La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NOTOJ

[1] Pri la traktado de keltaj nomoj, vidu la sekcion “KLARIGOJ PRI LA TRADUKO

[2] Kiam temas pri civitanoj de la romia imperio, oni kutime parolas pri “romianoj” kaj ne “romanoj”. Tio tamen kondukas al iom ĝena neceso distingi inter la du konceptoj, kion la tiutempaj homoj certe ne faris. Tial en ĉi tiu verko – t.e. en la teksto mem – mi ĉiam uzas nur la vorton “romano”, ĉu rilate al la loĝantoj de la urbo Romo, ĉu rilate al civitanoj de la pli vasta imperio.

[3] Festo en la unua tago de la kelta nova jaro (1a de novembro).

[4] La keltoj ofte transdonis siajn infanojn post la nasko por vartado ĉe alia familio, kun la celo krei reciprokajn kunligojn inter la familioj.

[5] Sudangla tribo de tiu epoko, najbara al tiu de Bivana.

[6] Malalta arbo, kreskanta en kalkaj regionoj, kun venenaj semoj (latine: euonymus europaeus). En la angla ĝi nomiĝas spindle tree (ŝpinilarbo) pro sia tre glata ligno, aparte taŭga por fari ŝpinilojn.

[7] Flava floreto, kreskanta precipe en kalkaj regionoj, kun la latina nomo blackstonia perfoliata (angle: yellow-wort). Ĉar ĝi apartenas al la familio de la gencianoj, mi nomas ĝin ĉi tie flava genciano.

[8] Al la visko, parazita planto kiu kreskas sur arboj, la keltoj atribuis magiajn propraĵojn.

[9] Romia nomo de Milano.

[10] Brilkolora verda skarabo, kiu vivas en rozoj kaj flugas kun laŭta zumado.

[11] Romia arĝenta monero.

[12] Havenurbo proksima al Romo.

[13] Junono estis la ĉefa romia diino kaj reĝino de la dioj. Kun la kromnomo Lucina, ŝi aparte okupiĝis pri naskoj.

[14] Dense loĝata kvartalo en antikva Romo.

[15] Vidu la piednoton 21.

[16] Laŭ la romia kalendaro, la 13a aŭ la 15a tago de la monato.

[17] Urbo proksima al Romo.

[18] Romia bronza monero de malalta valoro.

[19] En Romo oni organizis regulan senpagan disdonadon de greno al malriĉuloj.

[20] Unu el la sep montetoj sur kiuj estis konstruita Romo.

[21] Aludas al sistemo de interrilatoj en la antikva Romo, funkcianta en ĉiu nivelo de la socio, laŭ kiu ĉiu viro serĉis la protekton de pli potenca homo (patrono).

[22] La romianoj mortigis nedeziratajn novnaskitojn, lasante ilin ekstere sen ŝirmo nek manĝaĵoj.

[23] La romianoj pasie ĝuis vetkuradon inter ĉevalteamoj, kiuj estis signitaj per malsamaj koloroj.

[24] Orienta diino, kies kulto populariĝis en Romo. La ekstrema fervoro de ŝiaj sekvantoj estas rigardata iom malaprobe de la instancoj.

[25] Kuniklo estas unu el la manĝaĵoj malpermesitaj al ortodoksaj judoj.

[26] La romianoj kalkulis la horojn ekde la sunleviĝo.

[27] Laŭorigine la dio de la vino, Bakĥo poste iĝis la centra figuro en mistikisma kulto, laŭ kiu li promesis eternan vivon al siaj sekvantoj post la morto.

[28] Romia nomo de Napolo.

[29] Unu el la sep montetoj de Romo.

[30] Unu el la sep montetoj de Romo.

[31] Partujo estis mezorienta regiono, tiutempe regata de la romianoj.

[32] Unu el la sep montetoj de Romo.

[33] Urbo proksima al Romo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.