La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA NAZARETANOJ

SESA ĈAPITRO

La mastro estis mortanta. La afero komenciĝis tute subite: li abrupte kaj senaverte perdis la regon super sia lango. Tio okazis en Romo, en la momento kiam li kaj Filono ĵus eliris el la kortumo. Lia kliento sekvis lin eksteren por danki kaj por aranĝi pri la kutima donaco. Sed Marko ne kapablis respondi; lia lango kuŝis senmove en lia buŝo kaj nur stranga gruntado aŭdiĝis. Filono rigardis lin kun surprizo, sed kiam li vidis, ke Marko ne provas denove paroli, li rapide paŝis antaŭen por akcepti la dankojn de la kliento kaj urĝe forkonduki sian mastron.

Sur la strato Marko prenis tabuleton kaj skribis noton al Filono: “Mi ne povas movi mian langon”. Ili reiris al sia loĝejo ĉe la frato de Marko, kie ili ĉiam gastis, kiam ili venis al Romo. Unu el la sklavoj estis kuracisto; tamen, li ne sciis kion proponi, krom resti trankvile en la lito kaj eviti troan stimuladon. Sed la mastro ignoris tiun konsilon kaj ekiris la postan matenon al la vilao; li cedis nur pri tio, ke li vojaĝu en kovrita veturilo anstataŭ surĉevale. Alveninte, li tuj enlitiĝis, kaj kelkajn tagojn poste li enkomatiĝis.

Liaj parencoj provis ĉion por veki lin: ili bategis bronzajn kuirpotojn apud lia lito, ili alportis lian novnaskitan nepeton por tuŝi lian koron, ili puŝis manĝaĵojn inter liajn lipojn, ili eĉ vipis lin. Sed nenio faris diferencon. Kompreneble, ni sklavoj tute bone sciis, kio okazas en la domo, kaj ni maltrankvile atendis por malkovri, kiel la afero finiĝos. Fania kaj Petronila ne vidiĝis en la kuirejo jam de tagoj, kaj la plejmulto el ni ne plu eĉ ŝajnigis labori. La viroj ŝvebis en la korto; ili paroladis mallaŭte inter si aŭ abrupte ekkverelis per subpremataj voĉoj.

La problemo estis tio, ke la plejmulto el ni povis nur konjekti pri la sekvoj por ni mem, se Marko mortos. Kelkaj el la sklavoj sciis, ke ili ricevos sian liberecon: Filono kaj Urbano estis certaj pri tio, kaj Marko jam promesis al Demetrio ne nur la liberecon sed ankaŭ malgrandan kultivejon kun aldono de Eŭtikia por kompletigi la donacon. La plejmulto el la aliaj virinoj apartenis al Fania aŭ Petronila, sed tamen la ŝanĝiĝoj nepre devis tuŝi nin ĉiujn.

Estis bonŝance, almenaŭ, ke Marko havis nur unu filon, kiu heredos ĉion. La situacio estas multe pli malbona por la sklavoj, kiam necesas dividi posedaĵojn inter du aŭ tri filoj. Tamen ekzistis la ebleco, ke Marko decidis testamenti kelkajn sklavojn donace al siaj geamikoj. Pro tiuj liberalaj ideoj, pri kiuj li tiom fieris, ni ja povis supozi, ke li verŝajne faris sian eblon por ne dividi familiojn – kondiĉe ke li sukcesis aranĝi tion sen kaŭzi maloportunaĵojn al si mem. Kiam temas pri sklavoj, oni evidente ne povas atendi, ke homoj ĝenu sin preter difinita limo.

Mi estis same maltrankvila kiel ĉiuj aliaj. Kiam Tulia mortis antaŭ tri jaroj mi reekloĝis kun Filono, sed mi havis neniun ideon pri liaj planoj por post la liberiĝo. Pri personaj aferoj li estis malkomunikema eĉ en pli oportunaj momentoj, kaj dum la malrapidaj tagoj pasis kun daŭre malkreskanta espero pri la resaniĝo de Marko, li iĝis absolute vortavara. Precipe unu afero maltrankviligis min: mi memoris, ke li iam diris, ke se li havos filon li volos elaĉeti lin, kiam li mem ricevos sian liberecon. Sciante kiom li amas Oreston, mi pensis, ke tre verŝajne li volos fari tion. Neniu patrino estus povinta deziri pli por sia filo. Mi sciis, ke mi devus esti kontentega – sed ĉu tio signifas, ke li volas forporti de mi Oreston?

Marko mortis tri tagojn antaŭ la iduoj[16] de majo, en la dua jaro post la imperiestriĝo de Nerono. Lia korpo, vestita en nova togo kaj kovrita de disĵetitaj floroj, kuŝis kie ĉiuj vidu ĝin en la ĉefa halo. Ni virinoj devis gardi lin laŭvice, kaj laŭte plori kaj bati niajn brustojn por videbligi nian afliktiĝon. Finfine oni elportis lin el la domo en longa procesio kun muzikistoj kaj funebristoj, dum ni ceteraj postsekvis. Multaj el la viroj portis ĉapon, por montri ke ili ĵus liberiĝis.

Ĉio ŝanĝiĝis post la morto de Marko. Demetrio kaj Eŭtikia foriris, kaj Sekundo iĝis la nova sklavestro. Areskuza iĝis estrino de la virinoj, kaj en unu tago transformiĝis de afabla, patrineca amikino al rigora kontrolanto, kiu konstante kritikadis; fakte ŝia konduto komencis ĉiam pli simili tiun de Eŭtikia. Pli juna virino aperis por transpreni ŝian antaŭan postenon, kaj ŝi estis senprokraste kaptita de Apolonio. Tio multe ĉagrenis Akteon, kiu jam perdis sian alian amanton, kiam Tiaso ricevis sian liberecon. La problemo solviĝis, kiam Fania iris por kelkaj monatoj al Lanuvio[17] por gasti ĉe sia fratino, kunportante Akteon kaj Speon. Ne plaĉis al ŝi vidi sian bofilinon en la rolo de mastrino, kvankam ĉiuj sklavoj konsentis, ke ĝis nun Petronila agis ekstreme diplomate.

La ŝanĝiĝoj portis seriozan malĝojon al Iriso. Ŝi ekloĝis kun Anto jam antaŭ unu jaro, kiam ŝia filino naskiĝis: belega knabino, kun pli pala haŭto ol ŝia patrino, sed kun amasego da nigraj bukloj. Sed nun Demetrio kaj Eŭtikia elaĉetis Anton, kaj li iris loĝi kun ili en ilia nova bieneto. Li ja diris al Iriso, ke li revenos por ŝi kaj la infano tuj kiam li ŝparis sufiĉe da mono, sed ĉiuj konis la valoron de tia promeso. Tre verŝajne li trovos iun kamparan junulinon kun doto, kaj Iriso neniam ricevos de li plian vorton.

Rilate al Filono, li ankoraŭ diris al mi nenion, kaj mi ne kuraĝis demandi pri liaj planoj. Mi sciis nur tion, ke li malakceptis la inviton de Gajo resti en la vilao. Tamen li ankoraŭ ne foriris; provizore li helpis la novan sekretarion de Gajo, rideman viron kun ruĝa vizaĝo, kiu pli similis barbiston ol skribiston.

Dum la tagoj pasis sen definitiva sciigo, mi iĝis ĉiam pli maltrankvila. Ŝajnis al mi, ke ĉiufoje kiam mi rigardas Filonon, li certe devas rimarki la nediritan demandon sur mia vizaĝo, sed kompreneble li estis tia homo, kia restis absolute senkonscia pri la turmento kiun kaŭzis al mi lia silento. Finfine, kiam li daŭre ignoris miajn aludojn kaj duonajn demandojn, mi decidiĝis, ke mi ne plu eltenos tian malcertecon kaj ke estus preferinde demandi rekte.

Mi atendis ĝis la vespero, kiam ni estis solaj en nia ĉambro. Oresto ne plu dormis kun ni; la antaŭan jaron Filono forsendis lin al la dormejo de la viroj, plendante pri spacomanko. Filono sin apogis apud mi sur la lito, sed li diligente skribis kun la dorso turnita al mi. Li aparte malŝatis interrompojn, kiam li laboris. Mi pacience atendis dum ioma tempo, ĝis en la fino mi ne plu eltenis, kaj la vortoj elŝprucis kvazaŭ per si mem: “Ĉu vi intencas foriri, nun kiam vi liberiĝis?”

La dorso de Filono rigidiĝis. Li malrapide demetis sian grifelon kaj turnis sin al mi. La lampo estis sur la breto malantaŭ lia kapo, kaj lia vizaĝo estis komplete ombrata. “Mi planas iri al Romo por starigi kopiistan entreprenon. Mia bofrato promesis helpi min. Li ankoraŭ konas multajn homojn en Romo.”

“Kio pri mi kaj Oresto? Ĉu vi lasos nin ĉi tie?”

“Mi ankoraŭ ne decidis.”

Jen mi starigis mian demandon kaj ĝi restis sen respondo. Pro timo puŝi lin al malfavora decido, mi ne kuraĝis plu premi lin. Cetere, mi sciis, ke mi ne sukcesos almenaŭ tiuvespere elsuĉi pliajn informojn.

En la fino, ne Filono klarigis al mi siajn planojn, sed Petronila mem. Mi estis konsternita, kiam ŝi vokigis min. De kiam Tulia mortis ŝi apenaŭ parolis al mi, krom se ŝi devis foje veni en la kuirejon. Mi sciis, ke temas pri io tre grava.

Mi iris trovi ŝin en la malgranda ĝardeno. Ne plu plaĉis al mi viziti ĝin; ĝi tro multe pensigis min pri la periodo kiam ankoraŭ vivis Tulia. Kiam mi vidis la fontanon, mi ĉiam memoris, kiel ŝi volis plaŭdeti en la akvo.

Petronila estis skribanta, kiam mi alvenis. Trafis min la konstato, ke nuntempe ŝi estas ĉiam okupata. De jaroj mi pensis pri ŝi kiel maldiligenta persono: kiel homo, kiu pasigas sian tempon per oscedado kaj neniofarado. Sed nun kiam ŝi iĝis la mastrino, tio komplete ŝanĝiĝis. Ŝi venis senprokraste al la temo.

“Filono informis min, ke li volas elaĉeti vian filon Oreston. Mi estas tute preta vendi lin, sed unue mi volas sciigi al vi, ke neniu infano posedata de mi estos vendata sen la konsento de ĝia patrino. Mi ne aprobas la vendadon de infanoj aparte de ties patrinoj – krom en kazoj, kiam tio bedaŭrinde ne estas evitebla.”

Mi bezonis momenton por malimpliki tion, kion ŝi volis diri al mi. Kiam ĝia signifo finfine klariĝis al mi, mi staris konsternita kaj ne sciis kiel respondi.

“Li ne parolis al vi pri ĉi tio,” Petronila diris.

“Ne, sinjorino”.

“Li volas forporti vian filon, kaj li eĉ ne ĝenis sin mencii tion al vi. Kia tipe vira konduto. Kredu min, estus precize same se via edzo estus senatano. Sendube vi esperis, ke li elaĉetos ankaŭ vin.”

Kompreneble ŝi trafis la aferon rekte ĉe la kerno, kaj kiam ŝi diris tiujn vortojn, larmoj ekŝprucis en miaj okuloj. Mi retenis ilin kaj staris senvorte antaŭ ŝi por atendi ŝiajn pliajn komentojn.

“Kiel tipe,” ŝi daŭrigis. “Ne estas, ke li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti vin. Nu, vi ne bezonas fari tujan decidon. Pripensu la aferon bone kaj sen hasto. Sed se mi estus vi, mi akceptus la proponon de Filono. Mi scias, ke vi bedaŭros perdi vian filon, sed eble li ne ricevos alian tian ŝancon. Kaj li kostos pli, kiam li estos fininta sian trejnadon.”

Mi stumblis for, apenaŭ sciante kien mi iras, sed dum mi blinde serĉis la elirejon, ŝi revokis min.

“Ĉu Filono vere amas Oreston?” ŝi demandis.

Mi kapjesis.

“Do mi informos lin, ke vi ne konsentis je la vendo. Se li volas Oreston, li devos aĉeti ankaŭ vin.” Mi rigardis ŝin stulte, komplete konfuzita. “For!” ŝi diris. “Ek! Ne maltrankviliĝu. Mi scias, kiel paroli al tiaj homoj.”

Mi aŭdis nenion pli pri la afero, ĝis mi kaj Filono pretiĝis tiuvespere por enlitiĝi. “Sendube vi scivolas, kio okazos al vi kaj Oresto nun kiam mi ricevis mian liberecon,” li komencis per formala tono. “Mi decidis porti vin ambaŭ kun mi al Romo. Mi parolis hodiaŭ kun via mastrino, kaj ŝi konsentis vendi vin. Kompreneble, tio postulos grandan elspezon; mi fakte intencis uzi la monon por starigi mian novan entreprenon. Sed mi bezonos mastrumantinon, kiu povos ankaŭ prizorgi mian laborejon, kiam mi ne ĉeestos. Via mastrino informis min, ke Gajo komisios al mi kopii la kompletan kolekton de ĉiuj leteroj kaj paroladoj de lia patro. Tio certigos al mi bonan komencon de mia laboro.”

Dum la postaj tagoj ne mankis al mi tempo por pripensi mian novan perspektivon, kaj ju pli mi pensis, des malpli mi certis, ke ĝi plaĉas al mi. Estis vere, ke la vilao sufiĉe ŝanĝiĝis post la morto de Marko, sed mi iom post iom alkutimiĝos al la novaj homoj. Mi memoris tiun fulman impreson, kiun mi ricevis de Romo aŭ de Ostio (se efektive temis pri unu el ili), tuj post mia alveno, kaj la ideo ekloĝi en tia loko hororigis min. Plurfoje mi konsideris, ĉu diri al Filono, ke mi ŝanĝis mian deziron, kaj peti lin rezigni pri la aĉeto. Sed intertempe li konvinkis sin, ke min li vere bezonas, kaj li eble ne estos tiel preta ŝanĝi duan fojon siajn planojn.

Nur la konsidero pri Oresto retenis min. Petronila ja diris, ke ŝi ne vendos lin sen mia konsento, sed kiel mi povos bari al mia propra filo la vojon al libereco? Filono estis pli komunikema pri siaj planoj nun kiam ankaŭ mi estis partoprenonto en ili, kaj mi jam komprenis, ke por Oresto temas pri elstara ŝanco. Iam li estos mastro de kopiejo kaj anstataŭ mem sklavi, li havos siajn proprajn sklavojn, kiuj faros por li la laboron. Kiom entute eblas al homo regi sian propran sorton, tiom li regos la sian. Sed se mi lasos lin foriri sen mi, tre verŝajne mi neniam plu vidos lin.

Mi remaĉadis la situacion dum tagoj, ĉar mi tute ne kapablis decidi kion fari. La problemo estis, ke ne temis pri afero, kiun mi povis solvi mem. Mi komencis serĉi en mia ĉirkaŭaĵo signon: signon, kiu diros al mi, ĉu iri aŭ resti.

Ĝuste en tiu periodo eksplodis terura sceno en la sklavejo. Oni malkovris, ke malaperis valora ĉevalino kune kun sia ido, kaj ke ili estas tute ne troveblaj interne de la muroj de la vilao. Laŭŝajne ili iel sukcesis eliri, do homoj estis senditaj al la ĉefa strato por serĉi ilin. La du sklavojn, kiujn oni konsideris respondecaj pri ilia eskapo, oni ŝlosis en kabanon, kie ili atendis en la plej bona okazo severan skurĝadon, en la plej malbona, se oni ne trovos la ĉevalojn... neniu rekte diris tion, sed eble oni vendos ilin. Tiu ĉevalino valoris ne multe malpli ol malatenta sklavo.

Kiam mi aŭdis kio okazis, mi ektremis. Jen la signo, kiun mi atendis. Se oni rekaptos la ĉevalinon antaŭ la noktiĝo, tio signifos, ke mi devos resti en la vilao. Kaj se ne – la mesaĝo estos klara.

Oni rekondukis la ĉevalinon kaj ŝian idon tuj antaŭ la sunsubiro. La aliaj sklavoj estis tre kontentaj por la du akuzitoj, sed mi estis pli deprimita ol mi estus povinta imagi. Mi jam komencis kredi, ke la ĉevalino senspure forgalopis. Kaj male, oni rekaptis ŝin, dum ŝi kaj la ido trotis laŭ la ĉefa vojo direkte al Romo. La signo estis nedubebla.

Mi decidis ignori ĝin. Mi ekiros al Romo.

Ni ne ekmoviĝis ĝis la somero preskaŭ finiĝis. Filono diris, ke estus frenezaĵo ekiri dum la aŭgusta varmego, kiam ĉiuj notinduloj fuĝis al la pli freŝa aero de siaj kamparaj vilaoj. Ni atendu la malpli varmajn tagojn je la fino de la somero, kiam la vivo revigliĝas.

Filono finfine foriris frue en septembro, ne surĉevale kiel li faris kiam li estis sklavo, sed piede. Multe ĉagrenis min la fakto, ke li insistis ekiri la tagon antaŭ la iduoj, ĉar ĉiuj scias, ke tiu estas la plej malbona momento por komenci novan aferon. Mi petegis lin atendi pli bonan tagon, sed li nur ridis kaj diris, ke mi ne estu tiel superstiĉa. Iomete konsolis min, ke falis kelkaj pluveroj en la momento de lia foriro. Tio estas bona signo en la komenco de vojaĝo, precipe en sezono kiam oni normale ne atendas pluvon.

Por marŝi ĝis Romo, Filono bezonis plenan tagon, do li ekiris antaŭ la sunleviĝo, kun la espero alveni ĝis la vespero. Mi kaj Oresto devis sekvi per ĉarego post kelkaj tagoj.

La tuta domanaro venis por adiaŭi nin. Akteo kaj Speo ankoraŭ ne revenis de Lanuvio, sed ĉeestis ĉiuj aliaj. Iriso kaj Areskuza kisis min, kaj mi longe brakumis ilin. Ni ĉiuj ploris; finfine ni ja konis unu la alian de dek tri jaroj, sed post mia transloĝiĝo al tiel malproksima loko, ne ŝajnis granda probableco, ke ni iam ajn revidiĝos. Ĉiuj viroj bondeziris al mi, kaj eĉ Petronila venis al la korto dum kelkaj minutoj por enmanigi al mi malgrandan sumon kiel adiaŭan donacon.

Portante niajn pakaĵojn surkape, mi kaj Oresto eliris tra la pordego, dum ĉiuj sekvis nin eksteren por mansvingi kaj krii siajn lastajn salutojn. Ni devis renkonti la ĉariston ĉe la ĉefa strato. Ĉe la unua kurbo mi turnis min por rigardi malantaŭen. Jen plu staris ĉiuj, kaj mansvingis: la homoj kun kiuj mi loĝadis kaj laboradis dum tiom da jaroj. Mi konis la plejmulton el ili same bone kiel mi iam konis mian propran familion, sed nun mi devis forlasi ilin por ekloĝi duafoje en mia vivo inter fremduloj. Mi kaj Oresto mansvingis lastan fojon; tiam ni turnis nin por direktiĝi al Romo kaj nia nova vivo en la urbo.

* * *

La unuaj monatoj estis tre malfacilaj. En septembro postrestis ankoraŭ la lastaj spuroj de la somera varmego, kaj freŝaj ventetoj ne ŝajnis penetri inter tiuj muroj el brikoj kaj ŝtono. Mi rapide malkovris la neceson fari miajn aĉetojn kiel eble plej frue en la mateno; se ne, mi revenus elĉerpite, kun la robo gluita al la dorso pro ŝvito.

Kompare kun la vilao, nia nova hejmo ŝajnis preme malvasta. Ĝi konsistis el nur unu grandeta ĉambro kun enirejo, kiu malfermiĝis al la strato; alta barilo apartigis la enirejon de la ĉefa parto de la butiko. En la fundo estis mizera ĉeleto, kie ni dormis. Kiam pluvis, mi devis ankaŭ kuiri tie, ĉar Filono ne konsentis, ke mi pretigu manĝaĵojn en la butiko. En aliaj tagoj mi portis la karbujon en la straton.

Por havi akvon mi devis iri eksteren al la fontano, dum por niaj korpaj bezonoj ni uzis pispoton. Estis publika necesejo post du stratoj – se oni pretis pagi duonan ason[18] por ĉiu vizito. En Romo eĉ feki kostis.

Filono estis tute kontenta en ĉi tiu nova medio. Se li estis persone komforta, li absolute ne rimarkis sian ĉirkaŭaĵon. Sed al mi ŝajnis, ke oni kondamnis min al malliberejo. Estis tri etaĝoj super nia loĝejo, plenaj je malgrandaj ĉeloj, kaj en ĉiu el ili svarmegis homoj. Kiam mi alvenis, la aliaj virinoj rigardis min scivole, kaj mi ricevis la impreson, ke ili konstante observas ĉion, kion mi faras, precipe dum la unuaj tagoj, kiam mi ankoraŭ devis alkutimiĝi al la urba vivo.

Kvankam mi estis ĉirkaŭata de pli da homoj, ol mi vidis en mia tuta vivo, mi sentis teruran solecon. Neniu parolis al mi, kaj mankis al mi ĉiuj, kiujn mi konis en la vilao. Mi ne kuraĝis plori antaŭ Filono, sed kiam li laboris en la skribejo, mi ŝajnigis okupi min en la malluma malantaŭa ĉambreto, dum la larmoj ruliĝis laŭ miaj vangoj.

Mi bedaŭregis, ke mi tiel malsaĝe konsentis veni al Romo. Mi eĉ ne gajnis per tio mian liberecon. Filono ja aĉetis min kaj Oreston, sed li diris ankoraŭ nenion pri eventuala intenco liberigi nin. Mi restis sklavo, sed nun mi estis sklavo en multe malpli komforta situacio ol antaŭe.

La afero kiu plej premis sur mi, estis la manko de herbo kaj arboj. Ja troviĝis malgranda korto kun kelkaj mizeraj arbustoj, sed ili ĉiam estis kaŝitaj sub la lavaĵoj de aliaj homoj, kaj la herbo estis plena je forĵetaĵoj kaj fekaĵo. La loĝantoj de la supraj etaĝoj tenis plantojn sur siaj balkonoj, sed mi ne vidis la sencon malliberigi florojn en etaj bovloj da tero. Troviĝis neniu loko por kreskigi legomojn, kaj ĉar ni ne estis sufiĉe malriĉaj por partopreni la senpagan disdonadon de greno[19], mi povas diri sen troigo, ke ni manĝis nenion, kio ne estis aĉetita per mono. Kelkaj homoj tenis kokinojn aŭ kuniklojn en la korto, sed mi estis tro deprimita por eĉ pensi pri io simila.

Ankaŭ kuiri estis malfacile. Mi estis alkutimiĝinta al la oportunaj aranĝoj ĉe la vilao, sed nun mi devis limiĝi je unu sola karbujo. Dum la pasintaj jaroj mi lernis kuiri tre variajn pladojn, sed sen forno aŭ fajrejo necesis rezigni la plejmulton el ili. Mi komencis kompreni kial tiom da familioj aĉetas jam kuiritajn manĝaĵojn, kaj ĉar Filono ŝajnis tute kontenta forĵeti tiel sian monon, ankaŭ ni faris tion ĉiam pli ofte. Baldaŭ mi komencis pensi, ke ĉion, kion Filono perlaboras, ni elspezos por manĝi.

En la komenco, ankaŭ Oresto estis malfeliĉa. Li diris al mi, ke la aliaj infanoj en la lernejo mokas lin pro lia kampara parolmaniero, kaj la instruisto estis pli severa ol tiu, kiun li havis antaŭe. Plurfoje li alŝteliĝis tre honte hejmen kun spuroj de vergo surdorse. Sed li rapide trovis amikojn kaj komencis aspekti pli gaje, kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol li kuradis tra la stratoj kun la aliaj knaboj, kvazaŭ li loĝis la tutan vivon en Romo. Lia instruisto amikiĝis kun Filono, kaj ankaŭ tio helpis; li kopiigis librojn ĉe ni kontraŭ malaltigo de sia tarifo.

En la tagoj kiam Gajo estis en Romo, Filono pasis frumatene ĉe li por doni respektan saluton. Estis ioma distanco al Kvirinalo[20], kie Gajo loĝis, kaj Filono devis eliri antaŭ la sunleviĝo se li ne volis perdi la plej grandan parton de la mateno. Li ĉiam revenis aĉhumore, precipe se oni longe atendigis lin. Gajo havis multajn klientojn[21] pli gravajn ol ekssklavon. Sed Filono ne povis riski resti hejme; bona patrono estas tre grava por malriĉulo. Cetere li ĉiam revenis kun io: kutime kun mono, kaj kelkfoje ankaŭ kun invito al vespermanĝo. Se nur pro tio, la afero valoris la penon.

Laŭ mia vidpunkto la plej interesa aspekto de tiuj vizitoj estis la fakto, ke li povis reporti al mi novaĵojn pri la vilao, kvankam kiel kutime, eltordi el li la informojn estis pli malfacile ol ŝteli oron el templo. Tiel mi aŭdis, proksimume du jarojn post nia alveno en Romo, ke Iriso mortis, lasante sian filineton sen patrino. Malĝojigis min tiu novaĵo, kvankam ne tiom, kiom se ni estus en pli regula kontakto.

Kiam Filono eliris, mi prizorgis por li la butikon. Li jam instruis al mi kiel miksi la inkon kaj prepari la vakson por la tabuletoj; la laboro fakte ne estis tre malsama ol tio, kion mi faris antaŭe por Apolonio. De tempo al tempo envenis kliento por trarigardi la volvaĵojn aŭ por lasi kopiendan tekston.

Multaj el la homoj, kiuj venis al nia skribejo, estis relative malriĉaj: ĝenerale temis pri kvartalaj komercistoj, kiuj devis prepari kontrakton kaj ne taksis sin sufiĉe edukitaj por fari tion mem; aŭ gepatroj kies filo soldatservis for de Romo en unu el la provincoj, en Egiptujo aŭ Ĝermanujo aŭ en simila loko, kaj kiuj deziris, ke oni skribu por ili leteron. Mi sentis, kiel Filono subpremas sian malpaciencon, dum ili pene diktis siajn bagatelajn novaĵetojn. Ne tiajn klientojn li esperis trovi, kiam li eksiĝis el bona pozicio kiel sekretario.

Estis maljuneta virino, kies filo postenis en Britujo. Ŝi rakontadis al mi pri li kun larmoj en la okuloj; ŝi neniam suspektis kial mi tiom interesiĝas kaj starigas tiom da demandoj. Ŝi ne vidis lin jam de dek kvar jaroj, kio laŭ mia kalkulo signifis, ke li estis tie de la komenco. Mi scivolis, ĉu li estis inter tiuj soldatoj, kiuj atakis mian vilaĝon. Mi ja provis unu fojon demandi ŝin precize kie li deĵoras, sed kompreneble ŝi tute ne kapablis respondi. Ŝi eĉ ne sciis, ĉu li estas en la okcidento aŭ la oriento; laŭ ŝi Britujo estas simple Britujo. Ŝi povis nur ripeti, ke li postenas en la dekkvara legio. Mi esperis, ke ŝi foje alportos liajn respondojn, por ke Filono laŭtlegu ilin al ŝi, sed ŝi neniam tion faris. Verŝajne ŝi petis najbaron.

Mi jam lernis per rapida rigardeto rekoni, ĉu skribaĵo estas en la greka aŭ la latina. Se ĝi estis en la greka, ni pagigis pli. Filono ofte grumblis dum li okupiĝis pri la kopiado, kun malafablaj komentoj pri iuj homoj, kiuj kredas, ke ili kapablas forrabi de la poetoj ilian laboron. Li korektis iliajn erarojn, kio plaĉis al kelkaj klientoj sed ne al ĉiuj; ofte ili plendis kaj ne revenis. Pasis iom da tempo antaŭ ol Filono komprenis, ke ne ĉiuj bonvenigas la aludon, ke ilia kono de la greka estas malpli ol perfekta.

En Romo, skribaĵoj troviĝis ĉie: ne nur sur monumentoj kaj publikaj anoncoj, sed ankaŭ senzorge dissemitaj sur muroj kaj super pordoj. Mi ne tuj rimarkis ilin, sed pro mia laboro en la kopiejo, mi laŭgrade iĝis pri tio ĉiam pli konscia. Baldaŭ komencis ŝajni al mi, ke skribaĵoj svarmas en ĉiuj flankoj. Mi jam rekonis kelkajn el la literoj – mi ja sufiĉe ofte vidis Oreston kopii ilin, kiam li estis pli juna – kaj iom post iom mi lernis ankaŭ la aliajn, kaj komencis kompreni kiel oni kunmetas ilin por formi vortojn. Mi neniam lernis legi kiel iu, kiu vizitadis lernejon, sed mi almenaŭ sciis sufiĉe por ne miksi la mendaĵojn de la klientoj kaj por deĉifri la titolojn sur la volvaĵoj. Mi eĉ kelkfoje provis mem skribi unu-du vortojn, dum mi forskrapis la vakson de la malnovaj tabuletoj, kvankam la afero ĉiam finiĝis tiel, ke mi ridis pro mia propra infaneca konduto kaj rapide glatigis la vakson, antaŭ ol iu rimarkos.

Ĝenerale mi estas kontenta, ke mi lernis iomete legi; jam plurfoje mi trovis tion sufiĉe utila atingo. Mi scias, ke verŝajne tio impresas tute eksterordinare, ke mi sukcesis akiri eĉ la malgrandan kapablon, kiun mi havas; sed la fakto estas, ke tio ne estas tiel malofta afero, kiel multaj homoj supozas.

* * *

Mi certe ne povas diri, ke plaĉis al mi loĝi en Romo, tamen mi malrapide alkutimiĝis al la loko. Mi ekkonatiĝis kun la aliaj virinoj en mia konstruaĵo, kaj komencis saluti ilin kiam ni renkontiĝis ĉe la fontano aŭ la bazaro. La pli amikemaj donis al mi utilajn informojn: kie aĉeti la plej malmultekostajn lentojn kaj kiel krei pli-malpli kontentigan fornon el renversita kuirpoto; dum mi malkovris ke, laborinte tiom da jaroj por Fortunato kaj Apolonio, ankaŭ mi akiris plurajn utilajn sciojn, tiel ke miaj najbarinoj eĉ komencis konsulti min pri iuj aferoj.

Tiu kun kiu mi plej bone rilatis estis Bendiso: solida virino kun maldensiĝanta hararo, iom pli aĝa ol mi. Ankaŭ ŝi, kiel mi, ne ĉiam estis sklavo; oni portis ŝin al Romo, kiam ŝi estis infano. En la komenco ŝi nur malvolonte rakontis al mi sian historion, kaj mi devis kunmeti ĝin el la aludoj kaj malkompletaj detaletoj, kiujn ŝi faligis en pluraj malsamaj okazoj, dum ni atendis nian vicon ĉe la banejo. Dum periodo de pluraj monatoj mi kunflikis bildon de ŝia infaneco en monta vilaĝo en Trakujo, antaŭ la katastrofa ribelo, kiu rezultigis la detruon de ŝia tuta mondo.

Ŝia patro, laŭ ŝi, estis fama batalanto, ĉampiono ĉe ŝia popolo. Oni ne mortigis lin, sed sendis lin al Romo por la triumfo. Mi ne prenis ĉi tiun parton de la rakonto tro serioze. Je dek jaroj, ĉiu kredas sian patron granda ĉampiono. Cetere, duono de la homoj, kiujn oni renkontas en Romo, estas pretaj ĵuri, ke ilia patro estis almenaŭ tribestro.

Mi sentis min hejmece kun Bendiso, laŭ maniero kiun mi neniam spertis kun alia homo de kiam mi estis portita el mia propra lando. Kiel mi, ŝi konis tiun alian mondon, kiu ekzistas ekster Romo, kaj ankaŭ ŝi konsciis, ke ne ĉiuj nepre opinias, ke la plej feliĉa sorto de la vivo estas naskiĝi romano.

Post la alveno en Romo, ŝi ne malprosperis. Ŝi loĝis nun kun viro kiu direktis tano-entreprenon, ne malproksime de nia skribejo. Kvankam ambaŭ estis sklavoj, ili vivis sufiĉe bone. Ŝia edzo estris ne malmultajn sklavojn, kaj kondiĉe ke la entrepreno alportadis regulan profiton, ilia mastro apenaŭ ĝenis ilin. Mi divenis, ke ili verŝajne posedas konsiderindan ŝparaĵon. Ili havis tri filojn, kiuj laboris kun sia patro en la tanejo; ŝi klarigis, ke la knabinojn ili elmetis[22].

Komence mi supozis, ke mi aŭdis la tutan historion de Bendiso. Mi ne tuj eksciis, ke restas unu parto, la plej grava parto de la rakonto, kiun ŝi retenis. Pasis jam tridek jaroj de kiam ŝi malliberiĝis, sed la tiamaj travivaĵoj vundis ŝin tiel profundege, ke ŝi ne eltenis malkovri ilin eĉ al la plej komprenema aŭskultanto. Nur kiam mi mem rakontis al ŝi mian propran historion, pri mia domaro kaj mia familio, kaj tiuj frenezaj lastaj tagoj antaŭ la alveno de la romanoj, ŝi finfine decidiĝis senvualigi al mi la plej doloran el ĉiuj siaj memoroj.

Post la kapitulaco de la fortikaĵo, kie multaj el ŝia popolo longe rezistis, la romanoj dividis ilin en tri grupojn. En unu grupon ili arigis la virojn kaj junulojn, en alian la plejmulton el la infanoj, kaj en la trian kaj plej grandan grupon ili metis la gemaljunulojn, la virinojn kaj la bebojn. Mi tremis, aŭskultante tiun priskribon. Longe subpremitaj memoroj seninvite leviĝis en mia menso: la aferoj, kiujn mi strebis laŭeble ne pripensi de preskaŭ dek kvin jaroj. Mi vidis teruritajn infanojn kiuj kroĉiĝis al siaj patrinoj, patrinojn kiuj konvulsie premis al la brusto siajn infanojn, dum la soldatoj rapide kaj efikece asignis iujn al unu grupo, iujn al alia.

Bendiso rakontis al mi, kiel ŝia patrino arigis ĉiujn siajn infanojn inter siaj brakoj per lasta senespera defio, kvazaŭ ŝi ankoraŭ esperis iel protekti ilin. Bendiso staris tremante inter siaj gefratoj, premate kontraŭ la brako de sia patrino, sen kuraĝo eĉ por plori. Soldato ŝovis sin malantaŭ ŝian patrinon, kiu tusis, tiam rivero da brila sango subite verŝiĝis el ŝia buŝo super la kapojn de ŝiaj infanoj. Bendison oni eltiris el ŝiaj brakoj, sed ŝi rigardis malantaŭen ĝustatempe por vidi la patrinon fali senforte al la grundo, dum en la sama momento la soldato tiris malantaŭen la kapon de ŝia plej juna fratino, du-jara infano, kaj senĝene tratranĉis ties gorĝon. Bendiso apenaŭ sukcesis elbuŝigi tiun parton de la rakonto. Nur skize ŝi raportis ĝin per stranga voĉtono, kiu malkuraĝigus min peti pliajn informojn se mi estus volinta fari tion. Sed mi tute ne deziris aŭdi pli; mi estis perdita inter miaj propraj pensoj, revekitaj de ŝia rakonto.

Alia virino, kun kiu mi sufiĉe bone konatiĝis, estis Blandinia, kvankam mi ne povas aserti, ke ŝi plaĉis al mi tiom, kiom Bendiso; fakte estis ŝi, kiu kroĉis sin al mi, pli ol la malo. Ŝi estis malgranda kaj malhela kun rapidaj movoj, kiuj pensigis min pri birdo: pri iom stulta birdeto, laŭ mia ideo. Ŝiaj gepatroj iam estis sklavoj, sed ŝi naskiĝis mallonge post ilia liberiĝo. Ŝiaj fratoj kaj fratino naskiĝis antaŭe; ŝiaj gepatroj sukcesis elaĉeti unu fraton, sed ili perdis la kontakton kun ŝia fratino, kiam ŝia mastrino portis ŝin trans la maron. Tamen la alia frato havis bonan postenon kaj diris al siaj gepatroj, ke ili ne ĝenu sin elaĉeti lin. Li sukcesis eniri la Imperian Servon kaj laboris kiel gardisto ĉe la Amfiteatro. Blandinia promesis, ke iun tagon mi povos akompani ŝin tien por vidi la leonojn.

Ĉi tiu facilanima propono tute senspirigis min, kaj mi certigis, ke Blandinia ne forgesu ĝin. Filono malaprobis spektaklojn kun bataloj kaj sovaĝaj bestoj, do mi neniam iris al la Amfiteatro. Ĉiufoje kiam mi vidis Blandinian, mi memorigis ŝin pri ŝia invito, sed en la komenco ŝi ĝin daŭre prokrastis, tiel ke mi ekdemandis min, ĉu ŝi tamen vere havas fraton en la Imperia Servo. Sed iun tagon ŝi subite diris, ke se mi volas vidi la leonojn, mi akompanu ŝin la postan matenon antaŭ ol ni iros al la banejo.

Tio estis ne tre oportuna, sed mi absolute ne intencis maltrafi mian ŝancon. Dum Filono parolis kun kliento, mi prenis mian bantukon kaj marŝis kun firma paŝo el la butiko. Se mi revenos malfrue, li simple devos engluti mian klarigon, ke necesis atendi pli longe ol kutime. La porvirina banejo en nia kvartalo estis ĉiam plenega.

Kun sento de aventuro mi sekvis Blandinian tra la homoplenaj stratoj. Malofte mi devis iri pli malproksimen ol la banejon aŭ la bazaron, sed nun ŝi kondukis min al kvartalo, kiun mi ankoraŭ ne vizitis. La Amfiteatro estis granda, impona ejo farita el ligno; tamen ŝi gvidis min ne tien, sed al la solidaspekta ŝtona konstruaĵo, kiu frontis ĝin. Evidente ŝi jam vizitis ĝin en multaj antaŭaj okazoj, ĉar ŝi ne iris al la ĉefa enirejo, sed senhezite marŝis al malgranda flanka pordo, kie ŝi petis paroli kun Felikso. Ni devis iomete atendi, dum la pordisto vokigis ŝian fraton, sed finfine li aperis: malalta, ridetema viro, kiu ŝajnis tute preta montri la leonojn al ĉiu ajn pasanta scivolemulo.

Preninte torĉon li kondukis nin malsupren laŭ kelkaj ŝtupoj kaj poste laŭ subtera koridoro preter sennombraj pordoj kaj pasejoj. Miaj okuloj avide esploris la koridorojn, kiujn ni preteriris, sed ili estis plejparte senlumaj kaj malmulto estis videbla. Tamen de tempo al tempo, mian scivolon rekompencis subitaj alblovoj de stranga, nekonata odoro, kaj unu fojon konsternis min laŭta, perturba krio, kiu estis abrupte tranĉita kvazaŭ per fermado de pordo. Ĉu ĝi estis besta aŭ homa, mi ne povis rekoni.

“Jen ni alvenis,” Felikso diris. Li kondukis nin preter riglita pordo kaj montris al malgranda kvadrata malfermaĵo en la muro. “Ne tro alproksimiĝu. Oni ne manĝigas ilin ĝis morgaŭ.”

Lia averto tute ne necesis. Li apenaŭ finparolis, kiam la plej terura kriego aŭdiĝis de la alia flanko de la muro: nepriskribebla sono, tiel laŭtega ke mi eksaltis pro ŝoko.

“Jen, vidu: ili aŭdis nin,” li diris per kontenta tono. “Ne maltrankviliĝu; ili ne povas eliri. Iru rigardi tra la gvatotruo. Nur ne tro alproksimiĝu. Vi ne volas, ke ili disbatu vin.”

En tiu momento giganta bruna vizaĝo aperis ĉe la malfermaĵo, kaj denove eligis tiun teruran blekon. Mi saltegis malantaŭen tiel haste, ke mi preskaŭ faligis Blandinian. La vizaĝo estis premata kontraŭ la truo; aŭdiĝis ĝia minaca subblekado, dum mi kun hororo rigardis la cikatrojn sur ĝia nazo kaj ĝiajn grandegajn pintajn dentojn. Estis absolute klare, ke la posedanto de tiu vizaĝo volonte estus preminta sin tra la truo, se tio entute eblus, por kapti nin en sia masiva faŭko.

“Ĉu vi vidas lian longan hararon?” Blandinia diris. “Tiu estas la viro.”

“Strange, ĉu ne,” ŝia frato komentis. “Oni atendus, ke ĝi estus la ino. Estas du inoj kun li tie interne. Se li moviĝos flanken, vi vidos ilin.”

Sed la bestego reĵetis sin kontraŭ la malfermaĵo kaj denove surdige blekegis. Mi ne bedaŭris, kiam Felikso forkondukis nin.

“Ĉi tie ni tenas la malliberulojn,” li diris, dum ni trotis malantaŭ li laŭ alia koridoro. “Ĉu vi volas rigardi?”

Estis alia gvatotruo en la muro, simila al tiu, de kiu ni ĵus venis. Singarde, mi aliris ĝin. Kiam mi alproksimiĝis, miajn orelojn trafis obtuza sono, kiel mallaŭta ĝemado. Komence mi vidis nenion, sed dum miaj okuloj laŭgrade alkutimiĝis al la malforta lumo, mi sukcesis videti jen kaj jen plurajn homojn, kies okuloj gapis el palaj vizaĝoj. La plejmulto sidis aŭ kuŝis senmove sur la grundo, sed unu viro balancis sin antaŭen-malantaŭen dum li eligis daŭran subvoĉan lamentadon, kaj alia marŝis tien kaj reen murmurante al si mem. El la ĉambro venis neeltenebla odoraĉo: haladzo de malpuregaĵoj kaj malnovaj ĉifonoj kaj nelavitaj korpoj. La aero estis tiel densa, ke mi devis forturni mian vizaĝon por spiri. Kaj sub tiuj odoroj estis alia, ŝvebanta ĉe la rando de mia konscio: akra subfluo, kiu starigis la harojn sur mia nuko.

“Ĉu oni manĝigos ilin al la leonoj?” mi demandis, malproksimiĝante de la fenestro.

“Jes, certe la plejmulton,” respondis la frato de Blandinia. “La aliajn oni bruligos. Ĉi tiuj homoj estas absolutaj feĉuloj.”

“Kio estis tiu odoro?” mi sukcesis demandi.

“Kiu odoro?” li diris.

“Mi scias, kion ŝi intencas,” Blandinia intermetis. “Ĝi ĝenis ankaŭ min en la komenco. Ne maltrankviliĝu pro tio,” ŝi aldonis, turnante sin al mi. “Ĝi estas nenio. Malliberuloj ĉiam odoraĉas tiel, kiam ili scias, ke alproksimiĝas la ekzekuto.”

* * *

Post nia transloĝiĝo al Romo, baldaŭ evidentiĝis, ke Filono ĉiam pli aktive implikiĝas en sia stranga religio. Li trovis templon sufiĉe proksime al nia hejmo, kie la judoj renkontiĝis por preĝi, kaj regule je ĉiu sepa tago mi devis prizorgi la kopiejon dum li iris partopreni iliajn ceremoniojn. Foje akompanis lin hejmen kelkaj el liaj samreligianoj – li nomis ilin liaj fratoj – kaj ili restis dum horoj ĉe ni, rompante pinnuksojn kaj trinkante vinon, kaj malhelpante, ke Filono okupiĝu pri sia laboro.

Kiel Filono, ili estis plejparte de greka origino, kaj mi ofte komprenis eĉ ne unu vorton de interparolado, kiu daŭris tutan matenon. Eĉ kiam ili transiris al la roma lingvo, la afero ne estis multe pli klara. Ŝajnis, ke ili ĉiuj tenas la plej pasiajn opiniojn pri absolute nenio, kaj la plejmulto el iliaj diskutoj temis pri kompletaj ĥimeraĵoj, laŭ mia impreso. Ili senfine debatis tiajn demandojn: ĉu nejudo povas realigi vere bonan agon, aŭ kial oni ne rajtas aĉeti la viandon de besto buĉita dum oferado.

Ĉiam surprizis min vidi la nekutiman sintenon de Filono en ĉi tiuj okazoj. Li normale ne ĝuis la kunestadon kun aliaj homoj, eĉ se li penis prezenti afablan mienon, kiam envenis kliento. Sed kun la fratoj, aŭ la nazaretanoj, kiel ili mem nomis sin, li iĝis nova homo: bonhumora, laŭ iom seka maniero, kaj preta partopreni en ĉiuj diskutoj. Mi vidis, ke ili rigardas lin kun konsiderinda estimo: pli ol unu fojon mi aŭdis lin tratranĉi unu el iliaj bruaj disputoj per kelkaj mallongaj frazoj, kiujn ili aŭskultis en respekta silento antaŭ ol reeksplodis ilia viglega diskuto.

Kiam la fratoj ne disputis inter si, ili kritikadis siajn samreligianojn. Mi ofte aŭdis ilin aludi al malkonsento, kiun ili havis kun kelkaj aliaj judoj, kiuj adoradis ĉe la sama templo: tiuj estis la homoj, kiujn ili nomis la tradiciistoj. Ŝajne, la problemo estis tio, ke la tradiciistoj insistis, ke ĉiuj judoj vivu laŭ rigida regularo starigita de ilia dio mem. Filono kaj liaj amikoj aliflanke argumentis, ke ili ne vidas la sencon de tiaj reguloj kaj ke ili tute bone povas adori sian dion sene. Samtempe ili donis impreson, ke ili iom timas la tradiciistojn kaj tute ne deziras malamikigi ilin.

Multaj el la reguloj rilatis al manĝaĵoj. Mi iam demandis Oreston pri ili, kaj aŭdinte lian klarigon, mi pensis, ke mi bone komprenas, kial Filono tute ne deziras efektivigi ilin en la praktiko. Unue, tio signifus elĵeti ĉiujn potojn kaj telerojn, kaj elspezi nian tre bezonatan monon por aĉeti novajn; kaj krome, ĝi kaŭzus al Filono grandan embarason kiam Gajo invitus lin al vespermanĝo. Nur malsaĝulo intence ofendus sian patronon pro tia afero.

Tamen ŝajnis, ke ne ĉiuj nazaretanoj estas pretaj tiel facilanime malatenti la regulojn. Plurfoje mi aŭdis la fratojn diskuti pri alia grupo de nazaretanoj de malsama templo, laŭ kiuj konvertitoj al la juda religio evitu porkaĵon, unu el la manĝaĵoj malpermesitaj de ilia dio. Filono kaj liaj amikoj ne partoprenis tiun opinion, kaj konsentis, ke ili mem trankvile manĝos porkaĵon, kiam ajn la ebleco prezentiĝos. Se konsideri la fakton, ke neniu el ili havas monon por aĉeti viandon ekster la Saturna festo, mi pensis, ke tio verŝajne ne faros grandan diferencon.

Sed la malkonsento kun la tradiciistoj ne limiĝis nur je la demando pri manĝaĵoj. Ili ankaŭ postulis, ke ĉiuj viraj konvertitoj al ilia religio estu cirkumciditaj; tiel ili nomis la operacion fortranĉi la pinton de la prepucio. La fratoj ja havis diversajn opiniojn pri aliaj demandoj, sed pri ĉi tiu ili estis en kompleta akordo. Neniu el ili havis la plej malgrandan intencon submetiĝi al tiel riska operacio. Unu el la fratoj konis iun, kiu faris, kaj travivis tagojn da terura dolorego, kiam la vundo infektiĝis.

La fratoj ĉiam ege entuziasmiĝis, se iu aliĝis al ilia grupeto, kaj ili estis pretaj dediĉi senliman tempon al iu, kiu eble transiros al ilia vidpunktaro. Estis okazo, kiam unu el ili venigis junulon, nomitan Nasta, kiu aspektis iom timema. Li havis ŝrumpintan brakon; mi ne povas imagi, kiel li eskapis esti elmetita tuj post la naskiĝo. Ĝis lastatempe li estis sklavo, sed lia mastrino liberigis lin, aŭ pli precize elĵetis lin, kiam li serioze malsaniĝis kaj ŝi ne volis ĝeni sin pri lia flegado. Mi ne scias kiel okazis, ke li ekkonatiĝis kun la fratoj, ĉar li estis sufiĉe malsama al ili; li estis needukita kaj tute ne konis la grekan, krom tiuj esprimoj, kiujn ĉiuj akiras.

La fratoj dediĉis konsiderindan tempon por klarigi siajn kredojn al Nasta kaj ankaŭ por komprenigi, kiel iliaj opinioj diferencas de tiuj de iliaj misgviditaj samreligianoj. Plejparte temis pri la kutimaj stultaĵoj, kaj mi ne multe atentis, kvankam fragmentoj de ilia konversacio atingis min ekstere en la strato, kie mi muelis grenon tuj interne de la enirejo.

Estis tamen unu parto, kiu tiklis mian scivolon, kaj mi ĉesigis la mueladon por pli bone aŭskulti. Temis pri difinita judo, kiun la fratoj evidente tre alte estimis, malgraŭ tio ke oni krucumis lin antaŭ multaj jaroj pro blasfemado. Li ne loĝis en Romo, sed en unu el tiuj provincoj ĉe la rando de la imperio, kies nomojn oni aŭdas de tempo al tempo: en Cilicio aŭ Judujo, aŭ en iu simila loko. La interesa parto estis tio, ke post la krucumiĝo li revenis al la vivo: miriga historio, sed certe ne malebla. Mi ja aŭdis pri similaj okazaĵoj. Intertempe li denove mortis, sed mi aŭdis la fratojn klarigi al Nasta, ke li reekvivos duan fojon. Kiam tio okazos, laŭ ili, ĉiuj malamikoj de ilia dio estos detruitaj, kaj la mondo venos al fino inter fajro kaj flamoj.

Nasta demandis per iom maltrankvila voĉo, kiam tio okazos, kaj ankaŭ mi silente proksimiĝetis por aŭdi la respondon. Mi atendis malkovri, ke tio venos post multegaj jaroj: post cent, eble, aŭ mil. Mi estis absolute ŝokita pro la informo, ke tio realiĝos tre baldaŭ, verŝajne dum la venontaj jaroj. Mi sidis sur miaj kalkanoj en la enirejo de la butiko, kun unu mano sur la frotŝtono, kvazaŭ mi iĝis statuo. La fratoj paroladis, sed mi tute ne kapablis plu sekvi ilin. Finfine mi kliniĝis antaŭen, kolektis la farunon per aŭtomata gesto, prenis la muelilon, kaj iris tra la skribejo al la malantaŭa ĉambreto.

Kiam mi trankviliĝis sufiĉe por reaperi, la fratoj estis for. Mi ĵetis rigardon al Filono kaj miris pri lia senĝena mieno. Li zumetis subvoĉe dum li sidis ĉe sia kopilaboro – li estis ĉiam en bona humoro post vizito de la fratoj – kaj li tute ne aspektis kiel homo, kiu atendas la finon de la mondo en iu ajn momento. Mi komencis demandi min, ĉu mi aŭdis ĝuste, aŭ eĉ ĉu mi entute komprenis. Sed mi sciis, ke estas senutile trompi min. Mi ne misaŭdis, kaj mi ja komprenis perfekte. Ankaŭ Nasta ektimis. Mi estis ankoraŭ ŝokita, kiam mi vekiĝis la postan matenon. Sed almenaŭ mi plu vivis; mi estis duone atendinta, ke la mondo finiĝos dum la nokto. En tiaj cirkonstancoj ŝajnis iom senutile pensi pri banalaj aferoj kiel aĉetado de manĝaĵoj, sed mi ne povis pensi pri pli farinda agado, per kiu okupi min. Do mi prenis mian korbon kaj ekiris al la bazaro.

Dum mi marŝis tra la stratoj, kie svarmis la homoj eĉ en tiel frua horo, mi rigardis per novaj okuloj la senfinajn vicojn da vendejoj kaj domoj laŭlonge de la vojoj. Baldaŭ, mi diris al mi mem, ĉio ĉi malaperos. Senĉesa rivero da homoj hastis preter mi. Mi rimarkis, kiel mi tiel ofte rimarkis en Romo, kiom da ili neniam levas siajn okulojn de la trotuaro, kaj ke preskaŭ ĉiuj aspektas kvazaŭ konsumas ilin iu privata zorgo. Mi sentis ian malican plezuron, pensante pri ĉi tiuj miloj da homoj, ĉiuj tiom maltrankvilaj pro siaj malgravaj problemetoj, dum ili samtempe restas tute ne konsciaj pri la multege pli drasta katastrofo, kiu pendas super ili. Mi pasis inter ili kiel konspiranto.

Ĉe la rando de la bazaro troviĝis la kutima araĉo de kolportistoj, kiuj kaŭris sur la grundo kun siaj kelkaj mizeraj varoj – el kiuj la plejmulto sendube estis ŝtelitaj – dismetitaj antaŭ ili. Mi preteriris rapide, ne atentante iliajn invitojn halti kaj rigardi, kaj forturnis miajn okulojn de la almozpetantoj kun siaj abomenaj vundoj. La pli persistaj kroĉiĝis al mi lamentante, sed mi forskuis ilin kaj hastis antaŭen. Mi puŝiĝis inter la vendoĉaroj, premate inter la aliaj aĉetantoj, dum ĉirkaŭe la vendistoj laŭte anoncadis siajn varojn. Pluraj el la budoposedantoj provis logi mian atenton, sed mi jam konis mian celon kaj iris rekte al la loko, kie maljuna kamparanino kun tordiĝintaj manoj sidis sur mato apud granda korbo da brasikoj. Iam mi mem kreskigis tiajn brasikojn, sed nun mi devis pagi maljunulinon, por ke ŝi kreskigu ilin por mi. Mankis spaco en Romo por kampoj kaj brasikoj; certe ŝi venis de la kamparo antaŭ la sunleviĝo, portante tiun pezan korbon sur la dorso.

De kie venas ĉi tiu amaso da manĝaĵoj, mi demandis min, dum mi ĉirkaŭrigardis al la vicoj de budoj kaj ĉaroj. Nenion oni produktis en Romo, kaj tamen en ĉi tiu bazaro troviĝis sufiĉe da manĝaĵoj por nutri tutan vilaĝon plurajn fojojn sinsekve. Ĉiunokte malrapide alruliĝis el la kamparo senfinaj linioj de ĉaregoj, kiuj entenis montojn da fruktoj kaj viando kaj fromaĝoj kaj legomoj, kaj ĉiuposttagmeze ili reiris malplenaj, sed tuj revenis kun freŝa monto la postan nokton, kaj la postan, kaj la postan. Kiel longe eblus daŭrigi tiel? La loĝantoj de Romo rapidis senĉese tien kaj reen, ili pasigis siajn tagojn kaj noktojn en nehaltigebla agadofuriozo, kaj tamen el tiu amaso da ĉirkaŭkurado kaj agitiĝo rezultis nenio. Almenaŭ, nenio utila. Oni ne povas manĝi vaksajn tabuletojn.

Se oni irus al la havenoj, laŭ tio kion mi aŭdis, oni vidus ŝipojn el Sirio, el Egiptujo, el Iberujo, el Gaŭlujo, kaj el aliaj lokoj eĉ pli malproksimaj: ĉiujn tiel ŝtopitajn je varoj, ke oni imagus ke tiuj landoj komplete nudiĝis por kontentigi la senfinajn postulojn de la loĝantoj de Romo. Romo englutis ĉion, kion oni alportis; ŝi elsuĉis la sukon de la tuta mondo. Tagon post tago, dumsezone kaj ekstersezone, seninterrompa alfluo de varoj enverŝiĝis el ĉiuj landoj de la tero por plenigi ŝian senfundan stomakon.

Mi imagis muron de fajro, kiu plonĝas malsupren el la ĉielo kaj furiozas tra la stratoj de la urbo. Tutaj vicoj de domoj tuj ekflamiĝas kiam ĝi tuŝas ilin, kaj forbrulas ĝis nenio en la daŭro de unu palpebrumo. En malpli ol unu horo Romo komplete malaperos, lasante nenion krom vasta, nuda ebenaĵo de karbiĝinta tero. Kaj malrapide malaperos eĉ tio. La unuaj herberoj ĝermos jen kaj jen inter la cindroj; ili disvastiĝos ĉiam pli en ĉiu printempo, burĝonoj radikiĝos inter la nigriĝintaj ŝtonoj, ĝis finfine la tutan abomenaĵon kaŝos sana nova kreskaĵo. Verdaj montetoj kovros la lokon, kie iam staris Romo, kaj la aeron plenigos la zumado de insektoj kaj la kantado de birdoj. Romo estos forgesita por ĉiam, absolute forviŝita, kiel ŝi mem iam forviŝis mian propran vilaĝeton.

Dum la sekvantaj tagoj mia kapo estis daŭre plena je tiaj bildoj. Imagoj pri flamoj kaj perforta detruado saltis al mia menso en la plej maloportunaj momentoj, kaj interrompis miajn pensojn dum mi okupis min en la kopiejo aŭ babilis kun la aliaj virinoj ĉe la fontano.

Mi tamen rimarkis, ke Filono ne partoprenas mian entuziasmon por la fina neniigo de Romo. Per miaj propraj oreloj mi aŭdis lin informi Nastan, ke la mondo tre baldaŭ finiĝos, tamen li ofte parolis laŭ maniero, kiu tute ne havus sencon, se li vere kredus je siaj propraj antaŭdiroj. Iam okazis, ekzemple, ke Oresto informis nin, ke estante nun preskaŭ dekdujara, li volas forlasi la lernejon por eklabori en la kopiejo. Aŭdante tion, Filono estis nenecese kolera; li diris, ke Oresto dankos lin kiam li plenkreskos, ĉar li certiĝis, ke Oresto ricevu bonan edukon. Liaj vortoj konfuzis min. Se restas tiel malmulte da tempo, kiel faros diferencon, ĉu aŭ ne Oresto iras al la lernejo?

Neniam venis al mi eĉ la ideo, rekte demandi Filonon pri tio, kion mi aŭdis. Mi sciis, ke li nur moke ridos kaj diros, ke mi ĉesu subaŭskulti konversaciojn, kiujn mi klare ne povas esperi kompreni. Sed kiam ajn la fratoj venis, mi serĉis pretekstojn por resti en la kopiejo, esperante ke ili revenos al tiu temo. Bedaŭrinde ili reŝanĝis al la greka lingvo, kiam Nasta ĉesis venadi, kaj la malmulto, kiun mi sukcesis kompreni, estis ekster la temo. La fakto estis, ke pli interesis ilin iliaj personaj kvereletoj ol la fino de la mondo.

Kvankam la ŝajna indiferento de Filono konsternis min en la komenco, dum la monatoj pasis mi komprenis, ke neniu povas vivi kun la okuloj konstante fiksitaj nur je unu neantaŭvidebla momento en la estonteco. Ne estis, ke mi dubis la verecon de tio kion mi estis aŭdinta, sed mi jam alkutimiĝis al ĝi. Profunde en mia menso ĉiam estis la penso, ke ne restas multe da tempo, sed tiu scio ne sufiĉis por forturni mian atenton de la pli urĝaj postuloj de mia ĉiutaga vivo. Finfine, la morto ja povas trafi en iu ajn momento; facile povus okazi, ke mi estos jam morta antaŭ la fino, kvankam mi esperis, ke mi vivos sufiĉe longe por vidi ĝin.

Estis tamen okazoj, precipe kiam mi ial vekiĝis dum la nokto, kiam teruris min la penso pri tio, kio devas veni. Mi imagis min kaj Oreston freneze kuregantaj tra la stratoj dum la urbo flamegas ĉirkaŭ ni. Sed ne povante nutri sin per novaj informoj, tiuj vizioj iom post iom perdis sian potencon, ĝis ili finfine komplete forvelkis.

* * *

Kvankam Filono evidente ĝuis siajn diskutojn kun la nazaretanoj, li tute ne intencis, en la komenco, lasi ilin konduki lin al ŝanĝo de la vivomaniero. Li ja iris al ilia templo ĉiusabate – tiel ili nomis la tagon, kiam ili renkontiĝis por preĝi – sed li longe rezistis la sugeston de kelkaj el la fratoj, ke li ankaŭ fermu tiutage la butikon. Iom post iom, li tamen komencis ŝanceliĝi. Unue li forprenis Oreston de la lernejo en difinitaj tagoj por akompani lin al la templo, kaj tiam, kiam ni jam loĝis en Romo iom pli ol du jarojn, li finfine decidiĝis fermi la butikon sabate.

Mi tute ne estis kontenta pri tiu decido. Ni ne malprosperis, sed ŝajnis al mi frenezaĵo regule forĵeti po unu tago da laboro el sep. Laŭ mia opinio, Filono jam malŝparadas multe tro da tempo. Ĉiuokaze, mi lasis la pordon duone malfermita dum li ne ĉeestis – mi ja ne povis resti en la mallumo – kaj mi tamen akceptis eventualajn komisiojn; mi simple klarigis, ke la mastro estas for, kaj promesis, ke li prizorgos ilin la postan tagon. Mi neniam transdonis ilin al Filono ĝis la sekva mateno, kaj se li suspektis ion, li ne komentis.

Post iom da tempo, mi ekkomprenis, ke lia rilato kun la judoj tamen kunportas plurajn avantaĝojn. De kiam li fermadis sian kopiejon en ĉiu sepa tago, ili komencis porti al li sufiĉe da laboro, kaj ne temis nur pri pecetoj. Oni ofte petis lin kopii longajn manuskriptojn. Do ni jam relative prosperis, eĉ antaŭ ol la bofrato de Filono rekomendis lian laboron al Sempronio.

Sempronio estis la plej grava librovendisto en nia flanko de la urbo. Li havis grandan vendejon en la plej bona parto de la ĉefa strato, kun sendependa apartamento en la unua etaĝo kaj laborejo malantaŭe plena je sklavoj, kiuj senĉese skribadis. Mi ofte preteriris lian vendejon irante al la bazaro; de ekstere ĝi ne aspektis aparte impona, sed oni nepre rimarkis ĝin, ĉar la pordoj ĉiam estis kaŝitaj sub amaso da anoncoj.

Al Sempronio ne mankis kopiistoj, sed foje li bezonis aldonajn homojn, precipe kiam li estis aperigonta novan libron. Tial la bofrato de Filono povis helpi nin. Stefano neniam estis reveninta al Romo – lia entrepreno nun floris en Prenesto – sed li ankoraŭ konis la homojn, kiuj gravis.

Ĉiu komisio, kiun ni plenumis por Sempronio, devis esti klara kaj senerara, kaj preta je la antaŭkonsentita dato. Krome ĝi absolute ne rajtis eliri el nia laborejo. Sempronio ne volis, ke liaj konkurencantoj enmanigu al si anticipajn ekzemplerojn.

Ni ne kompetentis pri la kromaj rafinaĵoj, kompreneble: la ornamaj finaĵoj, la dekoritaj kovraĵoj kaj tiel plu. La sklavoj de Sempronio mem okupiĝis pri tiu parto. Sed ŝajne li estis kontenta pri la laboro de Filono, ĉar li sendadis al ni ĉiam pli por fari. Baldaŭ Filono povis adiaŭi la metiistojn kaj vendistojn, kiuj estis ĝis tiam liaj ĉefaj klientoj. Foje ni eĉ devis dungi kromajn helpantojn: ne sklavojn – ni ne povis permesi al ni tian lukson – sed liberigitojn senlaborajn, kiuj ricevis pagon por ĉiu kopio produktita.

Kiam li revenis de la lernejo en la posttagmezoj, Oresto laŭtlegis la tekstojn por la kopiistoj. Li nun havis dek du jarojn kaj estis freneza pri libroj; estis bonŝance, ke ĉiam haveblis abundo da manuskriptoj en la kopiejo. Mi ĝuis aŭskulti dum mi okupiĝis pri miaj taskoj: miksi la inkon kaj glatigi la papirusojn. Granda parto estis tute forĵetinda: ĉefe poezio, aŭ tio kion la romanoj nomis poezio – ĝi estis sufiĉe mizera, laŭ mia opinio, kompare kun la sorĉaj pecoj, kiujn mi memoris de mia infaneco. Kelkaj el la manuskriptoj estis en la greka, aŭ en lingvaĵo tiel tordita, ke ĝi signifis al mi apenaŭ pli ol la greka. Sed estis ankaŭ kelkaj vere ekscitaj rakontoj. Tiuj, kiuj pleje plaĉis al mi, temis pri la sovaĝaj regionoj preter la limoj de la imperio. Mi aŭskultis kun fascino historiojn pri gigantoj kun nur unu okulo meze en la frunto, popoloj kiuj festenis per la korpoj de siaj kaptitaj malamikoj, kaj homoj kun kapoj hundaj.

Tiuj historioj multe plaĉis al mi, ĝis iu tago kiam mi aŭdis Oreston laŭtlegi priskribon verkitan de homo, kiu asertis, ke li vojaĝis al Britujo. Laŭ li, tie la homoj estas tiel malriĉaj, ke ili ne loĝas en domoj, sed devas fosi truojn en la tero por ŝirmi sin de la pluvo. Estis ankaŭ io pri oferoj, kaj teruritaj viktimoj, de kiuj oni eltiras la intestojn super ŝtonaj tabloj kie fluegas la sango. Mi estis tiel ŝokita, kiam mi aŭdis kion la romanoj diras pri ni, ke mi tuj kuris el la skribejo kaj devis paŝegi tra la stratoj, tremante pro kolero, ĝis mi sufiĉe trankviliĝis por reveni.

Mi pensis poste, ke eble la verkisto vizitis nur la nordajn reĝlandojn. Estas vere, ke la homoj estas tre sovaĝaj en tiuj regionoj. La problemo pri la romanoj estas, ke ili ne konas la diferencon inter unu parto de Britujo kaj alia.

* * *

La manuskriptojn de Sempronio kutime liveris al ni sklavo. Li estis malvigla ŝtipkapulo, senutila por io ajn krom kurado kaj portado, kaj tute malkapabla respondi eĉ la plej simplajn demandojn. Tial la estro de la kopiistoj foje persone portis al ni la manuskriptojn, precipe kiam oni antaŭvidis malfacilaĵojn rilate al la kopiado. Li estis brunhaŭta mezaĝulo kun eksterlanda parolmaniero. Je sia unua vizito, li prezentis sin kiel Akabion la galileanon.

“La galileano?” diris Filono. “Ĉu vi venas el Galileo?”

Akabio levetis siajn brovojn. “Ĝuste, el Galileo. Verŝajne vi nun demandos, ĉu mi konis Jesuon el Nazareto. Tion volas scii ĉiuj fratoj.”

Filono ne respondis, sed ŝovis la plej supran volvaĵon de la manuskripto sur la stablon kun laŭta frapo kaj komencis malligi ĝin. Mi vidis, ke li estas ĝenata, ke li permesis al si montri tiel infanecan scivolemon. Kaj tamen mi ne komprenis, kio estas tiel rimarkinda pri la fakto, ke Akabio venas el Galileo. En Romo, apenaŭ eblas renkonti homon, kiu ne devenis de iu fremda loko.

“Ne estas aparta kialo, kial mi estus renkontinta lin,” Akabio daŭrigis. “Li venis el Nazareto kaj mi el Kapernaumo. Sed tute hazarde, mi ja konis lin. Fakte mi estis unu el liaj sekvantoj – tio estas, dum kelkaj monatoj.”

Filono donis etan kapjeson, kaj etendis la volvaĵon. “Ĉi tiu aspektas sufiĉe klara,” li diris, dum li rapide trarigardis la unuajn kolumnojn. “Ĉu apartaj instrukcioj?”

Ili ekdiskutis la laboron, dum mi iris al la vinbutiko preter la angulo. Kiam mi revenis ili jam finis sian diskuton, kaj Akabio estis rakontanta kalumnian klaĉaĵon pri la verkinto de la manuskripto, kiu laŭ la priskribo estis efektive iom stranga. Filono ŝajne rekaptis sian aplombon post la komenca repuŝo, kaj ridetinte pri la rakonto de Akabio li estis sufiĉe moligita por riski novan demandon.

“Vi diris, ke vi estis sekvanto de Jesuo. Kia homo li estis?”

“Lignaĵisto, laŭ metio. Tamen li ne donis multan tempon al sia laboro: tro okupata pro konstanta argumentado. Aŭ eble ‘argumentado’ ne estas la ĝusta vorto. Li havis siajn ideojn, kaj jen la fino. Se oni konsentis kun li, bone; se ne, tute ne eblis konvinki lin aŭskulti alian vidpunkton.” Akabio ridetis al si mem, kvazaŭ pro iu memoro, kaj akceptis tason da vino. Li tamen ne gustumis ĝin, sed sidis kun siaj okuloj fiksitaj al la vino, dum li malrapide turnis la tason inter siaj fingroj. “Li estis brila parolanto. Neniam mankis al li vortoj. Oni povis aŭskulti lin dum horoj. Kaj li estis preta paroli al iu ajn: impostokolektistoj, prostituitinoj... Jen unu el la kialoj, kial multaj homoj rifuzis entute rilati kun li.”

“Kiel vi iĝis lia sekvanto?” Filono demandis.

“Dum mi vojaĝis al Judujo por festo. Mi estis tre vojaĝema homo, kiam mi estis pli juna. Ne sufiĉis al mi resti hejme por festi kun mia familio – mi nepre volis iri al Jerusalemo samtempe, kaj vidi la templon. Nu, mi trovis karavanon, kiu iris laŭ la sama vojo, kaj tuj post nia ekiro aliĝis Jesuo kun eta grupo de siaj sekvantoj.

“Mi neniam forgesos tiun vojaĝon. Se ni haltis en vilaĝo, li tuj iris rekte al la sinagogo kaj ekparoladis. En kelkaj lokoj oni aŭskultis, sed en aliaj ĉiuj komencis kontraŭkrii kaj disputi. Ofte li devis fini sian predikon sur la strato. Sed ĉiam troviĝis kelkaj homoj, kiuj sekvis lin eksteren – kiel mi diris, li estis elstara parolanto.

“Li daŭre insistis, ke la regno de Dio alvenas: efektive, li ne nur diris ke ĝi alvenos – laŭ li ĝi estas jam survoje. Kaj kiam oni vidis, kion li povas fari, oni nepre devis kredi lin. Mi vidis lin diri al lamulo ‘Marŝu’, kaj la homo ekstaris kaj marŝis. Alian fojon estis blinda almozpetanto, kiu sidis apud la vojo, kaj kiam Jesuo preterpasis, li simple ekstaris, lasis sian bovlon sur la grundo, kaj venis kun ni. Sed al multaj homoj tio ne plaĉis: ĝi videble timigis ilin, kaj ili montris tre klare sian deziron, ke ni iru aliloken.

“Li estis elstara homo, sed li postulis tre multe: efektive, tro multe. Se oni ne pretis rezigni ĉion por akompani lin – ne nur monon, sed eĉ hejmon kaj familion – li tute ne interesiĝis. ‘Ĉu ĉi tiu estas la ĝusta momento por pensi pri viaj infanoj kaj edzino’ – tion li diris – ‘kiam Dio estas venanta por juĝi nin ĉiujn?’ Li forĉasis unu junulon, kiu volis iri hejmen por prizorgi la funebraĵon de sia patro; kaj alian, ĉar li estis maltrankvila, ĉu lia familio estas en ordo sen li.

“Tamen, li sukcesis konvinki multajn homojn. Kiam li rekte rigardis onin per tiuj okuloj – strangajn okulojn li havis – oni povis kredi ion ajn, fari ĉion por li. Tio estis en ordo, por kiu estis malriĉa; tiam oni havis nenion por perdi. Sed dum tiu vojaĝo, mi vidis homojn, kiuj forlasis siajn familiojn kaj forĵetis ĉion, kio valoris, por akompani nin. Ili bedaŭris tion, tion mi povas diri al vi, kiam li mortis, kaj la regno de Dio ne estis pli proksima ol ĝi estis antaŭe.

“Sed nu, tio okazis poste. Dum li restis kun ni, ŝajnis ke ĉio funkcias. Ĉiam pli da homoj aliĝis, kaj antaŭ ol ni atingis la pordegojn de Jerusalemo ni estis pli ol cent. La novaĵo alvenis pli rapide ol ni, kaj sufiĉe granda amaso kolektiĝis por vidi nin eniri la urbon. Jesuo enrajdis sur azeno, por plenumi la vortojn de la profeto. Laŭ mi, multaj homoj kredis, ke li elpelos la guberniestron kaj igos sin reĝo. Sed tio tute ne estis lia intenco, laŭ mia kompreno. Kaj ĝuste tio elrevigis tiom da homoj. Multaj el liaj sekvantoj forlasis lin, kiam ili komprenis tion.

“Sed dum tiuj malmultaj tagoj, ŝajnis ke ni povos fari ĉion, kion ni deziras. Ni forigis la nejudojn el la Templo: ni ĉiuj enmarŝis en granda amaso, liberigis la bestojn kiujn oni vendis tie, kaj faligis la tablojn kie oni ŝanĝis monon. Kia sceno! Estis ĥaoso dum kelkaj minutoj, kun Jesuo kiu paŝegis tien kaj reen, svingante vipon, komercistoj kiuj malbenis, moneroj kiuj ruliĝis ĉie, kaj bestoj kiuj kuradis tra la tuta korto. Por ne mencii la homojn, kiuj kaptis la okazon por enpoŝigi tiom kiom ili povis. Mi memoras, kiel li kaptis manplenon da moneroj de iu fiodora almozpetanto kaj kriis, ‘Kiel utilos al vi mono, kiam alvenos la regno de Dio?’ Tiam li turnis sian atenton al iu kompatinda junulino, kiu venis tra la korto kun kruĉo da akvo. Li ĵetis ĝin al la grundo kaj kriis per tondra voĉo, ‘Kiel vi aŭdacas uzi la domon de Dio nur kiel rapidan vojon al la fontano?’ La kompatindulino tute teruriĝis. Ŝi verŝajne supozis, ke atakas ŝin frenezulo.

“Tiu afero en la Templo estis tio, kio detruis lin. La Alta Konsilantaro apenaŭ povis ignori ion tian. Tamen ili havis problemojn por trovi akuzon ne tuj forĵetotan. En la fino ili akuzis lin, ke li pretendis estis reĝo, kaj tio sufiĉis.”

“Ĉu vi vidis lian ekzekuton?” Filono demandis.

“Jes, kaj ĝi estis vere malĝojiga afero por rigardi. Laŭ mi, li ne povis kredi, ke Dio vere ne intencas helpi lin. Ĝis la plej lasta minuto, li estis konvinkita, ke en iu momento la ĉielo malfermiĝos kaj la amasiĝinta anĝelaro marŝos malsupren por proklami la regnon de Dio sur la tero. Kiam li komprenis, ke tio simple ne okazos, li ne daŭris longe.”

“Multaj homoj diras, ke li ne vere estis mortigita,” Filono komentis.

“Jes, ankaŭ mi aŭdis tion. Kaj se vi estus renkontinta lin, vi komprenus. Estis malfacile akcepti la fakton, ke li vere mortis kaj ke ĉiuj niaj esperoj falegis tiel abrupte. Kelkaj homoj rifuzis kredi la aferon – insistis, ke ili parolis al li, kiam oni jam demetis lin de la kruco. Kiu scias: pli strangaj aferoj ja okazas. Kiel tiu viro en Tesalio, kiu revenis de la morto por atesti kontraŭ la virino, kiu murdis lin...

“Reirante hejmen, mi estis ankoraŭ tute ŝokita. Mi ne povis kredi, ke li tiel seniluziigis nin. Li kredis mem siajn promesojn, kompreneble, tiu kompatindulo; tiel li sukcesis konvinki ankaŭ nin. Pasis unu-du jaroj antaŭ ol mi superis la aferon. Kaj tiam mi decidis rezigni la entreprenon de mia patro por veni al Romo. Mi ne sukcesis reiri al ordinara, trankvila vivo post tiu vojaĝo al Jerusalemo. Mi tro multe ŝanĝiĝis.”

Kiam Akabio foriris, Filono malfermis unu el la volvaĵoj kaj komencis trarigardi ĝin. Mi portis la tasojn eksteren por lavi ilin ĉe la fontano. Filono estis pretiganta siajn skribomaterialojn kiam mi revenis, dum li zumadis al si mem.

“Kion vi opiniis pri tio, kion li diris?” mi demandis.

“Kiu?”

“Akabio.”

“Mi ĉesis aŭskulti post la unuaj minutoj. Mi pensis, ke li neniam silentos.”

* * *

La nescio de la romanoj pri la lando, kie mi iam loĝis, aparte ĝenis min kiam mi ekaŭdis onidirojn, ke okazis tie ribelo. Kompreneble Blandinia estis tiu, kiu unue informis min pri tio. Ĉiam plaĉis al ŝi esti la unua portanto de novaĵo. Agacis min ŝia kontenta esprimo; mi sciis, ke ŝi pensas, kiaj kompletaj barbaroj estas ni britoj. Mi volis skuegi ŝin. Tamen mi retenis min, kaj anstataŭe demandis, kie okazis la ribelo. Kompreneble, ŝi ne sciis.

Post hasta saluto mi marŝis rapide hejmen, plena je ĝoja entuziasmo. Laŭ ŝia informo, pluraj urboj estis detruitaj kaj miloj da romanoj mortigitaj. Mi estis certa, ke mia popolo estis la ĉefa instiganto de la ribelo; ĉiuj scias, ke ĝi estas la plej kuraĝa kaj militema el ĉiuj sudaj triboj. La problemo estis, kiel ricevi fidindajn informojn. La plej bona fonto de novaĵoj estus soldato ĵus reveninta el la provincoj, sed estis neverŝajne, ke tia homo enirus nian kopiejon. Mi decidis peti la helpon de Filono.

Filono promesis teni orelon preta kaj atenti pri eventualaj publikaj anoncoj, sed la tagoj pasis kaj mi komencis perdi ĉiun esperon iam ajn malkovri, kiel statas la situacio. Mi ripete demandis Filonon, ĉu li aŭdis ion, ĝis li perdis paciencon kaj respondis kolere, ke li ne povas trovi novaĵojn, se novaĵoj ne estas haveblaj. Evidente nenio estis farebla krom atendi trankvile... kaj tiel la posta monato pasis.

Mi estis ĉe la vinbutiko por aĉeti vazon da olivoj, kiam mi aŭdis konfuzan bruon sur la strato. Mi turnis min kaj vidis vicon de viroj, kiujn oni kondukis en katenoj. Mi tuj sciis, ke ili venis de trans la maro. Ili estis malpuregaj kun taŭzitaj barboj, kaj en iliaj vizaĝoj regis esprimoj de absoluta konfuzo. Pro iliaj vestoj, mi supozis, ke ili devenas de la orientaj reĝlandoj, kvankam ili ne portis desegnon, kiun mi rekonis. Certe ili estis el sufiĉe norda regiono.

Mi ankoraŭ rigardadis dum ili pluiris, tute nekonscia pri mia ĉirkaŭaĵo, ĝis mi konstatis, ke la butikestro provas kapti mian atenton. Mi estis komplete forgesinta pri la olivoj kaj mi ne prenis la restantan monon. “Ĉu vin interesis la kaptitoj?” li komentis per konfidenca tono. “Kia aro da mizeruloj. Mi ne imagas, ke eĉ la leonoj ĝenos sin pri tia bandaĉo.”

Mi murmuris ion kaj forturnis min. Mi devis malvolonte konsenti, ke li pravis. Neniam mi vidis homojn, kiuj aspektis tiel absolute mizeregaj. Mi bedaŭris, ke ili ne almenaŭ montris iom pli spitemajn mienojn. La romanoj havas malaltan opinion pri homoj, kiuj tro malkaŝe vidigas siajn emociojn: ili konsideras tion maldigna. Kaj tiuj brilkoloraj vestoj aspektis krudaj nun eĉ al mi.

Ne longe poste, Filono povis doni al mi la oficialajn novaĵojn. Mia propra popolo tamen ne partoprenis; sed mi jam divenis tion. La ribelo okazis, kiel mi jam supozis, en la orientaj reĝlandoj. Gvidis ĝin tri virinoj: reĝino kaj ŝiaj du filinoj. Mi rimarkis la iom dubeman manieron, laŭ kiu Filono rigardis min dum li klarigis tion, kvazaŭ li mem ne tute kredis ĝin. La romaninoj ĉiam dependas de siaj viroj por ricevi protekton.

La unuaj atakoj de la ribelantoj estis direktitaj kontraŭ nedefendataj kolonioj dum la foresto de la roma guberniestro, kaj pluraj urboj estis ruinigitaj. Sed kiam la novaĵo atingis la guberniestron, li arigis siajn fortojn kaj reiris por ordigi la situacion. La ribelo estis sufokita per nur unu batalo. Multaj miloj da britoj estis mortigitaj.

Ĉi tiu informo faligis miajn lastajn esperojn, kvankam mi ja atendis ion tian de kiam mi vidis tiun vicon de kaptitoj. Samtempe mi estis iom skeptika. Mi rimarkis, ke krom malklaraj onidiroj tute ne estis vera anonco ĝis la ribelo estis jam sekure venkita. Tio vekis en mi la suspekton, ĉu ĝi eble estis pli serioza afero ol la romanoj volis konfesi. Kaj se estas tiel en Britujo, kio okazadas en aliaj provincoj? Eble en ĉi tiu momento mem, oni prisilentas dekojn da ribeloj en ĉiuj anguloj de la imperio.

Mi dividis miajn suspektojn kelkajn tagojn poste kun Bendiso, dum ni marŝis kune al la bazaro. Ŝi tuj konsentis kun mi, kaj aldonis ke laŭ ŝia opinio, la situacio aspektas tute malsama en la provincoj ol en Romo.

“Estas tute en ordo por la homoj kiuj loĝas ĉi tie,” ŝi diris. “La plejmulto el ili ne rekonas sian propran bonan ŝancon. Sed tie kie mi loĝis, kiam mi estis knabino, la afero estis tute malsama. Mi memoras kiel estis, ĉiufoje kiam venis la impostokolektistoj: ĉiu familio devis pagi, kaj estis senutile diri al ili, ke oni havis malfacilan jaron aŭ ke iu estas malsana. Al ili tio valoris eĉ ne unu figon. Ni malamis la romanojn. Nur la timo malhelpis nin ribeli pli frue.”

Sed ni jam alvenis ĉe la bazaro, kaj ni interrompis nian paroladon por doni nian atenton al faboj kaj legomoj.

“Ĉu vi scias, pri kio mi ofte pensas?” Bendiso diris post iom da tempo, dum ni marŝis hejmen kun niaj plenaj korboj. “Mi ofte demandas min: se iu nun donus al mi la eblecon reiri, kion mi farus?”

“Ĉu vi volas diri, se vi povus reiri al via propra lando?”

ŝi kapjesis. “Kiam oni portis min ĉi tien, en la komenco mia sola penso estis, kiel reiri. Sed nun... Mi ne diras, ke mi ne ŝatus revidi la montojn. Sed la vero estas, ke la vivo tie ne estis facila, kaj mi ne kredas, ke la situacio estis multe pli bona eĉ antaŭ ol venis la romanoj.”

ŝi paŭzis por trinki de apuda fontano, tiam viŝante sian buŝon ŝi daŭrigis: “Ni ne fartas malbone, mi kaj Primo. Mi scias, ke laŭ la diraĵo, la libereco valoras pli ol oro, sed la fakto estas, ke mi jam vidis multajn liberulojn, kiuj volonte interŝanĝus kun ni; la dioj neniam donu al ni malpli bonan ŝancon ol ni havas nun! Se mia familio ankoraŭ troviĝus tie, tio estus alia afero, sed nun mia sola familio estas tiu, kiun mi havas ĉi tie. Mi ne kredas, ke miaj filoj konsentus ekloĝi en loko, kie ili ne povus vidi la Verdulojn[23] vetkuri en festotagoj.”

ŝi neis per la kapo. “Mi ne kredas, ke mi elektus reiri nun, eĉ se mi havus la eblecon.”

* * *

Niaj cirkonstancoj multege pliboniĝis de kiam Filono ricevadis laboron de Sempronio, kaj mi vidis, ke li estas tre kontenta pri nia nova situacio. Kaj ĝuste tiam mi malkovris, ke mi estas graveda. Mi antaŭlonge jam ĉesis esperi, ke mi naskos alian infanon, kvankam mi estis ankoraŭ sufiĉe juna: pli juna ol estis mia patrino, kiam ŝi naskis Makaron.

Pasis pluraj monatoj antaŭ ol mi decidiĝis informi Filonon. Mi povis antaŭdiveni lian reagon, kaj mi ne sciis, kiel elteni ĝin. Multaj familioj elmetas siajn bebojn, precipe se temas pri knabinoj. Mi de tempo al tempo aŭdis la malfortan krieton de novnaskito, kiam mi pasis apud la rubejo ĉe la angulo, kaj mi ofte pensis, kiel estus simple porti hejmen la infanon kaj varti ĝin kiel mian.

Mi silentis pri mia situacio tiom longe, kiom eblis, sed kiam la najbarinoj komencis komenti, mi sciis, ke en la fino eĉ Filono devos rimarki la aferon. Mi malfacile sukcesis subpremi la tremadon de mia voĉo dum mi klarigis al li, kaj mi atendis en teruro lian neeviteblan verdikton. Sed li diris nenion. Fakte, kvankam mi apenaŭ kuraĝis kredi tion, mi konstatis, ke li tute ne aspektas malkontenta. Inundite de ĝojo, mi tuj senpripense metis la demandon, kiu turmentis min de kiam mi sciis, ke mi estas graveda: “Ĉu ni tenos la infanon, kiam ĝi naskiĝos?”

Li rigardis min abrupte kun iom surprizita mieno. Tiam li ridetis, kaj tiris min al si per pli ama gesto ol mi memoris de jaroj. “Nia venonta infano,” li diris, “ne naskiĝos sklavo.”

* * *

De kiam ni transloĝiĝis al Romo, mi neniam ĉesis pensi, ke eble mi iam renkontos kelkajn el la aliaj junulinoj, kiuj estis portitaj kun mi en la ŝipo. Dum mi restis en la vilao, ekzistis neniu verŝajneco ke io tia okazos, sed ĉi tie en la urbo, kie mi ĉiutage vidis centojn da novaj vizaĝoj, mi pensis, ke tio tamen eblus. Sed mi jam loĝis kvar jarojn en Romo kaj mi preskaŭ ĉesis esperi, kiam en la daŭro de kelkaj monatoj mi finfine renkontis ne unu, sed du, el la virinoj, kiuj akompanis min al la mallibereco.

Dum mi atendis mian vicon ĉe la banejo, mi rimarkis virinon, kiu ŝajnis rigardeti min de la alia flanko de la ĉambro. Ŝi aspektis iel konata, kaj dum mi daŭrigis mian konversacion kun Bendiso mi obtuze demandis min, kie mi jam vidis ŝin. Ŝi estis alta kaj diketa kun tro streĉita haŭto kaj iom ŝvelinta vizaĝo. Nun ŝi malkaŝe rigardadis min, kaj en la sama momento, kiam ŝi leviĝis por veni al mi, mi konstatis, kiu ŝi estas. “Koventina!” mi kriis, dum ŝi samtempe kriis, “Bivana!” Konsternis min reaŭdi mian veran nomon. Tio ŝajnis reporti min dek sep jarojn, kaj mia menso tuj inundiĝis de amaso da duonformitaj memoroj, dum mi ĵetis min de mia sidloko.

Ni ridis kaj ploris, tute nekonsciaj pri la spektaklo, kiun ni certe prezentis, dum ni brakumis unu la alian meze de la ĉambro. Finfine ni premis nin en la liberan lokon apud Bendiso, dum la aliaj virinoj iomete ŝovis sin laŭ la benko por krei plian spacon. Mi bonege memoris, kiam mi laste vidis ŝin: ŝi estis vendita kune kun du el la aliaj knabinoj, kaj mi enviis ilin, ĉar oni ne disigis ilin. En ŝia vizaĝo mi ankoraŭ rekonis tiun knabinon dekunu- aŭ dekdu-jaran, kvankam ŝia figuro maturiĝis dum la intertempaj jaroj. Rigardante pli detale, mi vidis, ke oni ne bone traktis ŝin: ŝiaj brakoj estis kovritaj de cikatroj kaj ŝi havis kontuzitan vizaĝon.

Ni paroladis ĝis venis la momento por eniri – aŭ pli precize, mi parolis dum ŝi demandis. Mi rimarkis, ke kvankam ŝi volas aŭdi mian tutan historion, ŝi estas malpli preta rakonti pri si mem. Mi provis ne tro atente rigardi dum ŝi senvestiĝis, sed mi vidis, ke ŝi suferis oftan bategadon, ankaŭ sufiĉe lastatempe.

“Sed aŭskultu kiel mi daŭre babilaĉas,” mi diris finfine, dum ni malstreĉiĝis en la agrabla varmo de la varmega kuvo. Ŝiaj kontuzitaj ŝultroj estis sekure kaŝitaj sub la akvo, kaj ŝajnis al mi, ke jen la plej bona momento por riski kelkajn taktajn demandojn. “Kaj vi diras eĉ ne unu vorton, nur kuŝas silente kaj senmove kiel muska ŝtonego sur monto.” Kia ĝojo denove paroli mian propran lingvon, kaj senti tiujn ellaboritajn frazojn ruliĝi de mia lango! “Rakontu al mi, kion vi faris dum ĉi tiuj longaj jaroj. Kio okazis al Etiona kaj... kiel ŝi nomiĝis?”

“Taŭsa.”

“Ĝuste, Taŭsa. Kio okazis al vi tri, post tiu tago kiam tiu fremdulo forkondukis vin, dum ĉiuj viroj grakis kaj kriĉis kiel korvoj?”

ŝi ve-spiris. “Vi estis bonŝanca, Bivana, laŭ tio kion vi rakontas al mi, kun via viro kaj via filo kaj via propra eta butiko. Mi dezirus, ke mi havus saman historion por rakonti al vi.”

Tiam ŝi priskribis al mi, kiel oni kondukis ŝin kaj la aliajn du knabinojn al domo en la havena kvartalo, ne malproksime de la loko, kie ni albordiĝis. Ĝi estis malpurega, malseketa ejo, laŭ ŝi, kun dekoj da tute malgrandaj ĉambretoj, kaj en la komenco ĝi ŝajnis al ili kiel giganta labirinto. Sed tio kio ĉefe surprizis ilin estis malkovri, ke ĉiuj ĉambroj estas plenegaj je knabinoj kaj junulinoj: ne temis pri virinoj el ilia propra lando, sed pri fremdulinoj, kiuj ne parolis ilian lingvon. Pro sia tiel mallarĝa sperto de la mondo, ili ne tuj komprenis al kia loko oni portis ilin, sed tio rapide iĝis konsterne klara. Ili pasigis la postajn monatojn kvazaŭ ili vagus en konfuza hororsonĝo.

“Kaj ili tute ne permesis al ni eliri,” Koventina daŭrigis. “La aliaj junulinoj eliradis post la tagmezo por serĉi virojn, sed ili tenis nin tri ŝlositaj kiel kokinojn en kaĝo. Ili sciis, ke se ni sukcesus unu fojon videti la teron kaj la ĉielon, ili neniam vidus nin plu. Ni estus preferintaj malsatmorti en tiuj ŝtonaj stratoj, aŭ dronigi nin en la maro, ol vivi tian vivon kian ni pasigis en tiu loko. Estas mirige, ke ni ne mortis tuj, pro la malsekaj muroj kaj la haladza aero. Sed ni trovis, ke ne estas tiel facile morti, eĉ kiam oni deziregas tion en ĉiu momento de la tago.”

Iom post iom ili alkutimiĝis al sia nova profesio, kaj amikiĝis kun la aliaj junulinoj. “Ni havis malĝojan vivon en tiu malvarma, ŝtona loko, kie la viroj pinĉis nin kaj palpis nin kiel maturajn berojn, kaj la sola afero, kiu helpis nin iomete elteni, estis la kunestado kun la aliaj junulinoj. Ili ŝajnis al ni sufiĉe strangaj en la komenco, pro siaj brunaj haŭtoj kaj ŝminkitaj vizaĝoj kaj siaj haroj puŝitaj supren, kiel fojno lasita ekstere por sekiĝi. Sed ili ne traktis nin malbone, kiam ni lernis deĉifri ilian parolmanieron. Nu, ili komprenis niajn sentojn; ankaŭ ili ĉiuj jam travivis la saman sperton.

“Tamen la mastrino: ŝi estis alia afero. Ŝi estis kruela, malica virino, kaj ŝi batis ĉiun junulinon, kiu eliris kaj ne revenis kun viro. Sufiĉe ofte mi elspezis mian monon por aĉeti malbenon kontraŭ ŝi, sed ĝi neniam portis al ŝi ion ajn pli malbonan ol kapdoloron aŭ ventrodoloron. Tiu virino kapablus fortimigi iun ajn malbenon, kiu venus serĉi ŝin, kaj resendi ĝin kriĉantan al la Alia Mondo.

“Estis la aliaj junulinoj, kiuj instruis al ni nian metion, kaj kiel gajni kelkajn monerojn por ni mem – kvankam ni apenaŭ komprenis la aferon en la komenco: tiun manieron laŭ kiu ili babilaĉis pri mono, mono la tutan tempon, per ĉiu dua vorto, kiun ili elbuŝigis. Sed ni eklernis sufiĉe rapide. Ni devis mem pagi niajn vestojn kaj juvelojn, kaj tiun fekaĵon kiun ni metas sur niajn vizaĝojn; ĝi plaĉas al la viroj, eĉ se nur la spiritoj scias kial.”

Ili laboris plurajn jarojn en la bordelo, kaj finfine Etiona mortis pro fuŝita abortigo. Ankaŭ Koventina estis devigata abortigi plurajn fojojn, kaj la lastan fojon ŝi perdis sufiĉe da sango kaj preskaŭ mortis. De tiam, ŝi neniam plu gravediĝis.

“Sed mi vidas, ke ankaŭ vi estas graveda,” ŝi aldonis, kiam ni venis el la kuvo por pluiri al la malvarma baseno. “Mi envius vin, se mia vivo ne estus tia, kia ĝi estas. Sed neniu virino dezirus varti infanon en la loko, kie mi troviĝas nun.”

ŝi plurakontis al mi, ke pluraj el la virinoj malsaniĝis pro unu el la malsanoj, kiuj atakas virinojn en tiu profesio, kaj tiel finiĝis Taŭsa. Poste disvastiĝis la onidiro, ke la inoj estas malpuraj, kaj la posedanto devis fermi la entreprenon. La restantaj virinoj supozis, ke oni vendos ilin; tiu perspektivo ege maltrankviligis ilin, ĉar eĉ se ne aparte plaĉis al ili la nuna profesio, ili ja kutimis je ĝi kaj ne havis aliajn lertojn. Sed anstataŭe, ilia posedanto translokis la tutan bandon al nova ejo en Romo. Ili loĝis jam plurajn jarojn en la urbo, en bona pozicio apud la Amfiteatro, kie ili povis kapti la virojn, kiuj eliris post la spektakloj.

“Ĉu apud la Amfiteatro?” mi demandis. “Tiu estas sufiĉe malproksima de ĉi tie. Ĉu ne troviĝas pli apuda banejo ol ĉi tiu?” La vorto “banejo” mankis en mia lingvo; mi devis uzi la roman nomon.

“Ja estas banejo, kaj mi iras preskaŭ ĉiutage post la tagmezo, por naĝeti kun la viroj.”

“Ĉu vi iras kiam ĉeestas la viroj?” mi demandis, tute ŝokite.

“Jes, sed ne miskomprenu la aferon. Tio estas la plej bona momento por kapti la virojn, kiam ili kuŝas tute senstreĉaj kaj pretaj fordonaci sian monon por virino aŭ iu ajn alia objekto, kiu tiklas ilian deziron. Sed hodiaŭ mi devis iri matene, kaj tiu acida sekiĝinta maljuna pordistinaĉo forĉasis min. Ŝi diris, ke mi ne havas kialon eniri dum la matenaj horoj, ĉar tiuj horoj estas intencitaj nur por respektindaj virinoj. La spiritoj malbenu ŝin; mi pagas por eniri kaj mi same rajtas uzi la banejon kiel ĉiuj aliaj. Almenaŭ mi ne kunportas infanon, kiel faras kelkaj virinoj, kiu kriaĉas sufiĉe por fortimigi la spiritojn kaj malpurigas la akvon, kie aliaj homoj volas lavi sin.”

Dum ni sekigis nin mi demandis, “Ĉu vi aŭdis ion pri la aliaj junulinoj, kiuj estis kun ni en la ŝipo?”

“La sola, pri kiu mi scias, estas Sulabaraka,” ŝi diris, dum ŝi tiris niajn vestojn el la niĉo kaj ĵetis al mi mian robon. “Ĉu vi sukcesas revoki ŝin al via menso: tute senkarna estaĵo, farita nur el ostoj kaj anguloj? Oni vendis ŝin al paro, kiu posedis buĉistan vendejon proksime al la loko, kie mi laboris antaŭe. Ŝi devis fari la laboron de du sklavoj, aŭ de tri, ĉar ili estis tro avaraj por aĉeti alian por helpi ŝin, dum ŝi ankoraŭ sukcesis stari sur la piedoj.”

ŝi paŭzis por tiri sian robon super la kapon kaj daŭrigis: “Kiam ajn mi pasis laŭ tiu vojo, jen ŝi verŝis akvon por lavi la ŝtonan plankon, aŭ knedis vestojn en la fontano per ruĝaj, rompitaj manoj, aŭ stufis viandon super fumanta, haladza karbujetaĉo. Ŝi terure suferis en la komenco, antaŭ ol ŝi lernis ilian manieron fari aferojn. Sed nun ŝi lernis ĉion perfekte, kaj ŝi havis du infanojn, kiam mi laste vidis ŝin.”

Ni salutis nin kun multaj promesoj rerenkontiĝi, kaj mi marŝis hejmen kun Bendiso, kiu pacience atendis min. Tiom entuziasmigis min la neatendita renkontiĝo kun Koventina, ke mi senĉese paroladis laŭ la tuta vojo kaj rerakontis al Bendiso ĉion, kion mi memoris.

“Kiam mi aŭdas tian rakonton, mi scias, ke brilis super mi granda bonŝanco,” ŝi komentis, “kaj la dioj neniam bedaŭru tion, kion ili faris por mi.”

“Vi pravas,” mi respondis. “Kiam oni sendis min al la vilao, ŝajnis al mi, ke la bona ŝanco forlasis min. Sed ĝi ne estis tiel malbona loko, almenaŭ ne kiam mi alkutimiĝis. Se mi estus aĝinta kelkajn jarojn malplie, eble oni estus vendinta min kun Koventina kaj la aliaj du. La fakto estas, ke la aferoj estus povintaj finiĝi multe pli malbone ol efektive okazis.”

* * *

Filono diris al mi jam plurajn fojojn, ke li ne volas, ke lia venonta infano naskiĝu kiel sklavo. Tio devis signifi, ke li pripensas la ideon, doni al mi mian liberecon. Tamen, la fino de mia gravedeco estis alproksimiĝanta, sed li ankoraŭ entreprenis neniun paŝon por liberigi min. Mi komencis timi, ke li lasos la aferon ĝis tro malfrue. Mi ne aŭdacis insisti – mia pozicio certe ne permesis tion – sed kiam la lasta monato alvenis mi aludis jen kaj jen pri la preparoj, kiujn mi faris por la nasko, kaj memorigis, kvazaŭ preterintence, ke beboj foje naskiĝas frue.

Iun matenon, Filono anoncis tute senaverte, ke mi kaj Oresto akompanu lin al la juĝisto. Li kondukis nin al la Forumo, urĝante nin la tutan vojon kaj grumblante pri la nombro de komisioj perdotaj pro la neceso fermi la kopiejon en laborplena mateno. Finfine ni aliĝis al la senorda homamaso, kiu svarmis antaŭ la enirejo de la baziliko. Estis klare, ke Filono scias precize kion fari en tia situacio: per kelkaj moneroj al la pordisto kaj unu-du pliaj al la sklavoj interne, ni baldaŭ troviĝis en malgranda privata ĉambro, kie antaŭ ol la mateno estis duone for, ni faris la formalan deklaron antaŭ la juĝisto.

Filono estis en malbona humoro kiam ni eliris, kaj komencis plendi pri la granda sumo, kiun mi kostis al li, pro la liberigimposto. Sed mi ne intencis permesi al li malpliigi mian ĝojon. Kio ajn okazos en la estonteco, eĉ se la bebo mortos aŭ se ĝi estos ina, Oresto kaj mi liberiĝis. Neniam plu oni povos forpreni de ni tion.

Marŝante tra la Forumo, ni malkovris, ke dum ni atendis en la baziliko, kolera homamaso kolektiĝis antaŭ la senatejo. Mi memoris nun, ke pli frue en la mateno mi ja rimarkis nekutiman nombron da homoj ariĝantaj en la placo, sed en tiu momento mi ne aparte pripensis la aferon. Ŝajnis ke la homoj estas en danĝere incitiĝema humoro. Ili kriis indigne kaj puŝiĝis kiel granda ondo ĉirkaŭ la senatejo, kvankam ili ankoraŭ ne decidiĝis sturmi la gardistojn ĉe la pordo.

“Atendu ĉi tie,” Filono diris kaj iris paroli al kelkaj el la homoj rande de la amaso. Post momento li rehastis al ni. “Temas pri tiu afero pri Pedanio Sekundo. Oni pritraktos ĝin ĉi-matene en la Senato. Prefere ni foriru tuj, antaŭ ol la situacio iĝos eĉ pli malbona.”

Mi bone sciis pri tio, kion Filono nomis la afero de Pedanio; efektive, estus maleble en tiu periodo loĝi en Romo kaj ne aŭdi pri ĝi. Pedanion Sekundon mortigis unu el la propraj sklavoj, ne ĉar li estis aparte malbona mastro – kvankam li certe ne estis unu el la plej bonaj, laŭ la priskriboj – sed ĉar li preskaŭ frenezigis la sklavon pro ĵaluzo. Estis tiklinta lian deziron ties samlitulo, belega junulo aĉetita antaŭ nelonge en Egiptujo, kaj kompreneble, se temas pri tia konkuro, neniu sklavo havas esperon gajni kontraŭ sia mastro. Eĉ pli malbone, li estas devigata pluloĝi en la sama domo, rigardante senhelpe dum lia mastro amuziĝas. Sub tiuj cirkonstancoj, ne estis surprize, ke la sklavo decidis, ke li ne plu eltenos la situacion. Li eĉ ne provis kaŝi sian krimon. Li simple eniris la studejon de Pedanio iun matenon, dum lia mastro akceptis klientojn, kaj ponardis lin plurfoje antaŭ ol la hororigitaj ĉeestantoj sufiĉe malkonsterniĝis por interveni.

Tamen ne estis nur la mortigo en si mem, kiu vekis tiel pasiajn emociojn, ke oni diskutadis la aferon ĉirkaŭ ĉiu fontano kaj en ĉiu banejo de Romo. Se temus nur pri tio, oni forgesus la aferon sufiĉe rapide; sendube oni kompatus la sklavon, sed multaj sklavoj eltenas multe pli grandajn indignindaĵojn sen turni sin al murdo. Ne, la problemo estis tio, ke laŭ la leĝo, ne nur la murdisto mem sed ankaŭ ĉiu alia sklavo de la domanaro devis esti ekzekutita. Kaj ili nombris kvar cent, inkluzive de multaj infanoj. Ne surprize, la plejmulto de homoj estis absolute ŝokitaj pro la propono mortigi tiom da senkulpuloj. Sed pluraj el la pli tradiciemaj senatanoj jam aŭdigis sian opinion, ke ili tute ne intencas permesi, ke oni forigu la antikvan kutimon en ĉi tiu okazo, eĉ se la imperiestro kaj liaj ĉefaj konsilantoj favoras tiun solvon.

Hodiaŭ estis la tago, kiam oni devis priparoli la aferon en la Senato, kaj ne havante alian manieron por influi la diskuton, la popolo aŭdigis sian voĉon laŭte kaj klare ekstere sur la placo. En la momento kiam mi kaj Filono trairis la Forumon kun Oresto, oni ankoraŭ ne atingis la finan decidon, sed ĝi estis anoncita iom poste kaj disvastiĝis tra la tuta urbo antaŭ la vespero. Estis venkintaj la tradiciemuloj. Je la informo, ke ja okazos la amasa ekzekutado, la popolo reagis per tumultoj, kiuj daŭris dum la cetera tago kaj ankaŭ granda parto de la nokto. Mi aŭdis poste, ke la senatejon oni sieĝis, kaj ke la senatanoj sukcesis eliri nur post la alveno de trupo da gardistoj, kiuj kondukis ilin tra la furioza homamaso al la sekureco.

Oni prokrastis la ekzekutojn dum pluraj tagoj. Eble la instancoj esperis atendi, ĝis la publika kolerego post iom da tempo nature estingiĝos. Efektive la tumultoj malrapide malpliiĝis, sed tio ne signifis, ke la homoj intertempe forgesis la aferon. Necesis nur unu fajrero por ke la ribeloj ekflagru denove, kaj ĝuste tiel okazis, kiam frue en iu mateno disaŭdiĝis la onidiro, ke en tiu sama momento oni kondukas la viktimojn tra la flankaj stratetoj al unu el la urbaj pordegoj. Evidente la celo estis hastigi ilin senbrue el la urbo, kaj ekzekuti ilin rapide kaj senanonce ekstere en iu kampo.

La tago hazarde estis tiu, en kiu Filono kutimis viziti la templon, kaj li estis ekironta kun Oresto. “Restu interne,” li diris al mi, “kaj baru la pordon. La stratoj verŝajne estos danĝeraj hodiaŭ.” Sed mi havis aliajn planojn, kaj tuj kiam ili estis for, mi rapidis eksteren, sekure ŝlosis la pordon, kaj forhastis por aliĝi al grupo de miaj najbaroj, kiuj kolektiĝis ĉe la stratangulo.

Ni marŝis ĉiuj kune laŭ la ĉefa vojo, dum homoj alkuris de ĉiu flanka strato por partopreni, kaj kiam ni pasis konstruejon ni faligis la barilon kaj surtretis ĝin por preni ŝtonojn kaj rompitajn brikopecojn. Interne laboris katenularo: vico de subnutritaj, duonnudaj homaĉoj, kies haŭto estis tegita de densa tavolo da brikopolvo kaj tratranĉita de freŝaj, interkruciĝantaj ruĝaj strioj. Ili rigardis nin sen intereso kiam ni envenis, frakasante la barilon; ili estis tro fermitaj en sia persona mizero por entute pensi pri eventualaj okazaĵoj en la ekstera mondo. Tamen unu junulo ŝajnis ankoraŭ posedi iom da vivanta spirito; fizike li aspektis en pli bona stato ol la aliaj, kaj li eĉ sciis pri la ekzekutoj. “Vi trovos pecojn da marmoro tie sub la arko,” li informis nin. “Prenu la verdajn; tiuj estas la plej bonkvalitaj.”

Ni rompis la skafaldon por fari torĉojn, kaj flamigis ilin ĉe la fajro de la masonistoj. Tiam ni ĵetis nin en la direkto de la muregoj, altirate de sono de kriado. Subite, en la punkto kie renkontiĝis du grandaj grupoj, mi trovis min en la mezo de la amaso. Mi estis puŝata tien kaj reen, tiel ke mi preskaŭ perdis mian ekvilibron, kaj mi turnis min de unu flanko al alia en senespera klopodo protekti mian ŝvelegan ventron.

“Kion vi faras ĉi tie?” viro kriis ĉe mia dorso. “Ĉi tiu tute ne estas taŭga loko por graveda virino!” Li kaptis min per la kubuto por stiri min tra la homamaso, kaj mi iel trovis min ĉe la rando de malplena spaco fronte al linio de armitaj soldatoj.

“Ili venas!” kriis pluraj voĉoj, kaj la amaso puŝis ĉe mia dorso, portante min antaŭen ĝis la soldatoj. Mi streĉis mian kolon kaj vidis en la malproksimo grandan grupon da homoj, kiuj marŝis en nia direkto.

“Malantaŭen! Malantaŭen!” la soldatoj kriis. “Lasu spacon!” Ili malaltigis siajn lancojn en minaca maniero, kaj ekmoviĝis malrapide kontraŭ ni. Mi rigardis en paniko dekstren kaj maldekstren, serĉante ian elirvojon. Ĉu ili permesos al mi forgliti al unu flanko? Kio okazos, se iuj ekĵetos ŝtonojn? Mi sentis, ke la homoj malantaŭ mi hezitas, tiam malvolonte ili komencis retiriĝi.

Intertempe jam ekalvenis la procesio – ĉar la afero iom similis unu el la oferoprocesioj, kiujn oni vidas en festotagoj – kaj per pezaj paŝoj la sklavoj de Pedanio marŝadis antaŭ mi inter duobla vico da soldatoj. Ili pasis sesope, okope: fortikaj junuloj, knabinoj ankoraŭ needzinigitaj, mezaĝaj paroj, maljunuloj, infanoj... mi eĉ vidis plurajn gravedajn virinojn. Kelkaj el la sklavoj ploris, silente kaj senespere, dum aliaj laŭte vekriis, kiel lamentantoj ĉe funebra ceremonio, kaj anoncis sian senkulpecon al ĉiuj spektantoj. Mi demandis min, ĉu eĉ la soldatoj sukcesos esti tiel malvarmsangaj por mortigi tiom da sendefendaj homoj.

Inter la sklavoj estis multenombraj familiaj grupoj, el kiuj unu aparte trafis mian okulon. Fortika viro, kiu havis la aspekton de ĉaristo aŭ plugisto, kondukis permane knabon de naŭ aŭ dek jaroj, dum apud li marŝis alta virino, kun infano proksimume du-jara en siaj brakoj. Mi ne povis forturni de ŝi miajn okulojn; estis io pri ŝi, kio donis al mi la deziron plurigardadi. Kiam ŝi sentis miajn okulojn, ŝi levis sian kapon por rigardi ankaŭ min. En la sama momento ni ambaŭ enspiris pro subita rekono. Ŝi estis Kintila.

ŝi tuj kuregis al mi, trarompante la linion de soldatoj antaŭ ol ili sukcesis malhelpi ŝin. Ŝi haltis antaŭ mi kaj kriis per neatendite laŭta, akra voĉo: “Do, jen vi finfine! Kial vi ne revenis pli frue? Jen, reprenu vian infanon – mi ne plu nutras ŝin de ses monatoj.”

Dirinte tion, ŝi puŝis sian filinon en miajn brakojn, kaj rehastis al sia loko en la procesio. Antaŭ ol mi sukcesis ekkompreni tion kio ĵus okazis, soldato staris antaŭ mi, postulante je la nomo de Herkulo ke mi klarigu, kion mi imagas fari.

“Mi... mi estas libera virino,” mi balbutis. “Ĉi tiu estas mia infano. Tiu virino nutris ŝin por mi.”

La homamaso premiĝis ĉirkaŭ ni. “Ĝuste,” diris diversaj voĉoj. “Ĉu vi ne vidas, ke temas pri la infano de ĉi tiu virino? Ĉu vi nun mortigas eĉ la gefilojn de liberuloj?”

La soldato nerve ĉirkaŭrigardis. “En ordo, se ĝi estas via. Prenu ĝin, kaj foriru tuj.”

Apenaŭ sciante kion mi faras, mi puŝis min en la plej densan parton de la amaso, kaj la homoj moviĝis flanken por ke mi trairu. La knabineto en miaj brakoj ŝajnis rigida kvazaŭ farita el ligno. Mi rigardis desupre ŝian verton, kaj vidis, ke ŝi havas delikatajn blondajn harojn kiel la patrino. Mi memoris tiun vesperon, kiam mi la unuan fojon renkontis Kintilan; ni kuŝis sur la pajlo en la kabano de Isarninos kaj Lavenja, kaj ŝi diris al mi, ke ŝi timas, ke oni forbruligos ŝian vilaĝon.

Atinginte la randon de la homamaso, mi ekrapidis tra la senhomaj stratoj en la direkto de mia hejmo. Mi ankoraŭ esperis alveni antaŭ Filono, eĉ se tio ne plu faros grandan diferencon. Li ja aparte avertis min ne eliri, kaj mi ne nur malobeis lin: mi iris rekte al la kerno de la malordo. Kaj nun mi reportas ĉi tiun knabineton por pruvi tion. Kiel mi klarigos al li la aferon? Kion mi faros pri ŝi?

Dum mi silente konsideris diversajn pretekstojn, la knabineto iĝis ĉiam pli malkvieta. Ŝi moviĝis konvulsie en miaj brakoj, tiam subite eksplodis per histeria ploratako. Konsternite, mi eksidiĝis sur ŝtupo, dum ŝi ĵetis sin de flanko al flanko kaj luktis por eskapi. “Panjo, panjo,” ŝi lamentegis senespere, “mamm”.

Je tiu vorto, kiun mi ne aŭdis de tiom da jaroj, ankaŭ mi ekploris. Mi premis ŝin inter miaj brakoj kaj lulis ŝin. “Mia birdeto, mia birdeto, ne ploru, mi tenos vin varme kaj varte,” mi murmuris, precize kiel mi iam estus farinta al Makaros. Sed ŝi ŝiris miajn orelojn per siaj kriegoj, dum ŝia vizaĝo tiom bluiĝis, ke mi timis ke ŝi svenos, kaj la preterpasantoj rigardis nin scivole.

Finfine ŝi silentis, skuiĝante laŭ la tuta korpo, dum mi serĉis ian manieron konsoli ŝin. Sed kio estas entute direbla al infano, kies patrinon oni ĵus mortigis? “Vian mamm oni vendis,” mi diris. “Tial ŝi donis vin al mi. Ŝi ne volis, ke oni vendu ankaŭ vin.” ŝi sterniĝis elĉerpite, kaj mi portis ŝin hejmen dum ŝi ankoraŭ singultis kaj tremis.

Filono jam atendis min kiam mi atingis la domon. Li ekstaris kiam mi envenis, rektigis sin ĝis sia plena alteco (li ĉiam sentis sin je malavantaĝo en tiaj okazoj, estante malpli alta ol mi), kaj pretigis sin por ekparoli, laŭ maniero kiun mi rekonis kiel la enkondukon al torento de sarkasmo. Tamen, en la momento, kiam li intencis eklanĉi sin, li subite rimarkis la knabinon. Li gapis al ni, komplete konfuzite, kaj finfine sukcesis balbuti, “Kien vi iris? Kial vi portas tiun infanon?”

Ne pretiginte alian klarigon, mi diris al li la veron. Dum mi parolis, lia vizaĝo ekspasmis pro kolerego. Mi vidis, ke li apenaŭ sukcesas reteni sin. Mi apenaŭ finis antaŭ ol li eksplodis, “Do, ĉi tiel vi dankas min! Nun kiam mi donis al vi la liberecon, vi kredas, ke vi rajtas fari kion ajn vi deziras! Mi supozas, ke vi baldaŭ decidos eksedzigi min por serĉi alian edzon pli konvenan al via nova situacio: kavaliron, eble, aŭ senatanon. Jes, kial ne? Sendube troviĝas amaso da senatanoj, kiuj volonte kunigos sin al ekssklavino. Kaj kiam temas pri tiu infano... kion, laŭ vi, ni faros pri ŝi? Se ŝi estus knabo, mi eble povus trejni ŝin. Sed kiel knabino povos utili al iu ajn? Mi ne scias, kio estas via ideo, sed pri unu afero mi informos vin tuj kaj senprokraste: virino de via rango ne bezonas servistinon. Ni devos vendi ŝin.”

Normale mi ne aŭdacus interrompi Filonon, dum li deklamus laŭ tia maniero, sed tiu propono tiel ŝokis min, ke mi tamen devis reagi. “Kion vi diras: vendi ŝin? Aŭ uzi ŝin kiel servistinon? Ĉi tiu estas la filino de mia plej malnova amikino, kiu donis al mi sian infanon dum ŝi iris al la morto! Ŝi fidis, ke mi savos ŝin! Kiel mi povos vendi ŝin?”

Tia nekutima defio videble konsternis Filonon. “Nu, kaj laŭ vi, kion ni faros pri ŝi?”

“Ni adoptos ŝin!” mi kriis.

“Ĉu vi estas freneza? Vi jam atendas infanon, kaj nun vi volas adopti alian! Mi diros al vi nur unu aferon: se ni adoptos ĉi tiun, ni devos elmeti la alian. Ni ne estas sufiĉe riĉaj por teni ambaŭ. Verŝajne vi imagas, ke mi ankaŭ donos al ŝi doton.”

En tiu momento la knabineto ekploris; sendube ŝin teruris niaj koleraj voĉoj. Mi kuris preni ŝin, kriante trans mian ŝultron al Filono, “Via dio sufoku vin, vi neniam faris ion ajn por helpi alian homon en via tuta vivo!”

La knabino manĝis nenion tiun vesperon kaj la tutan postan tagon. Oresto estis kortuŝita, kiam li aŭdis ŝian historion, kaj provis regajigi ŝin, sed ŝi absolute rifuzis rideti aŭ konsoliĝi. Ni eĉ ne sukcesis malkovri ŝian nomon. Kiam ni demandis, ŝi malvolonte eligis vorton, kiu sonis kiel 'Kunda. “Ĉu Sekunda?” ni demandis zorgoplene. “Jukunda?” Sed ŝi nur ekploris denove.

La postan matenon, Filono informis min, ke li havas ideon. Li prezentos ŝin al sia patrono, Gajo. Tiel ŝi kreskos ĉe la vilao, kie oni ne traktos ŝin malbone, kaj almenaŭ ŝi ricevos konvenan trejnadon. Mi konsentis je tiu propono kun ioma senŝarĝiĝo, miksita kun kulpa sento, ke mi ne faras ĉion, kion mi devus, por plenumi la lastan peton de mia amikino. Sed la vero estis, ke mi ne pretis oferi mian propran infanon kontraŭ tiu de Kintila, kvankam mi sciis, ke tio estus la vere heroa decido.

Ni portis la knabinon al la domo de Gajo, aŭ pli precize al tiu de lia onklo, kiam li la postan fojon venis al la urbo. Tiu estis la sola okazo, kiam mi akompanis Filonon dum tia vizito; li tute klare sciigis, ke li absolute ne intencas mem porti malgrandan infanon tra la urbo. Kiam ni alvenis, mi vagis ekstere kun la knabino en miaj brakoj, dum Filono eniris por atendi sian vicon. Je mia ĝojo, post nelonge Klemento venis eksteren por paroli kun mi. Ni neniam aparte interrilatis dum mi ankoraŭ loĝis ĉe la vilao, sed nun li salutis min, kiel malnovan amikinon. Ni marŝis kune tien kaj reen laŭ la strato, dum li rakontis al mi la novaĵojn.

Fania, laŭ mia informo, iris ekloĝi ĉe sia fratino kaj kunportis ĉiujn siajn proprajn sklavinojn, inkluzive de Akteo. La aliajn pluestris sufiĉe kompetente Sekundo kaj Areskuza. Sed Sekundo ne estis tiel populara kiel antaŭe estis Demetrio; li estis tro aroganta, dum Areskuza estis postulema kaj trudiĝema. Kiam temis pri aliaj sklavoj, estis okazintaj tiom da ŝanĝoj de post la morto de Marko, ke preskaŭ ĉiuj, kiujn mi iam konis, estis for. Restis tamen Apolonio, kiu nun havis du-jaran filinon, kiun li adoregis.

“Ŝi verŝajne havas pli-malpli la saman aĝon kiel ĉi tiu etulino,” aldonis Klemento. “Kiel ŝi nomiĝas?”

“Jukunda,” mi respondis.

En tiu momento Filono elvenis kun unu el la familiaj sklavinoj, elegante vestita junulino, pri kiu li informis, ke ŝi transprenos la infanon. Ŝi tre dubeme prenis la manon de la knabino kaj rekondukis ŝin al la domo, kun tia esprimo, kvazaŭ neniam en ŝia tuta vivo oni petis de ŝi tian aferon. Mi postkuris ŝin, tuj antaŭ ol ŝi malaperis internen, por doni adiaŭan kison al 'Kunda. Ŝajnis al mi ĝuste fari tiun lastan geston, eĉ se mi sciis, ke la knabino nur fortiriĝos de mi. Dum la unuaj tagoj en nia domo ŝi ja senĉese ploradis, kaj iu ajn provo distri ŝin nur rezultigis frenezajn eksplodojn de ŝiraj krioj. Kiam ŝi ekscitiĝis tiel draste, estis maleble trankviligi ŝin, kaj la sekvo ĉiam estis tio, ke Filono kolere ordonis min porti ŝin eksteren, antaŭ ol ŝi fortimigos ĉiujn klientojn. Poste, ŝi ŝajnis retiriĝi en sin mem. Ŝi ne plu ploris, sed anstataŭe ŝi lamentadis subvoĉe dum ŝi senĉese balancis sin antaŭen-malantaŭen dum horoj.

Mi provadis trakti ŝin afable kaj proponi al ŝi aĵojn, kiuj espereble plaĉos al ŝi, sed sensukcese. Fakte, mi havis la impreson, ke ŝi malfidas min pli ol ĉiujn. Finfine, mi ja estis la homo, kiu forprenis ŝin de ŝia patrino. Eĉ nun, kiam ŝi estis transdonata al kompleta nekonato, ŝi forlasis min sen minimuma signo de bedaŭro. Mi sciis, ke laŭ ŝia vidpunkto, estas absolute indiferente nun, kiu estonte prizorgos ŝin. Ne estos ŝia patrino, kaj por ŝi nur tio gravas.

* * *

Mia filino naskiĝis iom poste en tiu sama monato, kaj je la unua vido mi tuj sciis, ke Elvisa plenumis sian promeson. Kion ŝi iam diris al mi? “Ni konos nin, kiam ni rerenkontiĝos, ĉar ni ambaŭ surhavos ian ruĝan strion.” Mia bebo naskiĝis kun lanugo de delikataj haroj, en kiu glimis ruĝa nuanco.

Filono mienis malaprobe, kiam mi diris al li, ke mi volas doni al ŝi la ekstreme malroman nomon Elvisa. Laŭ la normala kutimo, li estis preninta la Tulian familian nomon kiam li liberiĝis, kaj li memkompreneble supozis, ke ŝi nomiĝos Tulia. Sed kiam mi klarigis, ke mi volas honorigi la memoron de mortinta amikino, je mia surprizo li ne kontraŭstaris. Li komentis nur, ke ĝi sonas kiel sklava nomo. Civitanoj ne kutime elektas tiajn nomojn por siaj infanoj. Sed li konsentis, ke mi nomu ŝin Elvisa, se mi deziras tion; tiu nomo certe ne estos pli stranga ol multaj, kiujn oni aŭdas en Romo. Kaj do ŝi iĝis Tulia Elvisa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.