La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KLARIGOJ PRI LA TRADUKO

La vortprovizo

Poeto ne estas kontenta pri la jamaj vortoj malproksima, fora kaj distanca, kaj pensas, ke estus bele, se ekzistus ankaŭ la vorto lontana. Alia ne ŝatas lontana, kaj anstataŭe decidas uzi dista. Ŝajnas, ke por ili Esperanto ne estas vivanta lingvo, sed speco de duonkuirita supo, en kiun ĉiu rajtas ĵeti sian karoton. Intertempe la du novaj vortoj aldoniĝas al la esperanta vortaro, kiu riskas rapide iĝi same ampleksa kiel tiu de la angla.

Ĉiu lingvo kompreneble devas evolui kaj kreski. Novaj konceptoj nature postulas novajn vortojn. Sed se oni rigardas la naciajn lingvojn, oni rimarkas, ke la kresko okazas ĉefe en la kampo de novaj inventaĵoj, procedoj, sociaj konceptoj kaj simile. Malofte okazas, ke lingvo akiras novan vorton por tute baza koncepto kiel malproksima, kaj oni malatentus aŭ eĉ mokus homon kiu provus proponi tian vorton.

Konsiderante ĉion ĉi, mi decidis uzi en ĉi tiu libro (kiu fakte estas traduko de romano, kiun mi verkis originale en la angla), nur tiujn vortradikojn, kiuj jam havas longan tradicion en nia lingvo. Mi provis uzi laŭeble nur fundamentajn radikojn, inkluzive de tiuj aprobitaj de la Lingva Komitato kaj la Akademio en la ok Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro. Fundamentaj radikoj estas indikitaj en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) per steleto, dum la ciferoj 1 ĝis 7 signifas, ke la koncerna radiko estas registrita en unu el la unuaj sep Oficialaj Aldonoj. La oka estis eldonita nur post la apero de PIV, kaj estas trovebla en Aktoj de la Akademio II. 1968-1974. La fakto, ke difinita vorto aperas en PIV, ne en si mem montras, ke tiu vorto ricevis oficialan aprobon.

Mi uzis neoficialigitajn vortojn nur kiam tiuj ŝajnis al mi absolute necesaj, aŭ kiam ili estas tiel vaste uzataj, ke vere ne havus sencon eviti ilin. Cetere, kiu imagus, ke tiel ordinaraj, kaj ŝajne nemalhaveblaj, vortoj, kiel ekzemple mesaĝo, tribo, peniso kaj investi, neniam ricevis oficialan sankcion? Ĝenerale, uzante neoficialajn vortojn, mi preferis tiujn, kiuj aperis jam en Plena Vortaro (PV), kaj do havas historion de almenaŭ sesdek jaroj.

Sekvas listo de la neoficialaj radikoj, kiujn mi uzis en la romano, escepte de kelkaj teknikaj terminoj kiel plantonomoj, romiaj moneroj kaj similaj. (Mi volonte ricevos informojn pri iuj eventuale preteratentitaj.)

Agnoski, alianco, anheli, areo, bankedo, baŭmi, blufi, bolto, cico, cirkumcidi, ĉampiono, defio, dekori, deprimi, drasta, drivi, druido, ekspedicio, ekzotika, etoso, farĉi, fascino, feki, fekunda, fibulo, galimatio, gapi, generi, graki, grunti, gvati, hasti, heni, hororo, implici, investi, kaco, kikero, komato, komenti, koncipi, kramfo, kriĉi (birda krio), kulmino, kultivi, lanĉi, menstruo, mesaĝo, mimi, mutili, nito, orlo, ostaĝo, peniso, persvadi, perturbi, perversa, pisi, pluki, poleno, prepucio, prestiĝo, pulso, razeno, retreti, skafaldo, snufi, spekti, stagni, staplo, stiri, stoko, stufi, stumbli, sturmi, sugesto, ŝablono, ŝminko, ŝoko, ŝtormo, taŭzi, teamo, testo, torturi, trako, treti, tribo, ungvento, versio, vilao.

La solaj veraj neologismoj, kiujn mi mem kreis por ĉi tiu traduko, estas la nomoj de la du plej gravaj keltaj festoj: Belteno kaj Samono.

Kontrolante la precizan signifon de difinitaj vortoj, mi plurfoje malkovris surprizan mankon de akordo inter PIV kaj PV, laŭ kiu PIV malrekomendas aŭ eĉ subpremas difinojn, kiuj troviĝis en la pli frua vortaro. (Vidu, ekzemple, ŝati, rim. 1 kaj 2, kaj konsideri 3 laŭ PIV; agnoski 1 laŭ PV.) En tiaj kazoj mi sekvas Plenan Vortaron, kies difinoj ŝajnas al mi pli bone akordiĝi kun la komuna lingvouzo.

Restante interne de iom mallarĝa limo, foje okazas, ke oni malkovras riĉaĵon, kiun oni estus povinta preteratenti, se oni vagus tra pli vasta kampo. Uzante nur oficialajn radikojn plus tiujn listigitajn supre, mi konstatis, ke tamen neniam mankas al mi la ebleco redoni ĉiujn nuancojn de la angla originalo; aliflanke la neceso serĉi sinonimojn devigis min eluzi ĉiujn eblecojn de la vortokunmetado en Esperanto. Ioman mankon mi rimarkis nur kiam temis pri sinonimoj de la vorto krii, sed mi faris mian eblon per tiaj esprimoj kiaj kriegi, kriaĉi, voki, eligi ŝiran krion, akre krii, tondri, muĝi, bleki kaj tiel plu.

Kompreneble, kontroli la oficialecon de la radikoj kaj serĉi sinonimojn postulis pli da tempo kaj da pensado ol simple transpreni jam pretajn vortojn el alia lingvo. Sed kial ni rajtas supozi, ke traduki plenlongan libron ne postulu iom da mensa streĉo?

Gramatikaj konsideroj

Sinsekvo de tempoj

Mi kelkfoje ricevas la impreson, ke ne ĉiuj esperantistoj konas la gramatikan regulon pri sinsekvo de tempoj. Tial mi permesas al mi ripeti ĝin ĉi tie (vidu la paragrafon 234 en Plena Analiza Gramatiko por pli detala traktado). Laŭ la regulo en Esperanto, en kazoj de nerekta parolo, la citataj vortoj konservas la saman tempon, kiun ili havus en la origina frazo, ekzemple:

rekta parolo nerekta parolo
Ŝi diris, “Mi fartas bone”. Ŝi diris, ke ŝi fartas bone.

Mi ne vidas grandan diferencon inter la frazo, ŝi diris, ke ŝi fartas bone, kaj aliaj de la speco: Li pensis, ke ŝi fartas bone; Li sciis, ke ŝi fartas bone; Li vidis, ke ŝi fartas bone. Tial, ankaŭ en tiaj strukturoj mi konservas la originan tempon, same kiel ĉe la nerekta parolo. (Por pli detala diskuto, vidu la paragrafon 271 en PAG.)

Tradukante mian propran verkon el la angla, mi konstatis, ke en la originalo mi tre ofte uzis strukturon, kiun oni eble povus nomi “kaŝita nerekta parolo”. Temas pri frazoj, kiuj reprezentas la pensojn aŭ atendojn de la ĉefa rolulo, sed kiuj ne estas enkondukitaj de klara markilo kia: Mi pensis, ke... aŭ Mi sciis, ke ...

Jen du ekzemploj:

As they approached the outer gateway, we children scrambled ... to the top of the inner rampart, where we would have a good view as the strangers came through the gates.

We found the village in chaos when we arrived. ... Not only my family, but everyone who lived in the outlying homesteads was moving within the safety of the ramparts. Fortunately, the animals could be pastured outside for the time being. There would be time enough to bring them in  once the first Romans came into view.

En la angla, tiu strukturo estas nemiskomprenebla, ĉar ĝi estas markita per la uzo de la kondicionala tempo. Tio certe ne estus la ĝusta tempo en Esperanto, kaj mi ne trovis alian solvon ol uzi la simplan estontecon.

Dum ili alproksimiĝis al la ekstera pordego, ni infanoj kurgrimpis ... ĝis la pinto de la interna remparo, de kie eblos bone vidi kiam la fremduloj eniros la pordegon. (p. 27)

Ni trovis la vilaĝon en plena ĥaoso, kiam ni alvenis. ... Ne nur mia familio, sed ĉiuj kiuj loĝis en la ĉirkaŭaj domaroj venis por serĉi sekurecon interne de la remparo. Bonŝance la brutojn oni povis ankoraŭ paŝti ekstere, almenaŭ provizore. Sufiĉos la tempo por reporti ilin internen, kiam ekaperos la unuaj romanoj. (p. 82)

Mi devas konfesi, ke tute ne plaĉas al mi tiu subita salto al la estonta tempo, kiu trafas sufiĉe strange en Esperanto, sed mi ne sukcesis elpensi pli bonan solvon. Se mi estus verkinta la libron rekte en Esperanto, verŝajne mi estus aldoninta la markilojn: ni sciis, ke ... kaj Oni opiniis, ke ....

Interpunkcio

Ne ekzistas en Esperanto unueca regulo pri interpunkcio. Ĝenerale oni apartigas subordigitajn propoziciojn de la cetera parto de la frazo per komoj. En la praktiko mi trovas, ke tiu kutimo emas tro multe diserigi la frazon, precipe se ĝi estas longa kaj komplika. Tial mi ofte preferas pri “maldensan” interpunkcion, kiu laŭ mi ebligas pli fluan legadon.

Rilate al la maniero esprimi citaĵojn, rapida trarigardo de la teksto montros, ke mi sekvas la britan kutimon. Mi faras tion ĉar mi mem estas angla, kaj aliflanke mi ne vidis apartan kialon por favori alian sistemon.

Traktado de propraj nomoj

Keltaj

La antikvaj keltoj estis antaŭskriba popolo. Iliaj nomoj foje konserviĝas en latinaj tekstoj kaj per skribaĵoj sur ŝtonoj aŭ moneroj el la romia epoko. (En Britujo, fakte, eĉ antaŭ la romia invado cirkulis moneroj, sur kiuj estis skribitaj la nomoj de la tribaj reĝoj.) Tiuj skriboj evidente sekvis la regulojn de la latina ortografio, kaj mi sentis neniun skrupulojn kontraŭ ilia transskribado en Esperanton.

Keltaj viraj nomoj plej ofte finiĝis per -os en la nominativo, kaj mi tenas tiun finaĵon en mia traduko. Por formi la akuzativon, mi uzas la finaĵon -on (ekz. Karatakos, Karatakon). Virinaj nomoj ĝenerale finiĝis per -a, al kiu mi aldonas -n por formi la akuzativon.

Latinaj

Kiam mi verkas en Esperanto, mi kutime preferas teni personajn nomojn en la origina formo, aldonante la esperantan prononcon en krampoj. La origina formo tuj portas onin spirite al la koncerna loko; la nomoj Marcus kaj Gaius, ekzemple, nepre pensigas pri antikva Romo.

En ĉi tiu traduko, mi unue intencis uzi tiun sistemon, sed mi baldaŭ trovis min en rapide densiĝanta kaĉo. La latina literumado relative bone funkcias por la nominativo, sed kion fari pri la akuzativo? Eĉ tiel simpla nomo kiel Arescusa (prononco: areskuza) prezentas malfacilaĵojn. Per la aldono de -n naskiĝas misforma bastardo (Arescusan) kun latina radiko kaj esperanta finaĵo. Kiam temas pri Fortunatus kaj Gaius, la problemo estas eĉ pli evidenta. Ĉu oni diru Fortunatuson kaj Gaiuson? Aŭ ĉu forigi la finaĵon: Fortunaton kaj Gaion? Neniu solvo estas kontentiga. Tial mi malvolonte decidis pri plena esperantigo de la latinaj nomoj; efektive, mia propra sperto konvinkis min, ke tio estas la sola praktika solvo.

Decidinte esperantigi la nomojn, mi tuj troviĝis antaŭ nova problemo: tiu pri la sistemo de transskribado. La nomo Julio Cezaro (origine: Iulius Caesar) donas al ni preskaŭ ĉiujn regulojn por la esperantigo de latinaj nomoj: I, funkciante kiel duonvokalo, kiel ĉi tie, iĝas J; C restas antaŭ E kaj I (antaŭ aliaj literoj, tamen, ĝi iĝas K); la grupo AE simpliĝas al E; intervokala S iĝas Z. Notu la akcenton: la latina formo estas Iúlius, sed en Esperanto oni prononcas Julío.

Sed restas lasta problemo, kaj rapida kontrolo en PIV montras, ke en Esperanto regas plena konfuzo. Temas pri la relative granda grupo de latinaj nomoj, kiuj havas unu formon en la nominativo kaj alian en la ceteraj kazoj. Ĉi tiun problemon ilustras la tri nomoj Nerono, Marso kaj Venuso. Jen parto de ilia deklinacio en la latina:

NOMINATIVO Mars Nero Venus
AKUZATIVO Martem Neronem Venerem

La esperanta formo baziĝas sur la nominativo en la kazo de Marso, sed sur la malnominativo en la kazo de Nerono. Rilate al Venuso, la situacio iĝas eĉ pli komplika: PIV rezervas ĝin nur kiel la nomon de la planedo, dum por la diino ĝi rekomendas Venera (kaj, cetere, donas du zamenhofajn ekzemplojn de Venero). Sama distingo ne troviĝas ĉe Marso, kiu rilatas kaj al la dio kaj al la planedo. Alivorte, en Esperanto ne ekzistas konsekvenca regulo, kvankam mi rimarkas tendencon uzi la nominativon nur kiam tio finiĝas per -s (ekz. Marso, Iriso, Hermeso).

En mia traduko, mi decidis ĝenerale uzi la malnominativon kiel radikon, tamen mi rezervas la rajton esti ne pli konsekvenca ol PIV.

Anna Löwenstein


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.