tavoloj da ŝminko.

Post duona monato mi rajtis repreni Oreston. Mi timis, ke li intertempe forgesis min, sed preninte lin en miaj brakoj, mi tuj vidis, ke ne. Li ekploris sed ne serĉis la mamon; anstataŭe li metis du fingrojn en sian buŝon kaj eksuĉis ilin ŝmacante. Mi dormis tiunokte premate inter la du infanoj en la senfenestra ĉambreto de Tulia. Se unu el ili ploris, mi turnis min al tiu por preni ĝin en miaj brakoj; kaj se mia propra filo foje ricevis iom da tiu valorega lakto, kiun oni konsideris tro bona por esti nutraĵo de sklavido, nu, neniam iu malkovris la aferon.

Mi baldaŭ trovis, ke varti Tulian estas tre malsama afero ol varti Oreston. Li ĉiam estis trankvila kaj neplorema; li ne estis tre aktiva kaj se mi metis lin en difinitan lokon, li restis tie sen protesti. Li povis dum horoj ludi per la samaj du bastonetoj aŭ rigardadi la abelojn, kiuj ŝvebis super la rosmareno, dum mi laboradis ĉe la legomejo. Tulia, aliflanke, estis tute malkontenta, se mi ne konstante lulis ŝin aŭ babilis al ŝi aŭ saltigis ŝin sur miaj genuoj. Se mi demetis ŝin de mia ŝultro dum kelkaj minutoj por kuŝigi ŝin en la lulilon, ŝi tuj komencis tordiĝi kaj plendi, ĝis post mallonga tempo ŝi tiel laŭte kriegis, ke mi nepre devis repreni ŝin. Kaj kiam ŝi lernis rampi, ŝi postulis mian plenan atenton. Se mi dum momenteto forprenis de ŝi miajn okulojn, ŝi tuj trovis ian petolaĵon: ĉu faligi poton da bolanta saŭco, ĉu malŝpini la lanon, kiun mi ĵus ŝpinis. En tiu periodo Oresto apenaŭ ekfaris siajn unuajn malsekurajn paŝojn, kaj ne malofte okazis, ke mi kuregis el la kuirejo pro kriego lia, por malkovri ke Tulia kaptis lin ĉirkaŭ la kruroj kaj tiris lin al la grundo.

Kiam ŝi mem lernis marŝi, ĉia trankvilo estis for. Mi preskaŭ freneziĝis dum mi provis daŭrigi mian laboron kaj samtempe teni ŝin sub kontrolo. Ŝajnis, ke ŝi nepre volas dronigi sin en la lageto aŭ provoki la anserojn elbeki ŝiajn okulojn, kaj min teruris la penso pri tio, kio okazus ne nur al ŝi, sed ankaŭ al mi, se iu akcidento trafus ŝin, dum ŝi estus sub mia respondeco. Iam okazis, ke ŝi eĉ eliris tra la ĉefa pordego, kaj mi nur rekaptis ŝin post panika serĉado tra la tuta vilao.

ŝi adoris Oreston kaj sekvis lin ĉie, sed malkiel li, kiu ŝajnis instinkte kompreni, ke difinitaj aferoj estas danĝeraj kaj evitindaj, ŝi havis neniun koncepton pri singardo. Ŝi konstante kuregis laŭ deklivoj kaj stumblis, aŭ grimpis sur altajn lokojn de kie ŝi ne povis malsupreniri, kaj restarigite sur la grundo de preterpasanta sklavo, ŝi tuj refaris precize la saman aferon. Dudek fojojn en unu mateno ŝi venadis al mi ploregante post sia lasta akcidento, sed preskaŭ meze de krio ŝia atento estis kaptita de nova interesaĵo, kaj ŝi denove forfulmis.

Kompreneble ĉiuj gesklavoj adoregis ŝin. Ili konstante kisis ŝin kaj regalis ŝin, dum ili ofte preteratentis mian pli trankvilan filon. Mi devas konfesi, ke en la komenco mi estis iom ĵaluza. En la fino mi tamen komprenis, ke se la homoj ŝajnas favori ŝin super li, ne temas pri la simpla fakto, ke ili trovas ŝin pli aminda. Ĉar kun sia brakringo el vera oro kaj sia juvela fibulo en la formo de eta Kupido, ĉu ŝi ne estis tre speciala persono? Nature la homoj aparte atentis ŝin.

La sola homo, kiu ŝajnis imuna kontraŭ ŝia ĉarmo, estis ŝia propra patrino. Petronila venigis ŝin preskaŭ ĉiutage, kutime en tiu preciza momento, kiam Fortunato aparte bezonis mian helpon por pretigi la tagmanĝon. Tiam mi devis rezigni pri ĉio por kuri eksteren kaj serĉi Tulian. La preferata okupo de la du infanoj estis ludeti en la koto apud la lageto, kaj Tulia kompreneble estis tute malkontenta pro la interrompo. Ŝi komencis protesti eĉ antaŭ ol mi ekprenis ŝin, kaj mi devis forporti ŝin dum ŝi ploregis kaj tordiĝis, por lavi kaj vesti ŝin per tuniko el la plej bona egipta lino, por ke ŝi konvene prezentiĝu al sia patrino.

Mi kutime trovis Petronilan en la ĝardeno, kie ŝi oscedis sub la kolonaro. Foje ŝi tenis objekton, kiu aspektis kiel volvaĵo el rigida flava materialo kovrita de malgrandaj signetoj; restinte tiel longe kun Filono, mi nun povis rekoni la fakton, ke ŝi legas. Kiam ŝi vidis Tulian, ŝi demetis la volvaĵon por saluti sian filinon per ĝojaj krioj kaj esprimoj kiel “trezoreto de panjo”. Sed sidante sur la genuoj de sia patrino, Tulia rapide enuis, kaj tre baldaŭ ŝi glitis al la grundo por esplori la ĝardenon. Nerezisteble logis ŝin la fontano – tion mi bone komprenis, ĉar ĝi fascinis ankaŭ min – kaj ŝia ĉefa ambicio estis sufiĉe alproksimiĝi al ĝi por kapti la akverojn en sia mano. Petronila tuj vokis al mi, apenaŭ turnante sian kapon, “Prefere vi forportu ŝin de tie”. Tio estis mia signalo por reporti Tulian al la sklavejo, dum ŝi denove kriegis sian proteston.

Post la tagmanĝo mi portis la du infanojn al la ĉambro de Tulia, kaj kuŝis kun ili sur la lito. Se ni fermis la pordon, la ĉambro estis pli nigra kaj silenta ol la interno de kovrita grenputo, do ni neniam komplete enŝlosis nin. Tulia aparte ŝatis la rakonton pri la ruĝhara reĝino en sia batalĉaro. Mi stumblis iomete, kiam mi la unuajn fojojn rakontis ĝin; estis malfacile por mi rediri la konatajn vortojn per la lingvo de la romanoj, kaj tiuj esprimoj, kiuj iam tiom plaĉis al mi – la fiŝoj en la riveroj, la ŝtonetoj ĉe la bordo kaj tiel plu – iel ne sonis tiel trafaj. Mi bedaŭris, ke Oresto neniam aŭdos ilin per la ĝustaj vortoj.

Fininte la rakonton, mi kantis kelkajn el la kantoj, kiujn mi lernis de mia patrino. Oresto amegis tiujn kantojn, kaj petegis min ripetadi ilin. Sed Tulia jam sentis dormemon. Ŝi komencis tireti mian robon, kion mi rekonis kiel signon, ke ŝi serĉas la mamon, do mi ŝovis la ŝtofon al unu flanko por ke ŝi alproksimiĝu. Mi etendis mian brakon por enpreni ankaŭ Oreston, kaj premite agrable kune, kun la knabineto en la mezo, ni endormiĝis ĉiuj tri.

* * *

Mi estis jam sep jarojn en la vilao kiam Fortunato mortis. Li aspektis malsane de iom da tempo, sed subite lia stato rimarkinde malboniĝis, kaj post nur kelkaj monatoj li iĝis tiel pala kaj kaduka, ke li estis apenaŭ rekonebla. Kvankam li ne estis plendema, estis evidente, ke li suferas neelteneblajn stomakokramfojn. Plurfoje dum li donis al mi ordonon, li devis interrompi sin por ekpremegi sian bruston kaj kliniĝi antaŭen pro la doloro. Li rezistis tiom longe kiom eblis, sed estis klare al ĉiuj, ke restas al li malmulta tempo.

Marko liberigis lin tuj antaŭ la fino. Tio ne multe utilis al li, sed almenaŭ li povis morti libera. Li postlasis sian tutan ŝparaĵon al sia amikino en la apuda vilao. La mono sufiĉis por ke ŝi elaĉetu sin, kvankam en la praktiko tio ne faris grandan diferencon. Ne havante alian lokon kien iri, ŝi pluservis ĉe la vilao kie ŝi antaŭe laboris kiel sklavo.

La nova kuiristo estis junulo; iun pli malsimilan al Fortunato ne eblus imagi. Li estis malgranda, maldika homo, kun memkontenta maniero kaj tre alta opinio pri sia kapablo. Lia unua ago estis kritiki ĉion, kion li trovis, kaj plendadi, ke la kuirejo estis multe pli bone organizita ĉe lia antaŭa posteno. Tio vekis en mi deziron defendi la memoron de Fortunato. Mi ja estis ŝatinta la malĝentilan kuiriston malgraŭ lia malpaciencemo, kaj ĉagrenis min la spektaklo de ĉi tiu juna pretendulo, kiu rigardis kun malestimo la konservaĵojn de la pasinta somero dum li klarigis, kiel li mem farus ilin pli bone. Cetere, mi jam lernis fari aferojn laŭ la metodo de Fortunato, kaj mi tute ne deziris rekomenci de la komenco kun nova homo.

Apolonio enkondukis amason da novaj receptoj, rearanĝis la provizejojn, kaj ĝenerale kreis konfuzon. Tamen li plaĉis al Fania; li konstante ŝajnigis konsulti ŝin kaj cedi al ŝiaj opinioj kun okulfrapa elmontro de entuziasmo kaj respekto. Ankaŭ Hermeso ŝatis lin, kaj ensorbis ĉiun vorton kiun li diris pri tio, ke oni aldonu pinĉaĵon da asafetido al unu plado kaj manplenon da pinkernoj al alia. Hermeso komencis pasigi multe pli da tempo en la kuirejo ol antaŭe, kvankam tio ne ŝajnis al mi havi grandan sencon, konsidere ke li nun havis malmultan esperon plibonigi sian propran pozicion, krom se Apolonio mortus.

Apolonio ĝuis paroli pri si mem, kaj laŭ tio kion li mem rakontis, oni kredus, ke ĉiuj virinoj trovas lin nerezistebla – aŭ eble estis li, kiu trovis ĉiujn virinojn nerezisteblaj. Sed ne gravis, ĉar almenaŭ min li neniam ĝenis. Kiel ambicia junulo, li certe rekonis la fakton, ke estus frenezaĵo komenci sian karieron per malrespekta ago kontraŭ Filono. Li tre prudente ignoris ankaŭ Irison; ŝi nun pasigis preskaŭ ĉiun nokton kun Anto, kaj ĉar Anto estis la filo de Demetrio, sendube Apolonio konstatis, ke estus plej saĝe eviti kverelon ankaŭ kun li.

La problemo estis, ke novulo ĉe la vilao nepre devis renkonti rigoran konkurencon. Speo preskaŭ atingis maturecon, sed Demetrio jam duone promesis ŝin al Klemento, la persona servisto de Gajo. Se Speo havus la rajton aŭdigi sian opinion, ŝi tre verŝajne preferus Apolonion; ne nur lia aĝo estis multe pli proksima al la ŝia, sed krome li estis tia homo, kia facile sukcesus per kelkaj glataj esprimoj delogi ŝian atenton por si mem. Sed neniu konsultis Speon, kaj Apolonio estis multe tro lerta por malamikigi siajn kunsklavojn.

Anstataŭ implikiĝi en disputo pri Speo, li decidis celi ŝian patrinon. Akteo estis tute preta ĝui la flatadon de ĉi tiu alloga junulo, kvankam ŝi havis almenaŭ dekon da jaroj pli ol li. Sed ŝi absolute ne intencis perdi sian normalan prudenton, kaj certe ne ĝis tia grado, ke ŝi konsentus dividi kun li ĉambron. Ŝi estis plene kontenta resti en la dormejo kaj elekti inter la viroj laŭplaĉe.

En la daŭro de la tempo mi alkutimiĝis al la kapricetoj de Apolonio kiel mi antaŭe alkutimiĝis al tiuj de Fortunato. Ĉar mi estis pli aĝa ol li, li ne povis timigi min kiel verŝajne estus okazinta antaŭ kelkaj jaroj. Krome mi estis la vartistino de Tulia, kio donis al mi ioman prestiĝon inter la domanaro, kaj la sklavoj rekonis ankaŭ mian influon ĉe Petronila. En la malmultaj okazoj kiam ŝi malvolonte eniris la korton, ŝi nun agnoskis mian ĉeeston per apenaŭ perceptebla kapoklino, dum estis klare al ĉiuj, ke ŝi ne eltenas Apolonion. Se Fania ne ĉeestis, ŝi kutime lasis la kuirejanojn organizi sin mem. Sume, la vivo rapide renormaliĝis post la morto de Fortunato, kaj kvankam li multe mankis al mi en la komenco, lia memoro baldaŭ velkis, kvazaŭ li neniam ekzistis.

* * *

Oresto ĉiam estis trankvila kaj pensema knabo, kaj dum li kreskis, mi komencis rimarki fortan similecon al lia patro. Eble tio trafis ankaŭ Filonon, ĉar li traktis Oreston laŭ pli pacienca kaj bonhumora maniero ol li iam ajn montris al aliaj homoj. Plurfoje mi malkovris ilin kune sidantaj, dum Oresto atente aŭskultis unu el tiuj detalegaj klarigoj de Filono. Estis klare, ke Filono jam ekinstruas al nia filo la misterojn de sia profesio, kaj kvankam tio estis neevitebla, mi devas konfesi, ke ĝi ne aparte plaĉis al mi. Mi sciis, kompreneble, ke ĝi estas bona profesio por sklavo; ĝi donos al Oresto la eblecon atingi potencan pozicion inter la domanaro kiam li plenkreskos, kaj eventuale eĉ mem gajni iam sian liberecon. Sed la vero estis, ke mi ne elektus vidi mian filon pasigi sian vivon enfermite en senaeraj ĉambroj, kliniĝante kun kurba dorso super vaksa tabuleto.

Filono fieris pri Oresto, kaj ofte kaptis la okazon por lin elmontri. Foje li venis en la kuirejon por serĉi lin. Ŝajne li volis prezenti lin al vizitanto, kiu atendis ekstere. Mi iris voki Oreston kaj survoje rimarkis la vizitanton; li estis fortika barbulo kun afabla mieno. Oresto kaj Tulia estis ludantaj apud la ŝtipejo. Ili konstruis ellaboritan objekton el lignopecoj, kaj fiere informis min, ke ĝi estas batalĉaro. Oresto grumblis, kiam mi diris, ke oni serĉas lin, sed li obeeme ekstaris kaj sekvis min al la korto.

“Jen mia filo,” Filono diris. “Kaj lia patrino,” li aldonis kiel krompenson. Al Oresto li klarigis, “Ĉi tiu estas via onklo Stefano.” Tiam mi komprenis, ke evidente temas pri lia bofrato.

Ili forsendis Oreston kun monereto de lia onklo, dum mi reiris al mia laboro. La viroj sidis sur la benko tuj ekster la kuireja fenestro, kaj ilia interparolado flosis internen tra la malfermitaj klapoj.

“Do, kien vi planas iri?” Filono demandis.

“Mi konsideras transloĝiĝi al Prenesto,” Stefano respondis. “Unu el la fratoj loĝas tie, kaj laŭ lia informo estas nur unu alia kopiisto en la tuta urbo. Verŝajne ne estos probleme por mi restarigi mian entreprenon.”

“Tio estas sufiĉe proksima al Romo,” Filono komentis.

“Ĝuste tiel. Tiel mi povos resti en kontakto kun ĉiuj okazaĵoj. Mi esperas, ke kiam la situacio iĝos pli trankvila kaj la homoj jam forgesis la dekreton, mi povos reiri. Eble post unu-du jaroj.”

“Kaj ĉu do ĉiuj fratoj foriras el Romo?” Filono demandis.

“Nur tiuj, kiuj estas konataj al la sinagogaj instancoj – kaj kompreneble tio signifas ĉiujn ĉefajn aktivulojn. La aliaj ne estas konataj, kaj neniu informos pri ili, se ili evitos fari bruon dum kelkaj monatoj.”

“Sed kiel la imperiestro ekaŭdis pri tiu kverelo? Li kutime estas sufiĉe bona amiko de la judoj.”

“Kredeble, ĉiuj en la kvartalo aŭdis pri ĝi. Pluraj el la fratoj iris grupe al la sinagogo en Suburo[14] por diskonigi nian aferon. Sed vi scias, ke multaj el la tradiciistoj ne konsentas, ke necirkumciditaj konvertitoj parolu en la sinagogo, precipe kiam ni ekprezentas niajn proprajn opiniojn anstataŭ nur ripeti tion, kion ĉiuj jam scias. Pluraj el la regulaj ĉeestantoj provis elirigi ilin, la fratoj rifuzis eliri, kaj la afero rapide iĝis vera batalo. En la fino unu el la tradiciistoj estis trapikita, kaj li mortis post kelkaj tagoj. La tradiciistoj atendis nur ion tian. Ili plendis al la instancoj, kaj nun la imperiestro ordonis, ke ĉiuj nazaretanoj foriru el Romo.”

“Kaj ĉu vi sukcesis trovi novan ejon en Prenesto?”

“Mi okupiĝas pri tio de kelkaj tagoj. Mia patrono[15] donis al mi rekomendoleteron al unu el siaj amikoj en Prenesto, kaj mi esperas, ke tiu povos helpi min lui taŭgan lokon por mia laboro.”

La du viroj ekstaris kaj malrapide formoviĝis de la fenestro, dum mi iris eksteren por porti la legomoŝelojn al la kunikloj. Do, la bofrato de Filono venas loĝi en Prenesto. Tio devas signifi, ke venos ankaŭ lia fratino: tiu kiu laboris kiel vartistino, kaj ricevis sian liberecon. Mi scivolis, kia homo ŝi estas.

Mi ĉiam konsciis, ke Oresto tute ne havas parencojn en la vilao krom mi kaj Filono. Estis vere, ke li neniam sentis la mankon, dum li povis ludi kun Tulia kaj loĝi inter la aliaj gesklavoj. Areskuza kaj Sekundo estis preskaŭ same bonaj kiel veraj geonkloj, dum Iriso kaj Speo similis pli aĝajn kuzinojn. Sed mi neniam sukcesis konvinki min, ke tio estas precize la sama afero. Ĉar tamen, se oni estas sklavo, ĉiam ekzistas la risko ke oni iam estos vendita kaj forsendita al nova familio, kaj tiam ĉiuj geamikoj simple perdiĝos. Parencoj, male, restas ĉiam parencoj, en ĉiaj cirkonstancoj.

* * *

Oresto estis ankoraŭ tute malgranda, kiam Filono ekinstruis al li legi kaj skribi. Mi trovis lin iun tagon gratanta sur peco de rompita poto per malnova grifelo. Mi unue supozis, ke li enprofundiĝis en iu ludo – li estis nekredeble pacienca, kaj ofte okazis, ke li pasigis duonan matenon komplete perdite en iu mistera agado, kiun li mem inventis – sed tiam mi rimarkis, ke la signoj, kiujn li lasis sur la poto, similas tiujn kiujn mi ofte vidis Filonon fari.

“Kion vi faras?” mi demandis scivole.

“Paĉjo diris, ke mi kopiu ĉi tion. Ĝi estas beta.”

“Kio estas beta?”

“Tio estas la nomo de ĉi tiu litero.”

Tiu klarigo tute ne lumigis por mi la aferon, sed mi rigardis pli detale la vicon de gratetoj. Pro familiareco mi de longe perdis mian timon de tiuj malgrandaj signetoj, precipe kiam mi malkovris, ke eĉ Demetrio kaj Anto havas ioman scion pri ili. La signoj faritaj de Oresto estis ĉiuj samaj, sed unu estis pli malgranda kaj pli zorge formita ol la aliaj.

“Ĉu ĉi tiun signon vi devas kopii? Atentu, vi faras ilin tro grandaj. Kaj tiu de paĉjo estas pli elstara malsupre.”

“Ankaŭ mi volas fari,” diris Tulia. Ŝi puŝis min flanken kaj kaptis la potopecon el la mano de Oresto. Li provis rekapti ĝin, kaj dum ili luktis la peco falis kaj rompiĝis. Oresto komencis plori, dirante ke li devas montri ĝin morgaŭ al paĉjo, kaj ankaŭ Tulia tuj ekploris, verŝajne esperante, ke tiel ŝi saviĝos de frapo. Finfine mi sukcesis silentigi ilin, kaj proponis, ke ni rekomencu per nova potopeco. Estis multaj malnovaj potoj sur la rubejo; efektive mi forĵetis unu la antaŭan tagon.

Post protestoj, ke tio ne taŭgas kaj ke paĉjo koleros, Oresto malkontente konsentis. Do ni reprenis la poton kaj disrompis ĝin. Ĝi estis olea kaj ranca interne, sed ni elektis fragmenton pli-malpli similan al tiu, kiun Filono donis al Oresto, kaj frotpurigis ĝin per tero. Tiam mi zorge gratis sur ĝin signon precize kiel tiun faritan de Filono, antaŭ ol forporti Tulian por kardi lanon, por ke Oresto finu sian taskon sen pliaj ĝenoj.

Ĝuste pere de Oresto mi laŭgrade komprenis pli pri la opinioj kaj kredoj de Filono. Li dediĉis multe da tempo por klarigi ilin al la infano, kiu kompreneble poste ripetis ĉion al mi. Tiel mi malkovris, ke la dio de Filono loĝas en la ĉielo, de kie li povas rigardi la homojn malsupre, por certiĝi ke ili obeas lin. Li donis tre rigorajn regulojn al siaj sekvantoj pri la maniero, laŭ kiu ili vivu, el kiuj la plej grava estis tio: ke ili ne adoru iujn ajn el la aliaj dioj. Ĉi tiu ŝajnis al mi ekstreme malmorala postulo. Se neniu farus la konvenajn oferojn al la aliaj dioj en la taŭgaj okazoj, povus vidiĝi la plej teruraj aferoj: la greno ne kreskus, okazus inundoj aŭ granda sekeco, kaj la dioj forlasus siajn templojn por iri al aliaj urboj, kie oni traktas ilin pli respekte.

Sed Oresto interrompis min kiam mi diris tion, por deklari ke tio ne gravus, ĉar paĉjo diras ke la aliaj gedioj fakte ne estas veraj dioj sed nur malicaj spiritoj, kaj ke lia dio estas pli potenca ol ĉiuj el ili kune. Mi opiniis tion sensencaĵo, kaj tion mi diris. En tiuj landoj trans la maro, kie mi pasigis la plej grandan parton de mia vivo, ĉiu tribo kaj popolo havis siajn proprajn diojn, kiuj ĝin estigis kaj protektadis. Tra mia tuta infaneco la dioj de mia popolo prizorgadis mian vilaĝon kaj montradis al ni sian bonan volon. Efektive mi devis agnoski, ke ili ne sukcesis defendi nin kontraŭ la pli potencaj dioj de la romanoj, sed ĝis tio okazis, ili bone gardis nin. Mi vidis neniun kialon por nomi ilin malicaj.

En alia tago Oresto rakontis al mi, ke laŭ paĉjo, lia dio estas la kreinto de la suno kaj la luno, kaj la maro, kaj ĉiuj arbaroj kaj riveroj kaj montaroj; li diris, ke ne estas vere, ke ĉiuj tiuj lokoj havas propran spiriton, ĉar ekzistas nur unu dio, kiu regas ilin ĉiujn. Mi ne sukcesis kompreni, kiel li povas diri ion tian. Necesas loĝi nur mallongan tempon apud rivereto aŭ arbaro por ekkoni ĝin kaj senti ĝian spiriton; kiel oni povas aserti, ke tiu spirito ne ekzistas?

Tiam Oresto informis min, ke iam la dio de Filono mem venos malsupren al la tero por igi sin reĝo. Kiam tio okazos, ĉiuj kiuj obeis liajn leĝojn ricevos rekompencon, dum la aliaj estos punataj. Aŭdante tion, mi ĉirkaŭrigardis maltrankvile.

“Vi neniam diru tion, kiam iu eble aŭskultas,” mi diris. “La homoj povus supozi, ke vi volas alian reĝon anstataŭ la imperiestro.”

Sed Oresto perfekte similis sian patron. Li tute ne aŭskultis min; li estis tro interesata pri sia propra rakonto pri iu viro, kiu iradis por averti ĉiujn, ke lia dio alvenas kaj ke ili pretiĝu. Tiu homo estis tre potenca kuracanto, kaj kiam liaj malamikoj provis mortigi lin, li revenis al la vivo tri tagojn poste. Nun li loĝas en la ĉielo, kie li atendas la momenton, kiam lia dio resendos lin al la tero kiel grandan reĝon.

Tio ŝajnis al mi tre danĝera afero por rakonti al infano, kaj mi miris, ke Filono ne konstatis tion. Ofte ŝajnis al mi, ke li atendas tro multe de nia fileto kaj parolas pri temoj tro malfacilaj por lia aĝo. Mi ĉiam memoras la okazon, kiam Oresto diris al mi, ke la tero ne estas plata, sed ronda kiel pomo.

“Tio ne estas ebla,” mi protestis. “Via patro ne intencis diri tion. Certe vi miskomprenis.”

“Mi ja komprenis,” li insistis. “Paĉjo diris, ke ĝi estas ronda kiel granda ronda ŝtonego, kaj se oni vojaĝus sufiĉe longe, en la fino oni revenus al la loko de kie oni ekiris. Sed tio daŭrus jarojn kaj jarojn, ankaŭ trans la maron, kaj tial ankoraŭ neniu tion faris.”

“Eble li volis diri, ke ĝi estas ronda kiel telero,” mi sugestis.

“Ne; li diris kiel pomo.”

En la fino mi ne sukcesis konvinki lin, kaj li foriris en tre malbona humoro. Li estis aparte obstina infano, kaj kiam ideo fiksiĝis en lia kapo, estis maleble decidigi lin ŝanĝi ĝin. Kaj rilate al lia patro, malgraŭ siaj strangaj kredoj li tamen estis nura viro kun la samaj bezonoj kiel ĉiuj aliaj. Mi kuŝis iun nokton en la lito kun la du infanoj, kiuj dormis ĉe mia flanko, kiam mi aŭdis gratadon ĉe la pordo. Estis Filono.

“Vere mankas al vi spaco tie,” li komentis. “Kial vi ne venas por iom da tempo al mia ĉambro?”

“Mi ne povas: eble vekiĝos Tulia. Mi estos en vera kaĉo, se iu aŭdos ŝin plori dum mi ne ĉeestos.”

Kompreneble, li tuj komencis grumbli. Kiam li deziris ion por si mem, tute ne interesis lin la ebleco, ke li kaŭzos problemojn por alia homo. Do post iom da diskutado mi konsentis ŝovi la dormantajn infanojn al la fino de la lito, kaj Filono englitis apud mi.

Turmentis min la postan tagon la timo, ke eble mia lakto vere acidiĝis. Sed Tulia ne kondutis malsame ol kutime, kaj mi vidis, ke mi kaŭzis neniun misaĵon. Post tio, Filono sufiĉe ofte venis al mia lito kiam la du infanoj jam dormis, tamen li ĉiam reiris al sia propra ĉambro antaŭ la mateno. Tiu aranĝo tre bone konvenis al ni ambaŭ.

* * *

Oni sendis Oreston frue al la lernejo; li estis inteligenta knabo, kaj cetere, la homoj preferas, ke iliaj sklavoj rapide finu sian trejnadon por ke ili kiel eble plej junaj ekfaru ian utilan laboron. Bonŝance estis lernejo sufiĉe proksime, en la urbeto kie ni kutimis iri al la banejo, do oni ne forsendis lin, kiel kelkfoje okazas. Li devis ellitiĝi antaŭ la sunleviĝo por piediri ĉiumatene al la lernejo kaj reveni, elĉerpite, en la posttagmeza varmego.

Komence li mankis al Tulia, kaj ŝi daŭre vagis en mia ĉirkaŭaĵo dum mi laboris, grumblante ke ŝi ne scias kion fari. Petronila kelkfoje kunportis ŝin en la portolito, kiam ŝi iris matene ĉe siajn amikinojn, sed ne estis surprize, ke Tulia neelteneble enuis dum tiaj vizitoj, se ne troviĝis aliaj infanoj kun kiuj ludi.

Vekiĝinte iun matenon, ŝi plendis pri gorĝodoloro. Mi donis al ŝi tranĉaĵon da pano trempitan en mielo kaj oleo, kaj ne plu pripensis la aferon. Sed jam en la posttagmezo ŝi estis varmega kun febre ruĝaj vangoj, do mi enlitigis ŝin. Ŝi ĵetis sin de unu flanko al alia la tutan nokton, kaj en la mateno Demetrio rajdis al apuda vilao, kie unu el la sklavoj estis aparte lerta pri miksado de drogoj kaj kuracaj trinkaĵoj. Laŭ mia opinio, la romanoj donas tro da fido al tiaj homoj. Dum Tulia ŝvitis sur la lito, brulante pro febro, mi decidiĝis rezigni pri la dubindaj konsiloj de aliuloj por mem okupiĝi pri la afero. Mi sukcesis sufiĉe revigligi ŝin por ke ŝi kraĉu sur panpecon, kiun mi enterigis kun la konvenaj sorĉoj, dum la suno subiris. Sed eĉ tio ne efikis. Nur malmultajn tagojn daŭris la afero.

Ĉar ŝi estis tiel juna – ŝi havis nur kvin jarojn, kiam ŝi mortis – oni ne trovis tion necesa, doni al ŝi tre pompan funebran ceremonion. Mi estis tiu, kiu havis la taskon gardi ŝian korpon. Mi sidis kun ŝi la tutan nokton, kaj plenvoĉe vekriis en tiuj momentoj, kiam la malĝojo supervenkis min. Petronila restis kun mi dum la unua parto de la nokto, kaj ni du lamentis kune, forgesante dum kelkaj horoj la diferencojn, kiuj apartigis nin.

Oni portis ŝian kadavron la postan tagon al la tombejo tuj ekster la pordegoj de la urbo. Mi estis la sola homo, krom ŝiaj gepatroj, kiu akompanis ŝin. Mi ne rajtis adiaŭi ŝin per kiso, sed mi rigardis de malproksime, dum ŝia patro flamigis la ŝtiparon. Mi diradis al mi mem, ke ŝi baldaŭ ekiros al nova vivo; kaj kiam la flamoj kaŝis ŝian korpon, mi deziris, ke tiu vivo estu feliĉa kaj daŭru pli longe ol ĉi tiu. Sed al mi, kiu postrestis por daŭrigi mian ekziston sen ŝi, konsolo ne estis donita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.