La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

Mi dormis tiunokte en la longa mallarĝa ĉambro, kiun mi jam vidis, kiam mi ŝanĝis miajn vestojn. Ni dormis tie kvarope: estis mi, du aliaj virinoj, kaj knabineto. Mi iom konfuziĝis pro la malkovro, ke mi dormos en la lito apud tiu de Iriso. Mi rigardis ŝin kaŝe dum ŝi senrobiĝis. Kompreneble, ŝi ne demetis la suban tunikon, sed laŭ mia impreso, ŝia tuta korpo estas nigra, eĉ la partoj kovritaj de la vestoj.

Dorminte tutan monaton sur lignaj tabuloj kaj ŝtonaj pavimoj, mi trovis la liton ekstreme komforta, kvankam mi estis iom maltrankvila pro ĝia alteco super la planko. Poste, kiam mi alkutimiĝis al la lito, tio ŝajnis al mi stulta aranĝo, ŝtopi la pajlon en sakon kiel solidan blokon, tiel ke oni ne povas krei por si neston, kiel oni farus se la pajlo restus en libera amaso sur la grundo. Sed la romanoj havis tiom da kutimoj, kiujn mi trovis strangaj! Cetere, en tiu unua nokto ĝi estis nur la lasta el la sennombraj novaj spertoj de la tago. Mi estis tiom elĉerpita pro ĉio kio okazis al mi, ke mi tuj endormiĝis.

Kiam mi vekiĝis la postan matenon kaj memoris, kie mi estas, mi deziris nur refermi miajn okulojn kaj regliti en senkonscion. Sed Iriso skuis mian brakon dum ŝi ripetadis tiun vorton, kiun mi rekonis kun peza koro kiel mian novan nomon. Mi ne havis elekton krom leviĝi kaj alfronti tion, kion alportos al mi la tago.

Komence, nur malmulto estis distingebla per la malforta lumo. Mi rigardis eksteren tra unu el la mallarĝaj senŝirmaj malfermaĵoj, kiuj servis kiel fenestroj, kaj retiriĝis kun ŝoko. Mi jam forgesis, ke ni troviĝas alte super la tero. Ekstere, la suno ankoraŭ ne leviĝis, kaj la lastaj paliĝantaj steloj briletis en la griza ĉielo de frua mateno.

Kiam mi returnis min al la ĉambro, mia koro saltegis. Sur la planko, duone kaŝita sub unu el la litoj, estis malgranda ŝirita objekto. Mi tuj rekonis ĝin: ĝi estis la ĉifono donita al mi de Elvisa. Verŝajne ĝi falis el sub mia zono, kiam mi ŝanĝis mian robon la antaŭan tagon, kaj bonŝance la malpacienca virino ne rimarkis ĝin. Mi ĝoje ĝin reprenis kaj formetis inter la faldoj de mia robo, ĵurante, ke estonte mi ĉiam kaj ĉiame tenos ĝin ĉe mi.

Iriso gvidis min malsupren al la kuirejo – mi ne estus trovinta ĝin sen helpo – kaj lasis min kun Fortunato. Li donis al mi malmolan, sekan panon por manĝi kaj tason da akvo, sed eĉ la akvo havis metalan guston, kvazaŭ oni ne ĉerpis ĝin el la rivero sed longe tenis ĝin en fermita ujo. Tiam li kondukis min al granda ligna meblo, plena je ŝvelanta pasto. Estis tiom da ĝi, ke ĝi eĉ puŝis supren la kovrilon. Fortunato ŝovis siajn brakojn en la mezon de la pufa amaso, kaj ĝi refalis kun elspiro. Ŝajne li deziris, ke mi knedu ĝin. Mallerte, mi provis imiti la movojn, kiujn mi ĵus vidis lin fari. Mi ja kutimis knedi panon, kompreneble, sed neniam mi devis trakti kvanton tiel grandegan, kaj cetere, li faris ĝin laŭ alia maniero ol tiu, kiun mi lernis de mia patrino. Post kelkaj minutoj, li staris apud mi kriante kaj frapis min per branĉeto, kiun li hazarde tenis en la mano por kirli miksaĵon, varmigatan tiumomente super la fajro. La frapo ne aparte dolorigis, tamen mi estis ĉagrenita kaj ŝokita. Kion li volas de mi? Mi ja faras mian eblon.

Tiel pasis la mateno. Fortunato donis al mi unu taskon post alia, sed kion ajn mi faris, li estis malkontenta. Mi devis purigi legomojn de nekonata speco; mi devis frotlavi potojn ekstere en la lageto; mi devis kirli densan miksaĵon, kiu boletis super la fajro – kaj tuj kiam mi ekfaris ion, li aperis ĉe mia flanko kun koleraj krioj kaj batis min per la unua ilo, kiu venis al lia mano. Tio jam estis sufiĉe malagrabla en si mem, sed por pliigi mian malkomforton, aliĝis al ni en la kuirejo malgranda knabo. Tiu knabo, kiu nomiĝis Hermeso, neniel provis kaŝi la fakton, ke li ĝuas la spektaklon de ĉi tiu grandega knabino, kiu ne scias fari la plej simplajn aferojn. Je ĉiu riproĉego de Fortunato, aperis malica ridaĉo sur la vizaĝo de Hermeso. Tio kompreneble nur pliigis mian konfuzon.

Venis la kulmino, kiam Fortunato petis min balai la plankon. Temis pri io, kion mi absolute ne komprenis. En mia hejmo ni havis pajlon sur la grundo, do balaado ne necesis; ni devis nur ŝanĝi la pajlon de tempo al tempo. Kiam mi provis puŝi la balailon sur la planko, imitante tion kion mi vidis lin fari, li kaptis ĝin abrupte el mia mano kaj komencis bati min tute serioze. Tio estis troa por mi, kaj mi ekploris. Intertempe Fortunato transdonis la balailon al Hermeso, kiu kaptis ĝin entuziasme, kvazaŭ li volus montri, ke jen almenaŭ unu homo, kiu scias balai plankon. Li atakis la laboron kun tiom da fervoro, ke li faligis poton da saŭco. Fortunato muĝis furioze, frapegis lin plurajn fojojn per ligna kulero kaj elĵetis lin – kion mi certe ne bedaŭris.

Malrapide la longa mateno pasis. Fortunato pretigis plurajn malvarmajn pladojn, kiujn li dismetis sur la plej belegajn telerojn kaj vazojn, kiujn mi iam ajn vidis. La plejmulto aspektis al mi taŭgaj por la festeno de reĝo. Ili estis majstre prilaboritaj kaj glazuritaj, kun dekoritaj teniloj kaj eksteraĵo glata kaj brila kiel akvo en lago. Sed tiuj, kiuj pleje ravis min, estis absolute travideblaj. Ili aspektis kvazaŭ oni ĉizis ilin el bloko de verda glacio. Mi rigardadis ilin kun miro, ĝis mi konstatis, ke Hermeso revenis kaj malestime observas min. Vidante, ke mi rimarkis lin, li elbuŝigis komenton – mi ne komprenis la vortojn, sed la tono ne lasis dubojn pri ilia signifo -, tiam li malĝentile puŝis min flanken dum li senatente ŝovis la valorajn vazojn sur pleton, kiun li forportis eksteren.

Intertempe mi sekvis Fortunaton en la korton, kie ni sidiĝis sur benko por manĝi. Pluraj el la homoj, kiujn mi renkontis la antaŭan vesperon, sidis dise ĉirkaŭ la korto. Poste ili ne tuj reiris al sia laboro, sed restis por babili sub la aŭtuna suno. La virinoj elprenis siajn ŝpinilojn, dum la plejmulto el la viroj malaperis. Ankaŭ Fortunato ne estis videbla, kaj ne sciante kion alian fari, mi restis en la korto por atendi lin. Surprizis min tio, ke oni ŝpinas en la mezo de la tago. En mia vilaĝo ni ŝpinis nur vespere, kiam ni sidis ĉe la fajro, aŭ en aliaj hazardaj momentoj, kiam pli urĝaj taskoj mankis.

Tamen mi mem en tiu momento havis nek ŝpinilon nek alian laboron por okupi min. Mi demandis min, ĉu aliĝi al la aliaj virinoj, sed ili montris neniun intereson pri mia kunestado, kaj mi estis tro timema por eksidi inter ili sen invito. Cetere, mi ne komprenus ilian konversacion. Mi estus dezirinta iomete ĉirkaŭrigardi, por konatiĝi kun ĉi tiu loko al kiu oni portis min, sed mi ne volis altiri ilian atenton. Do mi fiksis miajn okulojn ĉe la tegmento de la kontraŭa dometo, kaj pensis pri nenio. En la fino mi ekdormetis kaj restis tiel ĝis Fortunato revenis. Mi sekvis lin kun malentuziasmo reen al la kuirejo.

La posttagmezo pasis pli-malpli sammaniere kiel la mateno. Mia unua tasko estis lavi tiujn elegantajn telerojn, kiujn Hermeso reportis plenajn je restaĵoj. Tiujn oni skrapis en sitelon – por la porkoj, kiel mi ĝuste divenis. Mi rigardis ilin kun bedaŭro. Mi mem ne ricevis aparte abundan tagmanĝon, kaj post miaj spertoj de la pasinta monato, mi ne estus rifuzinta restaĵojn.

Mi portis la vazojn tre zorge eksteren al la lageto. Teruris min la penso, ke mi difektos aŭ rompos ion. Tamen mi nun almenaŭ havis la eblecon pli detale ekzameni ilin, kaj precipe tiujn, kiujn mi supozis esti el glacio. Mi atendis, ke ili estos malvarmaj kaj malsekaj, sed kiam mi singarde tuŝetis unu per la pinto de fingro, mi malkovris, ke ĝi estas seka kaj glatega kiel polurita metalo. Tamen mi ne sukcesis tuj superi mian unuan impreson, kaj traktis ĝin tre delikate pro timo, ke ĝi rompiĝos, se mi faligos ĝin. Pasis pluraj tagoj antaŭ ol mi malkovris, ke mi ne senkiale estis tiel prudenta. Bonŝance, la malkovro ŝuldiĝis ne al mia propra malzorgemo sed al tiu de Hermeso. La bovlo, kiun li faligis, frakasiĝis en centon da splitoj, ĉiu pli akra ol tranĉila klingo. Mi konstatis tion nur kiam mi sangigis mian fingron. Fortunato ne ĉeestis en tiu momento, kaj Hermeso haste forbalais la pecetojn, ŝtele rigardante min, por scii, ĉu mi perfidos lin. Mi certe estus farinta tion, se mi estus havinta la necesajn vortojn, kaj kun plezuro aŭskultus liajn lamentegojn poste. Sed efektive mi ne pli kapablis informi pri li ol la kokino, kiu estis gratanta en angulo, kiam la akcidento okazis.

La sola afero, kiu iomete gajigis min dum tiu unua posttagmezo, estis vizito al la legomejo, kiu kaŝiĝis malantaŭ unu el la konstruaĵoj flanke de la korto. Dum Fortunato diligente elterigis laktukojn, mi rigardis kun intereso la bele aranĝitajn vicojn de verdaj plantetoj, el kiuj multaj estis por mi novaj. La kampo tamen ne estis bone prizorgita; estis klare, ke neniu sarkis ĝin de sufiĉe longe. Neniu en mia vilaĝo permesus, ke la propraj kampoj restu en tiel malbona stato, krom eble Garakos apud la remparo, kiu estis konata maldiligentulo.

Ĉar Fortunato ne bezonis mian helpon, mi revagis al la ĉefa parto de la korto. Neniu ĉeestis en tiu momento, do finfine mi havis la eblecon kontentigi mian scivolon. Tra duonmalfermitaj pordoj mi videtis diversajn kultivilojn, el kiuj pluraj havis tre strangajn formojn. Krome estis bareloj, ĉarego, kaj monto da korboj. Estis maleble ne esti imponata pro la granda ilaro posedata ĉi tie. Estis evidente, ke mi falis inter tre riĉajn homojn.

En unu el la konstruaĵoj estis kaĝoj, kiuj entenis malgrandajn bestojn de speco, kiun mi neniam antaŭe vidis. Ili aspektis iom kiel grasaj leporoj, kun densa, mola felo, kaj iliaj nazoj moviĝetis konstante. Mi estis tentata karesi ilin, sed dum mi hezitis pro la penso, ke ili eble mordos aŭ gratos, mi subite rimarkis, ke Fortunato vokas min jam de ioma tempo. Mi ne estis rekoninta mian novan nomon. Lia voĉo sonis kolera, kaj mi panikis je la penso de lia reago, kiam mi reaperos. Dum momento mi estis tentata kaŝi min, sed tuj decidis kontraŭe. Li certe ekserĉos min, kaj tio eĉ pli malbonigos la situacion. Ne, mi devos reiri al li senprokraste.

Kiam Fortunato ekvidis min, li muĝis furioze kaj indikis, ke mi venu pli proksimen. Estis evidente, ke li intencas frapegi min tuj kiam mi estos atingebla, kaj mi aliris lin en tremanta anticipo. Sed eble li vidis mian timon, ĉar dum mi alproksimiĝis lia mieno ŝanĝiĝis. En la fino li nur grumblis senpacience, kaj ŝovis en miajn brakojn korbon da verdaĵoj.

Dum la posttagmezo, eksterordinara virino eniris la kuirejon. Mi tuj komprenis, ke ŝi estas certe riĉega. Ŝi portis nekredeblan kvanton da juveloj, kiuj ŝajnis al mi el vera oro. Ŝia vizaĝo mirigis min: anstataŭ brunan haŭton, kian havis la plejmulto el la homoj kiujn mi renkontis ĝis nun, ŝi havis krete blankan, dum ŝiaj vangoj kaj lipoj estis malnature ruĝaj. Kiam ŝi sufiĉe alproksimiĝis, mi vidis, ke ŝiaj trajtoj estas ŝmiritaj per koloraj pastoj. Nigro konturis ŝiajn okulojn, kaj ŝi havis plurajn nigrajn makuletojn alfiksitajn al la vizaĝo. Tio kio absolute konsternis min, tamen, estis ŝia hararo, kiu konsistis el longaj linioj de mallarĝaj bukloj de la verto ĝis la frunto. Al miaj okuloj ŝi aspektis kvazaŭ ŝi pretiĝis por ekiri al batalo. Mi pensis, ke niaj militistoj certe admirus ŝin.

ŝi alproksimiĝis kaj komencis alparoli min per malĝentila voĉo. Ŝi ŝajnis senscia pri la fakto, ke mi ne komprenas. Mi rigardis kiel ŝia buŝo fermiĝas kaj malfermiĝas, eligante sensignifajn sonojn, kaj notis kun intereso, kiel la ruĝa koloro ĉe ŝiaj lipoj finiĝas per abrupta linio laŭ la interna rando. Verŝajne ĝenis ŝin la maniero, laŭ kiu mi rigardadis ŝin, ĉar senaverte ŝi frapegis mian vangon, tiel subite ke mi restis senspira pro doloro kaj ŝoko. Estis Fortunato, kiu neatendite aperis por helpi min kaj alparolis ŝin per respekta tono, kio ŝajnis iom moligi ŝin. Poste ŝi permesis, ke li forkonduku ŝin al la fajrejo, kie li levis la kovrilojn por montri la enhavojn de la kuirpotoj. Poste ŝi staris malantaŭ mia ŝultro dum mi senŝeligis legomojn, kaj mi sentis ŝian kritikan rigardon ĉe mia nuko. Mi laboris kiel eble plej rapide, strebante ne malkaŝi mian mallertecon, sed mi apenaŭ povis spiri ĝis finfine, post pluraj minutoj, ŝi formoviĝis.

Post ŝia eliro Fortunato abrupte enmanigis al mi kelkajn grandajn foliojn kaj indikis, ke mi premu ilin kontraŭ mian kontuzitan vangon. Lia konduto konfuzis min: ĉar tamen, ĉu ne estis li, kiu batadis min pli frue en la tago? Li ankaŭ donis al mi pli facilan taskon: mi devis nur turni rostostangon super la fajro. Almenaŭ tion mi povis fari sen kolerigi lin denove.

Dum mi laboris, mi iĝis ĉiam pli malsata. La tagmanĝo estis apenaŭ sufiĉinta, kaj la granda viandopeco kiun mi turnadis odoris bonege. Kiam ĝi estis trakuirita, Fortunato forprenis ĝin de la stango, dividis ĝin en maldikajn tranĉaĵojn kiujn li zorge aranĝis sur pluraj grandaj teleroj, kaj tiam je mia hororo verŝis super ili aĉan verdan saŭcon. Sed tamen, ne gravis; mi ne scias, kiu manĝis tiun viandon, sed certe ne la homoj en la kuirejo. Tio, kion ni ricevis, estis pano kaj fromaĝo, kiujn ni haste enŝtopis dum paŭzo en la preparado de tiu ellaborita manĝo, kiun ni mem neniam eĉ gustumis. Hermeso forportis ĝin al unu el la aliaj konstruaĵoj, kaj al ni restis nur monto da grasaj potoj, kiujn mi devis froti en la malvarma akvo de la lageto.

* * *

Tiu unua tago estis la ŝablono de tiuj, kiuj sekvis. Laŭgrade mi ekkomprenis la ritmon de la tago, kaj komencis alkutimiĝi al la taskoj, kiujn donis al mi Fortunato. Mi certe ne sentis iun ajn entuziasmon pri ili; estas unu afero pretigi manĝaĵojn por sia familio, kaj tute alia devige pretigi ilin por nekonatoj. Sed mi lernis kiel plenumi la postulojn de Fortunato precize tiom bone kiom necesis, por ke li ne batu min. Kiam mi ekkonis lin pli bone, mi komprenis, ke li vere ne estas tiel timiga kiel li ŝajnis dum tiu unua mateno. Li ja estis koleriĝema kaj facile incitiĝis pro mia fuŝemo, kiel li interpretis mian mallertecon. Sed li tuj retrankviliĝis, kiam li vidis, ke mi sincere ĉagreniĝas.

La plej malfacila momento de la tago, kaj tiu kiu postulis mian plenan atenton, estis la regula vizito de la mastrino al la kuirejo. Tio ĉiam okazis en la posttagmezo, dum ni preparis la vespermanĝon. Mi baldaŭ lernis labori diligentege dum ŝi ĉeestis, kaj provis rezervi por tiu momento iun taskon, pri kiu mi estis certa, ke mi ne fuŝos ĝin dum ŝi rigardos. Pasis longa tempo antaŭ ol mi konstatis, ke ankaŭ Fortunato prepariĝas por ŝia vizito. Li ĉiam formetis difinitajn aĵojn antaŭ ol ŝi eniris, kaj certigis, ke estu pluraj potoj boletantaj super la fajro.

Foje, anstataŭ la mastrino – kies nomo, cetere, estis Fania – venis pli juna virino al la kuirejo. Ŝi estis ne pli aĝa ol mi, eble eĉ iomete pli juna, sed kiel la mastrino ŝi estis zorge vestita kaj ŝminkita, kun preskaŭ la sama kvanto da juveloj. Kiam ŝi la unuan fojon vizitis nin, mi ne povis ĉesi rigardi ŝin, malgraŭ mia konscio, ke miaj okuloj estus pli sekure okupataj ĉe mia laboro. Ŝi ŝajnis al mi preskaŭ kiel la filino de reĝo. Kaj kian aplombon ŝi havis! Ŝi ĵetis rigardon al la potoj ĉe la fajrejo, diris kelkajn vortojn al Fortunato, kaj tiam venis por levi mian mentonon kaj rigardi rekte en mian vizaĝon. Post malmultaj pliaj vortoj al Fortunato ŝi estis for, sen perdi momenton. Mi rimarkis, ke malgraŭ ŝia juneco li traktas ŝin tre respekte. Ŝia nomo estis Petronila.

Nur malmultajn tagojn post mia alveno, mi malsaniĝis. Dum la tagmeza manĝo, Fortunato alportis vazon da fungoj naĝantaj en densa verda oleo. La aliaj akceptis ilin kun ĝojaj krioj, kaj vidante, ke ili evidente konsideras la fungojn aparta frandaĵo, mi konvinkiĝis gustumi ilin. Cetere, mi neniam sentis min komplete sata; mi ja ne volus aserti ke mi estis subnutrata, sed mi neniam ricevis tiom kiom mi deziris. Estis vere, ke mi havis la eblecon kaŝe manĝeti dum mi laboris en la kuirejo, sed mi devis aparte atenti, por ke Fortunato ne kaptu min, des malpli la mastrino. La fungoj estis ŝlimaj kun malplaĉa gusto, kaj kvankam mi ne aparte ŝatis ilin, mi manĝis ĉiujn, kiujn mi ricevis.

Dum mi staris ĉe la granda ligna bloko por tranĉi karotojn, mi eksentis kapturniĝon. Estis preskaŭ la horo de la vizito de la mastrino, kaj kiam ŝi envenis, mi klopodis stari kiel eble plej rekte por superi la strangajn sensaĵojn, kiuj ekŝvelis en mia interno. Mi koncentriĝis tutforte pri mia tasko, kaj rigardis kiel la maldikaj rondaĵoj de karoto forruliĝas sub la tranĉilo, oranĝaj kaj sukoplenaj interne, terkoloraj ĉirkaŭ la rando. Sed kiam Fania alproksimiĝis, mia kapo ŝanceliĝis, kaj sen tempo por eĉ pensi kion mi faras, mi subite kliniĝis antaŭen kaj vomis sur la tutan tranĉoblokon. Nur turnante la kapon, mi estus povinta vomi sur la plankon, sed iu instinkto diris al mi, ke mi faru ĝin super la karotoj. La lasta afero, kiun mi vidis, dum mi falis al la pavimo, estis la esprimo de naŭzo en la mieno de Fania. Mi fermis miajn okulojn kaj permesis al mi gliti kun kontento en senkonscion.

Eŭtikia venis rigardi min, kaj vokis Irison por helpi min supren al la lito. Mi kuŝis tie dum la tuta posta tago kun kirliĝanta stomako, ĵetante min de unu flanko al alia sur la malkomforta pajla matraco. Foje mi estis tiel varmega, ke mi devis forŝovi la kovrilon, tiam post nur kelkaj minutoj miaj dentoj ekklakis kvazaŭ pro frosto kaj miajn membrojn banis malvarma ŝvito.

Dum la mateno du viroj venis supren por rigardi min. Unu estis la homo, kiu veturigis min per la ĉaro – ĉu li nomiĝis Demetrio? – kaj la alia estis malalta kaj diketa kun grasaj fingroj, kalviĝanta verto, kaj zorga esprimo. Poste mi malkovris, ke li estis Marko Tulio Glabrio, la mastro de la domo, sed ĉar li estis tiel simple vestita en nerimarkinda lana tuniko, mi ne tuj komprenis, kiu li estas. Demetrio rigardis en miajn okulojn kaj gorĝon, palpis mian frunton kaj kontrolis mian pulson. Krome, li forte premis mian ventron, kio kriigis min pro doloro. Post mallonga interparolo la du viroj eliris, kaj baldaŭ envenis Eŭtikia kun figusta miksaĵo. Ŝi certigis, ke mi fintrinku ĝin, antaŭ ol lasi min sola.

Mi dormis dum la plej granda parto de la tago, kaj antaŭ la vespero mi komencis farti iom pli bone. Mi kuŝis sola en la mallumiĝanta ĉambro kaj pripensis mian vivon. Mi ĉiam imagis ĝis tiam, ke kiam mi plenkreskos, mi edziniĝos kaj naskos kaj pasigos mian tempon per prizorgado de miaj familio kaj domaro. Tion ja faris mia patrino kaj mia onklino kaj ĉiuj virinoj, kiujn mi konis. Sed ĉi tie mi renkontis plurajn virinojn, ĉiujn sufiĉe aĝajn por edziniĝi, tamen la plejmulto el ili ankoraŭ vivis kiel junaj fraŭlinoj. Ĉu tia sorto atendas ankaŭ min, ke mi daŭre dividos ĉambron kun du virinoj kaj faros nenion alian ĝis la morto krom labori en la kuirejo?

Mi sciis, kompreneble, ke ne ĉiuj rajtas ĝui la feliĉan vivon, pri kiu ili revas. Necesis nur memori mian praavinon, kiu vidis la mortigon de ŝia edzo kaj la detruon de ŝia domaro en la daŭro de unu sola nokto. Kaj estis multaj aliaj homoj en mia vilaĝo, kiuj havis bonan kialon por esti malkontentaj pri la nerealiĝo de iliaj esperoj. Mi memoris difinitan junulinon, kelkajn jarojn pli aĝan ol mi, kiu estis blindigita en unu okulo per mispafita ŝtono. Kiam la afero okazis, mia patrino komentis, ke ŝi perdis ĉian ajn eblecon iam trovi edzon; kaj estis tute vere, ke kiam la romanoj atakis, ŝi estis ankoraŭ fraŭla. Krome, estis alia virino, kiu havis ok infanojn kaj vidis ĉiujn morti, unu post alia, pro diversaj akcidentoj kaj malsanoj. Mi konis dekojn da similaj historioj. Mi havis neniun kialon por supozi, ke mi estos pli bonŝanca ol la aliaj.

Nun mi estis kaptito, kaj tio signifis, ke miaj personaj deziroj kaj planoj valoras absolute neniom. Por la homoj, kiuj malliberigis min, tio estas tute indiferenta demando, ĉu mi edziniĝos kaj naskos infanojn kaj faros la aliajn aferojn, kiujn juna virino normale esperas fari. Tute ne interesis ilin mia opinio pri la situacio, ĝuste kiel mia patro ne interesiĝis pri la opinio de la hundino, kiam li dronigis ŝiajn idojn. Mi sciis, ke mi rajtas atendi nenion alian.

Post mia alveno al la vilao, mi ofte pensis pri tiu virino, kiun oni reportis al nia vilaĝo post la malsukcesa atako kontraŭ Lugos-kresto. Eĉ ŝi estis pli bonŝanca ol mi nun. Brestelos traktis ŝin kiel edzinon, kaj ŝi estis graveda, kiam ŝi forkuris. Estis vere, ke ŝi fuĝis je la unua ebleco, sed se ŝi estus restinta, ŝi estus povinta alkutimiĝi al sia situacio. Tiaj aferoj ja foje okazas. Kaj cetere, ŝia propra vilaĝo ne estis malproksima. Mi mem, aliflanke, vidis nenian eblecon retransiri la maron.

Mi diris al mi, ke mi havos aliajn vivojn, kaj ke eble kelkaj el ili finiĝos pli feliĉe ol ĉi tiu, laŭ la nuna perspektivo. Sed por diri la veron, tiu penso apenaŭ konsolis min. Mi ja ne povis memori miajn antaŭajn vivojn, malkiel difinitaj homoj pri kiuj mi aŭdis, kaj estis malfacile konvinki min, ke tio kio okazos en iu estonta vivo kompensos ĉi tiun. Kiam mi rigardis mian situacion el malfermitaj okuloj, ŝajnis al mi, ke mi ŝvebas en malbona sonĝo. Ĉar jen la fakto: mi devis pasigi mian tutan restontan vivon en ĉi tiu loko, kun absolute neniu ebleco iam ajn reatingi mian propran hejmon. La afero estis nepripensebla. Kaj tamen, tiel estis.

Mi kuŝis sur mia dorso, kaj larmoj gutetis laŭ la flankoj de mia vizaĝo en la harojn kaj orelojn. En tiu momento mi konstatis, ke lumo alproksimiĝas al la malfermita pordo. Estis Iriso, kun lampo en unu mano kaj ligna telero en la alia. Bonŝance, ĝi ne brilis sur mia vizaĝo, do ŝi ne rimarkis, ke mi ĵus ploris. Mi haste viŝis mian nazon per la malantaŭo de mia mano, kaj levis min en la lito. Mi estis kontenta, ke ŝi memoris pri mi. Mi ja manĝis neniom la tutan tagon, kaj mi subite rimarkis, ke mi estas ege malsata.

Iriso sidiĝis sur la apuda lito kaj rigardis dum mi manĝis. Mi sentis min nun pli trankvila en ŝia ĉeesto, kvankam ŝia nigra haŭto ankoraŭ iomete konsternis min. Ŝi ŝajnis esti la sola homo en la tuta loko, kiu komprenis miajn sentojn de perditeco kaj soleco. Alkutimiĝinte nun al ŝia aspekto, mi povis vidi preter mia tuja impreso por rimarki, ke ŝi havas ne mallogan vizaĝon. Ŝi havis altan frunton, longan rektan nazon, kaj ondiĝantan hararon ligitan ĉe la verto. Kiel mi, ŝi estis pli alta ol la plejmulto el la romaninoj.

Kiam mi finmanĝis, Iriso karesis mian ŝultron kaj ridetis kuraĝige. Tiam ŝi reprenis la teleron kaj la lampon kaj eliris, lasante min sola en la mallumo.

* * *

Kvankam mi sukcesis leviĝi la postan matenon, ŝajnis al mi, ke en mia stomako naĝas oleo. Mi plu fartis sufiĉe malbone dum pluraj monatoj. Temis parte pri la manĝaĵoj: ili kaŭzis al mi problemojn. En la komenco mi havis konstantan lakson. Tiu aspekto de la situacio estis aparte malagrabla, ĉar la romanoj havis tiel naŭzajn kutimojn. Anstataŭ iri en la kampojn aŭ malantaŭ arbuston, kie neniu ĝeniĝus, ili havis por tiu celo apartan ĉambron. Mi konstatis tion nur plurajn tagojn post mia alveno. Mi neniam imagis, ke ĉirkaŭate de vasta kamparo, ĉiuj tamen elektus feki samloke. Kiam entute eblis, mi evitis la fiodoran ĉambreton kaj iris eksteren en la freŝa aero.

Alia problemo estis, ke mi ne povis manĝi, kiom ajn mi tion deziris. Oni manĝis en malsamaj horoj ol tiuj, je kiuj mi kutimis, kaj mi simple ne sukcesis ŝanĝi mian ritmon. Mi ofte sentis svenemon pro malsato, sed kiam finfine alvenis la manĝohoro, la strangaj manĝaĵoj kun sia fiŝeca subgusto naŭzis min. La sola manĝaĵo, pri kiu mi sentis min relative sekura, estis seka pano, sed foje eĉ tiu fiksiĝis en mia gorĝo.

Mi ankaŭ ne sukcesis bone dormi. Mi falis elĉerpite sur mian liton en la fino de ĉiu tago, sed tiam mi iel ne povis endormiĝi. Mi kuŝis dum horoj en la mallumo kun larĝe malfermitaj okuloj, rigardante la palan lunbrilon tra la fenestromalfermaĵoj kaj aŭskultante la regulan spiradon de la aliaj litoj. Serio de pensoj kaj memoroj drivis kun malhasto tra mia menso: mi vidis mian patrinon levi pezan kuirpoton sur la fajron; aŭ mi memoris okazon, kiam mi eliris kun Makaros por serĉi fungojn. En aliaj momentoj mi meditis pri la malĝoja vivo, kiu atendas min; pri la vakaj jaroj kaj jaregoj ankoraŭ antaŭ mi. Foje ŝajnis al mi, ke mi pasigis la tutan nokton en stato de duondormo, kunfandante la pensojn kaj la sonĝojn en konfuza miksaĵo. Nur mallonge antaŭ la sunleviĝo mi finfine sukcesis enprofundiĝi en dormon, preskaŭ tuj antaŭ la momento, kiam denove vekis min Iriso.

La vekiĝo estis la plej aĉa momento de la tago. Eĉ antaŭ ol plene rekonsciiĝi, mi estis trafita de sento de angoro, kiu estis mia unua memorigo pri la terura afero okazinta al mi. Kaj ĉiumatene mi vekiĝis kun la renovigita malkovro, ke mi troviĝas ne en mia propra hejmo, sed en mondo tute alia. Mi prokrastis malfermi miajn okulojn, esperante kun fervoro, kiun mi jam rekonis kiel nepre seniluziigotan, ke kiam mi levos miajn palpebrojn mi retrovos min sub la amikeca pajla tegmento de miaj gepatroj. Sed eĉ kun fermitaj okuloj, mi ne povis fuĝi de la faktoj. Tiu tro firma objekto sub mia dorso ne povis esti pajlo, kaj ĉirkaŭ mi anstataŭ la fumoplena varmo de mia propra hejmo estis la malvarmeco de malplena ĉambro. Sur mia brusto pezis prema ŝarĝo, kiu iomete leviĝis dumtage sed neniam plene fandiĝis.

Dum mi okupiĝis pri mia laboro, vizioj de mia antaŭa vivo fulmis senaverte tra mia menso. Iuj detaletoj revenis al mi tiel vivece, ke mi ŝajnis vere sperti ilin: estis kvazaŭ mi denove palpus la malglatan hundofelon kie ĉiam sidis mia patro, aŭ sentus la pezon de la sitelo kiam mi ĉerpis akvon el la rivero. Ĉio ajn povis liberigi tiajn memorojn: herbero trarompanta la glatan supraĵon de la lageto, blanka skrapospuro sur la kuireja pavimo, la kruda teksaĵo de malnova sako. Sed ĝenerale mi eĉ ne estus povinta diri, kio igis min subite halti, blinda kaj surda je ĉio en mia ĉirkaŭaĵo, dum mi rigardadis iun neekzistantan scenon elvokitan de mia propra fantazio. Kaj tiam mi revekiĝis kun malĝojego antaŭ konscio pri mia nuna troviĝejo kaj la nepripensebla fakto, ke ĉi tiu estas la loko, kie mi pasigos mian tutan restontan vivon.

Mi revenis iun posttagmezon de la legomejo kun korbo da kardonoj sur la brako, kiam precize tia bildo enfulmis mian menson. Kiel ne malofte okazis, mi ekmemoris tiun virinon, kiun oni reportis al nia vilaĝo post la atako kontraŭ la Lugosanoj. Ankaŭ ŝi portis korbon, kiam mi vidis ŝin, kvankam la afero, kiu tiam plej interesis min, estis la nekutima desegno de la strioj en ŝia robo. Sed nun mi memoris ŝian vizaĝon. Ŝi havis malkontentan esprimon, kvazaŭ ŝi estus ekstreme malfeliĉa pri sia sorto, sed scius, ke ŝi havas neniun elekton krom akcepti ĝin. Mi supozis, ke ankaŭ mi dum granda parto de la tempo verŝajne surhavas esprimon ne tre malsimilan. Sed ne havis sencon provi ŝanĝi tion. Finfine, ja troviĝis neniu, kies opinio gravis al mi.

* * *

La sola momento de la tago, kiun ni sklavoj rajtis dediĉi al ni mem, estis la paŭzo post la tagmeza manĝo. Fania kutimis dormeti en tiu horo, kiel faris ankaŭ ŝia edzo, kiam li estis hejme; li ofte forestis dum pluraj sinsekvaj tagoj. Intertempe, ni ceteraj estis liberaj por fari, kion ni deziris. La virinoj sidis kune por ŝpini kaj babili, la viroj ekokupiĝis pri diversaj personaj taskoj, dum la infanoj forkuris por ludi. Mi nun kutimis sidiĝi kun la aliaj virinoj. Iriso ridetis al mi kuraĝige, kiam mi la unuan fojon aliĝis al la grupo, sed tuj poste ŝi turnis al mi la dorson por daŭrigi sian konversacion kvazaŭ mi tute ne ĉeestus. Mi meditetis kaj dormetis, ĝis venis la momento por reiri al la kuirejo.

Dum ni ceteraj ĝuis iom da ripozo, Fortunato regule malaperis. Foje li revenis sufiĉe malfrue, kiam ĉiuj aliaj jam delonge reiris al sia laboro. Tiam li marŝis per pezaj paŝoj en la kuirejon kaj rapide aranĝis kelkajn potojn sur la fajro, por ke ĉio estu preta por la vizito de la mastrino. Sed unue li inspektis mian laboron. La neceso pri hasto igis lin eĉ pli senpacienca ol kutime, kaj se mi faris la plej etan eraron, li kolere kriaĉis. Pasis longa tempo antaŭ ol mi malkovris, ke li iras viziti sian amikinon, sklavinon loĝantan en apuda vilao. Ili jam havis plurajn infanojn, kvankam kelkaj estis nun venditaj kaj forsenditaj al malproksimaj lokoj.

Iun posttagmezon, kiam mi estis ĉe la vilao jam proksimume duonan monaton, mi vidis, ke la aliaj junaj virinoj ne eksidiĝas kiel kutime por ŝpini. Anstataŭe ili kaj la infanoj, ĉiu tenanta mantukon sub la brako, kolektiĝas en la mezo de la korto. Ili ŝajnis atendi, ke mi aliĝu, do ne komprenante la situacion, mi sekvis ilin preter la lageton de la anseroj kaj ekster la pordegon. Neniam de post mia alveno, mi iris ekster la murojn. Ni ekmarŝis laŭ kota vojeto, kiu serpentumis supren-malsupren ĉirkaŭ la randoj de arbaretoj kaj inter krutaj deklivoj kaŝitaj sub superkreskintaj rubusoj.

Kvankam mi estis iom konfuzita pro tiu neatendita ŝanĝo en la ĉiutaga rutino kaj havis neniun ideon pri nia celo, estis agrable troviĝi ekstere kaj senti la freŝan venton, kiu vigligis la sangon en miaj vangoj. La infanoj kuris antaŭe, dum la aliaj virinoj ariĝis kune en eta grupo, tute ignorante min. Sed tio ne ĝenis min: mi ne havis aliajn atendojn, kaj mi estis sufiĉe kontenta postsekvi ilin, dum mi detale observis la nekonatan kamparon kiu ĉirkaŭis min.

Mi komencis nun iomete ekkoni la aliajn virinojn. La gvidanta personeco en la grupo estis Akteo, kiu estis malalta kaj vivoplena kun delikataj trajtoj kaj tre nigraj haroj. Ŝi havis vervan manieron kaj ofte ridigis la aliajn. Sed kiam ŝia vizaĝo senstreĉiĝis, ĝi portis malbonhumoran esprimon, kiu malkaŝis la fakton, ke ŝi ne estas aparte afabla persono. Ŝi traktis min per ioma malpacienco, kaj evidente ne volis ĝeni sin pri iu, kiu ne komprenas, kion ŝi diras. Mi certe preferis Areskuzan, kiu estis diketa kaj ridema. Kiam ŝi ridis, ŝi malkaŝis plurajn rompitajn dentojn en unu flanko de la buŝo, kaj en tiu sama flanko ŝi ankaŭ havis cikatron laŭ la osto super la vango, pro kio mi scivolis, kio okazis al ŝi. Ŝi ne dormis en la dormejo kiel Akteo kaj Iriso: ŝi dividis ĉambron super la bovinejo kun la brutisto, Sekundo.

Jukunda, aliflanke, estis malverva homo, ostoplena kaj anguleca kun palaj okulharoj kaj maldensa hararo. Ŝi montris preskaŭ neniun intereson pri tio, kio okazas ĉirkaŭe, kaj malofte malfermis sian buŝon krom se oni rekte alparolis ŝin. Estis facile forgesi, ke ŝi entute ĉeestas. Nun, dum la aliaj virinoj gaje interbabilis kun oftaj rideksplodoj, ŝi baldaŭ postrestis kaj sekvis malantaŭe apud mi. Sed mi vidis, ke ŝi ne faras tion pro amikemo. Ŝi estis indiferenta al mi kiel al ĉiuj aliaj.

Ni jam preterpasis la arbaran regionon, kaj la vojeto daŭris inter kampoj. En multaj kampoj mi vidis la regulajn vicojn de grimpantaj plantoj, kiujn mi rimarkis kiam oni unue portis min al la vilao. Ili estis pezaj pro aroj da grandaj beroj, plejparte de pala, travidebla, verda koloro. Rapide rigardinte ĉirkaŭe, ĉiu plukis beraron kaj ekmanĝis ĝin. Mi faris same. La beroj ŝajnis venintaj el la Alia Mondo. Ili estis molaj kaj malsekaj interne kun kelkaj malgrandaj semoj, kaj rave dolĉaj. Sed kiam kelkaj viroj sur ĉevaloj aperis sur la vojo antaŭ ni, la aliaj tuj ĵetis siajn berarojn en la fosaĵon kaj plumarŝis kvazaŭ nenio okazis. Mi ankoraŭ tenis la mian, sed Jukunda neatendite forlasis sian kutiman apation por subite kapti ĝin el mia mano kaj ĵeti ĝin en la altan herbon, kie ĝi estos nerimarkebla.

Marŝinte ioman distancon ni atingis pavimitan vojon, verŝajne la saman laŭ kiu mi jam veturis kun Demetrio kaj Anto. Sur la monteto super ni vidiĝis la muroj kaj konstruaĵoj de malgranda urbo, kaj ni eksekvis la krutan vojeton, kiu kondukis supren al la pordegoj. Trapasinte tiujn, mi ĉirkaŭrigardis kun scivolo. Ni marŝis sur pavimita vojo inter altaj konstruaĵoj – almenaŭ al mi ili ŝajnis altaj, kvankam ili neniel similis tiujn gigantajn domegojn en la urbo, kie mi unue alvenis. Ankaŭ la stratoj estis malpli bruaj, kaj estis malpli da homoj. Ambaŭflanke de la vojo estis vico de arkaj pordoj, kaj rigardante internen dum ni preteriris, mi vidis la loĝantojn, kiuj trankvile okupiĝis pri siaj ĉiutagaj aferoj. Viro riparis ĉaregon, alia segis lignon, dum ekstere en la strato pluraj virinoj lavis vestojn ĉe ŝtona fontano. Devas esti oportune, mi pensis, havi akvon rekte ekster sia pordo, kvankam mi ne kredis, ke ĝi estus tiel bona kiel akvo freŝe ĉerpita el rivero.

Ĉi tiu trankvila strato baldaŭ cedis al multe pli brua kvartalo. Laŭlonge de la mallarĝa vojo estis homoj, kiuj staris malantaŭ altaj ŝtonaj bariloj de kie ili proponis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn aŭ vendis aliajn objektojn, kiuj por mi estis plejparte nerekoneblaj. Dum ni preterpasis ili vokis al ni, kvazaŭ ili invitus nin alproksimiĝi por provi la diversajn varojn. Difinita viro ŝajnis voki aparte al mi, kaj timigate mi hastis por alkroĉiĝi al la aliaj virinoj. Tuj poste estis amaseto da viroj ariĝintaj ĉirkaŭ brunhaŭta junulo kun tre elegante tondita barbo, kiu laŭŝajne ekspoziciis al ili junan virinon. Unu el la apudaj viroj murmuris ion al Akteo kiam ŝi pasis, sed ŝi malĝentile puŝis lin flanken kun komento, kiu ridigis Irison kaj Areskuzan.

Mi tute ne bedaŭris, kiam ni turnis nin al flanka strato, kie miaj kunuloj iris rekte al difinita pordo. Sulkoplena maljunulino sidis ŝpinante sur tabureto en la enirejo. Post mallonga interŝanĝo Akteo donis al ŝi kelkajn monerojn kaj ni puŝiĝis internen. Ni iris laŭ koridoro kaj tra homoplena ĉambro, kie pluraj virinoj senvestiĝis. La kontraŭa pordo kondukis nin al korto ĉirkaŭata de altaj kolonoj.

Mi apenaŭ povis kredi al miaj okuloj, kiam mi vidis miksitajn grupojn de virinoj kaj infanoj, kiuj ĵetis tien kaj reen pilkojn, kvazaŭ ili havus nenion alian por fari en la mezo de la tago. Mi sufiĉe embarasiĝis, kiam la aliaj elprenis pilkon kaj invitis min kunludi. Mi povis imagi la sarkasmajn komentojn de mia patrino, se ŝi estus vidinta min. Tamen mi faris mian eblon partopreni en la ludo, kvankam mi estis terure konfuzita. Se mi provis sendi la pilkon al iu, tiu ĉiam montriĝis esti la malĝusta homo, kaj cetere, mi tute ne kutimis ĵeti kaj kapti pilkon. Post iom da tempo mi rimarkis, ke Jukunda ne kunludas, do mi iris sidiĝi apud ŝi.

Mi estis kontenta, kiam oni formetis la pilkon kaj ni reiris al la mallarĝa ĉambro, kie ni devis senvestiĝi. Ŝajne Jukunda estis preta atendi, ĝis ni ĉiuj finis, do ŝi restis por gardi la vestojn, dum ni trairis al granda halo. La aero estis varma kaj plena je vaporo, kaj la alta plafono eĥis la bruon de voĉoj. Mi rigardis kun miro la ellaboritajn desegnojn sur la planko kaj muroj, kiuj ŝajnis esti faritaj el malgrandaj ŝtonoj. Mi neniam antaŭe vidis ion similan.

Pluraj nudaj virinoj kuŝis sur ŝtonaj benkoj, dum iliaj infanoj ludis sur la planko, tute ne ĝenate de la varmego. Akteo, Iriso kaj Areskuza promenis inter la benkoj por interŝanĝi ridetojn kaj salutojn. Ili longe parolis kun unu virino, kies ŝultroj estis tute kontuzitaj, dum ŝiaj brakoj aspektis kvazaŭ iu pikadis ilin per ia pinta objekto. Mi aŭdis iliajn voĉojn, kiuj leviĝis super la ĝenerala bruego en krioj de indigno kaj kompato.

Intertempe mi atendis, malcerta kiel mi devas konduti. La ĉambro estis pli sufoke varma ol la kuirejo ĉe la vilao, kaj ŝvito gutetis laŭ miaj vizaĝo kaj korpo. Eĉ la planko estis varma. Mi ne priskribos detale la mirindaĵojn de mia unua vizito al la banejo. Mi diras “la unua”, kvankam fakte temis kompreneble pri la dua. Sed apenaŭ eblus kalkuli tiun unuan fojon, kiam oni enlasis min kaj miajn amikinojn kun koloj kiuj ankoraŭ montris la spurojn de la kateno, nur post la fermohoro, kiam la akvo jam malvarmiĝis kaj la dekoraĵoj estis preskaŭ kaŝitaj de la mallumo.

Mi ne povas pretendi, ke mi ĝuis la banadon. La akvo estis tiel malagrable varma, ke ŝajnis al mi ke oni malrapide boligas min super fajro, kaj la subita plonĝo en malvarman akvon estis preskaŭ same ŝoka. Poste mi sentis min senforta kaj malplena, kvazaŭ oni elpremis esencan parton de mi tra la haŭto. Sen iu, kiu povus klarigi al mi la proceduron, mi estis konfuzita de la tuta afero. Mian situacion mi jam komprenis: mi estas sklavo. Sed kio estis la celo de ĉi tiu longa vizito al la banejo, kiu ŝajnis havi neniun evidentan utilon?

Mi baldaŭ malkovris, ke tiaj ekskursetoj al la banejo okazadas regule. Mi akompanis tien la aliajn virinojn du-tri fojojn monate. Ne daŭris longe ĝis mi komencis entuziasme atendi tiun interrompon en nia kutima rutino, kvankam pasis multe pli da tempo antaŭ ol mi lernis ĝui la banadon en si mem. Tio, kio plej gravis al mi dum tiuj unuaj monatoj, estis la ebleco eliri en la kamparon kaj eskapi la monotonecon de la kuireja laboro. Sed mi bonvenigis ĝin ĉefe pro tio, ke ĝi ebligis al mi gustumi, almenaŭ dum kelkaj horoj, la iluzion de libereco.

* * *

Dum mia unua monato ĉe la vilao, mi estus povinta diri en ĉiu ajn momento, precize kiom da tagoj mi jam pasigis tie. Sed malrapide, dum unu tago sekvis alian kaj la monatoj kunfandiĝis, mi komencis perdi la kalkulon. Mia propra hejmo, mia vilaĝo: ili ŝajnis tute malproksimaj, kvazaŭ ili neniam vere ekzistis. La sola realo estis mia aktuala vivo, tra kiu mi moviĝis kiel vojaĝanto forrabita al la Alia Mondo, kiu memoras sian antaŭan ekziston nur kiel malklaran sonĝon.

La vilao, kiu tiom novece impresis min je la unua vido, estis jam same konata al mi kiel mia propra domaro. Mi sciis precize kion oni tenas en ĉiuj kabanoj kaj alkonstruaĵoj, kie troviĝas la provizejoj, kaj kie dormas la viroj. Mi eĉ konis la internon de la malseketa, malluma domaĉeto de Demetrio kaj Eŭtikia. Sed restis unu parto de la vilao, kiun mi neniam vidis: temis pri la parto, kie loĝis Fania kaj Marko. Mi sciis, ke difinita ŝtuparo malantaŭ nia dormejo kondukas malsupren en ilian domon, sed kvankam Akteo kaj Iriso ofte uzis ĝin, mi havis neniun pretekston por direkti min tien. Mi ja iam ŝtele malsupreniris kelkajn ŝtupojn, kiam neniu rimarkis, kaj mi trovis, ke ĝi finiĝas en la flanko de koridoro. De mia gvatejo sur la plej altaj ŝtupoj, mi povis rigardi tra unu el la fenestromalfermaĵoj en la kontraŭa muro, kaj tiel trafis miajn okulojn sceno kvazaŭ magia. Jen estis ĝardeno kun heĝoj perfekte tonditaj, vojetoj kaj statuoj. Neniam mi vidis aŭ eĉ imagis ion similan. Mi streĉis mian kolon de flanko al flanko, serĉante la plej bonan perspektivon, kaj sukcesis videti eksterordinaran objekton: ŝtonan basenon kie la akvo elŝprucis ne malsupren, sed supren, en seninterrompa pluveto. La tuta spektaklo estis tiel kurioza kaj neatendita, ke mi volonte ŝvebus dum horoj sur la ŝtuparo por rigardi ĝin. Sed mi timis, ke oni kaptos min, do kun bedaŭro mi regrimpis supren, kunportante kun mi la memoron de tiu ornama ĝardeneto, kies elementoj restis por ĉiam fiksitaj en mia menso neŝanĝeblaj kvazaŭ oni ĉizis ilin el ŝtono.

Dum la tempo pasis, mi trovis, ke mi komencas parte kompreni tion, kion la homoj diras al mi. Mi lernis unue la esprimojn, kiujn Fortunato uzadis en la kuirejo: la nomojn de la legomoj kaj de la aliaj manĝaĵoj, la nomojn de la kuirpotoj kaj vazoj, kaj ankaŭ ordonojn kiel “Lavu ĉi tion” aŭ “Balau la plankon”. Sed eble pro la duone komprenata lingvo, mi ricevis strangan sensaĵon de distanceco de ĉio en mia ĉirkaŭaĵo. Kiam mi estis aparte laca, ĉio ŝajnis malnature klara kun akraj konturoj kaj brilaj koloroj. Mi ofte fermis momentete miajn okulojn, esperante ke kiam mi remalfermos ilin, mi ne plu havos tiun impreson. Sed estis senutile: mi ne povis devigi min vidi normale.

Kiam la homoj alparolis min mi rigardis kun intereso la moviĝadon de iliaj lipoj, sed mia ŝajna atento tute ne rilatis al la sonoj, kiujn ili eligis. Estis kvazaŭ mi starus en la kuirejo kaj observus tra la pordo ion, kio okazas ekstere en la korto. Foje, kiam mi iĝis pli memfida pri la lingvo, mi eĉ respondis, kaj aŭdis kun mirego la sonon de mia propra voĉo. Mi memoras okazon, kiam Fortunato enmanigis al mi korbon da legomoj kaj diris, “Lavu por mi ĉi tiujn, bonvole”. Subite inundis min sento de malespero kaj lacego. Ne ĉar mi ne komprenis, sed mi deziregis aŭdi kelkajn vortojn, kiujn mi rekonus sen peno. Sed mi sciis, ke tio estas malebla. Neniu el la domanaro parolas mian lingvon. Mi ne havis kialon supozi, ke mi iam ajn denove aŭdos ĝin.

Mi sciis, ke nun ekzistas por mi nur unu espero: mi devas klopodi simili la aliajn virinojn. Necesas lerni kompreni kion ili diras, partopreni iliajn ŝercojn, ridi kiam ili ridas. Kaj tiam, kiam ili sidos kune por babili kaj ŝpini sub la vintra suno, mi estos unu el ili. Tio estos mia premio, sed mi atingos ĝin nur kiam mi pretos rezigni pri ĉio, kio ankoraŭ ligas min al mia antaŭa vivo. Mian veran memon, Bivanan, mi devos demeti, se mi ne volas morti pro soleco. Ŝia mondo estas tiel malproksima, ke restas neniu espero iam ajn reatingi ĝin. Kvankam mi ankoraŭ revis reiri al mia propra popolo, mi sciis, ke mia sola nuna ebleco estas iel adaptiĝi al ĉi tiu nova mondo, al kiu oni portis min.

Ne temis nur pri la lingvo. La plej ordinaraj agoj kaj objektoj estis malsamaj ol tiuj, je kiuj mi kutimis. Mi malkovris tion jam la unuan tagon, kiam Fortunato petis min knedi la paston. Sed estis same pri ĉio: pri la fajrejaj iloj, la potoj, la formo de la korboj, eĉ la maniero dispecigi kokon aŭ ĵeti ŝpinilon. Foje mi rigardis kun mirego dum Fortunato montris al mi kiel plenumi iun komplikan taskon, pri kiu mi sciis, ke ĝi estus tiom pli simpla, se li nur permesus, ke mi faru ĝin kiel mi faris hejme. Li pensigis min pri Dumna, kiu ne povis fari korbon se ŝi ne unue perdis duonan matenon por faskigi la junkojn laŭ longeco kaj dikeco. Ofte ŝajnis al mi, ke mi estas la sola malfrenezulo en domo plena je Dumnoj.

Afero aparte ĉagrena estis kiam mi faris aŭ diris ion, kio ŝajnis al mi tute normala, kaj ĉiuj subite ekridegis. Mi sciis, ke trans la maro en mia propra malproksima lando mi ne estus malsama ol la aliaj, kaj ke tie neniu trovus min stranga aŭ mokus min. Sed kiel mi povas pluteni tiun scion, kiu apartenas al mondo vivanta nur en mia memoro? Mi sciis, ke la romanoj opinias min stultulo, stranga mallerta malkapabla estaĵo, kiu ne povas eĉ balai plankon kiel oni devus. Ili simple ne sukcesis kompreni, ke vere ekzistas homoj, kiuj ne parolas ilian lingvon, aŭ ke en mia lando ni faras la aferojn malsame.

Foje, kiam Fortunato frapis min pro iu misfaro – misfaro almenaŭ laŭ li, sed ne laŭ mi – miaj okuloj pleniĝis je larmoj. Sed unu fojon okazis, ke ne memkompato ŝvelis interne de mi, sed kolero. Mi eĉ ne plu memoras, kio liberigis ĝin: verŝajne io tute bagatela. Mi volis sciigi al li mian opinion, kaj ne povante diri ĝin per lia lingvo, mi diris ĝin per la mia. Kiam mi ekparolis, liaj okuloj larĝe malfermiĝis kaj li streĉiĝis pro mirego. Evidente lia surprizo ŝuldiĝis parte al la fakto, ke li neniam antaŭe aŭdis min paroli mian propran lingvon, sed mi kredas ke temis ĉefe pri tio, ke ĝis tiu momento li aŭdis min nur balbuti rompitajn frazerojn. Nun, kiam la vortoj fluegis de miaj lipoj, mi verŝajne aspektis kiel nova persono.

Vidante, ke li aŭskultas kaj tute ne klopodas haltigi min, mi plu parolis. Kia ĝojo denove paroli libere kaj kunmeti tiujn fantaziajn esprimojn, kiujn oni tiom admiris ĉe mia popolo! Dum mi paroladis, mi iomete ektimis pro mia propra konduto. Sed estis tro malfrue nun por malfari la aferon. Cetere, mi neniel povus malbonigi la situacion, se mi daŭrigus. Mi diris al li ĉion, kion mi ĉiam deziris diri. Mi demandis, ĉu plaĉus al li, se oni subite forportus lin al alia lando kaj devigus lin fari ĉion laŭ tute nova maniero. Mi deklaris, ke neniam mi vidis loĝejojn same mizerajn kiel liajn malvarmajn ŝtonajn domojn. Mi komentis pri la abomeninda gusto de la fiŝa saŭco, kaj demandis, kial la romanoj aŭdacas kredi sin tiel lertaj, kiam ili konstante detruas tute bonajn manĝaĵojn laŭ tia maniero. Mi diris al li mian opinion pri la malfreŝa akvo, kiun ili trinkas, kaj la malpurega lokaĉo, kien ili iras por feki.

Atinginte la finon per lasta trafega elokventaĵo, mi ĵetis rigardon al Fortunato por vidi lian reagon. Li staris kvazaŭ frapite de fulmo. Mi alrigardis lin rekte en la vizaĝon, verŝajne la unuan fojon de post mia alveno. Li estis malalta homo, pli malalta ol mi, kun malsaneca vizaĝkoloro kaj haretoj elstarantaj el la nazo. Gutoj de ŝvito ruliĝetis laŭ lia frunto. Sen unu vorto li turnis sin kaj eliris.

Restante sola, mi paŝegis kun ekscito ĉirkaŭ la kuirejo kaj ripetis kelkajn el la pli sukaj esprimoj, kiujn mi ĵus direktis kontraŭ li. Mi estis preskaŭ preta deklami la kanton de venkinto. Reteninte min de monatoj, estis kvazaŭ mi subite malfermis barilon por ellasi la koleregon kaj malamegon, kiuj tiel longe boladis interne de mi. Mi ankoraŭ tremis pro la potenco de la sovaĝaj emocioj, kiuj tiel neatendite liberiĝis.

Kiam mia furiozo malpliiĝis, mi ĉesis paŝi tien kaj reen, kaj reprenis mian laboron. Fortunato ankoraŭ ne revenis, kaj mi ekdemandis min, kien li iris. Repensante pri tio, kion mi ĵus faris, mi pli kaj pli maltrankviliĝis. Ŝajnis apenaŭ eble, ke li ne repagos min per ia puno. Mi konstatis, ke mi estus devinta fari ian gloran agon je la kulmino de mia pasio, kiel la herooj, kiuj ĵetegas sin nudaj en la batalon kaj batalegas ĝis ili falas trafitaj. Sed nun estis tro malfrue. Mia kolero jam rapide forvaporiĝadis, kaj ĝi ne povos helpi min superi tion, kio venos poste.

Mi estis preskaŭ pli trankvila, kiam mi konstatis, ke Fortunato staras ĉe la pordo por rigardi min. Mi ŝajnigis ne rimarki, kaj diligente plu tranĉis kaj senŝeligis, kvazaŭ nenio okazis. Mi ne kuraĝis min turni por fronti lin. Sed li estis alproksimiĝanta al mia dorso, do kvazaŭ mi ĵus aŭdis lin, mi rigardis malantaŭen.

Li tenis pezan bastonon. Antaŭ ol mi povis pensi kiel eskapi, li kaptis min ĉe la ŝultro kaj puŝis min kontraŭ la tranĉobloko. Dum mi luktis por liberigi min, fortaj batoj komencis pluvegi sur miaj ŝultroj kaj dorso. Mi tordegis min el liaj manoj kaj kuris al la pordo, sed je la lasta momento li kaptis mian manikon. Kiam mi fortiriĝis, mi sentis la ŝtofon ŝiriĝi. Kun mia robo duone tirita de mia dorso, mi sukcesis ĵetegi min tra la pordon, sed ekstere li rekaptis min kaj faligis min al la grundo. Tie li plu batadis min, dum mi ruliĝis tien kaj reen en vana provo fuĝi de la bastono. Mi ricevis malklaran impreson de homoj, kiuj rigardas; estis preskaŭ tagmezo, kaj ĉiuj jam kolektiĝis en la korto. Sed en tiu momento tio ne gravis al mi. La sola penso en mia kapo estis kiel protekti mian korpon de la batoj. Samtempe mi kriegis, kiel ankaŭ Fortunato. Ne povante eskapi, mi kaŭris kontraŭ la plej apuda muro, kaj eligis ŝirajn kriojn. Neniam de kiam mi estis infano mi estis tiel forte batita.

Finfine li haltis. Mi povis apenaŭ kredi tion kaj kuntiriĝis, atendante la postan bategon – sed ĝi ne venis. Tremante mi ekstaris, kaj tiam konstatis, ke ĉirkaŭas min cirklo de scivolaj vizaĝoj. Verŝajne troviĝis tie ĉiu sklavo en la vilao. Mi eĉ vidis Filonon, la grekon, kun avida esprimo pro kiu mia tuta korpo varmiĝis je honto. Mi retiris supren mian robon por kovri miajn nudajn ŝultrojn, kaj kuregis tra la homamaso al la ŝtuparo.

En la dormejo mi ĵetis min sur la liton kun mia vizaĝo premita al la matraco, kaj kuŝis longan tempon ne moviĝante. Rigardate de ĉi tiu perspektivo, la litokovrilo etendiĝis antaŭ miaj okuloj kiel vasta ebenaĵo, kaj mi permesis al mia fingro vagi malrapide laŭ ĝia malglata supraĵo, sekvante la vojon de unuopaj fadenoj tra la ŝtofo. Longa malalta elstaraĵo leviĝis ĉe la horizonto; komence, mi ne sukcesis kompreni, pri kio temas, kaj levis min sur unu kubuto por vidi ĝin desupre. Ĝi estis nur fuŝa kunkudraĵo, kie oni alflikis kroman strion.

Mi refalis sur mian ventron, kaj provis perdiĝi en plua ekzamenado de la litokovrilo. Sed moviĝinte, mi jam iom revigliĝis, kaj mi ne povis malhelpi mian menson reiri al la okazaĵoj de la mateno. Kiam mi pensis, kiel mi ruliĝis kaj tordiĝis sur la grundo antaŭ ĉiuj, mi brulis pro honto. Sed ne estis strange, ke ĉiuj venis vidi: sendube ili aŭdis min tra la plej granda parto de la vilao, kaj verŝajne eĉ interne de la domo. Ĉiufoje kiam mi memoris la manieron laŭ kiu Filono rigardaĉis min, mi sentis naŭzon. Tre malofte li restis kun la aliaj sklavoj en la korto, do verŝajne li venis aparte por rigardi.

Mi ankoraŭ vadis tra marĉo de humiliĝo, kiam mi aŭdis voĉojn ekster la pordo. Certe temis pri Iriso kaj Akteo. Mi apenaŭ sciis, kiel fronti ilin, sed kiam ili envenis, eĉ Akteo estis nekutime afabla. Ili portis al mi manĝaĵojn, kaj demandis kiel mi fartas, preskaŭ kvazaŭ mi ĵus malsaniĝis. Kiam mi finmanĝis, ili lavis miajn kontuzitajn ŝultrojn kaj Iriso insiste volis ŝmiri ilin per malvarma pasto. “Ĉi tion uzas ĉiuj sklavoj,” ŝi diris.

“Tiaso rakontis, ke vi preskaŭ distranĉis Fortunaton en etajn pecojn,” diris Akteo. “Li aŭdis bruegon en la kuirejo, do li rigardis internen, kaj jen vi nehaltigeble babilaĉis dum Fortunato simple staris kaj aŭskultadis. Tiaso diris, ke li bedaŭris ne kompreni, kion vi diras.”

“Tamen, estis riske,” Iriso diris. “Nu, Fortunato ne mencios la aferon, sed estos malagrable, se la mastrino iel aŭdos pri ĝi.”

Akteo konsentis. “Vi certe ne volas, ke oni vendu vin.”

“Ne parolu tiel, Akteo; vi timigos ŝin. Kaj cetere, Barbara apartenas al Petronila, ne al Fania.”

Akteo gruntetis. “Ĉu tio gravas? Vi ne imagas, ke Petronila riskos disputon kun Fania pro sklavo!”

“Mi ne certas; ŝi ne timas kontraŭstari ŝin, kiam temas pri la propraj posedaĵoj.”

“Eble vi pravas,” Akteo diris. “Ĉu vi memoras, kiel ili kverelis, kiam Fania volis prunti unu el ŝiaj portistoj por la vojaĝlito?”

Iriso ridetis, sed al mi ŝi diris, “Aŭskultu: mi scias ke por vi estas pli malfacile ol por ni, ĉar vi ne naskiĝis sklavo. Vi kutimas je la libereco kaj je la rajto diri, kion ajn vi deziras. Sed nun vi ne plu povas fari tion.”

“Neniu sklavo povas riski perdi la sinregon,” Akteo aldonis.

Fortunato estis nekutime afabla tiuposttagmeze. Ne sciante, ke Akteo kaj Iriso jam portis al mi manĝaĵojn, li rezervis por mi bovlon da hordeo kaj eĉ aldonis kelkajn tranĉaĵojn da pomo trempitajn en mielo. Pluraj el la aliaj sklavoj ridetis al mi, kion ili neniam antaŭe faris, sed ilia amikemo embarasis min kaj mi donis nur minimuman respondon.

Dum la vespero proksimiĝis, miaj ŝultroj rekomencis dolori kaj la haŭto de miaj brakoj iĝis streĉita kaj malkomforta. Mi konstatis, ke Fortunato sukcesis trafi min per pluraj fortaj batoj ĉe miaj flankoj kaj brusto; en la konfuzo de la momento mi apenaŭ rimarkis ilin, sed nun ili sufiĉe ĝenis. La laboro ŝajnis etendiĝi senfine. Mi sopiregis kuŝi ie – ne sur mia lito kun ĝia plata, malinvita matraco, sed en varma nesto de pajlo. Mi pensis kiom plaĉus al mi dormi en la bovinejo, tiel varma kaj kun tia hejmeca odoro. Eĉ la bovinoj, laŭ mia ideo en tiu momento, fartis pli bone ol mi.

* * *

Longe antaŭ la komenco de la Saturna festo, mi jam sciis, ke alproksimiĝas ia ĝoja okazo. El la duone komprenata babilado de la aliaj sklavoj mi jam elplukis tiun vorton, kaj konstatis ke, kion ajn ĝi signifas, temas pri okazaĵo, kiun ili senpacience atendas.

La mastrino iĝis sufiĉe indulgema kaj eĉ laŭdis min unu-du fojojn, malkiel Fortunato, kiu iĝis ĉiutage pli malbonhumora. Mi ne sciis, precize kio okazos dum la Saturna festo, sed estis jam evidente, ke oni antaŭvidas festenon. De la momento kiam mi ekaperis en la kuirejo matene, ankoraŭ nur duone vekiĝinta, Fortunato kriadis al mi ordonojn, apenaŭ doninte al mi tempon eĉ por engluti kelkajn buŝoplenojn da akvo kaj pano. Tagmeze li revokis min al la laboro preskaŭ antaŭ ol mi finmanĝis.

Finfine alvenis la tago. Mi vekiĝis pli malfrue ol kutime kaj saltis konsternite el la lito, pensante ke Iriso forgesis voki min. Glacia venteto blovis internen tra la mallarĝaj fenestroj, kaj mi apenaŭ kuraĝis meti miajn piedojn sur la malvarmajn kahelojn. Kvankam la vintro estis multe malpli severa ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni, neniam mi tiom konsciis pri la malvarmo. Mi repensis sopire al la kabano de miaj gepatroj, kun la fajro en la mezo kaj pajlo sur la tero, kaj la varma pajla tegmento.

Mi atendis, ke Fortunato riproĉegos min pro mia malfruo, sed kiam mi hastis en la kuirejon, li tute ne koleriĝis. Male, je mia miro li salutis min per amika rideto kaj kiso. Anstataŭ la kutima malfreŝa pano li donis al mi pecon da kuko, tiel dense farĉita de nuksoj kaj sekigitaj fruktoj, ke mi apenaŭ sukcesis meti en ĝin miajn dentojn. Tamen li baldaŭ refalis al sia kutima aĉa humoro, ĉar restis ankoraŭ multo por fari. Evidentiĝis, ke la festa manĝo okazos tiuvespere.

Dum la mateno, oni vokis la tutan domanaron al la ĉefa parto de la domo. Mi sekvis la aliajn sklavojn laŭ kovrita trairejo, kiun oni eniris de la korto tuj apud la kuirejo. Mi ofte rigardis kun scivolo en tiun trairejon, kvankam mi neniam aŭdacis mem enpaŝi ĝin; ĝi estis la sama koridoro, de kie mi unu fojon vidis la etan ĝardenon. Mi ĉirkaŭrigardis esperplene dum ni trahastis, sed neniu interesaĵo videblis. La muroj kaj la plafono estis nudaj, kaj la fenestromalfermaĵoj estis tro altaj por montri ion ajn krom la ĉielo.

La pasejo finiĝis per pordo, kaj ni trairis al la plej imponega ĉambro, kiun mi iam ajn vidis aŭ eĉ imagis. Ĝia grandiozeco estis preskaŭ troa por mi: la muroj estis pentritaj, la planko ornamita, la mebloj kaŝitaj sub luksaj ŝtofoj. Mi memoris la rakontojn, kiujn mi iam aŭdis pri la reĝo Kunobelinos, kiu posedis arĝentajn vazojn kaj kestojn da oraj moneroj. Sed certe eĉ Kunobelinos neniam havis ion ĉi tian.

Post tiu ĉambro sekvis alia, preskaŭ same luksa, kiun ni trapasis por atingi vestiblegon kun marmora baseno muntita meze de la pavimo. La vestiblo estis larĝa kaj impona, sed ankaŭ malvarma, precipe ĉar parto de la plafono estis nefermita, por ke oni vidu la ĉielon. La solaj varmaj punktoj troviĝis apud du ornamitaj karbujoj.

Kiam la tuta domanaro ĉeestis atende, ceremonie eniris Marko kaj Fania. Akompanis ilin Petronila kaj malridema junulo, kiun mi jam rimarkis plurajn fojojn en la korto. Tiu estis ilia filo Gajo.

La mastro parolis tre longe. Mi tute ne komprenis, kion li diras, kaj rezignis pri ia ajn provo sekvi la signifon de liaj vortoj post la tutunuaj frazoj. Ŝajnis pro la ridado de la aliaj sklavoj, ke lia parolado enhavas plurajn ŝercojn. Sed post la komencaj minutoj la rideksplodoj maloftiĝis, kaj baldaŭ la vizaĝoj de la aliaj montris nur tro klare, ke iliaj mensoj vagas aliloke. La sola homo, kiu ŝajnis vere interesiĝi, estis la mastrino, kiu direktis al sia edzo sian plenan atenton, kun esprimo de admirego en sia iom stulta mieno. Petronila eĉ ne provis kaŝi sian enuon. Ŝi daŭre ludetis per siaj ringoj, kiujn ŝi turnadis kaj movadis de unu fingro al alia, kaj poste disetendis siajn manojn por admiri la efekton.

Dum la voĉo senĉese zumadis, mi ĉirkaŭrigardis al la ornamaĵoj kaj aliaj valoraĵoj videblaj en la halo. Sed baldaŭ mia plena atento estis koncentrita al miaj piedoj, kiuj iĝis preskaŭ rigidaj pro la malvarmo. Mi frapetis per ili senpacience, kaj provis ne tro rimarkeble moviĝi iom pli proksimen al unu el la karbujoj. Mi demandis min, ĉu la mastro silentos antaŭ ol la malvarmo trapenetros min ĝisoste.

Finfine ni rajtis foriri, kaj ĉiuj samtempe puŝiĝis el la ĉambro kun gaja interparolado. Montriĝis ke ni ne tuj reiros al la sklavejo; anstataŭe ni vizitos novan parton de la domo. Mi sekvis la aliajn en ĉambron, kiun mi tuj rekonis kiel malgrandan banejon; ĝi estis tute eta kompare kun tiu en la urbo, sed kiel ĉiuj ĉambroj en tiu domo ĝi estis majstre dekorita. Aparte plaĉis al mi la malvarmejo, kies muroj estis blue farbitaj kun fiŝoj kaj monstraj marbestoj. Kiam oni kuŝis surdorse en la akvo, oni povis imagi, ke oni flosas en la maro.

Mi estus pli ĝuinta la banon, se mi ne konscius, ke pluraj el la viroj profitas de la okazo por inspekti min. Ĉiufoje kiam mi turnis mian kapon, mi konstatis, ke iu rigardas min. Mi ŝajnigis ne rimarki, sed la afero igis min tre malkomforta. Akteo kaj Iriso, aliflanke, tute ne embarasiĝis. Ili estis la centro de ĉies atento, ŝercantaj, ekscite ridantaj, flirtantaj, ĉirkaŭate de grupo de viroj. Mi sentis min pli sekura kun Areskuza kaj Jukunda. Jukunda, kiel kutime, estis iom retenema, dum neniu viro povis esperi alproksimiĝi al Areskuza kiam ĉeestis Sekundo. Inter tiom da virsklavoj kaj tiel malmultaj virinoj, li estis bonŝanca dividi kun ŝi siajn ĉambron kaj liton, kaj sendube li konstante timis perdi ŝin. Li kuŝis nun sur marmora benko, dum lia amiko Kasto masaĝis lian dorson, sed mi ne dubas, ke li tenis la situacion sub rigora kontrolo. Iu ajn viro kiu alparolis Areskuzan riskis pugnobatadon de Sekundo.

Mi ŝvitegis pro la varmo kaj intencis eniri la kuvon, kiam aliris min Firmo kun propono skrapi mian dorson. Li estis la plugisto, fortika junulo sufiĉe pli aĝa ol mi. Lia invito tute konsternis min, kaj mi paŝis malantaŭen neante per la kapo. Sed Firmo ignoris min kaj kaptis la oleujon. Mi tiom konfuziĝis, ke mi apenaŭ sciis, kion fari. Mi estis kontenta, kiam en tiu momento iu alproksimiĝis kaj forsendis lin. Estis Filono, la greko. Unue mi timis, ke li liberigis min de Firmo, nur ĉar li volas mem fari similan proponon. Sed li simple ridetis kaj lasis min sola.

La tago ne estis dediĉita nur al amuzado, almenaŭ ne por la homoj en la kuirejo. La aliaj sklavoj ankoraŭ ĝuis la banadon, kiam Fortunato revokis min al la laboro. Li vokis ankaŭ Hermeson, kiu venis nur tre malvolonte. Cetere, li estis tro ekscitita por esti tre utila, kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol Fortunato frapis lin ĉirkaŭ la oreloj kaj elĵetis lin. Mi deziris, ke ankaŭ mi rajtu eliri; estis aŭdeblaj ĉiuspecaj ludoj kaj amuzaĵoj en la korto, kaj mi trovis tion maljusta, ke mi ankoraŭ ŝvitas ĉe la fajro dum la aliaj sklavoj ferias. Kiam Fortunato eliris momente, mi tuj iris al la pordo por pli bone rigardi eksteren.

Mi ankoraŭ staris tie, kiam mi rimarkis Demetrion alproksimiĝi. Mi haste reiris internen kaj ŝajnigis, ke mi prizorgas la fajron. “Jen io por vi,” diris Demetrio enirante, kaj li enmanigis al mi ion, kio similis drapon. “De Petronila.”

Surprizite, mi viŝis miajn manojn kaj malfaldis la ŝtofon. Montriĝis, ke ĝi estas robo, laŭŝajne tute nova, kvazaŭ neniam portita. “Estas ankaŭ ĉi tio,” Demetrio diris, kaj donis al mi kelkajn monerojn. Tute konfuzite, mi akceptis ilin. Mi neniam antaŭe eĉ tuŝis monon, kaj la ideo, ke iam mi mem posedos ĝin, neniam eniris mian kapon.

Kiam Demetrio eliris, mi malfermis mian manon kaj rigardadis la etan manplenon da moneroj. Mi povis apenaŭ kredi la aferon. Ili estis el metalo kun elstaranta desegno ĉe ambaŭ flankoj, kiun mi esploris scivole per la pinto de unu fingro. Venis al mi la ideo, ke mi devas teni ilin en sekura loko, kaj mi provis pensi pri kaŝejo. Mankis la tempo nun por serĉi taŭgan ejon, do mi kuris supren al la senhoma dormejo kaj kaŝis la monon sub piedo de la lito. La robon mi zorge aranĝis en malplena niĉo.

Tiuj ne estis la solaj donacoj, kiujn mi ricevis tiutage. Eŭtikia donis al mi mantukon, kaj de Demetrio estis saketo da aveloj kaj oleujeto por la bano. Kaj ne nur tiujn mi ricevis: Iriso donacis al mi sian kombilon, ĉar ŝi ĵus akiris novan de Eŭtikia. Mi apenaŭ sciis, kion pensi pri tia subita abundego da posedaĵoj, kaj metis ĉi tiujn valoraĵojn en la niĉon apud mia nova robo.

Ni laboris ĝis tuj antaŭ la krepusko, kiam je mia surprizo envenis niaj gemastroj. Nur tiam mi rimarkis, ke almenaŭ hodiaŭ Fania ne ĝenis nin per sia kutima posttagmeza vizito. Kaj Markon mi neniam antaŭe vidis en la kuirejo. Ambaŭ ridetis laŭ iom embarasata maniero.

Instrukciinte min, ke mi transiru al la ĉefa parto de la domo, oni sendis min eksteren. Mi iris iom timeme laŭ la trairejo, necerta kien iri ĉe la alia fino. Rapide noktiĝis ekstere, kaj en la trairejo jam regis mallumo. Mi atingis la pezan pordon kaj malfermis ĝin per puŝo. Trafegis min laŭta bruo de voĉoj kaj ridado, kaj mi tuj lasis la pordon, kiu refermiĝis per bato. Mi ankoraŭ staris hezite en la koridoro, kiam aŭdiĝis krioj kaj rapidaj paŝoj ĉe mia dorso. Timante malkovron, mi premis min kontraŭ la muro, kaj Hermeso preterkuris, sekvate de sia amiko Korakso. Ili puŝegis la pordon kaj malaperis internen. Tio donis al mi kuraĝon por mem eniri.

Estis amaso da homoj en la ĉambro, kaj en ĉi tia luksega medio mi ne tuj rekonis miajn kunsklavojn, kiuj kuŝis en plena komforto sur larĝaj divanoj. Lumigis la ĉambron miriga nombro da lampoj, kies radioj flagris laŭ la pentritaj muroj, kie ili elstarigis jen unu detalon, jen alian: ĉashundon, korbon da fruktoj, blankan vizaĝon.

Hermeso kaj Korakso jam trovis lokon sur unu el la divanoj, sed mi ŝvebis en la pordo kaj malcerte ĉirkaŭrigardis. Iriso estis videble tro okupata kun Anto por bonvenigi mian ĉeeston. Sed Jukunda kuŝis trankvile sur la rando de divano, ne parolante al iu ajn, do mi premiĝis apud ŝi.

Subite iu malfermis per puŝego la pordon. Enmarŝis Fortunato kun torĉo, kaj je mia miro sekvis lin niaj gemastroj, ĉiu portante grandan teleron. Malantaŭe sekvis Gajo kaj Petronila kun arĝentaj kruĉoj. Ĉiuj silentiĝis dum tiu mallonga procesio solene direktiĝis al la centra divano, kie kuŝis en plena honoro la tri plej altrangaj sklavoj: Demetrio kaj Filono, kaj apud ili la pordisto, kverelema maljunulo, kiu ricevis tiel gravan lokon nur pro sia aĝo.

Ĉiuj aklamis, kiam Petronila eklavis la manojn de la sklavoj per parfumita akvo, kiun ŝi verŝis en arĝentan vazon. Samtempe Marko kaj Fania proponis la manĝaĵojn kaj Gajo okupiĝis pri la vino. Tamen ili priservis nur la tablon de Demetrio. Farinte tion, ili formetis la kruĉojn kaj telerojn kaj prenis siajn lokojn sur unu el la divanoj, kiu restis ankoraŭ libera.

Mi seniluziiĝis pro la konstato, ke ili manĝos kun ni, sed mi baldaŭ vidis, ke por miaj kunsklavoj tio multe kontribuas al la amuza etoso. La sklavoj estis iom tro ekscititaj: ili vokis laŭtajn komentojn kiajn ili certe ne aŭdacus aŭdigi en normalaj okazoj, kaj ridkriegis ĉiufoje kiam Marko rakontis unu el siaj senfinaj ŝercoj. Mi kredas, ke multaj homoj sincere bedaŭris, kiam li kaj liaj familianoj retiriĝis sufiĉe frue en la vespero, kvankam la etoso notinde plivigliĝis post ilia foriro.

En tiu vespero mi la unuan fojon provis kelkajn el la pladoj, pri kies pretigo mi jam tiel ofte kunlaboris, sed kiujn mi ĝis tiam neniam rajtis mem gustumi. Tute sincere, ne ŝajnis al mi, ke mi maltrafis multon. La plejmulto el la manĝaĵoj havis tiel fortegan guston, ke ili ŝajnis bruligi mian buŝon, kaj la saŭcoj estis absolute abomenindaj. Mi ne povis kompreni, kial iu ajn dezirus detrui tute bonan pladon da viando aŭ fiŝaĵo per la aldono de tiaj naŭzaj miksaĵoj. Sed troviĝis sufiĉe da pli simplaj pladoj por ke mi ĝuu la manĝon, kaj estis unu-du kiujn mi trovis nedireble bongustaj.

Dum ni plumanĝis, la voĉoj iom post iom plilaŭtiĝis. En iu momento eksplodis kverelo inter Anto kaj Klemento – mi kredas, ke ĝi iel rilatis al Iriso – sed Demetrio tuj silentigis ilin per invito al Akteo distri nin per iom da muziko. Ŝi prenis malgrandan fluton kaj ekludis rapidan, fluan pecon plenan je skaletoj kaj triloj, kiu sonis iom kiel birdokanto. Jen aspekto de Akteo kiun mi ne konis; fakte mi neniam antaŭe vidis ŝin tuŝi la fluton, kvankam mi ja ofte rimarkis ĝin sur ŝia niĉo en la dormejo. Mi supozis, ke ĝi apartenas al ŝia filino Speo, ĉar mi aŭdis la knabinon ekprovi ĝin kaj eligi kelkajn sufiĉe malaŭdindajn bruojn. Mi tiam ne komprenis, kial Akteo tiom incitiĝas, ke ŝi krias kontraŭ Speo kaj senpacience frapas ŝin.

Kiam la muziko finiĝis, Iriso kaj Akteo dancis por ni dum Iriso ritme klakis per etaj lignaj blokoj, kiujn ŝi tenis en la manoj. Nerezisteble tentis kaj ekscitis min la danco: ili serpentigis siajn koksojn kaj korpojn per aludo, kiun eĉ senspertulo kiel mi ne povis miskompreni. Poste, de sia loko sur la divano, Jukunda kantis. Ĝi estis stranga kanto, naza kaj plenda, kiu pensigis min ĉefe pri la blekado de sovaĝa kato. Sed tio, kio aparte surprizis min en tiu momento, ne estis la kanto en si mem – mi jam rimarkis, ke mi kaj la romanoj havas tute malsaman ideon pri kantado – sed la fakto ke Jukunda entute aŭdigas sian voĉon. Ŝi kutime tiel malvolonte altiris al si la atenton. Kaj tamen, ŝi tenis mallevita sian rigardon, kvazaŭ ŝi kantus al si mem anstataŭ al sia silentega aŭskultantaro, tiel ke ni ricevis la impreson, ke ni subaŭskultas ian privatan komunikaĵon tute ne intencitan por ni. Ŝi finis iom subite per indiferenta movo de la ŝultroj, kvazaŭ ŝi dirus, “Do vi petis min kanti kaj mi faris, sed mi vere ne komprenas, kial vi tiom ekscitiĝas pri la afero.” Neniu trompiĝis pro tio. Ili aŭskultis senspire kaj eksplodis per laŭta aplaŭdo en la fino. “Belege, ĉu ne,” Areskuza murmuris.

Pli malfrue Demetrio rakontis historion. Mi komprenis, ke temas pri fantomoj – estis io pri mortinto, kiu eksidas kaj parolas – kaj mi vidis per la reagoj de la aliaj, ke ĝi certe estas aŭskultinda. Areskuza enspiris pro teruro, Iriso profitis la okazon por kaŝi sian vizaĝon kontraŭ la brusto de Anto, kaj en difinita momento eta Speo ekploris; tamen ŝi ne ricevis multan kompaton de Akteo. Estis Areskuza, kiu devis konsoli ŝin.

Dum la rakonto daŭris, mi eksentis min pli kaj pli ekster la situacio. Mi komprenis tre malmulte el tio, kion diris Demetrio, kaj ŝajnis al mi, ke mi estas nura spektanto ĉe aranĝo, kiu tute ne rilatas al mi. Mi ne estus kontraŭinta nun, se Firmo venus paroli al mi denove, sed li ne aliris min duan fojon, nek iu alia alparolis min. Jukunda ŝajne jam forŝteliĝis, ĉar mi tute ne plu vidis ŝin. Mi estis manĝinta pli ol sufiĉe kaj komencis iom enui. Mi estus ŝatinta enlitiĝi.

Finfine mi vidis, ke Akteo eliras el la ĉambro kun Tiaso, unu el la portistoj de vojaĝlito. Mi rapide forruliĝis de la divano kaj ŝtele sekvis ilin eksteren. La trairejo estis malvarma kaj silenta post la tro plena ĉambro, kaj mi konstatis, ke mi frostotremas. Sed Akteo kaj Tiaso tute ne montris haston. Ili promenis malrapidege, kun oftaj haltoj por interkisiĝi, dum ilia lampo ĵetis gigantajn ombrojn sur la muroj. Iom embarasate, mi silente sekvis ilin.

Kiam ili atingis la korton, mi vidis, ke Akteo ne iras supren al la dormejo. Mi atendis, dum ŝi kaj Tiaso ŝanceliĝis laŭlonge de la korto al la alia flanko, kie troviĝis la dormejo de la viroj. Tuj kiam ili malaperis internen, nigra formo apartigis sin de la pli profundaj ombroj inter la konstruaĵoj kaj senbrue transiris al la provizejoj. Mi estis preta ĵuri, ke temas pri Marko. Sed tio ŝajnis apenaŭ ebla; mi ne povis imagi kialon, kial la mastro vagus tiel, kiel ŝtelisto, sen eĉ lampo por lumigi la vojon. Plej verŝajne la homo estis unu el la virsklavoj, kiu esperis kapti iom da kromaj manĝaĵoj dum ĉiuj aliaj festenis. Mi deziris al li bonan ŝancon.

Mi palpe serĉis mian vojon, tiel silente kiel eblis, supren laŭ la ŝtuparo kaj tra la komplete senluma enirejo al la dormejo. La aliaj litoj ankoraŭ vakis; mi estis la unua, kiu revenis. Mi ne povis ekdormi dum longa tempo pro zumanta kapo. Post la festo mi sentis min malkvieta kaj deprimita. Mi volis plori, kvankam mi ne havis apartan kialon por fari tion, almenaŭ ne pli ol kutime. Finfine mi endormiĝis.

* * *

Dum la vintro cedis al printempo, la ĉirkaŭa kamparo floregis kun abundo, kian mi neniam vidis sur la malprofunda kalkeca tero de mia propra lando. Kvankam ofte pluvis, la vetero estis multe pri varma ol mi kutime atendus tiel frue en la jaro. La novverdaj folietoj apenaŭ vidiĝis en la arboj, sed ŝajnis, ke ni jam ĝuas la mildan varmon de frua somero. Trifolioj kaj ranunkoloj respondis al la sunlumo per rapida kreskego ĝis miriga alteco.

Ankaŭ la legomejo fartis bone. Firmo lastatempe refosis kaj prisemis ĝin, kaj tre baldaŭ ekaperis vicoj de plantidoj. Sed la herbaĉoj kreskis eĉ pli rapide, kaj ne pasis longa tempo ĝis Fortunato sendis min eksteren kun pioĉo. Tute ne plaĉis al mi ricevi tiun novan taskon, kiu tre verŝajne kunportos amason da kroma laboro. Mi jam alkutimiĝis je tio, kion mi devis fari en la kuirejo, kaj intertempe lertiĝis pri evitado de punoj; ĉio alia igis min ekstreme malsekura. Cetere, mi sciis, kiuj manĝos la legomojn; inter tiuj bonŝanculoj certe ne troviĝos mi mem. Se mi estus kuraĝinta fari tion, mi malbenus ĉiun unuopan plantidon.

Sed eklaborinte, mi komencis ŝanĝi mian sintenon. La printempa suno estis agrable varma kaj birdoj pepadis en la arbustoj. Plaĉis al mi stari denove en la freŝa aero, por tuŝi la teron kaj prizorgi la plantojn per miaj manoj. Mi neniel deziris reiri al la kuirejo kaj al la grumblado de Fortunato, do mi restis tiel longe kiel mi aŭdacis. Mi sarkadis la saman terpecon ĝis eĉ ne unu herbaĉo estis videbla ie ajn en la tuta legomejo.

Kiam Fortunato aperis por kontroli mian laboron, li estis ege kontenta. “Oni eraris, kiam oni sendis vin al la kuirejo,” li komentis. “Vi ne havas la plej etan ideon pri kuirado, sed vi certe scias, kiel prizorgi legomejon.” Kaj li rekompencis min per aparta frandaĵo: angulo de abela ĉelaro el kiu gutis mielo.

Mi rapide konstatis, ke estas tre avantaĝe por mi bone prizorgi la legomejon. Kiel unua afero, mi preferis resti ekstere ol ŝviti en la kuirejo, kaj krome, la vivo estis pli agrabla kiam mi sukcesis ne kolerigi Fortunaton. Aldone, mi povis tiel gajni kromajn manĝaĵojn; mi lernis jam tre frue, ke sekvos serioza puno, se mi tuŝos ion ajn en la kuirejo, sed Fortunato kapablis estis tre malavara, se li estis kontenta pri mia laboro. Foje, kiam mi troviĝis tie sola, mi ankaŭ ŝtelis de la legomejo, sed ĝenerale mi decidis, ke la risko ne valoras.

ŝajnis al mi strange, ke la romanoj ne festis Beltenon. Ĝi certe intertempe jam pasis, kvankam mi ne sciis, precize kiam ĝi devis okazi; mi komplete perdis la kalkulon de la tagoj. Sed mi ne komprenis, kiel la suno sukcesis iĝi tiel varmega, sen helpo de la beltenaj fajroj. Mi demandis min, ĉu sufiĉis la fajroj faritaj de mia propra popolo, eĉ se la romanoj mem ne same ekbruligis ilin. Eble tio signifas, ke tamen ankoraŭ restas kelkaj homoj en mia vilaĝo, kiuj festis Beltenon ankaŭ ĉi-jare. Aŭ ĉu eble la suno, kiu brilas super la romanoj, ne estas sama kiel tiu, kiu brilas super mia propra lando? Mi ne certis pri tio: mi ja ĉiam aŭdis, ke ekzistas nur unu suno. Cetere, dum ni vojaĝis al Romo, mi vidis la sunon ĉiutage, kaj laŭ mia impreso ĝi estis ĉiam la sama. Tamen estis vere, ke ĉi tiu suno multe pli varmas ol tiu, kiun mi konis ĉe mi. Mi lasis mian menson iom sencele vagi ĉirkaŭ tiu demando dum iom da tempo, ĝis ne sciante kiel solvi ĝin, mi enuis, kaj akceptis ĝin kiel unu el la pluraj neklarigeblaj misteroj ligitaj kun la vivo en Romo.

Dum niaj regulaj vizitoj al la banejo, mi restis malantaŭ la aliaj virinoj por rigardi la florojn, kiuj svarmis en senrega abundo ĉe la randoj de la vojo. La deklivoj estis tute kovritaj de delikataj bluaj kaj blankaj anemonoj, la unuaj abeloj zumis super la trifolioj, kaj la paŝtejoj estis plenaj je lekantetoj. Kiam mi vidis ilin kaj sentis la mildan printempan aeron, la glacia ŝarĝo kiu kuŝis super mia koro ŝajnis iomete leviĝi, kaj dum almenaŭ mallonga tempo mi povis ĝui ĉi tiun novan landon, kiu kvankam tre malsama estis ne malpli verda kaj floranta ol tiu kiun mi perdis.

En la fruktoĝardenoj mi rekonis pom- kaj pir-arbojn sed estis multaj aliaj, kiujn mi ne konis. Kiam mi vidis iliajn branĉojn ŝarĝitajn de rozkoloraj aŭ blankaj floretoj, mi sentis malkvietan tikladon ĉe mia koro. Ilia beleco maltrankviligis min kaj vekis en mi sennomajn dezirojn. Kio devigas min plumarŝi malantaŭ la aliaj virinoj? Se mi forŝteliĝus, ili ne rimarkus ĝis ili atingus la urbon. Kaj tiam mi jam estus tute malproksima. Sed mi ne faros tion hodiaŭ. Unue mi ŝtelos provizon da manĝaĵoj el la kuirejo, iom post iom, por ke neniu rimarku ilian mankon, kaj poste, kiam ili sufiĉos, mi ekiros. Neniu atentos pri mi en miaj romaj vestoj, kaj mi parolas la lingvon sufiĉe bone nun por trovi la vojon ĝis la maro. Mi memoris tiun grupeton de viroj, kiujn mi vidis manĝi ekster trinkejo kiam mi apenaŭ alvenis. Ili estis el la orientaj reĝlandoj. Eble, se mi retrovos ilin, ili helpos min reiri trans la maron.

Mi imagis, kiel mi alvenos ĉe mia vilaĝo. Unue mi vidos nur la monteton en la malproksimo, kaj mia koro batos pli rapide, kiam mi rekonos ĝian konatan konturon. Dum mi alproksimiĝos, videbliĝos ankaŭ aliaj detaloj: la zigzagaj vojetoj ĉirkaŭ la flanko kaj la teraj remparoj ĉe la pinto. Tiam mia rigardo forlasos la monteton kaj la vilaĝon por vagi laŭ la malpli altaj kontraŭaj deklivoj. Kaj jen mi ekvidos ĝin, precize kiel mi sonĝis pri ĝi jam tiom da fojoj: mian propran domaron, rekonstruitan ĝuste kiel ĝi estis antaŭe, kun la heĝo ĉirkaŭe kaj la du rondaj kabanoj kun la pajlaj tegmentoj. Kompreneble, kelkaj aferoj estos iom malsamaj: eble tamen estos tro frue, por ke la heĝo jam rekreskis. Sed miaj patrino kaj patro troviĝos tie, kaj mia onklino, kaj Makaros kaj Tasgjon.

Tamen mi konstatis, ke difinitaj aferoj neniam estos precize kiel ili estis antaŭe. Unu el la aliaj junulinoj diris al mi en la ŝipo, ke ŝi vidis la kadavron de Kaljakos, kiu kuŝis en la koto. Sed eble ŝi eraris, kaj dum kelkaj minutoj mi permesis al mi la plezuron imagi kiel mi reiros hejmen kaj trovos, ke Kaljakos tamen ne estis mortigita. Sed en mia koro mi sciis, ke necesas fronti la veron. Kiom ajn tiu penso dolorigas min, mi devas akcepti la fakton, ke eĉ se mi sukcesos reiri, mia hejmo neniam plu estos precize la sama loko, kiel tiu en mia memoro.

La unuan fojon de post mia forporto el la vilaĝo mi permesis, ke miaj pensoj restu ĉe mia kuzo Kaljakos. Mi suferis tiom da perdoj, ke ankoraŭ mankis al mi tempo por esplori kion signifas al mi la disigo de ĉiu unuopa homo, kiun mi amis. Sed nun mi ekmemoris Kaljakon, kia li estis kiam mi laste vidis lin. Plenkreskante li iĝis multe tro konvinkita pri sia propra graveco, sed tio nun ŝajnis aminda manketo anstataŭ la ĝena kutimo, kia mi trovis ĝin dum li ankoraŭ vivis. Kiam mi pensis pri lia insista provado konduti virece kaj digne, kortuŝis min konstati, kiel malmulte el sia propra estonteco li efektive antaŭvidis. Li mortis kiel ĉiu junulo dezirus, defendante sian vilaĝon. Sed lia morto estis unu inter centoj, kaj mi dubis, ĉu en la ĝenerala konfuzo oni eĉ rimarkis ĝin. Kaj heroa morto valoras neniom se neniu travivas por rakonti pri ĝi poste.

Mi rigardis pli malproksimen, al nia infaneco, kiam li estis mia preferata kuzo kaj ni pasigis la vesperojn per sekreta interflustrado sur pajlamaso sub la malalta tegmento de nia kabano, dum la plenkreskuloj babilis ĉirkaŭ la fajro. Miajn memorojn pri tiuj momentoj ĉiam estonte kolorigos mia scio pri tio, kio okazis poste. Kaj dum mi pensis pri lia morto, ne malhonora kaj tamen preskaŭ nerimarkita, miaj okuloj pleniĝis ankoraŭfoje de larmoj.

* * *

La montetoj estis aparte belaj kaj la arboj estis dense kovritaj de floroj, kiam ni sklavoj ekiris grupe por viziti la templon de la diino Fortuno. Estis feria tago, kaj ni ricevis permeson iri al Prenesto, grava urbo atingebla per vojaĝo de proksimume duona mateno, por partopreni la apartajn ceremoniojn honore al la diino. La aliaj planis ĉi tiun ekskurseton jam de la pasinta monato; ili klarigis al mi, ke ili iras ĉiujare en ĉi tiu sezono.

Ni rajtis uzi la ĉaregon, do pluraj el ni surgrimpis malantaŭen, dum la ceteraj promenis apude. Ĉefe la virinoj kaj la pli maljunaj sklavoj sidis sur la ĉarego, sed mi ne surpriziĝis kiam mi vidis, ke ankaŭ Filono eksidis inter ni: li evidente preferis vojaĝi en komforto, kiam li havis tiun eblecon. Ŝajnis, ke oni traktas lin pli bone ol nin ceterajn: mi aŭdis, ke li havas propran ĉambron en la ĉefa parto de la domo, kaj li ofte ricevis la samajn manĝaĵojn kiel la mastro. Certe li estis pli bone vestita ol la aliaj sklavoj. Dum longa tempo mi fakte dubis, ĉu li efektive estas sklavo, sed intertempe mi malkovris, ke li estas la sekretario de Marko. Tiu termino tamen signifis al mi nenion. Mi sciis nur tion, ke li akompanas la mastron ĉie, kaj ofte malaperas dum pluraj sinsekvaj tagoj, kiam Marko estas for.

Li estis nia ĉefa kunligo kun la ekstera mondo, kaj kiam ajn li revenis post forrestado, la aliaj sklavoj tuj ariĝis ĉirkaŭ li, por peti la novaĵojn el Romo. Tamen, kiel portanto de novaĵoj, li estis aparte malkontentiga. Videble malplaĉis al li esti la objekto de ĝenerala atento, kaj li tute ne provis, kiel verŝajne farus multaj aliaj, spici siajn informojn per aldono de kromaj detaletoj por pliigi ilian intereson. Li nur mallonge raportis la lastajn okazaĵojn kun malkuraĝiga mieno kaj senpacienca forpuŝo de pliaj demandoj; kaj se la aliaj deziris pludiskuti la informojn kiujn li portis, ili atendis ĝis li reiris al la domo. Neniu petis lin, kiel ili petis Demetrion, plenumi malgrandajn komisiojn dum siaj vizitoj al la urbo.

Parte ĉar li tiel ofte forestis, Filono ne kutimis partopreni la amuzojn de la aliaj sklavoj. Fakte li kondutis preskaŭ kiel liberulo. Mi kelkfoje vidis lin promeni apud la mastro, verve interparolante laŭ maniero kiu tute ne similis lian parolŝparemon kun la aliaj sklavoj. Li tamen evidente ne vekis la saman respekton ĉe la aliaj virinoj kiel ĉe mi, ĉar dum ni skuiĝis laŭ la malglata vojo, ili komencis inciteti lin.

Iriso komencis: “Mi miras, ke vi venas kun ni al la templo, Filono. Ĉu via dio ne malpermesas, ke vi adoru aliajn gediojn?”

“Estas vere, ke mi ne partoprenas vian superstiĉan kutimon peti komplezojn de ŝtonaj statuoj,” Filono respondis. “La fakto estas, ke mi tute ne intencas viziti la templon. Mi havas unu-du aferojn por prizorgi en Prenesto.”

“Kio, ĉu vi eĉ ne volas eltiri sortaĵon?” Akteo diris moke. “Vi povus demandi la diinon, kiam ŝi resendos al vi viajn harojn.”

“Certe, kaj ni ĉiuj scias, kian respondon mi ricevus, se mi provus,” Filono diris. Li imitis duonkantan voĉon kaj diris per solena tono: ‘En ĝardeno de Mediolano[9] kreskas arbo plena je maturaj piroj. Piro falis kaj mortigis formikon.’ Jen la speco de konsilo, kiun oni ricevas tie. Ĉu vi neniam demandis vin, de kie venas la sortaĵoj? Estas strato en Prenesto plena je metiistoj, kiuj fabrikadas sortaĵojn por la templo.”

“Jes, sed ili ne mem decidas, kion skribi sur la sortaĵoj,” Iriso rebatis. “Tion komunikas al ili la pastroj. Kaj estas la diino mem, kiu gvidas la manon, kiam oni eltiras unu.”

“Jes, la diino povas fari ĉion,” Filono respondis kolere. “La sola afero, kiun ŝi ne kapablas fari, estas meti iom da saĝo en la ŝtipajn kapojn de la popolanoj.”

“Nu, kaj kion vi diros al ni pri la temploj por via dio?” Iriso diris. “Mi aŭdis, ke ili havas nenion interne. Por kio servas konstrui templon kaj tiam lasi ĝin malplena?”

“Kial vi supozas, ke ili estas malplenaj?” Akteo intermetis. “Mi aŭdis, ke en la plej interna ĉambro, en tiu kiun nur la pastroj rajtas viziti, estas statuo de ilia dio, kaj ĝi estas azeno tegita de oro. Ili hontegas pri ĝi, kaj tio estas la klarigo, kial neniu rajtas eniri.”

“Preferinde adori azenon ol kacon,” Filono tuj respondis, rigardante la protektan amuleton, kiun Akteo ĉiam portis ĉe la kolo.

ŝi ruĝiĝis. “Kaj se temas pri kacoj, mi aŭdis, ke ĉiu viro, kiu aliĝas al la kulto de la judoj, devas fortranĉigi la pinton de sia peniso, same kiel faras iliaj viroj. Ĉu tio ne estas la kialo, kial vi forrestis tiel longe en Romo pasintan jaron?”

Tiu rebato ŝajnis lasi Filonon sen respondo, kaj li devis kontentigi sin per malafabla mieno direktita kontraŭ ŝi. Sed neatendite unu el la aliaj virsklavoj, kiu marŝis malantaŭ la ĉarego, intermetis sin en la diskuton. “Se tion vi volas scii,” li diris al Akteo, “kial vi ne honorigu Filonon per mallonga vizito al lia ĉambro ĉi-vespere? Sendube li volonte montros al vi.”

Ĉiuj aliaj viroj eksplodis per ridegoj, kaj nun estis la vico de Akteo mieni furioze. La parolinto estis Urbano, la persona sklavo de Marko. Pro sia ronda, glate kombita kapo kaj sia memkontenta maniero, li ĉiam pensigis min pri dorlotita hundeto. Li iam dividis ĉambron kun Akteo, sed nun ili neniam parolis unu al la alia krom por interŝanĝi malafablaĵojn. Tamen ili iam restis kune sufiĉe longe por produkti du infanojn.

Antaŭ ol Akteo povis elpensi reagon, Demetrio interrompis por diri, ke la templo estos baldaŭ videbla. Ni preteriris angulon, kie kreskis grupeto de arboj... kaj mi elspiris pro mirego. Eĉ la aliaj estis imponataj, kaj dum momento ĉiuj silentis. En la malproksimo leviĝis malalta monto, multe pli granda ol la monteto kie staris mia vilaĝo, kaj ĝiaj pli atingeblaj deklivoj estis tute kaŝitaj sub grandioza, riĉe dekorita konstruaĵo. Ĝi vere aspektis kvazaŭ konstruis ĝin gigantoj. Ĝi reportis al mia menso ĉiujn rakontojn, kiujn mi foje aŭdis pri la mirindaĵoj de Romo. Ĉi tion mi ĉiam imagis, ne tiujn malpurajn strataĉojn, kie svarmis la homamasoj.

La vojo iĝis ĉiam pli trafikoplena dum ni alproksimiĝis al la urbo, kaj finfine ni konsentis, ke estos preferinde pluiri piede. Anto haltigis la ĉaregon sub arbo, kiu kreskis ĉe la flanko de la vojo, kaj elektis komfortan lokon sur la herbo, kie li eksidis kun kruĉo da vino. Pluraj el la viroj aliĝis al li, dum ni ceteraj grimpis el la ĉarego por plu iri inter amasego da homoj. La situacio iom similis mian unuan sperton marŝi tra la romaj stratoj tuj post mia alveno. Estis kurtenitaj vojaĝlitoj, kiuj ŝanceliĝis super niaj kapoj; familiaj grupoj el la kamparo kun korboj plenaj je manĝaĵoj; ĉevaloj kaj muloj, kiuj spiregis ĉe niaj ŝultroj; kaj pluraj junuloj, kiuj ebrie kantis kun florkronoj forglitantaj de iliaj fruntoj. La evidentajn riĉulojn ĝenadis svarmo da almozpetantoj kaj kolportistoj, sed ili lasis nin pli-malpli trankvilaj. Ĉiuj scias, ke sklavoj estas aparte ŝparemaj je sia mono.

Ĉe la flanko de la vojo estis vico de budoj, kie oni vendis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj la viroj haltis ĉe unu por aĉeti kruĉon da vino. Ŝajne ili opiniis, ke tiu, kiun ni kunportis, ne sufiĉos. Ĉar mi ne plu estis tiel konsternita kiel en la komenco pro la strangeco de ĉio kion mi vidis, mi treniĝis post la aliaj por rigardi kun scivolo la varojn sur la ĉaretoj. Multaj el la manĝaĵoj aspektis treege allogaj: sur unu ĉareto, ekzemple, estis etaj kukoj aŭ panoj diverskoloraj kun fantaziaj formoj. Mi deziregis gustumi ilin, kvankam mi jam plurfoje seniluziiĝis, kiam temis pri la romaj manĝaĵoj. Kiom ajn ili aspektis frandindaj, ili ofte havis aparte malagrablan guston. La vendisto rimarkis mian intereson kaj ridetis al mi.

“Ĉu vi volas mordeton?” li demandis.

“Mi ne havas monon.”

“Ne gravas; prenu.”

Tute konfuzite, mi fuĝegis. Kaj nun mi subite ekkonsciis, ke mi restis tro longe ĉe la budoj. La aliaj anoj de mia grupo estis nenie videblaj. Mi tuj panikis. Mi puŝegis kiel frenezulo tra la amaso, mi stumblis kontraŭ homoj, mi paŝis sur iliajn piedojn, mia robo kaptiĝis ĉe ies korbo, kaj mi nur retrankviliĝis kiam mi fine ekvidis la solidan figuron de Fortunato, kiu marŝadis pezpaŝe iom antaŭ mi.

Kiam ni atingis la angulon antaŭ la templo, Filono lasis nin dirante, “Mi ne iros supren. Mi revidos vin poste ĉe la ĉarego.” Intertempe ni aliaj plumarŝis supren en la direkto de la vico de gigantaj arkaĵoj, kiuj konsistigis la plej malaltan nivelon de la templo. Tiom da homoj iris kune laŭ la sama vojo, ke kiam ni atingis la ĉefan enirejon, ŝajnis al mi ke mi estos dispremita kontraŭ ĝiaj ŝtonaj flankoj pro la nombro da korpoj, kiuj trapuŝiĝas samtempe. Sed mi sekure alvenis en granda malfermita placo, kvazaŭ oni perforte puŝis min tra la mallarĝa kolo de vazo. Mi sekvis la aliajn tra la homamaso el unu korto en alian, laŭ ŝtuparoj, sub arkaĵoj, ĉirkaŭ kolonaroj, kaj trans pavimoj kies ŝtonoj briletis sub la printempa suno.

Por pliigi la konfuzon, la malfermitaj placoj estis duone blokitaj de multenombraj budoj, kie oni vendis diversajn malgrandajn objektojn. Aparte interesis min la dekoj kaj centoj da statuetoj, ĉiuj montrantaj precize la saman figuron: sidantan virinon kun du beboj sur siaj genuoj. Tiu statuo ekzistis en ĉiu pensebla grandeco: estis kvazaŭ oni vidus vicon post vico da plantidoj en malsamaj fazoj de la kresko. Mi povis apenaŭ imagi, kiel eblas fari tiom da kopioj de precize la sama objekto.

Akteo rimarkis mian scivolon. “Ne diru, ke vi eĉ ne scias, kiu estas tiu? Tiu estas la diino Fortuno. Vi staras nun en ŝia templo.”

“Kiel ŝi povis scii tion?” Iriso respondis. “Ŝi ja neniam venis ĉi tien antaŭe.”

Meze de la bruo kaj la kunpremitaj homoj estis ĉirkaŭbarita spaco plena je blankaj bovinoj. Familia grupo ĵus aĉetis bovidinon kaj diligente okupiĝis pri dekorado de ŝiaj kornoj kaj vosto per koloraj rubandoj. Ŝi staris tute pasive dum ili ekscite pritraktis ŝin de ĉiuj flankoj, sed mi rimarkis ŝian nervecon per la maltrankvilaj movetoj de ŝiaj kapo kaj vosto.

“Tiu bovido estas maltaŭga,” Demetrio komentis. “Se ŝi ektimos, ŝi estos tute senutila por ilia celo.”

La vortoj apenaŭ eliris el lia buŝo, kiam ŝi panikis. Ŝi ĵetis flanken siajn prizorgantojn, kaj impetegis freneze ĉirkaŭ la korto, faligante budojn kaj kreante kompletan ĥaoson dum ĉiuj kuregis por eskapi el ŝia vojo. Viro kaptis renversitan stablon kaj sukcesis peli ŝin al angulo, kie ŝi restis, tremante, dum eksplodis kolera interkriado inter la prizorganto de la bovinaro kaj la familio al kiu li ĵus vendis ŝin. La familianoj evidente opiniis ke li trompis ilin, kaj repostulis sian monon. Duono de la homoj en la placo amasiĝis ĉirkaŭe por partopreni kaj por subteni unu aŭ la alian el la du partioj.

“Ĉu mi ne antaŭdiris tion?” Demetrio komentis. “Se oni deziras, ke besto kuniru konsente, necesas teni ĝin trankvila. Tiu bovido same plaĉos al la dioj kiel sako da putra faruno.”

Mi sekvis la aliajn sklavojn al la apuda placo, kie ni trovis nin ĉe la malantaŭo de granda, sed strange silenta homamaso. Mi aŭdis kantadon kaj la solecan plendadon de senakompana muzika instrumento. “Ni ne rajtas paroli ĉi tie,” Iriso flustris al mi. “Se oni faras bruon dum la preĝado, tio signifas jarojn da malbona ŝanco.”

La oferoj okazis sur alta podio ĉe unu flanko de la placo. Malantaŭ la podio estis pordo, larĝe malfermita por vidigi ombroplenan ĉambron. Ĝi estis malluma kaj sen mebloj krom la majesta statuo de la diino Fortuno, sidanta sola en radio de brila sunlumo kiu trafis ŝin desupre. Ŝiaj vestoj glimis pro oraĵoj kaj juvelaj ornamaĵoj, kaj sur ŝiaj genuoj mi rekonis la du bebojn. Unu tiris flanken la faldojn de ŝia robo, dum la alia jam suĉis ĉe la mamo.

La pastro staris malfronte al la placo kaj etendis siajn brakojn al la diino. Kontraŭ la malnatura silento de la homamaso kaj la pepado de la fluto, liaj vortoj estis klare aŭdeblaj, sed mi tute ne sukcesis konjekti ilian signifon. Ĉe lia dorso staris la oferaĵo. Ŝi estis belega besto, bovino senmakule blanka, kiu montris eĉ ne spureton de timo aŭ malvolontemo. Ŝi fikse rigardis la pastron dum li finis sian preĝon, kaj ŝia sola movo estis de tempo al tempo svingi sian voston por forpeli la muŝojn logitajn de la montetoj da sangaj restaĵoj ĉe la bazo de la altaro. La pastro turnis sin por ŝin ekfronti kaj vokis kelkajn vortojn al sia helpanto. Starante malantaŭ ŝia kapo por ne detrui ŝian trankvilan sintenon per subita movo, la helpanto levis martelon kaj per abrupta krako frapegis ŝian kranion. Ŝi falis al la genuoj sed aŭdigis neniun proteston. Tiam li tiris ŝian kapon malantaŭen kaj tranĉis ŝian gorĝon. Sango priŝprucis liajn vestojn kaj verŝiĝis sur la altaron, dum la spektantoj eligis kontentan murmuradon.

Tio estis nur la unua el pluraj oferoj, kiujn ni vidis tiumatene, kaj poste, inter centoj da aliaj homoj ni partoprenis la festenon, kiun oni pretigis sub la arboj en bela arbejo tuj apud la sanktejo. Almenaŭ en tiu okazo ni povis manĝi ĝissate, parte per viando de la oferaĵoj kaj parte per la manĝaĵoj, kiujn ni mem kunportis. Pluraj membroj de nia kompanio ankaŭ drinkis ĝissate, kvankam mi rimarkis, ke eĉ dum festoj la romanoj estas multe pli retenemaj ol la viroj de mia propra popolo.

Post tiel agrabla tago ni estis bonhumora grupo, kiam pli malfrue ni eliris el la arbejo kaj komencis malsupreniri tra la kortoj kaj placoj de la templo ĝis la malpli altaj niveloj.

“Mi esperas, ke ni retrovos Filonon, kiam ni revenos al la ĉarego,” Sekundo komentis, dum ni marŝis tra la kortoj. “Li tute kapablus atendigi nin ĉiujn.”

“Mi ne komprenas, kial li ne simple venas supren al la templo kiel ĉiuj aliaj,” Kasto diris.

“Verŝajne li iris por viziti la entrepreneton de Efebo,” Urbano respondis.

“Ne li,” diris Sekundo. “Mi neniam aŭdis, ke li interesiĝas pri virinoj.”

“Vi ne scias kiel li okupas sin, kiam li restas la tutan tagon en Romo,” Urbano atentigis.

Antaŭ ol foriri, ni haltis por viziti la budojn. Iriso kaj Areskuza atente ekzamenis pleton da amuletoj, dum Akteo aĉetis por Hermeso kuketon kun mielo kaj papavosemoj, kvazaŭ li ne jam sufiĉe manĝis. Ŝi konstante regaladis lin per unu afero aŭ alia, kion ŝi neniam faris por lia fratino Speo.

Mi transiris por pli detale rigardi la statuetojn de la diino Fortuno. “Kial vi ne aĉetas unu?” diris Iriso ĉe mia ŝultro. “La malgrandaj ne kostas multe, kaj ŝi portos al vi bonan ŝancon.”

“Mi ne havas monon,” mi diris, jam la duan fojon tiutage. Kompreneble tio ne estis absolute vera: mi ja posedis la kelkajn monerojn, kiujn mi ricevis dum la Saturna festo. Sed mi lasis ilin kaŝitaj sub la heĝo de rosmareno, kiu limis la legomejon. La ideo aĉeti estis al mi tiel nova, ke mi tute ne pensis kunporti ilin.

“Jen, mi aĉetos ŝin por vi,” diris raŭka voĉo kaj Fortunato staris apud ni. Li interŝanĝis kelkajn vortojn kun la vendisto, transdonis iom da mono, kaj antaŭ ol mi plene komprenis la situacion, mi trovis en mia mano tute malgrandan statueton de la diino kun ŝiaj du suĉinfanoj. “Eble ŝi helpos vin reiri al via propra lando,” li diris. Mi rigardis lin senvorte, ne sciante kiel reagi, sed li simple gruntis kaj formarŝis per sia peza paŝo por atingi la aliajn virojn.

La virinoj ĉirkaŭis min por rigardi la statueton. Ili estis apenaŭ malpli surprizitaj ol mi.

“Mi vidas, ke li havas por vi molan angulon en la koro,” Areskuza diris.

“Metu la diinon en sekuran lokon,” Iriso konsilis. “Se vi perdus ŝin, estus tre malbonŝance.”

Mi formetis la etan statuon en la bruston de mia robo, kie mi daŭre sentis ĝian malkomfortan pikadon ĉe mia mamo. Almenaŭ tiel mi povis esti certa, ke ŝi ne elfalis. Mi pensis, ke reveninte mi bele aranĝos ŝin en la niĉo, kie mi tenas mian kroman robon kaj aliajn posedaĵojn. Mia tuta havaĵo troviĝis en tiu niĉo, krom la Saturna mono kaj la ĉifono, kiun mi ricevis de Elvisa. La ĉifono estis tro valora por ke mi lasu ĝin ekstere, kie ĉiu vidu ĝin; mi tenis ĝin sub mia kuseno, por dormi kun ĝi nokte sub mia kapo.

Atinginte la ĉaregon, ni trovis ke la viroj apenaŭ fintrinkis la lastajn gutojn da vino. Ankaŭ Filono estis tie, sed li ne drinkis. Li eĉ rifuzis la porcion da viando, kiun ni reportis por li, dirante ke li jam manĝis en gastejo en Prenesto.

Estis jam malfrue kiam ni reekiris al la vilao. Oni malmulte parolis nun; ĉiuj estis lacaj kaj Anto estis maltrankvila pro la neceso reveni dum ankoraŭ restis iom da lumo. Pluraj homoj endormiĝis kaj balanciĝetis de unu flanko al alia dum la ĉarego saltis laŭ la malglataj pavimeroj. Mi tordiĝis en mia loko por direkti miajn okulojn lastan fojon al la templo. Dum mi rigardis, mi sentis min observata kaj turnis mian kapon por renkonti la okulojn de Filono.

“Grandioza, ĉu ne,” li diris, tiel fiere kvazaŭ li mem konstruis la lokon. Li ŝajne jam forgesis siajn pli fruajn skrupulojn pri ĝi. “Mi ne imagas, ke ekzistas io tia en via lando.”

Ĝenate, mi mallevis miajn okulojn. Mi ofte aŭdis tiajn komentojn de la aliaj sklavoj kaj iom pikis min ilia senhezita supozo, ke ĉio plej granda kaj plej bona en la mondo troviĝas en Romo. Kompreneble estis vere, ke en mia lando ekzistas nenio tiel giganta kaj impona kiel la templo, sed ni ja havas aliajn aferojn. Mi pensis pri la sankta kverko kaj la kvar gardantoj de la Malbona Loko, pli antikvaj kaj potencaj ol io ajn, kion povus montri al mi la romanoj. Kompare kun ili la templo estis nura malplena ŝelo. Ĝi ja aspektis kvazaŭ konstruis ĝin gigantoj, sed mi sciis nun, ke ĝiaj konstruintoj estis homoj. Nenio kio okazus interne de tiu tro pretenda kolosaĵo iam ajn povus superi la komprenkapablon de normala homo.

Mi memoris la malestimon en la voĉo de mia patro, kiam li parolis pri la reĝo Kunobelinos, kiu volis vivi kiel romano. Ĉar finfine, kion sciis tiuj romanoj pri io ajn, krom la propra komforto? Tiuj romanoj, kun siaj varmaj banoj kaj vitraj teleroj kaj tro ellaboritaj manĝaĵoj: restis al mi ankoraŭ sufiĉe por lerni pri ilia lando, sed tio ne postulos tiom da tempo, kaj tiam mi absolute trakomprenos la romanojn. Mi ne scias, kio pensigis min en tiu momento pri la Malbona Loko – eble la oferoj, kiujn mi ĵus rigardis – sed subite mi memoris tiun nokton, kiam oni sendis Dumnan al la dioj kaj mi mem dum kelkaj momentoj videtis la Alian Mondon. Nenio tia iam ajn povos okazi al mi ĉi tie en Romo.

Ĉio ĉi fulmis tra mia menso dum mi serĉis la vortojn, kiujn mi bezonis por respondi al Filono. “Ĝi estas tre granda,” mi finfine sukcesis eligi, “sed specialaj aferoj ne okazas tie.”

Filono rigardis min kun surprizita esprimo; tiam li ridis. “Estas malfacile kompreni, kio okazas en la menso de barbaro,” li diris.

* * *

Kiam la floroj falis de la arboj, ekaperis sur la branĉoj fruktoj plej mirigaj. Tiuj kiuj plej vekis mian scivolon similis malgrandajn ruĝajn pilketojn; ili kreskis duope kaj iĝis preskaŭ nigraj dum ili maturiĝis.

Iriso rigardis min kun surprizo, kiam mi demandis pri ili. “Ĉu ili ne kreskas en via lando?” ŝi diris. “Tiuj estas ĉerizoj. Sed vi devos atendi la finon de la sezono, antaŭ ol vi havos eblecon gustumi ilin. Tiam estas tiom da ili, ke eĉ la sklavoj rajtas manĝi ilin. Atentu, ke Demetrio ne kaptu vin pli frue ĉe la arboj, ĉar okazus vera malagrablaĵo.”

Dum la vetero ĉiam pli varmiĝis, la longa herbo iĝis implikita sovaĝejo plena je floroj. Malvo kreskis ĉie en grandaj tufegoj, kaj centoj da papavoj balanciĝis laŭ la kresto de ĉiu deklivo. Flavaj kaj violaj floramasoj aperis en la nekultivitaj lokoj, dise makulite per la ruĝo de la papavoj, dum la montetojn kovris la malpalaj flavaj floroj de la genisto. Strangaj nigraj papilietoj kun makulaj flugiloj sidis senmove sur la herberoj, kaj mi ofte momente konsterniĝis pro la subita zumegado de cetonio[10] apud mia kapo. La varmego logis ankaŭ aliajn bestetojn: irante al la banejo ni plurfoje renkontis serpenton, kiu sunumis sin en la mezo de la vojo, aŭ brilverdan lacerton kun rigide levita kapo, multe pli grandan kaj koloran ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni.

Ĉar mi tute ne kutimis je tia vetero, plaĉegis al mi la varmo. En la komenco mi pasigis sufiĉe da tempo ekstere rekte sub la suno, ĝuante la manieron laŭ kiu ĝiaj radioj trapenetris haŭton kaj karnon ĝis mia tuta korpo varmiĝis per ĝia ardo. Tio surprizis la aliajn virinojn, kiuj preferis laŭeble resti en la ombro.

“Mi ne komprenas, kiel vi sukcesas sidi tiel, ekstere sub la suno,” Iriso diris. “Ĉu ĝi ne donas al vi kapdoloron?”

“Kaj cetere, vi detruos vian koloron,” Areskuza aldonis. “Estus bedaŭrinde, kiam vi havas tiel belan blankan haŭton. Se vi havus silkan robon, vi aspektus kiel riĉulino, kiu neniam devas eliri sub la suno.”

La tagmeza paŭzo plilongiĝis, kaj post la manĝo eĉ la sklavoj kuŝis por dormeti. Mi provis fari kiel ili, sed mi ne kutimis dormi en la mezo de la tago kaj ĉiam vekiĝis kun kapdoloro kaj ĝenerala sento de malfreŝeco. Ni prokrastis niajn vizitojn al la banejo ĝis la malfrua posttagmezo; estis maleble marŝi al la urbo sub la plena ardo de la suno. Eĉ irinte pli malfrue, je nia alveno ni estis jam pretaj rezigni pri la plej varma ĉambro por plonĝi rekte en la malvarman naĝejon.

Pro la fajro kiu ĉiam brulis, la kuirejo estis preskaŭ neeltenebla. Fortunato kaj mi faris ĉiom kiom eblis ekstere. Kaj la unuan fojon plaĉis al mi la malvarmeco de la dormejo. Ĝi estis absolute mizera en la vintro, sed kiam mi eniris ĝin nun, mi ŝajnis plonĝi en malvarman, malluman kavernon.

Sufiĉe pluvis je la komenco de la printempo, sed dum la daŭro de la somero, la pluvo iĝis tre malofta. La lageto preskaŭ forsekiĝis, kaj mi devis ĉerpi akvon el la cisterno por lavi la vazojn. En tia situacio, ĉe mia hejmo ĉiuj estus tre maltrankvilaj pro la manko de pluvo, sed ĉi tie la homoj ŝajnis akcepti ĝin kiel normalan.

Estis nun amaso da kroma laboro en la kuirejo, kaj kelkfoje Areskuza devis veni por helpi nin. La legomoj kreskegis, tiel ke ni ofte havis pli ol ni povis trakti. Grandan parton ni devis konservi en oleo aŭ mielo, aŭ simple sekigi. Kaj iun tagon, je mia surprizo, Fortunato donis al mi kelkajn monerojn.

“Ĉi tiuj estas por vi,” li diris. “Demetrio vendis hieraŭ amason da brasikoj. Se vi plu prizorgos tiun legomejon same bone kiel vi faris ĝis nun, eble vi ricevos ion ankoraŭ.”

Tio igis min tute senparola. Mi jam kutimis je tio, ke Fortunato regalas min per kromaj manĝaĵoj por montri sian kontenton pri mia laboro, sed mi neniam imagis, ke li rekompencos min per mono. La fakto estis, ke mi ankoraŭ ne certis, kiel mono povos utili al mi, sed mi sciis, ke mi bezonos ĝin, kiam venos la momento por forkuri. Mi ligis la monerojn en ĉifoneto kaj kaŝis ilin en la brusto de mia robo.

Ĝis tiu momento mi vidis en la legomejo ĉefe pretekston por eskapi el la kuirejo; sed mi konstatis nun, ke bone prizorgi ĝin portos al mi aliajn avantaĝojn. Mi reiris al mia sarkado kaj pioĉado kun nova entuziasmo, kaj kiam la plantoj ekvelkis pro la varmego, mi portis al ili akvon el la lageto aŭ la cisterno. Mi eĉ komencis flustri sorĉojn al la plantoj dum mi prizorgis ilin. Ja estis iom malfrue por komenci ion tian; oni estus devinta fari ĝin je la semado, sed mi esperis, ke ili pardonos mian antaŭan indiferenton. Fakte ili estis kreskintaj eĉ sen la helpo de sorĉoj, eble pro la abunda atento kiun ili jam ricevis de mi, sed mi sciis ke mi bezonos ilian kunlaboron, se mi volas gajni pli da mono.

Iun matenon Fortunato donis al mi kruĉon da vino kaj diris, ke mi portu ĝin al la mastro. Efektive, tio estis la tasko de Hermeso, sed kiel kutime li estis netrovebla; lia konstanta preteksto estis, ke li helpas en la kampoj. Mi estis enirinta la domon nur unu-du fojojn de post la Saturna festo, kaj ĉiam akompanate de aliaj sklavoj. Mi estis iomete nerva pro la neceso iri tien sola, kvankam mi entuziasmis pri la ebleco denove ĉirkaŭrigardi. Mi prenis la kruĉon kaj iris laŭ la longa trairejo, kiu ligis la korton kun la domo; pro siaj mallarĝaj altaj fenestrotruoj ĝi estis malvarmeta kaj ombroplena eĉ en la somera varmego.

Neniu troviĝis en la manĝosalono kiam mi alvenis, do sekvante la instrukciojn de Fortunato mi malfermis la alian pordon kaj timeme rigardetis en la studejon. Marko ne ĉeestis, sed ja Filono. Li sidis kun kurba dorso super speco de plata ligna kesto, kiun li tenis sur siaj genuoj. Mi aliris lin kaj demandis, kie estas la mastro.

Filono levis momentete sian kapon kaj respondis, “Li tuj revenos. Lasu la vinon sur la tablo.”

Danke mi demetis la vinon kaj min turnis por eliri. Filono jam forgesis mian ĉeeston kaj plulaboris diligente. Tamen, pasante apud li, mi estis tute kaptita de tio, kion li faris. Neniam antaŭe mi vidis ion similan. Li havis plurajn platajn objektojn sur la ligna kesto, kaj per pinta bastoneto gratis en unu el ili signojn. La bastoneto moviĝis tre rapide laŭ la glata supraĵo, kaj pasante ĝi lasis vicojn de etaj signoj.

Filono levis siajn okulojn kaj rimarkis mian intereson. “Ĉu vi neniam vidis ĉi tion?” li demandis. “Mi skribas.”

“Skribas,” mi diris. “Kio estas?”

“Vidu, ĉi tiuj signoj estas vortoj. Ĉi tiu estas ‘vinberujoj’. Ĉi tiu estas ‘sklavestro’. Ho, kaj jen ‘Demetrio’.”

“Ĉu tio estas lia nomo?” mi demandis, rigardante kun ioma surprizo la etan aron da grataĵoj, kiuj neniel ŝajnis al mi simili Demetrion. “Ĉu li scias, ke lia nomo estas en ĉi tiu... en ĉi tiu...”

“Sur ĉi tiu tabuleto? Nu, evidente li scias, ke mi foje devas skribi pri li. Rigardu, jen via nomo.” Li ekgratis pli da signoj en la malplena spaco ĉe la malsupra parto de la tabuleto. “Jen B. Nun AR. Tiam oni ripetas ĝin. BAR-BAR. Ĉar ĝi estas sama, ĉu ne. Kaj tiam A ĉe la fino.”

Mi estis ŝokita. “Sed ĉu vere tio estas mia nomo? Kial vi metis mian nomon en la tabuleton? Mi faris nenion al vi!”

Li rigardis min kun surprizita mieno. “Sed tio neniel gravas. Mi nur volis montri al vi.” Kaj tiam, je mia kompleta hororo li prenis la alian finon de la bastoneto kaj glatigis la supraĵon, tiel ke la etaj signoj malaperis. Terurite, mi kuregis el la ĉambro.

Kiam mi revenis, Fortunato petis min distranĉi kelkajn brasikojn. Mi sidis obeeme sur la benko en la korto kaj komencis forŝiri la eksterajn foliojn. Mia menso freneze funkciadis. Mi memoris proverbon el mia vilaĝo: “Ne enmiksiĝu en druidaj aferoj”. Kial mi haltis por rigardi, kion li faras? Se vere tiuj etaj signoj estis mia nomo, kiel li diris, en tiu kazo parto de mi certe estas nun kaptita en tiu tabuleto. Tio estas jam sufiĉe malbona. Sed kial li poste forviŝis ĝin?

Mi provis konsideri la aferon pli trankvile. Eble ne temis pri tre potenca sorĉo. Li ja diris, ke tiuj signoj estas mia nomo, sed mi tute ne vidis la kunligon inter ili kaj mi mem. Kiun ajn malbenon li ĵetis sur min, mi ne kredis, ke ĝi estas tiel potenca kiel ekzemple bruligi buklon de miaj haroj. Per kuraĝo kaj firmeco oni povas forpeli fisorĉon, kaj mi decidis, ke tion mi devos fari.

Tiam venis al mi nova penso, kiu sufiĉe regajigis min. Laŭ li, tiuj signoj estas mia nomo: Barbara. Sed Barbara ne estas mia vera nomo! Kaj en tiu kazo lia sorĉo ne povos funkcii. Multe trankviligis min tiu konstato, kaj mi ĵuris, ke neniam mi malkaŝos mian veran nomon al iu ajn, dum mi plurestos kaptito en Romo. Ili ja forprenis miajn harojn, sed se mi tenos sekreta mian nomon, la plej grava parto de mi restos ĉiame ekster ilia povo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.