La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

BRITUJO

UNUA ĈAPITRO

Ni ĉiam diris, ke Morimanos estas la plej lerta rakontisto en la kvar vilaĝoj. Ne ofte li vizitis nian domaron, sed kiam li venis, nia kabano ĉiam estis plenega. La tuta familio de mia onklo venis por aŭskulti, kaj eĉ kelkaj parencoj de mia onklino el la najbara domaro ĉe la alia flanko de la monteto.

Mi aparte memoras unu tian okazon, kiam mi estis nur knabineto. Estis malvarma, griza vespero. Post pluraj tagoj da senĉesa pluvado, la du kabanoj en nia korto kaŭris malgaje sub siaj rondaj tegmentoj el trempita pajlo. Ni infanoj timis, ke Morimanos ne venos, sed bonŝance la pluvo iom malpliiĝis antaŭ noktiĝo, kaj je nia ĝojo li aperis. Ni rigardis dum li atente paŝis tra la kota grundo de nia korto, kiu estis muelita de tagoj da pluvo ĝis ĝi iĝis marĉo sulkita je akvoplenaj kavoj kaj truoj.

Haladzo de fumo ŝvebis en la tro plena kabano, krom kie sentiĝis kruela trablovo de la pordo, nefermita por enlasi la malfortan lunbrilon. La malvarma aero falĉis vojon inter la homoj, kiuj kunpremiĝis en la pli varmaj partoj de la ĉambro. Aparte sidis nur mia patro, sola, rekte en la trablovo, kun sia mantelo firme streĉita ĉirkaŭ la ŝultroj. Neniam ĝenis lin la malvarmo, kondiĉe ke li povis enspiri bonan, freŝan aeron. Lunradio brilis je la flanko de lia vizaĝo, kaj mi rigardis kun fascino kiel ĉiu movo de lia kapo lumigis alian trajton: lian ostecan nazon en unu momento, kaj poste la tremantan ekstremaĵon de liaj longaj lipharoj.

Longharan hundofelon oni jam etendis por Morimanos en la plej bona loko, proksime al la fajro sed ekster la fumo, kie ĉiuj povis vidi lin per la flagra lumo de la flamoj. Apud li estis mia patrino, nigra konturo kontraŭ la ruĝa ardo de la fajro. La plejmulto de la homoj sidis kun krucitaj kruroj sur la grundo, sed ŝi preferis sidi sur malalta arbostumpo, kie ŝi povis ŝpini ĉe la fajrolumo dum ŝi aŭskultadis la rakonton. Ŝi volvis la ŝpinilon kaj rekaptis ĝin per regulaj movoj, paŭzante nur por fortiri unu el siaj longaj harplektaĵoj de sia vizaĝo aŭ por alkroĉi mian fraton, Tasgjon[1], pli firme al la mamo.

Mi kuŝis sur pajlamaso apud mia preferata kuzo, Kaljakos. Ni ĉiam elektis unu el la pli mallumaj anguloj, laŭeble plej fore de la malfermita pordo, kie ni povis ludi kaj sekrete flustri sub la malalta tegmento. Ĉi-nokte tamen nia atento estis komplete okupata pro la rakonto de Morimanos. Li estis parolanta pri Romo.

La domoj, laŭ li, estas tiel multaj kaj tiel multegaj kiel la fiŝoj en la riveroj, kiel la ŝtonetoj ĉe la bordo, kiel la ondoj de la maro, kiel la steloj en la ĉielo. Ili estas pli altaj ol la pintoj de la arboj kaj tiel proksimaj inter si, ke se oni vidus puton da greno, la greneroj en tiu puto ne estus pli kunpremitaj ol la domoj en Romo. La urbo etendiĝas tiome en ĉiu direkto, ke se oni prenus la tutan teritorion de nia popolo, tamen ĝi ne kovrus pli ol unu anguleton de la teritorio de Romo. Kaj tiuj domoj havas unu egan strangaĵon: ili estas konstruitaj ne nur flank-al-flanke sed ankaŭ unu super la alia. En kelkaj lokoj troviĝas eĉ tri aŭ kvar supermetitaj, tiel ke la loĝantoj paŝas super la kapoj de siaj najbaroj.

“Kaj la kampoj, ĉu ankaŭ ili troviĝas supre en la aero?” demandis mia fratineto Vinda. Ŝi estis tro juna por scii, ke oni ne interrompu la rakontiston. Morimanos paŭzis en sia rakonto. “Tute ne estas kampoj,” li diris. “La domoj estas pli streĉe kunpremitaj ol la haŭto kontraŭ viaj ripoj, kaj eĉ ne arbo, eĉ ne branĉeto, eĉ ne herbero povas interpuŝiĝi inter ili. Neniu punkto da verdo estas videbla en tiu tuta urbo, eĉ ne punkteto tiel et-eta kiel la ungeto de via fingreto. Ĉar en tiu urbo, ĉio estas farita el ŝtono.”

“Sed kion la homoj manĝas?” mia fratino persistis. Mia patrino komencis silentigi ŝin, sed Morimanos respondis, “Mankas kampoj en tiu urbo, kaj tamen al la romanoj[2] neniam mankas manĝaĵoj. Ĉar tie troviĝas konstruaĵoj tiel grandegaj, ke eĉ unu el ili povus kovri ĉi tiun tutan monteton de la piedoj ĝis la haroj. Kaj ĉiu konstruaĵo estas plena je manĝaĵoj. La unua enhavas nenion krom greno, la dua nur viandon, en la tria viciĝas kruĉoj da vino kaj biero. Kaj tie troviĝas ankaŭ aliaj konstruaĵoj, ŝtopitaj per ĉio kion oni povus bezoni. Unu enhavas sitelojn kaj potojn kaj vazojn, kaj en alia estas ĉiaj multvaloraj juveloj: broĉoj kaj brakringoj kaj oraj trezoroj. Sed en tiu konstruaĵo ne estas torditaj kolringoj, ĉar neniu romano, eĉ ne la reĝo de ĉiuj romanoj mem, portas torditan ringon ĉirkaŭ sia kolo. Alia konstruaĵo enhavas ŝtofojn, ne nur en mallarĝaj strioj, sed en grandegaj rulaĵoj longaj cent ulnojn. Ĉiuj koloroj videblas tie: sanga ruĝo, brilverdo, nigro, violo, en kvadratetoj kaj strioj kaj punktetoj. Kelkaj ŝtofoj estas pli delikataj ol araneaĵoj kaj brilas kiam la lumo tuŝas ilin, kiel la suno flagretas ĉe la pintoj de la ondoj. Kaj estas alia ŝtofo tiel dika kaj mola, ke ĝia portanto neniam sentas la malvarmon, eĉ en tiaj tagoj kiam la birdoj pro frosto fiksiĝas al la branĉoj kaj la pluveroj glaciiĝas antaŭ ol atingi la grundon.”

Tiam Morimanos plurakontis pri la aliaj konstruaĵoj troveblaj en Romo. Tiom grandegaj ili estas, ke ili ŝajnas laboro de gigantoj; kaj tamen konstruis ilin homoj. Ĉar la romanoj posedas tiom da sklavoj, ke sendi cent sklavojn por levi unu ŝtonon por ili estas nura bagatelaĵo. Troviĝas tie vastegaj haloj, sufiĉe grandaj por enteni tutan lagon, en kiuj fluas riveroj. En kelkaj la akvo agitiĝas kaj bolas; ĉe aliaj glacio formiĝis sur la supraĵo.

Sed pli stranga ol ĉio estas la homoj kaj bestoj videblaj en Romo. La homoj estas ne nur blankaj aŭ palbrunaj kiel ni, sed ankaŭ malhelbrunaj, nigraj, bluaj kaj verdaj. Kaj la bestoj estas eĉ pli eksterordinaraj. Kelkaj havas nazon sufiĉe longan por tuŝi la teron; aliaj havas sur la haŭto strangajn desegnojn kiel strioj, cirkloj aŭ spiraloj; estas bestoj kun du kapoj aŭ ses kruroj; kaj aliaj kun tiel longa kolo, ke ili povas manĝi la foliojn ĉe la pinto de la arboj, eĉ de la plej altaj.

Finparolinte pri la urbo Romo, Morimanos ekrakontis pri ĝia armeo, kaj kvankam la urbo enhavas egajn mirindaĵojn, la armeo mirigas eĉ pli. Kompreneble, ni ĉiuj jam aŭdis tiun rakonton, sed ni aŭskultis sen eĉa brueto dum la fajro preskaŭ estingiĝis, esplorante en niaj mensoj la bildon de tiuj miloj kaj miloj da homoj, ĉiuj vestitaj precize same.

“Ĉiu homo en tiu armeo,” Morimanos diris, “eĉ ĝis la plej malgrava el ĉiuj soldatoj, portas kompletan armilaron, kaj neniu heroo en la antikva epoko estus hontinta aperi kun tiaj armiloj. Ĉar ĉiu unuopa soldato inter tiuj milegoj portas ferajn kirason kaj kaskon, fajroharditan glavon, du akre pintajn lancojn, kaj bone faritan ŝildon. Kaj tiu armeo havas unu egan apartaĵon: ĉar ĝi ekmarŝas nur je la sono de trumpeto. Kaj ekmarŝinte, ĝi ne haltas, eĉ se ĝi renkontas altan monton aŭ profundan valon, ĝis sonoras alia trumpeto. Kaj kiam unu homo en tiu armeo movas sian dekstran kruron, ĉiu alia movas sian dekstran kruron; kaj kiam unu homo movas la maldekstran kruron, ĉiu alia movas la maldekstran. Kiam tiu armeo marŝadas, ĝi similas arbaregon, kiu kovras vastan ebenaĵon; kaj kiam tiu armeo ekbatalas, ĝi similas nehaltigeblan ŝtormondon, kiu furiozas antaŭen pro militardo.”

Aŭdinte la finon de la rakonto, mi kuŝis varme kaj komforte sur la pajlo, aŭskultante la regulan spiradon de mia kuzo, kiu jam endormiĝis apude. Mia gravedega onklino alproksimiĝis kaj kovris nin per ŝafofelo. Mi ŝatis mian onklinon, kiu estis nekutime trankvila kaj bonhumora, kaj ĉiam povis kvietigi la homojn per sia milda voĉo. Ŝi estis lerte elektita edzino por mia onklo, ĉar malkiel ŝi, li estis senpacienca kaj kverelema. Ofte aŭdeblis lia kolera voĉo, muĝante el la alia kabano trans la korto, verŝajne kun akompano de plorantaj infanoj. Sed ĉiam sekvis la trankviligaj vortoj de mia onklino, kiu respondis mallaŭte.

“Ĉu vi ankoraŭ ne dormas, eta ruĝkapulino?” ŝi demandis. Ŝi nomis min tiel pro miaj haroj. Ruĝaj haroj estis tre oftaj en mia familio; ankaŭ mia patrino havis ilin, kvankam ŝiaj estis pli malhelaj ol la miaj kaj ne tiel belkoloraj.

Mia patro revivigis la mortantan fajron. La lumo denove ekbrilis, kaj kuŝante sur mia flanko mi dormeme rigardis dum mia patrino prenis felon da biero por la viroj, kiuj interparolis ĉirkaŭ la fajro. Mia frateto estis firme volvita en ŝalo, kiu pendis de ŝia ŝultro, kaj lia kapo daŭre balanciĝetis dum ŝi moviĝis.

Mia patro leviĝis por aliĝi al mia onklo kaj nia najbaro, Alaŭnos, kiuj sidis proksime al mia pajla nesto. Alaŭnos loĝis en la domaro sur la alia flanko de nia monteto, pli malproksime de la vilaĝo ol ni. Li estis la frato de mia onklino, kaj havis similan karakteron, bonhumoran kaj tolereman. Li estis tre ŝercema, kaj kiam li vidis min, li ĉiam tiris miajn longajn ruĝajn harplektaĵojn kaj ŝajnigis, ke li bruligis sian manon. Nun la viroj interparolis ekscite, kaj iliaj voĉoj plilaŭtiĝadis, malgraŭ la klopodoj de la virinoj trankviligi ilin.

“Pri la popolo de Kunobelinos mi parolas nun,” diris mia patro. “Ĉu ni aŭdis, aŭ ĉu ni ne aŭdis, kio okazas nuntempe en ilia teritorio? Eblas marŝi laŭ iliaj bordoj de unu fino ĝis la alia, kaj ĉiu ŝipo kliniĝanta tie sur la sablo kaj la ŝtonoj venis de trans la maro. Tiuj ŝipoj alvenadas tiel senĉese kaj tiel senpaŭze, ke oni povus paŝi de unu ferdeko al alia la tutan vojon trans la maron ĝis Gaŭlujo.”

Mia onklo konsentis. “Kaj kiam homo manĝas ĉe la tablo de la reĝo Kunobelinos, kaj vidas la lumon brilegi de la oraj kaj arĝentaj teleroj, li supozus sin en Romo mem. ‘Ŝovu al mi tiun arĝentan vazon, knabo, mi devas urini.’”

Mia onklo havis danĝeran langon, kiu jam plurfoje enkaĉigis lin. Eĉ okazis iam ke li kverelis kun kurbadorsa Bodvokos el la vilaĝo, kiam li diris ke unu el liaj bovinoj aspektas tiel aĉe malgrasa, ke Bodvokos evidente manĝas mem ĝian fojnon. Post nelonga tempo, la bovino komencis forvelki. Finfine ĝi mortis, kaj Bodvokos plendis al la druido. Kompreneble Dumnovalos subtenis lin kaj diris, ke mia onklo devos pagi kompenson pro la bovino. Komence mia onklo rifuzis agnoski sian kulpon, kvankam ĝi estis absolute klara al ĉiuj. Li provis eliri el la situacio per insultoj kaj blekoj, kriante ke la bovino estis senkarna malsaniĝema bestaĉo jam de la komenco, kaj ke li diris nur tion, kio estis evidenta al ĉies okuloj. Tia homo li estis.

Finfine mia patro sukcesis konvinki lin, ke li devos pagi; do li faris, sed nur tre malvolonte. Poste li restis relative neparolema dum kelka tempo, ĝis li iom post iom denove cedis al sia tro rapida koleremo.

Ne plaĉis al miaj patro kaj onklo la ŝanĝiĝoj, kiuj okazadis tiutempe en la malproksima reĝlando de Kunobelinos, oriente de ni. Sed trankvila Alaŭnos havis alian opinion. “Ne malhelpis Kunobelinon, kaj jen la vero. Kestojn da oraj moneroj li havas tie, kaj la tintado de tiuj oraĵoj trafas kiel dolĉaj harpoj la orelon.”

“Oraj moneroj, dolĉaj harpoj...” mia onklo gruntis. “Prefere la sonon de ŝtonoj el ĵetiloj li aŭdu. Tiu sono ne aŭdiĝis en la teritorio de Kunobelinos de post lia juneco.”

“Jes,” aldonis mia patro, “kiam mi estis knabo, eĉ ne unu tribestro en la sudaj reĝlandoj povis ĝui trankvilan dormon dum la nokto, pro timo de Kunobelinos. Li similis sovaĝan virbovon tiutempe, kiu furiozas kaj muĝas en kampo de timemaj bovinoj. Sed ĉio ŝanĝiĝis de kiam li permesis al tiuj rikanantaj romanoj gvidi lin permane, kun siaj bankedoj kaj molaj litoj.”

“Li pensigas min pri porko, kiun oni grasigas por Samono[3],” diris mia onklo. “Sed ekzistas pli malbonaj ol li.”

“Verika,” diris mia patro.

“Verika,” mia onklo konsentis. “Jen tribestro kiu pli volonte aŭskultus nudkruran mesaĝiston el Romo ol siajn proprajn druidojn. Li ne eliras por pisi sur sterkejon, se li ne ricevis permeson de Romo. Se ĉiuj tribestroj en ĉi tiu regiono ne estus tiel timema, kaŭrema ularo, ni estus povintaj sendi lin al la morto antaŭ longaj jaroj. Sed ili ĉiuj paliĝas kaj tremas pro timo de la vaka, senvalora kolero de Romo.”

“Ĉu Verika?” kriis Alaŭnos. “Jen stranga nomo por kompari kun la glora nomo de Kunobelinos. Baldaŭ vi prenos sekiĝintan maljunan bovinon kaj volos prezenti ĝin kiel virbovon. Estas vere, ke Kunobelinos maljuniĝas nun, sed li postlasos du belajn manplenojn da batalpretaj filoj kaj vartofiloj[4], kiuj anstataŭos lin kiam li foriros el ĉi tiu vivo.”

“Romaj festoj, arĝentaj pokaloj... Belan aron da filoj li postlasos, kiam li estos for,” diris mia patro. “La sola afero kiun ili scias fari, estas marĉandi kun eksterlandaj vinkomercistoj.”

“Jes, kaj mi aŭdis, ke ili scias fari tion eĉ per la lingvo de la romanoj mem,” aldonis mia onklo.

“Vi ne dirus tion, se vi vidus Karatakon, la propran filon de Kunobelinos, en sia tuta militista gloro, antaŭ viaj okuloj en ĉi tiu ĉambro,” Alaŭnos diris.

“El barelo da putraj pomoj ĉiam eblas elfosi unu aŭ du manĝeblajn,” diris mia onklo. “Kiam temas pri la aliaj, estas kelkaj inter ili kiuj mordas siajn lipojn pro hasto, atendante nur la forpason de la patro por forrazi siajn lipharojn kaj ekparadi sen pantalono.”

Ĉiuj viroj ridis pro lia komento, kaj eksidiĝis pli komforte por ĝui sian bieron. Poste, ili ekkantis. Kuŝante agrable varme en mia malluma angulo, mi rigardis en la flamojn dum mi mense ripetis la ĵus aŭditan rakonton. Mi ŝatis tiujn belsonajn frazojn kiujn uzis Morimanos, precipe kiam li diris “la fiŝoj en la riveroj, la ŝtonetoj ĉe la bordo, la ondoj de la maro, la steloj en la ĉielo”. Mi rediris al mi la frazon, kaj provis igi ĝin eĉ pli longa kaj belsona ol antaŭe. Mi pensis, ke mi povus aldoni, “la floroj sur la montoj, la folioj en la arboj”. Mi decidis mem inventi la postan tagon rakonton, kiu enhavos tiun frazon, kaj diri ĝin al mia kuzo. Mi bedaŭris, ke mia patro ne estas rakontisto kiel Morimanos, por ke mi lernu lian specialan manieron kunmeti la vortojn. Sed mia patro ne faris ion apartan. Li nur kultivadis la teron kaj prizorgadis la brutaron, kiel ĉiuj aliaj.

Aliaj detaloj el la rakonto vagis en mia menso: la strangaj bestoj, la domoj metitaj unu sur la alia. Mi endormiĝis, pensante pri Romo.

* * *

Estis bela mateno du somerojn poste, kiam romanoj venis al nia vilaĝo. Mi unue konstatis, ke okazas io aparta, kiam mi ekvidis mian kuzon Kaljakon. Li hastegis supren laŭ la mallarĝa kalka vojeto, kiu sekvis la flankon de la monteto ĝis nia domaro. Kutime ni ne povis vidi la homojn alproksimiĝi, ĉar la domaron ĉirkaŭis longa teraltaĵo sur kiu kreskis heĝo. Sed tiumatene okazis, ke mi sidis en la enirejo de nia kabano, pretigante fabojn por mia patrino. La pordo frontis la ĉefan breĉon en la heĝo, kaj kiam la ligna barilo estis flankenŝovita, nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo.

“Bivana,” Kaljakos vokis min, tuj kiam li venis sufiĉe proksimen: “estas du strangaj viroj sur la vojo. Ili ne portas pantalonojn. Ili marŝas laŭ la rivero al la vilaĝo kaj pelas ĉaregon.”

Aŭdinte la novaĵon, mia patrino tuj sendis mian fratinon Vindan al la paŝtejo por voki mian patron. Al mi ŝi diris, “Iru sciigi vian onklinon, kaj poste vi prefere finu pri tiuj faboj kaj metu ilin sub la cindrojn por bakiĝi. Tiam vi rajtos iri al la vilaĝo.”

“Sed la fremduloj estos for antaŭ ol mi eĉ vidos ilin!” mi protestis.

“Ĉu fremduloj aŭ ne,” diris mia patrino, “vi ekkrios ĉi-vespere kiam mankos eĉ unu buŝpleno por manĝi, kaj via stomako grumblos kiel ŝtono ruliĝanta laŭ deklivo. Kaj tamen ni manĝos fabojn sen pano, ĉar mi ne havos tempon por hejti la fornon, se ankaŭ mi volas rigardi ĉi tiujn fremdulojn. Vinda, iru enŝlosi la kokinojn, kaj certiĝu ke la kokinejo estas bone fermita. Ni ne povas lasi ilin ekstere la tutan tagon kun neniu ĉi tie por gardi ilin.”

Kiel eble plej rapide, ni finis la plej esencajn taskojn. Mia patrino grumblis la tutan tempon, dum ŝi haste pakis kelkajn manĝaĵojn en korbon. “Kia amaso da ĝeno kaj konfuzo, ke ni ĉiuj forkuras ĉi tiel, kvazaŭ la spiritoj nin pelus de malantaŭe! Kaj la akvositeloj estas pli malplenaj ol du sekiĝintaj nuksoŝeloj. Ĉu mi ne ripetadas al vi knabinoj, ke necesas ĉerpi la akvon frue en la tago? Nun vi devos iri en la mallumo, do ne ploru kaj plendu kiam mi sendos vin.”

Preskaŭ neniam okazis, ke ĉiuj en la domaro eliris samtempe. Ĉiam iu restis hejme por prizorgi la bestojn. La sola escepto estis je Belteno, la granda festo komence de la somero, kaj tiam, kompreneble, necesis grandiozaj preparlaboroj dum la antaŭaj tagoj por pretigi ĉion.

Kaljakos aperis ĉe la pordo kun siaj du junaj fratinoj. “Rapidu, Bivana,” li vokis min. “La fremduloj malaperos trans la montetojn antaŭ ol vi kaj Vinda moviĝos. Haste, aŭ ni ekiros al la vilaĝo sen atendi vin.”

“Kian amason da tempo vi bezonas por tiuj faboj,” mia patrino diris. “Estas sufiĉe ĉi tie por nutri familion de birdetoj, eble. Do, ek kun viaj gekuzoj. Mi finos ilin mem.” Mi rapidis eksteren, sed ŝi revokis min. “Tasgjos ploras kaj petegas, por ke vi kunportu lin.”

Malvolonte, mi rigardis malantaŭen kaj vidis mian frateton, kiu ploris en la pordo. “Li bezonos duonan tagon por fari la vojon,” mi diris, “dum ni ĉiuj vokos kaj alkrios lin por ke li restu kun ni. Kaj kiel li povos transsalti la riveron per la ŝtonegoj? Ni volis iri laŭ la mallonga vojo.”

“Vi ne iros kun Bivana ĉi-foje,” mia patrino diris al Tasgjos. “Vi venos kun mi, kun onjo kaj la bebo.” Mi forkuris ĝustatempe por aŭdi Tasgjon eligi plenvoĉan lamentadon.

Fronte al nia domaro, la vidaĵon trans la rivero superregis granda monteto, kiu staris alte super la tuta regiono. Ĝiaj flankoj leviĝis krute sub maldensa kovraĵo de mallonga herbo, kiu apenaŭ kaŝis la suban kalkon. Jam vidiĝis la ĉarego, pene antaŭenirante laŭ la malsupraj deklivoj. Ĝi sekvis la pli facilan vojon, kiu zigzagis kun malurĝo ĉirkaŭ la flankoj de la monteto antaŭ ol iom post iom alproksimiĝi al la vilaĝo ĉe la pinto. Ni facile preterpasos ĝin, se laŭ la rekta vojo ni iros supren.

Vinda kaj mi, kun niaj tri gekuzoj, kuris al la rando de la akvo por aliĝi al grupo de infanoj el la najbaraj domaroj. Ni paŭzis mallonge ĉe la bordo por peti permeson de la rivero antaŭ ol transiri. Normale ĝi estis bonhumora kaj donema, sed ĝi povus ekkoleri se ni ne alirus ĝin kun ĝusta respekto. Ni transsaltis per la grandaj ŝtonoj, tre atente ĉe la tria, ruza ŝtono, kiu ĉiam provis glitigi nin en la akvon. Ni estus povintaj pli facile transiri sekvante la riverfluon ĝis punkto, kie arbotrunko kuŝis inter unu bordo kaj la alia, sed tio devigus nin fari pli longan vojon.

De la kontraŭa bordo, mallarĝa vojeto iris rekte supren laŭ la monteto ĝis la vilaĝo. Ĝi estis sufiĉe facila en la komenco, sed rapide iĝis tre kruta. La kretaj ŝtonoj ofte forruliĝis subpiede, kaj ni devis helpi nin, kaptante tufojn de la mallonga, raspa herbo, tre atente por ne samtempe ekpreni manplenon da kardoj aŭ da urtikoj. Anhelante, ni atingis la eksteran remparon. Kaljakos havis ŝvitogutojn sur la supra lipo. Ĉiuj infanoj de la vilaĝo jam staris super ni laŭlonge de la remparo kaj vokis por urĝi nin supren. Per lasta fortostreĉo ni grimpis la krutan remparon – ne estis facile, sed ni malestime rifuzus la proponon eniri per la pordego – kaj ĵetis nin sur la herbon.

De la pinto oni vidis la tutan regionon kiu etendiĝis malsupre: vastan areon da malkrutaj, ondosimilaj montetoj. La malpli altajn deklivojn kovris multenombraj flavaj kaj verdaj kampetoj dividitaj de malhelaj arbaretoj. Domaroj estis dissemitaj tra la montetoj, kaj jen kaj jen sur la deklivoj brilis kiel blanka fadeno unu el la multaj kalkaj vojetoj. En la malproksimo ni povis vidi kie la kultivataj areoj komencas maldensiĝi kaj la grupoj de arboj iĝas pli grandaj kaj pli oftaj ĝis ili kunfandiĝas en solidan amason.

La duobla remparo konsistis el du longaj teraltaĵoj apartigitaj de profunda fosaĵo, kiuj formis kompletan cirklon ĉirkaŭ la vilaĝo. Oni rakontis, ke vivanta infano estis subterigita en kavo sub la interna remparo, kaj ke tio estas la sekreto de ĝia fortikeco. Certe estis vere, ke en la tempo de mia avino rabobando veninta laŭ la rivero el la sudo foje sukcesis atingi la supron de la ekstera remparo, sed ankoraŭ neniu malamiko iam ajn transiris la internan. Estis unu punkto ĉe la bazo de la interna remparo, kie la tero estis iom malaltiĝinta, kaj mi ĉiam imagis, ke tiu estas la loko kie kaŝiĝas la kavo. Mia patrino diris, ke la knabineto sciis, ke estas granda honoro elektiĝi kiel tiu, kiu gardos la ĉiaman sekurecon de nia vilaĝo. Mi tamen ne povis forigi la penson, ke ŝi verŝajne timis, kiam oni lasis ŝin tute sola en tiu malluma kavo.

Pli malproksime laŭ la remparo ni vidis mian pli aĝan fraton, Atepilon, kun grupo de grandaj knaboj, kaj aliris lin iom timeme. Li ŝajnis al mi ĉiam pli alta kaj plenkreska, kaj eĉ ekvideblis delikata lanugo sur lia supra lipo. Atepilos ne loĝis hejme kun ni, sed en la vilaĝo ĉe la kuzo de mia patrino. Li rakontis al ni, ke du vilaĝanoj estis riparantaj la ŝtonan muron sur la kresto de la interna remparo, kiam ili kiel unuaj vidis la fremdulojn alveni el fora punkto pli malsupra laŭ la rivero. Ili tuj iris por informi Katumandon. Kiam la fremduloj proksimiĝis, oni vidis ke ne temas pri la kutimaj komercistoj, kiuj vizitadas nin de tempo al tempo, kaj Katumandos sendis sian junan nevon Kunignon surĉevale por sciigi Dumnovalon. Dumnovalos, kun siaj familianoj kaj lernantoj, loĝis iom for de la vilaĝo en granda, izolita domaro ĉe la rando de la arbaro. Kunignos bezonos sufiĉe da tempo por rajdi tien kaj reen, sed neniu eĉ pensus entrepreni gravan aferon ne alvokinte la druidon.

De nia alta gvatejo sur la remparo, ni rigardis la homojn plurope alfluadi el la ĉirkaŭaj domaroj. La infanoj grimpis supren por aliĝi al nia grupo, dum la plenkreskuloj iris saluti la vilaĝanojn, kiuj jam staris atendoplene en la spaco inter la du pordegoj. Ĉiu en la regiono jam aŭdis la novaĵon aŭ vidis la fremdulojn de malproksime, kaj ĉesigis ĉian laboron por hasti supren al la vilaĝo. Komercistoj vizitadis nin nur unu aŭ du fojojn jare, kaj ili ĉiam apartenis al nia propra popolo aŭ al unu el la pli riĉaj reĝlandoj en la oriento. Ĉiuj konsentis, ke la du fremduloj evidente venis de trans la maro; ili portis palkolorajn mallongajn vestojn, kaj laŭ malproksima takso ŝajnis havi nudajn krurojn.

Senspire ni spektis la penan progreson de la ĉarego, dum ĝi skuiĝis kaj saltetis malrapide supren laŭ la flanko de la monteto. En kelkaj lokoj la vojo ne estis videbla pro kurbiĝo, kaj ni senpacience atendis ĝis la fremduloj reaperis ĉe la posta angulo, paŝante malrapide apud siaj bovoj. Finfine ni ekvidis ilin sur la fina stadio, kiu kondukis al la ĉefa enirejo. Dum ili alproksimiĝis al la ekstera pordego, ni infanoj kurgrimpis malsupren kun malfacilo en la fosaĵon kaj resupren ĉe la alia flanko ĝis la pinto de la interna remparo, de kie eblos bone vidi kiam la fremduloj eniros la pordegon. La plenkreskuloj intertempe retiriĝis malantaŭ la internan enirejon.

La spaco inter la du pordegoj estus povinta esti mortiga kaptilo por la du fremduloj, kaj mi demandis min, ĉu ili ne hezitos je la lasta momento. Sed ne, ili promenis senĝene internen, laŭŝajne tute trankvilaj sub la altaj remparoj, dum ĉiu infano en la vilaĝo rigardis ilin scivole. Kiam ili atingis la internan pordegon, ili ege interesiĝis pri la kranioj muntitaj en la fostoj kaj ekzamenis ilin tre detale, ŝajne tute ne konsciaj pri la amasiĝintaj vilaĝanoj, kiuj atendis, apenaŭ bridante sian malpaciencon, interne. Sed kompreneble, ili prave admiris la kraniojn, kiuj apartenis al malamikaj militistoj kaptitaj dum rabekspedicioj kontraŭ la vilaĝoj pli malsupre laŭ la riverfluo. Ni infanoj profitis de la paŭzo por grimpi trans la malaltan ŝtonan muron sur la interna remparo kaj malsupren en la vilaĝon, kie ni puŝis nin tra la homamaso ĝis la antaŭa vico.

Kiam la du fremduloj finfine envenis la pordegon, ili ŝajnis tute nekonsciaj pri la granda intereso, kiun ili ekscitis. Ili senĝene promenis ĉe malsamaj flankoj de la ĉarego, parolante super ĝi per laŭtaj voĉoj, kvazaŭ troviĝus nur ili en la tuta loko. Ili parolis nekonatan lingvon per senesprima monotono, kiun ni infanoj imitadis poste dum monatoj.

Mi ĉiam imagis, ke romanoj estas nekredeble altaj kun grandiozaj, ŝtormoblovitaj hararoj. Sed ĉi tiuj homoj estis relative malaltaj, kvankam fortikaj, kaj iliaj haroj estis mallonge tonditaj. Ili estis sufiĉe junaj, kun forrazitaj lipharoj, kaj iliaj haroj kaj haŭto estis multe pli malhelaj ol la niaj. Iliaj vestoj estis ridindaj: ili similis tro kreskintajn infanojn kun siaj tunikoj super la genuo kaj nudaj kruroj kiel du maldikaj bastonoj. Iliaj tunikoj eĉ ne estis tinkturitaj.

La sola homo en la vilaĝo kiu ne estis imponata pro la okazo estis, kiel kutime, freneza Dumna. Ignorante maltrankvilan murmuradon de la apudaj homoj, ŝi nun elstaris el la amaso kaj ekmarŝis per grandaj paŝoj antaŭ la du fremduloj, dum el sia buŝo ŝi eligis senĉesan fluon da sensencaĵoj, surprize similan al ilia parolmaniero. Tiel ŝi ĉiam kondutis. Kiam okazis ceremonio, ŝi kutimis stari antaŭ ĉiuj, imitante la movojn de la druido kaj mimante liajn vortojn, ĝis forkondukis ŝin unu el la militistoj. Kompreneble, kiam ŝi faris tion, Dumnovalos simple daŭrigis kvazaŭ li rimarkas nenion. Krom en unu fama okazo – mi tiam ankoraŭ ne naskiĝis, sed mi multfoje aŭdis la rakonton – kiam la miskonduto de DumnDumnaa iĝis pli ol normale provoka. Dumnovalos simple tuŝis ŝin per sia kverka bastoneto kaj rigardis en ŝiajn okulojn, je kio ŝi fiksiĝis kiel fosto kun la buŝo malfermita kaj la brakoj etenditaj en glaciiĝinta gesto, ĝis li liberigis ŝin post la oferado.

La reago de la fremduloj estis tute malsama. Ili rigardis Dumnan kun senkaŝa miro. Bonŝance, antaŭ ol ŝi povis plu hontigi nin, unu el la militistoj de Katumandos aperis en la enirejo de lia kabano, kaj indikis al la du viroj, ke ili alproksimiĝu.

Atendiginte ĉiujn dum pluraj minutoj, Katumandos kaj Rigandrika aperis, sekvataj de la militistaro. Katumandos portis tunikon el verdo kaj bruno kun ruĝbruna pantalono kaj franĝohava verda mantelo, kiun fermis granda broĉo. Rigandrika havis robon kun desegno el flavaj kaj violaj kvadratoj, kaj malhelviolan mantelon kun bordero el blanka brodaĵo, fiksitan per dekorita pinglo. Ambaŭ portis torditan kolringon. Katumandos aspektis aparte impona pro la haroj diskrispigitaj kaj elstarantaj, la longaj pendantaj lipharoj, kaj la glavo ĉe sia flanko. Li estis sufiĉe pli alta ol la fremduloj.

La du viroj salutis nian ĉefon kaj lian edzinon. Unu el ili paroletis nian lingvon, sed tiel malbone kaj per tiel monotona prononco, ke estis malfacile distingi la vortojn. Tiam ili transdonis iom malgrandaspektan donacon. Mi aŭdis poste kio ĝi estis, kaj kvankam malgranda ĝi montriĝis tre valora. Temis pri vazeto el belega travidebla materialo. La kuzo de mia patrino estis la batalĉaristo de Katumandos, do poste li havis okazon pli detale ekzameni la donacon. Li diris, ke la flankoj de la vazo estis tiel klaraj, ke vere eblis vidi tra ili. Sed necesis trakti ĝin zorge, ĉar la materialo estis tre delikata kaj povis rompiĝi pli facile ol argilo.

La fremduloj portis donacojn ankaŭ por la infanoj. Ili ĵetis al ni kelkajn ĉifonojn, en kiuj estis pluraj rondaj kuketoj. Mi sukcesis kapti nur unu, kaj opiniis ĝin la plej bongusta aĵo, kiun mi iam ajn manĝis. Ĝi estis kraka ekstere sed mola kaj frandinda interne, kun aparta gusto, kiun mi neniam forgesis. Kiam mi alvenis al Romo, mi ĉiam esperis denove gustumi tian kuketon, sed kvankam mi foje ricevas ion, kio memorigas min pri ĝi, nenio poste iam ajn precize rekaptis tiun perfektan kombinon de krakeco kaj fandiĝanta dolĉeco. Kaj cetere, homoj ne kutime malŝparas tiajn frandaĵojn, donante ilin al sklavo.

Katumandos kaj Rigandrika, akompanataj de la militistoj, nun malaperis en sian kabanon kun la fremduloj. Estis seniluziiĝo por ni, ke la ĉaregon oni fermis en la apuda korto, dum ilia juna vartofilo ricevis la taskon gardi ĝin. Mi demandis min, kiujn varojn miaj gepatroj portos por la komercado. Ni posedis neniun monon kaj malmulte da ĉio alia, kio imageble povus interesi la fremdulojn. Oni ankoraŭ ne rikoltis la grenon, kaj estis apenaŭ verŝajne, ke ili deziros la restaĵon de la pasintjara rikolto. Ili akceptus felojn aŭ salitan viandon, sed ni ne buĉis bestojn lastatempe.

Mi ankoraŭ gapis al la ĉarego, premante min kontraŭ la barilo kiu ĉirkaŭis la korton, kiam alvenis miaj patro kaj onklo. Mia patro portis plenŝtopitan sakon da lano sur la ŝultroj. Certe ne estis facile suprengrimpi la krutan deklivon sub la suno kun tiel peza ŝarĝo, sed li aspektis, kiel kutime, trankvile digna. Tio tamen tute ne imponis mian patrinon. Ŝi hazarde staris apude kun kelkaj aliaj virinoj, kaj nun ŝi subite ekpaŝis el la grupo por alfronti lin. “Sed tiun lanon mi bezonas por fari vintrajn vestojn por la knabinoj!” ŝi protestis kolere.

Mia patro forturnis sin indiferente. “Kiam ni denove vidos romanojn en nia vilaĝo?” estis lia sola respondo. Mia patrino diris eĉ ne plian vorton sed reiris al siaj amikinoj, streĉe kunpremante siajn lipojn. Mi sciis, ke hejme li ne tiel facile silentigus ŝin, sed sendube ambaŭ ne volis ekkvereli antaŭ la vilaĝanoj.

La alvenon de Dumnovalos signalis vigliĝo inter la homoj, kiuj staris apud la pordegoj. Li enmarŝis per grandaj paŝoj, mallonge ĉirkaŭrigardis, kaj eĉ ne salutante transiris rekte al la kabano de Katumandos kaj Rigandrika kaj malaperis internen. Li alvenis pli frue ol oni atendis, sed montriĝis, ke Kunignos renkontis lin survoje. La druido jam antaŭvidis la viziton de la fremduloj kaj ekiris piede al la vilaĝo. Precize tian aferon ni atendis de Dumnovalos. Li estis tre potenca druido, kaj la homoj venis de ĉiuj kvar vilaĝoj ĉe nia parto de la rivero por konsulti lin. Li estis peza, stumpa homo kun decidema maniero, sed liaj specialaj povoj ne estis evidentaj unuavide. Ŝajnis strange al mi, ke malkiel Katumandos kaj Rigandrika li ne surmetis siajn plej bonajn vestojn por renkonti la fremdulojn. Li portis paliĝintan bluan tunikon kun kvadrata desegno, kaj flikitan pantalonon kun granda makulo ĉe la genuo.

Nun kiam ĉeestis Dumnovalos, la komercado povis komenciĝi. La ĉaregon oni tiris el la korto kaj la plenkreskuloj avide amasiĝis ĉirkaŭe. Kiel la aliaj infanoj, mi faris mian eblon por puŝi min antaŭen, ĝis mi fine atingis malkomfortan pozicion, premate kontraŭ la flanko de la ĉarego. Ĝi estis plena je altaj potoj kun strangaj formoj, en diversaj nuancoj de malhela ruĝo. Mi rigardadis kun fascino, eĉ ne rimarkante la kubutojn kiuj pikadis min, ĝis mi estis flankenŝovita de la homamaso kaj malvolonte cedis mian lokon.

Estis malfrue en la posttagmezo kiam mi marŝis malrapide hejmen kun miaj patrino kaj onklino. Ni estis lacaj, malsataj kaj ŝarĝitaj de la du plej junaj infanoj; la aliaj jam kuris antaŭen kun la viroj. La plej eta infano de mia onklino pendis en ŝalo de ŝia ŝultro, kaj mi proponis porti Tasgjon, por kompensi mian rifuzon kunporti lin en la mateno. Efektive li estis tro peza por ke mi portu lin tiel longan distancon, kaj por malbonigi la situacion eĉ plie, li endormiĝis, tiel ke lia kapo konstante glitis de mia ŝultro. Mi esperis, ke mia patrino rimarkos kaj reprenos lin, sed ŝi paroladis indigne al mia onklino.

“Kion li imagas, ke la knabinoj portos ĉi-vintre? Li estas pli egoisma ol hundo kun osto, kiu formordus la manon, se oni provus forpreni ĝin! Tiu lano estis lavita kaj kombita tiel bele, ke ĝi estus taŭga kuŝejo eĉ por la reĝo Kunobelinos – kaj krome estis tiuj feloj, kiujn alportis via edzo – kaj li forĵetis ĉion kontraŭ kelkaj gutaĉoj da vino, kiuj estos for antaŭ la venonta novluno! Nia propra biero sufiĉis por li antaŭ la alveno de tiuj romanoj, kaj li estis kontenta akcepti duan tason, kaj trian, el mia mano. Tiu vino malaperos en du vesperoj, dum la knabinoj frostos kaj tremos la tutan vintron pro la neĝo kaj la morda malvarmo.”

Ni plumarŝis iomete en silento, tiam mia patrino rekomencis. “Tiuj homoj ŝajnis imagi, ke ili estas la reĝo Kunobelinos mem, ke ili vagas tiel tra nia tero, ridetante al junuloj kaj maljunuloj sen eĉ unu penso pri la propra sekureco. Ili estis bonŝancaj, ke oni ne mortigis ilin, aŭ almenaŭ forprenis la ĉaron.”

“Ŝajnis strange, tio estas certa,” mia onklino konsentis. “Verŝajne ili vagis malproksimen de sia vojo. Ili intencis iri trans la montetojn al la Dobonoj[5], eble.”

“Do, ili alvenos post la rikolto, kiam la vilaĝanoj jam sidos ĉirkaŭ la fajro en la nigraj, longaj noktoj de la vintro.”

“Ili havis sufiĉe malmulte por montri sur tiu ĉaro, krom la potoj,” mia onklino komentis. “Mi esperis, ke ili alportos ankaŭ aliajn aĵojn, tiujn kolorajn ŝtofojn eble, pri kiuj Morimanos ĉiam rakontadas al ni.”

“Kial ili ĝenu sin porti kolorajn ŝtofojn al homoj kiel ni? Neniu ĉi tie havas monon por tiaj aĵoj, nek sufiĉan grenon por pagi pecon da brilanta ŝtofo, kiu venis la tutan vojon el Romo. Kaj cetere, estas longa vojaĝo de la maro kaj malfacila, porti tiun ĉaron dum ĝi skuiĝetas kaj saltetas la tutan vojon tra la montoj, kaj ili certe iris tra ĉiuj aliaj vilaĝoj antaŭ ol atingi ĉi tian malproksiman solecan lokon, kie ni loĝas. Jen, mi prenos Tasgjon,” ŝi aldonis, finfine rimarkinte, kiel mi penas sub mia ŝarĝo. “Kial vi ne vokis min, anstataŭ ĝemi kaj ŝviti pro la pezo? Sed vi scias kio okazis: tiom ĉagrenis kaj turmentis min la menso, ke mi tute ne havis liberan penson. Ĉar la bonaj spiritoj helpu min, se mi scias, kion vi portos ĉi-vintre.”

“Ankoraŭ restas al mi bela manpleno da lano,” mia onklino diris. “Eble vi povus nur alkudri pecon al iliaj malnovaj roboj anstataŭ fari novajn.”

“Verŝajne mi devos fari tion. Sed kia bedaŭro, ke ili portos malnovajn, flikitajn vestojn la tutan vintron, kiam mi havis sakon de la plej mola, blanka lano, kiun oni trovus ĉi-flanke de la rivero.”

Alveninte hejmen, ni trovis ĉion en malordo, precize kiel ni lasis ĝin matene. Necesis peli la bovinojn al la rivero antaŭ ol melki ilin kaj ellasi la kokinojn; krome la akvositeloj estis malplenaj, la forno malvarma kaj la pasto tro fermentinta. Mia patrino iris al la fajrejo kaj levis la kovrilon de la poto por kontroli la fabojn. Eskapis bonega odoro. “Nu, jen la sola bona afero kiu okazis de kiam ni leviĝis ĉi-matene,” ŝi diris. “Bedaŭrinde ke la sola pano kiu restas estas pli malmola kaj seka ol malnova ŝafosto. Bivana, kuru ĉerpi la akvon. Nu,” ŝi aldonis, dum mi prenis la sitelojn, “finfine ni vidis, kiaj estas romanoj, kaj mizera vidaĵo ili estis. Mi esperas, ke ili neniam plu revenos ĉi tien, ĉar ili havas nenion, kion ni bezonas, kaj jen la vero.”

* * *

Kiam ajn mi havis eblecon, plaĉis al mi pasi apud la herbejo, kie la viroj perfektigis siajn batallertojn. Temis pri ebenaĵo en la direkto de la riverfluo, kaj dum mi preteriris, mi rigardis la virojn kaj knabojn, kiuj ekzercis sin per diversaj armiloj. Ili ĵetis lancojn kontraŭ sako plena je pajlo, svingis ŝtonĵetilojn super siaj kapoj, aŭ manipulis siajn longajn glavojn kun sovaĝaj krioj. Ne ĉiu familio en nia vilaĝo posedis glavon, sed ne gravis, ĉar en lertaj manoj ĵetilo povis esti same efika. Kelkfoje eĉ pli efika, ĉar malkiel glavo ĝi estis uzebla de malproksime.

La herbejo estis la preferata renkontejo de la viroj, kaj miaj patro kaj onklo iris tien ne tiom por perfektigi sian uzon de la ŝtonĵetilo, kiom por aŭdi la novaĵojn. La plejmulto de la knaboj pasigis tie ĉiun posttagmezon, se ne estis tro da laboro por fari en la kampoj. Estis grave, ke ili lertiĝu pri la manipulado de armiloj, ĉar oni ĉiam timis, ke iam rabekspedicio venos supren laŭ la rivero el la malgranda grupo de tri vilaĝoj sude de ni.

Estis vere, ke ne okazis seriozaj rabadoj de multaj jaroj, fakte ne post la epoko de miaj geavoj, kaj la deklivojn ekster nia vilaĝo nun kovris trankvilaj domaroj. Sed ni kreskis kun la memoro de tiuj malicaj rabekskursoj, kun rakontoj pri mortigoj kaj bruligoj kaj perfortoj, pri la brutoj forpelitaj, pri infanoj ŝtelitaj kaj venditaj kiel sklavoj, kaj pri plenkreskuloj forportitaj kiel oferaĵoj. Nature, nia vilaĝo ja gajnis sian justan venĝon. Aliaj rakontoj temis pri gloraj kontraŭekspedicioj, pri kaptado de malamikaj vilaĝanoj, kaj pri brutoj forportitaj por inde kompensi mortigojn kaj perdojn. Sed ĉio ĉi okazis antaŭ longe, kaj intertempe la rilato kun niaj sudaj najbaroj relative plipaciĝis ĝis stato de nura suspektado. Kvankam multaj jaroj pasis de post la lastaj rabadoj, ĉiuj en mia vilaĝo opiniis, ke necesos nur malgranda misaĵo – kelkaj malbonaj rikoltoj, ekzemple, aŭ ekapero de bovinmalsano – por ke la tuta afero ekflagru denove. Certe, iun ajn signon de malforteco niaflanke ili taksus kiel inviton al novaj rabatakoj. Tial la viroj plupasigis siajn posttagmezojn en la herbejo, kvankam praktike nur la pli aĝaj iam havis okazon svingi glavon kontraŭ vera malamiko, kaj la ŝtonĵetiloj estis pli ofte uzataj kontraŭ birdoj ol kontraŭ rabistoj.

Iam okazis, ke rabobando atakis la domaron de mia patro, kiam li estis nur knabeto. Li kaj lia familio vekiĝis dum la nokto pro freneza bojado de la hundoj. Per la lumo de plena luno ili vidis grupon de armitaj rajdantoj, kiuj alproksimiĝis tenante brulantajn torĉojn. Kvankam la domaranoj estis senespere malpli nombraj, la viroj viciĝis antaŭ la enirejo, pretaj defendi sian hejmon per glavoj kaj ŝtonoj. Intertempe, ĉe la alia flanko, la virinoj trarompis la heĝon kaj forglitis kun la infanoj. La luno superverŝis la montetojn per sia klara lumo, do ili celis la ombrojn, kurante kun timo trans la liberajn spacojn ĝis ili atingis la sekurecon de malhela arbareto. Tie ili kuŝis kaj anhelis el streĉitaj brustoj, ankoraŭ tenante la hakilojn kaj sarkilojn, kiujn ili ekkaptis en la lastaj teruraj momentoj antaŭ ol fuĝi. Senhelpe ili aŭskultis la kriegojn, kiuj eĥis trans la valo el ilia domaro, dum samtempe la hundoj bojegis.

Poste, torĉoj balanciĝis tien kaj reen tra la montetoj, kvazaŭ la rajdantoj serĉas ion. Bonŝance, ilia fuĝejo ne estis malkovrita. Ili aŭdis la kriojn de la viroj, kiuj elpelis la brutojn kaj aliajn bestojn, kaj poste la nokta ĉielo heliĝis pro la lumo de la brulanta domaro. Ili ne kuraĝis moviĝi ĝis la lasta rajdanto malaperis preter la horizonto, kaj tiam ili finfine reiris al la restaĵoj de sia hejmo. Sub la furioza ardo de la flamoj atendis ilin horora vidaĵo: la kadavroj de la viroj, senkapigitaj.

La avino de mia patro rekonstruis la domaron pli proksime al la vilaĝo, kie estis malpli da risko, ke ĝi fariĝos celo de nova rabatako. Unu el ŝiaj bofilinoj reiris al la propra familio, sed la aliaj du restis, kaj ili kune kultivis la kampojn kaj edukis siajn junajn infanojn. Temis pri la sama domaro, kiun intertempe heredis miaj patro kaj onklo.

La restaĵoj de la antaŭa domaro estis ankoraŭ videblaj. Mi vizitis ilin de tempo al tempo kun miaj gekuzoj kaj fratino, kaj ni ludis inter la herbokovritaj teraltaĵoj, kiuj indikis la lokojn, kie iam staris kabanoj kaj staloj. Foje ni ludis, ke ni estas la domaranoj, kiuj rigardas la alvenon de la rabobando kun siaj brulantaj torĉoj. Sed en nia versio, ĉiam la domaranoj forpelis la rabantojn kaj revenis triumfe kun iliaj kapoj. Ni opiniis, ke la vivo estis certe pli ekscita, kiam niaj gepatroj estis infanoj. Ili almenaŭ havis la eblecon montri, kiel lerte ili uzas la lancon kaj la glavon: eblecon, kiu ŝajnis al ni tiutempe tre malproksima.

Unu aferon mi neniam komprenis: kial la avino de mia patro forŝteliĝis tra la heĝo kun siaj bofilinoj, anstataŭ preni sian lokon apud la viroj. Mia patro ĉiam rakontis al ni, ke ŝi estis kuraĝa, fortika virino kun muskolaj brakoj kaj sovaĝa temperamento. Ŝi mem plugis la kampojn, lerte uzis la ŝtonĵetilon, kaj mi estis certa, ke ŝi estis tute kapabla manipuli ankaŭ glavon.

Foje mi imagis, kion mi farus, se rabobando venus al nia domaro. Mi starus sola en la enirejo kaj svingus mian glavon tiel lerte, ke miaj patro kaj onklo retiriĝus kun miro, sen bezono fari ion ajn krom respekte rigardi dum mi sola batalus kontraŭ tri aŭ kvar rabistoj samtempe. Ankaŭ Kaljakos rigardus, kaj mia frato Atepilos. Estis vere, ke li ne kutime loĝis ĉe ni, sed li ja venis por helpi dum la rikolto. Efektive estus malverŝajne, ke rabatako okazus dum tiu periodo, sed nu, tiel mi imagis la aferon.

Poste mi kompreneble forhakus la kapojn de la rabistoj, kaj ni pendigus ilin super la pordo de nia kabano. La plej sovaĝan kapon ni rezervus kiel donacon por Katumandos kaj Rigandrika, kaj la postan tagon mi kun mia patro portus ĝin al la vilaĝo. Tie mi aŭskultus dum li fiere rakontus al ili kiel mi tutsola venkis tutan rabobandon. Tiam ili invitus min aliĝi al ilia militistaro, kaj mi iĝus unu el la plej famaj el ĉiuj herooj, kaj la poetoj verkus pri mi kantojn.

Plaĉegis al mi aŭdi pri bataloj kaj militoj. Kiam Morimanos vizitis nin, li rakontis belegajn historiojn kiel tiun pri la heroo, kiu povis ŝveliĝi kiel nigra nubo kun la hararo kiu elstaris de la kapo, kaj frontis tute sola trioble kvindek ĉampionojn. Sed mia preferata rakonto estis tiu pri la reĝino, kiu de sia ĉaro kondukis sian armeon al la batalo, dum ŝi frapegis siajn lancojn kontraŭ sia ŝildo. Kiel mi, ŝi havis ruĝajn harojn, sed ŝi portis ilin malplektitaj ĝis la genuoj. Ĉi tiaj rakontoj tiom ekscitis min, ke aŭskultinte ilin mi ne povis dormi. Ili donis al mi deziron kuregi kiel frenezulo tra la montetoj ĝis mi liberiĝos de la pasiaj sentoj, kiujn ili vekis en mi. Dum la postaj tagoj mi serĉis ĉiajn pretekstojn por eliri sola, por ke mi povu ripetadi ilin en mia menso kaj teksi el ili novan, propran fantazion. Kiam neniu rigardis, mi kuris tien kaj reen, imagante ke mi estas la ruĝhara reĝino en sia batalĉaro.

Mi ne malkaŝis al iu ajn miajn sentojn pri tiu rakonto, sed mi havis ĝenan impreson, ke mia patrino divenis mian sekreton. “Kia bela historio por rapidigi la sangon de juna knabino,” ŝi diris. “Kiam mi havis vian aĝon, mi estus povinta aŭskulti ĝin ĉiunokte de Samono ĝis Belteno kaj trovi ke la tempo pasis rapide. Ĝi ne donas al mi la saman plezuron nun kiam mi plenkreskis.”

La militistoj de nia popolo estis famaj pro sia lerteco per la batalĉaro, kaj ili scipovis plenumi tiajn manovrojn, kiel marŝi laŭ la timono de la ĉaro dum la ĉevaloj galopis je plena impeto. En mia vilaĝo troviĝis nur unu iom malnova ĉaro, uzita de Katumandos en lia juneco. Lia ĉaristo estis Isarninos, la kuzo de mia patrino, kiu sciis ĉion pri la prizorgado kaj bredado de ĉevaloj. Isarninos kaj lia edzino vartis mian fraton Atepilon kiel filon ekde lia naskiĝo, por ke Isarninos povu transdoni al li ĉiujn siajn konojn. Tion oni ofte faris ĉe mia popolo. Nun Katumandos pludonis la ĉaron al sia nevo Kunignos, kaj Kunignos elektis Atepilon kiel sian ĉariston.

Preskaŭ ĉiuposttagmeze, Atepilos kaj Kunignos malsupreniris al la herbejo kun la aliaj junuloj por elprovi kelkajn heroaĵojn per la ĉaro. Tio estis ne malpli postula por Atepilos ol por Kunignos, ĉar li devis teni la ĉevalojn kiel eble plej firme, dum ili impetis ĉirkaŭ la herbejo kaj Kunignos staris en ekvilibro sur la timono. Se Kunignos perdis la ekvilibron kaj desaltis, kiel kelkfoje okazis, Atepilos devis malrapidiĝi kaj reiri, por ke li ensaltu de malantaŭe. La ruzaĵo troviĝis en tio, ke devis aspekti kvazaŭ li desaltis intence. La celo de ĉi tiu manovro estis elmontri sian lerton al la malamiko eĉ antaŭ la komenco de la batalo. Mia popolo estis tre konscia pri la neceso krei ĝustan impreson, aperante sur la batalkampo, kaj ni kredis, ke se militisto sukcesas tremigi sian malamikon, li praktike jam venkis. Tial niaj militistoj ĉiam atakis siajn malamikojn per fanfaronoj kaj insultoj antaŭ ol eĉ tuŝi armilon.

Iam okazis, ke mi vagis malrapide apud la herbejo kun korbo da naturaj kuirherboj, kiam alproksimiĝis mia kuzo Kaljakos. Li estis anhelanta kaj havis ruĝan vizaĝon, ĉar li ĵus kuregis kun la aliaj knaboj laŭ la deklivoj malantaŭ la ĉaro. “Ĉu vi vidis Kunignon?” li demandis entuziasme, dum ni iris hejmen. “Nur imagu kiel li aspektus, kun la haroj elstarantaj kiel tranĉiloj de la kapo, kaj la glavo brilanta per ruĝa lumo! Mi bedaŭras, ke li neniam havas la ŝancon elmontri siajn heroaĵojn en batalo.” Ni plumarŝis iomete kaj li aldonis, “Sed venos lia momento, eble, kiam mortos Kunobelinos. Tiam la filoj de Kunobelinos diskuros kiel hundaro, kaj bojos kaj blekos kaj furiozos tra la reĝlando de Verika, ĝis restos nenio krom amaso da ruboj.”

“Sed neniu rajtas tuŝi Verikan!” mi kriis kun hororo. “Li estas amiko de la romanoj!” Je dek du jaroj mi havis nur la plej malklaran ideon pri la okazaĵoj en apudaj reĝlandoj, kiuj ŝajnis havi nenian evidentan rilaton kun miaj propraj interesoj. Sed eĉ mi sciis, ke Verika havas la subtenon de Romo, kaj ke se oni atakus lin, ilia reĝo verŝajne sendus armeon por helpi lin.

“Kial vi mienas tiel, kiel timigita ŝafo?” Kaljakos demandis. “Ne vivas romano, kiu kuraĝus ekpaŝi en nian landon. Ili scias, ke niaj militistoj estas la plej aŭdacaj en ĉi tiu flanko de la maro. Kaj ne gravas, se ilia armeo estas tiel granda kaj impona: ili eĉ ne havas batalĉarojn. Nur imagu, kiel ili tremus kaj timus, se ili vidus la ĉaron de Kunignos preterflugi, kaj lin kiu kurus laŭ la timono aŭ starus senmove dum la vento plenblovus lian mantelon kaj liaj haroj elstarus de lia kapo!”

Kompreneble, mi sciis, ke li pravas. Mi ofte aŭdis miajn patron kaj onklon aserti, ke niaj militistoj estas la plej batalemaj en ĉiuj sudaj reĝlandoj. Cetere, ja entuziasmigis min la penso, ke eble okazos io nova kaj malsama, io kio skuos nian vivon el la kutima, facile antaŭvidebla rutino. Ŝajnis maljuste, ke ni neniam havas eblecon montri nian kuraĝon fronte al minaco. La herooj en la rakontoj de Morimanos konstante frontis terurajn, eĉ nesupereblajn, danĝerojn, sed ili estis komplete sentimaj. Ili ekiris al la batalo sciante, ke ili mortos, sed al ili tio tute ne gravis kondiĉe ke temos pri glora morto kaj ke poste ilian famon diskonigos la poetoj.

* * *

Dum la tagoj antaŭ Belteno, ni infanoj pli kaj pli ekscitiĝis. Laŭ la kutimo ni rajtis ekkolekti la lignon por la fajroj nur je la antaŭvespero de la lasta novluno antaŭ la festo, sed niaj planoj estis jam delonge pretaj. Tuj kiam venis la ĝusta tago, ni kuregis al la arbaretoj kiel hundoj senĉenigitaj.

Belteno estas la centra punkto de la jaro. Ĝi okazas en tiu periodo kiam la mondo ankoraŭ tremas inter vintro kaj somero. Ja, la vetero estas malvarma kaj pluvema kaj ankoraŭ sentiĝas koto sub la piedoj, sed jam la pli varmaj tagoj oftiĝas, la frostoj pasis, oni finis la printempan semadon, kaj la freŝaj verdaj folietoj montras, ke baldaŭ venos la somero.

En la antaŭvespero de la festo, estis grave estingi ĉiujn fajrojn en la vilaĝo. Eĉ ne unu flamo rajtis resti, ĉar la postan tagon ni devis rekomenci per nova fajro, kies flamoj nutros nin dum la tuta somero kaj daŭre dum Samono kaj la sekvonta vintro, ĝis revenos Belteno. Sed ne temis nur pri tio: la fajro donos novajn lumon kaj forton al la pala printempa suno kaj certigos, ke ĝi plubrilos super nia teritorio dum la venonta jaro.

Ni infanoj ĉiam atendis kun aparta entuziasmo la antaŭvesperon de Belteno, kiam oni kutimis dormi ekstere en la kampoj. Evidente ne necesis, ke eĉ la infanoj dormu en la kampoj, sed ĉiuj plenkreskuloj faris tion kaj kompreneble ankaŭ ni volis partopreni. Eĉ kiam pluvis, kiel kelkfoje okazis, tio tute ne malkuraĝigis nin. Ni portis eksteren garbojn da pajlo kaj kovris nin per feloj, sub kiuj ni restis sufiĉe varmaj kaj sekaj. Ne estis facile endormiĝi. Unue ni flustradis kaj subridadis inter ni, kaj poste ni rapide pasis al pli ekscitaj ludoj, kiel enfosiĝi profunde en la pajlamason aŭ forŝovi unu la alian, ĝis finfine la fasko disfalis kaj necesis leviĝi por reĝustigi ĝin. Ni sciis, ke neniu plenkreskulo ĝenos nin en tiu nokto. Ili estis okupataj en la grenokampoj, kie ili kuŝis inter la novaj verdaj burĝonoj por certigi bonan rikolton. Elspirojn kaj krietojn portis al ni la vento tra la montetoj: la samajn sonojn, kiujn mi kelkfoje aŭdis nokte en nia malluma kabano, kiam miaj gepatroj supozis, ke ni dormas.

Ankaŭ ĉi-jare ni ekdormis tre malfrue, sed apenaŭ eklumiĝis la postan matenon, kaj la lastaj steloj ankoraŭ videblis en la ĉielo, kiam nin vekis mia patrino. “Ĉu vi kuŝas ankoraŭ, kun pajlotigoj en la haroj, kiam ni devas transiri la montetojn antaŭ la sunleviĝo?” ŝi diris. “Kaj la bovinoj muĝas kaj la kokinoj falas de siaj stangoj pro malsato. Hastu, aŭ oni ekbruligos la festofajron dum ni ankoraŭ promenetos trankvile laŭ la vojo.”

Ni rapidis hejmen al la domaro, tremetante pro la malvarma aero de frua mateno, por manĝigi la bestojn kaj melki la bovinojn. Mi kuris al la rivero por ĉerpi la akvon, dum miaj patrino kaj fratino plenigis korbon per la manĝaĵoj, kiujn ni pretigis jam la antaŭan tagon.

Kiel eble plej baldaŭ, la tuta familio ekiris. Estis malvarmete kun iom da vento, sed la ĉielo estis sennuba. Ŝajnis ke poste estos sufiĉe bela tago. Miaj patrino kaj onklino pelis la porkojn, dum ni aliaj gvidis la bovinojn. La plej malfacila momento venis, kiam necesis konvinki ilin eniri la akvon. Bonŝance la rivero estis en bona humoro: estis jam sufiĉe malfacile okupiĝi pri la bestoj, sen la neceso trakti ankaŭ kun la rivero. Ĉe la alia bordo troviĝis la vojeto, kiu kondukis ĉirkaŭ la malaltaj deklivoj sub nia vilaĝo kaj tiam laŭlonge de la rivero kontraŭflue ĝis la Kresto, kie devis okazi la ceremonio. Multaj vilaĝanoj kaj brutoj jam vidiĝis sur la vojo.

La Kresto estis malalta monteto, laŭdire la tombo de giganto. Ĝi troviĝis proksimume duonvoje inter nia vilaĝo kaj la posta. Estis du malpli grandaj vilaĝoj iom pli norde, kaj eĉ el tiuj kutime venis kelkaj homoj por partopreni la feston. Belteno estis la ĉefa okazo por renkonti homojn el la aliaj vilaĝoj, por revidi parencojn kaj por aranĝi geedziĝojn. Estis multaj intimaj familiaj ligoj inter niaj kvar vilaĝoj. Mi estis kontenta esti ankoraŭ iom tro juna, por ke miaj gepatroj ekserĉu por mi edzon, sed fakte mi esperis, ke mi povos edziniĝi kun iu el mia propra vilaĝo. Mi ne volis iri loĝi en fremda loko.

Ĉe la Kresto svarmis granda homamaso. Kelkaj homoj arigis la bestojn malantaŭ palisaro, aliaj preparis la fajrojn, sed la plejmulto ĉefe interesiĝis retrovi siajn parencojn kaj interŝanĝi salutojn kun malnovaj geamikoj. Mia patrino malaperis inter la homamaso por serĉi sian fratinon, kiu edziniĝis al viro de la apuda vilaĝo. Post mallonga tempo ŝi revenis, gvidante sian fratinon kaj areton da malgrandaj infanoj. Ni salutis niajn gekuzojn iom reteneme; ni laste vidis ilin je Belteno antaŭ unu jaro. Unu el la pli junaj havis maltrankviligan similecon al Tasgjos, kaj mi demandis min, ĉu mia patrino rimarkis tion. Post lia morto antaŭ du vintroj, ŝi neniam menciis lian nomon se ŝi povis tion eviti. Sed ŝajne ŝi ne ĉagreniĝis. Ŝi gaje babilis kun sia fratino, kaj ridis dum ŝi montris la novan bebon, mian frateton Makaron.

Subite ĉiuj silentis. Ni ĉesis paroli kaj rigardis al la Kresto. Dumnovalos aperis ĉe la flanko de la monteto, sekvate de du grupoj de naŭ viroj. Kverka fosto jam staris antaŭ la festofajro, kun alia fosto kruce trametita tra truo en la pinto. La du grupoj de viroj ekkaptis la ekstremaĵojn de la trametita trabo kaj komencis rapide ŝovi ĝin tien kaj reen kvazaŭ ili segus. Dum ili laboris, la tamburoj eksonis mallaŭte, por helpi ilin teni la ritmon.

Malgrandaj nubetoj de fumo baldaŭ elpafiĝis, sed la viroj estis laciĝantaj kaj ankoraŭ ne aperis eĉ unu fajrero. Mia onklo, kiu ĉiam imagis malbonon pri ĉiuj, komencis laŭte esprimi sian suspekton, ke iu en unu el la aliaj vilaĝoj ne estingis sian fajron. Tio klarigus, kial la ligno ne ekbrulas. Bonŝance, en tiu momento subite flagris flamo kaj la seka ligno rapide brulegis.

Tuj oni aplikis ardantan torĉon al la festofajro, kaj dum ĝi ekflamis, la tamburoj silentis. Tiu abrupta silento estis kiel longa enspiro. Neniu parolis. Niajn okulojn tiris la fajro, kaj tiam leviĝante malantaŭ ĝi, aperis la Spirito de la Suno. Temis pri junulo, ankoraŭ ne tute matura, kiel la suno en la komenco de la somero. Li portis flavan kaj ruĝan robon kaj en ambaŭ manoj tenis torĉojn, kiujn li ekbruligis en la flamoj de la festofajro ĵus pretigita por li. Tiam li turnis al ni la dorson kaj marŝis majeste supren ĝis la pinto de la Kresto, kiel la suno malrapide leviĝas en la ĉielo. Bedaŭrinde la imponon de la momento detruis freneza Dumna, kiu aperis senaverte kaj paŝegis supren flanke de la Suno, en groteska imito de ĉiu lia gesto, ĝis du militistoj rapidis antaŭen kaj firme forkondukis ŝin. “Do, ŝi imagas, ke ŝi povas aperi kiel la Suno en lia tuta gloro,” mia onklo komentis. “Tiu rolo postulas kuraĝon, kaj pli da ĝi ol iam ajn havos tia malgrasa ostokolekto kia ŝi.”

Sed la Suno, kiel decis, ne permesis al si ĝeniĝi pro la okazaĵo. Li daŭrigis sian malrapidan vojon supren ĝis la pinto de la Kresto, kie li levis alten la torĉojn kaj turnis sin por fronti nin. Ni kovris niajn okulojn per la manoj kaj ĵetis nin teren, blindigite pro lia brilego.

Sekvis nun la momento, kiu aparte plaĉis al ni infanoj. Du longaj linioj de brulaĵoj estis jam aranĝitaj laŭ la flanko de la Kresto. Ili konsistis el la branĉoj kaj aliaj lignaĵoj, kiujn ni kolektadis dum la antaŭaj tagoj. Dumnovalos prenis brulantan torĉon el la festofajro ĉe la pinto, kaj ekbruligis la du liniojn. La flamoj kuregis laŭlonge de la faskoj de unu fino al la alia, kaj atendinte iomete ĝis ili perdis la unuan forton, ni liberigis la porkojn el la palisaro kaj pelis ilin per krioj kaj batoj en la direkto de la fajroj. La porkoj estis devigataj eniri la mallarĝan koridoron inter la du flamantaj strioj, kaj ili galopis freneze ĝis la alia fino, kie ili trovis la elirejon parte blokita pro la granda festofajro. Alia grupo de vilaĝanoj reĉasis ilin laŭ la sama vojo, ĝis finfine ili sukcesis eskapi el la fermita ejo. Kelkaj estis brulvunditaj tiel serioze, ke ili kriegis pro doloro. Tiujn ni intencis buĉi por la festo, sed intertempe la ceterajn ni repelis internen de la palisaro. Sekvis la vico de la bovinoj, kaj laste tiu de la ĉevaloj.

Post ĉi tiu parto de la ceremonio, Dumnovalos grimpis ĝis la pinto de la Kresto, kie la Suno briladis super la okazaĵoj. Ankaŭ li portis ruĝan-flavan robon, por ke la Suno rekonu lian rajton aliri. Sed eĉ la druido ne kuraĝis alproksimiĝi al la Suno en ties tuta gloro. Li haltis je ioma distanco, ŝirmante siajn okulojn, kaj ĵetis sin teren dum ni faris same pli malsupre. Tiam Dumnovalos levis la kapon kaj humile petegis la Sunon, ke li venu brili sur niaj kampoj. Unue la Suno ignoris lin, sed finfine li ŝajnis cedi kaj malrapide sekvis Dumnovalon malsupren laŭ la deklivo, dum ni eksaltis kaj kriis pro ĝojo.

En granda grupo ni ĉiuj sekvis je sekura distanco, dum Dumnovalos kondukis la Sunon tra la kamparo, kaj la Suno levis alte siajn torĉojn kaj svingis ilin super ĉiu kampo. Tio daŭris grandan parton de la tago, ĉar necesis viziti ankaŭ la kampojn de la alia vilaĝo, kaj ni ne revenis ĝis longe post la tagmezo.

Intertempe la junaj virinoj jam rostis la porkojn, kaj nun ni sidiĝis sur la herbon por ĝui grandiozan feston. La plej bonaj pecoj, kompreneble, estis rezervitaj por la Suno, kiu ankaŭ konsumis grandan kvanton da biero. Oni atendis, ke li sufiĉe ebriiĝu, ĉar tio helpos lin alfronti la lastan parton de la ceremonio.

Dum la manĝo proksimiĝis al fino, la bruo kaj ekscita babilado malpliiĝis ĝis obtuza zumado. La pli junaj infanoj jam delonge enuis pri manĝado kaj forkuris por ludi. Mia patrino vokis min, por ke mi forpaku la restantajn manĝaĵojn en la korbojn, kaj mi iris al ŝi malvolonte. Fakte mi volis serĉi mian amikinon Elvisan, sed mi sciis, ke mia patrino ne liberigos min ĝis kompletigo de la tasko, do mi hastis por fini ĝin.

Miaj patro kaj onklo staris apude sur la herbo kaj vigle interparolis. Ŝajnis, ke ili aŭdis kelkajn interesajn onidirojn de la aliaj viroj. Kutime iliaj diskutoj ne tuŝis min, sed hodiaŭ mi kaptis ion, kio aŭskultigis min pli atente.

“Romo estas la ĝusta loko por molventra rampulo kiel li,” mia onklo diris. “Kutimiĝinta la tutan vivon al mola lito kaj plena stomako. Li sentos sin pli hejme en Romo ol iam ajn en la propra reĝlando.”

“Estas strange imagi tian militiston inter tiuj romanoj, kun iliaj razitaj vizaĝoj kaj afekta konduto,” mia patro diris.

“Li enmarĉiĝos en romaj porkaĵoj ĝis li estos pli grasa ol porko en la antaŭvespero de Samono,” mia onklo diris. “Kunobelinos neniam plu vidos lin, pri tio ni povas esti certaj, nek li sentos la mankon.”

“Ni esperu,” diris mia patro. “Se li ja revenos trans la maron, li venos kun roma armeo ĉedorse.”

En la voĉo de mia onklo vibris malestimo. “Ne imagu, ke tiuj romanoj malŝparos siajn lancojn pro iu feĉulo, kies propraj fratoj kontraŭas lin. Por ne mencii lian patron, se la novaĵo estas vera.”

“Laŭ mia opinio, Kunobelinos ne plu okupiĝas pri tiaj aferoj,” mia patro diris. “Tiuj liaj filoj ne donas eĉ unu sekiĝintan tigon por la tradicioj de siaj patroj, aŭ de siaj avoj de antaŭaj jaroj, kaj Kunobelinos faras malpli por malhelpi ilin ol maljuna kaprino. Mi diras al vi, ke tiu homo perdis ĉian regon super siaj filoj.”

“Jen vi,” diris voĉo ĉe mia dorso, “kaj mi puŝiĝis tra la homoj por serĉi vin.” Mi turnis min kaj trovis mian amikinon Elvisan, altan knabinon kun malhelaj, krispaj haroj, kiujn ŝi nur per terura peno sukcesis ligi en plektaĵojn. Preskaŭ ĉiam vidiĝis eskapintaj bukloj, kiuj nesubpremeble elstaris en la malĝustaj lokoj. Tamen estis evidente, ke hodiaŭ ŝi faris seriozan provon glatigi ilin.

Mi kuris apud ŝi por aliĝi al la aliaj junulinoj. Malgranda rondo jam formiĝis ĉirkaŭ Kanda, diketa knabino, kiu ĉiam volis esti en la centro de la agado kaj diri al la aliaj, kion ili faru. Mi estus preferinta sidiĝi aliloke, sed jam Elvisa puŝiĝis senceremonie al la mezo de la grupo. Kaj mi devis konsenti, ke estas tre agrable sidi kun la aliaj, sciante ke almenaŭ dum unu tago mi liberiĝis de la muelado kaj portado kaj sarkado kaj de la multenombraj aliaj taskoj, kiuj kutime okupas mian tempon. En aliaj tagoj tute ne eblis ripozi; se mi haltis eĉ malmultajn minutojn por revi, la maldolĉa voĉo de mia patrino rapide revenigis min al la realeco: “Ĉu vi denove sidas farante nenion, dum la greno kreskas en la kampoj? Se vi havas nenion pli utilan por fari, iru preni vian ŝpinaĵon.”

La vetero estis preskaŭ perfekta, eventuale kun iom tro da vento, sed krom tio, precize kiel Belteno ĉiam revenas al mia memoro, kun brilanta suno kaj pufaj blankaj nubetoj en blua ĉielo. Mi bedaŭris vidi, ke la ombroj longiĝas, montrante ke la tago baldaŭ finiĝos. Sed nun alproksimiĝis la vespero. Ni iĝis maltrankvilaj kaj nia entuziasma babilado iom post iom estingiĝis. Ni plusidis kune dum kelka tempo kaj tiam leviĝis por re-aliĝi al niaj familiaj grupoj.

Ĉie en mia ĉirkaŭaĵo la festantoj revigliĝis kaj komencis organizi sin. Patrinoj vokis siajn infanojn per voĉoj, en kiuj aŭdiĝis urĝa nuanco. La finaj momentoj de la festo estis alproksimiĝantaj. La suno estis baldaŭ subironta.

Mi ne tuj rimarkis, ke la tamburoj jam eksonis. Ili sonis tiel mallaŭte kaj malrapide, ke ili estis apenaŭ rimarkeblaj, kaj ilia ritma bam-bam-bam aŭdiĝis nur kiel obtuza baso sub la zumo de voĉoj. Sed eĉ en la momento, kiam mi ekkonsciis pri ĝi, tiu malklara baso komencis elstari el la ĉirkaŭaj sonoj, ĝi iĝis iom post iom pli laŭta kaj rapida, kaj ekekzistis kiel io aparta.

Ĉi tiun momenton ni atendadis la tutan tagon. Mi preskaŭ forgesis ĝin dum mi parolis kun la aliaj knabinoj, sed ĉiam mi duonkonsciis pri ia anticipo, pri ia sento ke la kulmino de la festo ankoraŭ ne alvenis.

Mia haŭto piketis ĉiufoje kiam mi rigardis la Sunon. Kiaj estas liaj pensoj nun? Mi esploris lian vizaĝon, serĉante ian signon pri tio, kio okazas interne de lia kapo, sed lia esprimo malkaŝis nenion.

Kiam mi estis malgranda, mi ĉiam imagis, ke la Suno iel superis tiajn normalajn homajn emociojn, kiaj timo kaj doloro. Tiu supozo definitive eksplodis kelkajn jarojn pli frue, kiam la Suno panikis. Li manĝis tre malmulte dum la festo, kaj kiam alproksimiĝis la vespero li paliĝis pli kaj pli, kaj nerva spasmo aperis en unu flanko de lia vizaĝo. La homoj en mia proksimeco rigardis unu la alian maltrankvile. Kaj efektive, kiam ni atingis la kulminon de la ceremonio, li komencis eligi orelŝirajn kriojn de teruro kaj provis lastmomente fuĝi tra la homamaso. Liaj kunuloj devis kapti lin kaj fini la aferon perforte.

Mi memoras la malestimon de mia patrino pro tiu malinda konduto. “Kia manieraĉo agi!” ŝi abrupte kriis dum ni marŝis hejmen. “Tiu junulo hontigis sin mem kaj sian familion. Kia malĝojo por lia patrino, devi aŭskulti sian filon plori kaj vekrii antaŭ la geanoj de kvar vilaĝoj! Homo ne devus proponi sin por fari aferon, se poste mankas kuraĝo por fini ĝin. Se li renaskiĝos kiel limako, tio ne estos malpli bona sorto ol li meritas.”

Kaj kiel oni povus antaŭatendi, kiam la Suno rifuzis sekvi sian ĝustan vojon, tiu estis tre malbona jaro. La suno brilis kiam ni bezonis pluvon, kaj estis ŝtormoj kun torenta pluvo dum la rikolto. Tial, kiam la ĉi-jara Suno reiris al sia pozicio ĉe la pinto de la Kresto, ni rigardis lin zorge. Ne gravus se li verŝus kelkajn larmojn en ĉi tiu momento: tio signifus, ke la pluvo dum la jaro abundos. Sed se li senbride plorkrius, tio estus tre malbona signo.

La Suno staris ĉe la pinto de la Kresto, alte tenante siajn torĉojn, kaj dume la malrapida batado de la tamburoj plilaŭtiĝis. La batado estis por li; neniel li povus rezisti tiun regulan ritmon. Li plonĝigis siajn torĉojn en la teron, kaj ili estingiĝis. Tiam, tre malrapide, li ekmarŝis majeste malsupren laŭ la deklivo. Samtempe, la junuloj senbrue ariĝis malantaŭ lia dorso. Eĉ la plej kuraĝa Suno povus ŝanceliĝi je la lasta momento, kaj en tiu kazo ili estos pretaj por direkti lin al lia celo. Sed ĉio funkciis glate. Sen eĉ ioma hezito nek tuŝo de malantaŭe, la Suno, tute sola, paŝis fiere en la fajron. Lia korpo tordiĝis inter la flamoj, donante lastan brilon al la vespera ĉielo, dum la suno subiris.

* * *

La tago post Belteno ĉiam ŝajnis al mi la plej teda de la tuta jaro. Post monato da preparoj kaj atendado ĉio finiĝis, kaj nun restis nenio por antaŭĝui ĝis Samono post duona jaro. Mi rigardis el la malfermita pordo kaj pensis, ke laŭdire Belteno estas la unua tago de la somero. Oni certe ne imagus tion. La vetero estis malvarma, pluva kaj griza.

Mi muelis grenon: tasko, kiun mi aparte malŝatis. Ĉe nia kabano troviĝis ankaŭ mia onklino; ŝi kaj mia patrino kune pretigis legomojn antaŭ ol hejti la fornon. La pli junajn knabinojn ili jam sendis eksteren por gardi la porkojn, kiuj fosumis en unu el la nekultivitaj kampoj. Miaj patro kaj onklo estis for ĉe la vilaĝo; ili iris por ricevi tiun porcion de la cindroj de la Suno destinitan por nia domaro. Venis al mi la penso, ke ili prefere ŝutu kelkajn cindrojn sur nian domaron anstataŭ verŝi la tutan kvanton sur la kampojn. Utilus al ni iom da sunbrilo.

Dum mi laboris, revenis al mia menso kelkaj frazoj de la konversacio, kiun mi aŭdis inter la viroj la antaŭan tagon. Ŝajnis al mi bona okazo por mencii la temon. Sed mia patrino ne estis tre klarigema.

“Ĉu mi ne jam havas sufiĉe por pripensi pro la bakado kaj la sarkado, sen ke mi ankaŭ ĝenu min pri ĉiuj stultaĵoj, kiuj okazas en la mondo? Via patro estas la homo kun tempo por tiaj aferoj.”

Mia onklino estis pli bone informita. “Tiuj filoj de Kunobelinos havis grandan kverelon, laŭ tio kion mi aŭdis. Unu el ili ĵus forlasis sian propran landon kaj transiris la maron al Romo.”

“Kia bela frateca konduto,” mia patrino komentis malŝate. “Oni tute ne imagus, ke ili naskiĝis fratoj, se oni rigardas la ameman manieron, laŭ kiu ili traktas unu la alian. Kaj kion faras ilia patro, tion mi volus scii, ke li permesas al siaj filoj kvereli kaj disputaĉi kaj forpuŝi unu la alian trans la maron?”

“De tiom da jaroj ili faras precize kion ili volas, ke ili tute ne plu pretas aŭskulti sian patron, nun kiam li maljuniĝis,” mia onklino respondis. “Sed ne tio maltrankviligas min. Mi nur demandas min, kio okazos, kiam Kunobelinos forlasos ĉi tiun vivon.”

“Tiam ili frenezos kaj furiozos kiel bovoj en kampo. Same kiel faris Kunobelinos en sia junaĝo. Estas familioj, kiuj vidos sian domaron ekbruli post jaroj da laboro, kaj la greno, kiu putros en la kampoj, kaj la bovinoj kaj ŝafoj forpelitaj ...”

Ili plutranĉis la legomojn silente. Mia patrino ekstaris. “Nu, ne utilas maltrankviliĝi pro tio, kio ne nepre okazos. Kiom da tempo vi bezonas ankoraŭ por finmueli tiun grenon, Bivana, tiel tikle kaj tuŝete kaj ludete, ke mi perdas ĉian paciencon? Vi ne faris sufiĉe por nutri mortantan kokinon. Rapidu, knabino, mi volas ekhejti la fornon.”

Mi saltetis kulposente kaj komencis frotigi la muelŝtonon kontraŭ ĝia bazo kun nova energio. Fakte, mi estis revanta. De kiam mi estis malgranda mi ĉiam aŭdis pri la mita reĝo Kunobelinos en la oriento, kiu estas fabele riĉa kaj manĝas de arĝentaj teleroj venintaj la tutan vojon el Romo. Mi apenaŭ povis imagi la vivon kiam ne plu estos la reĝo Kunobelinos.

Miaj brakoj doloris kaj la muelado ankoraŭ ne estis finita, kiam envenis mia amikino Elvisa kun siaj akvositeloj. “Ĉu vi venas ĉerpi akvon?” ŝi demandis.

“Ĉu vi preskaŭ finis?” mia patrino diris al mi. “La spiritoj protektu nin! Ĉu nur tiom vi faris? Ni malsatmortus sen ia dubo, se ni dependus de vi por niaj manĝaĵoj. Vi ne moviĝos el ĉi tiu domo ĝis mi vidos tiun poton plena je faruno.”

“Mi atendos vin,” Elvisa diris afable. Ŝi estis la filino de Alaŭnos, la frato de mia onklino, kiu loĝis sur la alia flanko de la monteto. Ŝi sufiĉe similis lin: kiel li, ŝi havis tolereman, ne tro postulan aliron al la vivo, kaj serĉis la amuzan flankon en ĉio. Foje mi demandis min, ĉu ŝi ne trovas min iom teda. Estis vere, ke ŝi kelkfoje incitiĝis, kiam mi ne komprenis unu el ŝiaj ŝercoj, sed ŝi ĉiam forgesis la aferon tuj poste.

Ni ne estis aparte intimaj kiel infanoj, ĉar mi preferis ludi kun Kaljakos, dum ŝi ĉiam impetis post siaj pli grandaj fratoj. Plenkreskante, ni nun trovis pli da komunaj interesoj, kvankam duone surprizis kaj flatis min ŝia evidenta preteco amikiĝi kun mi, kaj mi demandis min, ĉu ne temas pri eraro. Mi ne plu ĝuis la antaŭan intimecon kun mia kuzo, kiu nun pasigis sian tempon ĉefe kun aliaj samaĝaj knaboj, kaj liaj fratinoj estis amikinoj pli de Vinda ol de mi.

Spronate de la perspektivo akompani Elvisan al la rivero, mi laboris pli entuziasme, kaj baldaŭ povis montri al mia patrino monteton da grajneca bruna faruno. “Mi ne vidis vin puŝi tiun ŝtonon tiel rapide dum la tuta mateno,” estis ŝia komento. “Do, ekiru nun kaj ne restu tie la tutan tagon. Necesas sarki la hordeon, se ni ne volas kreskigi kampon da herbaĉoj.”

“Mi kaj panjo eliros frue morgaŭ matene por tranĉi alnobranĉojn,” Elvisa anoncis, dum ni marŝis malsupren, svingante niajn sitelojn. “Ĉu vi venos kun ni?”

“Mi venos,” mi promesis, “se panjo permesos. En ĉi tiu momento ŝi tiom kriaĉas, ke ŝi timigus la korvojn.”

Venis vespero antaŭ ol mi kuraĝis aludi al la temo. Neatendite, mia patrino ŝajnis sufiĉe kontenta pri la afero. “Vi havas bonan ŝancon nun, kaj vi multe lernos de la patrino de Elvisa, se vi uzos viajn okulojn. Neniu en la vilaĝo scias pli ol ŝi, kiam temas pri miksado de koloroj, kaj kiel fiksi ilin al la lano. Estu certa fari ĉion, kion ŝi diros al vi, kaj eble ŝi invitos vin alifoje.”

La patrinon de Elvisa, Svadvan, oni konis en la tuta vilaĝo pro ŝia lerteco pri tinkturado. Ŝiaj koloroj estis ĉiam aparte brilaj kaj puraj, kaj ŝi sciis, kiel fari la pli malfacilajn tinkturojn: la bluon kaj la ruĝon, kiujn la plejmulto el la homoj eĉ ne kuraĝis provi. Mi ofte vidis virinojn el la vilaĝo, kiuj pretermarŝis nian heĝon portante faskojn de jam ŝpinita lano, por ke ŝi tinkturu ilin kontraŭ kompenso de koko aŭ korbo da ovoj.

Mi pasigis la postan tagon kun Elvisa kaj Svadva en la arbaretoj apud la rivero, kie mi kun plezuro tranĉis la alnobranĉojn kaj forigis la sekigotan ŝelon. Temis pri nur la unua el multaj ekspedicioj, ĉe kiuj mi akompanis ilin tiusomere por rikolti foliojn, florojn, radikojn, berojn, ŝelojn, kaj ĉiun alian parton de planto, pri kiu oni havus esperon persvadi ĝin liberigi sian kaŝitan koloron por tinkturi lanon aŭ linon. Multajn posttagmezojn mi pasigis ĉe ilia domaro, babilante kun Elvisa dum ni tralaboris monton da ŝeloj aŭ radikoj, kiujn ni devis tranĉi en tute malgrandajn pecetojn antaŭ ol trempi ilin en pluvakvo. Se entute eblis, Svadva insistis pri pluvakvo por siaj tinkturoj, ĉar laŭ ŝi, per riverakvo ne ekzistus espero fiksi la kolorojn unuforme. Sed ŝi uzis riverakvon por la fina lavado, do estis pli simple fari la boligadon kaj trempadon ĉe la riverbordo. Elvisa kaj mi pasigis tie multajn somerajn posttagmezojn, prizorgante la fajron sub la kaldrono por ke la kolora miksaĵo daŭre boletu je la ĝusta intenseco.

Kompreneble, mi jam konis la plejmulton el la pli uzataj tinkturplantoj – la virinoj de mia vilaĝo fieris pri sia kapablo produkti kolorajn teksaĵojn kun desegnoj de strioj kaj kvadratoj – sed Svadva havis fundon da sekretaj scioj, kiu superis ĉion, kion mi akiris de mia patrino. Ŝi povis diri, kiun planton oni plej verŝajne trovos en la ombro de difinita arbo, kiujn oni prefere pluku en la frua mateno aŭ dum la malkreska fazo de la luno, kiun oni tranĉu nur per osta tranĉilo. Nur flarante la kaldronon, ŝi povis taksi kiam venis la momento por kirli ĝin aŭ por aldoni kelkajn manplenojn da brano aŭ da kalko pulvorigita.

La kapabloj de Svadva fascinis min, kaj baldaŭ mia ĉefa deziro estis iĝi same lerta kiel ŝi pri la produktado de tinkturoj. Sed mi vidis, ke ŝi scias multe pli ol ŝi pretas malkaŝi al mi. Kiam ŝi plukis difinitajn plantojn, mi kelkfoje rimarkis, ke ŝi murmuras sorĉon subvoĉe. Ne konante ŝiajn sorĉojn, mi sciis, ke mi havas neniun esperon akiri kompareblan lertecon. Mi povis diveni la celon de la sorĉoj, ĉar ankaŭ mi konis plurajn, kiujn mi lernis de mia patrino. Ni ripetis ilin kiam ni lasis la paston por pufiĝi aŭ la bieron por fermenti. Sed tiuj estos senutilaj por la tinkturoj. Mi sciis, ke Svadva certe transdonis siajn sorĉojn al Elvisa, kaj plurfoje mi rimarkis Elvisan murmuri ion dum ni kune rikoltis plantojn. Mi estis tentata alproksimiĝi por subaŭskulti la vortojn, sed mi sciis, ke se mi faros tion, ili ne plu invitos min. Ne estis kialo por supozi, ke Svadva kaj Elvisa estos pretaj dividi kun mi siajn sekretojn.

Dum ni vagis ekstere, ni ofte renkontis vilaĝanojn, kiuj serĉis herbojn aŭ fungojn, aŭ plantojn por fari tinkturojn, same kiel ni. Foje ni vidis Dumnovalon en la malproksimo, kiu murmuris subvoĉe dum li serĉis sub la heĝoj, sed ni ĉiam zorge evitis lin. Estis konsilinde ne tro interesiĝi pri la radikoj kaj floroj, kiujn li bezonis por siaj miksaĵoj, kaj kompreneble liaj sorĉoj estis eĉ pli sekretaj ol tiuj de Svadva. Morimanos havis rakonton pri homo, kiu ŝtelrigardis druidon, esperante malkovri liajn magiaĵojn. La druido rimarkis nenion, sed plurikoltis plantojn kaj distranĉis ilin kaj boligis ilin super la fajro; dum la tuta tempo la viro restis kaŝita malantaŭ arbo por rigardi kaj aŭskulti. Subite venis birdeto, kiu eksidis sur la ŝultro de la druido kaj parolis en lian orelon. La druido ne levis siajn okulojn, sed plukirlis la kaldronon. Dum li kirlis, li diris klarvoĉe, “Neniu homo havas okulojn por vidi tion, kion mi tenas en la mano.” Tiam la viro en sia kaŝejo falis, kaj kiam li vekiĝis, li troviĝis sur la herbo, kaj li estis komplete blinda.

Dum tiuj posttagmezoj, kiujn mi pasigis kun Elvisa apud la rivero por prizorgi la boletantan tinkturaĵon, ni ofte vidis la frenezan Dumnan, kiu vadis en la malprofunda akvo kun alte kroĉita jupo por rikolti junkojn. Kiam ni estis solaj, ni ŝajnigis ne rimarki ŝin; oni neniam sciis, kiajn strangaĵojn ŝi diros aŭ faros. Sed se Svadva ĉeestis, ŝi ĉiam salutis Dumnan per ĝentila tono. Tiam Dumna respondis per sia raspa voĉo kaj plej ofte venis al la bordo por alparoli nin. Elvisa kaj mi moviĝetis malkontente, kiam ni vidis ŝin alproksimiĝi. Ni sciis, ke ŝi alparolos nin per duonkompreneblaj demandoj, kiujn ni ne povos respondi, kaj ke ŝi ridos moke, dum ni senespere serĉos taŭgan reagon. Poste ŝi prezentos al ni po unu floron per ceremonia gesto, dirante konfuzan frazon, kiu ŝajnos implici, ke ŝia donaco havas ian profundan, kaŝitan signifon. Se tio efektive okazis, ni ĉiam dankis ŝin ĝentile kaj akceptis la florojn, kiujn ni fiksis tra la maldelikata ŝtofo de niaj vestoj por esprimi nian kontenton pro la donaco.

Unu fojon, anstataŭ florojn Dumna donis al ni tute malgrandajn, sed perfektajn, korbetojn. Mi konservis la mian tre longe. Ĝi estis tro malgranda por havi iun ajn praktikan utilon, sed mi metis en ĝin kelkajn specialajn objektojn kaj amuletojn, kiujn mi akiris dum la jaroj: blankan ŝtonon preskaŭ en la formo de apro; brile bluan plumon, kiun mi iam trovis apud la rivero; lignopecon kun krude ĉizita vizaĝo supre, kiun donis al mi mia frato Atepilos.

Neniu en nia vilaĝo faris pli belajn korbojn ol Dumna, kaj ŝi estis preta fordonaci ilin kontraŭ unu pano aŭ kelkaj ovoj. Kiam ni estis apud la rivero, Elvisa kaj mi ofte vidis ŝin ordigadi junkojn en faskojn laŭ longeco kaj dikeco, antaŭ ol dismeti ilin por sekiĝi sub la suno. Dumna dediĉis nenecesan kvanton da tempo al ĉi tiu agado. Ŝi prenis ĉiun junkon laŭvice, ekzamenis ĝin nekredeble detale, tiam komparis ĝin kun ĉiu unuopa fasko de jam pretigitaj junkoj, por decidi, kie ĝi plej taŭge aliĝu. Ŝi kapablis malŝpari plenan matenon por pene kompletigi tiun senutilan taskon kun persisto formika. Sed eble ne temis pri tute vana laboro, ĉar la rezultoj certe ŝajnis pravigi la atenton, kiun ŝi dediĉis al sia tasko. Korbo farita de Dumna estis tuj rekonebla: ĝi estis perfekte prilaborita kun la tranĉitaj finaĵoj de la junkoj belorde aranĝitaj.

En la komenco ne ĝenis mian patrinon la fakto, ke mi pasigas tiom da tempo kun Elvisa kaj Svadva. En la daŭro de la somero, tamen, kiam mi ofte malaperis dum plenaj tagoj, ŝi komencis grumbli. “Ĉe la familio de Elvisa vi devus loĝi, anstataŭ ĉe ni. Mi ne vidas vin inter sunleviĝo kaj la malluma nokto, kaj se mi serĉas iun por manĝigi la porkojn aŭ forpeli la ŝafojn el la hordeo, la bebo estas pli utila ol vi. Ĉu ne troviĝas sufiĉe por fari ĉi tie, sen ke vi ĉiam forkuru kun via kapo plena je ŝtofoj kaj koloroj? Kial vi ne finas vian teksaĵon, kiu pendas jam tutan monaton en la kadro, anstataŭ reveni ĉi tien, ĉu frue, ĉu malfrue, kun la manoj makulitaj verde aŭ la manoj makulitaj flave?” Sed malgraŭ siaj plendoj, ŝi ŝajnis kontenta pri miaj novaj scioj. Kondiĉe ke mi finis miajn proprajn taskojn en la mateno, ŝi kutime permesis, ke mi kuru al la domaro de Elvisa post la tagmezo.

Mi tamen havis dubojn, kiel ŝi reagos, kiam Svadva proponis, ke mi akompanu ilin al la arbaro por serĉi difinitajn ŝelojn kaj likenojn, kiujn ŝi bezonis. La invito neimageble entuziasmigis min; mi tre malofte iris tiel malproksimen, kaj la arbaro troviĝis eĉ preter la domaro de Dumnovalos. Kutime, mi iris tien nur en la aŭtuno, kiam ĉiuj infanoj iris dum pluraj sinsekvaj tagoj por rikolti nuksojn kaj berojn, kaj glanojn por la porkoj. Ĉiam plaĉegis al ni tiuj malmultaj tagoj, kiuj tiel ekscite interrompis nian ĉiutagan rutinon. Sed iri meze de la somero estis plezuro tute neatendita.

Fakte, mia patrino ŝajnis sufiĉe kontenta pri mia bonŝanco. “Vi vere multe helpis la patrinon de Elvisa, kaj ŝi evidente trovas vin utila, alie ŝi ne invitus vin kuniri,” ŝi diris. “Estas bedaŭrinde, ke ŝi ne vidas vian malkontentan mienon, kiam mi petas vin forigi poton de la fajro aŭ leviĝi de via loko por kirli la supon. Sed nun atentu: estu certa resti tute proksime al ŝi kiam vi trairos la arbaron, kaj ne forvagu laŭ fremdaj vojoj.”

Mi sciis pri kio ŝi pensas, kompreneble. Ni evitis paroli pri la Malbona Loko. Fakte, mi jam iris tien unu-du fojojn por apartaj oferoj kiam mi estis pli juna, kaj mi havis malklaran memoron pri timigegaj duonformitaj figuroj kaj montoj da homaj kranioj. Estis tie ankaŭ aliaj aferoj, ne aferoj videblaj: potencaj fortoj kiuj ŝvebis super la ejo kiel malhelaj nuboj. Laŭ mia imago, neniu besto aŭ birdo loĝas tie, kaj la herbo estas ŝlima kaj nigriĝinta. Eĉ Dumnovalos kuraĝis viziti la Lokon nur en la fiksitaj tagoj aŭ je difinitaj apartaj okazaĵoj. Se mi restos kun Svadva, tamen, ne estus kialo por ke mi troviĝu en tiu parto de la arbaro. Neniu normala homo volus vagi al tiuj vojoj, kie eĉ la arboj malice erarigus ŝin.

La cetera parto de la arbaro estis tute malsimila. Ĝi estis donema kaj amika; ĝi ĉiam montris sian bonvolon al la homoj de mia vilaĝo kaj provizis nin per ĉio, kion ni bezonis. Kondiĉe ke mi aliros ĝin kun la ĝusta respekto, mi estos tie sekura kiel en la brakoj de mia patrino.

Ni ekiris frumatene en tago, kiu promesis poste iĝi bela kaj somereca. La suno ankoraŭ ne estis plene altiĝinta kiam ni atingis la randon de la arbaro. Baldaŭ ni povis vagi tra la longa herbo de multenombraj maldensejoj, varmigante nin sub la suno, dum insektoj zumis kaj papilioj flirtis super la floroj en la brila lumo. Mia ĉiutaga vivo ŝajnis malproksima, kaj la penso pri mia domaro ŝvebis antaŭ mi kvazaŭ mi memorus ion el alia vivo. La bruetoj de la kampoj ne atingis min ĉi tie, kaj mi aŭdis nur la pepadon de birdoj, la susuradon de folioj, foje la vokon de strigo, subitan agitiĝon sub la arbustaro, aŭ la krakon de rompita branĉo ie en la malproksimo. Eble tiuj malmultaj tagoj, en kiuj ankoraŭ netuŝite de konscio pri la estonteco mi plenigis mian korbon per ŝeloj kaj likenoj, branĉetoj kaj folioj, estis la plej feliĉaj, kiujn mi iam ajn spertis.

* * *

Kvankam mi apenaŭ interesiĝis pri tiaj aferoj, estis maleble ne konstati, ke en la granda mondo ekster nia vilaĝo okazas ŝanĝoj. Estis nun evidente, ke Kunobelinos estas mortanta, sed eĉ lia ŝvelinta reĝlando ne sufiĉos por kontentigi ĉiujn liajn filojn. Li havis kvar aŭ kvin, sen kalkuli tiun, kiu iris al Romo. Estis sufiĉe verŝajne, ke iuj el ili direktos sian atenton al apudaj teritorioj, ĉiu kun la espero gajni sian propran reĝlandon. Sed la filoj de Kunobelinos troviĝis malproksime en la oriento, kaj estis malfacile imagi, ke tiaj aferoj rekte tuŝos nin.

Precize nun okazis ekscita nova evoluo en mia persona situacio. Elvisa venis serĉi min en tago de malfrua somero, kaj ni kune portis niajn sitelojn malsupren al la rivero. Mi vidis, ke ŝi volas diri al mi ion, sed necesis atendi ĝis ni pasis la izolitan spindelarbon[6], kiu kreskis apud la vojeto. Ni ĉiam suspektis ĝin pri malbona volo kaj atentis por ne ofendi ĝin, tamen ni preferis ne diskuti niajn sekretojn en ĝia proksimeco. Elvisa atendis ĝis ŝi estis certa, ke niaj voĉoj ne plu atingas la arbon, kaj tuj diris, “Ĉu vi ne opinias, ke mia frato estas bela viro?”

Mi estis konsternita, sed ankoraŭ ne certa, ĉu la demando signifas tion, kion mi suspektas. “Kiu frato?” mi demandis singarde.

“Pri kiu frato mi parolu nun?” ŝi respondis senpacience. “Belinos.”

“Mi apenaŭ vidis lin, krom kiam mi restas malfrue ĉe vi kaj li revenas de la kampoj.” Tio ne estis absolute vera. Malantaŭ la kabano de Elvisa estis puto da urino, kiun Svadva uzis por fiksi siajn tinkturojn. Unu fojon mi iris malantaŭen kaj trovis lin, kiu staris tie kun larĝe malfermitaj kruroj por pisi en la puton. Mi tute konfuziĝis kaj forkuris tuj, sed ne antaŭ ol kapti la malafablan rigardeton, kiun li pafis al mi.

Elvisa kaj mi plumarŝis en silento dum kelkaj minutoj, tiam ŝi diris, “Mi aŭdis panjon diri al mia patro, ke vi havas lertan manon je la tinkturoj. Ŝi diris, ke vi estus bona bofilino.”

Mi ne respondis tuj; mia menso estis tro okupata pro ĉio implicita en ŝiaj vortoj. Kompreneble mi sciis, ke mi devos edziniĝi post kelkaj jaroj, sed ĉiufoje kiam venis al mi tiu penso, mi forpelis ĝin. Mi ne volis ekloĝi en la domaro de alia familio, sub la rego de bopatrino, kaj eble tiel malproksime de mia propra familio, ke mi vidos ilin nur je Belteno. Sed se mi nepre devos edziniĝi, mi ne povis imagi pli bonan solvon ol aliĝi al la familio de Elvisa. Ne estus kvazaŭ mi ekloĝus ĉe nekonatoj, kaj ilia domaro estis tiel proksima, ke mi povus viziti mian familion ĉiutage, se mi dezirus. Sed por mi la plej grava afero, kaj la unua kiu trafis min, estis tio: ke se mi iĝos la bofilino de Svadva, certe ŝi dividos kun mi ĉiujn siajn sekretojn. Kiam temis pri Belinos, mi malmulton sciis pri li: nur ke li estas alta kaj maldika kun aknoj sur la vizaĝo. Krom tiu embarasa renkontiĝo ĉe la urinputo, mi neniam entute pripensis lin ĝis tiu momento.

“Nu, ĉu vi staros tiel la tutan tagon, kun la okuloj fiksitaj al via sitelo?” demandis Elvisa. “Mi diras al vi, ke estas vera bonŝanco. Vi povos veni loĝi ĉe ni. Kaj se vi kraĉus el la pordo, vi trafus vian propran domaron. Li estas trankvila kaj silentema, mia frato Belinos; li ne estos ĉiam ĝenanta kaj muĝanta, kiel faras kelkaj edzoj.”

“Jes, sed ankaŭ vi edziniĝos tre baldaŭ kaj transloĝiĝos al alia familio. Kaj tiam malgrandan plezuron vi donos al mi kiel bofratino.” Sed malgraŭ miaj protestoj, mi estis jam tute konvinkita. Elvisa kaj mi ŝercis kaj ridis dum ni plenigis niajn sitelojn.

Dum ni interparolis ekscite, surprizis nin vidi mian fraton Atepilon, kiu glitis malsupren laŭ la vojeto de la vilaĝo. Li mansvingis al ni, kaj baldaŭ alvenis ĉe la alia bordo de la rivero. “Venu al la domo,” li diris, dum li saltis trans la riveron per la ŝtonegoj. “Estas novaĵoj.”

Ni sekvis lin supren kiel eble plej rapide, kun la pezaj siteloj kiuj frapadis kontraŭ niaj kruroj. Alveninte ĉe la domaro, ni trovis ke ĉiuj parolas samtempe. Ŝajnis, ke Karatakos, la filo de Kunobelinos, kondukis armeon en la reĝlandon de la Dobonoj, tuj norde de nia lando. Mia patrino grumblis kolere dum ŝi kirlis grandan kaldronon. “Ĉu mi ne jam antaŭvidis ĉi tiajn afliktojn, kun tiom da junuloj kiuj diskuras svingante glavojn kaj svingante lancojn, tiel kverelaĉaj kaj kriaĉaj, ke ili timigas eĉ la spiritojn? Ilia patro ankoraŭ ne forlasis ĉi tiun vivon, kaj jam la ĝenoj komenciĝas. Ekzistas homoj, kiuj ne eltenas vidi la aliajn ĝui trankvilan vivon, sed tuj volas detrui kaj distreti iliajn kampojn.”

Intertempe, miaj patro kaj onklo strebis eltiri pliajn informojn el Atepilos. Ŝajne li ricevis la novaĵojn de Isarninos, la kuzo de mia patrino, kiu aŭdis ĝin en la kabano de Katumandos la antaŭan vesperon. Sed ne plu restis multo por rakonti. Almenaŭ duona monato jam pasis de kiam la armeo eniris la landon de la Dobonoj, sed ankoraŭ ne alvenis sciigoj pri la sekvo. Atepilos sciis nur, ke kelkaj vilaĝoj jam cedis al la invadintoj, dum en aliaj regionoj oni forte rezistas.

Baldaŭ nia najbaro Alaŭnos alvenis por pludiskuti la aferon kun miaj patro kaj onklo. Ili longe staris kune en la mezo de la kabano, en la preciza loko kie ili pleje malhelpis mian patrinon dum ŝi provis kuiri.

“Tiuj filaĉoj de Kunobelinos troigis ĉi-foje,” mia onklo diris. “Ili kuŝis la tutan vivon sur molaj plumoj, plenigante la faŭkon per roma vino, kaj nun ili kredas, ke ili triumfos super la Dobonoj. Kiam ili aŭdos la lancojn sibli preter iliaj oreloj, ili grakos kaj disflugos kiel timigitaj kokinoj.”

“Ne pro roma vino viro perdas sian forton,” Alaŭnos diris. “Karatakos estas same brava kiel iu ajn militisto en nia lando, kaj mi neniam aŭdis, ke mankas al li kuraĝo. Li diskurigos la Dobonojn sen ia ajn ĝeno. Kaj cetere, ĉu ne temis pri la reĝo de la Dobonoj, kiu fordonacis sian glavon kontraŭ vazo da vino kaj malgranda arĝenta bovleto el trans la maro?”

“Kion vi havas kontraŭ la Dobonoj,” mia patro demandis Alaŭnon, “kiuj estis sufiĉe bonaj najbaroj en ĉi tiuj jaroj, kaj loĝas trankvile trans la montetoj sen entute ĝeni nin?”

Alaŭnos ignoris tiun demandon. “Estas tro frue por aŭdi, kiel la afero finiĝis,” li diris. “La novaĵoj vojaĝos ankoraŭ duonmonaton antaŭ ol atingi nin.”

Finfine mia patrino sukcesis puŝi ilin ekster la pordon, kaj ili reiris al la kampoj, plu laŭte diskutante.

Dum la postaj tagoj, la viroj pasigis sufiĉe da tempo ĉe la herbejo, parte por repoluri siajn batallertojn, sed ĉefe por teni pretan orelon por kapti la lastajn novaĵojn. Komence ŝajnis ke la armeo de Karatakos superos niajn najbarojn; ĝi sukcesis kapti grandan regionon en la orienta kaj centra partoj de la reĝlando. Poste ni aŭdis, ke oni haltigis ĝian antaŭenpuŝon. La Dobonoj plutenis la nordan kaj sudan partojn de la reĝlando, sed mankis al ili sufiĉa forto por peli la invadintojn for el la centra regiono kaj reen al ilia propra lando. Laŭ nia vidpunkto, tio signifis, ke almenaŭ provizore la situacio restas trankvila. La strio, kiu tuŝis la teritorion de nia popolo, restis en la manoj de la Dobonoj. Kaj mi, intertempe, havis multe pli interesajn aferojn por okupi mian menson.

Iun posttagmezon, mia patrino sendis min malsupren al la herbejo kun kelkaj manĝaĵoj por la viroj. Revenante, mi vidis homon antaŭ mi sur la vojo. Estis Belinos. Li marŝis tiel malrapide, ke mi ne povis ne atingi lin. Mi intencis tuj preterpasi, sed li salutis min, kaj mi komprenis, ke ĝuste min li atendis. Mi resalutis, provante ne ruĝiĝi, kaj ni plupromenis kune. Mi estis kontenta, ke ne ĉeestas Elvisa, alie mi certe eksplodus pro nerva ridado.

“Troviĝas amaso da homoj ĉe la herbejo nuntempe,” li diris post iom da tempo.

Mi konsentis kaj trakribris mian cerbon, serĉante plian frazon por aldoni. “Mi ĵus portis malgrandan korbon da manĝaĵoj al mia patro,” estis la respondo, kiun mi finfine sukcesis elpensi.

Ni plupromenis iomete, ĝis li diris, “Nu, mi devas hasti.” Mi salutis lin kun sento de liberiĝo, kaj li returnis sin al la herbejo.

Mi saltis kaj kuris la tutan vojon ĝis mia hejmo, kantante kaj babilante al mi mem. Mi senpacience atendis la momenton, kiam mi povos rakonti ĉion al Elvisa. Efektive li estis tre maldika, kaj liaj oreloj tro multe elstaris, sed li havis afablan, amikeman mienon. Liaj aknoj, kiuj antaŭe iom mallogis min, iel ne plu gravis.

Ne longe post tiu renkontiĝo alvenis la novaĵo, kiun ni atendis de tiom da tempo: la reĝo Kunobelinos mortis. Mi komencis kompreni kun maltrankvilo, kiom mia persona feliĉo dependas de eksteraj faktoroj. Tiel ofte mi aŭdis la virojn diskuti, kion faros la filoj de Kunobelinos, kiam li ne plu ĉeestos por reteni ilin, kaj la invado de la dobona reĝlando ŝajnis antaŭaverto de tio, kion ni povos atendi. Antaŭ mallonga tempo, mi senpacience sopiris novajn, pasiajn spertojn: danĝeron kaj batalojn. Sed nun mi komencis kompreni la malentuziasmon de mia patrino pri tiaj aferoj. En la momento, kiam mia vivo ŝajnis ekmarŝi laŭ nova kaj plene kontentiga direkto, io ekokazis, kio certe povus devojigi ĝin al tute alia trako. Mi estis ankoraŭ multe tro juna por edziniĝi; necesis atendi almenaŭ tri pliajn jarojn. Multo povos okazi dum tiu tempo, precipe nun kiam la filoj de Kunobelinos ĉirkaŭvagas kaj flaretas kiel ĉashundoj, ĉiu serĉante la spuron, kiu kondukos al ekposedo de la propra teritorio.

Frue en la aŭtuno, mia patro revenis de la herbejo kun maltrankviliga novaĵo. Laŭŝajne ne sufiĉis al Karatakos granda peco el la teritorio de la Dobonoj; li nun kondukis armeon ankaŭ en la reĝlandon de Verika. Kvankam Karatakos neniel povis esti konsiderata amiko de nia popolo, tamen mi sciis, ke la viroj admiras lin; certe mi ofte aŭdis ilin diskuti liajn meritojn. Ili trovis lin kuraĝa kaj militema, kaj konsideris lin subtenanto de la tradicioj de sia popolo. Ankaŭ Kunobelinos estis tia en sia junaĝo, antaŭ ol li cedis al la plezuroj de la facila vivo kaj al la fluo de luksaĵoj el Romo.

Aliflanke, mi neniam aŭdis bonan komenton pri Verika, kies reĝlando tuŝis la teritorion de mia popolo en la orienta flanko. Li ĉiam subiĝis al la deziroj de Romo, kaj ĉiuj konsentis, ke nur tial li sukcesis teni la potencon dum tiom da jaroj. Perdinte sian junaĝan impulsiĝemon, Kunobelinos preferis lasi lin en paco ol riski inciti la romanojn. Sed tia prudenta politiko apenaŭ taŭgus por batalema juna militisto kia Karatakos. Ĉe mia popolo, ni admiris aŭdacan, senhezitan konduton, ne timeman kalkuladon de sekvoj.

Ne longe poste alvenis la informo, kiun ĉiuj atendis: la reĝlando de Verika falis al Karatakos. Verika eĉ ne provis kontraŭstari lin. La unuopaj vilaĝoj devis mem pripensi sian defendon, kaj tuj kiam evidentiĝis, kiel la afero finiĝos, Verika malaperis.

Neniu sciis, kien li iris, sed abundis onidiroj, laŭ kiuj li jam troviĝas sur la vojo al Romo. Tamen, malpli interesis nin Verika ol la demando, kion Karatakos faros nun. Almenaŭ provizore, li ŝajnis kontentiĝi per la reĝlando de Verika, sed estis malverŝajne, ke li haltos tie. Plia movo portos lin al nia propra lando. La viroj komencis pasigi eĉ pli da tempo ĉe la herbejo, kaj estis iom da diskutado pri tio, ĉu oni konstruu kroman remparon ĉirkaŭ la vilaĝo.

* * *

En posttagmezo mallonge antaŭ Samono, mia patro venis hejmen de la kampoj kun la informo, ke Alaŭnos kaj liaj fratoj venos ĉe nin la postan vesperon. La pretigado okupis min kaj mian patrinon dum la tuta sekvonta tago. Vindan ni sendis kun korbo da ovoj pli supren laŭ la rivero al familio, kiu bredis abelojn. Ilia domaro ne estis aparte proksima, kaj iri tien kaj reen postulis tutan matenon. Sed Vinda estis kontenta pri la komisio, kvankam pluvis. Estis pli amuze promeni tien ol helpi min kaj mian patrinon ŝanĝi la pajlon interne de nia kabano, kaj ni bone sciis, ke ŝi certe kaptos la okazon por sufiĉe leki la mielon dum la reveno.

Dum la posttagmezo ni bakis mielkukojn, kiujn ni kutime faris nur por festoj. Intertempe ni varmigis grandan kaldronon da akvo super la fajro, kaj poste mia patrino helpis min lavi miajn harojn per herba miksaĵo. Sekiginte miajn harojn apud la fajro kaj kombinte ilin, mi surmetis mian bonan robon.

Mia patro revenis frue de la kampoj, tute tratrempite. Mia patrino tuj proponis al li tason da biero kaj pretan manĝon. Post la manĝo, ŝi sendis min kaj Vindan al la kabano de mia onklino trans la korto. La pluvo intertempe iom malpliiĝis sed ne komplete ĉesis, do ni transkuris rapide; mi aparte atentis por ne makuli mian robon per koto.

Tuj kiam ni eniris la alian kabanon, miaj gekuzoj ekkaptis Vindan, kaj ĉiuj komencis flustri kaj ridaĉi inter si. Mi sentis min sufiĉe idiota, kaj pasigis la tempon per ne tre konvinka provo helpi mian onklinon kardi lanon ĉe la fajrolumo.

Miaj gekuzoj kaj Vinda konstante rigardis eksteren, por vidi kio okazas trans la korto. “Jen Alaŭnos nun, kun felo da biero sub la brako. Li venas kun siaj du fratoj kaj la koramanto de Bivanjo. Kian vizaĝplenon da aknoj tiu havas, kaj sufiĉe grandajn orelojn por envolvi vin ambaŭ dum la malvarmaj, longaj noktoj de la vintro. Kian belan rason de infanoj produktos Binjo, aknulojn kun svingiĝantaj oreloj!”

Mi sentis mian vizaĝon varmiĝi. “Ho, ne ĝenu min per via bruo!” mi diris.

“Tenu viajn langojn nun, kaj lasu Bivanan en paco,” mia onklino riproĉis ilin. Ŝi forsendis ilin de la pordo kaj malsuprentiris la felan klapon. “Ŝi havas pli gravajn aferojn ol viajn stultaĵojn por pripensi ĉi-nokte.”

Finfine eniris mia patrino por diri, ke oni vokas min. Ekstere, la pluveto jam pasis, sed la malvarma aero tranĉis min ĝisoste. La ĉielo estis komplete sennuba kaj en ĝi brilis sennombraj steloj. “Ĉiuj homoj komplimentas min pro mia admirinda filino,” ŝi diris, dum ni transiris al nia kabano. “Levu vian kapon alte kaj fiere, kiam vi eniros.”

Per la malforta lumo en nia kabano, mi vidis ĉiujn turni sin por rigardi mian alvenon. Mia patro venis al mi kaj gvidis min permane al Alaŭnos kaj Belinos, kiuj sidis kun krucitaj kruroj sur hundofeloj en la plej bona loko proksime al la fajro. Mi sidiĝis apude dum mia patro klarigis al mi la kondiĉojn. Ili pagos du melkobovinojn kaj konstruos por mi kaj Belinos novan kabanon ĉe la domaro de Alaŭnos. Laŭ la kutimo, la pagon oni transdonos kiam ni geedziĝos post kvar jaroj. Intertempe mi laboros regule por Svadva, kaj ŝi ekinstruos al mi la sekretojn de sia metio.

Tiam la viroj pasigis inter si la bieron, kaj mi iris sidiĝi apud mia patrino. Mi vidis, ke ŝi estas tre kontenta. “Alportu la mielkukojn,” ŝi diris, “kaj mi diros al ĉiuj ke vi faris ilin per la propraj manoj. Ili komprenos, ke ili ne forĵetis la pagon kontraŭ iu ajn knabino, kiun oni facile trovus plektantan junkojn apud la rivero.”

Kiel kutime, la viroj diskutis Karatakon. Estis jam malfrue en la jaro, kaj se li intencas eniri nian teritorion, plej verŝajne li atendos ĝis post la vintro. Ilia interparolado vekis en mi malagrablajn pensojn, kiuj subfosis mian feliĉon. Mi provis forpuŝi la maltrankviligan senton. Finfine, niaj militistoj ja estis famaj pro sia kuraĝo, kaj cetere, estis tute ne certe, ke Karatakos vere intencas invadi nian landon. Mia patro opiniis, ke ne, kaj mi ne dubis, ke li pravas. Sed mi tiom deziris scii kun certeco. Ĝis lastatempe, niaj vivoj ŝajnis tiel seninteresaj kaj rutinaj. Nun, eĉ la venontajn monatojn kaŝis netravidebla vualo.

* * *

Tiun vintron, la unuan fojon en generacio, okazis rabatako. La rabistoj venis nokte, kaj atakis grupon de sendefendaj domaroj malsupre de la vilaĝo laŭ la rivero.

Du el la domaranoj estis mortigitaj; iliajn senkapajn kadavrojn oni trovis la postan tagon. Sed la plejmulto el la loĝantoj, se ne mencii la bovinojn kaj aliajn bestojn, estis tutsimple malaperintaj.

Neniu spuro restis por klarigi la devenon de la rabintoj, sed neniu eĉ dubetis, ke ili venis de Lugos-kresto. Tiu estis la plej granda kaj potenca el la tri pli malproksimaj vilaĝoj laŭ la rivero. Ŝajnis strange, tamen, ke post tiom da jaroj ili subite decidis revivigi tiun antikvan malamikecon. La antaŭa somero ja estis sufiĉe bona kun kontentiga rikolto, kaj ni ne ricevis raportojn pri bovinmalsano aŭ aliaj problemoj, kiaj eventuale decidigus ilin kompensi siajn malgajnojn alimaniere.

Tuj kiam la novaĵo atingis nian domaron, la viroj ekkaptis siajn armilojn kaj formarŝis. Urĝajn mesaĝojn oni jam sendis al la najbaraj vilaĝoj, kaj dum la tuta mateno ni vidis senĉesan fluon de armitaj viroj, kiuj grimpis la deklivojn fronte al nia domaro ĝis la vilaĝo. Vinda kaj miaj pli junaj gekuzoj diskuris en stato de freneza ekscito, kaj hakegis per bastonoj ĉion, kion ili trovis, dum mia patrino plufaris la domtaskojn kun multaj malbonvolaj komentoj. Eĉ mia pacema onklino kriis malbenojn kontraŭ tiuj monstroj, kiuj detruis sendefendan familion. Unu el la malaperintaj virinoj estis la fratino de ŝia bofratino.

Mi estis riparanta korbon kiam la novaĵo alvenis, sed nun mi apenaŭ plu komprenis, kion mi faras. Estis maleble koncentriĝi pri mia laboro, kaj mi nur plektadis la junkojn tra miaj fingroj dum mi pripensis tion, kio okazis ĉe la malfeliĉa domaro. Miaj iamaj heroaj fantazioj jam komplete forvaporiĝis. Mi konsideris tion pura bonŝanco, ke la rabintoj ne atingis nian monteton.

Unu el la malaperintoj estis Melikja, junulino de proksimume mia aĝo. Ŝi estis unu el la grupo kun kiu mi kaj Elvisa sidis je Belteno. Efektive mi ne konsideris ŝin aparta amikino; mi ne sufiĉe ofte renkontis ŝin por tio. Tamen mi ja konis kaj ŝatis ŝin, kaj nun mi apenaŭ povis kredi, ke vere trafis ŝin sorto tiel terura. Estus pli facile akcepti la aferon, se ŝi estus mortinta pro malsano. Tio ja kelkfoje okazis al knabinoj de mia aĝo, kaj estis pli facile adaptiĝi al ĝi, precipe se oni jam ricevis antaŭaverton.

Sed tre verŝajne Melikja vivas ankoraŭ. Ili ne forportus ŝin nur por mortigi ŝin. Krom – la ideo trafis min kun hororo – se ili intencas oferi ŝin. Tiel oni ofte traktas kaptitojn. Kompreneble, estis ankaŭ eble, ke ili simple tenos ŝin kiel sklavon. En tiu kazo, ne estos malfacile por ŝi eskapi, kiam la situacio retrankviliĝos, kaj tiam duonmatena promenado reportos ŝin hejmen. Lugos-kresto ne estis malproksima.

Sed ekzistis ankaŭ alia ebleco. En la malnova tempo, kiam rabatakoj estis pli kutimaj, oni ofte vendis gekaptitojn al komercistoj, kiuj tute forportis ilin, eventuale al la orientaj reĝlandoj, aŭ eĉ trans la maron al Gaŭlujo, aŭ al Romo mem. Mi ne povis liberigi min de tiu lasta ideo. Mi imagis Melikjan alveni en Romo, en tiu ŝtona loko kie vidiĝas nek arbo nek herbero, por ke oni vendu ŝin kiel sklavon aŭ manĝigu ŝin al iu el tiuj monstraj bestoj. Necesis memorigi min, ke plej verŝajne ili simple tenos ŝin en Lugos-kresto, ĝis iun belan matenon ŝi reaperos, promenante inter la montetoj. Mi devis tamen konfesi, ke mi iugrade seniluziiĝus, se tio okazus. La pasiaj scenoj, kiujn mi kreis en mia imago, ja tiklis mian fantazion, kaj mi bedaŭrus malhavi ilin.

La viroj revenis antaŭ ol mallumiĝis. Ili rakontis, ke ili perdis plurajn anojn de sia kompanio: ĉefe el la aliaj tri vilaĝoj, sed mortis ankaŭ du el nia propra vilaĝo. Temis pri Visumarkos: maldika, silentema homo, kiu estis ano de la militistaro de Katumandos; kaj Katarnos, porkobredisto el domaro pli supre laŭ la rivero. La Lugosanoj, kiel oni povus imagi, antaŭvidis la alvenon de la kontraŭekspedicio, kaj rifuĝis interne de sia vilaĝo. Niaj homoj mortis en rekta sturmatako: senespera entrepreno, nepre malsukcesonta. La vilaĝo de Lugos estis bone lokita sur kruta monteto, kaj ĉirkaŭis ĝin alta remparo. Tamen, post la insulto al nia popolo, rekta sturmatako estis la sola akceptebla reago, kiom ajn ĝi kostus. En tia situacio, oni rigardus nur kun malestimo tian homon, kia paŭzus por taksi siajn ŝancojn.

Niaj homoj almenaŭ sukcesis detrui kelkajn el la apudaj domaroj, kvankam ili reportis nenion havindan. Kiel antaŭvideble, la brutojn kaj ĉiujn aliajn valoraĵojn oni jam pelis internen de la remparo antaŭ ol ili alvenis. Ĝenerale necesis agnoski, ke la kontraŭekspedicio ne estis aparte sukcesa, sed almenaŭ ĝi montris, ke ĉiu atako estos tuj venĝita.

Kaj ili reportis unu kaptiton: junan virinon. Mi ne scias, kial ŝi troviĝis ekster la remparo. La problemo estis tio, ke kaptinte ŝin, neniu sciis, kion fari pri ŝi. Iuj sugestis, ke Katumandos kaj Rigandrika tenu ŝin kiel sklavon, sed montriĝis, ke tiu ideo ne aparte entuziasmigas Rigandrikan. Finfine, oni donis ŝin al unu el la militistoj, kies edzino mortis lastatempe. Tiu postlasis al li kvar infanojn, sen kalkuli tiun, kiu mortis je la nasko, kaj li bezonis iun por prizorgi ilin kaj por estri lian hejmon.

Tasgjon kaj mi ekiris la sekvontan posttagmezon kun niaj gekuzoj por viziti la domaron, kiu estis celo de la rabatako. Ne estis multo por vidi, kiam ni alvenis. La konstruaĵoj restis sendifektaj, kaj ni seniluziiĝis, ke ili montras tiel malmultajn postsignojn de la dramaj okazaĵoj, kiuj disvolviĝis tie antaŭ nur du noktoj. La kadavroj de la viroj estis forigitaj, kaj ĉio preninda estis jam forportita. Ni vagis tra la senhomaj kabanoj kaj rigardis kun scivolo la malmultajn restintajn spurojn de la antaŭaj loĝantoj: unu-du rompitajn potojn, kelkajn kotajn ĉifonojn, pecon de ŝpinilo. Estis makulo antaŭ la pordo de unu el la kabanoj, kaj la pli junaj knabinoj insistis, ke temas pri sango, sed mi ne estis konvinkita. Cetere, ĝi povus same verŝajne montri la lokon, kie oni buĉis ŝafon, kiel tiun, kie oni mortigis homon.

Oni antaŭvidis, ke la Lugosanoj sendos duan rabobandon, por repagi nian kontraŭatakon. Dum la sekvantaj tagoj mi ofte rigardis suden al la montetoj, duonatendante ke mi vidos grupon de armitaj rajdantoj, kiuj subite aperos ĉe la horizonto. Ni ne maltrankviliĝis ĝis tiu grado, ke ni decidis konduki la brutojn al la vilaĝo, ĉar tion oni certe ne farus facilanime, sed la plenkreskuloj deĵoris laŭvice por gardostari dum la nokto. Tamen, la rabantoj ne revenis, kaj iom post iom oni rezignis pri la nokta gardado.

Mi vidis la kaptitinon unu fojon, plurajn monatojn poste, kiam mi iris al la vilaĝo pro iu komisio. En la momento kiam mi preterpasis, ŝi venis el unu el la grenejoj kun korbo en la mano. Ŝia aspekto havis nenion por aparte distingi ŝin de la aliaj junaj virinoj, krom eble la malkontenta mieno. Mi rigardis kun scivolo ŝian robon, kies desegno estis malsama ol tiu kiun ni normale uzis en nia vilaĝo, pro nekutima aranĝo de la koloraj strioj. Mi pensis, ke mi provos iam kopii ĝin.

ŝi eskapis post nelonge. Ŝi forŝteliĝis el sia kabano en nokto plenluna, dum ĉiuj dormis, kaj grimpis trans la remparon; estis malfacile grimpi la remparon, sed certe ne maleble, eĉ por graveda virino. Ŝi estis tute ne plu trovebla kiam oni malkovris ŝian mankon. Kompreneble oni serĉis ŝin, sed verŝajne ŝi intertempe jam atingis la sekurecon de la propra vilaĝo.

* * *

La rabatako forigis el niaj mensoj la malpli urĝan minacon de Karatakos, kiu intertempe instaliĝis en la eksa reĝlando de Verika, tuj oriente de nia propra lando. Cetere, eĉ se li planis atakon, malverŝajne li ekmoviĝos ĝis post la printempa semado. Alvenis la printempo sen raportoj, ke li pretigas armeon por marŝi kontraŭ nia popolo. Post la unuaj konvulsioj sekve de la morto de ilia patro, la filoj de Kunobelinos iel sukcesis repaciĝi inter si. Ĉiu el ili jam elhakis sian propran teritorieton, kaj eĉ se nur provizore, ili ĉiuj trankvile okupiĝis pri la regado de siaj novaj reĝlandoj.

Antaŭ la somero alvenis la novaĵo, ke Verika efektive fuĝis al Romo. Ni atendis dum multaj monatoj eventualan reagon de la romanoj, sed okazis nenio. Ŝajnis, ke ili ne intencas provi reinstali lin kiel reĝon nek puni Karatakon, kiu forigis unu el iliaj aliancanoj.

“Malplenajn, pufitajn vezikojn ni timas, ne homojn,” mia onklo grumblis, dum li diskutis la novaĵon kun mia patro, “kaj mi scias la veron de la situacio jam de multaj jaroj. De la junaĝo de Kunobelinos ni atentas ĉiun paŝon pro timo inciti la romanojn. Nun Karatakos forbalais ilian malgrandan etan pendaĵon, tiun Verika-n, kaj kion ili faris pri la afero? Nun mi diros al vi: ili faris nenion!”

Certe, mi ne memoris periodon en mia tuta vivo, kiam la minaco de Romo, se ĝi iam entute ekzistis, ŝajnis pli malproksima. Preskaŭ ĉiuj el la orientaj reĝlandoj estis nun en la manoj de la filoj de Kunobelinos, kaj malgraŭ ilia romeca eduko, estis evidente, ke neniu el ili pretas akcepti ordonojn de trans la maro. Fakte, ili eĉ faris ion, kion Kunobelinos mem ne estus aŭdacinta fari dum sia vivo: ili ekspedis mesaĝiston al Romo por postuli ke oni resendu Verikan, por ke li submetiĝu al proceso. La viroj ridegis dum tuta vespero, kiam alvenis ĉi tiu informo. Kompreneble, la romanoj ne resendis Verikan, tamen estis klare al ĉiuj, ke kontraŭ tia rekta defio al ilia aŭtoritato, ili reagas nur per malplenaj blufoj. Tiuj imponegaj armeoj, pri kiuj ni tiom aŭdis, evidente ne kapablis organizi militekspedicion trans la maron.

Kiam la situacio iom post iom retrankviliĝis, mia patro kaj la aliaj viroj ne plu pasigis tiom da tempo ĉe la herbejo, kvankam la knaboj kaj junuloj ankoraŭ ŝatis iri tien en la posttagmezoj. Mi estis kontenta, ke la vivo renormaliĝis, kaj mi dediĉis min entuziasme al la ĉiutaga rutino. Sciante, ke post malmultaj jaroj mi devos mastrumi mian propran hejmon, mi faris konscian provon perfektigi miajn kapablojn. Mia patrino jam ekdonis al mi pli respondecan laboron, kiel hejti la fornon. Ankaŭ mia fratino Tasgjon estis kreskanta, kaj multaj el miaj antaŭaj taskoj estis transdonitaj al ŝi.

Mi pasigis multan tempon en la domaro de Svadva por lerni la sekretojn de ŝia metio. Kiel emas okazi en tiaj situacioj, nun kiam mi faris ĝin regule, la laboro iĝis pli postula. Svadva estis malpli indulga ol antaŭe, kaj mi vidis, ke ŝi havas de mi pli altajn atendojn ol kiam mi simple helpetis pro amuzo. Se Elvisa kaj mi ne koncentriĝis pri nia tasko, tiel ke la tinkturaĵo superbolis aŭ tro sekiĝis, ŝi kolere riproĉis nin. Unu-du fojojn ŝi eĉ ekkaptis maldikan vergon, kiun oni uzis por peli la bovinojn, kaj sukcesis faligi sur nin plurajn pikajn vundetojn antaŭ ol ni eskapis eksteren al la korto. Mi ne prenis tion tre serioze. Mia patrino ja farus same.

Malrapide Svadva ekmalkaŝis al mi siajn sekretajn sciojn. Ŝi jam komencis instrui al mi kelkajn el siaj malpli gravaj sorĉoj, kvankam mi suspektis, ke estas aliaj, kiujn ŝi retenas ankoraŭ. La sorĉoj estis en sia propra mistera lingvo, kun strangaj sensignifaj vortoj interplektitaj kun promesoj aŭ minacoj, per kiuj oni celis persvadi la plantojn elverŝi sian kaŝitan brilon en la tinkturon. Kelkajn sorĉojn oni devis flustri kiam oni plukis la planton, kaj aliajn oni ripetis dum la tinkturaĵo malrapide ekbolis.

La plej malfacila parto estis lerni rekoni la apartajn odorojn, kiujn eligis la tinkturaĵoj dum la fermentado. Svadva bezonis nur malkovri la puton kaj rapide flareti, por aserti, “Ĝi bezonas plian tagon,” aŭ “Necesas kirli ĉi tiun”. Mi kliniĝis super la puto kun profunda enspiro, en vana provo rekapti la apartajn signojn, kiuj tiklis ŝian senteman nazon. Vidante tion, Svadva ĉiam ridis kaj komentis, “La spiritoj defendu nin, ĉu vi volas tordi vian cerbon per la odoraĉo de tiu puto? Mi jam okupiĝis pri la tinkturoj en aĝo kiam mi ankoraŭ postĉasis mian patrinon por ŝia lakto, kaj vi ne lernos ĝin en unu tago – nek en unu monato.”

Dum ĉi tiu periodo, mi pli bone konatiĝis kun mia nova familio. Ĉiam plaĉis al mi mia estonta bopatro, Alaŭnos. Kiam li vizitis mian kabanon, li kutimis ŝerce inciti min kaj tiri miajn harplektaĵojn. Vidante lin en lia propra hejmo, tamen, mi konstatis ke kvankam li estas ĝenerale bonhumora, li traktas siajn proprajn infanojn sufiĉe severe. Ili ĉiam obeis lin tuje kaj senhezite.

Foje Belinos revenis dum mi ĉeestis, kaj en tiuj okazoj li ĉiam venis por saluti min. Sed ĝenerale ni iom embarasiĝis kiam ni renkontiĝis, kaj ne sciis, kion diri inter ni. Troviĝis ankaŭ konfuza aro da pli aĝaj fratoj, bofratinoj, geonkloj, gekuzoj, nevoj kaj nevinoj, por ne mencii la pli junan fratinon de Elvisa, kiu naskiĝis ne longe post Tasgjos.

Ilia domaro estis pli granda ol la nia. Ĝi enhavis kvin kabanojn krom la bovinejo kaj aliaj konstruaĵoj. Mi kaj Belinos devis ricevi novan kabanon, sed mankis libera spaco. Alaŭnos intencis aldoni novan pecon ĉe unu fino de la korto. Tio postulos sufiĉe grandan laboron, ĉar necesos plilongigi la teraltaĵon ĉirkaŭ la domaro kaj planti sur ĝi novan heĝon. Tial Alaŭnos ŝerce riproĉis min: “Kial mi serĉas tiom da ĝenoj kaj ĝemado, tion mi demandas min, por ke mi akceptu novan bofilinon en ĉi tiu momento? Jen mi, tute trankvila kaj kontenta, kiu povis senstreĉiĝi apud la fajro kaj trinki mian bieron. Por ne mencii la pagon: mi ankoraŭ ne transdonis ĝin, kaj ĝi pli ol sufiĉas, laŭ mi, por juna knabino kia vi.” Sed mi sciis, ke li ne parolas serioze. Mia patrino jam diris al mi, ke Svadva estas tre kontenta pri mia laboro, eĉ se ŝi koleras de tempo al tempo.

Konsiderante ĉion, mi memoras tiun kaj la postan jaron kiel tre feliĉan periodon. Laŭŝajne forvaporiĝis la obtuzaj minacoj, kiuj maltrankviligis nin de tiom da jaroj, kaj mi sentis min libera por koncentriĝi pri la aferoj, kiuj vere interesis min. La kaŝita sciaro de Svadva ĉiam pli entuziasmigis min, kaj vidante mian lernavidon, ŝi komencis malavare dividi kun mi siajn sekretojn.

Ankaŭ la amikeco kun Elvisa donis al mi grandan plezuron. Ŝi iĝis preskaŭ kiel fratino, kio iom kompensis la fakton, ke mi neniam rilatis aparte bone kun mia vera fratino. Kaj krome, pli malrapide mi konatiĝis kun mia estonta edzo, tiel ke mi povis atendi mian edziniĝon kun sento de plaĉa anticipo anstataŭ kun maltrankvilo.

Kiam ajn mi memoras tiun periodon, ĉiam revenas al mi difinita posttagmezo en la frua somero, kiam mi eliris sola por serĉi kuirherbojn sub la heĝoj. Mi vidas min, kia mi tiam estis, kun la longaj ruĝaj harplektaĵoj, la flikita robo kaj la nudaj kruroj sunbrunaj. Estis tago de brila suno, kaj la aero kvazaŭ vibris pro la varmo. El la tuta ĉirkaŭaĵo atingis min la dormiga zumado de insektoj, dum mi promenis laŭ vojeto el sekiĝinta koto sub la alta heĝo. La longa herbo estis plena je floroj: flavaj gencianoj[7], veronikoj, timiano kaj kloŝfloroj.

Ankaŭ en la kamparo apud Romo troviĝas floroj; multaj estas samaj kiel tiuj, kiujn mi kutimis vidi en mia propra lando. Sed ĉi tie la someroj estas pli longaj kaj varmaj; la suno ardas tagon post tago, kaj apenaŭ falas pluvo. Tiam malaperas la delikataj printempaj floroj, la herbo sekiĝas, kaj la verdo cedas al flavoj kaj brunoj. Kiam mi unue alvenis, mi sopiregis tiujn aliajn kolorojn: tiujn pli riĉajn, malhelajn verdojn, kiujn mi memoris el mia propra lando. Ili ne plu tiom mankas al mi kiom antaŭe, sed eĉ nun la memoro foje revenas, kaj en tiuj momentoj mi konstatas kun apenaŭ eltenebla intenseco, ke mi perdis ĉian esperon iam ajn revidi la montetojn kaj la herbejojn de mia infaneco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.